30 oct. 2006

Diversaj aferoj

  • Mi ne komprenas kial iufoje ni mem malhelpas nin. Tio precipe estas ĝusta pri esperantlingvaj eldonejoj. Depost kiam mi decidis prezenti kulturajn varojn kiuj iel temas pri Esperanto (aŭ estas en Esperanto) en maldekstra flanko de mia blogo, por fari tion mi ĉiam alfrontiĝis al iu sama problemo; eldonejoj ne disponigas bildojn de kovraĵoj de siaj libroj, revuoj, KD-oj, k.t.p. sur la reto. Mi devas pene serĉi sur la reto por trovi tiajn bildojn. Tiel ŝajnas ke niaj eldonistoj ankoraŭ vivas en la antaŭ-interreta epoko. Kvazaŭ neniu estas kompreniginta ilin pri utiloj de la reto por komercaj celoj. Por vidi kiel oni reklamas librojn, muzikajn KD-ojn aŭ filmajn DVD-ojn sur blogoj, vi povas rigardi al tiu ĉi perslingva blogotie, tie kaj tie.
  • Se vi ne estas jam trarigardintaj la novan numeron de la reta gazeto La Amikeco, mi konsilas ke vi nepre faru tion. Precipe min interesis mallonga filmo en kiu junuloj prezentis sin.
  • Bonvole legu blogon de studentoj de Mari-elen kaj kuraĝigu ilin. Ili bezonas al viaj kuraĝigaj komentoj por pli entuziasme lerni Esperanton.
  • Lastatempe mi trovis tiun ĉi interesan E-blogon kiu meritas rigardon kaj legadon. Ĝia titolo estas la BEKbotelo.


P.S: Mi forgesis skribi ke miaopinie la esperantlingvaj eldonejoj ofte ne uzas grafike allogajn kovraĵojn por siaj libroj. Tio ankaŭ estas grava problemo.

27 oct. 2006

Ĉu internacia kulturo eblas?

Edzinoj de Henrio la Oka
Iam subtilaj aspektoj de kulturo en kiu iu kreskas por tiu persono mem estas tiom evidentaj ke li aŭ ŝi neniel konscias pri malfacileco de ilia kompreno per aliaj (kiuj ne estas kreskitaj en tiu kulturo). En la lasta numero de la londona ĵurnalo de librorecenzo estas komerca reklamo. En ĝi estas bildo de ŝajne malnova (eĉ antikva libro) sur kiu estas skribita la titolo "fari geedziĝon sukcesa - making marriage work". Sub tiu titolo estas skribita la nomo de verkisto "Henry VIII". Sub bildo de la libro estas skribita "Se vi ne povas trovi tion - la libron - ĉi tie, ĝi ne ekzistas". Nu, mi ne konas tuton de la okcidenta historio (tiun de Francio, Britio, Usono, Hispanio, Nederlando, Rusio, Svedio k.t.p). Mi nur scias ke Henrio la Oka estis angla reĝo. Ankaŭ mi komprenas ke tiu titolo estas ia sarkasmo pri tiu reĝo, sed ne pli ol tio. Tial mi devas serĉi pri la afero. Tion farinte mi trovis ke Henrio la Oka havis 6 edzinojn kaj kelkajn amatinojn (ne ĉiuj samtempe sed unu post la alia). Tio kompare al iuj iranaj reĝoj (ankaŭ arabaj kaj turkaj) kiuj kelkfoje en siaj haremoj havis pli ol kelkcent amoritinojn ne ŝajnas stranga. Sed kiam oni rememoras la kristanan tradicion pri monogamio kaj komparas la aferon kun situacio de aliaj eŭropaj reĝoj, komprenas la sarkasmon. Almenaŭ malsukceso de Henrio la Oka pri geedziĝa vivo estas tiom konsiderinda ke en Vikipedio oni dediĉas apartan artikolon pri edzinoj de Henrio la Oka (Wives of Henry VIII). La sorto de tiuj virinoj ankaŭ estas ege studinda.
Ĉiuokaze post tiu aventuro mi pensas, ke ĉu vere eblas krei internacian kulturon? Ĉu eblas fari tiujn subtilajn aspektojn kompreneblaj por ĉiuj? Nun mi kiel orientano kiu volas vivi en okcidenta socio devas lerni tiajn aferojn sed ĉu la okcidentanoj ankaŭ penos lerni similajn subtilaĵojn en orienta kulturo? Ve! pri tio mi ne estas certa.

26 oct. 2006

Sentitolita

diplomitoj
Lastatempe ni decidis peti subvencion por mia esploro (kiu inkluzivas nur mian salajron ĉar la projekto jam estas subvenciita de aliaj fontoj). Mi skribis necesajn raportojn kaj kun dokumentoj sendis al NSERC (natural sciences and engineering research council of Canada - kanada konsilio por esploro pri la naturaj sciencoj kaj inĝenierio). Inter necesaj dokumentoj oni ankaŭ volis pruvon de mia diplomo. Mi pretigis kopion de mia diplomo kaj sendis ĝin al tiu konsilio. Post iom da tempo oni informis min ke mi devas sendi originalan version de mia diplomo. Mi surpriziĝis kaj skribis ĉu mi povas sendi alian kopion kies aŭtentikeco estas atestita de publika notario. Respondo estis ne; oni ne studos mian dosieron ĝis mi ne sendos la originalan ekzempleron de mia diplomo. Mi hieraŭ sendis ĝin al Otavo sed kiam pri tiu afero mi parolis kun miaj kolegoj mi lernis ke en Kanado oni povas peti sian presitan diplomon (tio kiun oni nomas la originala versio) plurfoje nur kondiĉe ke la ricevonto pagu iun monon al la universitato. Problemo estas tio ke en Francio la presita diplomo estas senpaga sed ege valora (kaj malfacile akirebla) dokumento. Tio estas ĉar tie ĉiu universitato per si ne eldonas diplomon. Tion faras la ministrio de altnivelaj studoj kaj sciencaj esploroj. Ankaŭ en Francio kiam oni volas akiri ateston pri aŭtentikeco de kopio de iu dokumento, tion urbodomoj senpage faras dum en Kanado por servoj de publika notario oni pagu monon. Jen diferenco de la du sistemoj. Nun mi ne plu havas mian diplomon kaj ege angoras pri perdo de tiu unika dokumento. Dio kompatu min!

24 oct. 2006

Sklavo

Sklavo estas tiu kiu atendas por ke iu venu kaj liberigu lin/ŝin.

Tion diras la pridebatinda poeto Ezra Pound. Mi diras "pridebatinda" ĉar li subtenis Mussolini kaj oni akuzas lin pri antisemitismo. Ĉiuokaze aldone al T. S. Eliot li ankaŭ estis unu el la plej influintaj personoj en la movado de modernismo en poezio.

22 oct. 2006

plivarmiĝo de la planedo

Antaŭ nelonge du E-blogistoj Eriketo kaj Akvosfero (tie kaj ĉi tie) skribis blogerojn pri problemoj rilataj al la vivomedio. En komento sub la blogero de Eriketo mi akuzis registaron de la prezidento Bush pri preteratentado de tiurilataj sciencaj eltrovoj. Fakte pri tio mi ne pravis ĉar ne nur s-ro Bush sed ĉiu alia persono en lia pozicio kiel la prezidento de Usono same agis. Tio estas ĉar la afero ne estas nur scienca, teknologia aŭ politika sed ankaŭ ekonomia, socia kaj kultura. Grandaj ekonomiaj potencoj kaj enradikigitaj sociaj kutimoj ludas konsiderindan rolon pri nia sintento alfronte al la problemo (aŭ eĉ pri agnosko de tio ke problemo ekzistas).
Tiuj kiuj konas la naturajn sciencojn scias kiom kompleksa estas tiu parto de la scienco kiu provas kompreni kaj priklarigi klimatajn fenomenojn. Por la sciencistoj la afero iĝas multe pli komplika kiam ili studas fenomenojn kiuj povas tiom draste influi vivon de tutaj homoj sur la planedo. Se la kordoteorio [teorio pri la elementa fiziko] estas malĝusta tio ne estas katastrofo (krom por impostopagantoj kies mono dum jaroj estas netrafe uzita). Sed ĝusteco aŭ malĝusteco de prognozoj kiujn oni faras pri ŝanĝo de la klimato povas influi la ekonomion, evoluon de la teknologio kaj tutajn aspektojn de nia vivmaniero.
En tiu debato ekzistas du flankoj; tiuj kiuj opinias ke la tero plivarmiĝas, ke tio okazas pro la industriaj agoj de la homo kaj malhelpi tiun ĉi fenomenon estas urĝa neceso. Aliaj diras ke la tero ne plivarmiĝas aŭ ĝi plivarmiĝas sed tio ne estas pro niaj industriaj aktivecoj aŭ tio ne kaŭzas tujan danĝeron. Ĉiu de la du flankoj akuzas la alian pri malhonesteco. Ekzemple nekredantoj de la hipotezo pri plivarmiĝo de la tero diras ke kredantoj de tiu teorio malhoneste ŝajnigas problemon tro serioza por certigi fondusojn kiujn ŝtatoj pagas por iliaj esploroj (sen ekzisto de problemo ne estos bezono por tiurilataj esploroj). la tero plivarmiĝasTio ne estas ĝusta ĉar eĉ se tero ne plivarmiĝas klimatologoj alfrontas multajn aliajn temojn pri kiuj ili povas esplori kaj por fari tion peti monon. Kontraŭe al tio, la petrolfirmaoj kaj aŭtomobil-industrio perdas grandegajn profitojn (kaj devas investi pri novaj teknologioj) se ĝusteco de tiu hipotezo pruviĝas. Mi antaŭe menciis novaĵon kiu raportis ke la tre prestiĝa londona akademio de scienco, la Reĝa Societo [ang. the Royal Society], estas akuzinta la petrolfirmaon Eksono [ang. Exxon] pri subvenciado de esploroj kiuj misprezentas problemon de plivarmiĝo de la tero. Pliposte en la revuo, The Washington Times, mi trovis tiun redaktoran opinion en kiu oni kontraŭatakas la reĝan societon kaj akuzas ĝin pri tio ke ĝi intencas malhelpi esplorojn kiuj povas riveli malĝustecon de nunaj teorioj pri plivarmiĝo de la tero. En tiu artikolo oni mencias la raporton de la usona scienca programo por studo de la klimatŝanĝo. Strange ĝi rekomendas atenton al grafikaĵo kiu laŭ la aŭtoro montras ke plivarmiĝo de la planedo estas ĉefe pro naturaj kialoj dum resumo de la raporto mem emfazas klaran indikon pri rolo de la homaj agadoj en la plivarmiĝo de la tero.
Aliloke iu aludas 17000 usonajn sciencistojn kiuj estas subskribintaj petskribon malfavore al hipotezo de plivarmiĝo de la tero. Mi ne komprenas depost kiam sciencaj debatoj devas solviĝi per petskriboj. Ankaŭ kial en tiaj debatoj ĉiu kontraŭulo komparas sin kun Galileo kaj mencias la Paradigman Problemon [proponita de la filiozofo de la scienco, Thomas Kuhn por priskribi la fenomenon de sciencaj revolucioj]? Nuntempe oni plu ne bruligas kontraŭulojn de la ĉefaj paradigmoj de la epoko [ankaŭ en la epoko de Galileo la batalo ne estis inter du rivalaj sciencaj ideoj sed inter scienca ideo kaj io kiu klare ne estis la scienco]. Ĉu vi sentas ke sciencistoj ne interkonsentas pri plivarmiĝo de la tero? En decembro 2004, la geologo kaj historiisto de la scienco Naomi Oreskes publikigis artikolon en kiu ŝi studis resumojn de 928 sciencaj artikoloj kiuj temis pri la klimataj ŝanĝoj kaj estis publikigitaj inter 1993 kaj 2003. Ŝi konkludis ke ĝenerale ekzistas interkonsento inter la sciencistoj pri plivarmiĝo de la tero kaŭze de agadoj de la homo [ve! oni ankoraŭ uzas la ekzemplon de Galileo por pretendi ke tia interkonsento ne validas].
Mi komprenas kial multaj el ni esperas ke plivarmiĝo de la tero estu malĝusta teorio. Tio estas ĉar ni malfacile povas imagi alian koncepton de komforto krom tiu al kiu ni estas jam alkutimiĝintaj.

Por pli da informoj vi povas rigardi tie, tie kaj ĉi tie.

17 oct. 2006

Pri dubo kaj la scienco

Mi devas korekti iun eraron en mia hieraŭa blogo. Kiam mi skribis ke la esenco de la scienco estas dubo, tio ne signifas ke oni rajtas ĉiam senprave dubi pri ĉio. Ja la scienco ankaŭ enhavas propoziciojn. Kiam oni diras "en normalaj kondiĉoj la akvo ekbolas je 100 gradoj celsiaj" por dubi tiun aserton oni devas havi sufiĉe konvinkantajn kialojn. Ankaŭ en la genetiko kiam oni diras ke naskoto de iu paro plejeble estos gene malsana, pri tio oni ne ŝercu. En kazo de la densakaj genaj malsanoj probableco de okazo estas tiom granda ke veto pri ili estas tute malkonsilita. Mi mem preferas etikinklinan aplikadon de la sciencaj faktoj. En la medicino oni instruas ke seksuamdo kun persono infektita je la aidoso plej probable rezultigas infektiĝon je tiu malsano. Nu bone do la saĝa persono evitu tion. Sed la scienco mem diras ke la probableco de infektiĝo je tiu malsano kaŭze de ĉiutaga kontakto kun infektita persono estas tre malgranda. Do oni povas ne forpeli personojn infektitajn de aidoso, oni povas eĉ ami iun el ili kaj vivi kun li aŭ ŝi. En tiu kazo mi opinias ke kvankam tre malgranda probableco ekzistas por infektiĝo je la malsano kaŭze de iu neseksa kontakto sed se la amo estas sufiĉe forta kaj ĉar la probableco estas ege malgranda do ja meritas riski tion. Cetere en kazoj kiel ekzemple kontakto de unu el la gepatroj kiu estas sana kun infektita infano tio estas eĉ farenda.
Ĉiuokaze ni ne malproksimiĝu de nia temo. La genetiko ankoraŭ ne kapablas certigi konsiderindan ĝustecon por tiu prognozo ke kiu persono estontece iĝas krimulo, seksatencanto, murdisto k.t.p. Mi eĉ ne vidas ĝin kapabla al fari tion en iu proksima estonteco. Pro tio mi konsideras ĉiun pretendon tiurilatan tre dubindega.

16 oct. 2006

Ĉu ĵurnalisma genio?

Hodiaŭ en la senpaga tagĵurnalo 24 mi vidis la jenan inform-titolon "Canada Supports Sanctions Against North Korea - Kanado aprobas sankciojn kontraŭ Norda Koreo". Tio ne estas malbona afero, sed mi neniel komprenis kial ĝi devas esti la plej grava novaĵo de la tago. Ja estus stranga kaj ege surpriza se Kanado ne aprobus sankciojn kontraŭ Norda Koreo. Sed aprobi ilin per Kanado estas tute normala, ordinara kaj bagatela. Mi atendis por ke la plej grava novaĵo de la ĵurnalo estu la lastatempa tertremo en Havajo. Eĉ novaĵo pri iu akcidento sur strato de Toronto povus esti pli grava ol tiu novaĵo pri aprobo de sankcioj per Kanado. Iam mi ne komprenas manieron laŭ kiu ĵurnalistoj laboras. Ekzemple mi ne komprenas kial inter tiom da vortoj la redaktoro de Libera folio por titolo de sia informo elektis la vortojn anuso kaj orgasmo (kun mistera apero de saksofono inter ili, vorto kiu ne havas tuj videblan rilaton kun la du aliaj vortoj). Ĉu tiele novaĵo iĝas pli ekscitanta? Ve! Mi neniam komprenos tian ĵurnalismon.

Okazaĵoj

Ĉi-jare la 14-an de oktobro estis la 100-a datreveno de naskiĝtago de Hannah Arendt.

Ankaŭ de la 4-a ĝis la 7-a de oktobro kongreso okazis omaĝe al Jacques Derrida en la universitato de Manitobo en Vinipego (Kanado). Ili estis du grandaj pensuloj.

Pri Derrida kaj Arendt en la interreta enciklopedio de filozofio.

Pri la genaj aspektoj de monstroj

Mi lastatempe vidis ke reage al mia blogero pri homo Ken Miner estas skribinta:

Pri la deklaro de la AAA: mi hezitas diri ion pro timo esti miskomprenata, sed: la problemo estas, klare, ke la gena faktoro estas science traktebla, dum la kultura faktoro estas multe malpli traktebla. Neeviteble do, vole-nevole, ni alfrontas mondon, en kiu tre gravos la genetiko. Mi scias preskaŭ nenion pri tiu scienco, sed nur humile konsilas, ke ni ne timu ĝin NUR pro tio, ke iam nazioj, ktp, misuzis ĝin por propraj celoj. Se validus tia rezonado, ni devus malakcepti preskaŭ ĉian sciencon.
Se iam ni homoj trovos nin en situacio, kie ni absolute timos la veron, estos absolute finite al ni.

Ken
Mi ne diris ke oni timu la genetikon NUR ĉar iam nazioj misuzis ĝin. Mi diris ke ni devas prudenti ne fari saman eraron. Ja por ordinaraj personoj tiel ŝajnas ke la gena faktoro estas science traktebla kaj la kultura faktoro estas multe malpli traktebla sed tio estas nur ŝajneco. Tio estas la plej facila (sed ne necese ĝusta aŭ efika) respondo por la problemo. Tiuj, kiuj studas la sciencon, scias ke la genetiko kaj pli ĝenerale medicino estas statistikaj kaj kompleksaj sciencoj. Oni ne povas reprodukti iun biologian aferon multfoje en ekzakte sama formo. Tiuj sciencoj parolas pli pri probablecoj anstataŭ iuj certecoj. Havi iun certan genon ne ĉiam aŭtomate signifas ke vi nepre malsaniĝos je ekzemple kor-malsano. Tio nur povas signifi ke probableco de tia malsano en via kazo estos pli granda. Ankoraŭ multaj aliaj faktoroj povas kaŭzi ke vi neniam malsaniĝos je tiu malsano. Ĉiu scienco nur kapablas respondi al certaj demandoj. Oni devas konscii pri tio kaj ne postserĉi en iu scienco respondojn de demandoj kiujn tiu scienco ne kapablos respondi. La genetiko (almenaŭ en ĝia nuna stato) ne povas determini kiu persono iĝas monstro kaj kiu anĝelo. Eble ni devas science pli esplori en tiu direkto sed ankoraŭ ni ne scias respondojn de multegaj demandoj. Pro tio ni devas ege prudente apliki ĉi-sciencajn eltrovojn. La scienco instruas nin pri tio ke ni ne povas scii ĉion pri la vero. Tio estas scienca humileco.

P.S: La scienco alproksimigas nin al la vero sed ankoraŭ mi estas vidinta neniun sciencon kiu pretendas ĝi disponigas la veron. Esenco de la scienco estas dubo.

14 oct. 2006

El Avesto (5)

Post relative longa interrompo jen traduko de la tria kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Je vo aŝa ufjani manasĉa vohu apa-urvim mazdamĉa ahurem ja-ibiju ĥŝacremĉa agĵa-onvam-nem varedaiti armaitiŝ a-moi rafedhari zaveng ĝasata.

Ĝia traduko :
Ho Mastro de la saĝeco (Dio), la Virto kaj la Bona Penso, nun por honori vin mi eldiru kantojn kiujn ĝis nun neniu estas jam dirinta. Povas esti ke pere de memfido kaj Sereneco ni atingu la Boncelan Potencon. Ho Ĉiopova, akceptu niajn preĝojn, aspirojn kaj donacu al ni ĝojon kaj feliĉon.

ZoroastroEn tiu ĉi verso, aldone al la jam priparolitaj konceptoj, Aŝa (la Virto) kaj Vohumana (la Bona Penso), oni ankaŭ konatiĝas kun du aliaj konceptoj de Mazdaismo; Armaiti (la spirita sereneco, memregado kaj porbona sindediĉado) kiu estas necesa por atingo de Ĥŝacra (aŭ ĥaŝacra) kiu estas boncela potenco kaj kapablo por regi super la aferoj. Tiu verso diras ke ne per kolera, senprokrasta kaj maltrankvila reago sed sereneco, memregado kaj sindediĉado eblas atingi potencon, kapablon por regi super la aferoj kaj efiki. La koncepto ĥŝacra ankaŭ estas tradukita kiel la dia regno. Ŝajne tiun koncepton la legantoj jam konas pro influo de la kristana literaturo sed mi devas averti la legantojn ke religiaj konceptoj de la abrahamaj religioj ne ĉiam tute kongruas la ŝajne samsignifajn konceptojn en la neabrahamaj religioj (budhismo, hinduismo, ŝintoismo, konfuceanismo kaj zoroastrismo).

El Avesto (4), (3), (2), (1).

11 oct. 2006

Miniaturo

Mi antaŭe skribis pri miniaturo kiel sublima irana arto. Nun impresite de miniaturaj pentraĵoj kiujn alia irana esperantisto estas metinta en sia blogo mi ankaŭ deziras inviti vin por ke vi plezurigu viajn okulojn per rigardo al unu ekzemplo de tiu arto. Tiu miniaturo estas pentrita de majstro (perslingve por majstro oni diras Ostad) Mahmud Farŝĉian. Ĝuu ĝin!

Irana Miniaturo

10 oct. 2006

Du kinfilmoj

Mi ne scias kiom da vi memoras Bruce Lee (Brus Li). Mia generacio kreskis vidante liajn kinfilmojn kiam ni estis nur knabetoj. Li estis ege influa sur junuloj de tiu generacio ĉie ĉirkaŭ la mondo (mi pensas nenie sur la planedo ekzistas lando en kiu iuj ne estas spektintaj liajn filmojn). Tuto de mia intereso pri agadplenaj filmoj naskiĝis kaj disvolviĝis depost spektado de liaj legendaj batalplenaj filmoj en la junaĝo. Eble pro admiro de lia arto mi sekvis kaj ĉiam interesiĝis rigardi batalajn filmojn de aliaj aktoroj kiel ekzemple Jackie Chan, Jean-Claude Van DammeSteven Seagal (mi persone neniam interesiĝis pri laboroj de Chuck Norris). Kun intereso pri la arto de Bruce Lee en mi ankaŭ naskiĝis intereso pri batalartoj [ang. martial arts] specife pri karateo kaj kungfuo (kvankam mi mem neniam iris lerni aŭ ekzerci ilin). Lastatempe mi spektis du tre bonajn filmojn de tiu tipo kaj ŝatas ĉi tie prezenti ilin al vi (se vi iam spektas batalajn filmojn - multaj pensas spektado de tiaj filmoj ne estas bona).
La unua kinfilmo estas Maljugita (aŭ Danny la hundo - ang. unleashedDanny the dog). Mi opinias ke tiu filmo estas iu ĉefverko de la franca reĝisoro Luc Besson [Luk Beson]. Eble oni trovas ĝin tro false sentimentala. Sed mi persone trovis ĝin ege poezia kaj bone prilaborita. Mi pensas ke pro humana mesaĝo kaj tre bonaj batalscenoj tiu filmo meritas spekton (kompreneble nur se batalaj scenoj ne ĉagrenigas vin).
La kinfilmo Kung Fu Hustle
La alia filmo nomiĝas kung Fu Hustle (mi ne trovis bonan ekvivalenton en Esperanto por tiu titolo. bonvole vi proponu iun). Ĝi estas humurplena parodio de batalaj filmoj. Mi spektante tiun filmon pro du kialoj ploretis; unue ĉar mi ege ridis kaj due ĉar la nura ama rilato en la filmo estis ege kortuŝa kaj belege prezentita. Mi pensas ke tiuj du filmoj meritas spekton per tiuj kiuj interesiĝas pri batalaj artoj kaj agadplenaj kinfilmoj. Ili devas konsideriĝi klasikaj laboroj en tiu ĝenro.

P.S: Lastatempe Sonja porponis "Kungfua Friponaĵo" anstataŭ la angla "Kung Fu Hustle".

6 oct. 2006

Nostalgie

Iam miaj vagadoj sur la interreto rezultigas interesajn eltrovojn. Hieraŭ kiam mi vagis sur la interreto (tion mi ofte faras per serĉi vortojn sur la retserĉiloj kiel tiuj de Guglo kaj Jahuo) mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Tiel ŝajnas ke la blogisto serĉinte inter matematikaj temoj estas eltrovinta interesan artikolon de tre interesa revuo. La revuo nomiĝas Funkcialaj Ekvacioj. Ĝia redakcio konsistas el nur japanoj kaj depost ĝia eldoniĝo la plejparto de verkistoj de ĝiaj artikoloj ankaŭ estis japanaj. La revuo estas eldonita depost 1958 kaj tuto de ĝia arkivo estas atingebla sur la interreto. En komenco de ĝia eldoniĝo en la revuo aperis artikoloj en la angla, franca kaj Esperanto (kaj se necesis resumoj tradukiĝis al Esperanto). Tio ĉesis depost la 70-aj jaroj. Depost tiu tempo la artikoloj skribiĝis en la angla sed la revua titolo restis esperantlingva. Kiel ekzemplo estas interesa rigardi al tiu ĉi artikolo (tute en Esperanto) pri Transformo de Euler kaj ĝia aplikado al la diferencialaj ekvacioj de Fuchsa tipo, I; Integralo de Riemann-Liouville en la kompleksa kampo. Ho ve! esperantistoj antaŭe faris multon pli ol tio kion ili faras nuntempe.

5 oct. 2006

Ne tiom teoria!

La satelito COBE
Lastatempe Luis Restrepo ĝoje surpriziĝis ke Nobel-premion pri la fiziko en ĉi tiu jaro estas gajnintaj esplor-laboroj kiuj laŭ lia opinio devas pli konsideriĝi "teoriaj" aŭ ne tre "praktikaj". Mi ne estas certa pri tio. Fakte John C. Mather kaj George F. Smoot estas gajnintaj la premion pro siaj laboroj rilate radiadon de nigra korpo [ang. Black Body radiation] en la kosmo. Kvankam iliaj laboroj helpis pruvi ĝustecon de kosmoekan teorion, la grandega knalo [ang. Big Bang], kaj tio siavice helpis plifirmiĝon de pozicio de la teorio pri ĝenerala relativeco, tamen tiuj laboroj koncernis mezurojn surbaze de observoj faritaj de la satelito COBE (Esploranto de la kosmofona radio - ang. Cosmic Background Explorer). Fakte mi konsideras tiun laboron kiel praktika paŝo por pruvi ĝustecon de iu teorio.