29 août 2005

Pri beleco

Mi bone konscias ke longaj skribaĵoj ne taŭgas por blogo sed mi ne sukcesis deteni min pri tiu ĉi skribaĵo ĉar mi ne ŝatas vidi ĝian mutiliĝon fare de redaktoro de iu revuo. Mia principa inspirofonto por skribi tiun ĉi blogaĵon estis skribaĵo de irana verkisto s-ro Hosejn Nuŝazar. Mi uzis liajn ideojn kaj al ĝi aldonis miajn proprajn opiniojn. Kompreneble referencoj al la perslingvaj literaturaĵoj estas de lia teksto.

Kio estas beleco? Kiu estas bela? Ja evidentas ke la superaj ŝajne simplaj demandoj ne havas simplajn respondojn. Ĉu la beleco estas tuŝeblaĵo en la materia mondo? Ĉu ĝi estas harmonio inter eroj de iu ento? Ĉu io estas bela ĉar ĝi havas geometriajn simetriojn? Ŝajne la plejmulto jam konsentas ke la beleco estas io krom la fizikaj trajtoj. Dezmond Moris [ang. Desmond Morris] diras: "beleco estas en la cerbo de la rigardanto - beauty is in the brain of the beholder". Ankaŭ la skota filozofo de la 18a jarcento David Hjum [David Hume] diras: "beleco ne estas iu kvalito de objektoj mem. Ĝi ekzistas nur en menso kiu kontemplas tiujn objektojn". Nia percepto de beleco okazas sub influo de kompleksa aro da faktoroj. Niaj antaŭaj travivaĵoj influas ĝin; Se oni iam estas spertinta malagrablaĵon dum li aŭ ŝi estis aŭskultanta certan muzikon tiu persono plu ne trovos la muzikon plaĉanta aŭ bela. Same niaj ĉiumomentaj psikaj statoj influas nian percepton de beleco; Kiam oni malĝojas tre ĝojritma pordanca muziko ne plaĉos al li aŭ ŝi. Niaj personaj sintenoj ankaŭ efektas nian juĝon pri la beleco; rasista persono ekskluzivos anojn de la aliaj etnaj grupoj for de aro da tiuj homoj kiujn li aŭ ŝi trovas belaj. Finfine niaj kutimoj kaj kulturo ankaŭ determinas tion kiun ni juĝu bela; miaj oreloj neniel kapablas kapti belecon de la tradicia japana muziko ĉar ili ne estas trejnitaj por fari tion [kvankam dank’ al la ĉie trudanta usona kulturo ni, la orientanoj, jam pli bone kutimas al muzikaĵoj de Majkel Ĝakson kaj Madona]. Do ĉu percepto de beleco estas afero kultura? Biologistoj opinias ke ekzistas iuj universaj normoj por prijuĝi la belecon. Ĉiuokaze la homaj kutimoj havas iujn komunajn bazojn [ni ĉiuj travivas kiel homoj]. Ekzemple temante belecon de la homa korpo kvankam en la sciencfikcia kinfilmo “tuta rememoro” [ang. Total Recall] oni spektigas tion, tamen plejeble nur malmultegaj homoj trovus bela virinon kiu havus tri mamojn.

Homa korpo

Homoj ĉie serĉas belecon eĉ en sia korpo. Kaj dum la homa korpo iĝas inspiranto por artistoj kial ĝi mem ne iĝu artaĵo? Beleco de la homa korpo ĉiam asociiĝas kun sano, povo kaj vigleco. La germana estetikisto Kristina Bravn diras : « beleco rilatas al povo de la homo kiam tiu povo helpas lin por regi eĉ super sia korpo ĝis tiu grado ke tiu staturo mem iĝu artaĵo ». Tio estas afero komuna al ĉiuj diversaj kulturoj.

Kial korpo de virinoj ?

Tra la tuta historio en preskaŭ ĉiuj kulturoj pere de la literaturo, pentrarto kaj la sklupturarto, la beleco estas plejparte imagita kaj prezentita en la korpo de virino. Tiu aparta atento ne estas pro iu longdaŭra komploto plenumita de malicaj kaj perversaj viroj [almenaŭ mi ne akceptas tiun ĉi argumenton]. Kialo estas eble tio ke en la praaj tempoj [kiam oni jam ne sciis ke infanojn alportas cikonioj kaj aliflanke ne eblis pripensi inventon de artefarita utero] oni observis kiel la miraklo de la vivoestiĝo nur okazas en korpo de virino. Tial tiu korpo konsideriĝis mistera, magia, sankta kaj eĉ admirebla. Nature oni provis atribui ĉian belecon al ĝi. Samtempe dum la virina karno formis parton de nia percepto de beleco ankaŭ nia percepto de beleco determinis ke kiu virino konsideriĝu bela. Diversaj kulturoj aplikis diversajn kriteriojn por prijuĝi virinan belecon. En japanio ekzemple la koncepto Vabi-Sabi kiu estas pri la ideala beleco aludas al samtempa kuniĝo de perfekteco kaj malperfekteco en unu simpla malkompleksa formo. Ni ĉiuj estas jam aŭdintaj pri socioj en kiuj etaj piedoj aŭ plilongitaj koloj konsideriĝas belaj. Tamen en nia tempo pro unuflanka superregado de la okcidentaj medioj tiaj diversecoj grade malaperas. Hodiaŭ eĉ en Japanio kaj Barato okcidentaj kriterioj uziĝas por determini tion kiu konsideriĝu kiel la virina beleco. B. Rudolf [ang. B. Rudolph] en iu kovrilartikoloj de la revuo Time pri la supermodeloj en 1991 skribis : « en ĉiu lando blonda hararo kaj bluaj okuloj aĉetiĝas ». Hodiaŭ oni eĉ povas paroli pri komplekso de Barbio [la mondefama blondhara pupo]. Tiel dum antaŭtempe ĉiu nacio havis sian propran idealon pri la virina beleco, en generacio de miaj gepatroj oni ĉefe trovis belecon ĉe virinoj kiel Sofia Loren, Briĝit Bardo kaj Elizabet Tajlor. Mia generacio ankaŭ kutimas trovi ĝin ĉe virinoj kiel Monika Beluĉi, Britni Spirs aŭ Ĝenifer Lopez.

Idealoj pri virina beleco en la perslingva literaturo

Malgraŭ tiu tutmonda influo de la okcidentaj medioj, anoj de aliaj kulturoj ankoraŭ kelkfoje konservas apartajn preferojn propraj al siaj kulturoj ie en angulo de subkonscio. Por koni tiuj ĉi preferojn oni devas rigardi historion de la kulturoj. Kio estas [aŭ almenaŭ iam estis] ideala beleco de virino en Irano ? Priskribojn de tia beleco oni povas trovi en la irana literaturo. En Avesto oni priskribas belecon de Anahita [diino de fekundeco, prospero kaj pureco] ; ŝi havas belaj blankajn brakojn kiuj estas plenaj kiel ŝultroj de ĉevalo. Ŝiaj piedoj estas longaj kaj zonante ŝian staturon ŝajnas pli alta kaj ŝiaj mamoj pli belaj [Avesto, esploro kaj raporto de Ĝalil Dustĥah, Tehrano-1991]. Tio signifas ke en tempo de Jaŝtha [tiu parto de Avesto en kiu estas priskribita beleco de Anahita – tempo de Jaŝtha estas ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K.] la plej bela virino en la irana kulturo estis virino altstatura kaj korpulenta kiu havis grandajn leviĝintajn mamojn.
En historio de Balami [historiisto de la 10a jarcento p.K.] oni legas ke Noŝirevano [tre fama reĝo de Irano el la sasanida dinsatio, oni ofte rakontas multajn legendajn pri tiu reĝo] ĉiujare sendis tri impotentajn virojn al foraj anguloj de la mondo por ke ili trovu Kanizojn [islama termino kiu aludas al sklavino kiu pleje havis statuson de konkubino kaj haremano] por li. En tiu historia libro oni legas priskribojn pri virinoj deziritaj de la reĝo; Ili devus esti blankvizaĝaj, ne tro altaj nek tro malaltaj, havantaj arkoformajn brovojn, larĝajn okulojn, longajn nigrajn okulharojn, mallarĝan nazon, vizaĝon ne tro rondan nek tro longan, nigran hararon, dikajn femurojn kaj mamojn malgrandajn, rondajn kaj durajn [Abu-Ali Balami, historio de Balami, Tehrano-1974].
En Samak-e-Ajar [rakontoj pri aventuroj de bravaj iranaj kavaliroj verkita en la 13a jarcento p.K.] oni priskribas belecon de virino kies nomo estas Mahpari. Ŝi havas rondan vizaĝon kaj larĝan frunton. Ŝiaj hararoj estas longaj kiel lazo kaj ŝiaj brovoj en formo de arkoj. Ŝi havas sveltan nazon, mallongan kolon, mamojn kiel du granatoj, mallongan antaŭbrakon kaj manojn malgrandajn [Faramarz Arĝani, Samak-e-Ajar, Tehrano-1968].En la perslingva literaturo oni trovas abundajn priskribojn pri beleco de virinoj kiel Rudabeh [unu el la heroinoj en la epopea poemaro Ŝahnameh], Vis, Ŝirin [Protagonistino de la amlegendo Ĥosro kaj Ŝirin] k.t.p. Entute en la irana kulturo kaj studante tiajn priskribojn oni trovas du tipojn de virina beleco. La irana nocio de la virina beleco. Ĝi tre proksimas al la idealo de la virina beleco en la hinda kulturo. La alia estas turka nocio de la virina beleco. Onsor-al Maali opinias ke en la turka beleco ĉiu aparta ero ne estas speciale bela sed kuniĝo de tiuj eroj en iu aro kreas voluptan impreson. Li opinias ke en la irana nocio pri la virina beleco ĉiuj eroj devas esti aparte belaj dum ilia kuniĝo ankaŭ estas bela kaj dezirinda [Onsor-al Maali Kejkavus, Gabusnameh, kolektita per Golamhosejn Jusefi, Tehrano-1973].

من این نوشته را با الهام از نوشته ای از آقای نوش آذر نوشته ام. درآن, ابتدا به دلایل توجه به زیبایی زنانه در هنرو ادبیات همه ملل پرداخته ام.پس از آن در باره ایده آل این زیبایی در ادبیات پارسی و ازدیدگاه فرهنگ ایرانی نوشته ام


Tiu ĉi foto estas laboro de s-ino Ŝadi Gadirian kaj montras virinojn en la iranaj vestaĵoj de 100 jaroj antaŭ.

25 août 2005

Superkomputilo sur tablo

Ĉu vi estas malsatega je kalkulpovo? Ĉu vi ŝatas havi superkomputilon hejme sur via tablo? Se viaj respondoj al la antaŭaj demandoj estas jes, vi devas rigardi al DS-96. Tiu monstro estas produktita de la firmao Orion Multysistems. Ĝi grupigas 96 procezilojn Transmeta Efficeon (ĉiu je kadenco de 1.4 GHz) en aparato kiun oni povas meti sur tablo. Malgraŭ tre malgranda elektrokonsumo de la proceziloj Transmeta tamen la aparato entute konsumas 1500 ŭatojn de la elektra energio.

Nu, aldone al tio mi ankaŭ havas demandon. Kiel vi vidas, mi abonis la novaĵserĉilon Bloglines. Tiel mi povas spuri novaĵojn kiuj publikiĝas en formato rss sur la interreto. Nun en mia blogo mi povas ŝajnigi ligilojn al la novaĵretejoj sed ne sukcesis afiŝi titolojn de novaĵoj en tiuj retejoj kiel oni faras ekzemple en e-planedo (oni povas trovi miajn spuritaĵojn ĉi tie). Ĉu iu povas helpi min por afiŝi tiujn rss-aĵojn en mia blogo?

24 août 2005

E-Blogo pri kinarto

Tiel ŝajnas ke grupo da ĵurnalistoj forte kredas ke sen katastrofoj, skandaloj, fiaskoj kaj eraroj ili ne povos plu skribi ion intersan.

Iu aparta afero tute senrilata je la supera aserto; ĉu vi ŝatas legi pri la kinarto kaj kinfilmoj? Nu, tion vi jam temp-al-tempe povas trovi en aliaj sentemaj blogoj sed blogo dediĉita al la kinarto nepre estas kino.o. Ĝia esperantlingva versio ŝajnas relative juna sed promesdonanta. Ni nur povas esperi ĝian daŭran agadon. Mi ankoraŭ admiras recenzojn kiujn skribas S-ro Don Harlow pri la libroj kaj (kin)filmoj. Se li trovus tempon por skribi ilin ankaŭ en Esperanto (tie jam ekzistas esperantlingva parto sed ĝi ne enhavas recenzojn pri tutaj spektitaĵoj), tio kreus grandegan legindaĵaron.

22 août 2005

Ĉi lastatempaj muzikoj

Mi opinias ke nia percepto de beleco estas kompleksa. Ĝi dependas de diversaj parametroj. Tiu komplekseco ŝajniĝas ekzemple kiam ni perceptas ion bela aŭ plaĉanta ĉar ni asocias ĝin kun niaj memoroj kaj antaŭaj perceptoj. Mi ne estas fanatike amanto de iu aparta stilo de la muziko kaj senlime admiras neniun certan kantist(in)on. Mi simple aŭskultas muzikojn (foje unu el ili ege plaĉas al mi sed mi ne mortigas min por ĝi). Ĉi lastatempe mi ofte aŭskultas muzikfilmaĵon (muziko akompanata kun filmotoditaĵoj - ang. Video Clip) de Anastacia kaj Ben Mudi [Ben Moody]. Ĝia titolo estas Ĉio brulas [ang. Everything burns] kaj ĝi ege plaĉas al mi. Tio eble estas okazinta ĉar mi kiel interesanto pri la sciencfikciaĵoj iris kaj spektis la kinfilmon Kvar fantastuloj [ang. fantastic four] kaj ĉar tiu muzikfilmaĵo rilatas la menciitan kinfilmon. Malgraŭ tio ĉio, mi trovas la muzikfilmaĵon aparte bela kaj iam tentiĝas uzi la priskribon epopea por ĝi. Alia muzikfilmaĵo kiu impresis min estis de Gorillaz. Kurioze ĝi plaĉis al mi ne pro la muziko mem sed pro tre bone farita animacio kiu akompanis ĝin.

P.S: Pri mia antaŭa bloĝajo rilate al teorio de la intelekta planinto senvalorulino ankaŭ skribis ion. Cetere mi trovis iun ŝercon (fakte mokaĵon) ĉi rilate.

19 août 2005

Pri E-Blogoj (4)

Blogoj de japanaj esperantistoj estas ege interesaj por mi. Ili estas sufiĉe malproksimaj de la mez-orienta kaj okcidenta kulturoj kiujn mi konas (aŭ supozas koni). Certe vi jam konas senvalorulinon ĉar ligilo al ŝia blogo troviĝis ĉi dekstre. En blogoj de japanaj esperantistoj ofte unue tiu miksiĝo de latina kaj japana alfabetoj kaptas atenton. Post tio estas interesa iliaj priskriboj pri siaj vivmanieroj, manĝaĵoj kaj ceremonioj. Ili provas eĉ prezenti ion pri historio de sia lando. Krom Senvalorulino min interesas blogoj de sibazyun, tomo, oldulo kaj akvosfero. Ĉu vi konas blogon de korea esperantisto? Jes Birke kaj Bertilo kelkfoje prezentas ion pri Koreo sed mi suspektas ke ili ne estu koreaj (ili tro similas al la okcidentanoj) !!

18 août 2005

La opero de Zoroastro

En la 10an de aŭgusto mi iris vidi la operon Zoroastro. Tio estis ununura okazo ; franca opero pri la antikva profeto de Irano prezentita en Svedio (tute internacia kultura programo). Ĝi sursceniĝis en teatro en la palacaro Drottningholm. Unuavide tio estis ĉarmo de tiu palacaro kiu altiris mian atenton. La unuaj konstruaĵoj ĉi tie konstruiĝis ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento kiam la sveda reĝo Johano la tria (ang. King Johan III) decidis doni ĝin kiel edziniĝa donaco al sia reĝino Katarino Jageloniko (ang. Katarina Jagellonika). Pliposte aliaj svedaj reĝaj paroj aldonis aliajn konstruaĵojn al la palacaro. La konstruaĵoj situas meze de francstila baroka parko kiun ornamas skulpturoj kreitaj de Adrian de Vries unu el la plej eminentaj artistoj en norda Eŭropo dum Renesanco. La teatra salono ne estas tre granda sed faras majestan impreson. Ĝi estas konstruita en 1766 kaj ornamita de tiuepokaj barokaj dekoracioj. Kaj mi demandas min kio estas pli agrabla ol rigardi operon de la 18a jarcento en teatra salono de tiu mem epoko.
La opero de Zoroastro estas verko de granda franca komponisto Ĵan filip Ramaŭ (fr. Jean Philippe Rameau) (1683-1764). Ĝi estas la kvina opero el sep verkoj nome /les tragédies lyriques/. Krom la opero Zoroastro la aliaj laboroj de tiu aro temas pri bibliaj rakontoj kaj helenaj mitoj. Ramaŭ kiu ankaŭ estas fakulo pri teoria muziko intencas en la opero de Zoroastro uzi tutajn ilojn de la arta esprimo. Celante tion, li en tiu laboro tiel miksigas la poezion, pikturon kaj la dancon ke ili formas nur unu enton kaj metas sin en la servo de komunikado. La opero Zoroastro unuafoje estas prezentita de akademio de muziko (fr. l’academie de musique) en la 5an de decembro 1746 en la teatro Palais-Royale en Parizo. Tiu prezento kiun mi vidis en Stokholmo estas elprenita de versio reviziita en 1756. Protagonisto de tiu opero kompreneble estas Zoroastro sed ne tiu profeto kiun ni konas hodiaŭ. Tio estas ĉar en la 18a jarcento la eŭropanoj ankoraŭ ne multe sciis pri li. Iliaj scioj pri Zoroastro ĉefe estis el helenaj fontoj kiuj ne estis senpartiaj kaj precizaj sed miksitaj kun legendoj. La ĝenerala opinio pri li situis ie inter glori lin kiel saĝega filozofo kaj mallaŭdi lin pro liaj dualismaj instruoj aŭ kiel misfaranta magiisto. En tiu opero mi trovis pozitivan rigardon al Zoroastro. Ĉi tie li estas reprezentanto de la bonaj fortoj kaj devas batali kontraŭ malbonaj fortoj kies reprezentantoj estas Ariman kaj lia pastro Abraman. Se li gajnos tiun ĉi batalon li povos rekuniĝi kun sia amatino Amelite kiu estas filino de la forpasinta reĝo de Balĥo. Dum tiu opero ni vidas kiel la amo kaj la boneco venkas la ĵaluzon, venĝemon kaj la malbonecon. Finfine mi devas diri ke miaopinie la svedaj artistoj sukcesis tre bone prezenti tiun ĉi verkon. Ili majeste kantis, dancis kaj ludis siajn rolojn ekzakte tiel kiel necesis.

دهم آگوست امسال من به دیدن اپرای زرتشت در استکهلم رفتم. این اپرا که کاری از ژان فیلیپ رامو آهنگساز فرانسوی سده 18 میلادی است در تئاتر واقع در کاخ درتنینگهام اجرا شد. این کاخ که ساخت آن در سده 17 آغاز شده و به تدریج ساختمانهای دیگری به آن اضافه شده محل سکونت شهبانوهای سوئدی بوده است. سالن تئاتر آن خیلی بزرگ نیست اما هنوز اثری شاهانه در بیننده باقی میگذارد. قهرمان اپرای زرتشت آنگونه که انتظار میرود زرتشت است اما نه آن زرتشتی که ما می شناسیم. در این اپرا زرتشت که دلباخته آملیت دختر شاه درگذشته بلخ است وادار میشود با نیروهای بدی به نملیندگی اریمن و کاهنش آبرامان به مقابله برخیزد. پایان این نبرد البته پیروزی زرتشت است و رسیدن دو دلداده به یکدیگر. باید گفت اجرای هنرمندان سوئدی در موفقیت این نمایش نقش زیادی داشت

16 août 2005

Scienco kaj politiko

Mi tute ne kapablas kompreni ĉi lastatempan intervenon de la politiko-religio en la sciencaj aferoj. Nu, mia miro temas pri la lastatempaj kvereloj rilate la teorion de intelekta plano (ang. intelligent design - ID) kontraŭ teorio de evoluo de la specioj. Kompreneble la kredantoj al teorio de la specio-evoluo ne estas jam pretendintaj ke ili povas respondi al demandoj ĉirkaŭ ekzisto de Dio. Aliflanke mi ne vidas ian veran sciencon en la teorio de intelekta plano (ĉu plananto). Ĝi ne kapablas proponi eksperimentojn celante konfirmi sin. Aliflanke la Darvinismo ne estas tiel kontraŭ la religia kredo al Dio kiel oni unuavide pensas. Mi ne komprenas kial oni devas establi leĝojn kiuj devigas instruon de teorio de la intelekta plano en lernejoj. Ĉu ekzemple por instrui la Ejnsteinan teorion pri relativeco en la lernejoj iu parlamento aprobis leĝojn? Mi opinias ke tiaj aferoj devas decidiĝi per sciencistoj mem (kaj ne politikistoj).

Iranaj lingvoj

La iranaj lingvoj konsistigas parton de la Indo-Eŭropa lingvaro. Ili apartenas al malpli granda familio de la Indo-iranaj lingvoj. La kompara lingvistiko sugestas ekziston de komuna pralingvo kiel deveno por anoj de tiu familio, sed oni ne estas jam trovinta ĝin. La iranajn lingvojn oni povas meti en tri ĉefaj kategorioj; antikvaj iranaj lingvoj, mezepokaj (ne la eŭropa mezepoko) iranaj lingvoj kaj novaj iranaj lingvoj.

Antikvaj iranaj lingvoj:
  • La malnova persa (Old Persian)
  • Avesta lingvo (Avestan)
Mezepokaj iranaj lingvoj:
  • Partia lingvo (Parthian)
  • Mezepoka perslingvo (Middle Persian)
  • Sogda (Sogdian)
  • Ĥarazmia (Khwarazmian)
  • Baktria (Bactrian)
Novaj iranaj lingvoj:
  • Nova perslingvo
  • Kurda
  • Paŝtua (Pashto)
  • Baluĉia (Baluchi)

Mi iam pliposte koncize skribos pri ili (komencante per la sogda lingvo).

12 août 2005

Falsa pudoro kaj intelektaj pretendoj

Se vi estas jam leginta la revuon Libera Folio vi eble jam scias ke en esperantujo perdiĝas mono de esperatistoj, senfinaj kvereloj okazas en CO de UEA, planoj kaj projektoj fiaskas kaj ke plejmulto de esperantistoj estas ĉefe perversiuloj. Legante ĝin tiel ŝajnas ke nenio iras bone en tiu diabla esperantujo. Libera Folio vidas aŭ intencas vidi nenian bonon en esperantujo kaj inter esperantistoj. Lastatempe tiu revuo akre atakas al plano de belec-konkurso en IJK. Antaŭe ĝi same atakis al fotoj de nudaj belulinoj sur la kovrilo de la revuo la ondo kaj nenudinoj sur la kovrilo de la revuo Esperanto. Tie oni parolas pri digno de virinoj kaj protestas transformiĝon de virinoj al seksaj objektoj. Mi opinias ke precize ĉefa atingo de la modernismo estis liberigo de homoj libere de tiuj falsaj pudoroj. Danke al la modernismo ambaŭ seksoj lernis kaj komprenis ke iliaj seksaj deziroj estas tute naturaj (kaj ne nepardoneblaj kulpoj) kaj ili rajtas esprimi ilin. Ambaŭ virino kaj viro rajtas demandi atenton de la alia kaj rajtas kuniĝi por kontentigi siajn reciprokajn dezirojn. Se ne kiel tute spirita estaĵo (kontraŭe al seksa objekto pri kiu hodiaŭ libera folio plendegas) oni povis kiel mezepoko meti virgulinojn en monaĥinejoj. Ja volupto kaj seksa deziro estas natura parto de nia vivo kaj homo sen ili ne estas sana. En Prosento oni ĝuste skribas ke neniu viro povas amori cerbon de iu virino (kvankam multe intelekta).
P.S: se vin interesas literaturo, vi povas rigardi la libron l´histoire de l´oeil - rakonto de la okulo de Georges Bataille.

Pri la persa tapiŝo

Tapiŝo estas ĝenerala vorto por nomi teksaĵon kiun;
1) oni pendigas sur muroj por ornami ilin kaj pli komfortigi ĉambron
2) oni metas sur planko por kovri ĝin.
Tio estas difino kiun donas PIV por la vorto tapiŝo. Tapiŝo malsamas je mato (kaj ĝia japana versio tatamo) kiu estas malpli delikata kovraĵo el plektita pajlo, junko, basto, stipo k.s. Kvankam ĝi ne produktiĝas nur en Irano sed en la Okcidento la iranan tapiŝon oni tre bone konas kaj aprezas ĝin pro bonegaj arta kaj kvalita apektoj. Irana tapiŝo (kiun oni ankaŭ nomas persa tapiŝo) estas elstara permanfabrikita artaĵo. Ĝiaj vivaj desegnoj povas kapti ĉies rigardon. Tiujn desegnojn oni ne pentras nek brodas post fabriko. Ili estas formitaj de fadenoj mem. La persa tapiŝo ĉefe estas artefaritaĵo de nefamaj junulinoj kaj knabinoj en foraj vilaĝoj ĉirkaŭ Kermano, Kaŝano, Tabrizo kaj multaj aliaj iranaj urboj. Kiam ili fabrikas siajn tapiŝojn tiuj junaj virinoj sidas sur benkoj sen apogi siajn dorsojn al io ajn (malfacilega pozicio, ĉu ne?). Ili devas atente zorgi sian fabrikon kaj tio ege lacigas okulojn. Iliaj fingropintoj ofte vundiĝas per fadenoj mem aŭ tondilo. Kaj fine iliaj salajroj nur konsistigas centonon de prezoj kiujn oni en Eŭropo aŭ Usono pagas por aĉeti persan tapiŝon. Tion mi skribis por ke aliafoje kiam vi paŝos sur persa tapiŝo vi scios sur kio vi paŝos. En Esperanto la vorto tapiŝo uziĝas anstataŭ ambaŭ anglaj vortoj Carpet kaj Rug. En la persa lingvo ĉiu kovraĵo de planko kaj tabeloj nomiĝas Farŝ(o) kaj la infinitivo Farŝ-kardan signifas tapiŝi. En la persa lingvo, ĝenerala formo de tapiŝo nomiĝas Gali (mi ĉi tie ne skribis Galio ĉar miaopinie en Esperanto oni povas logike uzi la vorton tapiŝo por traduki la persan vorton Gali). Krom Gali ankaŭ ekzistas aliaj formoj de tapiŝoj; Gelimo (kilim, kelim) estas dense interteksitaj varpoj kaj veftoj kiuj formas senvilan surfacon. Ĝi estas multe pli dika kaj maldelikata ol porvestaj ŝtofoj. Fabriko de gelimo estas pli facila, rapida kaj multekosta ol fabriko de vilan karpeton sed tio ne signifas ke ili ne havas artan aŭ kvalitan valorojn. Gabeo (Gabbeh) estas malpli granda tapiŝo teksita, preskaŭ ekskluzive, per edzinoj de ŝafistoj en triboj de Irano, Afganio kaj Turkestano. Ilia desegno estas multe pli malkomplika ol ordinaraj persaj tapiŝoj kaj la nombro de nodoj en ĉiu kvadrata centimetro da ili malpli granda (do kompare al ordinaraj persaj tapiŝoj ili estas malpli subtilaj sed pli facile fabrikeblaj). Mohsen Maĥmalbaf unu el la plej elstaraj iranaj reĝisoroj produktis filmon kies nomo estas gabeo kaj ĝia temo estas vivo de paŝtistaj triboj en Irano. Tiu poemeska filmo estas grande aprezita en la Okcidento kaj gajnis multajn premiojn internaciajn. Do ĉu eksciis ion pri diversaj tipoj de (persa-orienta) tapiŝo? Ili estas Gali (tapiŝo), Gelimo kaj Gabeo.

از ميان ارجمندترين هنرساخته های ایرانی ميتوان از قالی ایرانی نام برد. در این نوشته دو نوع ديگر فرش ایرانی گبه و گليم را معرفی کرده ام

10 août 2005

Sveda neŭtraleco

Longtempe mi scivolis, kiel Svedio konservis sian neŭtralecon dum la dua mondmilito. Ĉu ĝi vere estis neŭtrala? Nuntempe dum mi loĝas en Svedio mem, mi iam trovas skribaĵojn ĉi-rilatajn. Ekzemple en la revuo de la sveda esplora konsilio (2003-2004) mi legis artikolon kiu priskribis esplorojn faritajn de Göran Leth kaj Ester Pollack pri reago de svedaj medioj al la okazaĵoj de Reichskristallnacht (nokto de rompitaj vitroj - la 9an kaj 10an de novembro 1938 kiam en Germanio oni vaste atakis al vendejoj posedataj de judoj). Tiuj esploristoj konkludas ke la svedaj medioj en tiu epoko ĉefe restis silentaj pri la sorto de Eŭropaj judoj kaj trudis iajn restriktojn al si mem (aldone al milda ŝtata cenzuro). Almenaŭ dum la unuaj jaroj de la milito, Svedio ĉefe kunlaboris kun Nazia reĝimo. Dum tiu tempo Svedio eksportis grandan kvanto da fero kaj aliaj krudaj materialoj al Germanio. Tiuj materialoj ĉefe uziĝis por konstruo de armiloj. Ankaŭ Svedio permesis transpason de germanaj trajnoj tra sia teritorio. Tiuj trajnoj provizis trupojn kiuj estis okupintaj Norvegion. Malgraŭ tio, depost 1943 Svedio grade malligis sin far de Germanio kaj eĉ establis ian ekonomian kunlaboron kun Aliancanoj. Ankaŭ oni ne forgesu ke svedanoj ĝuste timis invadon de Germanio ĉar iliaj najbaroj, Norvegio kaj Danujo estis jam okupitaj de tiu lando. Tamen ili montris pli grandan entuziasmon por defendi Finnlandon kontraŭ invado de la ruĝa armeo (1939). Tiutempe Svedio sendis nutraĵojn, vestojn kaj medikamentojn aldone al tre malgranda nombro da armiloj al Finnlandon. Dum la milito malgranda nombro da svedaj volntuloj militis apud germana armeo. Ili eĉ partoprenis en defendo de Berlino kontraŭ la ruĝa armeo. Malgraŭ tio ĉio oni ne forgesu ke Svedio savis grandajn nombrojn da judoj eskapitaj de Danujo (8000 judoj). Cetere ĉirkaŭ 44000 norveganoj eskpis sian okupitan landon kaj rifuĝiĝis en Svedio. Ankaŭ sveda Raoul Wallenberg savis vivon de multaj judoj en Hungario donante svedajn pasportojn al ili.

8 août 2005

Kreemo aŭ nekreemo?

En rakontada arto, iam oni elprenas rakonton el iu medio por esprimi ĝin pere de alia medio. Mi Komprenas ke post tia transiro la rakonto povas ne esti identa kun sia originala formo en la unua medio. Pro tio, estas tute komprenebla ke trajtoj de Spiderman en bildstrio estu malsama de tiuj en kinfilmo. Tamen mi neniam komprenos intereson kiu estas en elpreno de protagonisto(j) en iu rakonto por uzi ĝin(ilin) en tute nova rakonto. Ĉu vere sinjorino Margaret Mitchell eraris kiam ŝi finis sian rakonton "gone with the wind - forflugita de vindo" en tiu punkto ke ĝi finiĝis? Ĉu vere necesis ke Alexandra Ripley rakontu la sekvan sorton de Scarlett O´Hara? Ĉu ŝi ne povis esprimi sin per skribo de rakonto pri novaj protagonistoj kaj kun novaj rolludantoj? Nu, tiel ŝajnas ke en la hodiaŭa usona kin-industrio tiu metodo pli kaj pli ofte funkcias kiel la magia formulo. Oni elprenas bone konatan heroon, transmetas lin aŭ ŝin en nova etoso (tempa aŭ spaca) kaj komplikas la rakonton enkodukante ekzemple am-triangulojn, novajn rivalulojn aŭ novajn situaciojn. Kiel ekzemplo oni povas mencii la tv-serion "Smallville" kiu rakontas aventurojn de Superman antaŭ lia supermaniĝo. En ĝi oni trovas komplikajn am-rilatojn, novajn situaciojn kaj tute nekonitajn trajtojn de Superman mem. Ankaŭ menciindas la tv-srio Tarzan. En tiu tv-serio, Tarzan venigiĝas al hodiaŭa Novjorko kaj tie eĉ trovas sian Jane. Ree komplikaj am-rilatoj kaj novaj rivaluloj aperas en la tv-serio sed rakontoj malfacile rilatas la originalan rakonton de Tarzan. Ĉu tiaj rakontoj montras finon de temoj pri novaj protagonistoj. Ĉiuokaze mi ankoraŭ ne scias ĉu tiaj ĉerpitaĵoj montras kreemon aŭ nekreemon de Usonaj kin-produktantoj. Mi spektas ilin kun granda plezuro tamen mi pli preferus tv-seriojn se ili ne ludus kun imagoj kiujn mi havas pri konataj (ĉu klasikaj?) protagonistoj.

4 août 2005

Se mi povus trovi edzinon kiel ŝi



Tiu foto montras sinjorinon Margo Didek [ang. Dydek] la pola ludanto de basketbalo en Usono. Ŝi altas je 2.18 m.

3 août 2005

Esperanto sur poŝkomputiloj

Unue por tiuj kiuj ofte havas demandojn aŭ volas interŝanĝi ideojn pri komputiloj kaj Esperanto mi rekomendas rigardon al la dissendolisto Programistoj Respondas ĉe Jahuo [ang. Yahoo]. Due por tiuj kiuj kiel mi havas poŝkomputilojn funkciantajn sub Vindozo(CE) mi devas skribi ke ili povas tajpi supersignajn literojn. Enfakte Vindozo por poŝkomputiloj jam povas akcepti supersignajn lietrojn sed por tajpi ilin, oni bezonos al taŭga klavara programo. Mi por tajpi supersignajn lietrojn sur mia poŝkomputilo (ipaq 1915) uzas la programon TopKey 2.0. Por tiuj kiuj uzas poŝkomputilojn sub PalmOS ekzistas iu alia programo (kies nomon mi ne rememoras).

Mitoj kaj faktoj pri lingvoj

Mi esperas ke Ken Miner pardonos min pro miaj tro oftaj komentoj rilate liajn blogaĵojn. Mi ne povas eviti tion ĉar liaj blogaĵoj plejofte estas ege pensigaj, interesaj kaj meritas reagon. Ekzemple en la 28an de julio li plendas pri tiu mito ke 6 milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo povas proli Esperanton. Pri tio li tute pravas kaj tiu cifero miaopinie ankaŭ estas tute malĝusta. Fakte malgranda nombro da esperantistoj kaŭzas nenian ĉagrenon ĉe mi. Mi ja kutimas esti ano de malplejmultoj (kredantoj al zoroastrismo ja formas malplejmultojn ĉie ĉirkaŭ la mondo). Mi memoras ke en Irano ni, zoroastranoj, pri tio konsolis nin asertante ke ne gravas kvanto sed kvalito (kaj orgojle ĉiam fieris pri tio ke procento de la edukitaj personoj inter zoroastranoj estas konsidereble pli alta ol tiu procento por la islama plejmulto - tio estas nedubebla fakto sed nun mi forte dubas ke la universitataj edukoj estas la plej esenca kvalito de iu komunumo). Samtempe mi vidas ke anglalingvanoj ankaŭ fanfaronas pri vasteco de sia lingvo. La anglalingvaj medioj tiel parolas pri oficialeco de la angla lingvo en Barato kaj kolorigas tiun landon en mapoj ke nekonantoj pensas ke plejmulto de baratanoj tre bone scipovas ĝin. Malgraŭ tio, laŭ la censo de 1991 nur 8% de loĝantoj en tiu lando sciis la anglan lingvon kiel la dua lingvo. Tiu rezulto estas akirita dum Barato estis ekde 1619 en kontakto kun britoj kaj pli ol 160 jaroj (1757-1920) sub direkta regado de Britio. Mi ankoraŭ ridas kiam rememoras la kinfilmon Rambo3 kaj tiujn scenojn en kiuj Rambo trovis parolantojn de la angla lingvo ĉie en Afganio. Mi konsilas ke se vi deziras vojaĝi al Afganio aŭ eĉ al Irano forgesu tiajn mitojn ĉar tie per la angla lingvo vi nepre ne kapablos aĉeti eĉ panon. Por tiuj kiuj pensas ke la angla lingvo eterne restos en nune ĝia alta pozicio indas mencii ke en 1907 la du tiamaj grandaj povoj, Rusio kaj Britio subskribis traktaton laŭ kiu ili dividis Iranon al du partoj. Tiu traktato ne estis skribita en la rusa lingvo nek en la angla sed en la franca. Ja! Ankaŭ ĝis 10-15 jaroj antaŭ tutaj iranaj pasportoj estis skribitaj en la franca. Oni ne forgesu ke la araba lingvo ankaŭ iam estis la plej vaste uzata lingvo en la mondo (de la rivero Nilo en Egiptio ĝis la rivero Induso en Pakistano). Sed hodiaŭ por tiuj du naciaj lingvoj ne estas restinta multo de la antaŭaj gloroj.

2 août 2005

Pri E-Blogoj (3)

Hodiaŭ B.B.C raportis ke ĉiusekunde unu nova blogo kreiĝas. En tiu raporto oni diras ke la nombro de blogoj sekvataj de Technorati jam trapasas 14.2 milionojn kaj tiu nombro en marso de ĉi tiu jaro estis nur 7.8 milionoj da blogoj. Hodiaŭ la blogoj estas trovintaj pli gravan rolon en interŝanĝo de ideoj kaj opinioj. Mi ne scias kiom da E-blogoj ekzistas, sed tiel ŝajnas ke Esperantistoj ankaŭ nun pli kaj pli allogiĝas al tiu ĉi fenomeno. La unua E-blogo kiun mi trovis estis Bitakoro. Ĝi estis bonkvalita blogo kun interesaj blogaĵoj sed nuntempe bedaŭrinde ne plu estas aktiva (lasta blogaĵo en 2005-mar.-01). Tra Bitakoro mi ekkonis ĉefe blogojn kies blogantoj estis el latinlingvaj landoj - la hispana, portugala aŭ itala); Kvardek-du, taglibro de nenifaranto (Nicola Ruggiero) kaj skribitaj pensoj. Sed tra Bitakoro mi ankaŭ trovis la komunumon de germanaj E-blogantoj; La vivo de Kunar, BBBlogo (Birke kaj Bertilo), feliĉ, karulin. La unua usona E-blogo kiun mi trovis estis la E-blogo de usona mararmeanino (Revuo de Ŝakalknabino - ne plu estas aktiva en Esperanto). Post tio mi ekkonis la interesan E-blogon de Ken Miner (kun ĝia tre longa retadreso). Kelkaj francaj kaj franclingvanoj el Belgio kaj Kebekio ankaŭ havas E-blogojn; nigrejo, axel584, Blogfoto d'Ataly (Precize estas fotoblogo), Vivĝojo (Taglibro de mariza). Ĉi lastatempe mi trovis E-blogojn de blogantoj en Britio; kulturo de Skotlando kaj Eriketo. Mi devas ne forgesi rusajn, belorusajn kaj japanajn blogantojn kiuj havas E-blogojn. Permesu min ne doni ilian liston ĉi tie. La superaj E-blogoj laŭ grado de aktiveco, temo de enhavaĵoj kaj kvalito de skribaĵoj malsamas ĉiu disde la aliaj. Miajn antaŭajn blogaĵojn pri E-blogoj oni povas trovi tie kaj tie.

1 août 2005

Ekscítantaj trovoj

Mi tre ŝatas okazojn kiam mia scivolemo gvidas min al neatendintaĵojn. En la antaŭa semajno mi spektis la kinfilmon "Donnie Darko" por la tria fojo. En la du antaŭaj fojoj (kiam mi loĝis en Francio) mi ne estis atenta pri la filmo kaj spektis ĝin tre distre. Ĉi-foje tamen mi provis kompreni ĝin. Dum ĝia spekto mia atento subite kaptiĝis al libro kiun donis matematika instruisto de Donnie al li. La instruisto diris nomon de la verkisto kaj ĝi estis "Roberta Sparrow". Mi interesiĝis scii ĉu ĝi estas reala libro aŭ fikcia. Do mi serĉis por ŝia nomo sur la interreto kaj trovis multajn interesajn informojn (pri la filmo kaj pri Roberta Sparrow). Mi ne sciis ke la paseroj (sparrow) estas ĉefe asociitaj al la dia providenco. Mi ne sciis ke Ŝekspiro en Hamleto aludas al tian asociecon kiam el buŝo de Hamleto diras, "There is a special providence in the fall of a sparrow . . . The readiness is all". Ankaŭ mi ne sciis ke en Biblio Kristo admonas, konideru birdojn por kompreni ke kiel Dio zorgas pri ni. Ankaŭ tiam kiam mi rigardis informojn pri la filmo mem (la libro kaj ĝia verkisto Roberta Sparrow ja estas fikciaj) sur vikipedio (bedaŭrinde kiel ĉiam en la angla lingvo kaj ne en Esperanto) tie mi renkontis (por la unua fojo en mia vivo) la esprimon "Easter Eggs - kaŝitaj mesaĝoj en iu filmo, libro, komputila programo k.t.p". Ankaŭ ie sur la interreto mi trovis interesajn respondojn al kelkaj popularaj demandoj pri la filmo. Entute mi tre ĝojas pro mia serĉo por trovi "Roberta Sparrow".

Pri neologismoj el ne-eŭropaj lingvoj

Antaŭ nelonge en blogo de Ken Miner kaj dum nombraj pli-malpli longaj blogaĵoj okazis interŝanĝo rilate la temon de lingva purismo. La bloganto mem ie ĉirkaŭ la libro Ŝtona Urbo kaj rilate aserton de Anna Löwenstein malfavore al enkonduko de multaj neologismoj en Esperanto skribas "Evidente mi loĝas sur tute alia planedo. Mi ĉiam konsideris nian vivantan lingvon ĝuste tiuspeca supo, en kiu ĉiuj rajtas ĵeti siajn karotojn, kaj ju pli da, des pli bone. Kaj la nocio, ke ampleksa lingvo estas risko, sonas strange en miaj oreloj. Ŝi mencias la anglan kiel ekzemplon. Mia Dio. Plej multaj literaturamantoj vidas en granda vortstoko (kiel tiuj de la angla kaj la brazilportugala) ne problemon, sed trezoregon. Lingvoj bone scias, kiel perdi balaston. Ili tre spertas pri tio". Nu! tre bone! mi ne volas malfermi tiun diskut-temon ĉi tie ĉar mi ne estas lingvisto. Mi nur volas demandi ke ĉu enkonduko de neologismoj en Esperanto estas bona nur tiam kiam ili devenas de la angla kaj aliaj eŭropaj (amerikaj lingvoj - la usona angla, la hispana kaj la portugala ankaŭ estas eŭropaj) lingvoj aŭ ĝi estas bona por vortoj devenantaj de ĉiuj lingvoj. Mi demandas tion ĉar por pigra eŭropolingva tradukistoj ĉiam eblas esperantigi vortojn de sia nacia lingvo kaj post uzado de ili argumenti ke ili pli bone esprimas iujn nuancojn de la signifoj. Ekzemple la anglalingva esperantisto esperantigas la vorton "Conversation" kaj faras la vorton "konversacio". Post tio, li aŭ ŝi apartigas ĝin aparte de "interparolado" kun tiu difino ke ĝi nur aludas al "familiara, ordinare nur distra interparolado - PIV". Samtempe ĉar la lingvo estas vivanta neniu povas garantii ke tiu vorto neniam uziĝos kun iomete da neglekto anstataŭ la vorto "interparolado" en ĝia pli ampleksa senco. Nu, se neologismoj enkondukiĝas ĉar oni bezonas apartigi diversajn nuancojn de iu signifo kial mi kiel iranano ne rajtas enkonduki ilin. En la persa lingvo por diversaj statoj kaj gradoj de amo ekzistas malsamaj vortoj. Kelkaj el tiuj vortoj estas "Eŝg, Mehr, Delbaĥtegi, ŝiftegi, vala k.t.p". Ĉu mi rajtas skribi unu el ilin en miaj Esperantaj skribaĵoj? Kaj se tiu vorto estus plaĉonta al verkistoj kiuj serĉadas ekzotajn esprimojn por ornami siajn skribaĵojn, por doni koloron de rakontoj de mil kaj unu noktoj al siaj rakontoj, ĉu ĝi ne estus uzota. Ja mi permesos ke Esperantistoj decidu pri uzado de ĝi. Sed se ili akceptos tion tiam mi estos enkondukinta neologismon en Esperanto. Tiam ĉu ankoraŭ same plaĉos al eŭropanoj plivastiĝo de Esperanto? Ĉi tie eble oni argumetos ke oni enkondukas neologismojn devenantajn de eŭropaj lingvoj ĉar strukturo de Esperanto estas Indo-Eŭropa sed la persa, armena kaj multaj aliaj lingvoj ankaŭ estas Indo-eŭropaj. Cetere en Esperanto oni jam havas vortojn kiuj devenas de neindoeŭropaj lingvoj (ekz. kalifo de la araba). Tiam por la povra japanano Eŝgo estas same nekonata (li aŭ ŝi devas unuafoje rigardi ĝian signifon en vortaro) kiel konversacio. Do, kial nur neologismoj devenantaj de la angla lingvo (kaj pli ĝenerale de la eŭropaj lingvoj)? Kial ne tiuj de aliaj lingvoj? Kiu rajtas decidi pri tio?