31 mars 2007

Pri sciencaj organizaĵoj en Kanado

La kanada asocio de fizikistoj (ang. the Canadian Association of Physicists - CAP), eldonas la revuon fiziko en Kanado (ang. Physics in CanadaISSN 0031-9147). En ĝi krom fakaj artikoloj, oni iam ankaŭ publikigas artikolojn pri pli ĝeneralaj temoj kiuj povas interesi tiujn kiuj laboras en sciencaj branĉoj. Ekzemple en ĝia lasta numero estas artikolo verkita de Yves Gingres, la profesoro de la kebekia universitato en Montrealo (UQAM). En tiu artikolo la aŭtoro antaŭmetas tiun demandon, ke kial Kanado neniam havis nacian asocion por la progreso de sciencoj. Kompreneble en Kanado jam ekzistas diversaj aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas sciencajn esplorojn en la lando. Inter ili oni povas ekzemple mencii la kanadan konsilion por esploro pri naturaj sciencoj kaj inĝenierarto (ang. Natural Sciences and Engineering Research Counsil of Canada – NSERC). Parenteze tiu mem organizaĵo rifuzis subvencion kiun ni estis petintaj por mia laboro sed feliĉe sendifekte resendis mian diplomon al mi. Legante la artikolon oni unue lernas, ke kiu diferenco ekzistas inter iu nacia asocio por progreso de sciencoj [NAPS – ang. National Association for Advancement of Science] kaj aliaj similaj organizaĵoj kiuj en iu lando grupigas sciencistojn. Due oni vidas kial en Kanado tiu asocio ne estas jam fondita.

Unue pri diferenco inter NAPS kaj NSERC; en NSERC laborantoj estas dungitoj de la ŝtato kaj la organizaĵo funkcias en direkto de decidoj de la registaro. Ekzemple konsideru ke la kanada registaro decidas pliigi esplorojn pri biologiaj fueloj. Tion ĝi povas fari dediĉante pli da rimdeoj (monon kaj esploristojn) de NSERC al esploroj pri la menciita temo. NSERC ne estas la nura organizaĵo kiu en Kanado plenumas dezirojn de la ŝtato pri la sciencaj esploroj. Aliflanke la funkcio de NAPS estas informi pri opinioj, kredoj kaj bezonoj de sciencistoj. Tial dum la registaro influas decidojn de NSERC, iu NAPS havas la taskon influi decidojn de la registaro. Ĝi devas iel konsili la regantojn kaj gvidi ilin pri temoj kiuj interesas komunumon de sciencistoj.

Komprenble oni povas diri ke tie ekzistas naciaj akademioj de sciencoj kaj ili povas plenumi taskojn de NAPS-oj. En Kanado la nacia akademio nomiĝas la Reĝa Societo de Kanado (ang. Royal Society of Canada – RSC). Ĝi estas fondita en 1882, sed en neniu lando la sciencaj akademioj plenumas taskojn de NAPS-oj. Tio estas ĉar la plejparto de sciencaj akademioj ne grupigas ĉiujn sciencistojn (kaj tiujn kiuj laboras en sciencaj branĉoj). Iliaj membroj ofte estas la plej eminentaj sciencistoj de iu lando, kaj la akademioj ne estas malfermaj rilate membriĝon (la novajn membrojn elektas la malnovaj membroj). En NAPS-oj oni akceptas ĉiujn personojn kiuj estas kvalifikaj kaj volas membriĝi kiel membroj (oni ofte studas laborojn, atingojn kaj diplomojn de la petantoj).

Do kial ne ekzistas kanada asocio por progreso de sciencoj (KAPS)? La respondo estas tio, ke kanadaj sciencistoj ofte membriĝas en usona asocio por progreso de sciencoj (ang. American Association for Advancement of Science - AAAS) kaj ne sentas bezonon por krei similan asocion en Kanado. Bedaŭrinde la usona organizaĵo ne kapablas aŭdigi iliajn voĉojn ĉe la politikaj rondoj en Kanado mem, kaj tiel iliaj voĉoj restas neaŭditaj en la lando. Jam en Kebekio ekzistas franclingva organizaĵo kiu plenumas taskojn de iu NAPS sed en provinca nivelo. Nomo de la kebekia organizaĵo estas Association canadienne-française pour l’avancement des sciences [ACFAS].


Fine en la suba tabelo vi trovas daton de fondiĝo por kelkaj NAPS-oj:

  • 1831 British AAS

  • 1839 Societa Italiana per il progresso della scienza

  • 1848 American AAS

  • 1872 Association française pour l’avancement des sciences

  • 1887 Australasian AAS (Aŭstralio kaj Nov-Zelando)

  • 1902 South African AAS

  • 1912 Indian science congress association

  • 1923 Association canadienne-française pour l’avancement des sciences

  • 1925 Japanese AAS

  • 1933 Argentine AAS

  • 1947 Chinese AAS

  • 1948 Association Uruguaya para el progreso de la sciencia

  • 1948 Sociedada brasileira para o progresso da sciencia

  • 1949 Pakistan AAS

29 mars 2007

Tiuj stultuloj en Irano

idiotoj en Irano
En Irano grupo da stultuloj tiel nomitaj kiel studentoj de universitatoj manifestis kaj postulis tribunalon kaj punon por la britaj mararmeanoj kaptitaj per la islama respubliko. Interese tiu stultulo en la mezo de la foto estas teninta sloganafiŝon anglalingvan. Sur ĝi oni legas "puno por spionado estas ekzekutiĝo". Unue tiu studento de universitato (idioto) ne scias ke armeanoj arestitaj en uniformo ne povas konsideriĝi kiel spionoj. Due kiam iu volas ekzekuti aliajn, en la angla lingvo li/ŝi devas ankoraŭ uzi la vorton "execution" kaj tiu vorto ne transformiĝas al "executation"!

Ho ve al ni, se studentoj en niaj universitatoj ne kapablas korekte skribi anglalingvan sloganon.

Fiaj teroristoj en Kanado

Tiom la povra registaro de Usono petis, ke Kanado devas ne akcepti mezorientdevenajn teroristojn kiel mi (ĉu islamano aŭ ne - ĉiuokaze ni pritaksiĝas kiel laŭgenaj teroristoj). Nun finfine terorista atako al Usono okazis el Kanado, kaj la celo de tiu hontinda atako estis la povraj katoj kaj hundoj en Usono. Ho kiel estas hontinda teruri senkulpajn dombestojn (kaj tio eble konsideriĝos kiel alia fifaro de mezorientanoj). Nun Usono rajtas postuli, ke Kanado devas ĵeti min al maro. Dio kompatu min!

28 mars 2007

Feliĉa perdinto

Feliĉa vetludisto

خنک آن قماربازی که بباخت هر چه بودش
بنماند هيچش الا هوس قمار ديگر
Feliĉa estas tiu vetludanto kiu estas perdinta la tutan posedaĵon
al li estas restinta nenio krom la deziro de unu plua vetludo.

La granda poeto perslingva, Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi (Molana).

27 mars 2007

Kion faras la islama respubliko en Irano?

Konflikto inter Irano kaj la okcidento
Pri la lastatempaj evoluoj de la konflikto inter la islama respubliko en Irano kaj la okcidento eble ekzistas diversaj analizoj. Mi ne estas politika analizisto, sed ĉi tie ŝatas skribi mian opinion pri tiuj evoluoj. Mi opinias, ke nun la ŝtatanoj de la islama respubliko estas konvinkitaj, ke la fina celo de la okcidento kaj Usono ĉiuokaze estos ŝanĝo de la politika reĝimo en Irano. Ili ankaŭ eble estas konvinkitaj ke armea atako al Irano nepre okazos. Ironie la islama respubliko ne malŝatas okazon de atako al Irano (kondiĉe ke ĝi ne rezultigu renversiĝon de la reĝimo mem). Tio estas ĉar milito helpas la reĝimon. Ahmadineĵad gajnis baloton kaj iĝis prezidento ĉefe ĉar li estis promesinta prosperon kaj pliboniĝon de ekonomia justeco en la socio. Li ne sukcesis realigi siajn promesojn, ĉefe ĉar laŭ sia imanenta strukturo la islama respubliko malkapablas agi efike pri la ekonomio. Kompreneble armea konflikto povas esti bona ekskuzo por la ekonomiaj malfacilaĵoj.

Aliflanke okaze de armea atako, la reĝimo pli facile povas subpremi la enlandajn oponantojn (akuzante ilin pri perfido kaj spionado). Pro tiuj kialoj mi opinias, ke laŭ la nunaj regantoj de la islama respubliko, iu armea atako al Irano helpos ilin por resti dum kelkaj pluaj jaroj en la povo. Aliflanke por garantii, ke iu eventuala armea atako ne rezultigos renversiĝon de la reĝimo, la islama respubliko preferas tujan atakon. Tio estas ĉar en Tehrano la regantoj taksas ke Usono estas ege kaptita en Irako. Tial ĝi ne povas elteni grandan armean operacion. Precipe ili vetas, ke nuntempe Usono ne kapablos sendi terarmeon al Irano. Eŭropo sen Usono faras nenian armean movon kaj en ĉiu eventuala armea operacio Usono devas fari la plej grandan parton de la ludo. Ili bone scias ke per bombardado (ĉiel ajna severa - eĉ diru nuklea) ne eblas ŝanĝi la reĝimon ĉar la enlandaj oponantoj ne estas tiom organizitaj, samideaj kaj sufiĉe fortaj. Laŭ ilia analizo por renvesi la reĝimon, Usono bezonas nepre sendi surterajn fortojn kaj tion ĝi ne povas fari nun. Aliflanke la islama respubliko vetas ke usona atako al Irano post okupado de Irako kaj Afganio per tiu lando sendube ege malkontentigas Rusion kaj Ĉinion. Ili taksas ke Usono konsideros tiun eventualaĵon kaj limigos amplekson de sia atako por ne tute stari kontraŭ tiuj du landoj.

Kun novaj proponoj por fini la konflikton inter la araboj kaj Israelo, la islama respubliko sentas ke ĝi perdas unu el gajnontajn kartojn kiujn ĝi havis en sia mano. Ankaŭ la regantoj bone scias ke ĉeesto de la okcidentaj trupoj en Libano, ĉiuokaze iel limigas efikecon de Hizbulaho por agi favore al Irano. Aliflanke dum la lastaj monatoj Usono sukcesis iel unuigi la ĉefe sunaistajn arabajn ŝtatoj kontraŭ influo de ŝijaistoj gvidataj de la islama respubliko en Irako kaj aliaj partoj de la mezoriento.

Pro tio ĉio, al registaro de la islama respubliko tiel ŝajnas, ke ĝi ĉiutage perdas pli kaj pli da siaj poentoj en la nuna konflikto. Laŭ la reĝimo iu ne bone pretigita atako al Irano povas plilongigi ekziston de la islama respubliko, kaj tio por mulaoj sufiĉas eĉ koste de sufero de ordinaraj irananoj.

25 mars 2007

Fajrostango de Sinjoro Wittgenstein

Kiel klasifiki la filozofojn? Tuj ekpensebla respondo de tiu demando ŝajnas esti, klasifiki ilin laŭ filozofiaj skoloj al kiuj ili apartenas. Komprenble ankaŭ povas ekzisti aliaj metodoj por fari tion, sed ankaŭ eblas, ke oni tute ne kapablu klasifiki ilin. La plej strangan respondon de tiu demando, mi antaŭ nelonge trovis en iu perslingva blogo. Tie la blogisto estis skribinta: “mi preferas tiujn filozofojn kiuj traktas aferojn plie laŭ matematika kaj logika traktmanieroj (li nomis kiel ekzemple Russell, Wittgenstien kaj Platon) kompare al tiuj filozofoj kiuj havas plie kvalifikan kaj epitetan alirojn (li metis Nietzsche kaj Sartre en tiu grupo da filozofoj)”. Mi ne certas ĉu tiu metodo de klasifikado estas trafa, sed ja komparo de filozofoj estas ĉiam fascina.

PopperMalofte estiĝas okazojn kiuj ebligas komparon de du filozofoj unu apud la alia. Lastatempe mi estis renkontinta kelkajn recenzojn pri libro kiu ja temas pri unu el tiaj okazaĵoj. La libro mem estas “Wittgenstein’s Poker” (fajrostango de Wittgenstein, Ecco, Harper Collins, ISBN 0-06-621244-8). Ĝi estas la unua verko de du ĵurnalistoj en BBC, David Edmonds kaj John Eidinow. La libro temas pri eventoj kiuj okazis en oktobro 1946 kiam Ludwig Wittgenstein (1889-1951) kaj Karl Popper (1902-1994) renkontis unu la alian dum kunveno en Cambridge, Anglujo. Mi devas notigi, ke bedaŭrinde kiel la pasinta fojo mi ne estas leginta la libron mem sed nur recenzojn pri ĝi. Tiel ŝajnas, ke dum la renkonto okazis kverelo inter la du viroj. Wittgenstein movis fajrostangon direkte al Popper (ĉu por minaci lin aŭ ne) kaj kolere eliris la ĉambron. La verkistoj intervjuas tiujn kiuj ĉeestis la eventon kaj diras iliajn rakontojn el diversaj vidpunktoj pri la okazaĵo. Tio ĉio tamen nur estas preteksto por studi vivojn de la du gigantaj filozofoj kaj ebligi komprenon de tiuj kialoj kiuj kaŭzis la kverelon.

Wittgenstein kaj Popper estis samlandanoj. Ili ambaŭ naskiĝis en Vieno kaj ambaŭ estis el asimilitaj familioj kiuj estis konvertintaj el judismo. Tio estis la tuta simileco kiun la du viroj havis. Wittgenstein estis filo de ege riĉa industriposedanto. Sed Popper estis infano de pli modesta familio kaj pliposte eĉ perdis sian monon dum ekonomia krizo. Pro tio li devis longtempe lukti cele al ambaŭ vivtenado kaj rekoniĝo. Diversaj aspektoj de vivo de tiuj du grandaj filozofoj de la dudeka jarcento estas ege allogaj kaj instruaj. Tiel rakontiĝas, ke dum la unua mondmilito Wittgenstien militis en flanko de Germanio (kaj en tranĉeoj skribis grandan parton de sia verko, Tractatus). Wittgenstein
Por li, la plej intensa kaj ĝojiga parto de la vivo estis tiu tempo, kiam li estis en ĉiutaga kontakto kun risko kaj danĝero. Ankaŭ estas interesa scii ke Wittgenstein kaj Hitler iris al sama lernejo en Linz (ankaŭ ambaŭ militis dum la unua mondmilito, unu - Wittgenstein - kiel oficiro kaj la alia - Hitler - kiel kaporalo). Aliflanke la patro de Popper kontribuis fonduson kiu helpis malriĉajn artistojn kiel Hitler (li iam pentris) vivteni. Ironie en tempo de la tria Reich Wittgenstein kaj unu el liaj fartoj pagis kolosan monsumon por garantiigi foreskapon de sia fratino for de nazia aŭstrio. Wittgenstein mem rifuĝis en Norvegio dum Popper eskapis al Nov-Zelando. Apud ĉiuj el tiuj malsimilaj kvalitoj, ili havis unu komunan kvaliton; ili ambaŭ estis ege malbonhumoraj. Ĉe la debatoj Popper estis kolera kruelulo kiu toleris nenian kritikon. Wittegnstein ankaŭ kaŭzis timon ĉe siaj ĉirkaŭuloj eĉ tiuj kiuj ŝatis lin. Lia konduto povis plorigi aliajn personojn.

La plej granda diferenco inter Wittgenstein kaj Popper estis iliaj filozofiaj rigardoj. Wittgenstein volis scii, ke kiu demando en la filozofio havas sencon kaj do estas antaŭmetebla. Por trovi tion li ĉefe studis rilatojn inter la lingvo (kiel esprimilo) kaj filozofia elpensado. Aliflanke Popper estis filozofo de la scienco. Li volis scii, ke kiu teorio estas scienca. Por li indikilo de scienca teorio estas ĝia aperteco (ang. openness). Iu scienca teorio devas esti aperta por kontrolo kaj eĉ eventuala elmontrado de ĝia falseco per pruvoj. Por Popper iu bona socio estis tiu socio kiu permesas ŝanĝon de la registaro sen sangoverŝado. Kaj tiel dum Wittgenstein interesiĝis pri vizito de Sovietunio (kelkaj eĉ opinias, ke li instigis kelkajn personojn al spionado por KGB – spionada organizaĵo de Sovietunio – kvankam tio estas malfacile kredebla), li per Popper konsideriĝis kiel malamiko de lia libera socio.

La du viroj mortis kaj la fajrostango de Sinjoro Wittgenstein iĝis preteksto por ke mi lernu iom pli pri historio de la filozofia elpensado. Hodiaŭ tiel ŝajnas ke filozofia rigardo de Wittgenstein havas pli gravan influon ĉe akademiaj filozofoj. Iu enketo inter profesiaj filozofoj en 1998 montris, ke li konsideriĝas kiel la kvina plej granda filozofo de tuta tempo (post Aristotle, Plato, Kant kaj Nietzsche kaj antaŭ Hume kaj Descart). Malgraŭ tio, Popper ankaŭ ludis (kaj ankoraŭ liaj laboroj ludas) grandan rolon en evoluo de la filozofia elpensado.

19 mars 2007

Irana nova jaro

Feliĉan novan jaron
Pasintjare mi skribis pri Novruzo, la festo de la irana nova jaro kiu komenciĝas je la printempa ekvinokso. Ĉi-jare mi nur esprimas miajn bonajn dezirojn por feliĉa, prospera kaj paca nova irana jaro 1386. Jen tempo por la jarŝanĝiĝo en kelkaj urboj de la mondo:

Tehrano; merkredo la 21-an de marto 2007 je la 03:37:26 atm.
Novjorko (kaj ankaŭ Toronto): mardo la 20-an de marto 2007 je la 08:07:26 ptm.
Los-Anĝeleso: mardo la 20-an de marto je la 05:07:26 ptm.
Londono: merkredo la 21-an de marto je la 12:07:26 atm.
Parizo: merkredo la 21-an de marto je la 01:07:26 atm.
Berlino: merkredo la 21-an de marto je la 01:07:26 atm.
Moskvo: merkredo la 21-an de marto je la 03:07:26 atm.
Tokio: merkredo la 21-an de marto je la 09:07:26 atm.
Sidnejo: merkredo la 21-an de marto je la 11:07:26 atm.

La supra bildo estas kaligrafio de iuj perslingvaj versoj.

P.S 1: Iuj eble miros, ke kial la jarŝanĝiĝa tempo estas malsama por diversaj lokoj sur la terglobo. Tiu miro povas estiĝi pro tio, ke en la kristana-okcidenta kalendaro la nova jaro ĉie komenciĝas je la noktomezo kiam la unua tago de januaro komenciĝas. La irana kalendaro estas vere suna. Tial la nova jaro komenciĝas tiam kiam la planedo tero transpasas trans certa punkto de sia orbito. Do jaro ŝanĝiĝas je diversaj horoj en diversaj landoj.

P.S 2:Ĉar ĉi-jare en Usono kaj Kanado la horoj malkiel la kutimo ŝanĝiĝis mia unua skribaĵo ne estis tute ĝusta. Nun la horoj estas ĝustaj.

16 mars 2007

Malbona defendanto

Ĉiufoje kiam tiu ulo (nome la prezidento) malfermis sian buŝon, li pli profunden puŝis la irananojn en la merdo. Dio kompatu nin! Nun li volas paroli antaŭ la sekureca kosilio. Kiam la mondo elkomprenos, ke li ne estas decidanto de la eksterlanda politiko en Irano (la suprema religiestro Ĥameneio estas) kaj liaj paroloj havas nenian valoron ĉi-rilate?

Kial ne en Esperanto?

Kelkfoje mi demandas min mem: "Kial skribi en Esperanto pri aferoj pri kiuj jam ekzistas abundo da skribaĵoj en la angla kaj aliaj naciaj lingvoj?"


Nu!... Kial ne skribi?!

15 mars 2007

Vivi sed kiel...

Laŭ iuj, vivo [de homoj] estas valora kaj sankta donaco de Dio. Donaco kiun oni ne rajtas forpreni. Malgraŭ tio, inter la kredantoj de tiu ideo ne ekzistas interkonsento pri tio ke, kio devas esti ekzakte konsiderata kiel vivo kaj kiu devas vere konsideriĝi kiel viva. Por iuj el tiuj homoj, eĉ feto estas viva. Do laŭ ili abortanta medicinisto estas murdisto kaj meritas morton. Tial ili eksplodigas klinikojn en kiuj praktikiĝas abortoj kaj murdas homojn tie. Samtempe eble iuj el la sama grupo da homoj estas tute indiferentaj pri ĉiutaga morto de aliaj homoj en diversaj anguloj de la mondo [ekzemple Darfuro, Birmao, Irako kaj Afganio - ja mi scias la argumenton; ili mem kulpas kaj ne meritas nian helpon]. Tiuj defendantoj de la vivo, faras longdaŭran kaj multekostan batalon por konservi jam delonge mortintan homon konektita al maŝinoj kaj teni tiun homon en situacio kiun ili mem konsideras la vivo [ekzemple Terri Schiavo]. Estas stranga, ke nun dum medicinistoj atestas, ke iu homo mortos se ne uzos mariĥuanon, kaj tribunalo decidas, ke malgraŭ la bezono, tiu homo ne rajtas uzi la narkotan substancon, neniu el tiuj defendantoj de la vivo elparolas. Ili ĉiuj estas silentaj (eĉ la bonkora prezidento).

11 mars 2007

Suno ĉe la horizonto

Suno ĉe la horizonto
Mia filo iun tagon suno ankaŭ brilos en via vivo!
Konsolo de nekonata patro al sia filo.

10 mars 2007

Pri tiuj monstraj irananoj

Unue en siaj sciencfikciaj verkoj, Isaac Asimov prezentis tri leĝojn kiuj regis robotojn en tiuj rakontoj. Ili estis:
  • Neniu roboto rajtas vundi homon aŭ, per sia senfaro, permesi vundiĝon de homo.
  • Ĉiu roboto devas obei ordonojn de homo, krom se tiuj ordonoj estas en konflikto kun la unua leĝo.
  • Ĉiu roboto devas protekti sin, krom se tio estas en konflikto kun la du antaŭaj leĝoj.

En rakontoj de Asimov tiuj leĝoj estas gravuritaj en cerboj de robotoj kaj ĉiu deflankiĝo de ili povas kaŭzi severan damaĝon al ili. Kvankam ni, kiel homoj, pli libere povas preteratenti, ignori aŭ rompi tiujn leĝojn tamen ili iel ankaŭ respeguligas niajn kondutojn kiel homoj. Mi opinias, ke malmultaj el ni kapablas vundi, damaĝi aŭ murdi alian homon sen senti ian ajn psikan ĝenon. Do Asimov tra siaj fikciaj robotoj kaj leĝoj kiuj ilin regas, pritraktas aspektojn de la homa konduto. En la rakonto “la nuda suno”, li prezentas solvon por forigi malhelpon de la robotaj leĝoj kaj permesi ke ili uziĝu en eventuala milito. Supozu, ke oni faras spac-ŝipon dotitan de robota cerbo (en kiu ankoraŭ la tri leĝoj estas gravuritaj) kaj kapabligas ĝin funkcii sen ĉeesto de iu ajna homa ŝipanaro. Tiam la robota inteligento de la spac-ŝipo nature supozos, ke aliaj spac-ŝipoj estas kiel ĝi, konduktitaj de robota inteligento (kaj ne kunportas homan ŝipanaron). Rezulte tia aparato povas ataki al aliaj spac-ŝipoj sen rompi la unuan robotan leĝon.

Iranaj kiel monstroj en la kinfilmo 300Kaj tio estas la ĉefa artifiko; Montru viajn malamikojn tute malhumanaj kaj pli senĝene murdu ilin. Mi antaŭe skribis kiel dum ĉi-lastaj jaroj, la usona kineindustrio estas prezentinta irananojn kiel krimuloj kaj monstroj. Oni nomas tion malhumanigo [ang. dehumanization, fr. déshumanisation] de malamiko, kaj la lastatempa kinfilmo de Zack Snyder (surbaze de bildstrio de Frank Miller), perfekte faras tion. Antaŭe kiam ni diskutis pri la temo en la reta dissendolisto irano, iuj [iranaj] amikoj protestante konsilis “ne maltrankviliĝu! Ni irananoj ne estas tiom bonaj”. Mi konsentas tion. Kiel iranano mi konsentas, ke ni havas nigrajn paĝojn en nia historio kaj estas farintaj fifarojn (feliĉe ne ĉiam). Ankaŭ mi akceptas ke inter irananoj eĉ hodiaŭ ekzistas fifarantoj kaj krimuloj. En Irano ne ekzistas utopia socio plene de paco kaj tute bona. Ja! Ni, irananoj, pli bone ol neirananoj konas niajn proprajn diablojn.

Verdire min plu ne ĝenas produkto de filmoj en kiuj irananoj prezentiĝas kiel monstroj. Ĉiuokaze tio estas forto de Usono kiu helpe de mono, armea forto kaj kultura influo trudas siajn opiniojn kiel absolutaj pravaĵoj (kaj faras siajn ideojn, realaĵoj por la tuta mondo). Ĉi tie, mi nur deziras averti la legantojn; “se vi iros spekti tiun (tre belan) kinfilmon, nur memoru, ke ĝi estas rakonto de unu el la du flankoj ”. Ĝia celo estas asocii simbolojn unu al la alia, la antikvan persujon al la nuntempa irano, ĉiujn irananojn al barbareco. Bedaŭrinde la nuna situacio en Irano ne helpas kontraŭi tiajn asociiĝojn. Sed memoru, ke Persujo de Snyder estas same simila al la vera Persujo kiel Turkmenio de Borat similis al la vera Turkmenio. Ke Ĥaŝajar (ang. Xerxes) estas nepo de Kuroŝo (ang. Cyrus) kiu liberigis judojn en Babilonio. Ke, laŭ nia kono irananoj 2500 jaroj antaŭ ne vestis sin kiel Baratanoj, ne havis glavojn anstataŭ brakoj, ne metis maskojn dum milito kaj ne estis monstroj kiel animaloj.

Mi ne scias kiom da junuaj viroj post spekti la filmon 300 diros: "Did you know that Persia is now called Iran? Let's invade Tehran and kick ass like Spartans!". Sed bonvole dum vi ĝuas spektadon de la filmo 300 memoru, ke hodiaŭ en iuj lokoj ekzistas irananoj edukitaj, kleraj kaj afablaj. Oni ne scias; povas esti, ke iam vi havu fortunon renkonti unu el ilin.

Iranaj blogistoj estas farintaj alian guglan bombon kies ligilon mi metas en mia blogo; 300 the movie.

Kelkaj artikoloj pri la filmo 300:
300: Go tell the Spartans
The Persian Empire Strikes Back
Greeks blast Sparta movie
'300' Flick Is Ready-Made for the Right-Wing Crowd

9 mars 2007

Pro la virina tago

Kvankam iomete malfrue sed mi ŝatas skribi tiun tekston okaze de la tago de virinoj.
Neniu viro pensas verki libron pri kurioza situacio de la maskla homo. Sed se mi volas difini min mem, mi estas unue devigata aserti, ke mi estas virino; tiu ĉi fakto konsistigas fonon sur kiu baziĝos ĉiu plua aserto.

La franca verkistino kaj filozofino Simone de Beauvoir (1908 - 1986).

La franca teksto estas:
Un homme n'aurait pas l'idée d'écrire un livre sur la situation singulière qu'occupent dans l'humanité les mâles, mais si je veux me définir, je suis obligé d’abord de déclarer: je suis une femme; cette vérité constitue le fond sur lequel s’enlèvera toute autre affirmation.

8 mars 2007

Mekaro 5

flago de Montrealo
Jen inetersa novaĵo por usonaj amikoj kiuj loĝas en la nordorientaj ŝtatoj kaj/aŭ por ili vojaĝo al Kanado (precize al Kebekio) estas facila: La 5a Mez-Kanada Renkonktiĝo (MEKARO-5) okazos de la 19a ĝis la 21a de majo 2007 en Montrealo. Vi ankaŭ povas veni al tiu renkontiĝo kaj ĝui amikan etoson de nia kunveno.

Tri kialoj kiuj eble povas instigi vin al partopreno en tiu programo:

  • Unue Montrealo estas ĉarma urbo kaj al vi nepre plaĉos viziti ĝin. Kio pli bona ol viziti Montrealon kune kun aliaj esperantistaj amikoj?

  • Due vi povas foriri iomete for de via anglalingva ĉiutaga ĉirkaŭaĵo kaj ĝui belan francan lingvon (kvankam partoprenantoj ne krokodilas sed vi aŭdas ĝin sur la stratoj). Malgraŭ tio, vi ankoraŭ estas en nordameriko kaj nepre ne sentos vin ege for de hejmo. Ĝui franclingvan etoson sen vojaĝi al Eŭropo.

  • Trie partoprenonte en MEKARO-5, vi plejeble renkontos min ĉar mi planas partopreni tiun renkontiĝon. Kio pli bona ol vidi Beĉjon mem?!


Do se vi povas, venu kaj partoprenu la 5-an Mekaron en Montrealo.

La supra bildo estas flago de la urbo Montrealo.

7 mars 2007

La stranga scienco

La scienca esploro estas stranga afero. Se mi dirus al vi, ke inter unu miliono da personoj konsumantaj certan medikamenton A, mi konas tri personojn kiuj estas kuracitaj de malsano, vi malfacile akceptus tion kiel indiko por la efikeco de tiu medikamento. Nun kiam fizikisto diras, ke inter milionoj da kolizioj de elementaj partkloj li/ŝi estas trovinta tri eventojn kiuj povas indiki ekziston de la bosono Higgs, fizikistoj havas nenian ajn problemon por akcepti tion kiel indiko por ekzisto de tiu partiklo. Ĉu tio ĝenas vin? Ĉiuokaze tio tute ne ĝenas la fizikistojn.

P.S: Verdire tio nur estas pro komparo de du aferoj tute nekompareblaj. En la unua kazo ni mezuras efikecon de la menciita medikamento. Aliflanke, la dua kazo koncernas ekziston de iu afero. Se ne, en la dua ekzemplo ankaŭ oni povas konkludi, ke la nuna maniero por fari tiujn koliziojn tiel, ke rezulto estu apero de la dezirata partiklo tute ne estas efika.

5 mars 2007

Legado kaj frenezeco

Legado faris Don Kiĥoton ĝentlemano, kredi tion kiun li legis faris lin frenezulo.

Irlanda anglalingva verkisto, George Bernard Shaw (1856 - 1950).

Metrostacioj

Metrostacio en Toronto
En tiu ĉi retpaĝo vi vidas bildojn de iuj el la plej belaj (laŭ prizorgantoj de la retpaĝo) stacioj de metrooj en diversaj landoj. Inter ili oni ankaŭ trovas bildojn pri metrostacioj de Toronto. Mi ne vere konsentas tion, kaj laŭ mia opinio metroo de Toronto ne estas aparte bela. Inter urboj kiujn mi estas jam vidinta, kelkaj metrostcioj en Parizo kaj Stokholmo estas belaj. Ankaŭ vagonoj de metroo en Stokholmo estas tre modernaj kaj pli belaj ol aliaj metrooj kiujn mi estas vidinta. Ĉiuokaze tiu prijuĝo de mi estas ege persona.

1 mars 2007

Estu ŝatanto de Usono kaj kristanismo!

Samdirekte kun opinioj de ultra-konservativaj kaj kontraŭvikipediaj homoj kiel Ken Miner kaj montamaristo, jen finfine fidinda surreta konservapedio (rivalo de tiu fia kaj aĉa vikipedio). En ĝia unua paĝo oni unue elnombras difektojn de vikipedio, priskribas ĝin kiel kontraŭ-usona kaj kontraŭ-kristanisma kaj post tio donas regulojn de konservapedio. Ĝi estas deca kaj familikongrua fonto de informoj. En ĝi ekzemple oni legas:
[George] Washington is perhaps the only person other than Jesus who declined enormous worldly power, in Washington's case by voluntarily stepping aside as the ruler of a prosperous nation. His precedent of serving only two terms was then voluntarily followed for 140 years.
George Washington nepre krom jesuo estas la nura alia homo kiu forlasis grandan mondan povon, en lia kazo kun volonte eksigi sin kiel reganto de prospera nacio. Lia precedento pri forlaso de povo post du periodoj da servado estis poste sekvata dum 140 jaroj.

Inter reguloj de skribo por konservapedio oni legas:
3. Edits/new pages must be family-friendly, clean, concise, and without gossip or foul language.
Redaktoj kaj novaj paĝoj devas esti familikongruaj, decaj, koncizaj kaj sen klaĉaj (legu debatovekaj) aŭ aĉaj lingvaĵoj. [Ĝi nepre devas esti deca por infanoj kaj eble pro tio ankoraŭ en ĝi ekzistas neniu informo pri VaginaGenital].
5. As much as is possible, American spelling of words must be used.
Plej eble la usona literumado de vortoj devas uziĝi (Britoj, Kanadanoj kaj Aŭstralianoj ne parolas la anglan aŭ iliaj versioj de la angla lingvo ne estas sufiĉe angla!).

Ĉu oni ne volas skribi Esperantlingvan version de tiu fidinda surreta enciklopedio?

Rilataj retpagxoj:
cosmic variance
Respectful Insolence
Conservapedia and Math
Kakopédie
Crazy Knowledge
Let there be darkness!
The Guardian