30 mai 2005

Politikaj malliberuloj kaj interretserĉa bombo!

Mi antaŭe skribis ke mi ne estas politikema. Malgraŭ tio iam iuj agadoj meritas helpon de eĉ nepolitikemuloj. Kio estas googla bombo? Kiam oni serĉas por iu temo sur google, la rezulto afiŝiĝas laŭ kelkaj statistikaj parametroj. Tiel ekzemple nombro de interligiloj al certa paĝo povas kaŭzi ke ĝi situu super la aliaj. Unufoje kiam la firmao NationalGeography uzis la nomon Arabic Gulf malice por permesi ŝanĝiĝon de nomo de la Persa Gulfo, Iranaj blogantoj kreis interretserĉilan bombon. Ili pretigis paĝon sur kiu estis skribita, Tiu gulfo (Araba) ne ekzistas vi devas serĉi Persan Gulfon. Tiam multaj blogantoj skribis Arabian Gulf kaj faris ĝin interligilo al tiu paĝo. Tiel post kelkaj tagoj tiam kiam oni serĉis Arabic Gulf sur Google la unua rezulto estis ligilo al la menciita paĝo. Nun Iranaj blogantoj estas decidinta fari ion saman por protesti kontraŭ longtempa enprizoniĝo de politikaj malliberuloj en Irano. La plej konata el tiaj malliberuloj estas Akbar Ganĝi. Li estas longtempe en prizono nur pro liaj skribaĵoj. Mi ankaŭ trovis tion taŭga. Do mi donos tiun ĉi ligilon:

26 mai 2005

Ĉu salu´ aŭ saluton sinjor(in)o

Pardonu min se la sveda lingvo tiom obsedas min. Tio estas ĉar nuntempe la plej granda defio de mia vivo estas ĝia ellernado. Bedaŭrinde tiu lingvo ekde ĝia komenco por mi estas malfacila. Eĉ por svedlingve saluti mi devas rompi miajn antaŭe establitajn kutimojn! Kiel? Nu, dum mia loĝado en Francio mi lernis ke por respektante saluti nekonatulojn oni diras "Bojour Madame, Bonjour Mademoiselle" aŭ "Bonjour Monsieur". Oni malofte nur diras "Bonjour". Mi pensas ke en la angla lingvo ankaŭ por saluti oni diras "Hello Sir" kaj "Hello Lady" aŭ "Hello Madame" anstataŭ nur diri "Hello" aŭ uzi la faman "Hey". En la sveda lingvo oni nur diras "Hej!". Mi demandis el mia patrino kaj mia frato kiel en la sveda lingvo oni diras "saluton sinjoro" aŭ "saluton sinjorino". Ili diris ke en la sveda tio ne ekzistas. En tiu ĉi lingvo oni nur diras "hej!". Tio estas ege malfacila por mi cetere ĉar en la persa lingvo ni diras "hej" por voki aŭ antaŭenpuŝi bestojn!! Iom pliposte mi aŭdis legendon pri tiu ĉi afero. Iu (mi ne memoras kiu) rakontis ke antaŭe en la sveda lingvo ankaŭ ekzistis esprimoj "saluton sinjoro - saluton sinjorino" sed tio estis kiam nobleco estis grava. Pliposte kiam la sveda socio ŝanĝiĝis kaj pli socialiĝis (ja regadsistemo en Svedio dum longa tempo estis milda versio de socialismo kaj ankoraŭ en tiu lando multaj sociale subtenantaj helpoj ekzistas - el vidpunkto de socialaj subtenoj Svedio estas modelo en Eŭropo) oni forigis tiujn vortojn el la ĉiutaga lingvo. Hodiaŭ se vi diras "hej herr - saluton sinjoro" tio povas eĉ konsideriĝi kiel iu insulto. Niatempe tiaj respektaĵoj nur uziĝas por paroli al la (sveda) reĝo aŭ lia reĝino kaj oni ne uzas ilin por saluti ordinarajn homojn.

Rakonto el perslingva blogo

Kiam mi legis subvenontan rakonton en iu perslingva blogo mi tuj ekinteresiĝis je ĝi. Bedaŭrinde nun dum mi volas traduki ĝin al Esperanto mi ne trovas ĝian originalan tekston denove. Pro tio mi devas fidi mian memoron por traduki ĝin. Jen la rakonto mem:

Treege longtempe antaŭ ĉi-tie ne estis tribunalo, juĝejo aŭ kortumo. Tiam nur estis ŝnuro pendita el ĉielo super pinto de iu monto. Kiam inter du personoj okazis malkonsenteco, ili grimpis sur la monto, iris sub la ŝnuro kaj laŭvice ĉiu el la du flankoj de la konflikto laŭte rakontis sian version de la okazaĵoj. Post tio, tiu persono provis kapti la ŝnuron. Se lia/ŝi versio de la okazaĵoj estis vera tiu persono povis atingi ŝnuron. Male eĉ saltegante li/ŝi ne povis kapti ĝin kvazaŭ la ŝnuro mallongiĝis. Tiel la homoj solvis siajn konfliktojn. Iam iu komercisto pruntis monon. Pliposte kiam li demandis ĝin la pruntepreninto pretendis ke li estas jam paginta sian ŝuldon. Komercisto sciis ke tio ne veras sed la ŝuldanto insistis pri sia pretendo. Nu, la solvo ja estis simpla! Ili decidis venont-matene grimpi sur la monto kaj uzi la ŝnuron. Dum la nokto la ŝuldanto pensis kaj pensis. Morgaŭ matene li pretigis sian ŝuldon, prenis bastonon kaj enmetis tiun monon en la bastonon. Kiam ili alvenis sub la ŝnuro li donis la bastonon al la komercisto kaj demandis lin por ke li paskonservu ĝin momente dum tiu pretendanto rakontos sian version de la okazaĵoj. Li staris sub la ŝnuro kaj laŭte diris: "Mi estas ja redoninta mian ŝuldon al tiu persono". Post tio li provis kapti la ŝnuron sed ŝnuro mallongiĝis. Tio miris lin ĉar li estis jam dirinta la veron sed kiam li saltis por kapti la ŝnuron, ĝi pli mallongiĝis, mallongiĝis kaj mallongiĝis ĝis ĝi malaperis en la ĉielo. Depost tiam neniu plu vidis ŝnuron penditan el la ĉielo...
P.S: Tio ne nepre estas Irana legendo ankaŭ mi ne estas aŭdinta ĝin en la zoroastrisma tradicio. Eble en aliaj nacioj ankaŭ devas ekzisti rakontoj similaj al ĝi.

25 mai 2005

Esperanto kaj blogoj

Ĉu ni estas alfrontata al iu eksplodiĝo en nombro de Esperantlingvaj blogoj (E-blogoj)? Ĉi lastatempe la listo de E-blogoj sur paĝo de Luis Guillermo draste plilongiĝas. Laŭ mia opinio, tio estas bona okazo. E-blogoj diferencas unu disde la aliaj laŭ iliaj enhavo kaj stilo. Ankaŭ laŭ grado de aktiveco ili estas malsamaj. Laŭ kvalito, ĉiuj el ili ne estas en sama nivelo. Iuj blogoj en tiu ĉi listo estas preskaŭ formortitaj, kelkaj aliaj plu ne havas Esperantajn blogaĵojn. Malgraŭ tio ĉio, tiel ŝajnas ke Esperantistoj - almenaŭ tiu parto el ili kiu havas alireblecon al la interreto - komencas kuraĝi kaj skribi. Mi provas de tempo al tempo skribi miajn ĝeneralajn opiniojn pri la fenomeno de E-blogo.

18 mai 2005

kalendaro de la antikva irano (2)

Jaro en kalendaro de la antikva irano ne komenciĝas en la sama tago en kiu komenciĝas la jaro laŭ la Okcidenta kalendaro (la 1-an de januaro). Ankaŭ ĉar superjaroj en tiuj du kalendaroj ne koincidas, do la unua tago de la irana kalendaro delokiĝas je unu tago en la Okcidenta kalendaro. Tiel laŭ la kalendaro de la antikva irano jaro komenciĝas en la 20 aŭ 21-an de marto. Ankaŭ oni devas noti ke la kalendaro priskribita en la antaŭa blogaĵo ne samas je la nuntempa oficiala kalendaro de Irano. En la nuntempa irana kalendaro 6 unuaj monatoj de la jaro enhavas 31 tagojn, kvin postaj monatoj enhavas 30 tagojn kaj la lasta monato estas 29 taga en la ordinaraj jaroj aŭ 30 taga en la superjaroj. Ĉi-sube mi donas komenciĝ-tagojn de monatoj laŭ la kalendaro de la antikva irano por la Okcidentaj jaroj 2004 kaj 2005 (ĉi tiu jaro en la irana kalendaro estas superjaro):
Farvardin : la 20-an de marto,
Ardi-Beheŝt : la 19-an de aprilo,
Ĥordad : la 19-an de majo,
Tir : la 18-an de junio,
Amordad : la 18-an de julio,
Ŝahrivar : la 17-an de Aŭgusto,
Mehr : la 16-an de septembro,
Aban : la 16-an de oktobro,
Azar : la 15-an de novembro,
Dej : la 15-an de decembro,
Bahman : la 14-an de januaro,
Esfand : la 13-an de februaro.
pluaj tagoj estis:
Ahnavad : la 15-an de marto,
Uŝtavad : la 16-an de marto,
Sepantamad : la 17-an de marto,
Vahuĥaŝtra : la 18-an de marto,
Vaheŝtuiŝt : la 19-an de marto,
Avardad : la 20-an de marto.

17 mai 2005

Kalendaro en la antikva irano

Antaŭ nelonge en interretaj dissendolistoj temantaj Iranon okazis diskutoj pri la persaj nomoj de monatoj. Multaj ritoj kaj ceremonioj en la religio Zoroastrismo okazas laŭ kalendaro de la antikva Irano. Pro tio tiu kalendaro kaj zoroastrismo estas iel interligitaj. Mi trovis taŭga prezenti kalendaron de la antikva Irano (antaŭ Islamo) en iu blogaĵo. En la antikva Irano ĉiu jaro konsistis el 12 monatoj, en ĉiu monato ekzistis 30 tagoj kaj ĉiu tago havis apartan nomon. Tiutempe oni ne uzis la koncepton de semajno. Kalkulante oni trovos ke 12 monatoj enhavantaj 30 tagojn egalas al 360 tagoj por unu jaro. Por havi korektan kalendaron oni aldonis al ĝi kvin kaj ses pluajn tagojn respektive por ordinara jaro kaj superjaro. Tiuj tagoj havis aliajn nomojn.
Jen nomoj de 30 tagoj de la monatoj kun iliaj signifoj:
Urmazd = la plej saĝa kaj donanto de la vivo - Dio
Bahman = la bona pensado
Ardi-Beheŝt = la plej bona veraĵo kaj pureco
Ŝahrivar = forta kaj antaŭeniranta regado
Sepandarmez = neorgojleco kaj pura amo
Ĥordad = bona saneco kaj konscio pri si
Amordad = senmorteco kaj eterneco
Dej-Be-Azar = la kreanto
Azar = la lumo aŭ la fajro
Aban = akvo
ĤirĤor = la suno kaj sunlumo
Mah = la luno
Tir = sago, Merkuro (la pluvstelo)
Guŝ = la mondo, la vivo, la estaĵoj
Dej-Be-Mehr = la kreanto
Mehr = amikeco, promestenado
Soruŝ = obeemeco
Raŝn = justeco
Farvardin = povo por antaŭeniri
Verahram = venko
Ram = trankvileco, ĝojo kaj feliĉo
Bad = vento
Dej-Be-Din = la kreanto
Din = konscienco
ArdErd = ĝojo kaj sano
Aŝtad = vereco kaj laboro
Aseman = la ĉielo
Zamijad = la tero
Mantraspand = bonaj eldiroj
Anaram = la eterna lumo
Nomoj de 12 monatoj troviĝas inter tiuj 30 nomoj de tagoj. Ili estas (laŭvice): Farvardin, Ardi-Beheŝt, Ĥordad, Tir, Amordad, Ŝahrivar, Mehr, Aban, Azar, Dej, Bahman, Esfand (Sepandarmez). Kiam nomo de monato kaj tago koincidis oni festis (tiel oni ĉiujare havis 12 festojn sed tio ne estis tuto de la festoj en la antikva Irano). Oni vidas ke kvar tagoj havis nomon Dej kiu signifas la kreanto (Dio) por distingi ilin oni menciis la nomon de la posta tago post ilia nomo (ekz. Dej-Be-Din tago havanta nomon Dej kiu estas antaŭ la tago Din).
La kvin ceterajn tagojn havis nomojn de diversaj partoj de Gathao kiu estas eldiritaĵoj de Zoroastro mem. Tiuj nomoj estas :
Ahnavad = tiu parto estas pri Dio.
Uŝtavad = ĝi temas pri sekretoj de la kreiĝo de la mondo.
Sepantamad = parto pri kreiĝo de la mondo
Vahu-Ĥaŝatra = parto pri renovigo de la mondo per la homo
Vaheŝ-tu-iŝt = parto pri sopiroj de Zoroastro
La aldonita tago al la superjaro nomiĝis Avardad kaj signifis la ceteran tagon donita de Dio.

13 mai 2005

Mia plej ŝatata steluletino

Iam infanoj ludante imitas plenkreskulojn. Plejofte ni fals-serioze, plenkreskule kaj nekonsiderante rigardas tiajn imitaĵojn kaj iam kiam ni intervenas en ili, ni degeneras ludojn de la infanoj. Tio okazas ĉar ni estas plejofte perdantaj niajn infanecojn. Ni estas murdantaj infanon kiu estas ene de ĉiu el ni. Ni estas tre seriozaj kaj gravaj. Samtempe rigardoj de ni, kiel plenkreskuloj, ofte estas plene de perversieco. Tiel ekzemple ni inventas la vorton lolita, por nomi junajn uletinojn kiuj vokas niaj seksajn dezirojn. La unua lolita kiun mi vidis en mia vivo estis tiu aĉa malĉastulino, Britney Spears, kiun mi abomenas, ne ĉar vokas miajn seksajn dezirojn (kun ŝi tio estas tute ordinara afero) sed ĉar iam false pretendis ke ŝi estas pudora. Por la franca kantistino Alizée mi bedaŭras kaj pli kompatas ŝin. Sed ĉiuj steluletinoj ne devas konsideriĝi lolita. En Francio mem oni povas mencii Priscilla kiu estas neplenkreskita kantistino sed feliĉe oni ĝis nun ne estas uzanta ŝin kiel vokanto de seksaj deziroj. Mi, kvankam plenkreskulo tamen infano en mi mem, ŝatas multajn el ŝiajn kantojn. Malgraŭ tio, mi sentas ke ŝi estas iom artefarite kreita de franca medio kaj ĉiutage iĝas pli kaj pli kiel komerca varo.
Mi skribis tiun enkondukon por prezenti mian plej ŝatatan steluletinon. Ŝi estas nur 10-jaraĝa hispana, Maria Isabel. Lastatempe mi ĝoje aĉetis ŝian KD-on kaj kvankam mi ne komprenas la hispanan lingvon sed ŝia voĉo ege plaĉas al mi. Mi unuafoje vidis ŝin en la kantokonkurso Eŭrovision Junior2004. Mi memoras ke en tiu konkurso ŝi kantis "Antes Muerta Que Sencilla" kaj ŝia maniero estis tiom dolĉa ke mi tuj komprenis ke ŝi selektiĝos kiel gajnonto de la konkurso (kaj tio okazis). Ŝi estas la plej dolĉa kaj aminda uletino kiun mi estas vidinta en mia vivo. Mi rekomendas ŝian KD-on por plenkreskuloj kiuj, kiel mi, ankoraŭ trovas iomete da infaneco en si mem.

11 mai 2005

Unu el la plej belaj voĉoj en la irana muziko

Se Esperantujo volas ne limigi sin je nur la Okcidenta kulturo, do Esperantistoj devas aŭdi, legi kaj scii pri aliaj kulturoj. Nu, mi pensas ke dank´al homoj kiel DĴ Kunar kaj produktaĵoj de Vinilkosmo Esperantistoj tre bone konas la Okcidentan muzikon, sed eble ili malpli bone konas muzikojn de aliaj partoj de la mondo. Mi memoras nur pri iu artikolo en la revuo Monato pri la plej bona kaj la plej eminenta kantistino de tuto de la araba mondo, Om Kolcum (Ang. Umm Kolthoum - ŝi estas tiu persono kiun oni povas - kaj devas - nomi best over the best). Mi certas ke neniu Esperantisto en la Okcidento estas jam aŭdinta pri la majstrino kaj la plej bona kantistino de la irana muziko, Gamar-ol-moluk Vaziri (Ang. Ghamar-ol-Molouk Vaziri). Iu leĝendo rakontas ke ŝi, 16-17 jaraĝa, kantis en iu edziĝofesto kaj tie ankaŭ ĉeestis la tiama granda muzikmajstro Morteza Nejdavud (Ang. Morteza Neydavoud). La majstro tuj enamiĝis al la voĉo de Gamar kaj demandis ŝin rekantadojn. Li mem akompanis ŝin ludante Taron (iu instrumento de la klasika irana muziko) kaj ili kvazaŭ forgesis la feston. Pliposte Nejdavud invitis Gamaron por kanti akompanante lin kaj instruis pli da irana muziko al ŝi. Tiel Nejdavud trovis la plej belan voĉon de iu kantistino dum tuto de la historio de la irana muziko.
Gamar donis sian unuan koncerton en la salono de Teherana "Grand Hotel" ĉirkaŭ la jaro 1924. Tiam virinoj ne havis permeson por kanti antaŭ viroj kaj aperi en publiko sen vualo. Malgraŭ danĝero Gamar aperis sen Islama vualo kaj kantis antaŭ viroj. Por protekti ŝin triono de ĉeestantoj en la salono estis sekretaj ŝtataj sekurecagentoj. Tiel oni povas taksi ke en kia peza atmosfero okazis la koncerto, tamen kiam Gamar finis kantadon la ĉeestanta amaso sorĉita de ŝia voĉo estis ploranta pro impreso. Ĝis tiu tago neniu estis jam aŭdinta tian elĉielan voĉon. Post tiu koncerto Gamar famiĝis kaj ĉie ĉirkaŭ la lando aplaŭdiĝis. En Gazvin, urbo alproksime al Tehrano, post kelkaj koncertoj la urbestro decidis malpermesi pluajn koncertojn sed la loĝantoj eligis lin el la urbo kaj eksigis lin el lia posteno. La intelektuloj enamiĝis al ŝi kaj la plej famaj poetoj sopiris ke ŝi kantu iliajn poemojn. Malgraŭ tio ĉio, Gamar neniam foriĝis for de la ordinarularo. Ŝi senekzemple fordonis multon de enspezoj de siaj koncertoj por karitataj agadoj. Ŝi multe helpis al malriĉaj. Ŝi tiom dediĉis sin ke ŝi mem forpasis malriĉa en la 5-an de aŭgusto 1959.
Por scii pli pri Gamar vi povas rigardi al tiuj ĉi ligoj (ĉiuj en la angla lingvo).

Kiel komercaj reklamoj

Kial legi la blogon Beĉjo?

Por koni ion pli pri la persa lingvo, Irana kulturo kaj la religio zoroastrismo. Por vidi la mondon tra la okuloj de iu iranano (mi mem). Ĉiumatene sur ekrano de viaj komputiloj la ununura blogo Beĉjo !

9 mai 2005

Unuvizaĝa poeto

Mi estis forgesinta lin. Mi estis forgesinta kiom mi ŝatis liajn laborojn kaj agadmanieron. Kelkaj tagoj antaŭ sur la interreto mi legis pri li kaj denove mi rememoris tion ĉion. Hosejn Panahi (Ang. Hossein Panahi) estis la plej simpla, pura kaj senruza poeto de la mondo. En lia funebro oni skribis per lia forpaso ne nur malpliiĝis unu persono el la mondo sed ankaŭ malpliiĝis io el la poemeco en la mondo. Mi ne scias pri aliaj kulturoj sed en nia kulturo naiveco, simpleco, senkulpeco kaj malkomplikeco konsideriĝas kiel ĉefaj virtuoj de vilaĝanoj. Panahi estis la plej simpla vilaĝano. Li naskiĝis en la tre malproksima - eble ne laŭ la distanco sed laŭ la pensmaniero kompare al la ruzoplena ĉefurbo - provinco "Kohkeluje kaj BojerAhmad". Li estis kaj restis infan-poeto (infano kiu estas poeto kaj poeto kiu estas infano). Ni - eble kiel vi - iam mokas kaj iam kompatas naivulojn sed deziras neniam esti unu el ili. Panahi donis dolĉan, strange dezirindan kaj fierigan sencon al la naivecon. Per li oni povis traduki naivecon kiel senkulpeco, simpleco kaj senruzeco. Li rolludis en kelkaj televidaj serioj kaj filmoj. Pro rolludi en la filmo "sonĝombro" li gajnis premion en la plej grava nacia filmfestivalo. Li mem reĝisoris teatraĵojn kaj filmojn sed lia ĉefverkoj estis liaj poemoj. Mi provas traduki kelkajn el ilin sed mi volas averti ĉar tiuj poemoj ĉefe en la persa lingvo kaj laŭ la Irana kulturo estas veraj perloj.
Kaj mia okupo estos
sendamaĝe trapasigi du varmajn tekruĉojn
tra du cent sangoplenaj militoj
por trinki ilin en
pluva nokto
vid-al-vide kun mia dio.
En la lasta momento de ĉiu vojaĝo
mi kontrolas ĉion mian en la spegulo
ĉi tiu malhela grundo, ĉi tiu tero, sur miaj lacaj piedoj
ĉi tiu kurteco de ĉielo, antaŭ miaj malfermaj okuloj.
Sed kordio
en la lasta vojaĝo,
en la spegulo ne estas krom la du ekstremoj eternaj
krom la Ĉielo kaj krom la Tero
nenio estas postrestinta...
Mi estas perdita, kie
vi ne estas vidinta min?
Li mem diris:
Ĉio forgesiĝas krom memoraĵo de li kiu restos lia memoraĵo.
P.S: Mi donas la anglalingvajn formojn (la plej uzatajn) de la persaj nomoj por ke oni povu serĉi ilin per interretserĉiloj kiel Yahoo kaj Google.

6 mai 2005

Ĉu lingve ĝusta?

Pri mia antaŭa blogaĵo Gebeleizis skribis: "Do, ĉu estas blogo kun multaj eraroj? Mi tute ne scipovas farsian". Kaj tiu komentario iĝis preteksto por ke mi skribu pri iu alia afero kiu ĉagrenas min en Esperantujo. When I write for example in English, I don´t write entirely correct and not very well but native english speakers excuse most of my faults and concentratre themselves on the message behind my statements. Aussi quand j´écris en francais mes phrases ne sont pas completement justes mais les francaises pardonnent mes fautes. Ils regardent ce que je veux dire par ces phrases. En Esperanto la afero estas tute aliel; Esperantistoj nur atentas miajn erarojn ĉu mistajpitaĵojn ĉu nombron de akuzativaj n-oj kiujn mi estas forgesinta. Ili malpli ofte komentarias pri mesaĝo mem aŭ reagas al ĝi. Esperantistoj estas ege netoleremaj pri la lingvaj eraroj. Oni pensas ke ili legas tekstojn nur por trovi erarojn de aliaj. Por respondi al kara Gebeleizis mi devas diri : nepre tiu germanino ne tute ĝuste skribas la persan sed ankaŭ ŝiaj skribaĵoj ne estas ege malbonaj kaj ne tute eraraj. Por mi kiel Iranano ŝiaj skribaĵoj estas sufiĉe kompreneblaj kaj mi povas facile ignori etajn erarojn kiujn ŝi estas farinta. Se mi korektos ŝian skribaĵon tio estos nur por helpi ŝian progreson en la persa lingvo. Se ne, mi mem emas pli koncentri mian atenton sur mesaĝo de ŝiaj blogaĵoj (ĉefe pri kulturaj diferencoj) kaj ne sur la lingvaĵoj.

4 mai 2005

La malfacila persa lingvo

Iam ni forgesas ke nia nacia lingvo estas same malfacila por neirananoj kiel iliaj lingvoj por ni. Jen germano kiu skribas blogon en la persa lingvo.

3 mai 2005

Irano kaj memvolata krizo de la registaro

Hodiaŭ mi volas skribi iomete temante pri politiko. Eble vi estas jam aŭdintaj ke krizo rilate nuklean programon de la islama respubliko pliakriĝis. La suprema gvidanto de la islama respubliko estas multfoje avertinta ke usono ne rajtas interveni kaj malhelpi Iranon por akiri la nuklean teknologion. Samtempe la Irana registaro malhelpas liberan diskutadon pri la neceso aŭ eblaj danĝeroj de tiu ĉi programo en la lando mem. Mi skribos tiun ĉi blogaĵon por Iranaj Esperantistoj. En Irano la islama respubliko tiel ŝajnigas ke havi la nuklean instalaĵon estas granda teknologia atingo. Tio ne estas nepre ĝusta aserto. Unuafoje en 1954 (50 jaroj antaŭ) iu nuklea reaktoro en Anglujo kreis elektron. Depost tiu tempo la konstrukoncepto de la nukleaj instalaĵoj ne estas ege evoluita. Eble hodiaŭ en la nukleaj instalaĵoj oni uzas pli modernajn elektronikajn kaj konstruajn erojn sed la koncepto malantaŭ ilia funkciado ne estas draste progresita. Hodiaŭ neniu konsideras PakistanonNord-Koreon modernaj landoj kvankam ili ambaŭ posedas nuklean teknologion. Kelkaj el la industriaj landoj kiel Germanio kaj Svedio iras forlasi la nuklean energion, kelkaj aliaj el ili limigis konstruon de novaj nukleaj instalaĵoj. Oni unuafoje planis konstrui nuklean reaktoron en Buŝehr en Irano ĉirkaŭ la jaro 1975 (jes ja la islama respubliko ne estas la iniciatanto de nuklea programo en Irano kaj eĉ ĝi mem haltigis la programon kaj elpelis germanajn teknikistojn el la lando). En 1975 oni ne konis jam procezilojn kiel Z-80 kaj hodiaŭ ni havas PowerPC G5 kaj AMD-64. Unuaj planoj de tiu reaktoro estas pretigitaj de germanoj kaj antaŭ la islama revolucio la konstruo laŭ tiuj planoj progresis ĝis 60-70%. Nun, mi ne komprenas kiel Rusia teknologio kiu estas tute malsame de tiu de la Okciednto en Buŝehr kuniĝos kun ĝi. Post la katastrofo en Ĉernobil ĉiuj enketoj montris ke sekureco en la nukleaj instalaĵoj konstruitaj per Rusio estas mizerega. Ĉu la suprema gvidanto de la Islama Respubliko akceptos respondecon de akcidento en tiu ĉi instalaĵo. Estis plibone se oni elspezus monon en teknologioj kiel petrokemiaj industrioj, elektroniko kaj bioteknologio. Bedaŭrinde tiu krizo estas nur pro senraciaj prestiĝaj gestoj de regantoj en la islama respubliko kaj kontraŭ la nacia profito de Irananoj mem.

2 mai 2005

Stranga mapo de la mondo

Eble vi estas jam aŭdintaj pri nescieco de Usonanoj pri la mondo. Vere oni trovas ke por multaj usonanoj kvazaŭ ekster ilia lando ekzistas nenio alia. Tion oni povas kompreni el plejparto de iliaj filmoj, libroj kaj aliaj artaĵoj. Ankaŭ kiam unu el ili asertas politikan opinion. Estas interese rigardi ĉi tiun mondo-mapon.