31 mai 2006

Difektata milito

Tiel ŝajnas ke la milito de Usono en Irako iĝas pli kaj pli difektata. Nun post skandalo de malliberejo de Abu-Garib oni aŭdas pri masakro de Hadica [ang. Haditha]. Ĉu tio estas komenco por ripetiĝo de tio kio okazis en Vjetnamio? Ĉu Usono perdas moralan terenon en la milito kontraŭ terorismo?

28 mai 2006

Nevolita blogpaŭzo

Toronto
Karaj legantoj kiuj regule venas kaj vizitas mian blogon! Mi petas vian pardonon ĉar dum longa tempo mi skribis nenion novan ĉi tien. Tio okazis ĉar dum la antaŭaj tagoj mia vivo estis ŝancelita kaj mi ne povis skribi ion. Kvankam mi tre ŝatis resti en la franclingva parto de Kanado en Kebekio, sed malgraŭ miaj streboj mi ne trovis taŭgan laboron tie. Feliĉe en Toronto kiu estas en anglalingva parto de Kanado mi trovis postenon en iu universitato kaj do mi venis al tiun ĉi urbon. Kaj instaliĝi en nova urbo bezonis kaj ankoraŭ bezonas al tempo. Dum almenaŭ unu jaro mi devas fari post doktoriĝan esploron en la universitato Rejerson [Ryerson]. Ĉi tie en Toronto, kiel en Montrealo, mi renkontis afablajn esperantistojn kiuj multe helpas min. Mi pliposte skribos pri Toronto kaj ĝiaj vidindaĵoj.

11 mai 2006

Diferenco

Antaŭ nelonge unu el miaj amikoj komparis rezultojn de la orienta edukad-sistemo kun tiuj de la okcidentaj lernejoj. Mi devas konfesi, ke kiel studento mi ŝatus sperti la okcidentan sistemon de edukado sed se mi devus instrui, mi preferus la orientan!

10 mai 2006

Pri scienco kaj kredo je transcendaĵo

Dum mi studis por skribi miajn antaŭajn blogaĵojn pri neracia kaj senrilata interveno de la religia kredo en aferoj rilataj al la scienco (en kazo de debatoj pri la teorio de evoluo kaj la kreismo) mi konstatis ke eblas fari eraron en alia direkto. Eblas mise meti la sciencon anstataŭ la religio kaj trakti ĝin kiel alia fonto de dogmaro. Eblas erare konsideri la sciencon disde de la homo kaj disde de tiu socio en kiu la scienco evoluas. La scienca esploro estas iu agado de homo kaj do influata de la homa naturo. En la scienco ankaŭ eblas okazi eraro, trompo aŭ misuzado. Dum la homoj pere de la scienca rigardo kritike ekzamenas konsekvencojn de aliaj kampoj de la homa agado (arto, politiko, ekonomio kaj religia praktiko) ili devas ne perdi kritikan rigardon al rezultoj kaj konsekvencoj de la scienco mem. Eĉ konsiderante la sciencon absolute ĝusta kaj tute prava ĝi ne povas esti referenco de ĉio en la vivo. La scienco estas rezulto de racia esploro por eltrovi leĝojn de la naturo aŭ tiujn de la homa socio. Plejofte (sed ne ĉiam) ĝi ebligas (nur partan) regadon super fenomenoj. DiservoSed ĉu la racio meritas regi super ĉio en la vivo? Mia respondo al la supera demando estas ne. Almenaŭ ĝis tiam kiam bona artaĵo ankoraŭ emocias homon oni ne povas pretendi ke racio estas aŭ devas konsideriĝi pli bona aŭ pli utila ol aliaj fakultoj de la homo. Neniu artaĵo estas verko de racia elpensado (ĝi estas ekster la kampo de la scienco) kaj neniu animalo aprezas artaĵon (ĝi estas ekskluziva de la homo). Ankaŭ ĝis tiam kiam iuj senracie metas siajn vivojn en danĝero por savi aliajn oni ne povas pretendi ke racio estas la plej nobla kapablo de la homo. Ĉi tie oni povas protesti ke racio devas laŭeble regi super decidoj. Mi konsentas tion sed notas tiun adverbon laŭeble. Aliflanke tio veras ke la scienco estas kaŭzinta ke la religio plu ne estas fina referenco por multaj aferoj. Elmontrante ke homo ne estas centro de la universo ĝi estas deviginta homon je pli da humileco. Tamen komisio de la scienco ne estas anstataŭi la religion. Ĝi ne estas por doni tiun iluzion ke homo kapablas kompreni ĉion kaj regi super ĉio. Ĝi ne estas por forigi ĉiaman miron de la homo antaŭ la universo. Mi kvankam studanto de natura scienco (tiu parto de la scienco kiun oni en la angla lingvo nomas hard science) tamen pliofte kredas je ekzisto de ia transcendaĵo kaj ankaŭ malpliofte (sed senhonte) dubas pri ĝi. Mi ne povas science argumanti kaj pruvi ĝustecon de tiu kredo de mi. Ankaŭ mi ne kapablas konvinki aliajn pri ĝi (kaj precipe ne intencas fari tion ĉi tie). Sed mi scias ke mia kredo je ia formo de transcendaĵo ne estas misefikinta mian sciencan juĝadon aŭ racian elpensadon. Mi pretas aŭskulti proponojn de ateistaj kaj priatenti argumentojn de skeptikuloj surbaze de filozofia rezonado. Sed mi ne akceptas misuzadon de sciencaj argumentoj por refuti ekziston de transcendaĵo, ĉar komisio de la scienco nepre ne estas tio. Scienco prave batalas superstiĉon kaj okultaĵojn sed ĝi ne kapablas elmontri ke tie estas nenio krom tio kion ĝi estas jam priklariginta. Ĝi ankoraŭ alfrontas al multaj neresponditaj demandoj pri la naturo mem. Ĉiu nova scienca eltrovaĵo nur plifortigas mian humilecon antaŭ la universo. En unu el Upaniŝadoj estas dirita ke, tiam kiam antaŭ beleco de sunsubiĝo aŭ tiu de monto vi haltas kaj ekkrias, ha, vi prenas parton de diaĵo. Studo de la naturaj leĝoj en mi nur estigas ian senton de respektego, tiun senton, ke tie estas iuj aferoj pli grandaj ol mia kompreno, ke ni ne havas ĉiujn respondojn. Sed ni povas stari ĵus sur la limo inter konitaĵoj kaj malkonitaĵoj, rigardi en tiun kavernon kaj esti vigligitaj anstataŭ timigitaj.
P.S: La supera pentraĵo, Diservo © Hungara Nacia Galerio, Budapeŝto, estas verko de hungara pentristo Ersébet KORB (1899 – 1925).

7 mai 2006

Konsilo

Oni devas, ĉiutage almenaŭ, aŭskulti unu mallongan kanton, legi unu bonan poemon, rigardi unu belan bildon, kaj se tio estus ebla, diri kelketajn saĝajn vortojn.

One ought, every day at least, to hear a little song, read a good poem, see a fine picture, and if it were possible, to speak a few reasonable words.

Johann Wolfgang von Goethe

4 mai 2006

Unua impostodeklaro en Kanado

Imposto - Kanada parlamento
Pro 11 tagoj da loĝado en Kanado mi devis deklari mian financan situacion por impostoj de la jaro 2005 (mi envenis en la landon la 21-an de decembro 2005). Tio ne estis la unua fojo ke mi deklaris mian financan situacion por kalkulo de imposto. Jam en Francio mi faradis tion ĉiujare kaj ĉiam estis libera je impostoj (ĉar miaj enspezoj estis malpli ol iu certa sojlo). Tie nur por la unua jaro iu francano kiu eĉ ne estis kontisto helpis min por plenigi la demandaron kaj depost tiam mi mem povis senhelpe fari tion. En Svedio mi ne devis deklari mian financan situacion por kalkulo de imposto. Tamen mia patrino laboris tie kaj mi vidis ke la afero ne estis ege komplika. En Kanado la situacio estas tute alia! Unue en Kebekio oni devas plenigi du demandarojn apartajn (unu por la federa imposto kaj la alia por la provinca). En la komenco mi estis ege entuziasma por lerni kiel oni devas plenigi tiujn demandarojn. Sed pliposte mi forlasis mian lernostrebon. Fakte la afero ŝajnis ege komplika kaj preskaŭ nelernebla al mi. Mi mirus se multaj el la ordinaraj kanadanoj kapablus senhelpe plenigi siajn impostajn demandarojn. Por mi finfine volontulo de iu asocio kiu helpas novajn enmigrantojn por integrado en la kanada socio plenigis la demadarojn. Kaj tiel dank’ al tia asocio (kaj paginte 3 dolarojn) mi plenumis mian devon rilate la kanadan ekonomion (plejeble por tiuj 11 tagoj en 2005 mi devos pagi nenion al la du ŝtatoj kaj ankaŭ ricevos neniun monhelpon el ili).