31 août 2007

5 blogoj de la blogtago

Okaze de la tria internacia blogtago [BlogDay2007], hodiaŭ la 31an de aŭgusto mi ankaŭ volas prezenti 5 blogojn. Ili ne estas en Esperanto kaj ankaŭ ne enhavas blogskribaĵojn pri tiu ĉi lingvo. Fakte ege plaĉus al mi, se esperantistoj iom pli interagus kun la mondo de neesperantistoj, kaj montrus, ke ili ankaŭ interesiĝas pri aliaj aferoj krom tiu ĉi lingvo mem. Ĉiuokaze jen 5 (neesperantaj) blogoj kiujn mi deziras prezenti al legantoj de mia blogo:
  • Mythology Blog, (between old and new moons) [en la angla lingvo - blogo de mitologio - inter malnovaj kaj novaj lunoj] estas interesa blogo. En ĝi oni trovas interesajn informojn pri mitoj kaj la mitologio.
  • Mythmaking (Folklore, mythology and the art of fairy tale) [en la angla lingvo - mitfarado - folkloro, mitologio kaj la arto de ferakontoj] estas alia blogo pri la simila temo. Mi trovis ĝin ankaŭ ege interesa kaj sufiĉe informohava.
  • Resonaances [en la angla lingvo] estas blogo skribita pri la fiziko de elementaj partikloj kaj ĝin skribas persono el la eŭropa centro por esploro pri la nuklea fiziko (CERN). Se vin interesas fiziko, vi ĝuos ĝin.
  • Science en blogue (physique) [en la franca lingvo - scienco sur blogo - parto pri la fiziko] estas blogo prizorgata de la agentejo Science-Presse en Kebekio. En ĝi oni pli malpeze kaj cele al popularigado de la scienco skribas pri temoj rilate la fizikon.
  • metadatta [en la angla lingvo] estas blogo skribita de studento de la fiziko kiu loĝas en Filadelfio. Mi interesiĝis pri tiu ĉi blogo aparte ĉar ĝia verkanto iam skribas pri pli teknikaj aspektoj de la fiziko. Tio faras la blogon malsimila al aliaj prifizikaj blogoj kiuj pli traktas filozofiajn kaj teoriajn aspektojn de tiu ĉi branĉo de la scienco.

29 août 2007

Ebrieco en spaco

Gaja Astronaŭto
Finfine inspektoj montris, ke neniu usona astronaŭto estas irinta al la spaco ebria! Mi ne komprenas kial oni faras tiom da bruo pri ebrieco de astronaŭtoj. Ĉiuokaze dum la plej unuaj sekundoj de lanĉo, se iu problemo aperas astronaŭtoj ne povas fari multon. Fakte dum tiuj momentoj la ĉefa parto de aferoj prizorgiĝas per komputiloj kaj homoj nur atendas. Se mi estus astronaŭto, mi preferus esti ebria dum tiuj momentoj inter vivo kaj morto. Mi esperas, ke almenaŭ rusaj astronaŭtoj trinkas iomete da vodko antaŭ lanĉo.

Superkomputilo en preĝejo!

Kial oni estas instalinta la plej potencan komputilon de Eŭropo en (eks-)kapelo? La superkomputilo "MareNostrum" [latina kombinaĵo kiu signifas nia maro] estas la plej potenca superkomputilo en la kontinento Eŭropo. Ĝi estas instalita en la iama kapelo Torre Girona en Hispanio. Ĝi estas dotita de 2560 komputantaj elementoj [ang. Blade Nodes] kaj ĉiu el tiuj elementoj uzas du duoblkernajn procezilojn de tipo IBM PowerPC 970MP (entute 10240 proceziloj). Ĝi uziĝos por kalkula laboro pri la homa genaro, antaŭtaksado de vetero kaj inĝenierado de novaj medikamentoj. Ĉiuokaze laŭ mia opinio tio estas la plej belaspekta installoko por iu superkomputilo. Tiuj kiuj laboras kun ĝi nepre ĝuos la belajn ĉirkaŭaĵojn.

26 août 2007

Japana animacio

Ja! Mi estas stranga; laŭ multaj tro emociĝema, plej probable iom frenezeta kaj certe senprudente nesaĝa. Ĉiuokaze mi similas al neniu el tiuj sobraj (kaj bedaŭrinde ofte morozaj) moŝtuloj kiujn vi kutimas renkonti inter esperantistoj. Vendrede ĉe la vespero kiam mi revenas hejmen ofte se mi havas nenion gravan por fari [mi intence strebas ne havi gravajn aferojn tiutempe] mi sidas kaj rigardas la televid-kanalon por junuloj. Kial? Ĉar ĉiuvendrede la porjunula televid-kanalo (en Kanado ĝi nomiĝas YTV – ang. Youth TV) spektigas japanajn animaciojn.

Mi pensas, ke mi estas unu el malmultegaj neordinaraj plenkreskuloj kiuj rigardas japanajn animaciojn. Tamen mi estas feliĉa, ke la japanaj animacioj grade rekoniĝas kiel gravaj artaĵoj kaj lastatempe tre prestiĝa kinfilmo produktiĝis surbaze de unu el ili. Ne miru! Tiu sukcesa kinfilmo “Transformers” [eo. Transformiĝantoj] estas produktita surbaze de iu bone konata kaj longtempe spektita japana animacio kun la sama nomo. La japanaj animacioj ofte estas ligitaj al japanaj bildstriaj rakontoj kiuj nomiĝas “Mangaoj”.

Japanaj animacioj kaj mangaoj iam povas esti aferoj produktitaj ĉefe por la plenkreskuloj. Kelkaj el ili eĉ tute ne taŭgas por junuloj. Ekzemple la animacioj kaj mangaoj de “hentai” kiuj estas pornografiaj [laŭ la negativa konotacio de tiu ĉi adverbo – kompreneble japanoj ne estas la inventintoj de erotikaj aŭ pornografiaj animacioj kaj bildstrioj. Tiaj verkoj en la okcidento ankaŭ delonge ekzistas]. Malgraŭ tio ĉio, eĉ tiuj mangaoj kaj japanaj animacioj kiuj ne estas eksplicite pornografiaj iam havas erotikajn aŭ sensovekajn aludojn kaj aspektojn. Mi ofte miras, ke kiel japanoj kiuj ofte konsideriĝas sindetenemaj homoj esprimas tiajn aferojn en siaj animacioj kaj mangaoj. Ankaŭ mi sentas, ke en la okcidento iam ekzistas miskompreno rilate la japanajn animaciojn. Ekzemple animacioj kiuj en Japanio mem plejeble konsideriĝas taŭgaj por junuloj inter 16 kaj 20 jaroj en la okcidento konsideriĝas por spektiĝo per 12 – 16 jaraĝuloj. Tial en Kanado mi vidis, ke oni estas fortranĉinta partojn de japana animacio.

Japana animacio InujaŝaĈiuokaze min ege interesas la ambaŭ mangaoj kaj japanaj animacioj. Precipe mi admiras imagipovon kiu uziĝas en multaj el ili. Bedaŭrinde ĉar mi estas nejapano mi mem ne kapablas taksi, ke kiom distorditaj, ili reprezentas la japanajn kulturon, kredaron, mitojn kaj vivmanieron al ni. Sed mi kredas, ke ili estas bonaj pereoj por konatiĝo kun tiaj aferoj. Mi speciale interesiĝas pri fantazio kiu ofte ekzistas en sciencfikciaj japanaj animacioj.

Ĉiuvendrede kiam mi revenas hejmen (ofte ĉirkaŭ la 18:30-a horo), tiam spektiĝas la animacio “Naruto”. Ĝi rakontas historion (fikcian kompreneble) de knabeto kiu deziras iĝi respektata ninĝao [majstro de la japanaj batalartoj]. Post Naruto spektiĝas iuj aliaj animacioj kiujn mi rigardas sed ili ne ege interesas min. Komence mi speciale atendis la sciencfikcian animacion “Batal-kombineoj Gundam Sid” [ang. Mobile Suit Gundam Seed]. Ĝi estas rakonto pri pilotoj de batal-maŝinoj kiuj tre similas al la Transformiĝantoj (kun tiu diferenco, ke ili estas kondutitaj de homoj). Sed lastatempe rakonto de Inujaŝa estas ege alloginta min kaj mi ĉefe zorgas nepre spekti ĝin. Inujaŝa estas duonhoma-duonsupernatura protagonisto de tiu serio. Li kaj liaj amikoj batalas kontraŭ fantastaj fortoj de la malbono. Inujaŝa estas allogita al Kagome kiu estas studentino de nia epoko kaj vojaĝas al tiu fantasta lando en kiu Inujaŝa vivas. Sur la interreto oni trovas, ke tiu animacio precipe en Kanado estas tre populara. En 2004 la vorto Inujaŝa estis la plej serĉata vorto el Kanado! Por mi estis interesa konstati, ke en ĉiu lando iuj el japanaj animacioj pli populraiĝas. En Francio ĉefe Sakura la kaptanto de kartoj [ang. Sakura Card Captor] estis ege populara.

Krom la animacio Inujaŝa mem, mi trovis ĝian finan muzikon ankaŭ ege bela. Tial mi serĉis ĝin sur la interreto kaj lernis ke ĝi nomiĝas Venu [ang. come]. Ĝin kantas treege fama kaj influa kantistino de la japana popmuziko Nami Amuro [ang. Namie Amuro]. Tiel ŝajnas, ke ŝi estas tre ŝatata en Japanio kaj antaŭ Ajumi Hamasaki, ŝi nomiĝis la reĝino de la japana popmuziko. Tiu finmuziko de la animacio Inujaŝa ege plaĉas al mi kaj mi regule aŭskultas ĝin.

21 août 2007

Potenca procezilo

Batalo de Proceziloj
Dum ĉi tiuj lastaj jaroj teknologio rilate duonkonduktajn aparatojn estas ege evoluita. Progreson de la mikroelektronika industrio oni povas vidi precipe ĉe hodiaŭaj modernaj komputiloj. Ekzemple proceziloj ĉiutage iĝas pli kaj pli potencaj. Nuntempe multaj modernaj komputiloj uzas duoblkernajn procezilojn. En tiuj proceziloj du kompletaj apartaj procezantaj elementoj metiĝas sur unu peco de duonkonduktanto. La ambaŭ ĉefaj konstruantoj de proceziloj, AMD kaj Intel, konstruas tiajn procezilojn. Tiuj du firmaoj ambaŭ konstrukcias procezilojn kiuj havas kvar procezantajn kernojn. Sed la plej efika procezilo ĝis kelktempe antaŭ ne konstruiĝis per ili. Tia procezilo estis la procezilo Cell kaj konstruiĝis per IBM, Sony kaj Toshiba. Sur la procezilo Cell ekzistas ok procezantaj kernoj. Ĝin oni uzas en ludmaŝinoj PlayStation3. Al superregado de la procezilo Cell super aliaj proceziloj metis finon nova procezilo konstruita de la firmao Tilera. Sur ĝi oni estas metinta 64 procezantajn kernojn. Same kiel Cell, tiu nova procezilo ankaŭ ne konstruiĝas por uziĝi en personaj komputiloj. Almenaŭ ne baldaŭ!

16 août 2007

Parolprezentado de poemoj

Kompreni kaj aprezi poezian esprimon ofte ne estas facila. Ĉar la poezio estas krei emociojn per ludo de vortoj, farante akrobataĵojn kun metaforaj kaj asociante signifojn kun ritmo, por aprezi ĝin necesas iu minimuma trejniĝo. Ia alkutimiĝo al diversaj aperformoj de la esprimo kaj scii pri lingvaj ludoj. Ne ĉiuj bonaj poemoj ĝuas akcepton de amasoj. Nur malmultegaj versoj iĝas sloganoj, esprimas revojn kaj prezentas asopirojn de homgrupoj. Eĉ malpli estas tiuj versoj kiuj daŭras tra jarcentoj kaj formas parton de la komuna memoro por tuta nacio.

En la lernejo, ĉe kursoj pri la literaturo, ni devis legi kelkajn poemojn, parkerigi ilin kaj diri pri lingvaj teknikaĵoj kiuj estis uzitaj en ili. Strange hodiaŭ mi nur memoras malmultajn el ili. Fakte mi memoras multajn aliajn poemojn kiujn mi lernis ekster klasoĉambroj. Mi estas klara ekzemplo de tiuj pri kiuj la oficiala eduksistemo ne funkciis! Kvankam ekster tiu oficiala sistemo mi estis relative lernema (pri la perslingva poezio).

Poemoj povas iĝi kantoj kaj akompaniĝi per muzikoj. Oni povas aldoni teatrajn movojn al tiu kombinaĵo kaj fari operojn. Ni povas legi ilin sur paperoj, en libroj kaj eĉ sur la retpaĝoj. Sed la plej simpla prezento de poemo estas esprimi ĝin parole. Foje povas okazi, ke la parolan prezenton de poemo akompanu muziko de iu instrumento sed tiuokaze la muziko ludas nenian gravan rolon en la prezento (se ne oni devas nomi ĝin kantado).

le grand corps maladeParola prezento de poemoj estas malnova kiel la historio mem. Ĝi ekzistas en ĉiuj kulturoj. En la irana kulturo ĝi povas okazi kiam Nagal [eo. – rakontanto, precipe rakontanto de epikaj poemoj de Ŝahname] prezentas sian arton. Mi ankoraŭ memoras poeziajn vesperojn en Irano dum kiuj poetoj laŭtlegis siajn verkojn. Iam mi mem dum tiaj vesperoj deklamis aŭ recitis poemojn de iuj poetoj. Tial kiam mi legas, ke dum la UKo oni estas voĉleginta esperantlingvajn poemojn, mi ege envias la feliĉajn ĉeestantojn.

Hodiaŭ se ekzistos necesaj talentoj, Esperanto povos profiti la novajn komunikajn teknologiojn kaj ekziston de la interreto por prezenti sian potencon rilate poezion kaj parolan prezenton de poemoj. Al la moderna poemprezentado sursceneja mi konatiĝis per fenomeno el Francio. Lia vera nomo estas Fabien Marsaud [pr. Fabijan Marsaŭ] sed oni pli bone konas lin per lia pseŭdonomo “le Grand Corps Malade” [la granda malsana korpo]. Li diras poemojn adekvatajn por tiuj poeziaj konkursoj kiujn en la angla kaj la franca lingvo oni nomas slam. La poeziaj konkursoj de tipo slam kaj poemoj adekvataj por ili unuafoje aperis en 1984 en Ĉikago (Usono). Ili rapide atingis scenejojn en aliaj grandaj urboj de Usono kaj de tie propagiĝis al aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo. En Francio, Fabien Marsaud ĝuis senprecedencan sukceson precipe en la televidaj programoj kaj ĉe la amaskomunikiloj. Por la unua fojo en la historio, lia unua albumo, Midi 20 [tagmeze je la 20-a horo] vendiĝis pli bone ol konvenciaj muzik-kantaj albumoj. Li estas jam prezentinta programojn por grandaj nombroj da homoj kaj en grandegaj spektaklejoj (en Francio kaj Kebekio). Li ŝuldas tian sukceson ĉefe al sia kortuŝa esprimomaniero kaj bele rava voĉo. Mi persone trovis lian parolprezentadon tre bona, lian voĉon sorĉa kaj liajn poemojn ege interesaj. Se vi komprenas la francan lingvon vi eble ĝuos aŭdi prezenton de li, ĉi tie. Kaj en la angla lingvo jen traduko de lia poemo vojaĝo per trajno.

15 août 2007

Funebra

Ĉu kiam mi estos mortinta iu revuo skribos "Li forpasis"?
Mi ne scias, ke kial mi pensis pri tio!...

13 août 2007

31an de aŭgusto - blogotago

Ĉu esperantistoj volas plani por la internacia tago de blogoj? Tio estas la 31-an de aŭgusto. En tiu tago blogistoj rekomendas kaj konatigas aliajn blogojn en aliaj lingvoj, aliaj landoj kaj pri temoj preter temoj de iliaj propraj blogoj. Tio povas esti iu oportuno por E-blogoj.

Blogotago 2007
Pri la internacia tago de blogoj:

En la angla: Tie kaj Tie.

En la franca: Tie, Tie kaj Tie.

UKo kaj reagoj

Eventoj, kongresoj kaj renkontiĝoj povas esti fonto por informabruoj ĉirkaŭ iu afero. Prave oni atendas, ke la Universalaj Kongresoj, kiuj konsideriĝas kiel la plej gravaj programoj de E-movado, kreu konsidereblajn bruojn pri Esperanto en diversaj naciaj lingvoj. Bedaŭrinde mi ne scipovas la japanan lingvon kaj ne kapablas tiulingve sekvi reagojn pri la lastatempa UKo en Jokohamo. Sed kiam mi uzas novaĵoserĉilon de Guglo, mi ne trovas multajn novaĵojn en la angla lingvo pri la evento. Feliĉe en la franca lingvo jam aperis du novaĵoj; unu pri la UKo en Jokohamo kaj la alia pri la kongreso de SAT-amikaro ĉirkaŭ Parizo en Francio. Estus bone se iu retpaĝo (ne dissendolisto - eble eĉ iu kolektiva blogo) sekvus nacilingvajn reagojn al Esperanto. Ankaŭ estus bona, se esperantistoj ĝuus ian profesian informservon kiel tiu servo kiun uzas firmaoj kaj en la angla lingvo oni nomas ĝin "Press Release" (en la franca oni nomas ĝin "communiqué de presse").

8 août 2007

Heroinoj

S-inoj Morgan kaj McAuliffe
Hodiaŭ estis ĝoja tago kaj mi estas tute emociita. Ĝis nun, neniu spacesplora programo de Usono estis tiom kaptinta mian atenton. Kiam vespere mi aŭdis, ke la spaconavedo Endeavour [pr. Endover] senprobleme estas lanĉita, mi ege ĝojiĝis. Mia ĝojo aparte estis pro sukceso de heroino de tiu evento S-ino Barbara Morgan. Ŝi estas la unua instruisto en spaco.

Ŝia sukceso estas realiĝo de revo de S-ino Christa McAuliffe [pr. Krista Makolif], alia astronaŭta instruistino kiu tragedie pereis en eksplodo de la spaconavedo Challenger [pr. Ĉalenĝer] en 1986. Mi tutkore esperas sukceson de S-ino Morgan kaj sincere omaĝas ŝin kaj la memoron de s-ino McAuliffe. Hodiaŭ ili ambaŭ estas miaj karaj heroinoj.

Nomo por nekonata persono

Iam mi sekvis tv-serion kiu rakontis pri sinjoro kiu vekiĝis el la nekonscienceco sur insulo. Li trovis sin forgesinta ĉiun informon pri si mem (de kie li venas, kiel li nomiĝas, k. a.) sed strange li eksterordinare memoris la plej malgrandajn detalojn pri ŝajne tute senrilataj datenoj (statistikoj, datoj, eventoj, nomoj, rekordoj, k. t. p). En la serio li komencis uzi tiun kapablon por helpi policon. Por nomi sin li elektis la nomon John Doe [pr. Ĝon Do].

En la usona angla lingvo John Doe estas nomo de persono kies identeco ne estas konata (precipe en tribunaloj kaj juĝaj dokumentoj). Por nomi nekonatan virinon oni uzas la nomon Jane Doe [pr. Ĝejn Do]. Tiaj nomoj ekzistas en aliaj landoj ekzemple en Francio oni ofte uzas la nomon Monsieur Dupont [pr. Musio Dupon] kaj Madame Duponte [pr. Madam Dupont]. Tiaj nomoj ne dependas de la lingvo sed la lando ekzemple en aliaj anglalingvaj landoj krom Usono oni ne uzas la nomojn John kaj Jane Doe. Listo de tiaj nomoj en diversaj landoj troveblas en Vikipedio. Kvankam esperantistoj ne konsistigas iun ununuran landon sed ĉu vi proponas iun nomon en Esperanto anstataŭ la usonaj John kaj Jane Doe?

6 août 2007

Mia raporto de Mekaro

Antaŭe mi promesis skribi pri mia vojaĝo al Montrealo por ĉeesti la 5-an Mekaron. Fakte tiam mi ne intencis ripeti skribitaĵojn kiujn vi jam povas legi pri la E-movada aspekto de tiu vojaĝo en diversaj raportoj (kiom da partoprenintoj, el kiuj urboj, kiuj programoj, kiuj manĝaĵoj, k. t. p). Ne! Mi intencis uzi kelkajn bildojn kiujn mi estis kaptinta dum la vojaĝo kiel preteksto por tisi iomete pli personan rakonton pri miaj observoj. Nun dum vi trovas multajn raportojn pri movadaj aspektoj de renkontiĝo de esperantistoj en Jokohamo, estas tempo por ke mi ankaŭ plenumu tiun malnovegan peromeson mian. Kiel vi eble scias la temo de ĉi-jara Mekaro estis la historio. Tial miaj observoj dum tiu vojaĝo ĉefe instigis min pensi pri historio.

La unua bildo temas pri ceremonio kiu okazis je la 20-an de majo sur placo antaŭ la malnova katedralo de la urbo. Fakte tiutage oni profitis ferion de la semajnfino por rememori fondiĝon de la urbo Montrealo (kies la vera dato estas la 17-an de majo 1642). Fondiĝo de la urbo MontrealoMi tre ŝatis scii la senton de tiuj kiuj unuafoje venis al tiu ĉi loko kaj fondis la urbon. Kompreneble la unuaj alvenintoj al la regiono ne estis soldatoj en uniformoj kiel tiuj kiujn oni vidas sur la bildo. La 9-an de majo 1641 du ŝipoj komencis vojaĝon el Rochelle [pr. Roŝel – urbo en Francio] direkte al Nouvelle-France [pr. Nuvel Franc – NovaFrancio – la nuntempa Kebekio]. Sur ili ĉirkaŭ 400 francaj kolonianoj gvidataj de la fervora katoliko kaj nobelo “Paul de Chomedey de Maisonneuve” [pr. Paŭl do Ŝomedi do mezon-nov]. Motivo de la grupo estis establi urbon sur la bordo de la rivero Saint-Laurant [pr. San Loran] por de tie disvastigi la katolikan religion en la nova Francio (hodiaŭa Kanado).

Ĉi tie mi atentigu la leganton pri la dua bildo. Sur ĝi oni vidas sinjorinon surmetinta vestaĵojn de la antaŭaj tempoj (ĉu ĉe la fondiĝo de la urbo?) Ŝian foton mi kaptis kiam ŝi estis staranta antaŭ la pordo de la kapelo Notre-Dame-de-Bon-Secours [pr. Notr Dam do Bon Sokur]. La kapelon fondis Marguerite Bourgeoys [pr. Margaŭrit Burĵoj] kiun venigis al Montrealo ĝia fondinto s-ro Maisonneuve por instrui kaj eduki infanojn de la kolonianoj kaj tiujn de indiĝenoj.

Virino ĉe la pordo de kapeloMi demandas min; kun kiuj konvinkoj tiutempe homoj almigris al la nova mondo? Tio estis vojaĝo ege longa, plejeble sen reveno kaj plene de danĝeroj. Ĉu deziro de riĉeco? Ĉu aventuremo? La respondo eble estas miksaĵo de ĉiuj el tiuj motivoj. Sed mi ŝatas ankaŭ aldoni ian naivan kaj sinceran religian konvinkon al ili. En nia tempo iaj similaj konvinkoj estas gvidanta la malfeliĉan korean mision al Afganio kie ili estas ostaĝprenitaj. Sed ankaŭ interese la samaj motivoj hodiaŭ havas malpli gravan lokon en la ĉiutaga vivo en Kebekio (kaj ĝenerale en Kanado). Se en Francio post la granda revolucio, ĉirkaŭ cent jaroj post fondiĝo de la urbo Montrealo, potenco de la religio kaj la katolika eklezio malpliiĝis, en Kebekio oni devas atendi ĝis la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam okaze de la trankvila revolucio [fr. Révolution tranquille] la influo de la religiaj dogmaroj en la socio malpliiĝis. Tiel ekzemple vortoj kiuj iam estis religie karaj ŝanĝis signifon por esprimi maldecaĵojn [la hodiaŭa vorto tabarnak kiu venas de la franca vorto por tabernaklo signifas fi! aŭ damne! kaj la kebekia franclingvo estas plena de tiaj vortoj].

Sed oni ne povas preteratenti la religian fervoron kiu ĉe la unuaj tagoj kaŭzis movon kaj vivon de la socio en la nova mondo [la nordameriko]. Pro tiu fervoro, franca kolonio gvidita de s-ro Maisonneuve kreis la urbon Montrealo, s-ino Bourgeoys instruis kaj edukis la setlintojn kaj la flegistino Jeanne Mance [pr. Ĵan Manc] kiu estis inter la unuaj kolonianoj iomete pliposte kreis Hôtel-Dieu [pr. Otel Dio], la unuan malsanulejon en la nordameriko.

Mi ne kapablis trovi tiujn malnovajn konvinkojn en siaj originj formoj en la hodiaŭa socio, sed mi estas certa, ke konvinkoj el alia tipo ankoraŭ puŝas nin, motivas nin. Mi tre ŝatas kredi, ke ili estas moralaj konvinkoj. Iuj noblaj ideoj. Humanaj idealoj.

Malnovaj trambiletojLa tria bildo montras malnovajn biletojn por tramoj. Tiun foton mi kaptis en la centro pri historio de la urbo Montrealo. Tie estis unu reprodukto de malnova tramo en la origina dimensio. Kiam oni paŝis en ĝi bildoj kiuj kovris fenestrojn movis, oni aŭdis voĉojn rekreitaj laŭ voĉoj kiujn oni probable iam aŭdis sur stratoj de malnova Montrealo (mi ŝatas imagi, ke la sceno temis pri la urbo en la 1950-aj, 1960-aj jaroj sed povas esti, ke ili estis rekreitaj laŭ modelo de alia epoko). Mi fermis miajn okulojn, sentis vestaĵojn de la epoko sur mi [ekzemple ion kiel tiu de Humphrey Bogart – pr. Hamfri Bugart - en la kinfilmo Kasablanka], gustumis la aeron kaj provis senti spiriton de la epoko. Mi estas certa, ke tiutempe malmultege da irananoj estis ĉi tie. Eŭropanoj jes! Sed irananoj…

Ĉi tie mi estas en fremda lando, imaganta min en fremdaj vestaĵoj kaj vojaĝante sur fremda transportilo. Sed tio ĉio ne gravas. Ĝis homoj estas, ĝis amo estas, ĝis amikeco estas kaj ĝis konvinko pri ekzisto de iuj noblaj celoj estas, mi ne sentos min fremda. Mi malfermas miajn okulojn. En la suba etaĝo miaj amikoj atendas min.

3 août 2007

Regulaj raportoj

Mi demandas min kial oni devas regule sendi raportojn pri la UK-o en Jokohamo al LiberaFolio. Ĉiuokaze la menciita ret-bulteno serĉas nenion krom skandaloj, misfaroj kaj misdiroj! Ĉu tiaj aferoj abundos en la UK-o?

2 août 2007

La arkta regiono

La arkta regiono
Lastatempe rusa ekspedicio sukcesis meti flagon de tiu lando sur la fundo de oceano sub la norda poluso. Aliflanke dum la kelkaj lastaj monatoj kaj precipe post ĉefministriĝo de S-ro Harper, Kanado ankaŭ pretendas teritorian rajton super parto de la arkta regiono. Kanado planas plifortgi sian militan ĉeeston en tiu regiono.

Do kio estas Arkto kaj kial ĝi estas grava? Arkto (la arkta regiono) estas teritorio pli norden ol la arkta cirklo kiu estas je latitudo 66°33’N. La norda polusa situas en centro de tiu regiono. Usono (pere de Alasko), Kanado, Danio (pere de Greonlando), Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio estas ĉefaj landoj ĉirkaŭ la arkta regiono. Oni taksas, ke granda kvanto da nafto kaj gaso estas en tiu regiono de la tero.

Pro plivarmiĝo de la tero, oni taksas, ke en ne tre malproksima estonteco ekspluatado de tiaj naturaj riĉaĵoj estas pli facila kaj ili estos pli atingeblaj. Aliflanke antaŭe kiam la prezo de nafto ne estis sufiĉe alta (ekzemple ĉirkaŭ 30 USD por ĉiu barelo) ne estis profitdona ekspluati tiujn naturajn riĉaĵojn (sub tiaj kondiĉoj eĉ ekspluatado de nafto en Alberto - en Kanado - kiu hodiaŭ estas tre profitdona, ne estis tia). Hodiaŭ dum la prezo de nafto estas ege alta (kaj oni atendas, ke ĝi estonte iĝos eĉ pli alta) investi monon por profiti naturaĵojn de la arkta regiono ŝajnas saĝa. Kanado, Rusio kaj Usono estas ĉefaj rivaloj por profiti la riĉecon de la regiono. Bedaŭrinde oni ankoraŭ ne sufiĉe bone scias kiujn konsekvencojn por la disŝiriĝema ekosistemo de la regiono tiaj agadoj havos.

1 août 2007

Usono kaj zorgo por demokratio

Usonaj ĉasaviadiloj por demokratio en Saŭdarabio!
Do finfine tiel Usono volas eksporti demokration, prosperon kaj liberecon al la mezoriento! Vendante armilojn je valoro pli ol 40 miliardoj da dolaroj al diktatoraj ŝtatoj kiel Saŭdarabio, Egiptio kaj la ŝtatoj ĉirkaŭ la persa golfo. Eble laŭ la registaro de Usono nun tiuj landoj akcepteble respektas la homajn rajtojn! Ĉu usonanoj ankoraŭ ne komprenas kial ekster Usono malmultaj ŝatas eksterlandajn politikojn de ilia lando? Gratulon s-ro Bush!