27 févr. 2007

Sukceso de Linukso

Tiu novaĵo ke la firmao Dell nun pretas vendi komputilojn kun la mastruma sistemo Linukso estas bona novaĵo. Dell estas la plej granda produktanto kaj vendanto de komputiloj en la mondo. Tio povas konsideriĝi kiel granda sukceso por Linukso. Mi kvankam konservas kaj ankoraŭ uzas Vindozon XP sur mia komputilo, tamen tre ŝatas povi iam tute forlasi ĝin favore al Linukso. Finfine iam mi faros tion!

26 févr. 2007

Nokta febro sub haŭto de la urbo

nokta belulino
Ĝis nun mi estas jam metinta du aliajn pentraĵojn de Luis Royo en ĉi tiun blogon (tie kaj ĉi tie). Jen la tria pentraĵo de tiu artisto. Mi ne scias kiun nomon la pentristo mem estas doninta al ĝi, sed mi nomas ĝin "nokta febro sub haŭto de la urbo".

© Pentraĵo de Luis Royo.

25 févr. 2007

Pri Makgafino

Oni akuzas fizikistojn pri tio, ke ili ofte trovas nomojn por siaj malkovraĵoj, laboratoriaj aparatoj kaj formuloj el nekonvenciaj fontoj kaj strangaj inspirolokoj. Se konsideri, ke fizikistoj por elementaj partikloj trovas nomon en iuj rakontoj de James Joyce (kvarkoj), kvantuman kvaliton, kiu havas nenian ajn rilaton kun normala koloro, nomas koloro kaj por klasifiki kvarkojn donas nomojn kiel ĉarma, sorĉa kaj stranga al ili, do tiu akuzo ne estas malprava. Se vi estas partopreninta kongreson pri fiziko de elementaj partikloj, vi eble estas jam vidintaj T-ĉemizojn sur kiuj estas skribitaj "I Love SuSy - mi amas suzion". Tiu SuSy ne estas nomo de iu virino sed aludas al "Super Symmetry - sueprsimetrio", kiu estas teorio en fiziko.

Hodiaŭ ĉe la sojlo de atribuo de premioj Oskaro al la plej bonaj kinfilmoj de jaro, mi pensis ke nur fizikistoj ne enkondukas strangajn nomojn en la publika sfero. Pruvo estas tiu nomo Oskaro mem. La leganto devas konsenti, ke origino de tiu nomo ne estas t. n. konvencia! Dungito kiu vidas la premian statuon kaj diras "Ho! ĝi similas al onklo Oskaro!". Vere vi konas kiom da aferoj kiuj trovas siajn nomojn pro miraserto de iu dungito?

Makgafino en filmojSed pli ineteresa ol nomo de tiuj famaj premioj estas alia nomo nun bone konata de la publiko kaj ĝi estas Makgafino [ang. McGuffin, MacGuffin kaj Maguffin]. Kio estas Makgafino? Mi hontas, ĉar tiel ŝajnas ke mi estas la lasta esperantisto kiu lernas tiun koncepton. Mi trovis ke jam ekzistas esperantlingva teksto pri Makgafino en vikipedio. Ankaŭ mi lernis ke Jorge Camacho kaj István Ertl estas jam uzintaj ĝin (mi pensas, ke ĉiuj okcidentanoj scias kio estas ĝi). Do finfine kio estas Makgafino? Ĝi estas koncepto enkondukita de brita reĝisoro Alfred Hitchcock pri intrigo de filmoj kaj rakontoj. Makgafino estas elemento de la rakonto kiu altiras la atenton de la spektanto, rakonto disvolviĝas ĉirkaŭ ĝi, sed en la fino havas nenian konsiderindan rilaton kun la principa intrigo de la rakonto. Por klarigi ĝin Hitchcock rakontas:
Ĝi eble estas skota nomo, prenita el historio pri du viroj en trajno: Unu el ili diras 'Kio estas la pakaĵo tie supre sur la valizrako?'; kaj la alia respondas 'Ha, tio estas makgafino.' La unua demandas 'Kio estas makgafino?'; 'Nu,' la alia diras 'ĝi estas aparato por kapti leonojn sur la Altaj Landoj de Skotujo.' La unua diras 'Sed ne estas leonoj sur la Altaj Landoj', kaj la unua respondas 'Nu, tiukaze ne estas makgafino!'. Vi komprenas, ĉu ne?, makgafino estas fakte nenio.
Kvankam en la franca lingvo oni nomas ĝin "un gimmick", tamen tiuj du vortoj ne estas tute samsignifaj. Mi ne povis imagi, ke tiom da Makgafinoj en filmoj kaj romanoj ekzistas (famaj filmoj kiel Star Trek, Deep Space Nine ĝis Pulp Fiction).

Makgafino estas kompleksa kaj malfacile rekonebla. Ĝi ankaŭ iel estas filozofia koncepto. Sed pli interese eĉ en la politiko oni uzas ĝin. Ekzemple la unua preteksto por invado de Irako estis Amas-Detruaj Armiloj sed pliposte oni ŝanĝis la motivon por la milito al la liberigo de la irakanoj. Ĉe la religioj multaj trovas ke la koncepto de Dio ĉefe traktiĝas kiel iu makgafino! Ili opinias ke fakte kvankam religioj disvolviĝas ĉirkaŭ tiu koncepto, tamen ĉe la fino la religia sistemo vere ne zorgas pri ĝi sed pri la sistemo mem, ritoj, tradicioj, reguloj k.t.p.

P.S: Se vi komprenas la francan lingvon mi konsilas ke vi auskultu tiun muzikaĵon de s-ino Patricia Kaas. Ĝia titolo estas "où sont les hommes? - Kie estas la viroj?"

23 févr. 2007

El Avesto (9)

Zoroastro cxe Visxtaspa
En tiu blogero mi prezentas alian tradukon de Gathao:

Jen ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Da-idi aŝa tam aŝim vanghe-uŝ ajapta manangho da-idi tu armaite viŝtaspa iŝem maibjaĉa dastu mazda ĥŝajaĉa ja ve mancra srevim arada.

Kaj jen ĝia traduko:
Ho Virto! regalu nin donante tiun benon kiu estas rezulto de la Bona Penso. Ho Sereneco! Realigu aspirojn de Viŝtaspa, kaj ankaŭ tiujn de mi. Kaj vi, Mastro de la saĝeco (Dio)! Donacu al ni forton por ke ni disvastigu viajn pensigajn instruojn.
(Sepa kanto de la unua parto - Ahnavajiti - de Gathao)

En tiu ĉi verso aliafoje Zoroastro petas ricevon de iuj donacoj (ĉiuj nemateriaj aspiroj) de Dio. Mi aliloke skribis pri Armaiti, Aŝa kaj Vohumana. Ĉi tie mi intencas konatigi vin kun Viŝtaspa. Li estas reĝo kiu akceptis religion de Zoroastro kaj helpis ĝian disvastiĝon. Tiel ŝajnas ke religio prezentita de Zoroastro, iel estis malsama de (kaj kelkloke kontraŭ) la pli malnovaj religioj de arjanoj (kiuj tiutempe estis establitaj en Irano). Pro tio, en la komenco religio de Zoroastro ne vaste akceptiĝis per ili. Finfine Zoroastro prezentis siajn instruojn al Viŝtaspa (lia nomo en pli novaj tekstoj transformiĝas al GoŝtaspGoŝtasb) kiu estis pova reĝo. Viŝtaspa trovis tiujn instruojn taŭgaj kaj akceptis la religion. Depost tiam, tuto de forto kaj rimedoj de Viŝtaspa servis disvastiĝon de Mazdaismo.

P.S: Laŭ historiaj scioj, ni dubas ĉu Aĥemenidoj (unu el la plej malnovaj dinastioj kiuj regis Iranon) estis zoroastranoj. Tamen sendube iliaj religiaj kredoj estis konsiderinde influitaj de instruoj de Zoroastro.

22 févr. 2007

Neĝa tago

Malsekigxo per automobilo
En la persa lingvo ni havas proverbon kiu diras: "veturanto ne komprenas staton de piediranto". Hodiaŭ ĉi tie estis neĝa kaj mi plene komprenis signifon de tiu proverbo. Matene kiam mi transiris ponton por atingi stacion de la urba trajno, preterirantaj aŭtomobiloj komplete malsekigis min. Fakte sur la ponto mallarĝa vojo por piedirantoj ne estas sufiĉe malproksima de la aŭtomobilvojo. Kaj bedaŭrinde kondukantoj de aŭtomobiloj kvazaŭ neniel sentis riskon de akvoŝprucado el siaj rapidaj veturiloj. Mi ne rajtas plendi pro ilia konduto. Eble se mi mem estus en aŭtomobilo, mi ne zorgus preterpasantojn. Ĉiuokaze mi pasigis la matenon kun tute malseka pantalono. Ĉi-vespere mi planas uzi aŭtobuson por veturi el la stacio ĝis proksimeco de mia hejmo. Tiel mi plu ne riskos denove malsekiĝi!

19 févr. 2007

Homoj kaj flagoj

Homo, iu ajn homo valoras pli ol flago, iu ajn flago.

La hispana skulptisto Eduardo Chillida (1924–2002).

Nova tipo de ĝemeleco!

Mi finfine ne komprenis al kio utilas ĝemeliĝo de du urboj. Tiu nocio por mi estas iom ne komprenebla. Nu! Ĝemelaj urboj devas havi pli proksimajn interrilatojn inter si kompare al iliaj rilatoj kun aliaj urboj. Tiuj rilatoj povas esti kulturaj, socioj aŭ ekonomiaj. Jen Toronto jam estas ĝemelo de urboj kiel Ĉikago kaj Novjorko (Usono), Ĉongkingo (Ĉinio), Frankfurto (Germanio), Milano (Italio), San-Paŭlo (Brazilo), Amesterdamo (Nederlando), Hoŝiminurbo (Vjetnamio), Kievo (Ukranio), Kito (Ekvadoro), Sagamiharo (Japanio), Varsovio (Pollando). Tio estas ĝemeleco de urboj laŭ la malnova modelo. Sed en la novaĵoj oni informis ke Toronto iĝas cifereca ĝemelo (ang. Digital Sister) de Sanfrancisko (Usono). Kio signifas cifereca ĝemelo? Tion ne demandu de mi!

16 févr. 2007

14 févr. 2007

Amotago

Hodiaŭ estas la tago de Sankta Valenteno. Eble pri ĝiaj originoj en kristana kulturo kaj en la okcidento vi scias multon kaj povas trovi multajn informojn ĉi-rilate. Okaze de tiu tago mi metas ligojn al tri interesaj informoj (iom malpli konsiderataj) pri ĝi:

  • Unue estas kurso pri filozofio de amo en la okcidenta mondo, kiu prezentiĝas per la universitato MIT.
  • Due estas tiu artikolo en la revuo Nature pri amo inter sciencistoj.
  • Trie tiu ĉi artikolo pri festo omaĝe al amo en la antikva Irano (antaŭ la pastro Valenteno kaj eĉ antaŭ kristanismo). Eble estas interesa scii ke eĉ antaŭ Zaratuŝtro mem oni festis tagon omaĝe al amo. Hodiaŭ zoroastranoj ĉiu-jare festas tion en la 18-an de februaro.

12 févr. 2007

Patrina lingvo

Ne forgesu! La 21-an de februaro estas la internacia tago de gepatra lingvo.
فراموش نکنيد! روز ٢١ فوريه (٢ اسفندماه) روز جهانی زبان مادری است.

Diversaj reagoj

Antaŭ nelonge la kandidatino por la franca prezidenteco, Segolene Royal, esprimis opiniojn pri rilatoj inter Kebekio kaj Kanado. Reage al tiuj esprimoj la kanada ĉefministro, Stephen Harper, prave asertis ke politikistoj de aliaj landoj ne devas interveni en aferoj de demokratia lando kiel Kanado (tio estas tute ĝusta kaj justa ĉar en Kanado ekzistas multnombraj demokratiaj manieroj por atingi politikajn celojn - ĉi tie la registoj plejofte ne murdas siajn politikajn oponantojn). Por mi estas stranga ke la usona prezidento, George Bush, ne montris similan reagon pri asertoj de la aŭstralia ĉefministro, John Howard, rilate la kandidaton de la usona prezidenteco, Barack Obama. Ĉu Usono ne estas demokratia ŝtato? Ĉu finfine la usonanoj mem ne devas elekti sian venontan prezidenton? Ĉu oni dubas pri juĝopovo de usonanoj kaj ili bezonas konsilojn de iuj pli saĝaj homoj?

11 févr. 2007

En serĉo de patro

Iam matene kiam mi iras al la laborejo mi prenas unu el la du senpagaj urbaj ĵurnaloj, "Metro" aŭ "24", kaj trarigardas ĝin survoje. Iun tagon reklamo en la ĵurnalo 24 kaptis mian atenton. Sur ĝi iu kliniko anoncis "Who is the father? Determining the biological father by DNA test" [kiu estas la patro? Determini la biologian patron per ekzameno de DNA-o]. Vidante tiun reklamon la unua demando kiu estiĝis en mia menso estis "al kiu utilas tiu servo?". Sed tuj mi trovis la respondon. Ni ĉiuj serĉas niajn originojn. Tiuj originoj formas grandan parton de nia identeco. Konante ilin, ni sentas nin pli sekuraj. Pli memfidaj.

Kiam mi estis infano, mi iam fantaziis ke miaj gepatroj ne estas miaj veraj gepatroj. Mi pensis ke ili estas trovintaj min aŭ mi estas ŝtelita (tiaj fantazioj precipe pli fortiĝis kiam ili rezistis por mi aĉeti ludilon aŭ manĝaĵon kiun mi deziris - mi estas aŭdinta ke ĉiuj homoj en infanaĝo iel travivas tiajn imagojn kaj ili ne estas signoj de psika malsano). Bedaŭrinde tiu natura scivolemo pri la origino de persono ofte ne estas motivo de la menciita ekzameno. Homoj ofte ne serĉas siajn patrojn pro humanaj aspektoj sed ekonomiaj kialoj. En multaj okazoj aŭ nun kreskita infano serĉas sian veran patron (provas pruvi ke iu estas lia/ŝia patro) por postuli sian heredaĵon, aŭ patrino faras tion por devigi viron al pagado de vartokostoj. Ofte la patroj kaŝas sin sed kelkfoje ĉe la divorco patrino dementas patrecon de sia eksedzo por konservi la vartorajton. Ĉiuokaze la menciita kliniko gajnas monon kaj provizas pruvojn por tribunaloj kaj kortumoj.

S-ino Anna Nicole SmithNeseco de tia ekzameno ankaŭ montras ion alian pri la homa naturo. Malgraŭ ĉiuj religiaj instruoj, progresoj en medicino kaj invento de antikoncipaj rimedoj, ankoraŭ ni havas saman problemon kiun havis romianoj en la epoko de diboĉaj orgioj. Ni petolas sen zorgi pri konsekvencoj de niaj agoj. Ne estas stranga ke post morto de sinjorino Anna Nicole Smith tri homoj pretendas esti patro de ŝia infano. Nu! Ĉar la daŭro de gravedeco ĉe la homo estas konata, do ne estas malfacila kalkuli tempon de koncipiĝo ene de maksimume du monata intertempo. Kiam tri viroj pretendas esti patro de infano de iu virino, kaj pretas ekzameniĝi por pruvi tion, tio signifas ke tiu virino dum la kalkulita intertempo havis seksajn rilatojn kun ĉiuj el tiuj viroj (krom se eble unu aŭ du el ili ne pretas ekzameniĝi). Se vi demandas kial nun tiuj viroj volas rekoniĝi kiel patro de infano, tio ne estas pro humanaj kialoj sed ĉar tiu infano heredas grandan monsumon [denove malluma angulo de la homa naturo].

Antaŭ populariĝo de seksumado kiel sporto, se patroj dubis pri siaj patrecoj, finfine patrinoj ofte sciis kiu estas la vera biologia patro de iliaj infanoj (kaj ili iam rivelis tion). Hodiaŭ kun plinombriĝo de strangaj seksaj interrilatoj kiel threesome, foursome, sex parties, gangbang k.s. eĉ la povraj patrinoj plu ne povas esti tiom certaj pri identeco de la vera biologia patro. Jen nia brava nova mondo.

9 févr. 2007

Vivo kiel vino

Kiam mi estis pli juna, kiam ankoraŭ flamoj de amo kapablis bruligi bruston kaj romantikeco estis karakterizaĵo de aĝo, ni serĉis priamajn poemojn kaj parkerigis ilin por okaze citi. Nu, tiel kiel estas tradicio de tiuj partoj de la mondo, en kiuj la loĝantoj ne estas denaske anglalingvaj, scii parkere anglan poemon estis signo de prestiĝo. Signo de edukiteco. Signo de tio ke la posedanto sentas aferojn en alia nivelo (pli alta?). Ke li/ŝi estas pli romantika aŭ mi ne scias kiun alian stultaĵon. Unu el tiuj anglalingvaj poemoj, poemeroj aŭ poempecoj, kiujn mi trovis, estis:
Love is life. Life is fine. Fine as wine.
Amo estas vivo. Vivo estas fajna. Fajna kiel vino.
Ĝi ŝajnis aparte alloga ĉar havis ritmon tuj videblan kaj ne necesis tre bona scipovo de la angla lingvo por aprezi ĝin. Hontinde mi neniam serĉis koni ĝian originon. Tempo pasis. Mi forgesis la plejparton de tiuj poemoj parkerigitaj en junaĝo. Kaj hieraŭ mi senkiale ekrememoris tiun poempecon. Mi faris serĉon sur la interreto kaj trovis ke ĝi estis parto de pli longa poemo verkita de la usona poeto Langston Hughes. Cetere mi trovis ke mi estis mislerninta ĝin ĉar la korekta poempeco estas:
Life is fine. Fine as wine. Life is fine.
Vivo estas fajna! Fajna kiel vino! Vivo estas fajna!
Jen tiu poemo kaj ĝia traduko
Nigrhaŭta sinjorinoMi iris al la rivero,
Mi staris sur la bordo,
Mi provis pensi sed ne povis,
Do mi saltis en la akvon kaj sinkis

Mi unufoje suprenvenis kaj kriis!
Mi duafoje suprenvenis kaj ploris!
Se tiu akvo ne estus tiom malvarma
Mi sinkus kaj mortus

Sed tiu akvo estis malvarma! Ĝi estis malvarma!

Mi enliftiĝis
dekses etaĝoj super la tero.
Mi pensis pri mia infano
Kaj pensis ke mi devus subensalti.

Mi staris tie kaj kriis!
Mi staris tie kaj ploris!
Se tie ne estus tiom alta
Mi eble saltus kaj mortus.

Sed tie estis alta! Tie estis alta!

Do ĉar mi ankoraŭ estas tie kaj vivas,
Mi pensas ke mi plu vivos.
Mi povus morti por amo
Sed por vivi mi estis naskita

Kvankam vi povas aŭdi min krii,
Kaj vi povas vidi min plori
Mi estos obstina, dorlota mia,
Se vi venas vidi mian morton.

Vivo estas fajna! Fajna kiel vino! Vivo estas fajna!

Life is Fine
by Langston Hughes

I went down to the river,
I set down on the bank.
I tried to think but couldn't,
So I jumped in and sank.

I came up once and hollered!
I came up twice and cried!
If that water hadn't a-been so cold
I might've sunk and died.

But it was Cold in that water! It was cold!

I took the elevator
Sixteen floors above the ground.
I thought about my baby
And thought I would jump down.

I stood there and I hollered!
I stood there and I cried!
If it hadn't a-been so high
I might've jumped and died.

But it was High up there! It was high!

So since I'm still here livin',
I guess I will live on.
I could've died for love--
But for livin' I was born

Though you may hear me holler,
And you may see me cry--
I'll be dogged, sweet baby,
If you gonna see me die.

Life is fine! Fine as wine! Life is fine!

6 févr. 2007

Nova brita esplorinstalaĵo

La nova brita sinkrotrono
Malgraŭ tiu fakto ke la scienca esploro niatempe estas transnacia procezo sed proksimeco de instalaĵoj kaj laboratorioj havas pozitivan influon sur studoj de esploristoj de iu certa lando. Ekzemple kvankam esploristoj de multaj landoj profitas instalaĵojn de CERN sed eŭropaj esploristoj kaj precipe francaj sciencistoj havas pli grandan alireblecon al ili. Kompreneble ĉar neniu lando povas sole elteni grandegajn kostojn de ĉefaj sciencaj esploroj do nemenciite ekzistas labordivido inter landoj kaj tiel dum sciencistoj de diversaj landoj uzas laboratoriojn de aliaj landoj oni ankaŭ evitas konstruon de similaj esplorinstalaĵoj. Malgraŭ tio ĉio, por konservi siajn avantaĝojn pri produkto de la scienco kaj ekonomiaj progresoj, ĉiu nacio ŝatas havi almenaŭ unu aŭ se tio eblas kelkajn grandegajn esplorinstalaĵojn en sia propra lando (tiaj instalaĵoj aldone al helpi sciencan progreson estigas multajn laborojn kaj ebligas ekonomian prosperon en siaj konstruolokoj). Hodiaŭ mi legis ke la grandega esplorinstalaĵo "Diamond light source" estas komencinta funkcii en Britio. Ĝi estas giganta sinkrotrono kiun oni uzos por studi la materialon en molekula kaj atoma dimensioj. Tio estas respondo de Britio al konstruo de ITER (instalaĵo por esploro pri nuklea fuzio) en Francio. Francio jam ĝuas proksimecon al la instalaĵoj de CERN en Svislando. Mi ne scias nun kiom bedaŭras usonaj fizikistoj pro nuligo de decido pri konstruo de la superkolizianto per superkonduktiloj [ang. Superconducting Super Collider - SSC] en sia lando (la usona kongreso nuligis decidon pri konstruo de tiu giganta esplorinstalaĵo en 1993), sed mi taksas ke ili devas iomete bedaŭri tion.

P.S: En Kanado ni havas la sinkrotronon "Canadian Light Source - CLS", inaŭgurita en 2004 en la urbo Saskatuno de la provinco Saskaĉevano. Ĝi estas aparato el la 3-a generacio.

5 févr. 2007

Alia irana miniaturo

Miniaturo de Majstro Ŝakiba
Mi estas jam skribinta pri irana minaturo kaj jam prezentinta ekzemplojn de ĝi (tie, tie kaj ĉi tie). Jen alia miniaturo irana de Majstro Hoĝat Ŝakiba. Li havas specialan stilon kaj kunigas belecon de vivantoj kun tiu de la antikveco. Estas bela vidi tiujn vizaĝojn de vivantoj kiuj kuniĝas kun desegnaĵoj gravuritaj sur ŝtonaj muroj de antikvaj palacoj.

4 févr. 2007

Pri la moderna elektroniko

* Averto - Tiu blogero povas esti tro teknika kaj enuigi neinteresantojn.

Longtempe antaŭ mi vidis humurdesegnaĵon sur kiu estis desego de du sciencistoj kiuj dum estis skribintaj komplikajn matematikajn formulojn sur kretotabulo, hororite rigardis kafopretigilon el kiu elvenis fumo. Tio veras ke laborantoj en sciencaj fakoj ofte estas senhelpaj pri ĉiutagaj praktikaj teknikaĵoj. Ili ofte estas tiom okupitaj pri siaj profesiaj fakoj ke malpli ofte trovas tempon kaj energion por lerni multajn eksteraprofesiajn aferojn. Mi mem estas ege mallerta pri la mekaniko kaj mekanikaj sistemoj. Pro tio ĉiam kiam en nia laboratorio mi bezonas tiajn ilojn por iu speciala tasko mi petas teknikiston por ke li konstruu ilin (sen teknikistoj multaj el sciencaj progresoj ne okazis - iliaj nomoj ofte ne menciiĝas sed ilia ekzisto estas necesa por sciencaj esploroj). Mi ne scipovas tornarton aŭ fajladon sed mi havas grandan intereson pri la elektroniko. Tial mi ĉiuokaze provas pli profundigi miajn scikonojn pri la elektronikaj aparatoj, elementoj kaj cirkvitoj. Lastatempe mi trovis fortunon por lerni ion (por mi) novan pri la moderna elektroniko. Eble vi scias kio estas integrita cirkvito (IC-o). Ili estas cirkvitoj ege malgrandigitaj kaj gravuritaj sur slabon el duonkonduktanta materio (ofte sed ne ĉiam silicio). Hodiaŭ oni trovas ilin en ĉiuj elektronikaj aparatoj ekde tre simplaj ĝis tre kompleksaj. ICoj mem havas diversajn tipojn kaj oni povas klasifiki ilin laŭ diversaj kriterioj. Eble la plej uzataj ICoj estas ankaŭ la plej simplaj el ili. Almenaŭ en mia tempo (eble dek jaroj antaŭ) ĉiu kiu komencis lerni la elektronikon unue iniciĝis al du gravaj kaj multe uzataj ICoj; la operacia amplifilo 741 kaj la oscililo 555 (antaŭ kaj post tiuj ĉiferoj povis veni aliaj simboloj por montri specialan version aŭ produktintan firmaon de tiuj ICoj ekz. NE555, LM741). Ili estas du tre simplaj ICoj kiujn oni devas kombini kun aliaj elektronikaj elementoj kiel transistoroj, kondensiloj kaj rezistiloj por fari kompletajn cirkvitojn.

Elektronika cirkvitoPost tio mi lernis kiel konstrukcii kaj konstrui elektronikajn aparatoj per mikroregiloj [ang. microcontroller]. La unua mikroregilo kun kiu mi lernis labori estis Zilog Z-80. Kiam mi estis en mezlernejo la mikrokomputilo Sinclair Spectrum estis la unua hejmkomputilo kiu venis en la merkato. Tiutempe mi ne povis aĉeti unu el tiujn komputilojn sed interesiĝis lerni kiel ili funkcias esperante ke iu tago mi povos konstrui ĝin mi mem. Tiu komputilo uzis la procezilon Z-80 kaj tial mi komencis lerni kiel ĝi funkcias kaj kiujn aliajn komponantojn ĝi bezonas por funkcii. Pliposte aliaj modeloj de personaj komputiloj venis kaj la procezilo Z-80 abundiĝis (kaj multekostiĝis). Kiam mi iris al universitato ĉiuj projektoj de aparatregado konstrukciiĝis per ĝi. Mi eĉ projektis konstruon de tre simpla roboto per Z-80. Post ĝi mi interesiĝis pri pli moderna mikroregilo. Ĝi estis la procezilo Motorola M68000. Tiun procezilon mi tre ŝatas kaj preferas al ĉiuj aliaj proceziloj (certe pli ol tiuj de Intel kiel ekzemple 8086). Konstrukcii aparatojn kun ĝi estas ege amuza.

Kiam vi traktas signalojn kiuj venas de diversaj mezuriloj kaj detektiloj vi bezonas specialan procezilon kies nomo estas cifereca procezilo de signalo [ang. digital signal processor - DSP]. Certe unu el la plej ĉefaj produktantoj de tiaj proceziloj estas la firmao Texas Instruments.

Kompreneble amatora konstrukcianto de elektronikaj aparatoj ne bezonas uzi kompleksajn komponantojn kiel ekzemple procezilo Pentium. Hodiaŭ eĉ ne plu necesas konstrukcii tuton de elektronika cirkvito. Tie estas cirkvitaj tabuloj kiujn oni povas aĉeti kaj adapti ilin laŭ sia bezono (ofte per alŝutado de programo en ili). Lastatempe mi interesiĝis pri tiaj elektronikaĵoj. Koro de tiaj cirkvittabuloj estas ICo kiun oni povas modifi. Aŭ ĝi estas FPGA [ang. field programmable gate array - surloke programebla reto da logikaj elementoj] aŭ CPLD [ang. complex programmable logic device - kompleksa logika aparato programebla]. Antaŭe kiam oni konstruis ICon, ĉiuj komponantoj bezonataj por ĝia funkcio metiĝis sur ĝi. Ĝiaj funkcioj estis bone determinitaj kaj se necesis ŝanĝi ion pri ĝi oni devis konstrukcii denove alian ICon. Hodiaŭ oni povas meti multajn komponantojn sur malgrandega slabo de duonkonduktanto. Nun eblas malŝpari tiujn komponantojn. FPGA kaj CPLD tiel funkcias. Sur ili estas milionoj da elektronikaj komponantoj. Kaj tiuj komponantoj estas interkonektitaj laŭ diversaj manieroj. Kiam vi programas iun el ilin vi determinas kiuj el tiuj komponantoj devas ignoriĝi kaj la restaj komponantoj kiel devas interkonektiĝi (oni ignoras iujn interkonektojn). Vi povas ŝanĝi tiun ordon (kun alŝutado de alia programo en la ICo) kaj ĝi faras aliajn taskojn. Kompreneble oni ankoraŭ ne povas fari ĉion per tiuj ICoj, sed ili estas grandaj progresoj de la teknologio. Supozu ke elektronika cirkvito en sondilo sur Marso paneas. Ankaŭ supozu ke tiu paneo estas pro difekto en FPGA aŭ CPLD-a elemento. Nun aŭ en la Tero oni povas trovi la problemon kaj sendi programon por preterigi la difektitan parton aŭ eblas konstrui la cirkviton tiel ke ĝi mem trovu kaj solvu la problemon (fakte tio estas jam farita kaj ne plu estas sciencfikciaĵo - tion faris la usona organizaĵo pri la spacaj espoloroj NASA por ripari la sondilon sur Marso). La kora elemento de la poŝtelefonoj ankaŭ estas FPGA aŭ CPLD. Iufoje por aldoni novan funkcion aŭ plibonigi alian funkcion ne sufiĉas ŝanĝi programojn de poŝtelefono sed necesas modifi ĝiajn elektronikajn cirkvitojn. Tiam la firmao sendas programon al la aparato kaj tiu programo modifas la koran elementon por adapti ĝin al la novaj taskoj. Niatempe du firmaoj estas la plej bonaj konstruantoj de FPGA kaj CPLD. Ili estas Xilinx kaj Altera. Nun mi estas komencinta plani cirkviton uzante FPGA (plejeble de Xilinx) por konekti ĝin al komputila konektingo USB kaj per ĝi ŝalti kaj malŝalti serion da LED-oj (lumelsendantaj diodoj). Tio estas ekscitanta projekto kaj mi multon lernos.

2 févr. 2007

Nia pereo

Kara mia! Ĉu mi ne diris ke ni devenas de stranga nacio? Dum niaj samlandaj viroj persistas subpremi kaj mistrakti virinojn, iranaj virinoj ofte kiam estas trovintaj oportunon estas bone brilintaj. La unua gajninto de Nobel-premio el nia lando estas virino [S-ino Ŝirin Ebadi]. Ankaŭ la unua irandevena persono kiu ĝis nun estas irinta al la spaco estas virino [S-ino Anuŝeh Ansari - nu! ŝi estas civitano de Usono]1. Unu el la plej sukcesaj irandevenaj administristoj en sektoro de la teknologio estas virino [S-ino Ŝirin Dehgan]. Eĉ post forpaso de iamaj grandaj poetoj de nia lando, hodiaŭ nia nacia poeto (la plej elstara kaj kreema) estas iu sinjorino [S-ino Simin Behbahani]. Tiel ŝajnas ke iranaj viroj plu povas fieri pri nenio (mi iam esperis gajnonte Nobel-premion pri la fiziko mi povos helpi ree estigi fieron ĉe la iranaj viroj sed tio plu ne eblas! Multaj opinias por gajni tiun premion oni devas esti jam farinta iun tre konsiderindan laboron antaŭ sia 30 jaraĝo).

Ja kara mia! Iranaj viroj meritas tian humiligan postmetiĝon. Maljustaj leĝoj plu ne povas savi ilian falshonoron. Estas ridinda kiam ŝtato por eviti ke la nombro de studentinoj en universitatoj superu tiun de la studentoj dekretas kontingenton! Jes hodiaŭ en Irano, kie oni multe mistraktas virinojn, jam la nombro de studentinoj en multaj universitataj fakoj superas tiun de la studentoj.

La pli forta seksoĈu tio estas ekskluziva de Irano? En Usono S-ino Pelosi kreis historian okazaĵon kiam iĝis la unua virino servanta kiel ĉefparolanto de la kongreso. Ho se Hillary iĝos prezidento de Usono! kaj kio se en Francio Ségolène venkos Sarkozy? Ĉu la mondon estonte regos virinoj? La respondon de tiu demando mi ne scias. Sed mi sentas ke ni viroj pli kaj pli senutiliĝas. Iam ni sugestis ke virinoj bezonos nin almenaŭ en la lito! Ve! Tio ankaŭ ne plu ĝustas. Oni hodiaŭ pli kaj pli aŭdas tiun riproĉon ke vi, viroj, tro koncentriĝas sur tiu damna mekanika pumpado kaj ne zorgas pri kontentigo de viaj partnerinoj. Ĉu tio estas nia fiziologia difekto, psika malico aŭ historia eraro? Neniu scias. Nur oni vidas ke ĉiutage pli kaj pli da virinoj konvinkiĝas ke aliaj virinoj pli zorgas iliajn bezonojn kaj pli bone utilas en lito.

Ho kara mia! Eĉ la naturo venĝas virinojn kontraŭ ni. Ni konsistigas malaperontan specion. Ne plu estas dubo ke virinoj vivas pli longe ol viroj. Sed tio estas nenio. Nun sciencistoj estas trovintaj ke kromosomoj de viroj degeneras kaj post mallonga tempo (eble kelkaj miloj da jaroj) ni malaperos2. Tiam la venĝo estos kompleta. Sed mia kara! Venu kaj kuniĝu kun mi antaŭ tiu grandioza pereo3.

1 Aliaj nacioj por konkeri la spacon komencis de pli primitivaj specioj; ili unue sendis insektojn, post tio ratojn, hundojn, ĉimpanzojn, virojn kaj post tio ĉio, la plej altnivelan specion virino. Nia nacio unue sendis virinon (nu! ŝi iris ŝi mem) al la spaco.

2 Virinoj en siaj ĉeloj havas du kromosomojn ikso. Kiam parto de unu el ili difektiĝas, ĝi povas retrovi perditajn informojn helpe de alia kromosomo ikso kiu ekzistas en la ĉelo. En la ĉeloj de viro ekzistas unu kromosomo isko kaj la alia kromosomo ipsilono. Kiam la kromosomo ipsilono perdas parton de sia gena kodo ĉar ĝi ĉiam (krom en tre raraj kazoj en genaj malsanecoj) kunestas kun la kromosomo ikso do ĝi ne povas ripari ĝin. Tial laŭlonge de la tempo la kromosomo ipsilono grade perdas sian genan kodon kaj degeneras.

3 Tio ĉio ne signifas ke oni ne povas trovi abomenindajn malicajn kaj fifarantajn virinojn. Kvankam tio estas tute subjektiva afero tamen mi persone abomenas virinojn kiel Ann Coulter. Ŝi estas inteligenta virino sed uzas tiun inteligenton por noci aliajn.