29 sept. 2006

Alproksima malproksimeco

Tri aŭ kvar semajnoj antaŭ mi mendis kelkajn revuojn el Usono. Du semajnoj post tio mia patrino sendis al mi kelkajn aferojn kiujn mi estis postlasinta en Svedio. Jen surprizo! Poŝta pakaĵo kiun estis sendinta mia patrino atingis min pli frue ol la revuoj menditaj de Usono. Kiam mi demandis tiun firmaon el kiu mi estis mendinta la revuojn ili precizigis ke poŝtitaĵo devas atingi min post inter 6 ĝis 10 semajnoj (ili sendas ĝin per la tera poŝto). Mi estas jam aŭdinta historiojn similajn al tio el ambaŭ esperantistaj kaj iranaj amikoj. Juĝante nur surbaze de poŝtaj interŝanĝoj oni ne povas kredi ke Usono estas geografia najbaro de Kanado. Sed kredu min el Montrealo oni povas iri al Nov-Jorko per nur kelkhora veturado (mi ne scias kiuj grandaj usonaj urboj estas alproksimaj al Toronto eble Detrojto aŭ Ĉikago). Ni ĉi tie en Kanado estas ege alproksimaj al Usono (geografie). Kiam mi rigardas lagon de Ontario, kiu estas tuj apud la urbo mi konscias ke en alia flanko de tiu lago situas Usono. Sed tiu alproksimeco ankaŭ havas alian aspekton. Kanado estas en alia flanko de la plej longa kaj la plej sendefenda landlimo de Usono. Mi povas kompreni kial usonanoj angoras kiam Kanado akceptas almigrantojn kiel mi. Ĉiuokaze por ili, ni ĉiuj konsideriĝas kiel danĝeraj teroristoj, ĉu ne?

P.S: La usonaj urboj Buffalo, Rochester kaj Syracuse estas en alia flanko de la lago de Ontario.

27 sept. 2006

Invito por Esperanto-Tago

دوستان سلام. امروز می خواهم شما را دعوت کنم تا در برنامه ای شرکت کنيد که آن را انجمن امريکايی اسپرانتو پيشنهاد کرده است. این برنامه پيشنهاد می کند که وبلاگ نويسان از نقاط مختلف دنيا در روز ١٥ دسامبر که روز اسپرانتو هست يک مطلب در باره زبان و نقش آن به عنوان يک وسيله ارتباطی بنويسند و این مطلب را به دو زبان يکی زبان خودشان (مادری و/يا ملی) و ديگری زبان بين المللی اسپرانتو در وبلاگشان درج کنند. چون ما از آنانی دعوت می کنيم که اسپرانتو نمی دانند اسپرانتو دانانی مثل من آماده هستند تا کمک کنند و این مطالب را در حد توان به اسپرانتو ترجمه کنند. من نمی خواهم در باره مزايا و ويژگی های اسپرانتو انشا بنويسم. شما می توانيد اطلاعات کاملی در این باره روی وب سايت انجمن ایرانی اسپرانتو (موسسه سبز انديشان) پيدا کنيد. تجربه به خود من نشان داده که ياد گيری زبان اسپرانتو سودمند است و افق های تازه ای را فرا روی آدمی باز می کند. امروزه بخش اسپرانتو دايره المعارف ويکی پديا يکی از فعال ترين بخش های آن هست. من خودم نظراتم را به اسپرانتو در وبلاگم می نويسم و آن ها را کسانی از ژاپن، فرانسه، انگليس، امريکا، کلمبيا و اسپانيا مي خوانند. اگر من به انگليسی مي نوشتم شايد تعداد بيشتری آن را مي خواندند اما اولا من نمی توانستم به این راحتی مطالبم را بنويسم و ثانيا خوانندگانی از چنين گستره فرهنگی و ملیتی گوناگونی نمی داشتم. بعضی اسپرانتو دانان فارسی زبان مثل من به اسپرانتو ديدگاه هايشان را به اطلاع ديگران می رسانند. گروه ديگری از آنان به فارسی در باره اسپرانتو می نويسند. اگر مايل هستيد در این برنامه مشارکت کنيد لطفاً آمادگی خودتان را اعلام کنيد و مطلب خودتان را برای ١٥ دسامبر تهيه کنيد. همچنينً اگر مي خواهيد ترجمه آن به اسپرانتو را هم با کمک هم تهيه کنيم فاصله زمانی مناسبی را برای انجام این کار در نظر بگيريد. از توجه تان به این دعوت سپاسگزارم.
ترجمه‌ی شعر/ اسپرانتو (جن و پری)
ترجمه‌ی چند شعر از هومن عباسپور
ترجمه‌ی چند شعر از علی‌رضا دولتشاهی
در باره اسپرانتو در راديو صدای آلمان

Ĉi tiu teksto estas por inviti perslingvajn blogistojn por partopreno en la programo Esperanto-Tago. Pardonu min se mi ne tradukos ĝin en Esperanto, sed tio ne necesas.

26 sept. 2006

El libroj al homoj

La germana poeto Heinrich HEINE (1797-1856) en sia tragedia verko Almansor skribas:

Ĉie tiuj kiuj bruligas librojn finfine ankaŭ bruligos homojn.
Where they burn books, they will end in burning human beings.
Ceux qui brûlent les livres finissent tôt ou tard par brûler des hommes.


P.S: Mi pensas ke la germana teksto devas esti "Dort, wo man Bücher verbrennt, verbrennt man am Ende auch Menschen". Tiu skribaĵo estas citita por rememorigi hororojn de la koncentrejo Dachau

23 sept. 2006

El historio de la scienco (2)

Aritmetiko

Pro iu populara mito, multaj kredas ke scienca esploro estas neŭtrala (t.e. senpartia) rilate interkonkurantajn ideojn. Tio ne veras, ĉar neniu scienca esploro okazas en vakuo. Ĉiu esploristo havas ideojn, kredojn kaj preferon kiuj vole nevole influas lian aŭ ŝian laboron (estas bone konata tiu aserto de Einstein kiam li malfavore al statistika aspekto de la kvantuma mekaniko diris Dio ne ludas ĵetkuban ludon kun la universo – ang. God don’t play dice with the universe). Nun kiel kaj ĝis kiu grado tiu prefero de iu esploristo devas esti permesata por influi lian aŭ ŝian laboron? Tio estas alia demando.

  • Mallumaj tagoj en Eŭropo

Mezepoko ne estis la plej bona epoko de Eŭropo. Jam depost 1478 kiam tiutempa papo estis transmetinta aŭtoritaton pri la inkvizicio en Hispanio al tiea reĝo Ferdinando kaj edzino de tiu reĝo Izabelo, aferoj iĝis pli kaj pli malbonaj. Oni persekutis homojn akuzante ilin pri ateismo aŭ herezo, senigis ilin je iliaj posedaĵoj, sendis parton de tiuj posedaĵoj al la reĝo kaj la restintan parton al Papo. La unuaj viktimoj de la inkvizicio bruligiĝis en la 6-an de februaro 1481. Tiel nur ĝis la 4-an de novembro de la sama jaro, 298 homoj bruligiĝis. Kontraŭ fifaroj de Vatikano ribeloj disvastiĝis tra la tuto de Eŭropo, specife en Francio kaj Germanio. Martin Luther en tia tempo en 1483 naskiĝis. Li studis la religion kaj jam en 1508 komencis instruadon. Sed kun tempopaso li grade seniluziiĝis pri la kondutoj de Vatikano. En 1518 Martin Luther publikigis tekston kontraŭ papo. Vatikano tuj kondamnis Luther-on sed homoj amase allogiĝis al liaj ideoj kaj tiel la movado de protestanismo naksiĝis.

  • Intelektulo kontraŭ katolika eklezio

Inter homoj kiuj allogiĝis al ideoj de Martin Luther estis la germana matematikisto, Michael Stifel [mi pensas ke lia nomo eble pronociĝas kiel Miĥael Ŝtifel]. Li naskiĝis en 1487 en la germana urbo Essligen. Post fini siajn studojn en la universitato Wittenberg li komencis laboron kiel katolika pastoro en 1511. Tuj post tio, Stifel komencis antaŭmeti dubojn pri reguloj de katolikismo. Rezulte de tio, li devigiĝis foriri for de la monaĥejo en kiu li laboris. Li reiris al Wittenberg kaj iĝis Luterano. Stifel estis scivola kaj samtempe fervora kristano. Li ege kredis Biblion, legadis ĝin vorto post vorto, frazo post frazo kaj ĉiam strebadis kompreni ĝiajn instruojn kaj vivi laŭ ili.

  • Mistero de nombroj

En la antikva tempo precipe en Babilono nombroj konsideriĝis misteraj. Kelkaj el ili konsideriĝis bonaŭguraj kaj kelkaj aliaj malbonaŭguraj. Pro influo de tiaj ideoj eĉ hodiaŭ ni rigardas iujn nombrojn kiel 7 kaj 13 specialaj. En la antikva Gerkio, Pitagoro forte kredis misterecon de la nombroj kaj tiaj kredoj ege influis la grekan filozofion. Stifel ankaŭ iel kredis misteran potencon de nombroj. En Apokalipso la nombro 666 iel asociiĝas al Antikristo aŭ Satano*. Stifel sciis tion kaj ĉar malŝatis papon do provis iel rilatigi tiun nombron al lia nomo, Leo X (Leo dek). Li skribis nomon de papo en la latina LEO DECIMVS, forprenis tiujn literojn kiuj en la latina lingvo ne estas asociitaj al nombroj, t.e. E, O kaj S. Post tio li reordigis la restintajn literojn kaj trovis la kombinaĵon MDLCVI. Stifel aldonis la literon X el la originala nomo de papo al la kombinaĵo kaj trovis MDCLXVI. Finfine li forprenis la literon M ĉar ĝi aludis al “mysterium” kiu signifas la religia mistero. La rezulto estis DCLXVI kaj en la latina nombrosistemo tio estis :

(D=500)+(C=100)+(L=50)+(X=10)+(V=5)+(I=1)=666

Tio laŭ Stifel signifis ke papo estas Antikristo. Reage al tiu aserto de Stifel la katolika teologo, Peter Bungus, decidis skribi 700 paĝan libron por pruvi ke ne nomo de Papo Leo X sed tiu de Martin Luther asociiĝas al la nombro 666 kaj li estas Antikristo.

  • Fino de la mondo

Kiam Stifel trovis tiu ĉi rilaton inter nomo de papo kaj nombro 666, li ĝoje informis Luther-on pri sia eltrovo. Martin Luther gratulis lin sed konsilis ke li okupu sin je pli utilaj aferoj kaj ne laboru pri tiaj skolastikaj ideoj. Bedaŭrinde Stifel ne sekvis tiun konsilon. Li estis tro allogita al teksto de Apokalipso kaj ŝatis malkovri ĝian misteron. Tial dum li laboris kiel pastoro en la germana urbo Lochau (nuntempe Annaberg) li faris serion da kalkuloj kaj konkludis ke la mondo finĝos precize je la 8-a horo de la 19-an de oktobro 1533**. Li anoncis tiun eltrovon al la publiko ĉe la sojlo de la nova jaro 1522. Ĉar la publiko sciis ke li estas fervora kristano kaj renoma matematikisto do kredis tiun nome sciencan antaŭdiron. Homoj komencis pretigi sin por alveno de fino de la mondo. Oni plu ne prizorgis pri kultivaĵoj aŭ staplado de nutraĵoj. Kelkaj preferis mortigi sin anstataŭ atendi la lastan tagon. Iuj el la loĝantoj bruligis siajn domojn por senigi sin je materiaj posedaĵoj kaj tiel plifaciligi rektan aliron al la paradizo. En Lochau ekzistis du drinkejoj kaj depost anonco de Stifel ili neniam malpleniĝis de homoj. Posedantoj de la drinkejoj donis drinkaĵojn senpage. Ankaŭ oni permesis ke iu dormu senpage en gastejoj de la urbo. Dum tiaj eventoj okazis historiisto de la urbo forprenis tuton de mono de la trezerejo kaj foriris. Kompreneble la antaŭdirita momento alvenis kaj nenio okazis. Koleregaj loĝantoj kunvenis kaj postulis ekzekutiĝon de Stifel. Urbaj aŭtoritatoj arestis Stifel-on kaj por protekti lin metis lin en prizono. Post plikalmiĝo de la situacio Martin Luther eltiris Stifel-on for de tiu malfacilaĵo sed devigis lin por ke li promesu plu ne profeti.

  • Jen matematikisto

Post tiuj eventoj Stifel okupis sin je la vera matematiko. Li plu ne provis malkovri misteron de nombroj, tiun de religiaj tekstoj. Ankaŭ li plu ne provis profeti. Stifel komencis studi laborojn de italaj kaj germanaj matematikistoj kiuj estis antaŭ li. Post iom da tempo li mem kontribuis al progreso de la matematiko. Li estis unu el la plej unuaj matematikistoj kiuj uzis negativajn nombrojn por kalkulo. En sia plej mondfama verko Arithmetica Integra (publikigita en 1544) li aludas al du progresioj unu aritmetika :
-4, -3, -2, -1, 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6
kaj la alia geometria :
1/16, 1/8, ¼, ½, 1, 2, 4, 8, 16, 32, 64
Post tio li skribas :

Adicio en aritmetika progresio estas analoga al multiplikado en geometria progresio. Multiplikado en aritmetika progresio estas analoga al sinmultiplikado (potenci) en geometria progresio. Duobli anon de aritmetika progresio estas kiel kvadratigi tiun anon de geometria progresio kiu akordas la menciitan anon de la aritmetika progresio. Divido en aritmetika progresio estas analoga al radikado en geometria progresio.


Stifel komprenis gravecon de tiuj ĉi eltrovoj ĉar li skribis :

tiel eblas skribi dikan libron pri misterajn kvalitojn de nombroj sed mi devas heziti tion kaj fermi miajn okulojn al ĝi.


Tio ĉio elmontras ke li estis treege alproksimiĝinta al la ideo de logaritmo, sed pro timo de alia eraro ne disvolvis ĝin. En la sama libro kaj por trovi rezulton de sinsekvaj dividoj Stifel solvas ekvacion kun nekonata potenco. Tiel por solvi la ekvacion (27/8)x = 2187/127 post komplikaj kalkuloj li trovas la respondon x=21/3.
Stifel faris alian tre gravan kontribuon pri la matematiko; li estis la unua eŭropa matematikisto kiu regule uzis la simbolojn +, - kaj √ por adicio, subtraho kaj radiko. Enfakte tiuj simboloj antaŭ li ankaŭ uziĝis per iuj matematikistoj sed ne regule kaj ne ĉie. Lia laboro helpis pli vastan akceptiĝon de tiuj simboloj per aliaj matematikistoj.

* En la 6-an de junio 2006 Wouter Pilger pri tio estas skribinta en sia Grizula Blogo.
** Tio ne estis la unua nek la lasta antaŭdiro pri preciza momento de fino de la mondo. Lastatempe alia iluminita persono faris tion. Mi estas jam skribinta pri tio ĉi tie.

20 sept. 2006

Prilingva demando

Dum mi en NPIV serĉis por uzmaniero de la verbo obsedi mi rimarkis ion. Al mi tiel ŝajnis ke en Esperanto por multaj verboj kiuj montras impreson la direkto estas el la impresinto al la impresito; Io (obsedas, interesas, fascinas, surprizasimpresas) iun. Ĝis nun mi trovis unu ekzemplon kontraŭ tiu regulo kaj ĝi estas miri (iu miras pri io). Mi ne estas lingvisto. Ĉu tiu impreso mia havas ian ajnan signifon en la lingvistiko? Ĉu tio estas iu komuna trajto de Indo-eŭropaj lingvoj?

18 sept. 2006

Hororo en Montrealo

Policano apud korpo de atakinto
Denove malsana menso kreis tragedian eventon. Unuafoje kiam mi aŭdis pri pafado en la altlernejo Dawson en Montrealo, mi preĝis. Mi preĝis por ke la pafinto ne estu nigrhaŭtulo, arabo aŭ islamano. Mi deziris tion ĉar jam en la socio estas multe da abomeno rilate tiujn ĉi homgrupojn. Tial ĉiu incidento de tiu tipo povas kaŭzi severajn reagojn kontraŭ ili kaj plikomplikigi la jam komplikan situacion. Feliĉe (se en tuto de tiu afero estus iu ajna feliĉaĵo kaj bedaŭrinde ne estas tia) mia preĝo realiĝis kaj la atakinto estis blankhaŭta eŭrop-rasa kanadano (statistikoj montras ke almenaŭ en Usono – kaj nordameriko - preskaŭ ĉiuj pafatakintoj al lernejoj estis blankhaŭtaj viroj. Ankaŭ en Usono la plejmulto de infanmolestintoj – tiuj kiuj estas kaptitaj – kaj plurmurdintoj – ang. Serial Killer - estis blankhaŭtaj, kvankam tiuj statistikoj ne signifas ke neblankhaŭtuloj ne faras tiajn krimojn). Nun la socio povas analizi la eventon preter kutimaj antaŭjuĝoj kiuj ofte aperas kiam krimo okazas per nigrhaŭtulo aŭ ano de alia minoritato. Jam oni parolas pri rolo kiun la socio povus ludi por preventi tiun ĉi tragedion. Tiel ŝajnas ke atakinto skribis blogon en kiu li estas dirinta pri sia abomeno kontraŭ la socio. Ĉiu psikologo scias ke kiam iu tiel esprimas siajn missentoj tiu persono fakte serĉas konsideriĝi per aliaj. Nun kiel eblas aŭdi tiajn helpopetantajn voĉojn? Tio estas ja malfacila tasko. En raportoj oni aludas al rolo de violentaj komputilludoj en tiu tragedio. Ĉiuokaze rezultoj de esploroj pri rolo de violentaj komputilludoj (same violentaj filmoj) en tiaj tragedioj ankoraŭ estas kontraŭdiraj. Almenaŭ mi mem iam ludas violentajn komputilludojn (kiel Doom kaj kelkaj aliaj ludoj en kiuj la ludanto devas polverigi monstrojn aŭ malbonulojn) kaj neniam tentiĝis iri sur strato kaj fari ion malbonan kontraŭ aliaj (persono kun sana menso ankoraŭ povas rekoni diferencon inter ludo kaj vera vivo sed tio por malsana menso ne estas evidenta). Nun la plej ardaj debatoj ĉirkaŭ la tragedio temas plilimigadon de aliro al pafiloj. Mi aŭdis ke iu analizisto diris ke la plej malbona evento simila al pafatako al la lernejo Dawson estas okazinta en Germanio en kiu la aliro al pafiloj estas multe pli restrikta ol Kanado. Iuj argumentas ke pro serioza volo pri krimo, krimuloj eĉ sub tre limigantaj leĝoj iel trovas pafilojn. Malgraŭ ĉiuj tiaj argumentoj por mi ankoraŭ estas ŝokanta ke en Kanado armea mitraleto povas tiel facile troviĝi en manoj de (mense) malsanaj personoj.

P.S 1: Hodiaŭ mi trovis ke iuj estas provintaj trovi antisemitajn motivojn malantaŭ la tragedio. Ekzemple oni estas trovinta ke tiu kafejo en la lernejo kiu estas atakita nomiĝas Jew Cafe – juda kafejo, kvankam eltrovinto de tiu nomo mem pliposte agnoskas ke la atakinto plejeble ne sciis pri tiu afero kaj liaj skribaĵoj montras ke li abomenis ĉiujn homojn, kaj ne nur judojn.
P.S 2: Mi tutkore malĝojegas pro morto de tiu studentino kaj vundiĝo de kelkaj aliaj en tiu tragedia evento. Miaj plej sinceraj sentoj estas pri ili, iliaj familioj kaj aliaj studentoj de la altlernejo Dawson. Dio helpu ilin.

14 sept. 2006

Artisto de murpentraĵoj

Murpentrajxo el Fafi
Por skribi tiun ĉi blogeron mi bezonis trovi esperantlingvan signifon de la vorto Graffiti. Por fari tion mi rigardis miajn angla-esperantajn vortarojn. La unua vortaro estis “Concise Esperanto and English Dictionary – J. C. Wells, Hodder and Stoughton Ltd, 1969 - tria represiĝo 1977”. Tie estas skribita “Graffiti = murskribaĉo”. Tuj tiu sufikso -aĉ- ne plaĉis al mi, ĉar mi intencis iel laŭdi la aferon. Pro tio mi provis la alian vortaron; tiun de Peter Benson “Comprehensive English-Esperanto Dictionary – ELNA – 1995”. En ĝi ankaŭ graffiti estas tradukita kiel murskribaĉo. Nu! Tiel ŝajnis ke Graffiti neniel povas esti bona afero. Sed mi ne volis kapitulacii. Tial mi rigardis NPIV-on kaj kun surprizo tie trovis la vorton grafitio. Ĝi estas 1) murskrapita teksto el antikva periodo aŭ 2) surmura teksto, nomo, simbolo ks. Feliĉe oni ĉi tie ne parolas pri aĉeco de la afero. Finfine por iĝi pli certa mi kontrolis mian franca-esperantan vortaron. Ĝi estas “Grand Dictionnaire Français-Esperanto – France-Espéranto, Paris, 1992“. En tiu vortaro la vorto Graffiti estas tradukita kiel (mur)skribaĵo kaj (mur)desegnaĵo. Feliĉe en tiu vortaro la sufikso -aĉ- ne aperas kaj anstataŭ ĝi oni uzas la sufikson –aĵ. Tio estas bona okazo por mi. Nun mi havas teorion; Iom vagante sur la interreto, al mi tiel ŝajnas ke krom germanoj aliaj anglo-saksaj nacioj (anglanoj, usonanoj kaj svedoj) konsideras Graffiti-on kiel ia formo de vandalismo kaj malrespektinda delikto. Kiam en nia klubo en Toronto mi demandas pri signifo de la vorto Graffiti, multaj opinias ke ĝi estas murskribaĉo kaj tio plifortigas mian hipotezon (kanadanoj ankaŭ konsideras ĝin kiel ia delikto kaj vandalismo). Kontraŭe al tia opinio, latinaj nacioj (francanoj, italoj kaj hispanoj) kaj inter anglo-saksaj popoloj germanoj pli indulge rigardas la aferon kaj kvankam ankoraŭ konsideras ĝin kiel ago kontraŭ la socia ordo, tamen ili pli inklinas toleri ĝin kaj eĉ iam trovi artajn valorojn en ĝi. Murdesegnaĵo eĉ konsiderite kiel ia formo de arta esprimo apartenas al tiu grupo da artformoj kiuj en la angla lingvo nomiĝas “lowbrowmalmulte valora”. Ĉi tiuj malmulte valoraj artoj (kompare al la intelektula arto – ang. mainstream art) konsistas el produktaĵoj de la populara kulturo al kiuj ni ĉiutage alfrontiĝas; murdesegnarto, tipografio, karikaturo kaj bildstrio.
Fafi kaj sxiaj pentrajxoj Ĉiuokaze ĉiam eblas ke iuj talentuloj aperas kaj ŝanĝas rigardon de la publiko rilate iun aferon. Pri la murdesegnaĵoj, unu el tiaj talentaj personoj estas la franca desegnistino Fafi. Ŝi komencis pentri sur muroj en sia loĝurbo Tuluzo. Tre rapide ŝia stilo kaptis atenton de multaj kaj ŝiaj laboroj prezentiĝis en pluraj artgalerioj en Francio, Usono kaj Japanio. Pentraĵoj de Fafi estas jam aperitaj en revuoj kiel la itala Vogue, germana Elle, angla The Face, usonaj Strength Magazine kaj Nylon, japanaj Dish kaj Warp, aŭstralia Yen, japana Studio Voice kaj franca l’Express. Estas interesa vidi kiel murpentraĵoj kiuj iam konsideriĝis deliktaj nun aklamiĝas eĉ per grandaj firmaoj kiel Koka-Kolao. Fafi ofte pentras koketajn, (seks)allogajn virinfigurojn kiujn ŝi nomas Fafinette. Ŝiaj pentraĵoj estas provokaj ĉar havas erotan karakteron sed ili el alia vidpunkto prezentas gajecon, ravon kaj revojn. Tra ŝiaj laboroj oni povas retrovi ian malpezigan poezion meze de la urba vivo kiu estas plene de malpuraĵoj, stresoj kaj malbelaĵoj. Ŝi ne ĝeniĝas uzi kliŝojn kaj stereotipojn pri la virinaj figuroj; stevardinoj, flegistinoj aŭ junservistinoj. Ŝiaj inspirfontoj estas bildstrioj, revuoj kiel Natacha kaj Martine kaj allogulinaj bildoj (pin-ups) de la 50-aj jaroj. Eĉ pentrante pimpajn virinfigurojn ŝi uzas ilin konscie kaj per ili enigas konsiderindan dozon da poezio en la urba vivomedio. En siaj pentraĵoj Fafi uzas vivajn kolorojn kaj ŝiaj desegnaĵoj eĉ apreziĝas per modindustrio. Ŝi estas jam komponinta libron kies titolo estas “Girls Rock – virinoj skuas” kaj eldoniĝis en 2003. Ankaŭ ŝi estas kreinta markon da vestaĵoj, galanterioj kaj statuetoj kiuj bone vendiĝas. Unuvorte ŝi estas transforminta ŝian arton al sukcesa komerco kaj tio el vidpunkto de via okcidenta kapitalismo estas laŭdinda.

13 sept. 2006

Venko de civilizacio

Kaj finfine post 5 jaroj da milito kontraŭ terorismo, sindonado de karaj regantoj de Usono donis frukton. Gartulon...
Nun Coca-Cola, la plej signifa simbolo de civilizacio, progreso kaj prospero estas en Afganio. Ni gratulas ĉiujn amikojn de "Our way of life - nia vivmaniero" kaj malamikojn de faŝisma-islamo.

venko de civilizacio
P.S: Kompreneble ĉiu civilizacio antaŭ hospitaloj kaj lernejoj bezonas al Koka-Kolao. Post Koka-Kolao ĉiu plia progreso de la lando nepre bezonos ekziston de MakDonaldo kaj Disnilando.

Ne hieraŭ eble morgaŭ!

Hodiaŭ estas la 13-an de septembro 2006 kaj ankoraŭ neniu nuklea milito estas komencita! Mi dankas Dion (ne tiu horora dio de iuj religioj) kiu kreis vivon kaj apud nesaĝeco ankaŭ kreis saĝecon!

Homo
Lia religia kredo
Mesaĝo

8 sept. 2006

Trompa analogio

Hieraŭ vespere kiam mi revenis hejmen, mi trovis broŝureton penditan al mia pordo. Ĝi jene informis:

My dear friends, we must warn the world of nuclear wars that will start no later than September 12, 2006. You need to take part in this Last Day Work of Yahweh.

Miaj karaj amikoj, ni devas averti la mondon pri nukleaj militoj (ne nur unu?!) kiuj okazos ne pli malfrue ol la 12-an de septembro 2006. Vi devas partopreni ĉi tiun Taskon de la Lasta Tago de (ĉu por, pro aŭ simple de?) Javeo.

Yisrayl Hawkins
Pastoro de Javeo Domo, Abileno, Usono

Antaŭ tiu averto mi informiĝis pri artikolo kiun estis skribinta Michael Coren en la revuo TorontoSun kaj ĝia titolo estis "We should nuke Iran – ni devas ataki al Irano per la nukleaj bomboj".

Nun mi komprenas kial usonano kiel Ken Miner tiom ĝojas kiam li skribas "Laŭ mi estas bone, se la tempo de maldekstremula trutismo pri la reala mondominaco iom post iom forpasas" kaj ĉar holivudanoj kiel Nicole Kidman (kiu laŭŝajne multon scias pri la politikaj aferoj de la mezoriento) estas publike kondamninta specifajn teroristajn organizojn (31-an de aŭgusto 2006).

Antaŭ tio mi kiel la politika komentaristo Michael Hirsh pensis ke kiam prezidento Bush komparis Bin-Ladenon kun Hitlero kaj Lenino:

… the world powers of the day ignored an exiled lawyer – Vladimir Lenin – and a failed painter – Adolf Hitler – who laid out their bloody, revolutionary programs early on. Bin Laden and his terrorist allies have made their intentions as clear as Lenin and Hitler before them.

Tiu komparo estis nur por interna aŭdantaro (kaj voĉdonantoj) kiel averto kontraŭ komplezantoj kaj nenifarantoj (laŭŝajne usonaj demokratoj) kiuj permesis Hitleron fari siajn fifarojn “those who enabled Hitler”. Ĉiu studento de la politika scienco povas kompreni ke pro historiaj, ekonomiaj, geopolitikaj kaj sociologiaj kialoj t.n. islama faŝismo estas neniel komparebla kun la eŭropa faŝismo antaŭ la dua mondmilito. Tamen tio por la propagandmaŝino de novkonservativularo en Vaŝingtono tute ne gravas.
Bedaŭrinde nesaĝaj gvidantoj de la islama respubliko en Irano ankaŭ ludas ludon de militemuloj en Usono. Eĉ iu naiva persono kun iomete teknika informo povas vidi ke tiel nomata ĉasaviadilo Saegeh estas kopio de la usona ĉasaviadilo F-5 konstruita en la 60-aj jaroj. Nun kiel ĝi povas esti pli efika ol F-18 kaj eĉ supozante tion kion ĝi povas fari kontraŭ pli modernaj ĉasaviadiloj kiel F-22? Tion devas nur respondi geniaj armeestroj de la islama respubliko. Cetere eĉ se la islama respubliko povus pere de ia teknika miraklo transformi F-5-on al ĉasaviadilo pli moderna ol F-18, ĝi unue plimodernigus siajn pasaĝeraviadilojn kiuj tiom regule kraŝas. Ne! Minacon de la islama respubliko nur povas kredi nesaĝaj homoj. Ĝi danĝeras por si mem pli ol por aliaj.
Ni ne forgesu ke dum prezidento Bush parolas pri demokratio kaj libereco en la mondo, asertante:

…Freedom is once again contending with the forces of darkness and tyranny
Kaj
This is the great ideological struggle of the 21st century

Usono donas la plej grandan kvanton da monhelpo post Israelo al Egiptio en kiu prezidento ne estas elektita kaj ne eksiĝas krom per morto. La plej bona aliancano de Usono en la mezoriento estas Saud-Arabio en kiu virinoj ne rajtas konduti aŭtomobilojn kaj sen akompanado de viro eksterhejmeniri. Ni ne forgesu ke Usono donacis la ĉasaviadilojn F-16 al Pakistano kiu havas atombombon kaj ĝia nuntempa prezidento Pervez Muŝaraf estas en povo post puĉo kontraŭ demokratie elektita registaro. Ni ne forgesu ke en 19-an de aŭgusto 1953 tio estis Usono kiu planis puĉon kontraŭ pordemokratia (nereligia) registaro de Mohamad Mosadeg kaj renversis ĝin. Usono helpis restabiliĝon de reĝimo de Ŝaho kaj kaŭzis nedisvolviĝon de la politika sistemo en Irano. Ni ne forgesu ke dum la okupado de Afganio per la sovieta armeo, Talibano estis trejnita, armita kaj subtenita de kontraŭspionada sekcio de la pakistana armeo (Pakistani Inter-Services Intelligence - ISI) kaj tio okazis kun aprobo de CIA. En tiu epoko Gulbudin Hekmatjar kies partianoj ĵetis (kaj ankoraŭ ĵetas) acidojn sur vizaĝoj de virinoj kiuj ne havis vualojn estis la plej ŝatata amiko de Usono en Afganio. Ankaŭ ni ne forgesu ke ekde milito inter Irako kaj Irano en 1980, Usono armis kaj subtenis Sadamon. Tiurilate la eksa prezidento Ronald Reagan diris : “United States could not afford to allow Iraq to lose the war to Iran – Usono ne povas permesi malvenkon de Irako en milito kontraŭ Irano" kaj Usono "would do whatever was necessary and legal to prevent Iraq from losing the war with Iran – faras ĉion kiu estas necesa kaj leĝa por preventi malvenkon de Irako en milito kontraŭ Irano”. Tiu subteno iris ĝis tie kie Usono preteratentis masakron kiu okazis en Halabĉa (almenaŭ 7000 homoj mortis tie kaj hodiaŭ la evento estas iu el akuzoj de Sadamo en Tribunalo!) en 1988 per la iraka armeo uzante venenajn armilojn. Kaj ĉiam perforto kaŭzas pli da perforto. Abomeno kaŭzas pli da abomeno. Mi tre ŝatas tiun ĉi reklamon en la revuo London Review of Books:
Looking for WMDS in the Middle East? Start looking for weapons of mass instruction!
Ĉu serĉi amasmurdajn armilojn en la mezoriento? Komencu serĉi batalrimedojn por amasedukado!
Ĉu fari tion estas tiom malfacila?

6 sept. 2006

Ĉu vera krizo?

Ĉu iu el niaj japanaj amikoj povas klarigi al mi kial havi viran idon por tiulanda imperiestro estas tiom grava? Kial la novaĵ-informiloj nomas naskiĝon de vira ido por la heredanto de trono kiel fino de krizo? Ĉu en Japanio ne eblas havi imperiestrinon? Ĉu religie aŭ tradicie estas malpermesata regno (kiu estas nur formala ĉar la vera povo estas inter manoj de la ĉefministro) de virino super la lando? Se jes, kial? Mi tre ŝatas scii respondojn de tiuj demandoj per japana(j) amiko(j) en Esperanto.

5 sept. 2006

Arkivo de la maldekstraĵoj (3)

  • Decembro 2007

La 20 plej malbonaj tradukoj en la angla lingvo
Tiajn erarojn ofte faras neanglalingvanoj.
Esploranto de mallongigoj
Tiu retejo estas interesa por studi signifojn de mallongigoj.
Nekredeble!
Mi neniam povus imagi, ke nur unu nuklea reaktoro en Kanado provizis du trionon el ĉiuj medicinaj radioizotopoj por la mondo.

  • Novembro 2007
Alilandaj studentoj en usonaj universitatoj
Ekonomia efiko de fremdaj studentoj en Usono
Evoluon de virina vizaĝo tiel kiel spektigiĝis per Holivudo
Tiu ĉi estas bela kaj inetersa.
La 50 plej superaj armiloj!
Plejparte fikciaj armiloj por batali kontraŭ malbono.
Amo, amo kaj amo.
Diversaj formoj de sama afero (tre bela).
Tiu sinjorino estas venezuela parlamentano el partio de s-ro Chavez.
Iris Varela batas prezentanto de televido.
Kampanjo por nuligo de honora prezidenco for de iama hispana diktatoro.
Franco estis honora prezidento de la universala kongreso de Esperanto en 1968.

  • Oktobro 2007

Tre inetersa antaŭnupta interkonsento
Tiu dokumento estas skribita en Usono!
Kiu diris, ke viroj estas pli malfidelaj?
Viroj pli bone dormas apud siaj partnerinoj, sed virinoj pli malbone dormas apud siaj partneroj.

  • Septembro 2007

La eŭropa blua karto konkuranto de la usona verda karto
La eŭropa unio volas allogi trejnitajn faklaborantojn.
Ne muskliku!!
En tiu ĉi retejo vi rajtas fari ĉion krom musklikado!

  • Aŭgusto 2007
Historio de la plej grandaj firmaoj en la mondo
Por trovi la historion de ĉiu firmao muskliku sur ĝia signo.
Hieraŭ estis la naskiĝtago de Blogger
Feliĉan naskiĝtagon (la 23-a de aŭgusto) Blogger!
Ŝuo anstataŭ misillanĉilo
En Usono viro fordonis misillanĉilon por ricevi sportŝuojn!
La KD-o iĝis 25-jara
Komputilaj kompaktaj diskoj aperis 25 jaroj antaŭ.
Morgaŭ estas la internacia tago de maldekstruloj
La 13an de aŭgusto estas la tago de maldekstruloj (mi mem estas dekstrulo)!
Elŝuti la tutan enhavon de la interreto.
Necesa tempo: 4,381 jaroj!
La rakonto "Tinĉjo en Kongo" estas konsiderata kiel rasisma
Oni estas plendinta en Belgio pri enhavo de la libro.




  • Julio 2007

Viro kiu estis fiseksuminta kun ŝafo liberiĝis
Kortumo ne povis kondamni lin ĉar la ŝafo ne atestis!
Perioda tabelo de la interreto
Interesa kaj eĉ utila retpaĝo.
Perslingva retejo de la israela ministerio por la eksterlandaj aferoj
Nun irananoj (ekster irano) povas legi opiniojn de la alia flanko.
interesa ideo de armena iranano
sercxu per ambau Guglo kaj Jahuo kaj komparu la rezultojn.
40 aferoj kiujn vi vidas nenie krom en kinfilmoj.
Jen aferoj kiuj ordinare ne okazas sed vi vidas ilin en kinfilmoj.

  • Junio 2007

Komputila programo kiu evoluigas nian percepton de fotoj.
Programo de Mikrosofto por ligi fotojn sur la interreto.
Dek tri fotografoj kiuj ŝanĝis la mondon
La plej influaj fotoj de la pasinta jarcento.
Usona armeo volis konstrui gejbombon
Usona aremo volis krei bombon kiu faras malamikajn soldatojn gejoj!
Tatuaĵoj
En tiu ĉi retpaĝo tajpu vian nomon kaj tiun de via amiko, tiam vidu la rezulton!
Kebekio estas same malbona kiel Meksiko kaj Brazilo
Ann Coulter deklaras ke laŭ ŝi Kebekio estas same malbona kiel Meksiko au brazilo.

  • Majo 2007

Etuletoj rekonas ŝanĝon de la lingvo
Beboj kapablas rekoni kiam oni ŝanĝas lingvon al kiu li/ŝi parolas.
Kanada oficiala tempo
Per atoma horloĝo, trovu la ekzaktan (kaj oficialan) tempon por ĉiu horzono (en Kanado).
Diferencoj inter viroj kaj virinoj
Sen plua priskribo.
Vi perdos iom da via pezo en Kanado!
Iuj partoj de Kanado havas malpli grandan graviton.
Damne ili volas forpreni lastajn ĝuojn de nia vivo!
Perbuŝa amorado povas kaŭzi kanceron de gorĝo.
Stephen Hawking iros al Irano
Ĉu la plej elstara sciencisto de nia epoko vojaĝos al Irano?
Microsoft investas pri Linukso
Dell aliĝas al Microsoft kaj Novell por vendi linukson kaj kongruigi Vindozon kun ĝi!

  • Aprilo 2007

Optika IC-o estas la plej rapida en la mondo
La firmao IBM konstruis la plej rapidan optikan IC-on en la mondo.
Seksumado en Irano
Artikolo de la revuo PlayBoy pri seksaj rilatoj en Irano.

  • Marto 2007

Ne tiom da uranio!
Manko de uranio minacas progreson de la nuklea industrio.
Povo de blogoj
Bush prezentis blogaĵojn en Bagdado kiel pruvo de siaj vidpunktoj.
Bela gesto de humaneco
Japana riĉa filantropo ludonas multekostajn domojn al malriĉaj familioj.
Senkomputila tago
Ĉu vi kapablos elteni vivon sen komputiloj dum nur unu tago?
La unua astronaŭtino revas vojaĝon al Marso
La 70 jaraĝa S-ino Tereŝkova ankoraŭ revas vojaĝon al Marso, eĉ se, sen reveno.
Konservapedio
Pli fidinda rivalo de Vikipedio!
Profesoro Stephen Hawking iros al flugo por senpeziĝo
La paralizita elstara fizikisto flugos por eksperimenti la nulan graviton.

  • Februaro 2007

Voĉdonado por elekti sep novajn mirindaĵojn de la mondo
En la antikva mondo ekzistis sep mirindaĵoj. Nun oni volas aldoni sep aliajn mirindajxojn al ili.
Pli ol tri semajnoj da singultado
Nun tiu usona junulino estas travivinta pli ol tri semajnojn da singultado.
La unua estrino de la universitato Harvardo
D-ino Drew Gilpin Faust iĝis la unua virino kiu gvidos la prestiĝan universitaton.
La unua reala kvantuma komputilo
Kanada firmao prezentas la unuan realiĝon de kvantuma komputilo.
Vere nemilita uzado de la atom-teknologio
La rusa organizaĵo por la nuklea energio selektas atomfraulinon (el fakulinoj pri la nuklea teknologio - Miss Atom 2007).
Ama rivaleco inter astronaŭtinoj
Astronaŭtino volis forkapti alian astronaŭtinon kiun li taksis amrivala.
Religiaj originoj de paroloj de politikistoj
Tiu programo analizas parolojn de politikistoj por trovi iliajn religiajn originojn.

  • Januaro 2007
Araba islamano kiu savis judojn
La tunisia Ĥaled Abd al-Vahab povas esti la unua islamano kiu rekoniĝas kiel savinto de judoj.
Sveda ambasadejo en virtuala lando.
Svedio estas la unua lando kiu malfermas sian ambasadejon en la VM dua vivo.
Arta fotografio el Turkio
Se vi ŝatas la artan fotografion...
Muzikaĵoj de tiuj ĉi bandoj faras vin samseksamaj
Averto pri muzikaĵoj kiuj povas fari iun semseksama!!
Kial granda distingivo de la televidiloj povas esti malutila al pornografio
Montri realajn difektojn de pornaj aktoroj povas malhelpi ilian allogecon.
Abato Piero (Abbé Pierre) forpasis
Tiu granda katolika pastro estis unu el la plej ŝatataj personoj en Francio.
Bela muzikaĵo de bela irandevena kantistino Monika Ĵalili
Por tiuj kiuj ŝatas belecon (ĝi estas perslingva kaj anglalingva).
Irandevena soldato akuzita pri perfido
Irandevena soldato de la brita armeo rifuzis tiujn akuzojn.
Nova giganto de Apple
Post iPod kaj iTune jen Apple prezentas iPhone.
Mikrosofto provas subaĉeti blogistojn.
La firmao donacas senpagajn tekokomputilojn por subaĉeti blogistojn.
Ne plu aldonu lakton al via teo.
Aldoni lakton al teo povas nuligi efikon de teo por prevento de koromalsanoj.

1 sept. 2006

Esperanto kaj modo

Antaŭ foriri por mia longa VIKENDO, jen inetersa novaĵo. Dum la tagmanĝo mi serĉis la novaĵojn sur guglo per la ŝlosilvorto "Esperanto". Rezulte mi trovis tiun ĉi novaĵon sur la novaĵ-retejo Portland Mercury. Tiel ŝajnas ke Usonano en Portlando lernante Esperanton estas inspirita por lanĉi modan vestaĵserion. Lia nomo estas Adam Arnold.

Traleginda revuo

Ĉi semajnfine en Kanado (ĉu nur ĝia anglalingva parto?) estas tri-taga semajnfino (ĉi tiu lundo estas labortago kaj do ferio!! - kiam lundo aldoniĝas al sabato kaj dimanĉo kiuj ordinare estas ferioj oni nomas ĝin long weekend). Strange en Toronto la publikaj bibliotekoj (almenaŭ tiu kiu estas alproksime al mia hejmo kaj en ĝi mi membras) estas fermaj. Mi memoras ke en Parizo, Stokholmo kaj Montrealo publikaj bibliotekoj dum la semajnfinoj estis malfermaj kaj ofte elektis tagon el la neferiaj tagoj de la semajno (en Montrealo ĝi estis lundo) por ne funkcii. Mi ĉiam komprenis logikon de tiu decido ĉar dum la feriaj tagoj oni pli konvene povas iri kaj pasigi tempon en biblioteko. Bedaŭrinde mi tute ne kapablas kompreni tiun logikon kiu eble estas malantaŭ fermeco de publikaj bibliotekoj dum feriaj tagoj en Toronto. Ĉiuokaze samjnfinoj por mi ĉi tie pasas malfacilege ĉar mi ankoraŭ ne havas televidilon kaj alireblecon al la interreto en mia apartamento (mi devas serioze pensi pri ili). Dum la semajnfinaj ferioj kiam mi ne iras eksteren por turismumi mi legas librojn, skribas miajn ferenezaĵojn por blogo kaj studas pri mia laboro (krom kuiri kaj iam purigi la domon evidente!).
Ĉi tie en Toronto mi malkovris la tre interesan revuon "the London Review of Books - Londona librorecenzo". Ĝi estas plena je bonaj artikoloj kaj mi ĉiam ĝuas ĝian legadon eĉ kvankam mi estas leginta preskaŭ neniun de la recenzitaj libroj (la recenzoj tie estas memstaraj artikoloj kaj ofte ege inteligentaj ankaŭ intelektulaj). Mi ĉiam bedaŭras ke io simila al tiu ĉi revuo ne ekzistas en Esperanto (mi ankaŭ bedaŭras ke ne ekzistas revuoj similaj al National Geographic kaj PlayBoy en Esperanto). Ĉu iu konas revuon similan al ĝi sed pli specife pri kanadaj kulturaĵoj (en la angla lingvo)?