30 juill. 2007

Juda festo de amo

Hodiaŭ estas la 15-an de la monato Av de la juda kalendaro. Tiu dato estas la juda festo de amo. Laŭ tradicio en tiu tago la judaj fraŭlinoj el Ĵerusalemo surmetis simplajn blankajn robojn kaj iris al vinberejoj ĉirkaŭ la urbo. Fraŭloj kiuj ankaŭ ne havis edzinon iris tien esperante trovi sian alian duonon. Ĝojan feston de amo al niaj judaj amikoj mi esperas kaj ankaŭ pacon por ĉiuj bonaj homoj el ĉiuj religioj de la mondo.


Festo de Amo - 15a de AvKonservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako;
Ĉar la amo estas forta kiel la morto;
La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol;
Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro,
La flamo de la Eternulo.

Granda akvo ne povas estingi la amon,
Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin;
Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo,
Oni malestime lin forpuŝus

el la alta kanto de Salomono

Aŭtoraj reĝisoroj

Ingmar Bergman forpasis. Li estis el generacio de grandaj reĝisoroj en la historio de kinarto. En la persa lingvo oni havas vorton por nomi tiun apartan kategorion de reĝisoroj; aŭtora reĝisoro (کارگردان مولف). Se mi bone memoras inter tiaj reĝisoroj aldone al la sveda Bergman estis la barata Satjaĝit Raj, la japana Akira Korosava, la rusaj Andrej Tarkovski kaj Sergeji Paraĝanov, la itala Bernardo Bertoluĉi kaj la usona Stanlej Kubrik (sed ankaŭ iuj aliaj). Nun ni devas atendi novan generacion de grandaj reĝisoroj!

27 juill. 2007

Nekomprenebla ekonomiko!

Mia Dio! Ŝajne mi tute ne komprenas la ekonomikon; La prezo de nafto estas alta (ĉirkaŭ 75$ por ĉiu barelo), lastatempe la borso estas alfrontita al krizo sed la usona ekonomio havas la plej grandan kreskon (tio montras, ke ekonomie Usono bonfartas)! Ĉu iu esperantisto komprenas tion, por iomete klarigi ĝin por mi?

25 juill. 2007

Mi nepre neniam povas esti mojosa

Sagging - falonta pantalono
Nu! Bone! Mi volas ne miri pro ĉiu strangeta afero en mia nova loĝsocio (la okcidento). Precipe mi deziras esti plejeble malferma, tolerema kaj komprenema alfronte al fenomenoj de la moderna vivo ĉi tie. Sed malgraŭ ĉiuj miaj penadoj, mi ne komprenas tiun aferon de mojoseco pri vestaĵoj (en Toronto la esperantistoj aparte ne ŝatas la vorton mojosa - anstataŭ la angla cool - ili uzas la vorton malfeka). Se surmeti pantalonon tiel kiel ĝi kvazaŭ estas baldaŭ falonta, montras mojosecon (en la angla lingvo por tiel surmeti kvazaŭ-falonte pantalonon oni diras Sagging), do miaopinie esti mojosa nepre signifos esti maleleganta. Kvankam mi antaŭe skribis, ke mi mem ankaŭ estis fama pro mia kvazaŭ-falonta pantalono sed tio estis pri miaj piĵamoj en la hejmo kaj mi neniam tiel iris sur strato (cetere tiam mi estis nur knabeto)!

Estas interesa, ke iu revuo por anonci la novan modon de ultra-malalte metitaj ĝinzoj (ang. ultra-low-rise jeans) skribas pri iranaj virinoj kiuj puniĝadas pro siaj malbonaj hiĝaboj (la tria parto pri J-Pants - pr. ĝipants). Ho! Povraj iranaj virinoj neniam povus eĉ imagi tion. Ĉiuokaze tiel ŝajnas, ke tiu nova modo ne povas daŭri ĉar laŭ la revuo Newsweek [pr. nijuzvik] la zonoj de ĝinzoj metiĝos pli supren por alproksimiĝi al umbiliko kaj baldaŭ la fenomeno de balenvosto malaperos.

ultra low rise jeans

24 juill. 2007

Ni estas novlernantoj sed ne devas resti tiaj!

Tiu lasta blogskribaĵo de Kalle Kniivilä estas ege ĝusta, tute prava kaj sendube trafa. Ĝi meritas grandan atenton. Esperanto ja suferas la fenomenon de ĉiamaj novlernantoj. Kaj bedaŭrinde tiuj ĉiamaj novlernantoj iam entuziasme entreprenas tradukojn kaj skribon de tekstoj kiuj ne povas esti bone plenumitaj de ili. S-ro Kniivilä pravas kiam konsilas, ke oni devas "bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme". Karaj entuziasmaj esperantolernintoj bonvole se vi volas traduki aŭ skribi gravan tekston, kaj ankaŭ vi ne estas certa pri nivelo de via scipovo pri la lingvo, konsideru ĝian redaktadon per pli sperta(j) esperantista(j) amiko(j). Provu ne resti ĉiam novlernantoj!

P.S: Mi mem ne estas perfekta scipovanto de Esperanto. Tial mi ankaŭ bezonas korektiĝon kaj redaktadon.

23 juill. 2007

Mensa problemo pri lingvo

En tiu ĉi blogero Sonja (anglalingve) skribas pri konfuziĝo de diversaj paroj da vortoj en la angla lingvo ĉe ŝi. Tio memorigis al mi, ke mi ankaŭ havas severan problemon pri iuj paroj da anglaj vortoj. Mi preskaŭ ĉiam parole konfuzas la vorton "conversation - interparolado" anstataŭ "conservation - koservado". Sed pli hontinda ol tio, mi plejofte misuzas la vorton "chiken - kokido" anstataŭ "kitchen - kuirejo" kaj male. Mi ne scias, ĉu tio estas signo de iu malsano mensa aŭ ne!

Pri monarkioj

Okaze de apero de debatoveka karikaturo en hispana gazeto, niaj amikoj skribis pri monarkio en Hispanio kaj ĝia loko laŭ rigardo de hispanoj. Nu! Mi mem estas eskapinta landon en kiu oni renversis iun lastan reĝon kaj venis al lando kiu estas regnita de reĝino. Nek tiu renversigo plibonigis vivon de homoj en mia naskiĝlando(1), nek regno de la reĝino malpli feliĉigas loĝantojn en tiu nova loĝlando. Malgraŭ tio ĉio, la situacio de lando al lando kaj de monarkio al monarkio estas malsama.

Antaŭ nelonge en nia E-klubo ni parolis pri ceremoniaro kiun oni devas respekti rilate la reĝinon. Kaj mi lernis, ke ordinare oni ne rajtas tuŝi ŝin. Mia tuja demando estis, "kion faras ŝia edzo". Kaj la respondo estis, "tion kion ili faras (aŭ iam faris) ĉe siaj intimaj tempoj oni nur povas imagi sed eĉ ŝia edzo ĉe la publiko ne rajtas tuŝi ŝin". Tio memorigis al mi legendon pri la persaj reĝoj en la antikvaj tempoj. Iuj legendoj rakontas, ke en la epoko de Sasanidoj la reĝo kovris sian vizaĝon per ora masko. Krom liaj edzinoj neniu alia mortulo rajtis vidi lian vizaĝon. Tiaj rakontoj eble estas originitaj sub influo de historiaj faktoj pri la egiptaj faraonoj. Sed fakto aŭ mito en la antikvaj tempoj ĉie la reĝoj (kaj la reĝinoj) estis iel netuŝeblaj, nevideblaj kvazaŭ dioj sur la tero. Hodiaŭ la situacio estas ŝanĝita. Mi havas tiun impreson, ke hodiaŭ oni respektas la Reĝinon Elizabeto ĉefe pro ŝia persona boneco kaj ne pro ŝia titolo. Kiel ie skribis Eriketo, oni ne estimas la Princon Karolo, kiu post la reĝino heredos la tronon, same tiel kiel oni respektas ŝin.

Sed kio estas rolo de monarkoj hodiaŭ? Nu! Oni supozas, ke ili helpos unuecon de nacio ĉe krizoj. Ĉu tio okazas? Pri monarkio en Hispanio, niaj hispanaj amikoj mem kelkloke skribis pri pozitiva rolo kiun ludis la Reĝo Juan Carlos [pr. Ĥuan Karlos] post morto de Franko. Sed hodiaŭ oni prave rajtas demandi ĉu elspezo de mono por konservi multekostajn sistemojn de monarkio estas vere utila? Respondon al tiu demando mi ŝatas legi ne nur flanke de niaj hispanaj (Juan Carlos - Ĥuan Karlos) kaj britaj (Queen Elizabeth II - Kuin Elizabet la dua) amikoj sed ankaŭ japanaj (la Imperiestro Kinjo), svedaj (la Reĝo Karolo la 16-a Gustavo), belgaj (la Reĝo Alberto la 2-a) kaj amikoj el aliaj landoj en kiuj ankoraŭ ekzistas monarkio.

(1) Pri Irano mi devas diri, ke post disfalo de la reĝimo de Ŝaho (la lasta reĝo), tie en la islama respubliko ĉiu mulao iĝis reĝo. Super ĉiuj el ili la suprema religiestro Ĥameneio kiun neniu rajtas kritiki, pri li skribi aŭ lian karikaturon aperigi.

18 juill. 2007

El Avesto (11)

Kaj jen traduko de alia verso de Gathao. Ĝi estas la naŭa kanto de ĝia unua parto (Ahnavajiti).
Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Anaiŝ vo noit ahura mazda aŝemĉa janiŝ zaranaema manasĉa hjat vahiŝtem jo-i ve jo-icema daseme stutam, juĵem zeviŝtjongho iŝo ĥŝacremĉa savangham.

ZoroastroĜia traduko:
Benata per viaj donacoj, ho Ahura-Mazdo, mi neniam malkontentigu vin. Ho kreinto de la Bona Penso kaj origino de la Virto, mi ĉiam strebos oferi miajn kantojn de glorado al vi. Ĉar mi scias, ke nur vi, donanto de la Boncela Potenco, meritas gloradon.

Kiam mi tradukis tiun ĉi verson, mi tentiĝis anstataŭ “…mi neniam malkontentigu vin…” skribi “…mi neniam malkomplezu al vi…”. Rigardante al NPIV oni trovas, ke komplezo signifas “ago, per kiu oni penas plaĉi al iu, helpante, farante servon aŭ havigante profiton”. Sed ĉu homo povas hepi, fari servon aŭ havigi profiton al Dio? Fakte tio estas la elirpunkto por kompreni unu el la plej kompleksajn instruojn de Mazdaismo; Laŭ Mazdaismo, kiel la plejparto de Indo-iranaj religioj, la universo estas scenejo de batalo inter Bono kaj Malbono. En tiu batalo homoj ludas gravan rolon. Ili estas liberaj por elekti inter bono kaj malbono. Kaj ĉe la fino tiu libera elekto determinos flankon kiu venkos. Tiel zoroastrismo donas konsiderindan gravecon al rolo de homoj en la universo. En tiu religio la homo ne estas nur kreitaĵo kiu ĉe la fino puniĝos pro siaj eraroj sed libera elektanto kies elektoj havas grandan valoron.

Arkivo de tradukoj de Avesto

Fidelecopeto

Tute ne gravas se mi ne estas la unua viro en via vivo, sed mi ŝatas esti la lasta!

17 juill. 2007

Danco kaj la revolucio

Danco
Se mi ne rajtas danci, mi ne volas vian revolucion.
Tiu eldiro estas atribuita al la litova verkistino, aktivulo kaj anarĥiisto Emma Goldman (1869 - 1940). Kvankam ŝi fakte ne estas espriminta tiun eldiron ekzakte, sed ŝi estas ja espriminta spiriton de tiu eldiro. Eblas legi ĉi tie pri tio (anglalingve).

14 juill. 2007

Libroj ĉe la infanaĝo

En sia plej lasta blogskribaĵo Maria Sandelin skribas pri porinfana literaturo. Pri kriterioj de bonaj literaturaĵoj por infanoj, mi fidas prijuĝon de ŝi kiel patrino kaj ankaŭ ĉar ŝi pro sia profesio de bibliotekisto bone konas la librojn. Eble s-ino Sandelin surpriziĝos, lerni, ke eĉ mi infanaĝe konatiĝis kun tiu mirinda knabino de ŝia lando, “Pipi Ŝtrumpolonga”. Tiu konatiĝo ne okazis pere de libro tradukita sed tv-serio dublita. Mi memoras kiel pro problemo en nia televidilo, ni ne ricevis programojn de tiu tv-kanalo kiu spektigis la serion. Tial mi nur memoras nebulajn bildojn de tv-programo kiun mi iam spektis ĉe mia onklino (kaj kiam vi ludas kun viaj gekuzoj vi eĉ malpli atentas tv-programojn).

Ĉe mia infanaĝo, la tiama Irano pli estis kiel kolonio de Usono. Tial ni multe pli forte ricevis influon de usonaj tv-serioj kiel Superman aŭ Spiderman [pr. spajderman] ol klasikaj porinfanaj literaturaĵoj de aliaj landoj (kiel ekzemple la sveda Pipi Ŝtrumpolonga). Tamen foje mondaj klasikaj literaturaĵoj por infanoj estis tiom universalaj, ke eĉ usonaj kulturaj varoj disponigis ilin al ni. Ekzemple mia unua konatiĝo kun la ĉefverko de la dana verkisto, Hans Christian Andersen, la malbela anaseto okazis dank’ al animacio produktita de fama usona firmao Walt Desney [pr. Valt Dizni].

Kiel la leganto vidas, nia konatiĝo kun la klasikaj porinfanaj literaturaĵoj pli okazis per la tv-programoj. Tio estis ĉar en Irano ĉe mia infanaĝo oni malofte instigis infanojn al legado de libroj (kaj ankaŭ ĉar dublitaj filmoj aŭ animacioj pli rapide kaj pli facile ol la tradukitaj libroj iĝis disponeblaj). Tiel ekzemple, mi unue pere de televidaj filmoj, animacioj aŭ serioj konatiĝis kun Heidi [pr. Hajdi] la verko de la svisa Johanna Spyri [pr. Johana Spajri], kun Eta Princino [ang. A Little Princess] la verko de la angla Frances Hodgson Burnett [pr. Frances Hoĝson Bernet] aŭ kun Infanoj de la Fervojo [ang. The Railway Children], verko de la alia angla verkisto, Edith Nesbit. Ĉiuokaze mi opinias, ke legado de rakontoj tra la libroj estas multe pli efika ol spekti ilin en filmoj. Mi admiras tiujn landojn en kiuj eduksistemo kaj aliaj ŝtataj administracioj instigas junulojn al legado de libroj (kaj mi pensas, ke Svedio estas unu el la plej sukcesaj inter tiaj landoj).

S-ino Sandelin pravas kiam ŝi skribas pri influo de rakontoj kun kiuj ni konatiĝas infanaĝe. Mi ankoraŭ klare memoras maldikan libreton kun bruna kovrilo kiun mi trovis en ĉambro de unu el miaj kuzoj. Ĝia titolo estis “mi nomiĝas radioaktivo” aŭ “mi estas radioaktivo”. Ĝi estis infaneca rakonto pri radioaktivo (aŭ radioaktiveco) kiu prezentis sin kaj infanlingve diris pri siaj utiloj. Tiutempe mi estis 9-10 jara knabo. Depost tiu tago mi multfoje revis pri diversaj profesioj por mi mem, sed ĝis hodiaŭ neniam sukcesis liberigi min de influo de tiu libreto (kaj finfine hodiaŭ mi laboras en fako rilata al la fiziko). Libroj kiujn ni infanaĝe legas ne nur efikas niajn elektojn por studo aŭ profesio sed ankaŭ influas niajn karakterojn. Ili (parte) determinas kiel ni traktos nin mem kaj la aliajn kiel plenkreskuloj.

11 juill. 2007

Malĝoja

Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Artikolo 5.
Ordinare mi hontas pro miaj propraj eraroj kaj misfaroj sed iam mi devas honti pro aferoj sur kiuj mi povas havi nenian influon. Hodiaŭ amareco estas pleniginta mian animon kaj malĝojo estas posediginta min al si mem. Ja hodiaŭ mi hontas pro fifaroj de tiuj kiuj regas super mia naskiĝlando. Unu pluan fojon la islama respubliko faris krimon nome de puni krimon. Eble jam esperantistoj estas legintaj novaĵojn pri lastatempa ŝtonmortigo kiu estas okazinta en Irano. Unue mi hontas pro tio ke tiu sovaĝa reĝimo ankoraŭ punas amon (supozu rilaton ekster geedziĝo) per mortopuno. Kaj cetere kial por fari tion uzas tiom kruelan kaj malhumanan metodon? Ĝis nun la plej severan reagon estas montrinta Norvegio. Irlando ankaŭ reagis al tiu malhumana traktado. Esperantistaj amikoj kiuj loĝas en Eŭropo kaj en civilizitaj partoj de la mondo! Bonvole klarigu al viaj amikoj, ke en Irano la reĝimo faras malhumanajn farojn. Ankaŭ premu al viaj registaroj por ke ili ne komercu kun la islama reĝimo en Irano (almenaŭ pri tiuj aferoj kiuj plifortigas la reĝimon). Ne permesu, ke viaj registaroj restu silentaj pri la fifaro. Ve! Kiom mi hontas hodiaŭ ĉar mi devenas de tiu lando. Ve! Kiom malĝojas mi!

P.S: Kanado ankaŭ reagis al la horora krimo.

10 juill. 2007

9 juill. 2007

Niaj skandaloj

Ankoraŭ min amuzas sinteno de iuj esperantistoj kiuj pensas ĉar oni konstruas la du vortojn esperantujo kaj esperantio, do ĉiuj aspektoj de la komunumo (aŭ pli ĝuste la aro) da esperantistoj similas al aferoj de la ento nacio-ŝtato. Inter tiaj esperantistoj kelkaj pli malkaŝe ŝajnigas siajn iluziojn kreante ŝtateskajn instituciojn por si mem. Sed tia ideo pli subkonscie kaj iel pli nevideble ankaŭ ekzistas ĉe iuj aliaj el ili. Se ĉiuj el niaj aferoj samas kiel la aferoj de nacio-ŝtatoj, do ni bezonos al esploraj ĵurnalistoj. Tial iuj prenas sin anstataŭ Bob Woodward (pr. Bob Vudvard) kaj serĉas por denuncadi skandalojn kaj cinikaĵojn de Esperantujo. Laŭ tia pensmaniero UEA ne plu estas organizaĵo por helpi disvastiĝon de la lingvo Esperanto sed registaro de nia nacio-ŝtato. Ĝia prezidanto, ankaŭ iu kiel prezidentoj de aliaj ŝtatoj. Bedaŭrinde por niaj esploraj ĵurnalistoj, (laŭ mia kono) ĝis nun neniu estas trovinta iun membron de s-ro Corsetti (la prezidanto!) en buŝo de staĝantino en la Centra Oficejo de UEA. Ankaŭ al Esperantujo kruele mankas brilaj steloj kiel Paris Hilton (pr. Paris Hilton) kaj Britney Spears (pr. Britni Spirz). Sed ne pensu, ke tio ĉio malhelpas esploran ĵurnalismon. Ĉiuokaze skandaloj estas ĉie kaj ni ĉiuj iel estas cinikaj.
La plej granda servo de esplora ĵurnalismo al nia komunumo (damne! nia aro da esperantistoj) estas tio, ke ĝi donas iluzion de ŝtateco al la esperantista publiko. Tiel iuj parolas pri demokratio en organizaĵoj de Esperantujo kvazaŭ ili parolas pri demokratio en iu lando. Antaŭ nelonge mi demandis amikon kiam ni elektos la novan estraron de KEA (Kanada Esperanto Asocio). Li respondis, nia problemo ne estas elekti ilin sed trovi sufiĉan nombron da voluntuloj por la posteno. Ne miskomprenu min! Miaopinie respekto al la opinioj de aliaj estas ege valora. Sed ĉiu organizaĵo pro sia karakterizaĵaro aplikas (kaj iam ne aplikas) tian respekton laŭ modelo propra al si mem.
Se eĉ civitanoj de Esperantujo, ni estas civitanoj de nacio ege malsimila de aliaj (ordinaraj) nacioj. Niaj skandaloj ne estas similaj al la iliaj. Aŭ pli ĝuste ni devas kompreni skandalojn kiuj koncernas esperantistojn en sia propra kunteksto.

7 juill. 2007

Komputila aventuro (1)

Dum la pasinta semajno mi finfine pretiĝis komenci laboron por instali la mastruman sistemon Linukso sur tabuleta komputilo kiun mi estas aĉetinta ĉi-lastatempe. Kiel mi skribis antaŭe, tiu komputilo vendiĝas kun la lasta mastruma sistemo de Mikrosofto [ang. Microsoft], Vindozo Vista. Tio estis mia unua sperto kun la Vindozo Vista kaj mi devas konfesi, ke ĝi estis ege malagrabla. Ja tiu mastruma sistemo havas tre belan aspekton kaj disponigas grandan simplecon por laboro kun komputilo (kvankam simpleco de laboro kun iu mastruma sistemo ege dependas de kutimo) sed ĝi estas ege peza. Ĉiufoje kiam mi ŝaltas la novan komputilon, mi devas atendi dum longega tempo por ke ĝi estu preta. La durdisko ne ĉesas funkcii kaj malgraŭ ege potenca procezilo kaj granda kvanto da datenujo sur mia komputilo, Vindozo lasas malgrandegan spacon por aliaj programoj. Tial mi decidis fari Linukson la ĉefa mastruma sistemo de mia nova komputilo (dum mi konservos Vindozon Vista).

En la komenco de la pasinta semajno mi aĉetis la plej novan numeron de la brita revuo Linux Format (LXF94 – julio 2007). Kun tiu revuo estas du flanka DVD-o sur kiu estas distribuoj Mandriva 2007 (iu franca distribuo de Linukso – antaŭe nomiĝis Mandrake), Debian GNU/Linux 4.0, SimplyMepis 6.5 kaj Ubuntu 7.04 (Feisty Fawn). Post legado de kelkaj raportoj, artikoloj kaj komparoj sur la interreto kaj en du aliaj revuoj, mi finfine konvinkiĝis, ke la plej bona elekto estas Ubuntu. Bedaŭrinde mia komputilo estas konstrukciita por funkcii nur per Vindozo Vista kaj oni eĉ ne disponigas funkciigajn programojn de ĝiaj partoj por la alia mastruma sistemo de Mikrosofto mem, Vindozo iks-pi. Ĝia konstruanta firmao, HP, tute ne intencas helpi linuksemulojn por funkciigi ĝin per la senpaga mastruma sistemo (almenaŭ ne nun). Tial instali Linukson sur ĝi ne estas senpena, tamen mi ŝatas defiojn kaj decidis provi tion (se vi ŝatas uzi vian energion por pli utilaj taskoj, mi rekomendas ke vi nepre ne provu instali Linukson sur tiu ĉi modelo de komputilo). Mi planas de tempo al tempo skribi solvojn kiujn mi trovis/os por kelkaj el problemoj dum tiu procedo. Eble tiuj skribaĵoj helpos tiujn esperantistojn kiuj estonte alfrontiĝos al similaj problemoj.

En tiu ĉi blogero mi skribas kiel mi liberigis spacon sur durdisko de mia komputilo por Linukso. Vindozo Vista havas eblecon por malŝveligi (ang. shrink) diskoparton (ang. partition) sur la durdisko. Por uzi tiun eblecon oni devas iri al (mi donos ŝtupojn por anglalingva sistemo. Se vi uzas sistemon en alia lingvo vi devas trovi ekvivalentojn de tiuj ŝtupoj en via sistemo – cetere mi ne donos la prononcon de la anglaj terminoj ĉar ĉiuokaze vi ne bezonos laŭte eldiri ilin):

Start > Control panel > Administrative tools > Computer management > Storage > Disk management.

Kiam vi startigas tiun servon vi vidas diskopartojn de via durdisko en panelo. Elektu tiun diskoparton kiun vi volas malŝveligi. Klaku per dekstra klavo de muso sur ĝi. Menuo aperas. En ĝi elektu “Shrink Volume”. Alia panelo aperas en kiu vi devas enigi kvanton da spaco kiun vi deziras liberigi sur la diskoparto. Vindozo mem proponas la maksimuman kvanton kiu estas permesita. Kiam mi faris tion mi surprize vidis, ke kvankam sur la durdisko mi havas preskaŭ 120 GB (gigabajto) da neuzata spaco, tamen la sistemo nur permesas, ke mi malŝveligu la diskoparton je 45 GB. Tio estis problemo ĉar mi intencis disponigi almenaŭ 90 GB por Linukso. Tial mi studis kial sistemo ne permesas liberiĝon de spaco pli granda ol tio. Evidentiĝis, ke du aferoj malhelpas malŝveligon de diskoparto je pli granda kvanto: virtuala datenujo (ang. Virtual Memory) kiu estas ie sur tiu diskoparto kaj reestabligaj rezervdatenoj (ang. recovery backup) kiuj ankaŭ estas tie. Vi povas krei malgrandegan diskoparton kaj meti la virtualan datenujon tie (feliĉe mi jam havis iun duan diskoparton sur mia durdisko). Ankaŭ vi povas provizore forigi reestabligajn rezervdatenojn. Por ŝanĝi lokon de la virtuala datenujo oni devas iri al:

Start > Control panel > System > Advanced system settings > System properties > Advanced > Performance > Advanced > Virtual memory > Change…

En panelo kiu aperas elektu novan lokon por via virtuala datenujo (ne maldisponigu ĝin). Por (provizore) malŝalti registradon de la reestabligaj rezervdatenoj sur via diskoparto vi devas iri al:

Start > Control panel > System > Advanced system settings > System properties > System protection > Available disks.

Tie forigu hoksignon apud diskoparto kiun vi deziras malŝveligi. Nun vi povas reveni al la unua ŝtuparo da instrukcioj por malŝveligi diskoparton sur via durdisko. Farante tion ĉion mi liberigis 90 GB por instalo de Linukso sur mia komputilo. Tiu agmaniero estas efika precipe kiam via komputilo estas nova. Kun paso de tempo, kiam oni uzas komputilon kaj instalas programojn, datenoj sur la durdisko disvastiĝas. Tiam Vindozo ne plu povas efike malŝveligi diskopartojn. Tiuokaze oni ofte proponas uzi programojn kiuj plu ne estas parto de Vindozo. Linukso mem ĉe la instaliĝo uzas unu el tiajn programojn por liberigi spacon sur la durdisko. Tamen pli prudenta maniero estas uzi Vindozon por fari tion.

P.S 1: Ne forgesu reestabli la virtualan datenujon kaj registradon de la reestabligaj datenrezervoj.
P.S 2: Bonvole notu ke por fari ion per komputilo ekzistas diversaj agmanieroj. Se vi konas alian agmanieron skribu ĝin sed ne pensu, ke via solvo estas ununura.
P.S 3: Se pri komputilaj terminoj (precipe mi dubas pri partituro anstataŭ la angla partition) mi eraris, notigu miajn erarojn. Mi ne uzis fakvortaron.
P.S 4: Anstataŭ la angla Partition oni proponis la du vortojn "subdisko" kaj "diskoparto". Mi elektis tiun lastan.

6 juill. 2007

Estonteco, estinteco kaj ni

La estonteco turmentas nin, la pasinteco retenas nin, pro tio la nuntempo foreskapas de ni.

La franca verkisto, Gustave Flaubert [pr. Gustav Flober] (1821 - 1880) en letero al Louise Colet [pr. Luiz Kole].

La franclingva origino: L'avenir nous tourmente, le passé nous retient, c'est pour ça que le présent nous échappe.

2 juill. 2007

Bontenado same grava kiel kreo

Kreo de novaj servoj kiel ekzemple klaku.net (io simila al digg.com) aŭ amikumu por servi esperantistojn kaj disvastigi esperantlingvajn materialojn estas tute merita kaj laŭdinda. Tamen miaopinie bontenado de tiaj servoj estas pli grava ol ilia kreado. Tial kvankam tute ne plaĉas al mi maniero laŭ kiu LiberaFolio funkcias tamen almenaŭ mi laŭdas persistecon de ĝia redaktoro por regule ĝisdatigi ĝin kaj konservi ĝian (teknike) ĝustan funkciadon.
Bedaŭrinde iniciantoj de aliaj servoj iam ne sukcesas sufiĉe zorgi pri tia aspekto de siaj laboroj (iam pro manko de tempo kaj iam pro manko de teknikaj scioj). Feliĉe tiel ŝajnas, ke lastatempe E-planedo ne plu mise funkcias (krom se mia impreso estas malĝusta – mi antaŭe skribis pri problemo en ĝi). Sed dum amikumu iniciatis turniron de pokero por esperantistoj, oni povas trovi, ke iuj el ĝiaj jam establitaj servoj ne ĝuste funkcias. Ekzemple inter ĝiaj membroj oni trovas falsajn membrojn kreitaj de aŭtomataj programoj kiuj klare estas spamaĵoj. Tiajn spamaĵojn oni facile povas forigi kaj preventi ilian reaperon. Mi ne komprenas kial la prizorgantoj de amikumu ne forigas tiun problemon.

1 juill. 2007

Festo de Kanado

Ĝojan Kanada-Tagon
Hodiaŭ la 1-an de julio estas la nacia festo de Kanado. Mi deziras feliĉan kaj ĝojan nacian festotagon por niaj kanadaj amikoj.
Happy Canada Day!
Joyeuse Fête du Canada!