29 nov. 2006

Senhonorigita

Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke tiu ulo prezidento (nomumita de la irana religia estro kaj ne elektita de popolo) intencas lasi neniom da honoro por ni povraj irananoj!

Falsaj informoj sur la interreto

Hodiaŭ mi vidis du mistifikaĵojn sur la interreto. La unua estis retpoŝta mesaĝo sendita de amiko kiun mi bone konas kaj supozeble ne sendas sensencaĵojn al mi. Li estis sendinta tiun informon; ĉu vi scias ke se vi estas perforte devigita eltiri monon de aŭtomata aparato (ATM) kaj vi retroorde enigas vian identigantan numeron (PIN Code) tiam aparato kaŝe sendos signalon al la polico kaj informos ĝin pri nenormala situacio ĉe la aparato?!

Tio estis interesa por mi. Do mi serĉis pri vereco de la afero sur la interreto. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke tia panikokodo en la realo ne ekzistas kaj polico neniel povas informiĝi pri nenormala situacio ĉe aŭtomata monaparato.

Alian mistifikaĵon mi legis sur iu perslingva blogo. Tie la blogisto estis skribinta ke en la pritekstlaborprogramo MS-Word se vi tajpas vortojn rilataj al judismo kiel Shabbat, Torah kaj Bible la programo rekonas ilin kaj ne markas ilin kiel malĝustaj vortoj dum tiu programo pro influo de cionismaj tendencoj (kiuj supozeble regas super ĉio en la mondo) ne rekonas la vortojn rilatajn al Islamo. Mi provis tion kaj trovis ke fakte la programo Word (almenaŭ tiu versio kiun mi havas) rekonas la vortojn Koran kaj Sunni (oni devas tajpi iliajn unuajn literojn grandlitere). Pri la vorto Shiia tiu programo ne rekonas ĝin ĉar ne ekzistas ununura literumado de tiu vorto en la angla lingvo.

23 nov. 2006

Mi kaj komunismo

Iufoje mi timas ke ĉar mi iam (ĉu tro multe?) kritikas iujn politikojn de okcidentaj landoj aŭ iujn aspektojn de la vivo en la okcidento, legantoj de miaj skribaĵoj ricevas tiun impreson ke mi simpatias aŭ defendas maldekstrajn ideologiojn. Fakte tiu impreso ne estas ĝusta ĉar mi sendube preferas vivon en demokratia socio kiel Kanado aŭ Usono kompare al vivo en Ĉinio, Nord-Koreio aŭ Kubo. Por diri la veron, iam kiam mi estis pli juna (eble ĉirkaŭ la aĝo 20 jara) mi ankaŭ kiel multaj aliaj el miaj samaĝuloj allogiĝis al ideo de ekonomia justeco (aŭ ĉu egaleco?) tiel kiel prezentiĝis per partizanoj de la maldekstraj ideologioj. Tiutempe havi murafiŝon de Che Guevara en sia ĉambro, legi librojn de Marx kaj imiti komunistajn partizanojn estis laŭmoda (kaj ni sekvis la modon).

Bela KamaradinoHodiaŭ tamen mi pli kaj pli dubas pri kapablo de maldekstraj ideologioj por liveri feliĉon al la homaro. Mi ne intencas tute dementi servojn de socialismaj ideoj al la homaro. Sen ili kaj bataloj kiuj dank’ al ili (pere de laboristoj en industriaj landoj) okazis hodiaŭ senbrida kapitalismo superregis la mondon. Ĉiaj socialaj helpoj kiujn civitanoj de la modernaj socioj ricevas (helpoj kiel monhelpo al senlaboriĝantoj, malsanuloj, handikapuloj, viktimoj de naturaj katastrofoj k.t.p) ne ekzistus se oni lasus kapitalismon al si mem (tio estas leĝo de la libera merkato; por sia profito vi rajtas subpideigi ĉiun ajn). Malgraŭ tio ĉio, mi opinias ke komunistoj kaj socialistoj havas grandan problemon por pruvi ke ili kapablas respekti la homan dignon ĉar tra la historio eĉ ne unu ekzemplo de tia respekto estas jam prezentita. Oni povas argumenti ke ĝis hodiaŭ la ekzemploj de maldekstraj reĝimoj estis misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj de iu originala ideo. Mi tamen kontraŭargumentos ke tia ideo kiu permesas tiom da misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj ne povas esti vere originala! (la sama rezonado aplikeblas pri Islamo, religio kiu permesas tiom da misinterpretoj rezultantaj kruelecon kiun ni vidas havas ian problemon) Partizanoj de la maldekstraj ideologioj devas unue pruvi ke iliaj ideoj ne laŭnature rezultigas malrespekton rilate la homajn rajtojn, neliberecon de la esprimo kaj diktatorajn reĝimojn.

Masakro en Tien An MenMi havas seriozan problemon kun tiu konsidero de homoj kiel senformaj amasoj per la maldekstruloj, ilian ignoron rilate la homan individuecon kaj subpremon de ĉiu kapo kiu supervenigas sin super la dezirate obeema popolamaso. Mi nepre ne respektas karikatureskajn despotojn kiel Hu Ĵintao, Kim Jong-ilFidel Kastro. Iliaj reĝimoj eĉ ne meritas atenton aŭ kritikon. Mi sendube ne ŝatas tiujn reĝimojn en kiuj por vidi la plej malgrandan ŝanĝon oni devas atendi morton de iu t.n. supera estro.

Sed pli ol tio ĉio mi abomenas la esprimon “kultura revolucio”. Revolucio en kulturo nur povas okazi pere de kruela amasbuĉado kiun ni observis en Ĉinio dum la epoko de Mao. Se ne la vera evoluo de kulturo estas malrapida sed laŭgrada kaj kontinua procezo. Oni povas dum unu tago devigi ĉiujn civitanojn de iu lando al surmetado de uniformo, sed jaroj kaj eĉ jardekoj da edukado, informado kaj pacienca instruado necesas por fari nacion evoluita.

Ne! Mi estas kamarado de neniu kaj laŭdas tiun rajton ke en la okcidentaj demokratioj oni povas kritiki la politikajn instituciojn dum en neniu maldekstra ŝtato ĝis nun tio eblis.

21 nov. 2006

Pri arto

La granda rusa reĝisoro Andrej Tarkofski diras:

La artisto ekzistas ĉar la mondo ne estas perfekta. Arto estus senutila se la mondo estus perfekta, ĉar tiuokaze homoj plu ne serĉus harmonion sed simple vivus en ĝi. Arto estas naskita pro malbone dezajnita mondo.

20 nov. 2006

Testo pri mia personeco

Jen rezulto de testeto kiun mi respondis pri mia personeco. Ĝia temo estis; kiun diecon vi adoras? Ĉu ĝi povas esti vera pri mi? Mi ne scias...!

What Divinity do you worship?
Your Result: You worship KNOWLEDGE

The divinity of Knowledge was created to guide man in advancements in their machines and understanding of the physical world. Knowledge gives his gift reluctantly, having seen the havoc man can cause with enough comprehension of a concept. The appearance of this Divinity is an elderly man, not frail, but robust in his age, with piercing eyes. His dress is often completely inconspicuous, as has been noted in clothing of all sorts and periods.

The believers of Knowledge are very ill at ease with emotion and often shy away from personal interaction outside of academic discussion. This often leads to interpersonal interactions being traumatic when allowed to progress. Being human, though, they often gravitate towards this. They are drawn towards puzzles and mental challenges, and revel in learning new skills. Woe be it to any man who crosses a worshiper of Knowledge; vengeance shall be inventive, painful, and impressive. Knowledge is aligned with Order.

You worship KINDNESS
You worship FATE
You worship DEATH
You worship WAR
You worship INSPIRATION
You worship CRUELTY
You worship LIFE
What Divinity do you worship?
Make Your Own Quiz

19 nov. 2006

Kelkaj rimarkoj

Kiel vi vidas, sekve de komentoj de iuj legantoj mi decidis ŝanĝi aspekton de mia blogo. Tio estas ĉar mi mem estis iel tedita de ĝia antaŭa aspekto kaj volis ĉiuokaze ŝanĝi ĝin. Feliĉe tiuj komentoj iĝis motivo por ke mi realigu mian decidon. Tamen mi ŝatas rimarki pri iuj aliaj vidpunktoj kiuj esprimiĝis en la komentoj (sen voli senkulpigi min mem rilate ilin).
  • Kial plejofte en Esperanto sed malofte pri ĝi?
Ĉiu homo havas kapablon en iu (aŭ kelkaj) tereno(j). Ankaŭ diversaj homoj havas malsamajn pasiojn. Mi skribas tiun ĉi blogon por esprimi miajn ideojn, vidpunktojn kaj opiniojn. Mi ne estas bona konvinkanto kaj mia plej unua intenco rilate skribadon de tiu ĉi blogo ne estas varbi neesperantistojn al tiu lingvo. Se mi volus fari tion, mi skribus aŭ en la persa lingvo, la franca aŭ la angla. Mi opinias ke skribantoj kaj oratoroj pli kompetentaj kaj pli konvinkantaj ol mi devas fari tion.
Aliflanke mi ankaŭ opinias ke nuntempe tro granda nombro da esperantistoj estas tro koncentritaj sur la lingvo mem. Por mi Esperanto nur estas komunikilo kaj ne sanktaĵo. Mi estas preta tuj ellasi ĝin se oni montrus al mi iun komunikilon pli bonan ol ĝi. Momente mi preferas konsideri ĝin kiel lingvo kaj uzi ĝin por esprimi miajn ideojn.
Ekzistas multnombraj retpaĝoj kiuj temas pri Esperanto el diversaj aspektoj. Sur ili oni povas trovi novaĵojn pri movado, lingvistikajn debatojn aŭ artikoloj pri la komunumo de esperantistoj. Mi rare povas aldoni ion novan al tio kion vi jam povas trovi en tiuj retpaĝoj, kaj mi abomenas ripetadon.
  • Kial ne mallonge?
Mi opinias ke nur poetoj, filozofoj kaj profetoj povas esprimi multon per mallongaj frazoj. Bedaŭrinde mi apartenas al neniu el tiuj grupoj. Tio estas grava malsano de nia epoko ke homoj pli kaj pli hastas kaj volas atingi siajn dezirojn plej rapide kaj plej facile. Bedaŭrinde tiel magia facileco, rapideco kaj koncizeco nur estas iluzio. Mi pensas ke se mi ne pasigus 21 jarojn de mia vivo por studo de la fiziko, mi hodiaŭ ne povus plenumi tiun laboron kiun mi faras. Ne eblis lerni tion ekzemple dum 15 jaroj.
Miaj karaj amikoj! Ne limigu vin je la interreto. Legu dikajn librojn, rigardu paperajn tagĵurnalojn kaj longajn tekstojn. Ne cedu al tento de la moderna erao. Vere valoraj informoj nur troviĝas pene kaj el inter tiuj amasoj da longaj tekstoj.
  • Kial ne sen religio?
Mi antaŭe pardonpetis se miaj tradukoj de Avesto enuigas vin. Mi sentas devon rilate tradukadon de tiuj tekstoj kaj daŭrigos tion. Bonvole se vi ne ŝatas religiajn tekstojn nur simple ignoru ilin. Mi sentas tiun devon ĉar ŝajne mi estas la nura zoroastrano kiu scipovas Esperanton. Mi ne estas fanatike religia, sed kredas je Dio. Kaj ankaŭ mi ŝatas mian religion (aŭ mian personan interpreton de ĝi).
Eĉ se konsiderante la religion kiel nur socia fenomeno, estas bona koni ĝin. Vi ne povas kompreni la okcidentan literaturon sen koni kristanismon kaj la grek-romajn mitojn. Vi ne povas ĝui la sciencfikcian tv-serion StarGate SG-1 sen scii pri la judaismo kaj la egipta mitaro. Vi ne povas tute forpeli la tuj venontan kristnaskon for de via vivo nur ĉar ĝi estas religia tardicio (de paganoj al kristanoj kaj de kristanoj al okcidentoj). Ne! Religio estas grava parto de nia kultura identeco (eĉ se ni profunde estas ateistoj) kaj mi ĝuas konatigi vin kun tiu parto de mia identeco. Vi ankoraŭ estas tute liberaj por ignori ĝin.

18 nov. 2006

Du novaĵoj el Kanado

Kanado
Mi antaŭe skribis kiel ĝis nun mi ne estas jam sukcesinta ĉeesti grandan kongreson aŭ renkonton de esperantistoj. Tiutekste mi ankaŭ aldonis ke finfine mi esperas eble ĉeesti la 7-an TutAmerikan Kongreson de Esperanto TAKE-7 kiun oni unue planis okazigi en 2007 en Kalgario (Alberto, Kanado). Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke Dio ne volas mian ĉeeston en iu ajna kongreso de esperantistoj. Nun evidentiĝis ke pro iuj kialoj oni ne povas okazigi la kongreson en tiu dato en Kalgario. Anstataŭe oni okazigos la TAKE-7 en Montrealo (Kebekio, Kanado) ekde 12-a ĝis 18-a de julio 2008.

Nu! Ĝi mem estos grava evento kaj multaj esperantistoj el diversaj landoj de la kontinento Ameriko ĉeestos ĝin. Sed tiel ŝajnas ke aldone al tio la usonaj esperantistoj ankaŭ planas okazigi sian tutlandan kongreson (tiu de la usonaj esperantistoj) samtempe kaj samloke en Montrealo. Tio faras la TAKE-7 eĉ pli granda kaj pli grava. Bedaŭrinde mi mem ne povas de nun antaŭscii ĉu mi povas ĉeesti ĝin aŭ ne (nun mi estas en Toronto kaj facilege povas vojaĝi al Montrealo sed kiu scias en 2008 kie mi estos kaj kion mi faros – eĉ ĉu mi tiutempe plu vivos?).

La jarlibro UEA en 1912 informas ke Esperanto-Klubo de Toronto fondiĝis en oktobro 1906. Do ĉi-jare ni festos la 100-an datrevenon de fondiĝo de nia klubo en Toronto. Nia festo okazos la 16-an de decembro. Ĉiuj, loĝantoj kaj voĵaĝantoj, estos bonvenaj. Pliajn detalojn oni povas legi en la novaĵ-letero de nia klubo kiu legeblas ĉi tie sur la retpaĝoj de S-ro Ken Price. (bedaŭrinde ankoraŭ ne estas tiu numero en kiu oni legas artikolon pri la evento).

16 nov. 2006

Irana miniaturo

Jen alia irana miniaturo de Majstro Farŝĉian.

Opinienketo

Kara leganto, Kiel vi vidas mi kolektas nenian informon pri vizitantoj de mia blogo. Mi ne intencas lerni tion kion vi eble volas konservi nekonata de mi. Malgraŭ tio, opinioj de ĉiuj legantoj de mia blogo por mi estas grava. Do jen opinisondado kiun mi petas respondu:
  • Ĉu vin interesas miaj skribaĵoj (eĉ se vi ne konsentas ĉiujn miajn opiniojn)?
  • Tiam kiam vi rigardas al mia blogo pri kiuj aferoj vi atendas legi?
  • Kiomgrade miaj skribaĵoj ĝis nun estas forigintaj tiun atendon?

Dankon pro via konsidero

15 nov. 2006

Pri brakumo

Savanta Brakumo
Mi ŝatas kortuŝajn rakontojn kaj ĝuas emociajn historiojn eĉ se fikciaj. Iufoje mi ŝatas silentigi mian analizantan cerbon, mian kritekeman racion kaj tiun suspekteman logikon de mi por aŭdi voĉon de mia koro. Por aŭdi voĉon de tiu parto de mi kiu fidas ĉian fean fabelon. Tiu infano en mi kiu ridegas pro ĉiu malgrava ĝojo kaj ploras pro ĉiu ignorenda malĝojo. Iam mi ŝatas lasi emociojn por ke ili portu min, por ke ili tiklu palpilojn de mia sento. En tiuj okazoj mi sentas min pli humana, pli viva, iel pli vigla. Jes mi kredas je natura boneco de la homoj, kaj ne ŝatas tiujn kiuj suspektas, mokas aŭ prenas malserioze belajn gestojn kaj bonajn farojn. En mia lando gepatroj instruas siajn infanojn ke knaboj devas ne plori (laŭ ili ploro estas konduto de knabinoj) sed mi neniam vere lernis tiun instruon. Mi ŝatas plori pro ĝojo kaj kaŭze de emocio. Jen veraj rakontoj belaj, emociaj kaj kortuŝaj:
Du etulinoj, du ĝemelaj fratinoj, Brielle kaj Kyrie frue naskiĝis. La pli granda fratino, Kyrie normale pasigis tempon kaj plipeziĝis. La alia fratino, Brielle, sed havis spirajn problemoj. Ŝia korobatado ne estis bona. Ŝi ne plipeziĝis kaj oni ne povis trankviligi ŝin. Bedaŭrinde oni ne povis esperi ŝian pluvivon. Tiutempe en Usono oni pro timo de infekto ne metis ĝemelajn bebojn en sama kovilo. Sed iunokte kiam Brielle estis en ege kriza stato flegistino defiis tiun regulon de la hospitalo. Ŝi metis mortontan etulinon en la kovilo de ŝia fratino. Tuj post situi apud sia fratino, Brielle, premis sin al ŝi kaj trankviliĝis. Post nur kelkaj minutoj kvanto de oksigeno en ŝia sango atingis la plej bonan nivelon post ŝia naskiĝo. Kaj dum ŝi somnolis Kyrie metis ŝian etan brakon ĉirkaŭ korpo de sia fratino. Post mallonga tempo du etulinoj iĝis sufiĉe fortaj por iri hejmen, kie ili ankoraŭ dormas kune kaj brakumas unu la alian. Tiu kortuŝa rakonto konatiĝis dank’ al foto kaptita de Christ Christo de la revuo Worcester Telegram & Gazette. Rakonto de tiu savanta brakumo aperis en artikoloj en la tre legataj revuoj Life kaj Reader’s Digest. Kaj sur la interreto miloj da homoj legis ĝin kaj emociiĝis.
Se vi ankoraŭ ne kredas efikojn de simpla brakumo, legu rakonton de Juan Mann kaj lia frezeza ideo. En 2004 li prenis afiŝon sur kiu estis skribita “senpaga brakumo” iris sur strato en Sidnio (en Aŭstralio) kaj proponis senpage brakumi nekonatajn pasantojn. Tion farante li nur intencis disdividi afablecon kun aliaj. Lia faro iĝis rava rakonto kiam lia amiko prenis filmon de tiu ago, aldonis muzikon ludita de sia bando, nome sick puppies, al ĝi kaj metis tiun filmon en la retejo YouTube. La rezulto estis pli ol ĉiu ajna atendo. Ĝis hodiaŭ pli ol 6 milionoj da fojoj ĝi estas klakita kaj plejeble spektita. Pli ol 13000 komentarioj kiuj plejofte estas pozitivaj reagoj estas skribitaj por ĝi. Ĝi estas montrita dum la tv-programoj Good Morning America kaj 60 Minutes en Usono kaj la aŭstralia novaĵprogramo Ten News. Kaj Mann estas intervjuita de Oprah Winfrey en ŝia tre spektita tv-programo. Nuntempe la kampanjo “senpaga brakumo” estas tutmonda fenomeno. En multaj landoj de la mondo kaj plej fame ol la aliaj en Koreio, Israelo kaj multaj urboj de Italio ĝi estas imitita (ne forgesu ke postulo de la kampanjo estas brakumo de fremdulo sen postuli nomon, adreson, telefononumeron, peti por posta renkonto aŭ iu alia cetera motivo krom sincera deziro por disdividi afablecon kun alia). Finfine mi ŝatas peti ke vi dediĉu iomete da via tempo kaj spektu tiun mallongan filmon sur YouTube. Mi garantias ke vi ne bedaŭros!
Iufoje brakumo estas ĉio kion ni bezonas...

13 nov. 2006

Malplaĉaj faktoj!

Ĉu oni povas komprenigi al iuj estimataj sinjorinoj ke kiom la mondo iĝus teda kaj naŭziga se ĉiuj viroj aspektus kiel Brad Pitt kaj George Clooney?

Kompreneble oni ankaŭ devas komprenigi al iuj sinjoroj ke ne eblas ĉiuj virinoj aspekti kiel Angelina Jolie kaj Monica Bellucci, sed mi jam scias tion!!

12 nov. 2006

Utila amikeco

Kvankam por iuj la novaĵo pli grava ol la rezulto de periodmezaj balotoj en Usono estis divorcodecido de Britney Spears, tamen mian atenton kaptis alia novaĵo; post dek ses jaroj kaj rezulte de voĉdonado atente observita de internaciaj observantoj Daniel Ortega elektiĝis kiel nova prezidento de Nikaragvo. Oni povas longe argumenti ke tiu ĉi lasta voĉdonado ne estis vere demokratia, ke sandinistoj neniam vere cedis povon al siaj oponantoj kaj ke la elekto de nikaragvanoj ne estos bona elekto por ili (la usona ambasadoro multfoje avertis ke elekto de s-ro Ortega rezultigos internan militon, ekonomiajn premojn kaj malfeliĉon – alivorte li iel minacis la nikaragvanojn). Mi ne intencas ĉi tie refuti tiujn argumentojn (kaj eble ne povas fari tion ĉar iugrade ili estas veraj). Sed min interesis vidi por la nikaragvanoj kiel estis senutila amikeco kun Usono (aŭ almenaŭ bonaj rilatoj kun tiu lando). Dek ses jaroj (ekde 1990 ĝis 2006) ne estas mallonga tempo sed post tiom da tempo ankoraŭ nun Nikaragvo estas la dua plej malriĉa lando de la kontinento Ameriko (post Haitio). Usono kiu tiom arde subtenis kaj subvenciis la milicion Contras, post renversiĝo de la sandinista registaro ellasis tiun landon aŭ ial ne interesiĝis alporti (aŭ estigi) pli bonan (ekonomian) situacion tie. Mi serĉis vidi ĉu mi povas trovi landon kies amikeco kun Usono estas rezultinta prosperon aŭ pliboniĝon de ekonomio. Kvankam mi ne intencas redukti kompleksecon de aferoj kaj prezenti tro simplan skemon de ili, tamen al mi tiel ŝajnis ke la plej lasta loko en kiu amikeco kun Usono vere plibonigis la ekonomion estis en la okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito. Tie danke al la plano Marŝal (tiel nomita post la usona ŝtat-sekretario George Marshall) eblis rekonstrui ekonomiojn de kelkaj el tiuj eŭropaj landoj kiuj estis detruitaj dum la milito. Depost tiu tempo oni rare vidas landon kies amikeco kun Usono estis vere ekonomie utila por ĝi. Ekzemple Ĉilio en kiu Usono renversis la registaron de Salvador Allende kaj subtenis reĝimon de Pinochet ne kapablis montri ekzemplon de ekonomia sukceso. Kompare al Pakistano, Barato ne konsideriĝas kiel tre proksima amiko de Usono (kaj Pakistano estas aliancano de Usono pri t.n. batalo kontraŭ terorismo) sed denove tio estas Barato kies ekonomio progresas kaj Pakistano ankoraŭ ne estas sukcesa en tiu ĉi tereno. Pri Egiptio ankaŭ oni povas diri la samon. Por doni ekzemplon de sukceso Eŭropa Unio estis multe pli bona. Hispanio kaj Irlando antaŭ aliĝo al EU estis tute ne prosperaj ekonomioj sed dank’ al siaj membriĝoj en tiu bloko ili konsiderinde progresis. Hodiaŭ Hungario, Pollando kaj la baltaj landoj (kaj Slovenio) ĝuas similan situacion. En la sudoriento de Azio, t.n. la Tigroj (unuaj kvar tigroj estis Hongkongo, Tajvano, Singapuro kaj Sud-Koreio la nunaj novaj tigroj estas Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Tajlando) progresis ĉefe dank’ al kunlaborado kun Japanio, ĝia moderna teknologio kaj malavaraj investoj de tiu lando en iliaj ekonomioj (iugrade Filipinoj estas escepto kaj tie investoj de usonaj firmaoj ludas pli gravan rolon ol tiu de Japanio). Usono ne kapablas eĉ montri sukcesan ekzemplon de kunlaboro pri siaj najbaroj. Dek du jaroj post interkonsento NAFTA, nun Usono devas konstrui muron por malhelpi fluon de senleĝaj malriĉaj almigrantoj el Meksiko. Tiu ekonomia interkonsento estas inter nur tri landoj (Usono, Kanado kaj Meksiko – komparu kun EU) kaj eĉ Usono ne devis zorgi (aŭ helpi) Kanadon ĉar tiu lando jam ĝuas grandan prosperon ekonomian. Post 12 jaroj la plej prospera ekonomio de la plando, tiu de 300 miliona Usono ne sukcesis estigi prosperon eĉ en sia malriĉa suda najbaro (kiu cetere havas grandan kvanton da petrolo). Post tiu minaco ke Usono reirigos Pakistanon al la ŝtona epoko se ĝi ne tute kunlaboros kun tiu lando en sia batalo kontraŭ terorismo, mi nun komprenas ke nura utilo de amikeco kun Usono povas esti ke ĝi ne detruos vin (kiel ĝi faris pri Vjetnamio, Irako kaj Afganio), se ne ĝi ĉiuokaze ne helpos vin.

9 nov. 2006

Pri la homo

La franca verkisto Gustave Flaubert (1821-1880) diras:

La homo estas tia kia ĝi estas, ne temas ŝanĝi sed kompreni ĝin.
L'humanité est ainsi, il ne s'agit pas de la changer, mais de la connaître.

5 nov. 2006

Frontispico

En suda angulo de la interna korto de la universitato Ryerson estas frontispico. Ĝi ŝajne estas nura postrestanta parto de iu pli malnova konstruaĵo. Hodiaŭ oni uzas ĝin kiel enirejo de sportaj haloj. Ĉiufoje kiam mi rigardas ĝin, mi provas imagi kiel ŝajnis la originala konstruaĵo al kiu ĝi iam apartenis. Sed cetere de la konstruaĵo mi ŝatas imagi kiel ŝajnis homoj kiuj venis al tiu konstruaĵo. Tio ne estas malfacila. Mi povas imagi ilin surbaze de scenoj kiujn oni trovas en dokumentaj aŭ kinaj filmoj de la antaŭaj jaroj. Mi pensas ke tiutempa vizaĝo de Toronto ne devas esti ege malsimila de vizaĝo de aliaj urboj en Nord-Ameriko (precipe Usono).
Frontispico
Kiam mi estis ĵus veninta al Toronto mi loĝis en hotelo kiu estis kaj malmultekosta loĝejo por studentoj kaj loĝejo por maljunaj emerituloj. Tie iun tagon maljuna sinjorino venis al la publika ĉambro (kie estis televidilo, biblioteketo kaj tabloj por sidi kaj babili) kaj ni interparolis. Mi lernis ke ŝi estis studentino en la altlernejo Ryerson (antaŭe Ryerson ne estis universitato sed nur altlernejo por trejni instruistojn). Tiam mi provis imagi ke en ŝia epoko kiel ŝajnis la universitato, ĝiaj studentoj kaj profesoroj. Ĝis nun mi estas trovinta neniun foton aŭ pentraĵon de la universitato en tiu tempo. Tial mi devas funkciigi mian imagpovon kaj tio estas amuza por mi.

4 nov. 2006

El Avesto (6)

Zoroastro
En ĉi tiu blogero mi volas prezenti tradukon de la kvara kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Je urvanem men gairi vohu hacra manangha aŝiŝĉa ŝja-ocananam viduŝ mazdo ahurahja javat isai tavaĉa avat ĥsai aeŝe aŝahja.

Ĝia traduko :
Mi akordigas mian animon kun la Bona Penso kaj scias pri rekompenco kiun estas destininta Ahura-Mazdo por ĉiu ago. Ĝis tiam kiam mi havas povon kaj kapablon mi instruos la aliajn por ke ili agu laŭ la Virto.

En tiu ĉi verso ankaŭ Zoroastro instruas ke la feliĉo atingeblas nur per la Bona Penso (Vohu manangha). Li ankaŭ instruas ke por ĉiu bona ago ekzistas bona konsekvenco, ia rekompenco (tie aperas filozofia malfacilaĵo ĉar dum niaj ĉiutagaj spertoj ni ofte ne vidas tian rektan interrilaton). Komisio kiun Zoroastro donas al si mem estas tio ke li devas laŭ sia povo kaj kapablo instrui la aliajn por ke ili sekvu la Virton (Aŝa).

La antaŭa blogero mia pri traduko de Avesto.

2 nov. 2006

Bedaŭrinda

Bedaŭrinda ne estas okazo de malfeliĉaĵoj (ĉiuokaze ili okazas) sed alkutimiĝo al ili. Bedaŭrinda estas perdo de tiu sento kiu ebligas kompreni malfeliĉecon de iu okazaĵo.
Multaj el ni, irananoj, estas jam alkutimitaj al katastrofoj. Ni ekzemple ĝojas kiam dum tertremo ne mortos 100000 homoj sed NUR 10000! Ni ekzemple ĝojas ke en nia lando pasaĝeraj aviadiloj ne kraŝas ĉiutage sed ĉiumonate! Ja ni estas kontentaj kiam iu okazonta katastrofo estas malpli peza. Iam ni eĉ ne konsideras tiajn okazaĵojn katastrofoj preventeblaj sed diaj destinoj akceptendaj.
Nun mi konstatas ke Esperantistoj ankaŭ similas al ni, irananoj. Kiam la revuo El Popola Ĉinio haltis aperi surpapere, ni triamondanoj ne multe ĉagreniĝis. Kaj mi povas kompreni kiel okcidentaj esperantistoj eĉ estus feliĉaj ĉar tiu propagand-aparato de aĉa flava komunismo ŝtopiĝis.
Kiam ĝangalo anoncis sian malaperon la redaktoro de Libera Folio festis tion kaj la iniciatinto de Farbskatolo skribis "Ni gaje dancu sur la tombejo de ĝangalo!". Raporto.info anoncis sin la plej taŭga anstataŭulo de ĝangalo pri raportado de novaĵoj. Oni nur ĝojis sufokiĝon de tiu voĉo kiu ne plaĉis al li/ŝi.
Kiam la nura esperantlingva revuo tute dediĉita al la literaturo, Fonto, anoncis sian baldaŭan malaperon, multaj akceptis tion kiel neceso de la epoko. Ili pensis ja nun per la reto eblas pli facile krei iun tian revuon.
...Kaj nun malapero de la esperantlingvaj elsendoj de Radio Polonia. Tiu novaĵo neniel estis surpriza! Ja en epoko de la reto kiu zorgas pri radio? Jam ekzistas la reta Radio verda kiu taŭge plenigas vakuon de Radio Polonia (laŭ nivelo de lingvaĵo kaj kvalito de enhavaĵoj neniel kompareblaj).
Tio ne estas evoluo. Tio ne estas progreso. Sed ja delonge ni estas jam alkutimitaj al malfeliĉaĵoj. Ni plu eĉ ne perceptas ilin kiel malfeliĉaĵoj.

1 nov. 2006

Une question

Je ne comprends pas pourquoi des personnes qui n'ont jamais étudié l'Espéranto, ont des idées tellement négatives à propos de cette langue. Quoi dans cette langue provoque de telles inimitiés chez ces gens?