28 juin 2007

Festo de la franca lingvo en Toronto

Iu afero kiun mi ŝatas pri Kanado estas tio, ke ĉi tie kompare al aliaj lokoj en la mondo oni pli respektas diversecon. Tio unue estas ĉar kiel Usono, en Kanado ankaŭ malmultegaj povas peretendi, ke ili estas originaj loĝantoj de la lando; la plejmulto de loĝantoj estas posteuloj de enmigrintoj. Aliflanke malsimile al Usono, ĉar en Kanado ekzistas du oficialaj lingvoj (ambaŭ la angla kaj la franca) mi sentas, ke oni estas eĉ pli akceptema rilate lingvajn kaj kulturajn diversecojn. Festo de la franca lingvo en Toronto Ĉiuokaze pro historiaj, geopolitikaj kaj sociaj kialoj la afero de kulturo en Kanado [mi pensas] estas malsame de tiu en Usono (mi ne estas jam vizitinta Usonon kaj miaj scioj pri ĝi estas surbaze de aŭditaĵoj kaj legitaĵoj). Tamen mi opinias, ke tio ĉio ne devas iĝi ekskuzo por ke novaj envenintoj ne lernu la oficialajn lingvojn de la lando kaj ne strebu al plia integriĝo en la komuna socio. Ankaŭ respekto al la diverseco ne signifas, ke ni konservu misajn (eĉ iam fiajn) kutimojn de niaj originaj socioj nome de kulturo.

Dum la pasinta semajno por soleni socian diversecon en Kanado kaj okaze de la festo Sankta Johan-Baptisto [fr. Jean Baptiste], kiu estas ĉefa sanktulo de Kebekio, oni okazigis feston de la franca lingvo [fr. Franco-fête]. Kiel mi antaŭe skribis, en Ontario kaj Toronto malmultaj francparolantoj loĝas. Sed ili kaj ankaŭ tiuj kiuj ne scipovas la francan lingvon sed ŝatas tiun ĉi lingvon kaj kulturon kiu estas asociita al ĝi, eĉ en Toronto okazigis tiun feston. Ĉi tie la senpaga parto de la festo okazis en la 23-an de Junio en la centro Harbourfront [pr. harborfrant]. Mi ankaŭ iris al tiu festo kaj tie ĝuis koncerton. En ĝi mi vidis programojn de du bandoj; Dobacaracol [pr. dobakarakol] kaj Swing [pr. suing]. Min tre impresis fiero kiu faris okulojn de la francparolantoj de Ontario brilantaj. Mi ankaŭ estas fiera kaj ĝoja pro tio, ke devenante de lando en kiu oni ordinare ne lernas la francan lingvon, mi strebis kaj trovis fortunon por lerni tiun lingvon. C’est rare un iranien francophone, n’est-ce pas?

Foto: kaptita de mi montras la trupon Dobacaracol.

26 juin 2007

Mansigno de registarestroj

Mansigno de EstrojKio estas tiu mansigno kiun multaj registarestroj montras?

Sur la reto mi trovis, ke en la norvega kulturo kaj ankaŭ ĉe la bandoj de la metalroko tio estas signo de satanistoj.

En la itala kulturo ĝi signifas, ke edzino de tiu al kiu aludas la signo perfidas sian edzon (kiel ia insulto).

En la usona kulturo ekzemple s-ro Bush montris ĝin kiel signo de solidareco kun studentoj de iu universitato (ŝajne post okazo de iu malfeliĉa evento).

Sed mi tute ne memoris, ke en la irana kulturo tiu signo havas kian signifon. Tial mi ne scias kial Ahmadineĵad montras ĝin!

24 juin 2007

Sorĉo de fado

Mariza
Kiam respektindega verkistino kiel Mahasti Ŝahroĥi tiom laŭdanta skribas pri afero malfacile eblas preteratenti ĝin. Kaj ĉi tie ŝi skribas pri Mariza. Pri sorĉo de ŝia kanto de Fado (portugala popolkanto – PIV proponas la formon faduo sed en vikipedio oni argumentas kontraŭ tiu formo. La lingvan debaton mi allasos al la akademianoj). Post lego de blogero de s-ino Ŝahroĥi ekde la mateno mi spektadas kaj aŭdadas fadojn de Mariza sur la reto. Ili vere sorĉas. Kaj kiel ni, esperantistoj estas feliĉaj! Mi pensis, ke nur unu esperantisto povas esti jam skribinta pri fado. Tial mi rigardis mian havenon en Esperantio kaj tie trovis tradukojn de iuj fadoj. Ha Fátima! Karega Fátima! Nun mi komprenas kio estas fado. Ĉu inter tiom da brazilaj esperantistoj iu ne povas traduki fadojn de Mariza? Kiel ni estas feliĉaj ke ni scias Esperanton!

Belaj batalantinoj

Batalo de Gordafarido kontraŭ Sohrabo
Hdiaŭ mi planis meti nur unu alian miniaturon de Majstro Ŝakiba ĉi tie. Ĝi montras du sinjorinojn en pejzaĝo de antikva Irano (antaŭ islamo) kun siaj armiloj. Por montri, ke tiu miniaturo ne estas produkto de tute fantaziaj imagoj, mi turnis min al Ŝahnameh, epika ĉefverko de Ferdaŭsio. Tion mi faris ĉar en tiu verko mi estis jam leginta pri la plej fama batalanta virino en la tuta historio de Irano. Ŝia nomo estas Gordafarido kaj tiam kiam Turanidoj (mitaj malamikoj de Irano) atakis Iranon, ŝi staris kontraŭ ilin. Ŝi eĉ batalis kontraŭ Sohrabo kiu estis tre granda kaj fortega batalanto kaj heroo de Turanidoj. Pliserĉante pri Gordafarido mi trovis tiun duan miniaturon kiu montras ŝian batalon kontraŭ Sohrabo. Tio ĉio estas epika mito sed la rakonto estas tiom nature esprimita de Ferdaŭsio ĉirkaŭ 1000 jaroj antaŭ, ke ni sentas, ke ĝi povas esti tute surbaze de la realo. Tiam mi trovis la nomon de Artamizo (ang. Artemisia). Ŝi estas la unua tute vera admiralino (jes ne miru! ŝi estis la plej unua estrino de militŝiparo) de la historio. Kaj interese pri ŝi ne nur skribas irananoj mem sed ankaŭ Herodoto kiu estas helena historiverkisto (kvankam li ofte troigas). Fine mi mem preferas, ke neniu virino nek viro ne devigiĝu prenu armilon kaj batalu. Mi absolute pereferas la pacon, kaj tutkore preĝas, ke tiuj belaj batalantinoj restu nur en fantaziaj artaĵoj.
Belaj batalantinoj

23 juin 2007

Pri nomoj

Post mi legis tiujn du blogerojn de Slavik kaj Akvosfero, mi pensis ĉu mi estis dek aŭ dek du jara kiam unuafoje mi demandis mian patron, kiel skribi mian nomon en la angla. Mia patro kiu estis edukita persono kaj konis la anglan lingvon donis sian version por literumado de mia nomo en tiu lingvo. Kaj ĉar tiutempe li estis mia aŭtoritata fonto de ĉiuj scioj, tial mi elektis, ke en la angla (kaj ne demandu kial ne aliaj latinidaj lingvoj. Por loĝantoj de tri-monda lando kiel Irano krom la angla ekzistas neniu alia eksterlanda lingvo!) oni literumu mian nomon tiel kiel li estis proponinta. Kiam mi volis akiri pasporton kiu en Irano estas la sola oficiala dokumento en kiu oni skribas vian nomon ankaŭ anglalingve, mi sugestis ke oni skribu mian nomon laŭ literumado proponita de mia patro kaj tiel tiu versio iĝis eĉ pli oficiala. Pliposte mi trovis, ke multaj aliaj estas elektintaj samajn formojn por literumi siajn nomojn kiuj parte similas al la mia. Sed se vi serĉos sur la reto, vi trovos ke kelkaj ankaŭ estas elektintaj formojn kiel Sorooshian kaj Behrooz. Mi pensas, ke ĉiuokaze mia patro provis rekrei prononcon de mia nomo plejeble simila al la persa origino. Sed tio por eŭropanoj tute ne gravas. Ofte kiam ili ne rekonas vian nomon prononcas ĝin laŭ siaj personaj preferoj. En Francio oni ne prononcas sh kiel ŝ kaj do mia familia nomo pronociĝis kiel sorusian. Ankaŭ francanoj ne povas prononci h kaj do mia nomo iĝas io kiel beruz. En Svedio eĉ pli stranga formo aperis kaj mi ne komprenis kial multaj prononcis mian nomon beruĵ.

Kiam mi serĉadis laboron multaj amikoj proponis, ke mi elektu eŭropan nomon (eĉ iuj proponis la nomon Bruce). Fakte mia kuzo en Svedio estas jam farinta tion. Por liaj dungintoj ne gravas se li ne havas bluajn okulojn kaj blondajn hararojn kiel plejmulto de svedanoj. Ili sentas sin pli komfortaj kiam povas voki lin Anderson, Johnsson aŭ iu alia sveda nomo. Mi tamen ne volas ŝanĝi mian nomon. Mi preferas, ke oni malĝuste prononcu mian nomon ol mi donu malĝustan identecon de mi mem al la aliaj.

Kiam mi skribis artikoleton en Esperanto, Sinjoro Harri Laine kiu estis provleganto skribis:
Mi ne scias, kiel rilati al fremdaj propraj nomoj en ĉi tia scienca teksto. Vi traktis ilin mikse; Maksvelaj ekvacioj, Lorenzo, Neŭtona leĝo sed leĝo de Miller, Hook (cetere, tio devus esti Hooke, ĉu ne?). Mi iom inklinas skribi ilin, krom la verajn grandulojn, kiel oni kutimas ilin skribi en sciencaj tekston en lingvo latinlitera. La esperantigo estas precipe problema, kiam povas ekzisti pluraj same esperantigitaj nomoj: ekzistas la nomoj ne-esperantaj Lorentz (la fizikisto), Lorenz kaj Lorenzo (eble nur unu estas fama fizikisto, tamen), kaj krome oni povas heziti, ĉu esperantigi Lorenco ĉu Lorenzo. Mi sugestas senpasie konstati, ke la konvencia skribformo (jam tio povas esti plursenca) de la nomo estas kvazaŭ la scienca nomo de biologia estaĵo, iu Escherichia coliAnemone nemorosa, kiujn oni povas ĉiam uzi en scienca teksto. Esperantigojn oni povas, se taŭge kaj necese, aldoni.

Li pravis. Eble estus pli bona se mi ankaŭ aldonus prononcojn en Esperanto. Sed verdire por mi tute ne gravas ĉu Schrodinger estas pli ĝusta aŭ Schrödinger. Mi eĉ ne komprenas iliajn malsamecojn. Por mi estas grava, ke tiuj legantoj kiuj nur scias Esperanton komprenu, ke mia nomo prononciĝas Behruz Soruŝian.

21 juin 2007

Opinisondado

  • Ĉu vi opinias, ke la internacia komunumo devas haltigi la islaman respublikon en Irano?
  • Se jes, kiun manieron vi proponas por fari tion? (armea atako, subteno de enlandaj oponantoj, negocoj, kombino de ĉio tio)

Bonvole se vi respondos sen mencio de via nomo, respondu nur unu fojo.

Korekto

  • Unue dum mi estis for, nia amiko Ken Price korektis erarojn kiuj en mia anglalingva teksto estis. Li skribis:
    Ĉio estas komprenebla, eĉ se ne perfekta.
    > can judge by yourself that how easier Esperanto can be
    -> . . . for yourself how much easier . . . . . . . .
    > I will try to write as much as possible correctly.
    -> . . . . . . . . . as correctly as possible"
    to write as much as possible correctly"
    = skribi kiom eble plej multon, ĝuste
    Bondezirojn, Ken
    Dankon Ken!
  • Dum la pasintaj tagoj por la kongreso de kanadaj fizikistoj mi estis en Saskatuno. La vojaĝo estis tre bona kaj mi havas multon por diri (skribi) pri ambaŭ la scienca kaj nescienca aspektoj de tiu lasta vojaĝo. Sed antaŭ skribi pri Saskatuno kaj la tiea kongreso de fiziko mi unue planas laŭeble skribi ion pri mia vojaĝo al Montrealo por MEKARO 5. Antaŭ tiam vi povas legi aliajn raportojn tie kaj en nia kluba revuo ĉi tie.
  • Hieraŭ mi iĝis unu jaro pli aĝa!

15 juin 2007

13 juin 2007

Ekzemplo por komparo

Today I decided to write something in English to see how correctly I can write in this language. Also I intend to give you an actual example for comparing the level of my usual Esperanto with this writing in English; maybe then you can judge by yourself that how easier Esperanto can be. First of all I must say that here I will try to write as much as possible correctly. My mother tongue is Persian. I began to study English in the middle level school (in Iran before university one studies in three levels; elementary - 5 years, middle - 3 years, and high school - 4 years). I continued to study English in the university and if I want to count it, overall I studied this language for around 12 years. And finally here I am! This is how much I learned the mother tongue of many of you.

If you find many mistakes in this text, don’t laugh at me. I assure you, you wouldn't be much better if you had to learn Persian.

11 juin 2007

sukcesaj kampanjoj!

Post sukcesa kampanjo kontraŭ Flávio Rebello (la kreinto de Ĝangalo kaj ITV), Civito kaj ĝia kreinto (Valerio Ari - Giorgio Silfer) lastatempe LiberaFolio estas komencinta novan kampanjon ĉi-foje kontraŭ Claude Piron (en fino de artikolo tie kaj en komentoj ĉi tie).

Kvantuma Mekaniko

- Se via modelo kontraŭdiris la kvantuman mekanikon, forlasu ĝin!
- Iam filozofo diris, "por ke la scienco ekzistu, la samaj kondiĉoj devas ĉiam kaŭzi samajn rezultojn". Nu! tio ne okazas!
Richard Feynman

- Kiam teorio kaj eksperimento akordas, tiam estas tempo por esti ege suspektema.
- Ĉiu kiu ne estas ŝokita de la kvantuma mekaniko, ne estas tute kompreninta ĝin.
Niels Bohr

Al tiu lasta eldiro mi devas aldoni, ke bedaŭrinde eĉ tiuj kiuj estas ŝokitaj de la kvantuma mekaniko (kiel mi) ne nepre estas tute komprenintaj ĝin!

8 juin 2007

Similaj prezindentoj

Sarkozy kaj Bush
Gratulon al la francaj amikoj! Finfine ili havas prezidenton kiu tute akordas kun George W. Bush.
Felicitations mes amis français! En fin de compte, voici votre président qui essaie d'être plus en accord avec Monsieur Bush.

7 juin 2007

Pri plendoj

Mi tute ne intencas eniri debatojn pri Esperanto. Kiel mi skribis antaŭe, tiu lingvo por mi estas nur iu komunikilo. Sed koncerne al ĉiamaj plendoj pri Esperanto, la esperantistoj aŭ la esperanta movado, mi nur ŝatas notigi, ke karaj amikoj (se vi ne ŝatas esti miaj amikoj konsideru tion nur kiel formala esprimomaniero) vi tute rajtas plendi, kritiki kaj riproĉi. Neniu senigu vin je tiu rajto. Sed via forlaso de Esperanto aŭ via kolero kontraŭ esperantistoj ne damaĝos nin aŭ la lingvon. Al tiu lingvisto kiu en sia esperantlingva blogo ĉiam plendadas pri naiveco aŭ neprofesieco de esperantistoj kaj kritikas la lingvon, mi diru ke vi ne estas pli granda, impona aŭ influhava ol Beaufront. Ankaŭ al tiu(j) esperantlingva(j) blogisto(j) kiu(j) fiere fanfaronas pri forlaso de Esperanto kiel ia kabeado mi diru, ke vi laŭ neniu ajn aspekto estas en nivelo de Kabe. Do se vi ŝatas skribi en Esperanto, faru tion. Aliflanke se vi ŝatas forlasi E-movadon, ankaŭ vi rajtas fari tion. Sed ne atribuu falsan meriton al vi pro tio. Mezuru viajn meritojn ĝuste kaj ne pensu, ke ni mortos aŭ iros al la infero sen vi. Esperanto ne malaperos ĉar vi forlasos nian komunumon aŭ ne aprobas nin.

6 juin 2007

Alia blogero

Mi ne estas jam kabeinta forlasinta esperantan lingvon! Mi nur ne havas tempon!

Mi plu ne uzos la vorton Kabei por forlaso de E-movado per iu. Tiuj kiuj uzas la vorton Kabei aŭ minacas forlasi E-movadon sentas sin pli bonaj ol ni naivaj kompatindaj esperantistoj. Ho! Esperantistoj estas kiel ĉiuj aliaj homoj ne pli naivaj nek pli memkontentaj. Ili estas homoj...

1 juin 2007

Nova komputilo; ĉu sen Esperanto?

Tabuleta Komputilo de HP
Kiel mi skribis antaŭe, mi lastatempe tentiĝadis aĉeti tabuletan komputilon. Finfine mi cedis la tenton kaj aĉetis tian komputilon (fakte mi ankoraŭ ne estas paginta por ĝi kaj uzas tri-monatan krediton de FutureShop). Mi ne aĉetis tiun komputilon kiun mi menciis antaŭe. Mia nova tabuleta komputilo estas HP TX1120US. Ĝin funkciigas la procezilo AMD Turion duoblkora je kadenco 1.8 GHz. Ĝi havas 2 GB da ĉefmemoro kaj sendrata konektebleco al la reto. Bedaŭrinde ĝi pezas pli ol 2 Kg. Ankaŭ ĝi vendiĝas kun la mastruma sistemo Vindozo Vista (Brrrk! mi tre malŝatas ĝin). Mi legis, ke instalo de Linukso sur ĝi ne estas facila. Baldaŭ mi provas tion, sed mi atendas multajn malfacilaĵojn por instalo de Linukso sur tiu nova komputilo. Ĉu oni scias kiel oni povas skribi ĉapelitajn literojn per grifelo sur tabuleta komputilo? Tiu nova komputilo eĉ ne akceptas la persan alfabeton per grifelo (oni devas tajpi ĝin per virtuala klavaro dum la sistemo sufiĉe kontentige rekonas manskribaĵojn per grifelo en la angla kaj la franca).