31 juill. 2006

Pri Sciencfikcio

Antaŭ nelonge en iu reta forumo iu demandis min ke ĉu mi plu ne interesiĝas pri sciencfikcio. Tiu demando antaŭmetiĝis ĉar antaŭe mi iam kontribuis en la reta dissendolisto per-esperanto-SF (ĉe YahooGroups kaj prizorgata de s-ro Harlow). Fakte mi ankoraŭ ŝatas la sciencfikcion. Tiu intereso mia radikas en mia adolesankteco kiam ni (antaŭ la revolucio de 1979) spektis tv-seriojn kiel Star Trek, Space 1999 (tiu serio estis pri tempo kiam luno estas apartigita de orbito kaj kiel spacŝipo vojaĝas tra la kosmo. En ĉiu parto de la serio okazis aventuroj por loĝantoj de stacio sur ĝi) kaj animaciojn kiel Superman, Spiderman, Wonderwoman kaj Aquaman. Tiutempe mi ankaŭ kiel miaj samaĝuloj interesiĝis pri lasersabroj, spacŝipoj kaj interplanedaj vojaĝoj.
Imagita Mondo en Sciencfikcio Flanke de libroj en la persa lingvo ni ne havis multajn opciojn. Mi ne memoras ke ĉu mi komencis legadon de SF-aĵoj per Jules VerneIsaac Asimov. Krom ili tie estis kelkaj tradukoj de Arthur C. Clarke, Ray Bradbury kaj lastatempe 1984 de George Orwell. Pliposte mi ĝuis legadon de bonaj sciencfikciaj verkoj en Francio. En Kebekio ankaŭ mi serĉis por tiaj verkoj. Tiel ŝajnas ke la plej elstara majstrino de la ĝenro en Kebekio estas Sinjorino Élisabeth Vonarburg (tie ankaŭ estas alia sinjorino kiu regas super tereno de la fantazia fikcio kaj ŝi estas Natasha Beaulieu). Krom s-ino Vonarburg en Kebekio estas aliaj verkistoj kiuj verkas sciencfikciaĵojn, inter ili mi povas mencii Denys Chabot, Joël Champetier, Esther Rochon, Daniel Sernine kaj Jean-Louis Trudel. Sed mi ne estas limiginta min al nur franclingvaj verkistoj de la sciencfikcio. En Francio mi ankaŭ malkovris Nancy Kress kaj ŝia tre interesa triologio (la du unuaj partoj de ĝi estas luno de probableco – probability moon - kaj suno de probableco – probability sun) kaj en Kebekio mi malkovris Broken Angels (rompitaj anĝeloj franclingve tradukita sub la titolo Anges déchus) bona verko de la angla verkisto Richard Morgan.
Multaj pensas ke la sciencfikcio ne estas serioza ĝenro. Ili pensas ke ĝi estas nur por distri junajn knabojn (precipe tiujn el ilin kiujn oni en la angla lingvo nomas geekbookworm) kaj post plenkreskiĝo ne decas interesiĝi pri ili. Mi ne konsentas tion. Eĉ nun mi en bonaj sciencfikciaĵoj trovas interesajn temojn kiuj meritas pripensadon. Por ĝui sciencfikciajn verkojn unue mi ne klasifikas ilin en du grupoj bonaj kaj malbonaj, seriozaj kaj malseriozaj aŭ profundaj kaj neprofundaj. Mi ĝuas plenaventuran malkredeblan sf-aĵon kiel ekzemple la kinfilmo Resident Evil same kiel mi ĝuas seriozan filozofian sf-aĵon kiel 2001: A Space Odyssey (Stanley Kubrick) aŭ I, Robot (Isaac Asimov). Aliflanke kiam mi legas aŭ spektas sciencfikcian laboron mi malŝaltas tiun parton de mia cerbo kiu persistas percepti aferojn laŭ scienca rezonado. Tiel mi unuagrade ne serĉas erarojn (laŭ leĝoj de la fiziko aŭ aliaj branĉoj de la scienco) de la verko. Por mi ne gravas ke laŭ la fizikaj leĝoj ekzemple Gudzilla ne povas esti danĝera ĉar ĝia fiziologio ne permesas tion aŭ mi ne ĝenas min pro tio ke oni ne povas percepti eksplodon en spaco ĉar tie ne estas materio por transporti la energion de la eksplodo. Mi strebas malkovri ideon (aŭ eble ideojn) kiu(j) estas malantaŭ fasado de iu verko. Mi ĝuas la intrigon de la rakonto kaj ne forgesas ke tio estas fikcio (kvankam iel rilata al la scienco). Sciencfikcio neniam pretendas ke ĝi ekzakte kongruas la sciencon. En sciencfikcio la verkisto rajtas ruzi kaj eĉ uzi sciencaĵojn kiuj ne estas tute ekzaktaj.
P.S: En la anglalingvaj tekstoj SF ne ĉiam estas mallongigo por Science Fiction (Sciencfikcio). Ĝi povas esti mallongigo de Speculative Fiction (en Esperanto mi ne certas ĉu oni povas traduki ĝin al Spekulativa Fikcio sed en la franca lingvo oni tradukas ĝin kiel Littérature Imaginaire). Aldone al la sciencfikcio ĝi entenas ankaŭ la fantazion kaj kelkajn aliajn ĝenrojn literaturajn (kiuj baziĝas sur kreado de imagitaj mondoj).

28 juill. 2006

Tri virinoj

Condoleezza Rice
Tzipi Livni
Margaret Beckett
Sinjorinoj Condoleezza Rice, Tzipi Livni kaj Margaret Beckett tri virinoj kiuj estas respondeculoj de eksterlandaj aferoj en Usono, Israelo kaj Britio. Ĉu ili nun pensas pri paco aŭ nur pravigas politikojn deciditajn de viroj?

En la ora epoko

Amoro de gedioj
En la ora epoko, kiam dioj kaj diinoj amoris, deziro sekvis rigardon, kaj ĝuo sekvis deziron.
In the golden age, when gods and goddesses loved, desire followed upon a look, and enjoyment upon desire.
La Romaj Elegioj III - Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)


P.S: Mi ne certas pri la germana origino sed ĝi devas esti:
In der heroischen Zeit, da Götter und Göttinnen liebten, Folgte Begierde dem Blick, folgte Genuß der Begier.

27 juill. 2006

Hundo kaj lingvo

amika nigra hundo
Mia familio en Svedio havas amikon kiu estas naskita en Orienta Prusujo [gr. Ostpreußen]. Li longtempe antaŭ kiam estis jam infano enmigris Svedion kaj nun tie vivas. Li ofte helpas al azilpetantoj el diversaj landoj (ekzemple al mia familio). Tiu amiko de ni havas hundon; nigran grandan hundon. Mi ne scias el kiu raso estas tiu hundo. Kiam mi estis en Svedio iun tagon li invitis min al sia hejmo. Tie kiam nia amiko pretigis teon mi sur tablo vidis revuon. Tiu revuo estis monata revuo tute pri tiu specifa raso da hundoj el kiujn unu havas nia amiko. Tiam mi pensis ke ĉu tiu internacia lingvo Esperanto estas malpli ol iu specio da hundoj? Ni rajtas interesiĝi pri ĝi, lerni ĝin kaj uzi ĝin. Ni rajtas elspezi niajn energiojn por ĝi eĉ se nur kiel distraĵo. Eĉ intereso de mia amiko al sia hundo estas ordinara kompare kun intereso de iuj pri multe pli bizaraj aferoj (kiujn mi ne malrespektas). Ni, esperantistoj, ne vivas en alternativa mondo. Ankaŭ Esperanto neniel similas al malvarma fuzio, homeopatio, la Podkletnov-gravitoŝildo, hidrinoj aŭ la Heim-spacpropulsado (tiujn aferojn nombras Ken Miner en sia blogo en la 26an de julio). Aliflanke ĝi ne estas danĝera noca afero. Ĝi estas nur lingvo. La plej unua apliko de lingvo estas helpi komunikadon kaj Esperanto tre bone faras tion. Mi ne komprenas kial oni devas pensi ke ĝi ne funkcias. Ĝi sufiĉe bone funkcias por mi ĉar homoj legas kaj komprenas miajn skribaĵojn. Mi rajtas elekti tiun ĉi lingvon kaj skribi en ĝi. Nun se iu deziras alian utilon de lingvo tiu persono povas serĉi ĝin ĉe aliaj lingvoj. Esperanto estas sufiĉe bona por mi.

25 juill. 2006

Pardonpeto pro eraro

Menorah - Religia juda kandelabro
En unu el siaj lastatempaj blogaĵoj (la 22an de Julio), Ken Miner atentigas ke mi estas troiginta kiam skribante tro ĝeneraligante mi estis atakanta tutajn judojn uzante la kliŝon “elektita etno”. Li opinias ke tia sinteno de mi estis fia kaj mi pensas ke li pravas. Mi estas farinta eraron. Pro tio mi petas pardonon de miaj legantoj kaj tiun de neviditaj judaj amikoj. Fakte mi kiel zoroastrano povas atesti ke mia religio neniam estis en konflikto kun judismo kaj eĉ unu el niaj antaŭislamaj reĝoj Kuroŝo la Granda estas omaĝita en Torao ĉar li liberigis judojn en Babilono (kvankam pliposte iuj aliaj el antaŭislamaj iranaj reĝoj estas farintaj iujn malbonajn agojn kontraŭ judoj sed almenaŭ antaŭ islamo en Irano oni ne konas konsidereble gravajn persekutadojn kontraŭ judoj). Persone mi mem estas neniam travivinta maljustan agon aŭ malagrablaĵon truditajn de judo al mi (verdire mi ne estas renkontinta multajn judojn en mia vivo). Ankaŭ tiuj kiuj persone konas min scias ke mi en la fundo de mia koro ne estas antisemito. Mi ne havas malamikecon rilate judojn. Oni eble diros ke mi estas cerblavita por esti kontraŭ judoj sed tio ne veras. Mi estas foreskapinta for de islama teokratio en mia naskiĝlando do pretendoj de islamistoj (onidire nunaj malamikoj de judoj) ne tiom efikas min (mi tre dubeme rigardas ilin kaj malfacilege kredas ilin). Do kio puŝis min skribi tiel malĝentile pri tutaj judoj? Eble mi povus mencii senmezuran koleron sed tio ne pravigas mian eraron. Pro tio mi nur povas bedaŭri kaj ree pardonpeti (kaj vere sincere ĉar mi abomenas abomenon).
Tion dirinte mia opinio pri politika reĝimo (espereble kritikebla) en Israelo ne ŝanĝiĝis. Mi tre forte kredas ke la israela armeo nun faras hororajn krimojn en Libano kaj Palestino kaj tio indignigas min. Eble tio ne multe gravas por vi, sed mi volis post pardonpeti pri mia eraro ankaŭ esprimi mian opinion. Pacon al vi. Shalom Aleichem.

24 juill. 2006

Mi kaj Linukso

Linukso estas bela
Miaj aventuroj kun Linukso komenciĝis longtempe antaŭ, kiam ankoraŭ multaj komputiloj havis la procizilojn 80386 kaj 80486. Tiutempe mi iomete laboris kun simpla distribuo kies nomo estis slackware. Tiam linukso ankoraŭ ne havis la hodiaŭajn allogajn grafikajn interfacojn kaj oni devis tajpi komandojn en teksta interfaco. Ankaŭ skribi novajn programojn por linukso ne estis facila tasko, ĉar tiel nomataj integritaj medioj por skribi programojn (Integrated Development Environment - IDE) ne estis tiom evoluitaj. Tiaj estis miaj unuaj spertoj pri Linukso. Post tio en Francio kiam mi komencis labori por firmao mi denove devigiĝis labori kun Linukso. Tiam nia firmao produktis programojn (kaj mi skribis partojn de ili) kiuj devis funkcii sur ambaŭ mastrumaj sistemoj (Vindozo kaj Linukso). Mi instalis la distribuon Mandrake sur miaj komputiloj (en la firmao kaj hejmen) kaj laboris kun ĝi. Skribi programojn en nova linukso estis pli facila. Nun ekzistis helpoprogramoj kiel KDevelop por helpi skribon de programoj. Ankaŭ plu ekzistis bonaj grafikaj interfacoj kiel GNOMEKDE kiuj plifaciligis interagojn de la uzanto kun la sistemo. Mi unue havis la Linukson Mandrake 9.2 kaj post ĝi 10.1. Sed post eliro el Francio en Svedio kaj Montrealo mi ne trovis tempon por relabori kun Linukso. Kiam mi alvenis al Toronto mi decidis ĝisdatigi mian Linukson. Unue mi trovis la distribuon Fedora Core 5 sed kolego konsilis ke mi devas provi alian distribuon. Finfine mi instalis la Linukson Open Suse 10.1 sur mia komputilo (ĝi ne estas ekzakte sama Suse 10.1 kiun vendas la firmao Novell). Nun mi ege deziras instali makroojn kiujn estas skribinta Bertilo Wennergren por Open Office. Tiel mi povos tajpi supersignitajn literojn. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke linukso (ne Fedora nek Suse) ne disponigas deĉiferilojn (por spektigi - komercajn - DVD-ojn) kiuj havas leĝajn problemojn (kvankam oni povas elŝuti ilin cetere), tiel mi ne povas spekti miajn DVD-ojn per Linukso. Sed feliĉe ankoraŭ Vindozo estas ie en angulo de mia komputilo kaj ĝi faros tion. Jen mia aventuro kun Linusko kiu denove komenciĝas.

20 juill. 2006

Ne instruu abomenon al infanoj

Ne instruu abomenon al infanoj!
Lastatempaj eventoj en Libano devigis min ree pensi pri signifo de la esprimo “elektita etno”. Vere kion signifas esti etno elektita de Dio? La sinteno de Israelo dum tiu ĉi konflikto donas klaran respondon al la supera demando; Tie ekzistas ekvacio. Pro ĉiu morto en flanko de la elektita etno devas morti 10 personoj en la alia flanko. Tion pli malpli montras la statistiko. Pro du soldatoj kaptitaj el flanko de la elektita etno devas esti tuto de lando detruita kaj tuto de nacio punita. Tie ne estas nur fia Hezbolaho* (mi sincere kredas ke Hezbolaho kaj Hamaso estas fiaj grupoj kaj meritas pereon) kiu puniĝos pro siaj krimoj sed tutaj libananoj devas suferi, ĉar ili ne kapablis malhelpi ĝian disvastiĝon. Oni ne demandas kial libananoj ne estis kapablaj malhelpi Hezbolahon. Kial Libano ne havas kapablan armeon? Jes ankaŭ tiu fia Sirio estas tie. La siria reĝimo kulpas pri tio. Sed ĉu Israelo toleris kapablan armeon en Libano? Ĉu ĝi ne invadis Libanon kaj ne detruis ĝian armeon? Ion similan ĝi faris en Palestino. Ĝi faris Mahmud Abason tiom senpova ke la plej sekulara nacio araba (Jes ne estu surprizitaj palestinanoj ĝenerale rekoniĝas kiel la plej sekularaj kaj plej nereligiaj arab-islamanoj - kompare al aliaj arabaj nacioj kaj ne kompare al eŭropanoj) elektis la ekstremistan islaman grupon, Hamaso. Sed ni revenu al nia ekvacio. Usonanoj ankaŭ havas similan ekvacion. Pro 3000 usonaj mortoj en atakoj de la 11-an de septembro devis morti 300000 irakaj kaj afganaj por ke usonanoj senti sin konsolitaj. Unu usonano egalas al, aŭ eĉ valoras pli ol, 100 neusonanoj. Tiaj ekvacioj faras la menciitajn landojn superpotencoj. Israelo ĉiam plendis ke en la alia flanko oni instruas abomenon kaj edukas infanojn pri perfortemo. Jen kiel israela etulino skribas mesaĝon sur bomboj kiuj pliposte uziĝos por mortigi libananojn. Jen instruo de abomeno. Ŝi skribas “kun amo el Israelo”. Ĉu tiel israelanoj instruas amon al siaj infanoj? Ili estas infanoj de etno elektita de Dio**.

* Mi vidis ke iuj en Esperanto skribas Ĥizbulo. Tio nepre estas eraro. Oni povas skribi Hizbulaho (sub influo de la angla lingvo) ankaŭ pli proksime al la arablingva origino oni povas skribi Hezbolaho. Oni eĉ povas forpreni tiun literon “h” kaj skribi Hezbolao, sed Ĥezbolaho, Ĥizbulo, Hezbolo kaj similaj vortoj nepre estas malĝustaj.
** Eĉ se milito estas justa (tiel kiel frapoj kontraŭ Hezbolaho kaj Hamaso nepre estas tute justaj) fari tion estas tasko de militistoj. Defendo de Israelo kaj atako kontraŭ Hezbolaho (kaj Hamaso) estas tasko de IDF (la israelaj defendantaj fortoj, espereble konsistantaj el trejnitaj plenkreskuloj). Mi forte kredas ke oni devas ne eduki infanojn pri abomeno. Kaj bonvole ne diru min ke la alia flanko ankaŭ faras tion; oni ne respondu fifarojn per fifaroj.

P.S: Kvankam kruela sed tiel ŝajnas ke Usono estas doninta verdan signalon (absolute liberajn manojn) al Israelo por fari ĉion ajn kion ĝi volas. Kiom da mortoj el inter civilaj libananoj povas akceptiĝi per la internacia komunumo? Mi taksas ke s-ro Olmert havos tri ĝis kvar semajnojn por fari ĉion eblan por efike neŭtraligi Hezbolahon. Dum tiu tempo bedaŭrinde senkulpaj libananoj ankaŭ mortos.

Skribaĵoj ĉi-rilate de Marie-elen, Parŝo, tiu raporto el B.B.C kaj tiu el AP.

P.S 2: Por esti justa jen priklarigo de kunteksto de la supera foto skribita de Israela blogisto. Ĝi estas en la angla kaj kiam mi skribis mian blogon mi ne konis ĝin.

17 juill. 2006

Ĉu filozofio pri amo?

Psiĥo
Ĉi-semajnfine kun granda plezuro mi legis tiun ĉi tekston de Alexander Moseley [Aleksandro Mozeli] pri filozofio de amo. Estas interesa kiel oni tie klasifikas amon en tri kategorioj; Eros (ne rilate al hodiaŭa senco de tiu vorto pri erotaĵoj kaj seksallogeco) kiu plie aludas al amo laŭ platon-sokrata vidpunkto. Tio estas ami ion (aŭ iun) ĉar fakte homo postserĉas transcendan belecon tra ĉiu amo. Philia [filia] kiu estas amo laŭ aristotela vidpunkto. Ĉi tie oni plie konsideras motivojn por ami. Laŭ tiu ĉi vidpunkto ni amas aliajn ĉar ili ankaŭ amas nin, ĉar ili estas utilaj por ni aŭ ĉar ili havas saman valor-sistemon kiun ni ankaŭ havas. Finfine Agape kiu estas miksaĵo de la du antaŭaj vidpunktoj. Ĝi estas grandparte influita de [aŭ ĉu influinta?] jud-kristana tradicio. Aldone al la temo de la artikolo mem kiu estis filozofiado pri amo min interesis rekonfirmiĝo de tiu fakto ke por la okcidentano la filozofio, scienco kaj ĉio alia komenciĝas en Grekio kaj finiĝas en la okcidento. Por tiu persono Hindujo, Persujo, Ĉinio aŭ iu ajna alia antikva civilizacio simple ne ekzistas (aŭ ne meritas atenton). Antaŭnelonge miaj torontaj amikoj aplaŭdis la kinfilmon Aleksandro la Granda antaŭ mi. Ili ne sciis ke kiel irandevena persono por mi Aleksandro estas invadinto kiu detruis Iranon. En la persa lingvo ni ne nomas lin Aleksandro la Granda sed Eskandar Goĝastak [goĝastak signifas ke Dio damnu lin!].
Revenante al la teksto tie estas kelkaj konsiderindaĵoj; El la vidpunkto platon-sokrata pri amo (Eros), la amo kiun ni trovas sur tiu ĉi tero postserĉante la idealan belecon ne vere povas tute kontentigi nin dum la vivo ĝis morto. En tiu perslingva blogo en kiu mi unuafoje trovis mencion pri la supera teksto oni estis demandinta ke ĉu tiu aserto ne povas esti elirpunkto por filozofiado pri sinteno de tiuj kiuj sinmortigante faras teroristajn atencojn? Ili laŭ si mortigas sin por nobla celo. Por mi mem kiel studanto de fiziko estas interesa scii ke ĉu ni povas ĉiam redukti amon al funkciado de hormonoj, organoj kaj fiziologia sistemo? Se jes kiel? Tio eble por amo kiel seksa impulso povas funkcii, sed kion oni povas diri pri amo de gepatroj al siaj infanoj aŭ pri gefrataj amoj k.s? Finfine min tre interesis tiu vidpunkto ke iuj konsideras amon (kiel iu sistemo de konvencioj, valoroj kaj etiketoj) kiel opio de virinoj (analoge al religio kiel opio de amasoj). Laŭ ili amo estas inventaĵo de viroj por konservi sian regadon super virinoj! Tiu artikolo estas ege instrua kaj tre amuza. Mi kosilas ke se vi scipovas la anglan lingvon nepre ĵetu rigardeton al ĝi.

P.S: La supera pentraĵo, Psiĥo kaj Kupido © Muzeo de Louvre, Parizo, estas verko de franca pentristo François GÉRARD (1770 - 1837).

14 juill. 2006

El Avesto (3)

Longtempe antaŭ en tiu ĉi blogo mi skribis tradukojn de du preĝoj el Avesto. Depost tiam mi ĉesis traduki tiun tekstaron ĉar mia vivokondiĉoj ŝanĝiĝis, mi havis malpli da tempo kaj ankaŭ ĉar por traduki aliajn partojn de Avesto mi bezonis al pli fidindaj fontoj. Nun mi havas pli bonajn kondiĉojn kaj povas pasigi vesperojn por legi kaj skribi. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas konsidereblajn fontojn sed mi havas kelkajn fidindajn tradukojn de Avesto al la angla. Finfine mi decidis daŭrigi tradukon de Avesto ĉar tiel ŝajnas ke neniu alia zoroastrano krom mi estas jam esperantisto (kaj mi ne esperas ke unu el miaj samreligianoj tre baldaŭ sufiĉe bone lernos la lingvon). Mi strebos fari tion laŭ miaj kapabloj pleje bone. Ankaŭ mi decidis unue traduki Gathaon (Gacao, Gatao) ĉar ĝi estas la plej grava parto de Avesto. Oni opinias ke ĝi estas diritaĵoj de Zoroastro mem (kvankam kelkaj el okcidentaj esploristoj dubas pri ekzisto de persono de la profeto) aŭ tre alproksimaj al liaj diritaĵoj. Ĉiuokaze lingve ĝi estas tre antikva kaj pli proksima al Sanskrito kompare kun la aliaj partoj de Avesto. Ankaŭ mi mem persone opinias ke ĝi sufiĉe bone spegulas esencan spiriton de la religio zoroastrismo. Mi grade, iom post iom kaj malrapide faros tiun tradukon kaj esperas ĝis fino de mia vivo fini ĝin. Dum mi skribos tradukojn de versoj de Gathao mi ankaŭ komentos pri ĝi, pri ĝiaj diversaj partoj kaj piednotos ĝiajn signifojn. Se legado de religiaj tekstoj enuigas vin bonvole pardonu min, sed mi sentas devon rilate tradukadon de tiuj ĉi tekstoj.

Jen la unua kanto de la unua parto (Ahunavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Ahja jasa nemangha ustanazastu rafezrahja manje-uŝ mazda pa-urvim spentaĥja aŝa vispeng ŝjaocana vanghe-uŝ ĥratum mananghu ja ĥŝneviŝĉa ge-uŝĉa urvanem.

Ĝia traduko :
Mazdao, ho la plej saĝa! mi preĝas vin kun levitaj manoj. Unue mi petas subtenon tra antaŭenrigardanta mensostato. Mi preĝas povi agadon laŭ la virto kaj pensadon laŭ la saĝeco. Tiel mi povu alporti ĝojon al la animo de la kreita universo.

Tio povas esti esenco de ĉiuj preĝoj en mazdaismo. Tie oni ne petas pri riĉeco, prospero aŭ feliĉo sed pri kapablo por povi agadon laŭ la virto (Aŝa – mi antaŭe estas skribinta pri ĝi) kaj pensadon laŭ la saĝeco. Aliflanke tion oni petas por alporti ĝojon al tuto de la universo.

El Avesto (1), (2).

P.S: Mi decidis plu ne skribi transskribon de versoj per la persa alfabeto ĉar ĉiuokaze la nuntempa alfabeto de la persa lingvo (kiu estas varianto de la araba alfabeto) ne taŭgas por la avestaj voĉoj. Estus pli bona se mi povus skribi la transskribojn per la internacia fonetika alfabeto sed bedaŭrinde mi ne konas ĝin kaj ne estas lingvisto.

13 juill. 2006

Nekredebla stulteco

Ĉu vi ŝatas legi iun tre stultan aserton? Jen rasista itala politiksito Roberto Calderoli kiu diras:
Italy's all-white team, from a largely devout Catholic populace, had won against a France team which sacrificed its own identity by lining up blacks, Islamists and Communists to get results.
La tute blankhaŭta teamo de Italio, teamo konsistanta el sindediĉaj katolikoj, gajnis kontraŭ la teamo de Francio kiu fordonis sian propran identecon kunigante nigrhaŭtulojn, islamistojn kaj komunistojn.

Tiaj asertoj nur naŭzas min.

Pri E-Blogoj (8)

En enkonduko de la libro ekstremoj oni ĝojis ke de tempo al tempo grupo da talentaj verksitoj aperas en iu regiono de la mondo kaj pliriĉigas la esperantan literaturon per siaj laboroj. Tie oni bonvenigis laborojn de iberaj verksitoj Fernández, Camacho, Neves kaj Dek. Antaŭ tiu ibera skolo la esperanta literaturo estis jam spertinta aliajn literaturajn skolojn el Britio kaj Hungario. En aro da E-blogoj ankaŭ de tempo al tempo aperas ondoj kies originoj estas en iu specifita parto de la mondo. Sed pli precize oni devas diri ke tiuj ondoj estas rezulto de laboro de E-blogistoj kiuj havas komunajn denaskajn lingvojn. Mi mem unue allogiĝis al E-blogoj trovante E-blogojn de hispan/portugallingvaj blogistoj. La plej unua E-blogo kiu min allogis estis Bitakoro de Manolo. Post ĝi Kvardek Du de Luis. Nepre oni ne forgesu skribitajn pensojn de iu alia Luis kaj esperantan blogon de Tonyo. En aro de tiaj blogoj du blogoj de Fátima mia haveno en Esperantio kaj La sekreta ĝardeno havas apartajn lokojn pro ilia literatura enhavo. Alia literatura blogo de tiu grupo estas dokita poezio. Post tiu abundo da E-blogoj skribitaj de hispan/portugallingvanoj nun venas ondo de E-blogoj kiuj estas laboro de francparolantoj. Mi antaŭe konis kelkajn el tiajn blogojn. Ekzemple efemera blogo Amo ĉiam aŭ la E-blogo Nigrejo estas relative malnovaj blogoj. Sed lastatempe apris novaj E-blogoj de francparolantoj. En kebekio oni povas nomi la blogon de Michel Légaré, Tehom. Oni ankaŭ bone konas la blogfotaron de Genova kiu malmulte skribas sed havas tre belajn fotojn. Inter pli novaj blogistoj el Francio oni povas nomi blogon de Parŝo kaj tiun de Mari-elen, Faldfalio. Pere de tiuj blogoj oni povas vidi la mondon tra diversaj kaj multkoloraj vidanguloj. El kie estos la venonta ondo da E-blogistoj? Ĉu vi scias?

Miaj antaŭaj skribaĵoj pri E-blogoj (7), (6), (5), (4).

P.S: Mi forgesis tiujn ĉi blogojn kaj nepre tio ne estas la tutaj E-blogoj de franclingvanoj, kaosa mondo, tia estas mondo kaj Bonvenon en la antaŭurbo de mia mondo.

11 juill. 2006

10 juill. 2006

Forgesita genocido

Mi antaŭe skribis pri interetnaj konfliktoj kiuj kaŭzas batalojn kaj estigas suferojn. Tiu blogaĵo de mi estis reago al plendo de turkaj irananoj pri opresado farita de persoj. Historio tamen diras ke turkoj ne estis ĉiam viktimoj de opresado. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke ili mem iam estis opresantoj. Eble unu el etnoj kiuj en Azio estas ege suferintaj pro (iama) opresado farita de turkoj estas la armena etno. Vundoj de tiu opresado ne estas ankoraŭ konsolitaj ĉar turkoj rezignas rekoni siajn erarojn. Armenoj pretendas ke ili ekde 1894 estis turmentataj de otomanoj. Sed ili pli emfazas grandan nombron da mortoj inter la jaroj 1915 kaj 1918. Ili opinias ke dum tiu epoko en la otomana imperio okazis genocido kontraŭ armenoj. Kvankam la afero ne nur temas pri interetnaj konfliktoj sed ankaŭ interreligiaj malfacilaĵoj tamen Turkio rifuzas pretendojn de armenoj. Hodiaŭ en la mondo kelkaj landoj kiel Usono pro politikaj profitoj ne atentas la aferon kaj asertas nenian oficialan pozicion pri ĝi. Aliflanke kelkaj aliaj landoj kiel Francio kaj Kanado akceptas pretendojn de armenoj kaj rekonas ke tie estas okazinta ia genocido. Eĉ lastatempe Turkio revokis siajn ambasadorojn el tiuj du landoj por protesti tiun ĉi rekonadon. Kiam mi estis en Montrealo tie mi spektis dokumentan filmon pri t.n. la genocido de armenoj. En ĝi oni intervjuis kun travivantoj de la eventoj (ne estas stranga ke ĝis kelkaj jaroj antaŭ ili estis ankoraŭ vivaj ĉar de 1915 ĝis hodiaŭ pasas nur 91 jaroj) kaj ili rakontis siajn viditaĵojn. Turkoj rifuzas pretendojn de armenoj uzante kelkaj argumentoj;
Unue ili pretendas ke armenoj en la otomana impreio kunlaboris kun rusio (tiama malamiko de la otomana imperio) kaj pro tio oni movigis ilin malproksimen de la landlimoj. Tio ŝajnas stranga ĉar en la historio oni ne legas pri granda armea ribelo de armenoj. Tie nur menciiĝas kelkaj disaj teroristaj agoj sed pro kulpo de malgranda nombro da personoj oni ne punas tuton de iu nacio. Eĉ se oni akceptas kialon de tiu translokigo tamen ne eblas kompreni kial translokigitoj devis tiom grandnombre morti.
Turkoj pretendas ke nombro de mortoj ne estis milionoj tiel kiel armenoj pretendas sed kelkdekmiloj. Tio ŝanĝas nenion. Mi memoras pri verso el iu sankta libro (ĉu Biblio aŭ ĉu Korano?) kiu diris murdi nur unu personon estas kiel murdi tutajn homojn. Ĉu se nazioj mortigus malpli ol milionon da judoj ilia ago devus plu ne konsideriĝi genocido? Same stulta argumento hodiaŭ aŭdiĝas pri la eventoj en Sudano. Kelkaj opinias ke ĉar tie ne mortas milionoj da homoj do tie ne estas okazanta genocido.
Turkio pretendas ke tie estis 500000 turkoj murditaj de armenoj. Tio ankaŭ ŝajnas stranga por mi ĉar tiu nombro ne estas nenio kaj se tiom da turkoj estis murditaj de armenoj (en la otomana imperio en kiu loĝis kelkdekmilionoj da turkoj kaj estis regata de turkoj – kun armeo, polico kaj jursistemo) ne eblis tiel kredigi ĝian malon kiel la vero.
Finfine turkoj pretendas ke la mortoj okazis dum malorda stato estigita pro la unua mondomilito kaj tuto de la nacio (turkoj kaj armenoj kune) suferis pro tiu situacio. Tamen proporcio inter la nombro de mortoj kaj la populacio montras ke ĉiuj partoj de la nacio ne same sentis efikojn de la krizo (armenoj preskaŭ malaperis en la otomana imperio – hodiaŭ en turkio nur vivas ĉirkaŭ 40000 ĝis 50000 armenoj – tio estas morto de pli ol 95% de iama populacio dum se konsideri ke unu miliono da turkoj mortis tio estas 14% perdo). Turkoj mencias grandan nombron da pereintoj de ambaŭ partoj dum la eventoj de tiu epoko. Sed en tiaj pritaksoj oni ofte miksas du preterajn aferojn. Turkojn mortigis la eksterlandaj soldatoj (aŭstraj, anglaj kaj rusaj) dum armenojn mortigis turkoj mem.
Mi mem plie inklinas kredi version de armenoj ĉar ĝis la 80-aj jaroj la turkoj ankaŭ rifuzis akcepti ke en Turkio vivas kurdoj. Hodiaŭ oni scias ke tie loĝas preskaŭ 10 milionoj da kurdoj kiuj ne rajtas studi en sia propra lingvo, ne rajtas paroli ĝin kaj ĝuas nenian feliĉon en la lando de turkoj.
Komitas - frakasita poetoFinfine permesu min traduki tiun ĉi poemon de Komitas* omaĝe al la pereitaj armenoj :

Je ne distingue plus le dimanche des jours de la semaine.
On m’a passé à la broche et on m’a mis sur le feu.
Cela m’est égale de brûler, c’est d’être loin des miens que je souffre ;
Grue, n’as-tu pas une petite nouvelle de notre pays?
Tu viens de Bagdad, tu vas vers la campagne,
Je te confie ce petit papier que j’ai écrit ;
Que Dieu nous en soit témoin,
Tu le feras parvenir à ma bien-aimée.
J’ai écrit dans mon papier que je suis resté ici,
Que je n’ai pas eu un seul jour de bonheur,
Et que ma peine est d’être loin des miens,
Grue n’as-tu pas une petite nouvelle de notre pays?

Mi plu ne distingas dimanĉojn de aliaj tagoj de la semajno
Oni estas pasiginta trapikilon tra mi kaj estas metinta min sur la fajro
Por mi bruli ne gravas, esti for de miaj amatoj estas dolora
Gruo ĉu vi ne havas iun novaĵeton pri nia lando?
Vi venas el Bagdado, vi iras al kamparo,
Mi konfidas al vi tiun ĉi mallongan leteron kiun mi estas skribinta ;
Ke Dio estu nia vidatestanto,
Vi donu ĝin al mia amatino.
Mi estas skribinta en mia letero ke mi estas restinta ĉi tie,
Ke ĉi tie mi havis neniun tagon feliĉan,
Kaj ke mia doloro estas pro forestado for de miaj amatoj,
Gruo ĉu vi ne havas iun novaĵeton pri nia lando?


* Komitas estis armena poeto, pastro, komponisto kaj muzikisto kiu naskiĝis en Konstantinopolo. Oni konsideras lin kiel la fondinto de la armena muziko. Li dum mallonga tempo estis sendita al koncentrejo. Sub premo de okcidentaj landoj la otomana aŭtoritato liberigis lin sed tio kion li vidis en la koncentrejo kaŭzis lian psikan malsanon.

6 juill. 2006

Demando

Karaj legantoj de mia blogo! Mi hodiaŭ havas demandon. Ĉu mia Esperanto estas sufiĉe klara? Ĉu vi facile komprenas tion kion mi skribas? Ĉu mia stilo ne ŝajnas influata de mia scipovo pri la persa lingvo? Ĉu mi faras gravajn erarojn? Bonvole helpu min por plibonigi miajn skribaĵojn ĉi tie.

Dankon

4 juill. 2006

La tago de Kanado

Kanada federa polico
En la pasinta semajno, la 1-an de julio estis la tago de Kanado. Bedaŭrinde por mi, tio estis la unua tago de mia loĝado en nova apartamento (en kiu mi jam havas neniun meblon). Pro tio mi ne sukcesis ĉeesti aŭ eĉ elfore vidi ceremoniojn kaj artfajraĵojn kiuj okazis dum ĉi tiu tago. Tamen mi havas du statistikojn pri Kanado; Unue plejparto (89%) de kanadanoj geedziĝas nur unu fojon en sia vivo, 10% de ili geezdiĝas por la dua fojo kaj malpli ol 1% geezdiĝas pli ol du fojojn. En Kanado 23% de geedziĝoj finiĝas per divorco.
Alia tute ne ĝojiga statistiko asertas ke Kanadao estas la sesa plej granda eksportanto de armiloj en la mdono dum 2004. Tiel ĝi eksportis armilojn eĉ pli ol Ĉinio kiun ĉiam oni konsideras kiel grandega eksportanto de armiloj.
Alia afero pri Kanado: En Usono la ĉefa polica organizaĵo havas specifatan nomon FBI (Federal Bureau of Investigation). Ankaŭ en Anglujo tia organizaĵo nomiĝas Scottland yard. En Kanado la federa polico nomiĝas RCMP (ang. Royal Canadian Mounted Police - fr. Gendarmerie royale du Canada, GRC) sed oni simple nomas ĝiajn personalojn Mounties. Ili estas unu el simboloj de la lando. Eble vi konas ilin pro diversaj Holivudaj kinfilmoj kaj iliaj bildoj en rakontoj kaj animacioj. Ili estas tre konataj pro siaj ruĝaj uniformoj, sed niatempe dum ĉiutaga laboro ili ne havas tiun uniformon (kaj ne rajdas ĉevalojn). Nur dum ceremonioj ili metas ĝin.
Kaj finfine ĉu vi sciis ke vizaĝo de Reĝino Elizabeto la Dua kiam ŝi estis jam infano (kaj ne ankoraŭ reĝino sed princino) estas desegnita sur la 20-dolaraj (kanadaj) monbiletoj en 1935? Jen tiu monbileto.
Infana Reĝino sur monbileto
P.S: Tute cetere oni scias ke mi ne ŝatas iujn sintenojn de Israelo, tamen pri la aktuala krizo mi opinias ke Israelo havas tutajn rajtojn por uzi forton kaj militajn rimedojn por respondi al provokoj de Hamas. Gvidantoj de Hamas ne nur estas ekstremistoj senraciaj sed ankaŭ tute stultaj. Tiu argumento ke ili estas elektitaj dum libera balotado ne pravigas ilin por fari ĉian stultan faron.