21 févr. 2006

Pri profanado

Unue rakonto ! Tiun historion rakontis unu el miaj amikoj sen ĵuri pri ĝia realeco. Iam iu sinjorino iras ĉe medicinisto kaj plendas, ke muskoloj de ŝia kolo estas kontrahataj tiel ke ŝi ne povas turni sian kapon. La medicinisto iom ekzamenas ŝin kaj diras : Mi bezonas pli detale ekzameni vin. Por fari tion ni devas iri al la superan etaĝon. Post tio, li invitas la sinjorinon akompani lin. Sur la ŝtuparo, kiel ĝentileco postulas, la medicinisto permesas, ke la sinjorino movu antaŭ li. Meze de la ŝtuparo, subite la sinjorino sentas ke la medicinisto palpas ŝian postaĵon. Ŝokite ŝi turnas sian kapon por diri ion sed antaŭ malfermi la buŝon la medicinisto demandas : Kia estas via kolo ? Ŝi kontrolas kaj rimarkas, ke nun ŝi povas turni sian kapon. Ŝajne ŝia subita reago estas kaŭzinta ke ŝiaj muskoloj plu ne estu kontrahataj. Do ŝi respondas : Multe pli bona. Dankon ! Sed kio estis tiu obscena ago ? La medicinisto, dum malice ridetas, respondas : Oni nomas tion ŝokoterapio !!
Nun tiel ŝajnas, ke danaj ĵurnalistoj opinias, ke la islama mondo estas malsana. Laŭ ili ĝi bezonas evoluon kaj pri tio almenaŭ kelkaj el islamaj intelektuloj mem samopinias kun ili. Sed por evoluigi la islaman socion ili rekomendas ŝokoterapion! Tiel ŝajnas, ke iuj el la plej malmoderaj tavoloj de la okcidenta socio estas nun konkludintaj ke alfronte al islamo indulgado plu estas sufiĉa. La aktuala situacio ĝojas neniun moderulon, sed mi observas ke tio estas kulpo de islamanoj mem.
Certe islamo ne estas la unua doktorino kiu deziras mortpuni tiujn kiuj transpaŝas ĝiajn limojn kaj sakrilegias pri sanktaĵoj deklaritaj de ĝi. La historio estas plenplena je tia deziro kaj faroj por kontentigi ĝin. Sed tiu mem historio instruas ke por puni la transpaŝantojn necesas aŭtoritato. Hodiaŭ la okcidento estas defianta materian aŭtoritaton de la islama komunumo por puni tiujn kiuj laŭ ili estas profanantoj. Tion ĝi provas fari almenaŭ pri tiuj kiuj loĝas (kaj restas) en ĝia teritorio (kvankam pri la nederlanda reĝisoro Teo Van Goge tiu strebo estis nesukcesa). La islama mondo povus gajni moralan aŭtoritaton kaj respekton de la tutmonda publika opinio (tio kio povus iom malhelpi malrespekton rilate islamon), se la islamanoj ne lasus ekstremistojn iĝi iliaj reprezentantoj. Kiam oni eksplodigis du statuojn de Budho en Afganio estis malmultaj protestoj en la islama mondo. Niatempe oni ne plu akceptas kondamni iun al morto sen ia ajn proceso (ĉu justa ĉu maljusta). Sed kiam ajatolaho Ĥomejnio per sia fatvao dekretis Ruŝdion kondamnita al morto, malmultaj liberpensantaj islamanoj kontraŭis lin. Mi estas certa ke multaj el tiuj kiuj pretas sinmortigi por ekzekuti fatvaon de la ajatolaho ne estas eĉ legintaj la libron mem kaj nur blinde kredas lian juĝon (mi ankaŭ forte dubas, ke la ajatolaho mem estu leginta tiun libron). Kio pri Haŝem Agaĵeri, irana universitata profesoro kiu pro multe pli mildaj riproĉoj rilate ŝijaismon kaj eĉ ne islamo mem kondamniĝis al morto (sub premo de la internacia komunumo oni prokrastis mortigi lin kaj pliposte kondamnis lin al malpli severa puno) ? Kio pri Kadivar kaj Eŝkevari ? Tiuj du islamaj klerikuloj kiuj malliberiĝis pro siaj riproĉoj rilate iun certan interpreton de islamo en Irano. Tio estis nur kelkaj ekzemploj el Irano sed sunaistaj ŝtatoj havas multe pli malbonajn bilancojn ĉi-rilate. Post murdo de Van Goge la internacia komunumo nun forte kredas ke tia sinteno estas pli ol tro. Oni ne povas lasi ke iuj meti sin anstataŭ persekutisto, juĝo kaj ekzekutanto tiam arbitre decidi pri vivo aŭ morto de aliaj. Tio estas kontraŭ minimumoj kiuj estas atingitaj post kelkcentjara batalo de homoj en diversaj partoj de la mondo. Unue tio estis la okcidento mem kiu spertis evoluon. Ironie la unuaj semoj de la evoluo eble disĵetiĝis sur grundo tiam kiam en 1529 p.K islamaj soldatoj de la otomana imperio atingis sojlon de Vieno en koro de Eŭropo. Kvankam kun granda peno oni puŝis ilin malantaŭen tamen tiu evento profunde vundis la okcidentanojn kaj iel vekis ilin (eble pro tiu historia maldolĉaĵo hodiaŭ oni ankoraŭ hezitas permesi al Turkio membriĝi en eŭropa unio). Tio estis granda ŝoko de la jud-kristana mondo. Depost tiu evento neniam plu la okcidento alfrontiĝis al tiom granda ŝoko el ekster si. Sed ĝi sen plua ekstera premo interne sekvis sian kelkcentjaran evoluon (kiu iufoje estis ege doloriga) kaj iĝis tiu okcidento kiun ni konas hodiaŭ (kun siaj bonaj kaj malbonaj aspektoj). La islama mondo tamen malgraŭ pluraj ŝokoj kaj malvenkoj tra la historio restis rigida kaj akceptis neniun reformon. Nun bedaŭrinde ĝi plu ne havas tiun ŝancon kiun havis iam la okcidento. Ĝi devas sekvi sian evoluon sub eksteraj premoj. Tra pluraj ŝokoterapioj. Krizo post krizo estiĝos. Kaj plejeble tio estos vizaĝo de nia mondo en la 21-a jarcento.

3 commentaires:

Sibazyun a dit...

Nu, pri "Kiam oni eksplodigis du statuojn de Budho en Afganio", ekzistas projekto re-starigi la budhojn, ne fizike, sed per laser-radioj. Pri tio oni povas legi jene, ankaŭ Esperante (kaj angle kaj japane): http://bamiyanlaser.org/esp.html .

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

De via amuza rakonto, la virino mem petis kuracon, kaj poste venis sxokterapio neantauxvidita, sed iel petita. Cxu iom Islamaj gvidantoj petis kuracon por ia metafora kol-doloro? Mi ne vidas evidentajxon pri tio. Laux iuj retejoj kiel michaelsavage.com, kelkaj ekstremistoj fakte _kauzas_ ne-metaforajn koldolorojn al ties malamikoj.

Mi plisxatas metafori tiel kiel la cetera mondo estas la malsanulino, Islamo estas la koldoloro, kaj la Usona dekstro estas la kuracisto.

Amike,

Andreo

Anonyme a dit...

Kvankam ni nomas nian epokon "la epoko de informo", surprize ofte ne haveblas ĝuste la bezonata informo pri aktualaĵoj. Ekzemplo: estas bone sciate, ke la danujaj imamoj aldonis kelkajn karikaturojn, VERE ofendivajn, al tiuj relative mildaj, kiuj unue aperis en Jyllands-Posten. Tiuj ekstraj karikaturoj laŭdire cirkuladis en Danujo, sed neniam aperis, almenaŭ ne tiutempe, en iu ajn gazeto. Mi scivolas, ĉu en la araba mondo oni montris nur la karikaturojn, kiuj aperis en la dana gazeto, aŭ ĉiujn karikaturojn cirkuligitajn de la imamoj. Kaj tion mi ne povas eltrovi. Se la lasta, la tuta afero odoras je intenca strategio por fabriki novan konflikton.

Ken