27 juin 2005

Blogo de 8-jara knabino

Ekde kiu aĝo oni povas skribi blogon? En blogo Irananoj estas trovintaj tiun lokon en kiu ili povas libere esprimi sin. Pro tio, blogoj estas tiom popularaj inter irananoj. Jen blogo de 8-jara irana knabino. Ŝiaj skribaĵoj kun infanaj lingvaĵoj estas (almenaŭ por mi) ege plaĉaj.

Ĉu enmigrantoj detruas kulturon?

Ĉu enmigrantoj krom deliktoj, krimoj kaj aliaj malbonaĵoj povas alporti ion alian al siaj gastigantaj landoj. Nu, unuavide oni povas pretendi ke ili ofte faras malfacilajn kaj malplaĉajn laborojn. Ili laboras akceptante la plej malfavorajn kondiĉojn kaj malaltajn salajrojn. Tiel ili iĝas (aŭ almenaŭ antaŭe iĝis) fonto por profito de gastigantaj landoj. Aliflanke enmigrantoj iam enkondukas novajn elementojn en kulturon de siaj gastigantaj socioj. Tiel ili ankaŭ helpas renoviĝon, plivigliĝon kaj plikreemiĝon de la kulturo en tiuj socioj. Dum multegaj germanoj abomenas turkajn enmigrantojn neniu povis imagi ke Fatih Akin kun sia kinfilmo "Head-On" [alfrontendaĵo] tiel impresos ilin, ĝis tiu grado ke la ĵurnalo Wüste film skribis ke tiu filmo devas konsideriĝi kiel signo de renoviĝo en la germana kinindustrio. Ankaŭ Irandevena kantisto Araŝ [Arash] kun sia kanto Boro Boro [foriru foriru] dum longa tempo situis en la kapo de listo de furoraj muzikoj en Svedio. Nun, en sama pozicio situas Irandevena junulino laleh kun sia kanto Storebror [Pliaĝa frato]. Tio estis nur kelkaj ekzemploj de kontribuoj de enmigrantoj en kulturo de siaj gastigantaj landoj. Iu legendo diras ke la usona kulturo estis relative pli sukcesa ĉar ĝi estas akceptinta en si diversajn erojn el tre diversaj kulturoj.

Festo de mez-somertago

Dum la lernejaj jaroj kiam en kursoj pri la scienco kaj geografio oni instruis ke en regionoj alproksimaj al la terpolusoj tagoj kaj noktoj povas esti treege longaj (en polusoj mem la nokto povas daŭri dum ses monatoj kaj same la tago daŭros dum ses aliaj monatoj), ni akceptis tion kiel scienca fakto sen vere senti ĝian sencon (kvankam ni bone komprenis ĝian sciencan kialon). La sorto alvenigis min al Svedion kaj ĉi-somere mi ĝisfunde sentas signifon de tiu antaŭlernita scienca fakto. Nuntempe en Stokholmo ĉe la 21-an horon la suno brilas en mia ĉambro same forta kiel ĝi brilis en la 15-an horon de iu somera tago en Tehrano. Tio por mi estas perturbiga, sed ŝajne ne ĝenas svedanojn mem. Feliĉe ni estas jam trapasintaj la plej longan tagon de la jaro kaj ekde nun la noktoj plilongiĝos. En Svedio oni nomas la daton en kiu la tago estas plej longa Midsommardagen [mezsomera tago] kaj festas ĝin. En tiu dato [ĉi-jare la 26-an de junio] la ĉielo mallumiĝas nur dum du aŭ tri horoj. En Svedio kaj kelkaj aliaj skandinavaj landoj [Finnlando, Norvegio kaj Danujo] ĝi estas same grava kiel la [kristanaj] nov-jaraj festoj. En Stokholmo la ĉefa ceremonio ĉiu jare okazas en Skansen. Dum ĝi oni starigas grandegan majarbon kaj la kunfestanoj kantante dancas ĉirkaŭ ĝi. Tiun dancon akompaniĝas per tradiciaj muzikoj kaj la partoprenantoj ofte surmetas tradiciajn vestaĵojn. Kompreneble ne ĉiuj iras al Skansen. Iuj iras al publikaj ĝardenoj kaj tie pasigas la tagon kun siaj amikoj. Tiu astronomia festo rememorigis al mi pri alia astronomia festo Jaldao (ang. Yalda) kiun ni okazigis en Irano ĉe la plej longa nokto de la jaro.

Iu legendo rakontas ke ĉiuj svedaj fraŭlinoj perdas sian fraŭlinecon ĉe la festo de mez-somertago ĉar ili dum festo ebriiĝas kaj kuŝas kun iu. Kompreneble mi ne kapablas konfirmi [aŭ malkonfirmi] tion ...

23 juin 2005

Blogo de 2005 ELNA kongreso

Mi ne scias ke ĉu la ELNA kongreso en 2005 estas jam finta aŭ ĝi daŭras. Tie oni trovas blogon kiu neoficiale temas pri tiu ĉi kongreso en Teksaso.

20 juin 2005

Kun amo al estimata sinjorino

Sinjorino Aung San Suu Kyi, hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj hieraŭ estis tiu de vi. Sinjorino Suu Kyi mi gratulas vian naskiĝtagon kaj esperas sanan longan vivon por vi. Vi estas mia ŝatata heroino. Mi admiras vin. Mi ege bedaŭras ke Okcidentaj civitanoj por sia komforto permesas al siaj registaroj komerci kun diktatoroj kiuj tenas vin mallibera. Ja, por francanoj, anglanoj, usonanoj kaj aliaj okcidentanoj la homaj rajtoj estas grava nur kondiĉe ke ili bonfartu. Ili mem estas doninta la nobel-premion por paco al vi sed samtempe komercante financas militistojn kiuj tirane regnas super via lando. Sinjorino Suu Kyi mi tre ŝatas vin. Bonan kaj esperoplenan vivon al vi kaj honton al viaj enprizonigantoj kaj iliaj subtenantoj.

17 juin 2005

Pri E-blogoj (2)

Konsideri la aron da E-blogoj kiel fidinda specimeno de la tuta Esperantistaro ne estas konsilinda. Pro tio, studi iliajn politikajn vidpunktojn kiuj mem estas ege malsamaj ne povas respeguli politikajn vidpunktojn de la Esperantistaro. Malgraŭ tio, studante ilin oni eble povas konkludi pri ĉefaj politikaj tendencoj de Esperantistoj. Mi ĉiam demandas min ke ĉu Esperanto ne estas alloginta al si pli grandan nombron da maldekstruloj? Nu, rigardante al organizoj kiel SAT oni aŭtomate konkludas ke ĉiuokaze maldekstraj tendencoj en Esperantujo estas pli abundaj kaj havas pli fortan voĉon. Mi memoras iam leganto akuzis la revuon Monato al tenado de pozicio kontraŭ Usono. Inter E-blogoj ankaŭ maldekstraj tendencoj pli ŝajne afiŝiĝas. Ja oni trovas E-blogojn kiel Esperanta maldekstro, Iom da itala maldekstro kaj Liva Ĵurnalo por la dekstremuloj sed ankaŭ en E-blogoj kies titoloj direkte ne afiŝas maldekstrajn tendencojn oni trovas blogaĵojn kiuj aperigas tiajn tendencoj ekzemple Felix Zesch okaze de nea voĉo kontraŭ EU konstitucio ŝajnigas sian malamikecon alfronte al novliberalismo. Ankaŭ ret-ligoj en la E-blogo Nigrejo respegulas la saman tendecon. Tamen rilate blogojn kiel Mia Penso (de Teodoro SANKARO) oni devas esti pli prudenta. Eĉ iam en blogaĵoj kiel tiuj de Ken Miner politikaj asertoj kunportas nenian specifan koloron. Finfine oni ne kapablas klare respondi al tiu demando ke kiu politika tendenco konsistigas plejparton de E-Blogaro.

Miniaturo, sublima irana arto

Pli antaŭe, en artikolo en la revuo Kontakto (199 - 2004:1) mi skribis kiel malpermeso de figuri vivaĵojn kaj speciale la homan korpon per Islamo kaŭzis malprosperon de pentrarto en landoj sub regno de tiu religio kaj inter ili Irano. Tio tamen ne signifas formorton de ĉia arta esprimo tra figuroj en tiu parto de la mondo. Ja tie kaligrafiaj artaĵoj, desegnoj sur tapiŝoj kaj ceramikaĵoj, kaj ornamoj de konstruaĵoj pere de mozaikoj estas ĉiam planĉaj por okuloj de rigardantoj. Krom tiuj kelkfoje ege abstraktigitaj formoj kaj figuroj, alia formo de pentraĵoj kiuj estis miniaturoj ankaŭ daŭre kreiĝis. Origine ili estis tre malgrandaj pentraĵoj faritaj per akvarelaj farboj sur objektoj aŭ uzitaj por ornami librojn kaj ilumini manuskriptojn. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturo estas manko de perspektivo en ĝi. Por preznti profundecon la diversaj elementoj de sceno pentriĝas en diversaj tavoloj kaj la pli profundaj tavoloj situiĝas super la malpli profundaj. La Bagdada skolo de miniaturo devas konsideriĝi kiel la plej unua skolo de la islama miniatur-pentrado. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturoj en tiu ĉi skolo estas prezntado de vizaĵoj tute rondaj kun malgrandaj buŝoj kaj diagonalaj okuloj ankaŭ uzado de kontruitaj formoj por korpoj, plantoj, animaloj kaj pejzaĝoj. Post invado de mongoloj en la 13-a jarcento p.K. ĉina stilo de pentrarto influis la miniaturon en Mez-Azio. Tiu influo respeguliĝas per apero de subtilaj detaloj en scenoj pentritaj en miniaturoj de tiu epoko. Ilustrado de libroj per miniaturoj multe kostis, pro tio tiajn librojn nur riĉuloj povis posedi. La miniaturo ofte akompanis heroecajn epopeojn kaj poemojn ankaŭ rakontoj de reĝaj familioj. Granda nombro da iranaj rakontoj kaj poemoj el Ferdaŭsio, Nezamio, Hafezo, Saadio kaj Ĝamio estas iluminitaj per miniaturoj. Post invado de Tejmuro en la 15-a jarcento p.K. multaj el miniaturistoj iris al Harato (urbo en hodiaŭa afganio) kaj tie fondis skolon kies produktoj inkluzivas kelkajn el la plej aprezindajn pentraĵojn de tuta historio de la arto en la Oriento. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturoj kreitaj en tiu skolo estas absoluta ekvilibro en proporcioj, komponeco kaj selektado de koloroj. Eble la plej mond-fama irana miniaturisto estas Kamal-ed-din Behzad. Li apartenis al la skolo de Harato kaj liaj laboroj en iu manuskripto de "Zafar-nameh" [konkerorakontoj] estas admirataj. Post detruo de Harato (en 1510 p.K.) la skolo de miniaturo en Buĥaro (urbo en Mez-Azio) fondiĝis. Behzad mem rifuĝiĝis al Tabrizo kaj tie faris tre gravan kontribuon en la safavida skolo de miniaturo (Safavido estas Irana dinastio kiu regnis inter 1501 kaj 1736). Sub influo de safavida skolo palacoj en Isfahano kaj Kazvino dekoraciiĝas per miniaturoj inspiritaj de laborstilo de granda majstro de tiu epoko Reza Abasi (ang. Reza Abassi). Li enkondukis gravajn evoluojn en la irana miniaturo kaj ege antaŭenigis ĝin. Hodiaŭ kvankam la unuaj malpermesoj ne plu konsideriĝas kaj Iranaj artistoj (almenaŭ ekster ŝtata sistemo) povas krei artaĵojn en aliaj formoj, sed ili ankoraŭ kreas belajn miniaturojn kaj alportas belecon al la vivo de uzantoj kaj rigardantoj. Hodiaŭa irana miniaturo traktas vastan temaron kaj prezentiĝas en tre bunta formaro. En irana miniaturo ĉiam ege plaĉas al mi eksplodiĝo de nuancoj da lazura kaj turkisa koloroj. Mi kiel Iranano ankoraŭ ege ĝuas laborojn de grandaj majstroj kiel Ostad Mahmud Farŝĉian (ang. Mahmoud Farshchian), Ĝalili Susanabadi (ang. Jalali Sousanabadi), Bager Agamiri (ang. Bagher Aghamiri), Mohsen Sejed Mahmud (ang. Mohsen Seyed Mahmoud) kaj Hoĝat Ŝakiba (ang. Hojat Shakiba).

16 juin 2005

Nova skolo de la usona literaturo

Hodiaŭ tra perslingva blogo mi konatiĝis kun skolo de aĉeca realismo (Dirty Realism) en la literaturo. Tiun nocion proponis unuafoje Bill Buford en la revuo Granata. En tiu skolo situas kelkaj el la plej imponaj usonaj aŭtoroj en la 80-aj jaroj. Aŭtoroj kiel Tobias Wolff, Richard Ford, Raymond Carver, Elizabeth Tallent kaj Jayne Anne Phillips. La komuna trajto de iliaj verkoj devas konsideriĝi selektado de herooj (rolludantoj en la rakonto) el inter pretermetitaj tavoloj de la socio, homoj enkaptitaj en la kaptilo de la ĉiutaga usona vivo. Lingva stilo en aĉeca realismo egalas al parolmaniero de anoj de tiuj ĉi tavoloj. Rakontoj temas pri realeco de ĉiutaga vivo por marĝenaj homoj, kaj pro tio ŝajnas kruelaj, senkompataj kaj sekaj. Mi ne konis tiun ĉi skolon kaj nun tre ŝatas legi verkojn el ĝi.

15 juin 2005

What is this language?

For those who can not undrestand Esperanto there are some very useful information about this language in English on the web site of Esperanto-USA.


Pour ceux qui ne comprennent pas l´espéranto, il y a des informations utiles à ce sujet sur le site de l´association française de l´espéranto (l´espéranto-france).


Para aquellos que no comprendan el esperanto, existe variada información sobre el idioma, muy útil y en castellano, en las páginas virtuales de la Federación Española de Esperanto (Hispana Esperanto-Federacio).


آناني که اسپرانتو نميفهمند مي توانند اطلاعات مفيدي در باره آن روي سايت سبزانديشان پيدا کنند


P.S: en la mondo en kiu multaj nacioj skribas el-maldekstro al dekstro mi ne sukcesis korekte aperigi punkton en la fino de mia persa frazo do mi ne plu strebis meti ĝin. Pardonu min!

9 juin 2005

Sadeg Hedajat

Mi persone opinias ke la plej elstara irana novel-verksito estas Sadeg Hedajat (ang. Sadeq Hedayat). Pri tio iuj aliaj irananoj eble ne konsentos kun mi, sed ekzistas neniu dubo ke li estas la irana verkisto plej tradukita al aliaj lingvoj. Ankaŭ li sendube estas la unua irana novel-verkisto. Hedajat naskiĝis en alte edukita kaj aristokrata familio en 1903. Post fini sian bazlernejan studon, li iris al Franca gimnazio (en Irano) kaj tie finis siajn mezgradajn studojn. Post tio, li per stipendio pagita de irana ŝtato sendiĝis al Francio por studi la dentomedicinon. Li mallonge studis tiun sciencon sed forlasis ĝin kaj ŝanĝis sian studofakon al inĝenierio. Pliposte li ankaŭ forlasis la studadon de inĝenierio kaj komencis studi antaŭ-islaman lingvon kaj kulturon de Irano.
En Eŭropo, Hedajat malkovris la mondan literaturon kaj legis verkojn de Kafka, Poe kaj Dastoevski. Li pli speciale interesiĝis pri esencaj demandoj rilate la vivon kaj la morton. Fascinate de adoro de morto en verkoj de Rainer Maria Rilke li skribis komentarion pri Death (morto) en 1927. Tiutempe li eĉ provis dronante en la rivero Marne mortigi sin sed oni savis lin. Unue Hedajat skribis aron da mallongaj rakontoj. Sed lia ĉefverko estas la novelo "la blinda strigo" [pr. Buf-e Kur - an. The Blind Owl - fr. la chouette aveugle]. Proksimume dekjaro necesis por verki ĝin kaj ĝi finfine eldoniĝis en Barato en 1937, sed ne en Irano mem ĝis 1941. Ĝi estas tradukita al multaj lingvoj. Mi memoras ke en Irano multaj gepatroj malpermesis al siaj infanoj legadon de tiu ĉi libro ĉar ili opinis ke ĝia legado instigas la junajn legantojn al sinmortigo! Tiajn legendojn junuloj aŭdadis eĉ antaŭ legado de la novelo mem. Mi ankaŭ aŭdis ilin sed iam kiam mi havis 16-17 jaran aĝon legis la novelon. Mi devas konfesi ke ĝi estis vere stranga kaj forte impresanta novelo sed almenaŭ ne instigis min al mortigi min mem!
"La blinda strigo" ne estas la nura verko de Hedajat. Mi ankaŭ povas citi verkojn kiel (ĉefe tiujn kiujn mi mem estas leginta); Tri gutoj de sango (Three Drops of Blood - Trois gouttes de sang) - Moŝto Vaŭ Vaŭ (Mister Bow Wow) - La vaganta hundo (The Stray Dog) - klaĉo (Tittle-tattle) - La perlo-kanono (The Pearl Cannon). Hedajataj laboroj havas ambaŭ aspektojn beletran kaj erudician. Aldone al siaj noveloj kaj aliaj beletraj laboroj, li estis inter unuaj irananoj kiuj laŭmetode kaj serioze esploris iranan folkloron. Li estis studinta la antikvan lingvon de Irano kaj skribis aron da eseoj pri arkeologio, antropologio kaj lingvistiko. Hedajat ankaŭ pere de satiro akre atakis kaj kritikis socialajn kaj politikajn problemojn de tiutempa Irano. Nenio eĉ la aferoj kiujn oni laŭkutime ligis al Islamo estis preter liaj kritikoj. Eble pro tio, post la islama revolucio en Irano multaj el liaj verkoj malpermesiĝis kaj cenzuriĝis. Sed multe antaŭ tiu dato, kiam la dua mondmilito estis finita, Hedajat decidis reiri al Parizo, tie kie li estis komencinta sian verkistan karieron. Oni ne scias kial sed tie li duafoje provis mortigi sin kaj sukcesis tion. Tiel en 4-an de aprilo 1951 li faris tion kio kompltigis misteron de lia vivo. Lia korpo ripozas en la tombejo "Père Lachaise". Ĉe sia morto li estis rekonita kiel la plej unua irana verkisto de modernaj prozoj.
Parto de "la blinda strigo":
Ekzistas ĉagrenoj kiuj kiel ŝankro malrapide eroziadas la menson en soleco. Ne eblas transkomuniki justan ideon rilate angoron kiun tia malkomforto povas trudi. Ĝenerale, oni emas forŝovi tiajn nepenseblajn suferegojn for en la kategorio de nekredeblaĵoj...
Tradukita helpe de angla traduko: D. P. Costello, Grove Press, Inc., New York, NY, December 1957.

7 juin 2005

Eŭropa Unio, Ne!

Nu tiel ŝajnas ke la eŭropa konstitucio formortis. Tio kompreneble estas afero de Eŭropanoj mem. Sed ĉi-rilate reagoj de homoj (kaj inter ili Esperantistoj) interesis min. Francanoj gratulas nederlandanoj por ilia "ne!" kaj nederlandanoj gratulas francanoj por ilia "ne!". Estas interesa ke iliaj postuloj estas ekzakte en du malaj direktoj. En Francio "NE" gajnis ĉefe dank´al maldeksteraj grupoj. Ĉefa postulo tie estis sociala sekureco, pli da ŝtataj subvencioj kaj konservado de la publikaj servoj. En nederlando "NE" gajnis dank´al nacionalismaj deksteraj grupoj kiuj postulis pli da povo por naciaj ŝtatoj, limigadon de enmigrado kaj malhelpadon de enfluo de eksterlandaj (ne-nederlandaj) laboristoj. Fakte (plejmulto de) nederlandanoj havas nenian problemon kun angla modelo de ekonomio (nome novliberisma) dum (plejmulto de) francanoj ege kontraŭas tiun ĉi modelon. Tial mi ne komprenas ĝojon de tiuj ĉi Esperantistoj. Se oni neis la proponitan konstitucion por Eŭropo nun estas ege malfacila kompromisi por krei iun novan. Al mi, kiel ne-eŭropano, tiel ŝajnas ke Eŭropa Unio formortos kaj limigiĝos al nur ekonomiaj kunlaboroj. Por trovi tiujn Esperantistojn kiuj (ege) ĝojis pro la voĉo "ne" al la eŭropa konstitucio rigardu al:

http://www.livejournal.com/users/axel584/8611.html

http://www.livejournal.com/users/felicx/5106.html
http://www.nicolaruggiero.it/html/eo/?p=28
http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/blogo.htm

Pri E-blogoj (1)

Mi opinias ke Esperanto mem estas pozitiva lingvo. Tion mi diras ĉar ekzemple kiam ni rigardas al adjektivoj en Esperanto, ni vidas ke la genia aŭtoro de la lingvo ĉefe estas selektinta sence pozitivajn radikojn; bona, bela, feliĉa, k.t.p. Laŭnecese ni ofte konstruas sence negativajn adjektivojn aldonante mal al la komenco de tiuj ĉi vortoj (malbona, malbela kaj malfeliĉa). Mi opinias ke oni malfacile trovos multajn adjektivojn kun negativaj sencoj en Esperanto. Tio eble montras optimismon de kreanto de la lingvo. Bedaŭrinde sama optimismo ne troviĝas ĉe nuntempaj Esperantistoj. Ekzemple rigardu al titoloj kaj nomoj de E-blogoj. Kelkaj (feliĉe ne multaj) el ili estas sence negativaj (Sencelismo, Radoj de pensoj pri trista biciklo, Taglibro de senvalorulino, Hundo, Ĝojo estas aĉa, Glebo malica hatas vin!! - kies signifon mi neniel komprenis - Taglibro de nenifaranto, La malhela flanko, kaj kelkaj aliaj). Kial Esperantistoj selektas tiajn titolojn por siaj blogoj? Ĉu nihilismo furoras ĉe Esperantistoj? Aŭ ĉu eble tie estas aliaj kialoj kiujn mi ne vidis?

Sveda nacia tago

Hieraŭ la 6-an de Junio estis nacia festo en Svedio. La plej granda festo-ceremonio okazis antaŭ la sveda reĝa familio en Skansen (nekovrata muzeo en Stokholmo). Mi ne iris tien sed promenis iomete en centro de Stokholmo mem. En multaj lokoj en la urbo okazis diversaj ceremonioj. Ĉi jare estis unuafojo ke la nacia festo estis ferio-tago. Surstrate mi vidis svedanoj kiuj fiere kunportis siajn naciajn flagojn, kaj mi ege bedaŭris ke pro fiagoj de la islama respubliko en Irano mi nun sentas nenian fierecon pri mia lando kaj ĝia flago.

3 juin 2005

Reagu al blogaĵoj kiuj impresas vin.

Mi ĵus vidis ke eble reage al mia antaŭa mesaĝo iuj esperantistoj skribis komentariojn en la blogo de trista biciklo. Ĉu vi ne pensas ke tio estas iom malfrua (ŝi plejeble estas jam forlasinta skribadon en E-blogon, mi pensas)? Mi volas atentigi vin pri valoro kaj neceso de reago (kritiko, recenzo, malkonsento, k.t.p). Ekzemple amo ĉiam en iu komentario demandas ĉu neniu plu legas liajn blogaĵojn. Tion ankaŭ demandas skribanto de Prosento. Nepre iu rimedo estas metado de nombrilo (counter) kiel estas dirinta Gebeleizis sed ĝi nur indikas la nombron de vizitoj farita rilate iun blogon. Ĝi ne klarigas ĉu iu estas vere leginta blogaĵojn kaj se jes kion tiu leganto pensas pri ili. Tiu manko de reago estas granda defio de E-blogoj. Oni malfacile povas daŭrigi skribadon, ŝanĝi ĝiajn temojn kaj fari skribaĵojn laŭ plaĉo de pli granda nombro da legantoj sen konado de iliaj opinioj. Eĉ iam skribanto malkuraĝiĝas kaj haltigas skribadon. Tio ofte nur kaŭzas haltiĝon de la E-blogo sed rilate novlernantojn de Esperanto iam tio malplaĉas al ili kaj malinteresigas ilin por daŭrigo de la lernado. Pro tio venontfoje kiam mi legos blogaĵon kiu impresas min, mi nepre strebos reagi al ĝi kaj informi la bloganton pri tio. Ĉu ekzistas listoj de E-blogoj? Mi antaŭe skribis ke Luis Guillermo en sia blogo, Skribitaj Pensoj havas tre longan liston de E-blogoj. Li ĉiam strebas ĝisdatigi ĝin. Iu malpli longa listo kopiita de la unua listo ankaŭ estas en blogo de Karamudini. Longtempe ĝi ne estas ĝisdatigita. Pere de blogo de Martin mi trovis ke iu listo ankaŭ ekzistas en Vikipedio. Notu ke tiuj listoj ne klasifikas E-blogojn kaj ĉiuj blogoj kiuj estas en ili ne daŭre funkcias. (kelkaj adresoj ne plu funkcias).

2 juin 2005

nekonata blogo de Esperantisto

  • Mi trovis tiun ĉi tiu blogon de iu studentino en Usono hodiaŭ. Mi pensas ke nun ŝi estas forvojaĝinta kiel ŝi mem estas dirita en sia blogo. Estas bedaŭrinda ke iam ĉar neniu reagas al nia entuziasmo rilate iun aferon ni perdas ĝin. Eble se ŝi havus iujn komentariojn de aliaj Esperantistoj, ŝi plikuraĝiĝus kaj daŭrigus sian skribadon. Multaj E-blogoj trovos saman sorton.
  • Estas tre interesa la Blogfoto d'Ataly. Ĵetu rigardeton al ĝi. Ŝi laŭŝajne vivas en Francio kaj en sia blogo havas tre belajn fotojn.

1 juin 2005

Forto puŝanta al bonfarado

Kiel ornamaĵo mi nur havas ĉenon kies pendantaĵo estas simbolo rilata mian religion Zoroastrismo. Ĝi estas simbolo por iu koncepto de zoroastrismo kies nomo estas FravaharFravaŝi. La simbolo Fravahar en la antikva tempo aludis al pertuŝe nesentebla koncepto de sankta brilanta venkemo (Ĥvarnah) kaj pro tio en pentraĵoj ĝi aperis super la kapo de persaj reĝoj, herooj kaj sanktuloj. Hodiaŭ ni zoroastranoj konsideras ĝin kiel simbolo de alia koncepto de la religio. Por ni ĝi estas forto kiu puŝas la homan animon al bonfarado. Hodiaŭ por zoroastranoj ĝi estas io simila al kruco por kristanajDavida stelo por judoj. Kelkaj esploristoj en la Okcidento kredas ke ĝi estis imagita figuro por Ahura-Mazdo (Dio en Zoroastrsimo), sed tio ne veras. Por vidi kiel ŝajnas pendantaĵo de mia ĉeno vi povas trovi la simbolon Fravahar ĉi tie kaj ĉi tie. Mia ĉeno kaj ĝia pendantaĵo estas el plateno. Multaj aliaj zoroastranoj uzas orajn Fravaharojn sed mi mem ne ŝatas orajn ornamaĵojn. (En Islamo uzado de oraj ornamaĵoj por viroj estas malpermesata sed mi ne estas islamano do ĉi tiu selektado de mi estas tute persona kaj ne estas influata de la islama malpermeso).