7 févr. 2006

En Montrealo

Montrealaj Konstruajxoj
Eble kelkaj el vi, karaj legantoj, ne kredis min kiam mi skribis ke en Montrealo oni trovas strangajn miksaĵojn da konstruaĵoj. Eble vi pensis, ke tiu ulo troigas kaj rakontas sensencaĵojn. Por pruvi mian pravecon al vi, mi prenis mian fotilon, iris ne tre malproksime de mia loĝdomo kaj kaptis tiun ĉi foton. Tiuj du konstruaĵoj situas en la strato Ŝerbruk [Sherbrooke] « preskaŭ » centre de Montrealo ! Nu, ĉu iu el vi estas jam vidinta ion similan al tio ?
Mi ne volas diri, ke tiu miksaĵo estas malbela sed nur iel speciala. Eĉ laŭ mi ĝi havas ian ĉarmon propran al si mem. Kompreneble en Montrealo oni ankaŭ trovas kvartalojn en kiuj domoj estas pli unuformaj. Mi eble ankaŭ kaptos iujn fotojn de tiaj kvartaloj kaj metos ilin ĉi tien. Fakte mi planas, ke depost nun se iam mi kaptas fotojn kiujn mi trovas interesaj mi metu ilin en mian E-blogon, por ke vi ankaŭ konatiĝu kun tiuj aĵoj kiujn mi vidas. En Kanado, Kebekio kaj Montrealo oni trovas multajn vidindaĵojn. Kaj finfine mi decidis, ke mi ne devas fermi miajn okulojn al tiuj vidindaĵoj pro mia nuna situacio. Mi volas ĝui ilin. Fakte mi volas plu ne plendi ! Kvankam mi ankoraŭ ne havas laboron kaj angoras pri mia sorto, tamen mi devas resti optimisma kaj ĝui mian vivon nun. Tio ŝajnas esti la plej bona maniero por travivi unuajn monatojn de enmigrado.

2 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Gxuu Montrealon, nemultaj nordamerikaj urboj tiel cxarmas.

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Kara montamaristo,
Dankon! Estas iom malfacile gxui lokon kiam vi ne havas multe da monrimedoj precipe en NordAmeriko.