28 juill. 2005

Maltrafataj E-programoj

Hodiaŭ mi vidis ke en libera folio oni informis pri finplenumiĝo de KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) kaj miris kial multaj esperantistoj ne ĉeestis ĝin. Ĉi-somere mi havis preskaŭ nenion por fari ĉi tie kaj mi estis en Svedio. Kompreneble kun mia Ŝengena (Schengen) vizo mi povis senprobleme vojaĝi al Finnlando kaj tiuj kiuj vivas en Svedio jam scias kiel estas facila vojaĝi kun ŝipo el tiu lando al Finnlando. Bedaŭrinde en mia kazo malgraŭ unuaj aranĝoj ĝis nun la universitato ne estas sukcesinta pagi monon al mi kaj konsekvence mi devas tre sinteneme elspezi mian monon. Pro tio mi eĉ ne sukcesis aranĝi vojaĝeton al Finnlando kaj ĉeestadeton en KEF. Pli bedaŭrinda ol tio, mi tre ŝatis ĉeesti ĉi-jaran UK-on en Litovio. Kontraŭe al multaj aliaj neeŭropanoj (ĉefe el la Mez-Oriento) mi ne timis problemojn de vizo sed tiujn de elspezoj. Do oni vidas ke rilate ĉeestadon en E-programoj por multaj ekzistas problemoj rilate atingon de vizoj kaj por multaj aliaj simple manko de mono.

27 juill. 2005

Enkonduko de la persa lingvo

Permesu min depost hodiaŭ iam ankaŭ skribi ion en la persa lingvo. Tiel mi esperas povi alkutimigi okulojn de neiranaj esperantistoj al la persa alfabeto kaj konigi Esperanton al tiuj irananoj kiuj ne konas ĝin. Tamen mi ne intencas fari la persan lingvon ĉefa lingvo ĉi tie. Mi promesas teni tiajn skribaĵojn laŭeble la plej koncizaj.
اجازه دهید از این پس گاهگاهی چیزکی هم به پارسی بنویسم. امیدوارم بدین ترتیب بتوانم چشم اسپرانتیستهای ناایرانی را به خط پارسی عادت دهم واسباب آشنایی ایرانیان ناآشنا با اسپرانتو را فراهم آورم. بااین همه چون گذشته عمده نوشته های من به اسپرانتو خواهند بود و بنا ندارم وبلاگم را به پارسی برگردانم

25 juill. 2005

Malbenita sukceso

Mi demandas min ke ĉu teroristoj ne estas gajnintaj batalon? Se, ilia intenco estis terori homojn kaj ĝeni vivon en la libera mondo, ja ili iugrade estas sukcesintaj. Kiam mi aŭdis ke polico en Londono estas pafinta iun suspektulon, mi prokrastis skribon de iu kometario tiu-rilate. Mi preĝis ke polico estas pafinta ĝuste danĝeran personon. Sed bedaŭrinde hieraŭ oni anoncis ke verŝajne la pafita persono havis nenian rilaton al la teroristaj atakoj. Tiel nun ĉiu kiel mi kun mezorienta vizaĝo devas timi ke polico pafos lin. Nun kiam iu kiel mi sidas en trajno, li vidas kiel blondaj, bluokulaj Eŭropanoj kun abomeno, timo kaj hezito rigardas lin. Nun al la Okcidentanoj tiel ŝajnas ke ĉiuj teroristoj de la mondo venas de la Mez-Oriento. Kaj iel ŝajnas al ili logika konkludi ke ĉiu mezorientdevena persono estas danĝera. Tiu danĝero ŝajnas tiom tuja ke oni ne plu pafos al pideoj por senmovigi sed al kapo por senvivigi. Ja teroristoj sukcesis ĝeni rilatojn kaj vivon en la libera mondo.

Senlogikaj malpermesoj

Imagu landon en kiu virinoj ne rajtas konduki aŭtomobilojn. Plu imagu ke en tiu mem lando virinoj ne nur ne rajtas konduki aŭtomobilojn, sed ili ankaŭ ne rajtas elhejmiĝi (pli ĝenerale iel ajn surstratveni) sen akompano de iu viro de sia familio (ne gravas ĉu patro, frato, edzo aŭ eĉ filo sed nur viro). Nun iamgu ke en tiu lando iu virino ricevas permeson piloti pasaĝeraviadilojn. Ŝi ne nur ricevas tiun permeson sed ankaŭ tuj komencas ŝian laboron. Tio ĉio faras la situacion de tiu imagata lando iel kiel bordelo. Nu, tio tute ne estas mia kulpo sed tiel ŝajnas ke nun Kapitanino Hanadi Zakarija (ang. Zakarya) Hindi kiel la unua ina piloto en Saŭda Arabio estas ŝajniginta bordelecon de la reĝlando.

22 juill. 2005

Apologio de la krimo

Se nur unu kialo sufiĉus por abomeni (tutan) Usonon, mi abomenus ĝin pro rakonto de (kaj la kinfilmo) Hannibal. Tion mi diras ĉar miaopinie nacio en kiu oni (unu persono aŭ nur malmultaj homoj) povas eĉ pensi pri tia naŭziga rakonto (fikcia aŭ reala) vere meritas la abomenon. Mi povas nur taksi ĝin kiel ia apologio de la krimo. Tiu kinfilmo nur montras dekadencon de nacio kiu nun pardonu brutalecon kaj sovaĝecon de malsana menso. Ne gravas kiel vesti tion per kovrilo da filozofiaj aŭ psikologiaj pretekstoj. Por mi ne estas stranga konduto de Lecter Hannibal ĉar tiaj malsanaj homoj ekzistas en socio sed min miras kondutoj de Starling kaj ŝia admiro por tiu krimulo. Ja, oni sentas ke ĉiuj tiuj kiuj murdiĝas per Lecter meritas tion; ĉar oni nur devas kiel Starling ĝentile persekuti lin por ke li povu ĝentile eskapi. Tial du detektivoj Rinaldo Pazzi kaj Paul Krendler nepre meritas hororajn mortojn kaj oni eĉ povas simpatii kun Lecter por mortigi tiujn du malhonestajn detektivojn. Tiu filmo ĉefe montras kiel usona spektanto komencante admiri ĝentlemanajn rabistojn nun devigiĝas admiri (aŭ almenaŭ pardoni) beston kiel Hannibal. Feliĉe la fino de la kinfilmo (eskapo de Lecter) ankoraŭ estas multe pli milda ol la libro mem en kiu Lecter kaj Starling iĝas kunamantoj.

20 juill. 2005

Serioza utilo de blogoj

Strangas ke por ni, irananoj, blogoj estas io tiom serioza. Ĉu vi estas jam aŭdintaj pri Augusto ROA BASTOS? Ĉu vi estas legintaj liajn verkojn? Mi ne estis aŭdinta pri li. Pro tio mi tre ĝojiĝis kiam mi trovis perslingvan tradukon de unu el liaj noveloj kun lia biografieto en blogo de Asadolah Amraji irana tradukisto kiu strebas konigi irananojn je la monda literaturo. Mi trovis tiun rakonton interesa.

19 juill. 2005

Pli da raportoj pri zoroastranoj

Tiel ŝajnas ke ĉi-lastatempe la novaĵ-agentejo B.B.C. estas tre interesata pri la zoroastranoj;

  • Traduko de fotoraporto pri kiu mi antaŭe skribis ĉi tie estas nun aperanta en Taĝikia parto de la retpaĝaro.
  • Ankaŭ anglalingve oni raportas pri pilgrimado de parsioj en Irano por plilerni pri siaj radikoj kaj retrovi sian identecon.

Mi ne kredas teoriojn pri ĉiea komploto sed tiu subita intereso strangas kaj mi esperas ke neniu politika (malica) celo estu malantaŭ ĝi.

P.S: Ni, zoroastranoj kutimas timi tiajn aferojn ĉar multfoje tra la historio atentoj al ni estis sekvotaj de masakroj (precize en islamaj landoj).

18 juill. 2005

Gazelo de la perslingva literaturo

Tiuj kiuj estas jam studintaj historion de la literaturo en Irano, plejeble konsentos kun mi pri tio ke la unua irana virino verkinta ĝustadire modernan romanon estis Simin Daneŝvar [ang. Simin Daneshvar]. Ŝi kun sia verko, Suvaŝun [ang. Savushun], malfermis vojon sur kiu pliposte paŝis multaj aliaj iranaj virinoj. Inter la unua generacio de iranaj verkistinoj, ĵus post sinjorino Daneŝvar, tri virinoj ludis tre gravan rolon kaj pleje influis evoluon de la virinverkita literaturo en Irano. Ili estis Goli Taragi [ang. Goli Taraghi], Ŝahrnuŝ Parsipur [ang. Shahrnush Parsipur] kaj Gazaleh Alizadeh [ang. Ghazaleh Alizadeh]. Gazaleh Alizadeh naskiĝis en 1946 en Maŝado (urbo en nordoriento de Irano). Ŝi ricevis diplomon pri la politikaj sciencoj de la univeristato de Tehrano, iris al Parizo kaj tie en la universitato de Sorbono (l'université de Sorbonne) studis la filozofion kaj la kinarton. Familio de Alizadeh apartenis al la multhavaj tavoloj de la socio. Kontraŭe al multaj aliaj iranaj verkistoj kiuj ofte skribis pri kamparanoj aŭ la mizeraj tavoloj de la socio, ŝi selektis siajn heroojn el inter komfortaj tavoloj de la socio kaj ĉar bone konis ĉi tiun sociotavolon do plibone sukcesis enbildigi ilin. Kun ŝia riĉeco kuniĝis mita beleco. Ŝia ĉarmo, gracieco kaj mildeco rememorigis Marlene Dietrich. Alizadeh komencis sian verkistan karieron en la 60-aj jaroj publikigante mallongajn rakontojn en lokaj revuoj en sia naskiĝ-regiono. En sia unua novelaro, "neirebla vojaĝo - 1977", ŝi prezentis reve mistikajn etosojn. Rolludantoj de noveloj en ĉi tiu kolekto eskapis enuojn de la ĉiutaga vivo kaj serĉante la feliĉon iris al mistikajn vojaĝojn kies celo ĉefe estis kuniĝo kun la primitiva naturo aŭ atingi magian fonton de la vivo. Revoj ree iĝis temo de ŝia laboro en la romano "post somero - 1977". En ĝi Alizadeh rakontas pri du junulinoj kiuj enamiĝante al sia ĉehejma instruisto longtempe vivas kun revo sed alfrontinte al la realo (kiu ne kongruas kun iliaj revoj) frakasiĝas kaj izolas sin. Tio estas sorto de plejparto de virinoj en la verkoj de Alizadeh. Ili ofte malsukcesas kaj iliaj revoj renkontante la realon transformiĝas al koŝmaroj. Eĉ ekde de tiuj ĉi unuaj verkoj Alizadeh ŝajnigas sian inklinon al la beleco, amo kaj la morto. En ŝiaj rakontoj scenoj estas detale priskribitaj kaj tio similigas ilin al kvazaŭ pentraĵoj. Post la islama revolucio en 1979 ŝi kritike postsekvas eventojn kaj zorgeme rigardas evoluon de la socio. En 1984 verkante la romanon "du pejzaĝoj - 1984" ŝi montras ke sen sinreklamado ŝi estas unu el la plej engaĝantaj verkistoj por sondi la revoluciintan socion. En tiu laboro ŝi rakontas pri potenco de la revolucio por ŝanĝi homojn, kompatas kun revoluciantoj sed samtempe obstine postsekvas vivon de Mehdi personeco timema, senkaraktera kaj senhelpema kaj tra li prezentas novajn vidangulojn kaj neatenditajn aspektojn de la okazaĵoj. Tio en etoso plene de entuziasmo rezultata de la revolucio estis ege peza eĉ por la intelektularo. Sed Alizadeh plej juste pritaksas evoluojn de la homoj travivantaj la revolucion kvazaŭ ŝi jam havas sufiĉan distancon por superrigardi la eventojn. Ŝi aliafoje traktas la revolucion en sia longa romano "Hejmo de la familio Edrisi - 1991-92". La romano ne temas pri la islama revolucio en Irano sed la oktobra revolucio en Rusio. Tio ŝajnas danĝera ĉar neirana leganto plejeble taksos la romanon malfrua kaj malprofunda (ĉefe kompare al ĉefverkoj pri ĉi tiu temo kiel mallumo en tagmezo - ang. darkness at noon - fr. Le Zero et l'Infini verkita de Arthur Koestler). Alizadeh tamen konscie faras la elekton por povi libere esprimon de siaj vidpunktoj sen timo de cenzuro. Ŝi rezignas rekoniĝon per la eksterlando por celi iranajn legantojn. La romano iĝas plej klara esprimo de politikaj kaj prisociaj vidpunktoj de Alizadeh. Malgraŭ tio, ĝi kiel ĉiuj aliaj verkoj de Alizadeh ankaŭ estas enketo pri anima ŝanĝiĝo de homoj ene de la sociaj evoluoj. Ĝi estas provo por malkovri la homon kun liaj sopiroj kaj bedaŭroj. Provo por koni la homon kapablan al ami kaj abomeni.Apud la mesaĝoj de ŝiaj verkoj kaj krom detale priskribitaj scenoj kvazaŭ pentritaj en ili, Gazaleh Alizadeh estas ankaŭ ege zorgema pri ŝia lingvo. Ŝia prozo estas poemeska, ŝia lingvouzado estas la plej ĝusta kaj vortoj kunmetitaj de ŝi por formi frazojn estas la plej taŭge elektitaj. Legante ŝiajn verkojn la leganto ricevas tiun impreson ke probable neniu alia kapablos skribi la persan lingvon tiel ĝuste, bone kaj bele. Alia aspekto de Alizadeh estas ŝia granda animo. En 1967 kiam tertremo detruis la urbeton Boinzahra en centro de Irano ŝi adoptis knabineton de la postvivantoj. Bedaŭrinde la vivo ne estis afabla al ŝi mem. Ŝi post longtempa batalo kontraŭ malsano (mamkancero) kaj premoj de la vivo iris al arbaro en nordo de Irano kaj tie sin mortigis (1996). Malgraŭ tio, en la lastaj jaroj de sia vivo, Alizadeh skribis novelaron la "vojkruciĝo - 1994" kiu estas kunmetato de kvar el la plej bonaj rakontoj en la persa lingvo. Almenaŭ pri "la insulo" kiu konsideriĝas kiel la plej elstara rakonto inter ili, recenzisto taksis ke dum ĝia kreo spiritoj de Chekhov kaj Tolstoy devus enkarniĝi en korpo de la verkanto (eble estetika troigo). Post ŝia morto multaj junaj virinoj (kaj eĉ viroj) ricevis influon el ŝiaj laboroj kaj tiel komencis siajn verkistajn karierojn. Oni ĝuste asertis ke Gazaleh estas gazelo de la perslingva literaturo.
P.S: Kiam mi ne trovas ion anglalingvan pri iu temo rilate iranon en la interreto (ekzemple pri Gazaleh Alizadeh) unue tio estas bedaŭrinda por mi ĉar tio montras ke neirananoj plejeble jam ne konas la aferon tra la angla lingvo sed post tio mi ĝojiĝas ĉar estas privilegio por mi konigi la aferon pere de Esperanto.

14 juill. 2005

Parsioj kaj zoroastranoj

Pri mia hieraŭa blogaĵo, Ken Miner demandis; "Kia estas la rilato inter la Zoroastranoj de nuntempa Irano, kaj la Parsioj de Barato (kaj nun, diaspore, de la tuta mondo)? Ni havas Parsiajn amikojn, kaj ĉeestis kun ili kelkajn religiajn ceremoniojn". Nu, parsioj estas devenantaj de Irananoj kiuj almigris al Barato ĉirkaŭ 1000 jaroj antaŭ. Tiutempe islama armeo sub regnado de la kalifo Omar estis ĵus venkinta la persan impreion. La venkantoj perforte trudadis la religion Islamon al persoj. Nu, multaj cedis la forton sed grupo komencis vojaĝon por trovi azilon. Post kelkaj mallongaj pasloĝadoj ili alvenis al la marbordo Sanĝan [Ang. Sanjan] proksimume de Guĵarato. Tie loka reganto, Jadi Râna, akceptis ilin post aŭdi ilian kompatindan historion. Li permesis ilin loĝi tien kondiĉe ke ili lernu la lingvon de la lando, ne uzu la armilojn, vestu sin kaj okazigu siajn geedziĝofestojn laŭ la hinduaj tradicioj. Tiel parsioj iĝis parto de Sanĝanaro kaj starigis sian unuan fajrotemplon tie en 721 p.K. Ilia vivo estis trankvila ĝis 1305 p.K. kiam islamanoj invadis la landon. Azilserĉante en aliaj lokoj, ili iom post iom disvastiĝis en aliaj partoj de Barato. Ili ĉiam eskapis por konservi sian religion. Ekzemple kiam en la 16-a jarcento portugaloj invadintaj parton de Barato en Tanao [Ang. Thana] provis trudi kristanismon al ili, ili eskapis al Kaljano [Ang. Kalyan] kaj ne revenis al Tanao ĝis 1774 p. K. kiam tiu loko falis sub regado de Britoj. Pro religia toleremo de Barato parsioj eluzis siajn talentojn kaj progresis en komerco kaj industrio. Estas interesa scii ke la industrie giganta firmao Tata estas kreiita de parsioj. Kelkaj jarcentoj antaŭ (du aŭ tri) kiam regado de religia aŭtokratio iomete mildiĝis en Irano, Parsioj multe helpis al iranaj zoroastranoj. En Kermano (naskiĝurbo de mia patro) unu parsio pagis monon kaj helpis konstruon de la lernejo Iranŝahro [Ang. Iranshahr] por zoroastranoj. Tie mia patro studis. Ili en Jazdo (alia urbo en centro de Irano kie la populacio de zoroastranoj estas konsiderebla), Kermano kaj Tehrano konstruis lernejojn kaj hospitalojn kiuj speciale servis zoroastranojn (kvankam kredantoj al aliaj religioj i.a. islamanoj ankaŭ povis kaj povas uzi iliajn servojn). Mi mem studis antaŭ universitato en altlernejo Firuz Bahram [Ang. Firooz Bahram] kiu estas konstruita de iu parsio en Tehrano. Laŭ la religiaj kredoj parsioj estas relative pli konservativaj ol iranaj zoroastranoj. Ankaŭ iliaj tradicioj estas iomete influitaj de la hinduaj tradicioj.

13 juill. 2005

Fotoraporto de B.B.C pri zoroastranoj

Kiel zoroastrano tiu ĉi fotoraporto en la hejmpaĝo de B.B.C estas interesa por mi. Nu, ĝi temas pri nuntempa vivo de zoroastranoj en Irano. Mi trovis ĝiajn komentojn sufiĉe senpartiaj kaj relative ĝustaj. Raporto estas en la angla.

12 juill. 2005

Pro mia amo al bonaj patrinoj

نوشي و جوجه هاش

Laŭ mia opinio, estas ege abomena kaj malŝatenda kiam oni misprofitas pozicion kiun li aŭ ŝi, prave aŭ malprave, estas ricevinta. Mi intencis skribi pri irana verkistino, sed hodiaŭ legante perslingvajn blogojn mi trovis ĉi tiun kampanjon kiu temas pri plendo de patrino kies infanoj estas forrabitaj de ŝia eksedzo. Eble okcidentanoj ekpensos ke tio plu ne bezonas al kampanjo sur la interreto! Sed bedaŭrinde pro iu interpreto de islamo kaj influo de virocentraj tradicioj, la irana leĝaro ne protektas patrinojn kontraŭ misprofitoj de siaj (eks)edzoj. Bedaŭrinde laŭ la nome islama leĝaro, viro havas ĉian rajton kaj virino proksimume havas neniun rajton. Ja, mi ankaŭ scias ke en familiaj konfliktoj ege malfacilas juĝi ke kiu pravas, sed mi opinias ke se en irano la viroj ne havus tiom da (mise donataj) rajtoj ili devigiĝus pli humane trakti virinojn (siajn edzinojn, filinojn, fratinojn k.t.p). Mi esperas kaj preĝas ke tiu patrino plej tuje retrovu siajn infanojn kaj neniu viro misprofitu sian pozicion (ie sur la tero) por subpremi virinojn.

P.S: Tiu kampanjo montras rolon kiun estas trovintaj blogoj en Irana socio. Eble tiu ĉi rolo ŝajnas tute malsimila al la rolo kiun havas blogoj en la okcidento sed tio ankaŭ montras apartajn karakterizaĵojn de la hodiaŭa irana socio kiu estas traniranta el tradicio al modernismo.

8 juill. 2005

Nuntempe ni ĉiuj estu Londonanoj



Morto de homoj ĉie, ĉiam kaj je ĉiu preteksto estas maldolĉa. Ĝi speciale estas pli malĝojiga kiam senkulpanoj mortas pro abomeno kiu estas en malsanaj mensoj de iuj mispensantoj. Permesu min en ĉi tiu blogaĵo nur esprimi mian la plej sinceran kondolencon al niaj britaj amikoj pro teroristaj atencoj en Londono.

6 juill. 2005

Kial irananoj forlasis siajn E-blogojn?

Ĉu mi restos la nura iranano kiu skribas E-blogon? Pli antaŭe la blogo de s-ro Mirbaghian ĉe la portalo ĝangalo ĉesis funkcii. Tio estis bedaŭrinda. Ĉi-lastatempe s-ro karamudini ankaŭ haltigis sian E-blogon (la vivo). Mi esperas ke aliaj iranaj esperantistoj iam komencu skribi E-blogojn. Ni, ne-eŭropaj esperantistoj, ne povas plendi pri eŭropeco de Esperanto, ĝis ni mem ne produktas Esperantlingvaĵojn. Feliĉe en la revuo Pajam-e Sabzandiŝan (Irana Esperantisto) kelkaj iranaj esperantistoj faras bonajn laborojn ĉi rilate. Mi esperas ilian sukceson.

Iranaj verkistinoj

En la 29-an de junio, la revuo "The New York Times" publikigis artikolon skribita de "Nazila Fathi" pri inaj verkantoj en Irano. La titolo de tiu artikolo estis "Women Writing Novels Emerge as Stars in Iran - noveloj verkitaj de virinoj elmergiĝas kiel steloj en Irano". Laŭ tiu artikolo ne nur tiaj verkaĵoj estas furoraj sed ankaŭ la iranaj verkistinoj estas la plej novigantaj rilate la hodiaŭan literaturon de la lando. Antaŭ mia eliro el Irano mi legis laborojn de kelkaj el tre bonaj iranaj verkistinoj. Plejeble mi skribos pri ili en miaj plipostaj blogaĵoj.

1 juill. 2005

Kirko en Irano

Kiam en 1987 ĉiujara nacia konferenco de la fiziko en Irano okazis en la urbo Tabrizo, mi partoprenis ĝin. Tio estis okazo por ke mi vizitu vidindaĵojn de tiu parto de Irano. Por mi speciale estis interesa vizito de du kirkoj en Tabrizo mem. Eble la leganto jam scias ke kristanismo neniam estis religio multege disvastigita en Irano (en la antikva tempo zoroastrismo estis la ŝtata religio kaj nuntempe islamo estas tia en la lando). Hodiaŭ krom la neiranaj civitanoj (ekzemple laborantoj en ambasadoj aŭ eŭropaj inĝenieroj kiuj iras al Irano) la plejmulto de iranaj kristanoj apartenas al unu el jenaj grupoj:
Kristanismo de ĉiuj el tiuj grupoj malsamas al tiu kristanismo kiun oni ofte konas en la Okcidento (eĉ malsama al tiu de rusa aŭ gerka ortodoksecoj). Ja, mi vizitis du kirkojn en la urbo Tabrizo mem sed bedaŭrinde ne sukcesis viziti la plej vidindan kirkon de Irano; ĝi estas la kirko Sankta Stepanuso (St. Stephanus). Tiu kirko estas preĝejo por kristanoj de la armena apostola eklezio. Kelkaj historiistoj opinias ke ĝi estas konstruita mallonge post la alĉieliro de Jesuo kaj do estas la dua plej antikva kirko post la kirko en Bet-Lahm. La kirko estas renovigita en 642 p.K. kaj nomo de unu ĉina princino kiu estis kontribuanta tion estas gravurita sur muro en ĝi. Markopolo ankaŭ viztis tiun ĉi kirkon kaj priskribis ĝin en siaj vojaĝonotoj. La plej grava karakterizaĵo en arkitekturo de tiu ĉi kirko estas ĝia piramida tegmento kaj dekoracioj sur ĝia fasado.