30 oct. 2007

Alia plej bela ...

Kiel mi skribis antaŭe, iuj aferoj estas mezureblaj kaj homoj povas serĉi la ekstremajn ekzemplojn de tiaj aferoj. Ekzemple en Guniness [pr. gines] la libro de rekordoj, oni povas trovi la plej altan personon, homo kiu havis la plej longajn ungojn, la plej malgrandan katon k. s. Sed iuj aferoj kiel ekzemple beleco kaj inteligenteco estas subjektivaj. Serĉi la plej belan (fakte seksallogan) virinon estas vana sed povas esti, ke malmultaj juĝantoj konsentu pri la plej bela sinjorino inter malmultaj partoprenantoj (Tion iam faras revuoj - ekzemple mi memoras opinisondadon laŭ kiu ŝajniĝis, ke laŭ viroj - ne ĉiuj viroj - Monica Bellucci - pr. Munika Belluĉi - estas la plej bela - seksalloga - aktorino).

Pro tiu nemezurebleco de la beleco, kiam oni parolas pri beleco de lingvo aŭ tiu de iuj vortoj, mi ne bone komprenas tion. Malgraŭ tio ĉio, tiel ŝajnas, ke germanoj aŭdacis aventuri pri tiu afero! Laŭ raportoj, la germana gazeto Kulturaustausch [kultura interŝanĝo] estas elektinta la turkan vorton Yakamoz [pr. Jakamuz] kiel la plej bela vorto. Tiu vorto signifas reflektiĝon de lunlumo el surfaco de riveroj kaj maroj. Kiel la dua plej bela vorto elektiĝis la ĉina vorto Hulu kiu signifas ronkon. Kaj post ĝi, elektiĝis la afrikdevena vorto Volongoto kiel la tria plej bela vorto. Ĝi signifas ĥaoson. Por la konkurso entute proponiĝis 2500 vortoj el 58 landoj. Tiuj germanoj estas iomete frenezetaj! Ĉu ne?

Aliaj fontoj por la raporto tie kaj ĉi-tie.

26 oct. 2007

Akvofaloj Niagaro

Mi estas jam skribinta kelkajn blogerojn pri miaj travivaĵoj en Kanado. Ĝis nun, ili ĉefe estis raportetoj pri aferoj asociitaj al Montrealo kaj Kebekio. Tio ne signifas, ke mi estas travivinta neniun rakontindan aventuron en aliaj partoj de Kanado kaj precipe en mia loĝ-provinco, Ontraio. Fakte du semajnojn antaŭ kun amiko kiun mi konas el la mezlernejaj jaroj kaj nun loĝas en Vankuvero ni iris al la akvofaloj Niagaro. Aldone al la akvofaloj Niagaro ankaŭ estas nomo de rivero sur kiu estas tiuj akvofaloj kaj formas parton de la landlimo inter Usono kaj Kanado. Cetere la du urbaj centroj kiuj situas en du flankoj de la rivero apud la akvofaloj nomiĝas Niagaro. Tiel ekzistas du urboj Niagaro; unu en la usona ŝtato Novjorko kaj la alia en la kanada provinco Ontario.

Konstruaĵo en la urbo NiagaroSurLaLagoNia vojaĝo ne estis nur por viziti la akvofalojn. Ni preterpasis proksimume de la urboj Hamiltono kiu estas fama pro sia ŝtalindustrio kaj Sankta Katarino [ang. St. Catharines] kiu havas faman kanalon inter du nesamnivelaj lagoj (la kanalo nomiĝas Welland – pr. veland - kaj situas inter la du lagoj Erio – ang. Lake Erie - kaj Ontario). Tra tiu kanalo ŝipoj povas pasi. Mi sukcesis vidi ŝipon sur la kanalo sed ne sukcesis foti ilin (la ŝipon kaj/aŭ la kanalon).

Monumento por Generalo BrockLa unua urbo en kiu ni elaŭtobusiĝis estis la urbo Niagaro-Sur-La-Lago [ang. Niagara On The Lake – N-O-T-L]. Antaŭ atingi ĝin ni ankaŭ vizitis bienon en kiu oni faris glacivinon. Tiu regiono de Kanado produktas tre famajn kaj bonkvalitajn glacivinojn. En la bieno ni eĉ rajtis gustumi vinojn sed ĉar glacivinoj estas ege multekostaj, nia gustumado limiĝis je nur du ordinaraj vinoj; unu blanka kaj unu ruĝa. La blanka vino estis bongusta sed la ruĝa vino laŭ mia opinio ne estis tiom bona [ve! mi ankoraŭ ĉie serĉas la guston de la ruĝa vino de Bordeaux – pr. Bordeŭ – regiono en sudo de Francio].

La urbon Niagaro-Sur-La-Lago estas fondintaj personoj kiuj estis lojalaj pri la brita regno kaj post la revolucio en Usono eskapis el tiu lando norden. La urbo unue nomiĝis Newark [pr. Niuark] kaj ĝis 1797 estis ĉefurbo de la provinco Supra Kanado [ang. Upper Canada – la unua nomo de la provinco Ontario]. Tamen en tiu jaro oni elektis la urbon York [pr. Jork – la hodiaŭa Toronto] kiel ĉefurbo de la provinco ĉar la urbo Niagaro-Sur-La-Lago estis tro proksima al Usono. Pliposte evidentiĝis, ke tiu decido estis saĝa ĉar dum milito en 1812 la usonaj trupoj konkeris la urbon kaj antaŭ sia retreto detruis ĝin. Pliposte oni rekonstruis la urbon kaj depost tiam urbo konservis sian arkitekturan strukturon. Tial malkiel multaj el aliaj kanadaj urboj konstruaĵoj tie havas karakteron. La urbo havas plaĉan harmonion kaj ĉarmon propran al si mem. Al mi ege plaĉis promeno sur ĝiaj stratoj. Dum tiu promeno mi vidis statuon de George Bernard Shaw [pr. Ĝorĝ Bernard Ŝaŭ] kaj lernis, ke ĉiujare en la urbo okazas festivalo dediĉita al liaj teatraj laboroj.

Aldone al beleco de la naturaj ĉirkaŭaĵoj, la regiono estas ankaŭ vizitinda pro restaĵoj el historiaj eventoj. Apud la urbo Niagaro-Sur-La-Lago situas la fuorto George [ang. Fort George]. Ĝi estis milita fortikaĵo konstruita de la brita armeo por defendi kanadajn teritoriojn kontraŭ usonaj atakoj. Estas malfacile imagi, ke iam en du flankoj de tiu rivero ekzistis tiom da malamikeco. Ankaŭ malfacilas kompreni, ke kial en Kanado oni restis tiom lojala pri la brita regno. Ĉiuokaze perfiduloj kaj krimuloj por unu flanko estas herooj de la alia flanko. Inter tiaj homoj estas s-ino Laura Secord [pr. Lora Sikord]. Dum la milito en 1812 ŝi piedvojaĝis kilometrojn da distanco por averti la britan armeon pri ambusko de usonaj fortoj. Pro ŝia averto, en tiu batalo britaj soldatoj severe venkis la usonajn, kaj oni ne scias, eble tiu venko kaŭzis, ke Kanado restis parto de la brita imperio kaj sekvis historian vojon malsame de tiu kiun iris ĝia suda najbaro. Domo de s-ino Secord estas konservita kaj vizitita de turistoj. Ankaŭ sur la vojo el Niagaro-Sur-La-Lago al la akvofaloj Niagaro ekzistas alia monumento kiu estas konstruita omaĝe al komandanto de la brita armeo Generalo Isaac Brock [pr. Isak Bruk]. Kiel sur la foto vi vidas, apud la monumento estis kelkaj homoj kiuj partoprenis geedziĝan ceremonion. Por mi estis interesa vidi, ke partoprenantoj de geedziĝa festo venas kaj ĝuas belecon de pejzaĝo kiu estas ĉirkaŭ tiaj monumentoj (kaj ja la naturo ĉie en tiu regiono estas belega).

Malgrandega KapeloAlia loko por festi geedziĝon estas la malgrandega kapelo The Living Water Wayside [la kapelo de apudvoja vivanta akvo]. La kapelo povas enakcepti nur ok personojn. Tiel ĝi estas unu el la plej malgrandaj kapeloj en la mondo [ĉi-tie estas listo de malgrandaj kapeloj en nordameriko].

Akvofaloj NiagaroLa kulmino de nia vojaĝo sen iu ajn dubo estis vizito de la akvofaloj mem. Ili estas grandiozaj mirindaĵoj de la naturo. Tie ekzistas du grandaj akvofaloj unu en flanko de usono (t. n. la usona akvofalo) kaj la alia en la kanada flanko. La pli granda akvofalo estas kanada. Boatoj portas tursitojn proksimume de la akvofaloj, kaj senti ilian grandecon estas neforgesebla evento en la vivo de ĉiu vizitanto.

La fotoj estas faritaj de mi kaj havas nenian ajn kopirajton. Kliku sur ili por vidi ilin pli grande.

19 oct. 2007

Ĉu iri tien?

Longtempe mi esperis, ke la retservo amikumu finfine tie disponigu eblecon por krei blogojn. Nu! Tio ĝis nun ne okazis. Esperantaj blogoj ekzistas ĉe diversaj retservoj, kiel livejournal, blogger, wordpress (ne la programo sed senpaga blogkonstrua servo), k. s. Bedaŭrinde neniu el tiuj servoj konsideras Esperanton kiel lingvo uzebla (la programo wordpress estas tradukita sed oni bezonas disponiganton de spaco por retaj paĝoj) por krei blogojn. Hodiaŭ mi vidis, ke la blogservo nireblog parte disponigas tiajn eblecojn. Ĉu esperantlingvaj blogistoj ne ŝatas kuraĝigi ĝin transportante siajn blogoj al tiu blogservo? Mi mem serioze studas tian eblecon sed ankoraŭ opinias, ke profesia servo kiel tiu de ĝangalo por esperantlingvaj blogistoj estas necesa (kvankam la servo ĉe ĝangalo ne disponigis multajn eblecojn kaj ĉiu nova servo devas konsideri modernajn bezonojn rilate blogojn - ekz. libereco por elekti fasadajn modelojn laŭ volo de blogantoj).

18 oct. 2007

Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi finiĝis?

s-ro Sarkozi kaj lia edzino
Francio alfrontiĝis al la unua severa striko pri la publika transporto post prezidentiĝo de s-ro Sarkozi. Tiuj kiuj iam estas loĝintaj en Francio, scias ke strikoj precipe pri la publika transporto estas ordinaraj eventoj de la ĉiutaga vivo en tiu lando. Do tiel ŝajnas, ke francoj revenas al siaj antaŭaj vivmanieroj! Pretere oni informis, ke s-ro Sarkozi kaj lia edzino Cecilia [pr. Sesilia] divorcas. Ĉu li suferos pro tio? Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi jam finiĝis?

17 oct. 2007

Revo sur lago

Belulinoj sur lago
Tiu bildo ekpensigas min pri nimfeoj (Nymphaeaceae) kaj ankaŭ pri la baleto lago de cignoj.

Politika ludo de s-ro Putin

S-ro Putin vizitis Iranon
Oni povas admiri aŭ abomeni lin, sed ne eblas malkonsenti, ke Vladimir Putin estas inteligenta politikisto [pli inteligenta ol Boris Jeltsin kaj certe pli inteligenta ol George Bush]. Kvankam li havas siajn proprajn ideojn pri bonfarto de Rusio, sed li efike uzas (precipe ĉi lastatempe) ĉian oportunon por realigi tiajn ideojn. Lia vojaĝo al Irano estas alia paŝo en tiu vojo. S-ro Putin prave scias, ke post disfalo de la islama respubliko en Irano virtuale nenio povas plu ŝtopi vojon de Usono al kompleta sufokado de Rusio. La alfrontiĝema politiko de Rusio alfronte al Usono estas rezulto de humilegiga sinteno de Usono rilate Rusion post disfalo de Sovetunio. S-ro Putin deziras montri, ke Rusio ankoraŭ havas iujn latentojn por esti granda potenco. Li tre lerte ludis sian ludon. Li avertis Usonon kontraŭ atako al Irano, vendis motorojn por armeaj aviadiloj al Irano kaj insistis pri kompletigo de nuklea centralo en Buŝehro. Samtempe kiam oni demandis kiam Rusio finos konstruadon de la centralo, li donis nenian precizan daton. Ankaŭ li ne promesis, ke Rusio uzos sian vetorajton por malhelpi alian sakncian rezolucion kontraŭ la islama respubliko.

Fakte s-ro Putin daŭre ludas laŭ favoro de ambaŭ flankoj. Por li pluekzisto de la islama respubliko en Irano estas bona evento. Irano povas ĝeni Usonon en regiono de mezoriento (precipe en Irako) kaj disponigi tempon al Rusio. Samtempe s-ro Putin zorgas pri tio, ke Rusio ne direkte alfrontiĝu al Usono. Li estas farinta Rusion kiel la nura kanalo por negoco kaj komunikado kun la islama respubliko. Tial antaŭ vojaĝo al Irano, Gates (la usona sekretario pri defendo), Rice (la usona sekretario pri la eksterlandaj aferoj), Sarkozi (la franca prezidento) kaj Merkel (la germana kancelierino) vizitis lin kaj post lia vojaĝo al Irano, morgaŭ, Olmert (la isreala ĉefministro) iros al Moskvo.

Kion gajnis la islama respubliko? La vojaĝo ĉefe estis por decidi pri leĝa statuso de la kaspia maro (fakte ĝi estas lago sed tiom granda ke oni nomas ĝin maro). Oni kredas, ke en epoko de Sovetunio, Irano rajtis je duono de la maro. Post disfalo de tiu ŝtato kaj apero de novaj ŝtatoj ĉirkaŭ la maro, nun ekzistas akra disputo pri ĝia dividado. Dum la vojaĝo de s-ro Putin al Irano estiĝis nenia konkreta rezulto por solvi disputojn. Oni prokrastis finan decidon pri tiu afero ĝis kunsido en Bakuo (en Azerbajĝano) en venonta jaro.

P.S: Post Stalin en 1943, s-ro Putin estas la nura rusa registarestro kiu vizitas Iranon.

15 oct. 2007

Grandaj homoj apartenas al ĉiuj nacioj

S-ino Lessing
Mi estas jam leginta neniun verkon de ĉi-jara nobelpremiito pri la literaturo s-ino Doris Lessing. Mi esperas iam fari tion. Ĉiuokaze pri ŝi iu afero tiklas subkonscion de irananoj! En 1919 ŝi naskiĝis en Kermanŝaho en Irano (kaj en retpaĝo de la Nobelpremio estas skribita iama persujo). Ne! Ne pensu, ke ŝi estas irandevena! Ŝiaj gepatroj estas britoj kaj ŝi ĝisoste estas brita. Kiam ŝi forlasis Iranon ŝi estis 5-6 jara knabineto. Tial mi ege dubas, ke Irano iel ajn estas helpinta ŝin por tiu ĉi estonta sukceso. Malgraŭ tio ĉio, ŝi ankoraŭ apartenas al ĉiuj homoj. Tial irandevenano kiel mi ne fieru ĉar iam ŝi naskiĝis en nia naskiĝloko sed ĉar ŝi estas grandanima homo!

9 oct. 2007

Pri ĉi-jara Nobelpremio de fiziko

Aplikoj de giganta magnetorezisto
Jen bona preteksto por skribi pri io krom politikaj aferoj; la ĉi-jaran Nobelpremion pri fiziko estas gajnintaj la franca profesoro Albert Fert de la Universitato de Sudo de Parizo (la sama universitato en kiu mi doktoriĝis) kaj la germana profesoro Peter Grünberg de la esplorinstituo Jülich (tie tamen mi neniam estis). Ili estas malkovrintaj la fenomenon de giganta magnetorezisto (en. giant magnetoresistance, fr. la magnétorésistance géante). Kiam oni metas iujn metalojn en magnetan kampon, elektra rezisto de tiuj metaloj ŝanĝiĝas. Sub ordinaraj kondiĉoj tiu ŝanĝo estas malgrandega sed por specifa kunmetitaĵo da metaltavoloj tiu ŝanĝo pro kvantumaj efikoj estas ege granda. La fenomeno rilatas al tiu branĉo de la fiziko kiu nomiĝas la fiziko de ultramincaj tavoloj (en. physics of ultra-thin layers, fr. physique des couches minces). Tiun branĉon de la fiziko oni ne konfuzu kun fiziko de surfacoj (en. surface physics, fr. physique des surfaces). Ambaŭ branĉoj studas fenomenojn kiuj okazas ĉar en ultramincaj tavoloj (je dikeco de nur kelkaj atomoj) aŭ surfacoj de materioj kvantumaj fenomenoj prezentas pli 2-dimensiajn trajtojn ol 3-dimensiaj.

Ĉi supra bildo montras aplikojn de la Giganta MagnetoRezisto (GMR) kiu uziĝas en ambaŭ komputilaj durdiskoj kaj memorcirkvitoj.

6 oct. 2007

Deprimo

Laurel kaj Hardy [Lorelo k. Hardio]
Damne! Tiom da politiko deprimas min! Mi devas iomete ĉesi skribon pri tiaj aferoj!

5 oct. 2007

Stulteco

Se iuj konservativuloj en la okcidento estas hipokritaj, sed multaj islamistoj kaj precipe la prezidento de la islama reĝimo en Irano estas stultaj! Tiu ulo denove estas dirinta sensencaĵojn (liaj asertoj pri Israelo estas naŭzigaj). Israelo estas tute laŭleĝa ŝtato, membro de UNo kaj miaopinie neniu ŝtato aŭ grupo da ŝtatoj havas rajton malkonsenti ĝian rajton je ekzisto. Nur restas ĝia konflikto kun araboj (kaj palestinanoj) dum kiu iam la israela armeo faras krimojn. Mi nur esperas, ke tiu konflikto ankaŭ baldaŭ solviĝu.

Hipokriteco

Birmo kaj protestojMi opinias, ke nordamerikaj konservativuloj plejofte estas malhonestaj kaj hipokritaj. Tio ne estas problemo nur en Usono sed ankaŭ en Kanado ni havas similan problemon kun koservativuloj. Ekzemple tiu sinjoro Michael Coren [pr. Majkel Koren] iam diras strangajn eldiraĵojn kaj mi ne komprenas kiel homoj kun averaĝa intelekto kredas lin. Antaŭ nelonge en unu el siaj tv-programoj li diris, ke la okcidentaj demokratioj volas premi diktaturan reĝimon en Birmo, sed Ĉinio kaj Vjetnamio laŭdas tiun reĝimon kaj ne permesas tion.

Nu! Bone! Eble subteno de Birmo per Ĉinio kaj Vjetnamio estas vera, sed depost kiam Usono kaj la okcidentaj ŝtatoj atendas permeson de Ĉinio por premi iun alian registaron? Ĉu la usona registaro por armi Muĝahidinojn en Afganio kontraŭ la Ruĝa Armeo atendis permeson de Sovetunio?! Ĉu en Nikaragvo por armi oponantojn de la sandinista reĝimo ĝi bezonis permeson? Ĉu la usona registaro atendis permeson de UN-o por ataki al Irako? Kion ĝi faris en Ĉilio? Ĉu estis permeso de la mondo por ataki al Panamo kaj Honduro?

Mi opinias, ke la sorto de birmanoj kaj demokratio en ilia lando tute ne estas grava por la usona registaro. Ĉar se ĝi volus renversi la tiranojn en tiu lando, tie ekzistus multaj diversaj vojoj por fari tion (eĉ sen sendi usonajn soldatojn tien).

Pri mia amata fako

En la fiziko, ne necesas, ke vi serĉu por kaŭzi ĉagrenon por vi mem, la naturo faras tion por vi.

La usona fizikisto Frank Wilczek [pr. Frank Vilĉek].

3 oct. 2007

Ni kaj niaj prijuĝoj

Kiam mi estis en Francio inter aliaj ankaŭ du sinjorinoj estis miaj instruistoj por la franca lingvo. Unu el ili estis el urbo en nordo de la lando kaj la alia el ĝia suda parto. Miaj travivaĵoj kun tiuj du sinjorinoj kaj renkontoj kun iuj aliaj francoj montris, ke devenantoj de la suda parto estas pli konversaciemaj kaj gastigemaj, dum tiuj francanoj kiuj venas el ĝiaj nordaj partoj kvankam ĝentilaj sed tenas siajn distancojn. Pliposte mi konstatis ke en Eŭropo ĝenerale loĝantoj de sudaj landoj kiel Hispanio kaj Italio pli rapide kaj facile faras konversacion kun nekonatuloj. Kontraŭe al tio en la nordaj landoj de Eŭropo (kiel Svedio) homoj malpli facile akceptas nekonatulojn kaj emas teni distancon kun ili (tio tute ne signifas, ke ili estas malafablaj aŭ malĝentilaj). Kiam mi rakontis tiun konstaton al amiko el la norda parto de Francio, ŝi diris, ke kvankam nordanoj pli malfacile amikiĝas kun nekonatulojn, sed ilia amikeco estos pli profunda kaj daŭra. Ŝi konsilis zorgu ĉar kvankam loĝantoj de la sudo pli facile amikiĝas [fakte konversacias] sed tiu amikeco ne ĉiam estas daŭra kaj profunda.

Tio estis kutima nerigora observo farita de ordinara homo kiel mi. Ĉu vere tiaj trajtoj pri diversaj popoloj ekzistas? Tio estas temo de branĉo de la sociologio kiu nomiĝas studoj tra kulturoj [ang. cross-cultural studies, fr. les études interculturelles]. Iam mi legis kelkajn laborojn pri tiu temo en kiuj oni inter aliaj menciis la nomon de s-ino Margaret Mead [pr. Margaret Mid] kiel unu el pioniroj de la branĉo.

Ĉiuokaze povas esti, ke tiaj diferencoj inter popoloj vere ekzistas. Tamen malfacile eblas ŝarĝi moralajn konkludojn super ilin. Mi mem kelkfoje estas skribinta (en tiu mem blogo), ke usonanoj ĝenerale havas ne tre vastan konon pri la mondo ekster sia lando. Tio estas tro svaga prijuĝo kaj neniel influas miajn sintenon aŭ sentimenton alfronte al usonanoj. Kvankam mi ne alte estimas George W. Bush kaj liajn samideanojn, tamen tio ne kaŭzas, ke mi negative prijuĝu ĉiujn usonanojn. Mi tre ŝatas legi skribaĵojn de nia amiko Steven Brewer kiu estas usonano. Mi alte estimas klerajn usonanojn kiel s-roj Don Harlow kaj Fred Meyer. Ankaŭ respektas usonajn skribantojn de la blogoj Usono kaj la Domo de Karotoj. Fakte tie estas sennombraj usonanoj kiujn mi estimas kaj ŝatas.

Kiam mi legis ke altranga konsilanto de Bush, Debra Cagan [pr. Debra Kagan], estas dirinta, ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn, tio ŝokis min. Ĉu eblas abomeni ĉiujn anojn de iu nacio? Tio ne estas aserto de ordinara usonano en fora urbeto en centro de tiu lando. Tio estas esprimo de decidofaranto en Vaŝingtono. Ja mi komprenus ŝin, se ŝi estus dirinta, ke ŝi abomenas regantojn de Irano [mi mem malŝatas ilin] aŭ kelkajn irananojn aŭ eĉ la plejmulton da irananoj. Sed ŝi estas dirinta ĉiujn irananojn. Ĉu ŝi ankaŭ abomenas judajn irananojn? Ĉu ŝi eĉ abomenas min kiu estas zoroastrano (kaj oponanto de la islama reĝimo en Irano) kaj nur naskiĝis tie? Mi esperas, ke plejmulto da usonanoj ne havu saman sentimenton pri irananoj.

2 oct. 2007

Tiu granda homo

Hodiaŭ la 2-an de oktobro estas naskiĝdatreveno de Mohatmo Gandi (li naskiĝis en 1869). Tiun tagon la UN-o estas deklarinta kiel internacia tago por malperfortemo. Ne uzi forton por atingi celojn estas malfacila. Fakte la plej bravaj homoj ne estas tiuj kiuj kun alfrontiĝo al ĉiu eta malfacilaĵo tentiĝas uzi forton, sed tiuj kiuj uazs malperfortajn rimdeojn por venki ilin. Mia omaĝo al tiu granda homo, Mahatmo Gandi.

1 oct. 2007

Kial Einstein? Kial Zamenhof?

Albert Einstein
Kiam mi komencis miajn studojn por magistra diplomo, mi konatiĝis kun (interesiĝis pli pri) revuoj temante la fizikon en nivelo de mezlernejoj. Tiutempe iu afero kiu frapis mian atenton, estis la granda nombro da leteroj kiuj ĉiutage el studentoj de mezlernejoj alvenis al tiuj revuoj kaj en ili la skribintoj pretendis, ke ili estas trovintaj eraro(j)n de Einstein [pr. Ajnŝtajn] aŭ estas pruvintaj malĝustecon de la kvantuma mekaniko. Mi neniam bone komprenis kial kiam oni iomete lernas la fizikon tuj tentiĝas pruvi malĝustecon de tiuj du specifaj teorioj aŭ malkovri erarojn de eminentuloj de la sciencobranĉo. Por mi estis evidenta, ke la plejparto de tiuj leteroj havas ignorindan sciencan valoron. La fiziko ne estas fako establita surbaze de prozo sed konstruita ĉirkaŭ rigoraj matematikaj priklarigoj. Kiel studento kiu jam ne konas koncepton de tensoroj aŭ ne kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn povas kompreni kaj teoriumi pri la relativeco aŭ la kvantuma mekaniko? Tio estas danĝero kiu povas kaŭze de troa popularigo de la scienco minaci ĝin. Mi lernis, ke precipe tiuj teorioj kiuj malfermas pli grandan pordon al filozofia imagado, tentas nefakulojn al teoriumado.

Estas interesa konstati, ke simila fenomeno ekzistas pri Esperanto. En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. En la persa lingvo (mia denaska lingvo) mi aŭdacas uzi foromojn kiuj ne tute kongruas kun reguloj de ĝia gramatiko. Ankaŭ ni perslingvanoj tre facile kreas kaj uzas vortojn kiuj laŭ la lingvistoj konsideriĝas ne tute ĝustaj. Tio okazas ĉar la persa lingvo estas mia kaj nekonscie mi konsideras min rajtigita je tiaj aventuroj pri ĝi. Kial novlernantoj de Esperanto tentiĝas proponi reformojn por ĝi? Ĉu ĉar situacio de la lingvo permesas tiajn aventurojn? Mi ne scias!

P.S 1: Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke la sciencfikciaj verkoj (filmoj, libroj k. s.) iomete kulpas pri la fenomeno. Kiam oni en ili aŭdas/legas priskribojn kiuj ofte estas malĝustaj aŭ almenaŭ nerigoraj pri iuj sciencaj fenomenoj, nefakula persono povas ricevi tiun impreson, ke la scienco estas vico da nombroj kaj prozaj priskriboj kiuj maksimume nur enhavas sciencajn terminojn.

P.S 2: Kompreneble mi ne intecis diri, ke EinsteinZamenhof estis perfektaj homoj kaj oni povas trovi nenian difekton en iliaj laboroj.