21 févr. 2006

Pri profanado

Unue rakonto ! Tiun historion rakontis unu el miaj amikoj sen ĵuri pri ĝia realeco. Iam iu sinjorino iras ĉe medicinisto kaj plendas, ke muskoloj de ŝia kolo estas kontrahataj tiel ke ŝi ne povas turni sian kapon. La medicinisto iom ekzamenas ŝin kaj diras : Mi bezonas pli detale ekzameni vin. Por fari tion ni devas iri al la superan etaĝon. Post tio, li invitas la sinjorinon akompani lin. Sur la ŝtuparo, kiel ĝentileco postulas, la medicinisto permesas, ke la sinjorino movu antaŭ li. Meze de la ŝtuparo, subite la sinjorino sentas ke la medicinisto palpas ŝian postaĵon. Ŝokite ŝi turnas sian kapon por diri ion sed antaŭ malfermi la buŝon la medicinisto demandas : Kia estas via kolo ? Ŝi kontrolas kaj rimarkas, ke nun ŝi povas turni sian kapon. Ŝajne ŝia subita reago estas kaŭzinta ke ŝiaj muskoloj plu ne estu kontrahataj. Do ŝi respondas : Multe pli bona. Dankon ! Sed kio estis tiu obscena ago ? La medicinisto, dum malice ridetas, respondas : Oni nomas tion ŝokoterapio !!
Nun tiel ŝajnas, ke danaj ĵurnalistoj opinias, ke la islama mondo estas malsana. Laŭ ili ĝi bezonas evoluon kaj pri tio almenaŭ kelkaj el islamaj intelektuloj mem samopinias kun ili. Sed por evoluigi la islaman socion ili rekomendas ŝokoterapion! Tiel ŝajnas, ke iuj el la plej malmoderaj tavoloj de la okcidenta socio estas nun konkludintaj ke alfronte al islamo indulgado plu estas sufiĉa. La aktuala situacio ĝojas neniun moderulon, sed mi observas ke tio estas kulpo de islamanoj mem.
Certe islamo ne estas la unua doktorino kiu deziras mortpuni tiujn kiuj transpaŝas ĝiajn limojn kaj sakrilegias pri sanktaĵoj deklaritaj de ĝi. La historio estas plenplena je tia deziro kaj faroj por kontentigi ĝin. Sed tiu mem historio instruas ke por puni la transpaŝantojn necesas aŭtoritato. Hodiaŭ la okcidento estas defianta materian aŭtoritaton de la islama komunumo por puni tiujn kiuj laŭ ili estas profanantoj. Tion ĝi provas fari almenaŭ pri tiuj kiuj loĝas (kaj restas) en ĝia teritorio (kvankam pri la nederlanda reĝisoro Teo Van Goge tiu strebo estis nesukcesa). La islama mondo povus gajni moralan aŭtoritaton kaj respekton de la tutmonda publika opinio (tio kio povus iom malhelpi malrespekton rilate islamon), se la islamanoj ne lasus ekstremistojn iĝi iliaj reprezentantoj. Kiam oni eksplodigis du statuojn de Budho en Afganio estis malmultaj protestoj en la islama mondo. Niatempe oni ne plu akceptas kondamni iun al morto sen ia ajn proceso (ĉu justa ĉu maljusta). Sed kiam ajatolaho Ĥomejnio per sia fatvao dekretis Ruŝdion kondamnita al morto, malmultaj liberpensantaj islamanoj kontraŭis lin. Mi estas certa ke multaj el tiuj kiuj pretas sinmortigi por ekzekuti fatvaon de la ajatolaho ne estas eĉ legintaj la libron mem kaj nur blinde kredas lian juĝon (mi ankaŭ forte dubas, ke la ajatolaho mem estu leginta tiun libron). Kio pri Haŝem Agaĵeri, irana universitata profesoro kiu pro multe pli mildaj riproĉoj rilate ŝijaismon kaj eĉ ne islamo mem kondamniĝis al morto (sub premo de la internacia komunumo oni prokrastis mortigi lin kaj pliposte kondamnis lin al malpli severa puno) ? Kio pri Kadivar kaj Eŝkevari ? Tiuj du islamaj klerikuloj kiuj malliberiĝis pro siaj riproĉoj rilate iun certan interpreton de islamo en Irano. Tio estis nur kelkaj ekzemploj el Irano sed sunaistaj ŝtatoj havas multe pli malbonajn bilancojn ĉi-rilate. Post murdo de Van Goge la internacia komunumo nun forte kredas ke tia sinteno estas pli ol tro. Oni ne povas lasi ke iuj meti sin anstataŭ persekutisto, juĝo kaj ekzekutanto tiam arbitre decidi pri vivo aŭ morto de aliaj. Tio estas kontraŭ minimumoj kiuj estas atingitaj post kelkcentjara batalo de homoj en diversaj partoj de la mondo. Unue tio estis la okcidento mem kiu spertis evoluon. Ironie la unuaj semoj de la evoluo eble disĵetiĝis sur grundo tiam kiam en 1529 p.K islamaj soldatoj de la otomana imperio atingis sojlon de Vieno en koro de Eŭropo. Kvankam kun granda peno oni puŝis ilin malantaŭen tamen tiu evento profunde vundis la okcidentanojn kaj iel vekis ilin (eble pro tiu historia maldolĉaĵo hodiaŭ oni ankoraŭ hezitas permesi al Turkio membriĝi en eŭropa unio). Tio estis granda ŝoko de la jud-kristana mondo. Depost tiu evento neniam plu la okcidento alfrontiĝis al tiom granda ŝoko el ekster si. Sed ĝi sen plua ekstera premo interne sekvis sian kelkcentjaran evoluon (kiu iufoje estis ege doloriga) kaj iĝis tiu okcidento kiun ni konas hodiaŭ (kun siaj bonaj kaj malbonaj aspektoj). La islama mondo tamen malgraŭ pluraj ŝokoj kaj malvenkoj tra la historio restis rigida kaj akceptis neniun reformon. Nun bedaŭrinde ĝi plu ne havas tiun ŝancon kiun havis iam la okcidento. Ĝi devas sekvi sian evoluon sub eksteraj premoj. Tra pluraj ŝokoterapioj. Krizo post krizo estiĝos. Kaj plejeble tio estos vizaĝo de nia mondo en la 21-a jarcento.

7 févr. 2006

En Montrealo

Montrealaj Konstruajxoj
Eble kelkaj el vi, karaj legantoj, ne kredis min kiam mi skribis ke en Montrealo oni trovas strangajn miksaĵojn da konstruaĵoj. Eble vi pensis, ke tiu ulo troigas kaj rakontas sensencaĵojn. Por pruvi mian pravecon al vi, mi prenis mian fotilon, iris ne tre malproksime de mia loĝdomo kaj kaptis tiun ĉi foton. Tiuj du konstruaĵoj situas en la strato Ŝerbruk [Sherbrooke] « preskaŭ » centre de Montrealo ! Nu, ĉu iu el vi estas jam vidinta ion similan al tio ?
Mi ne volas diri, ke tiu miksaĵo estas malbela sed nur iel speciala. Eĉ laŭ mi ĝi havas ian ĉarmon propran al si mem. Kompreneble en Montrealo oni ankaŭ trovas kvartalojn en kiuj domoj estas pli unuformaj. Mi eble ankaŭ kaptos iujn fotojn de tiaj kvartaloj kaj metos ilin ĉi tien. Fakte mi planas, ke depost nun se iam mi kaptas fotojn kiujn mi trovas interesaj mi metu ilin en mian E-blogon, por ke vi ankaŭ konatiĝu kun tiuj aĵoj kiujn mi vidas. En Kanado, Kebekio kaj Montrealo oni trovas multajn vidindaĵojn. Kaj finfine mi decidis, ke mi ne devas fermi miajn okulojn al tiuj vidindaĵoj pro mia nuna situacio. Mi volas ĝui ilin. Fakte mi volas plu ne plendi ! Kvankam mi ankoraŭ ne havas laboron kaj angoras pri mia sorto, tamen mi devas resti optimisma kaj ĝui mian vivon nun. Tio ŝajnas esti la plej bona maniero por travivi unuajn monatojn de enmigrado.

4 févr. 2006

Amo aŭ abomeno?

La pasinta jaro estis la 400-a jara datreveno de unua eldono de Don Kiĥoto; ĉefverko de la eminenta hispana verkisto Miguel De Cervantès. Tiuokaze ĉie ĉirkaŭ la mondo organiziĝis diversaj programoj por omaĝi la grandan verkiston kaj lian laboron. Niaj hispanaj amikoj Fátima kaj Tonyo estas jam skribintaj pri la datreveno. Tiutempe mi tre ŝatis okaze de la eventoj skribi parton de libro kiu iam estis ege impresinta min kaj iel rilatis al la verko de Cervantès. Sed tiam mi estis en Svedio kaj bedaŭrinde tie mi ne multe disponis anglalingvajn aŭ francalingvajn librojn. Ankaŭ kontraŭe al iu opinio de la publiko ne ĉio troviĝas sur la interreto. Tial mi devis atendi ĝis mia alveno al Kanado. Nun en Montrealo por serĉi laboron (uzi la interreton senpage) mi ofte venas al granda biblioteko de la urbo kaj tie mi ankaŭ povas legi librojn en la franca aŭ la angla lingvoj. Tiel mi sukcesis retrovi tiun alineon kiu tiom estis impresinta min kiam mi estis unuafoje leginta ĝin en la persa lingvo. Mi ege dezirus ankoraŭ havi tiun perslingvan tradukon kaj aldoni ankaŭ ĝin al tiu ĉi blogaĵo, sed bedaŭrinde mi kunportis neniun libron perslingvan kun mi. Do jen la franca kaj esperanta tradukoj de tiu alineo (la origino estas en la angla sed tiam kiam mi serĉis ĝin, ĝi estis jam prunteprenita):

Le maire n'ouvrit plus la bouche jusqu'à Orense; une idée qui lui était assez étrangère s'était logée dans son cerveau. Pourquoi la haine d'un homme - même d'un home tel que Franco(*) - meurt-elle avec lui, tandis que l'amour, l'amour qu'il avait commencé d'éprouver pour le père Quichotte, semblait à présent vivre et grandir, en dépit de la séparation finale et du silence final - combien de temps, s'interrogea-t-il avec une sorte de peur, cet amour pouvait-il durer? Et quelle en serait la fin?

La urbestro ĝis Orenzo plu ne parolis; unu penso sufiĉe fremda por li estis sin trudinta en lian kapon. Kial abomeno pri homo, eĉ pri homo kiel Franko(*), formortas kiam tiu homo mortas, dum amo, tiu amo kiun li estis ĵus eksentinta pri patro Kiĥoto ŝajnis ankoraŭ vivi kaj plugrandiĝi, spite de la lasta adiaŭo kaj la lasta silento. Kiom da tempo, li demandis sin kun ia sentimento de timo, tiu amo povos daŭri? Kaj kio estos ĝia fino?


(*) Francisco Franco iama diktatoro de Hispanio.

El la romano Eminenco Kiĥoto (Monseigneur Quichotte) verkita de Graham Greene kaj tradukita al la franca lingvo per Robert Louit.