30 juill. 2008

Viazĝoj por la scienco en la televido

Mi iam plendas pri rolo kiun ludas ĵurnalistoj en misprezentado de la sciencaj temoj al la publiko. Tamen mi devas konfesi, ke sciencpopularigaj verkoj kaj laboroj de ĵurnalistaj havas gravan rolon por allogi junulojn al la scienco (aŭ fari la publikon pli interesataj pri ĝi). Mi antaŭe skribis, kiel unu porinfana libro allogis min al la scienco kaj serioze influis mian vivon ĉi-rilate. Nu! Kelkfoje ĵurnalistoj fariĝas reprezentantoj de la scienco kaj ilia vizaĝo fariĝas asociita al ĝi por junuloj aŭ pli ĝenerale por la publiko. Ekzemple en Francio estis du fratoj kiuj prezentis televidajn programojn pri la scienco. Ilia nomo (fratoj Bogdanof - oni skribas Bogdanoff kaj ankaŭ Bogdanov) asociiĝis al la scienco (ili ne faris tv-programojn pri aliaj temoj). Ankaŭ tie, en Francio, estis unu sufiĉe ellaborita programo nome "tio ne estas magio" (fr. c'est pas sorcier). Ĝiaj prezentantoj ankaŭ estis asociitaj al la scienco. Ĉi-tie en Kanado eble la plej konata vizaĝo asociita al sciencaj temoj en la televido estas s-ro Bob McDonald. Li prezentas diversajn tv-programojn pri scienco por junuloj kaj la publiko. Kio pri via lando? En via lando kiu prezentanto en la televido estas pli asociita al sciencaj temoj?

29 juill. 2008

Reago

Ĝis nun en tri blogeroj mi estas iel skribinta pri la Esperanta Civito (tie, tie kaj ĉi-tie). Ĉiuokaze mi devis atendi reagon. Jen en unu el siaj skribaĵoj HeKo (heroldo komunikas) estas skribinta pri unu el tiuj tri blogeroj. Mi nur volis informi legantojn de mia blogo pri tio kaj ne intencas skribi ion plu pri tiu ĉi temo. Ĉian prijuĝon mi lasas al la legantoj mem.

27 juill. 2008

Ĉu iu rekonas tiun muzikaĵon?

Kiel mi antaŭe skribis, post okazo de la revolucio en Irano, oni ne plu spektigis multajn usonajn animaciojn. Anstataŭ ili, ni spektis multajn japanajn, orienteŭropajn kaj rusajn animaciojn. El ili mi nur memoras svagajn partojn kaj iu muzikaĵo. Foje tiu muzikaĵo revenas al mia cerbo kaj tiam mi ofte fajfas ĝin. Mi scias nenion pri ĝi, ne kapablas skribi ĝin per notoj kaj ne scias kiel serĉi ĝin sur la interreto (ĉu iu povas serĉi muzikaĵon sen scii ĝian nomon, ĝian komponanton k.s?). Mi nur scias, ke ĝi plejeble estas rusa aŭ orienteŭropa. Tial mi decidis peti helpon de legantoj de mia blogo. Blogger nur akceptas dosierojn de filmetoj. Do mi fajfis tiun muzikaĵon nekonatan al mi kaj registris ĝin. Post mi elektis belan foton kaj faris filmeton de ili. Ĉu iu povas rekoni tiun muzikaĵon?


26 juill. 2008

El Avesto (18)

En tiu blogero mi prezentos tradukon de la kvina verso de la ĉapitro 29 el la unua parto de Gathao (Ahnavaiti). Jen ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

At va ustana-iŝ ahva zastaiŝ frinemna ahurai a me urva ge-uŝĉa azja hjat mazdam dvaidi ferasabijo noit erez-heĵjoi fraĵjaitiŝ noit fŝujente dregvasu pairi.

Kaj ĝia traduko estas:

Do mi (Aŝa-o) kaj animo de la kreitaĵaro, kun levitaj manoj preĝas Ahuraon kaj petas Mastron de la saĝeco (Dio) por ke sekvantoj de la Malbono ne estu kapablaj malhelpi bonajn homojn kaj ilian gvidanton.

En antaŭa verso, ni vidis kiel Aŝa-o rekonis, ke Ahura-Mazdo estas ĉioscianto kaj scias tion kiun sekvantoj de la malbono estas farinta en estonteco kaj faros pli poste. En ĉi-tiu verso Aŝa-o kaj animo de la kreitaĵaro (Geuŝ-Urvana) preĝos por ke fiuloj ne malhelpi kaj damaĝi gvidanto kiu devas savi la mondon kaj lin devas laŭ ilia peto, Ahura-Mazdo prezenti.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

25 juill. 2008

Ultra-portebla komputilo

En merkato de la informadikaj aparatoj du kvalitoj estas ege postserĉataj; portebleco kaj potenco. Evoluo de komputiloj estas direkte al malpligrandiĝo kaj plipotenciĝo. Antaŭe en merkato oni klasifikis la komputilojn en tri kategorioj; surtablaj, porteblaj kamputiloj kaj poŝkomputiloj. Dum kelkaj lastaj jaroj kaj pro la evoluo de komputiloj tie aperis novaj kategorioj. Ekzemple meze de la konvenciaj porteblaj komputiloj (en. notebooks) kaj poŝkomputiloj (en. pocket computers) aperis ultra-porteblaj komputiloj (en. ultra-portable personal computers – UMPC). Tio estis rezulto de la projekto Origami per la firmao Mikrosofto. La unuaj komputiloj en tiu kategorio estis ege kostaj kaj apenaŭ sufiĉe fortaj. Hodiaŭ ili kapablas plenumi multe pli pezajn taskojn. Aliflanke tiaj komputiloj hodiaŭ ankaŭ malpli kostas. El evoluo de la ultra-porteblaj komputiloj lastatempe aperis la koncepto retkomputiloj (en. netbooks). Ili estas malpezaj, malmultekostaj komputiloj kiuj ne celas komplikajn kaj pezajn kalkultaskojn. Oni ofte uzas ilin por legi retpaĝojn kaj pritekstlabori. La plej famaj retkomputiloj estas: Asus Eee PC, Acer Aspire One, MSI Wind PC, Classmate PC k.s. Ilia kosto varias inter 300 ĝis 800 USD (ĉiuokaze ĉiam malpli ol 1000 USD). En tiu kategorio baldaŭ aperos tre potenca komputilo el la firmao Gigabyte (M912). Ĉi-sube mi komparas ĝin kun du similaj komputiloj el la firmao Fujitsu:



Fujitsu P1620

Gigabyte M912

Fujitsu U810

Procezilo

Intel Dukerna U7600

Intel Atom

Intel A110

Kadenco de la procezilo

1.2 GHz

1.6 GHz

800 MHz

Memoro

1 GBajtoj

1 GBajtoj

1 GBajtoj

Durdisko

60 GBajtoj

160 GBajtoj

40 GBajtoj

Dimensio de ekrano

8.9 coloj

8.9 coloj

5.6 coloj

Distingivo de ekrano

1280 × 768

1280 × 768

1024 × 600

Kosto

2094 USD

660 USD

999 USD

Tio ŝajnas ege bona komputilo. Bedaŭrinde ĝi ne estas ankoraŭ aĉetebla kaj la firmao Gigabyte ankoraŭ ne planas vendi ĝin en nordameriko.

22 juill. 2008

Pri titoloj

Ha! Mi adoras kelkajn titolojn de skribaĵoj en esperantlingvaj retejoj. En LiberaFolio oni skribas "Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA"! Nu! Almenaŭ al mi tiel ŝajnis, ke s-ro Corsetti estas farinta armean puĉon kaj nun ĉiopova li elektos la venontan prezidenton de UEA; Fakte oni devas legi la tutan skribaĵon por trovi, ke li estas unu el tri elektitoj kiuj ekpreparu la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de la asocio. Se li estas nur unu el tri, tiam li ne elektos sed kunelektos aŭ partoprenos la elekton. Tio estas nenio kompare al tiu titolo de la esperanta civito. Tie oni skribas "Afriko protestas en Roterdamo". Ne demandu kiom da miloj da afrikanoj faris manifestacion en Roterdamo. Tiel ŝajnas, ke en la Civito, s-ro Koffi Gbeglo konsideriĝas kiel reprezentanto de la tuta kontinento. Ha! Kiom amuzas min tiuj titoloj. Ha! Niaj ĵurnalistoj.

Pledo sed al kiu?

Ĉu tra la historio, la scienco estas pli limiginta liberecon de la imagipovo aŭ ĉu religioj estas subpremintaj ĉiun interpreton de la realo kiu ne kongruas iliajn certecojn surbaze de dogmoj? Vere pledo por libereco de la imagipovo devas esti direkte al religioj kiuj estas ĉiam tiom certaj pri praveco de si mem aŭ ĝi devas direkte al la scienco kiu ĉiam kuraĝigas alternativajn priklarigojn de la universo kaj diversaj fenomenoj?

21 juill. 2008

Bonrevenon!

Pro seriozaj okupoj de la vivo, ŝi longtempe ne skribis. Lastatempe ŝi estas reveninta kaj ree skribas (mi esperas, ke ŝiaj okupoj estas rezultintaj sukcesojn). Ŝi denove regalas nin per siaj amindaj skribaĵoj. Bonvenon nia hispana amikino. Poetino de la E-blogoj. Bonrevenon kara Fátima!

20 juill. 2008

Ludoj kaj la kongreso

Kvankam la 7-a TAKE temis pri seriozaj aferoj, tamen en ĝi okazis ankaŭ prelego pri ludo kiu iel rilatas al Esperanto; Inter aliaj programoj nia usona amiko limako (profesoro Steven Brewer) informis kelkajn ĉeestintojn pri la ludo “trovu la perditan ringon” (en. Find the Lost Ring). Ĝi ne estas tute fremda rilate Esperanton, ĉar ĝiaj ludantoj trovas tekstojn kiuj estas en Esperanto kaj ili devas traduki kaj kompreni ilin. Malgraŭ tio ĉio, prof-o Brewer ne estas certa, ke la ludo vere estas por instigi la ludantojn al lernado de Esperanto (la ĉefa celo de la ludo tutkompreneble ne estas propagandi por nia lingvo). Mi pensas, ke estus bona se oni uzus similan koncepton por krei ludon allogan sed pli koncentrota cele al instigado por lernado de Esperanto.

La perdita ringo ne estis la nura enhavo de la kongreso rilate ludojn. Dank’ al nia samurba amiko Sonja, mi kaj kelkaj aliaj el la ĉeestantoj havis oportunon por ludi la ludon “Ublietoj* kaj Drakoj” (en. Dungeons and Dragons – DnD RPG kaj RPG estas mallongigo por Role Playing Game). La ludo estis ege interesa. Ĉiu ludanto elektas fantastan personecon kaj ludas ĝian rolon (kapabloj kaj trajtoj de tiuj personecoj estas antaŭe determinitaj). Rakonto de la ludo disvolviĝas per gvidoj de ludestro (nia ludestrino estis Sonja mem). Dum la ludo pro reagoj de la ludantoj povas okazi diversaj aventuroj; bataloj aŭ solvo de enigmoj.

© Pentraĵo Mhiete de Lauren K. Cannon (en elfwood). Klaku sur la pentraĵo por vidi ĝin pli grande.

Dum nia ludo unufoje ni devis krei magian kvadraton. Mi memoris, ke por fari tion ekzistas truko sed ne memoris ĝin. Rezulte de tio, ni ne sukcesis solvi la enigmon. Tiunokte mi ege cerbumis, uzis logikon kaj skribis diversajn eblecojn matematikajn sur papero (damne! Ĉiuokaze mi estas doktoro de la fiziko kaj ne solvi tiajn enigmojn devas esti honto por mi!). Finfine mi sukcesis solvi la enigmon (bedaŭrinde la ludo estis antaŭ longtempe jam finita. Mi plu ne trovis la kunludantojn por montri la rezulton de mia sukceso al ili kaj defendi mian honoron de fizikisto!). Ĉiuokaze kvankam en la kongreso al ni mankis la tempo kaj nia ludo ne tute finiĝis, tamen mi ege ĝuis ĝin.

* En Vikipedio oni proponas la vorton Galerioj anstataŭ la angla Dungeon. En mia anglalingva vortaro oni donas du signifojn por tiu vorto; 1) la ĉefa turo ene de mezepokaj kasteloj kaj 2) malluma kelo en kiu oni enkarcerigis kondamnitojn. Se en la nomo de la ludo la vorto “dungeon” havas la unuan signifon, tiam mi preferas meti anstataŭ ĝi la vorton Kastelturo. Se ĝi havas la duan signifon, tiam anstataŭ ĝi oni povas uzi la vortojn ublieto aŭ forgeskelo.

19 juill. 2008

Nesubtila vidpunkto

Mi antaŭe skribis, ke miaopinie kunvenoj de esperantistoj ĉu en nacia nivelo, ĉu en regiona aŭ tutmonda niveloj povas esti oportunoj por informi la publikon pri Esperanto, allogi ilin per trafaj kampanjoj kaj propagandi la lingvon. Samloke mi esprimis mian bedaŭron pro tio, ke esperantistoj ofte ne sukcesas trafe uzi tiajn eventojn. Tio okazas ĉefe ĉar plejparto de esperantistoj ne konas subtilajn aspektojn de la arto de propagando (kaj sukcesa vendado de ideoj).

La ĵus finita 7-a Tutamerika Kongreso Esperantista estis iuflanke sukcesa, ĉar ĝi sukcesis fari bonan bruon novaĵmedian ekster Esperantio. Multaj artikoloj en diversaj kanadaj revuoj aperis kaj eĉ la nacia novaĵagentjo en Kanado - CBC (en. the Canadian Broadcasting Corporation) dediĉis konsiderindan parton de radioelsendita programo al la kongreso kaj Esperanto.

Bedaŭrinde en tiu sukcesa atingo jam miaopinie ekzistas iuj malsubtilaj faritaĵoj. En du lokoj mi trovis tiun citaĵon (mi esperas, ke ĝi estu rezulto de miskompreno de raportisto mem kaj ne tiu de esperantistaj amikoj):
Esperantophiles are now promoting the notion that English has too much political and cultural baggage to stand as a unifying language. It is, they say, the language of George W. Bush and of Anglo-American cultural dominance.

Traduko: Esperantistoj nun reklamas, ke la angla lingvo havas tro da politika kaj kultura kunhavoj por esti unuiga lingvo. Ili diras, ke ĝi estas la lingvo de George W. Bush kaj tiu de hegemonio de la anglo-usona kulturo.
La angla lingvo estas lingvo kiel ĉiu alia nacia lingvo kaj ĝiaj historiaj kunhavoj ne estas malsama de ili. Fakte mi allogiĝis al Esperanto, ĉar miaopinie neniu nacia lingvo taŭgas por esti komunikilo universala. Ĉu niaj franclingvaj amikoj opinias, ke se ilia denaska lingvo estus en pozicio en kiu hodiaŭ estas la angla, tiam la franca estus pli taŭga por esti lernita ĉie ĉirkaŭ la mondo? Ĉiuj naciaj lingvoj havas siajn proprajn diablojn; mi memoras, ke ie mi legis, ke nur lastatempe aperas iomete da intereso en Israelo por lerni la germanan. Eĉ kiam kancelierino Merkel prelegis en la israela parlamento (Knesset), por iuj aŭdi germanajn vortojn tie estis ŝoka. Multaj poloj kaj ĉeĥoj montras senracian malŝaton pri la rusa. Mi konas ukranian amikon kiu abomenas aŭdi la rusan. Eĉ pri la persa, mi povas imagi kiel baratanoj kaj araboj eble kapablas malŝati ĝin (persaj reĝoj iam estas konkerintaj Baraton kaj arabajn landojn). Tiel ankaŭ la hispana, portugala, franca kaj ĉiuj aliaj naciaj lingvoj en la mondo iel kunportas historiajn kuntekstojn neplaĉajn kun si. Tio ĉio ne estas kialo por ne ŝati ilin.

Legantoj de mia blogo scias, ke mi ne alte estimas s-ron Bush. Sed unue mi ne malŝatas la anglan, ĉar ĝi estas lia lingvo (mi eĉ dubas, ke li fakte elokvente parolas la anglan). Due la angla ne estas nur lingvo de s-ro Bush. Ĝi ankaŭ estas lingvo de Virginia Woolf, Jack London, Ernest Hemingway, Thomas Alva Edison kaj multaj aliaj eminentaj kaj grandanimaj homoj. Ĝi estas lingvo de belaj verkoj kaj grava literaturo. Eble mi neniam tute regas la anglan lingvon, sed mi ŝatas ĝin.

Reveno

Hieraŭ nokte mi revenis al Toronto. Baldaŭ mi komencos skribi novajn blogerojn. Pri TAKE7 miaopinie ĝi estis en multaj aspektoj sukcesa kongreso. Mi ne intencas ripeti raportojn kiujn vi povas trovi aliloke kaj se pliposte mi skribos pri TAKE7, tio estos preteraj rimarkoj kaj impresoj personaj.

10 juill. 2008

Ĉu kulpo de televidiloj?

Kelkfoje mi miras pro reago de la publiko al sciencaj esprimoj. Mi ne scias ĉu konsideri oftajn miskomprenojn de la publiko kiel natura afero aŭ konsideri ilian okazon kiel kulpo de ĵurnalistoj kiuj ofte (preskaŭ ĉiam) misprezentas sciencajn eltrovaĵojn. Mi nur scias, ke mi mem ofte nekritikante kaj supraĵe alfrontiĝas al iu novaĵo priscienca, se ĝi ne rekte rilatas al mia propra laboro kaj/aŭ kongruas kun miaj antaŭpreferoj.

Mia forpasinta patro estis aŭdinta ke oranĝoj enhavas la vitaminon C, kaj ankaŭ sciis, ke tiu vitamino helpos resaniĝon en kazo de malvarmumo. Tiel kiam mi estis knabo, se mi malsaniĝis per malvarmumo, mia patro aĉetis kilogramojn da oranĝoj kaj ni manĝis ilin pli ol kutime. Pliposte mi lernis, ke la korpo nur kapablas sorbi certan kvanton da vitamino C kaj manĝi oranĝojn nur necesas se en via korpo mankas ĝi. Tiuj oranĝoj kiujn tiutempe mi manĝis abunde nur plenigis mian stomakon sed ne helpis mian resaniĝon.

Sama miskompreno povas okazi kiam iuj homoj legas, ke la ruĝa vino estas bona por sano. Tio signifas ke nur modera konsumo de ruĝa vino havas bonajn efikojn, ne ebriiĝo per ĝi. Mi estas certa, ke iuj (ĉu multaj?) legas tekston pri la novaĵo sed ne atentas pri ceteraj aspektoj de ĝi. Eĉ mi suspektas, ke iuj nur cerbe sorbos kapvortojn de la novaĵo kaj trovas tion sufiĉa.

Tio estas bedaŭrinda miskompreno kiam oni legas, ke televidiloj kun ekranoj el likvaj kristaloj (en. Liquid Crystal Display - LCD - Monitors) estas 17000 oble pli malbonaj ol CO2 por la vivmedio (tie, tie kaj ĉi-tie)! Ho ve! Tio estas ege malbona! Antaŭ nun mi fieris pri mia televidilo kun ekrano el likvaj kristaloj! Sed kio estas la vero? Dum produkto de ekranoj el likvaj kristaloj oni uzas la gason trifluorido de nitrogeno (NF3). Tie estas kvanto nome probablan potencon por kontribuo en planeda plivarmiĝo (mallongigebla per PPKPP, en. Global Warming Potential - GWP). Tiu kvanto montras, ke molekuloj de iu substanco kiom longe restas en la atmosfero, kiom da luma energio ili sorbas kaj en kiu parto de la spektro ili sorbas tiun energion. Oni komparas la PPKPP-on de ĉiuj substancoj kun tiu de CO2 (la PPKPP-o de CO2 estas 1). Nu! La PPKPP-o de NF3 estas 17200. Nun kiom da NF3 produktiĝas en la mondo? 4000 tonoj (8000 ĝis 2010). Kie ĝi uziĝas? Ne nur por fabriki ekranojn el likvaj kristaloj sed ankaŭ en ĉiuj aliaj elektronikaj industrioj (por fortranĉi duonkonduktantajn materiojn dum la fabriko de IC-oj, transistoroj k.t.p). Kiom da ĝi allasiĝas en la atmosferon? Ege ege malpli ol CO2! Fakte en la fabrikejo oni jam kaptas ĝin kaj malkombinas ĝin al sendanĝeraj partoj. Ĉu ni devas angori pri NF3? Nu! Miaopinie ni devas nur strebi por pli bone regi ĝian allasadon en la atmosferon.

P.S: Mi eble ne blogos dum mi estos en Montrealo por TAKE7. Do ĝis mia reveno al Toronto.

9 juill. 2008

Kial mi timas?

Depost mallonga tempo antaŭ alfrontiĝema retoriko inter regantoj de la islama respubliko en Irano de unu flanko kaj Israelo kaj Usono de alia flanko estas pli severiĝanta. Multaj observantoj opinias, ke la ambaŭ flankoj almenaŭ en tiu ĉi stadio nur faras ian psikan batalon, unu kontraŭ la alia. Minaco de armea atako kontraŭ la islama respubliko pli serioziĝis kiam la israela ministro pri transporto, s-ro Shaul Mofaz esprimis, ke se la islama respubliko alproksimiĝos al atingo de nukleaj armiloj, tiam Israelo por defendi sin atakos al Irano. La esprimo iĝis pli serioza, kiam malkovriĝis ke Israelo en Grekio estas plenuminta armeajn manovrojn por fari tiajn atakojn. Post iom da tempo ambaŭ Israelo kaj Usono provis montri ke minacon de atako kontraŭ la islama respubliko en Irano estas malpli serioza ol tio. Regantoj de la islama respubliko tamen ne restis indiferentaj. Por fari psikan batalon kontraŭ Usono kaj Israelo ili faris kelkajn demonstraciojn kaj deklarojn. El iom malpli seriozaj aferoj kiel deklari ke Irano pretigos kelkcent mil tombojn por subterigi eventualajn invadontajn soldatojn kiuj mortos dum atako kontraŭ Irano, ĝis pli seriozaj aferoj kiel deklari, ke oni ekipas artileriojn per grapolaj municioj (ja la islama respubliko ankaŭ estas inter landoj kiuj ne estas subskribintaj la internacian intertrakton kontraŭ uzo de grapolmunicioj)! Ankaŭ montri la misilojn Ŝahab3 kun atingdistanco je pli ol 2000 kilometroj (rigardu la supran mapon).

Nun, kial mi timas? Tio ĉio estas psika batalo inter la du flankoj. La minacoj tamen ne devas konsideriĝi tute senbazaj. La 7-an de junio 1981, israelaj militaviadiloj atakis nuklean reaktoron en Irako. Tiu atako preventis la atingon de nukleaj armiloj per la reĝimo de Saddam Hosein. Ĝi estis malgranda atako kaj ne kaŭzis seriozan damaĝon por irakaj civiluloj (ankaŭ same malgranda atako en Sirio - kontraŭ ŝajne nukleaj instalaĵoj). Nun, supozu ke Israelo sentas sin minacata de la islama respubliko. Oni taksas ke Israelo ne povas fari same malgrandan atakon kiel tiu en 1981 por malebligi progreson de la islama respubliko direkte al atingo de nukleaj armiloj. Do la solvo estos pli ampleksa atako. Israelo (aŭ Usono) devas fari tiom grandskalan atakon kontraŭ la islama respubliko, ke ĝi ne restu kapabla por kontraŭataki. Tion mi timas! Des pli ampleksa la eventuala atako kontraŭ Irano estos, ju pli granda ŝanco estos por ke seriozaj damaĝoj okazos por civiluloj. Tio estas ludo de regantoj en la islama respubliko kaj ne tiu de irananoj.

7 juill. 2008

Monstroj el aliaj lokoj

Hulk kontraŭ Monstro
Ĉar mi ŝatas ĉion kiu iel ŝajnas kiel sciencfikcia verko, do mi iris kaj spektis la kinfilmon "The incredible Hulk" (eo. la nekredebla Hulk). Se oni faras filmon surbaze de antaŭe aliforme kreita laboro (kiel bildstrio, animacio k.t.p), li aŭ ŝi ja rajtas ĝisdatigi ĝin surbaze de aktualaĵoj. Tion oni ekzemple faras en la kinfilmo Ironman (eo. Ferulo) tiel, ke la filmo temas pri eventoj kiuj okazas en Afganio. Ankaŭ en la kinfilmo Transformers (eo. Transformantoj) kiam eventoj komenciĝas en araba regiono de la mondo (kie nun la usona armeo batalas) kaj de tie ĉio malbona kondukiĝas al Usono. Eble la usonaj produktantoj de filmoj estas trovintaj, ke por la usona publiko estas bona trovi originon de ĉiu minaco kontraŭ si mem, ekster sia propra lando. Tiel en la kinfilmo "la nekredebla Hulk" tiu fiulo kiu fariĝas monstraĉo de la rakonto nomiĝas Emil Blonsky. Li estas naskita en Rusio (en la origina bildstria rakonto, li estas naskita en Zagrebo, Jugoslavio kaj estas membro de la sovetia spiona organizaĵo KGB). La filmo ne estas sciencfikcia sed plie superheroa bataloplena. La rakonto mem estas ege bagatela. Ankaŭ oni vidas nenian elstaran rolludadon de aktoroj. Mi donas 2 el kvin poentojn (2/5) al tiu ĉi filmo.

6 juill. 2008

Ordeno de Kanado kaj abortigo

Dum la festoj de la kanada tago (la 1-an de Julio), oni anoncis nomojn de tiuj kiuj ĉi-jare ricevis la honoran Ordenon de Kanado [la plej prestiĝa honoro en Kanado por nearmeanoj kiuj servas la socion]. Inter tiuj nomoj, la nomo de Henry Morgentaler kaŭzis multajn debatojn kaj iĝis ege polemika.

Dr-o Morgentaler (nun 85 jaraĝa) estas juda polo kiu postvivis Holokaston (en Auschwitz – la malliberejo en kiu nazioj murdis multajn judojn dum la dua mondmilito - li ricevis tatuitan numeron 95077). Post doktoriĝo en Germanio, li almigris al Kanado kaj komencis labori ĉi tie kiel medicinisto. En 1967 li komencis siajn agadojn por ebligi la opcion de laŭleĝa abortigo por virinoj. Li eĉ kontraŭis la tiamajn leĝojn laŭ kiuj la ambaŭ medicinisto kaj gravidulino kiuj partoprenis en abortiga operacio estis punitaj. Li multfoje malliberiĝis ĝis la 28-an de Januaro 1988, kiam la alta kortumo de Kanado (en. The Supreme Court of Canada) juĝis la tiamajn leĝojn kiuj estis kontraŭ abortigo, malkonstituciaj. Tiel hodiaŭ en Kanado virinoj rajtas laŭleĝe fini sian gravedecon.

En Kanado, ankoraŭ iuj grupoj pro religiaj aŭ nereligiaj kialoj kontraŭas la abortigon. Tiuj grupoj opinias, ke D-ro Morgentaler ne meritas la Ordenon de Kanado. Mi kvankam ne havas rektan sperton pri la afero; t. e. ne gravediĝos kaj estas jam gravediginta neniun alian, tamen opinias, ke ekzisto de laŭleĝa opcio por virinoj rilate abortigon estas bona. Mi povas imagi la suferon (psikan) de virinoj kiuj finas siajn grevedecojn. Mi eĉ opinias, ke religiaj kaj aliaj bonfarantaj grupoj rajtas helpi por ke gravedaj virinoj ne elektu tiun ĉi opcion pro premo de alia(j) persono(j), pro financaj problemoj aŭ aliaj sociaj formoj de premo. Tamen mi ankaŭ kredas, ke neniu rajtas puni virinon kiu libere kaj konscie decidas fini sian gravedecon, kaj mediciniston kiu plenumas la abortigon. Miaopinie la fina decido estas kun la gravedulino kaj eĉ la biologia patro ne rajtas trudi sian volon. Kompreneble li rajtas diri sian opinion sed ne rajtas devigi virinon por konservi aŭ abortigi sian feton.

Feliĉe opinisondadoj montras, ke en Kanado multaj apogas laŭleĝecon de la abortigo. Ekzemple ĉi-tie oni estas trovinta, ke 49% da kanadanoj opinias, ke la abortigo sub ĉiu cirkonstanco devas esti leĝe permesata. 42% opinias, ke la abortigo devas esti leĝa permesata sub certaj cirkonstancoj. Kaj nur 5% opinias, ke la abortigo devas esti leĝe malpermesata sub ĉiuj cirkonstancoj.

Niaj socioj estas ege malsamaj de mezepokaj socioj. En niaj socioj oni ne plu bruligas homojn ĉar ili estas sorĉistoj, herezuloj aŭ samseksemuloj.

4 juill. 2008

Alvenintino

Malprava postulo

En la persa lingvo ni havas proverbon kiu diras, "iu ne havis permeson por eniri vilaĝon, tamen li postulis viziti la vilaĝestron". Tiu proverbo estas ĝusta pri regantoj de la islama respubliko en Irano. Ili faris tiel, ke sekureca konsilo de la UNo estas puninta Iranon (per diversaj sankcioj). Malgraŭ tio ĉio, tiuj regantoj ankoraŭ postulas por ke Irano (legu la islama respubliko) iĝu membro de tiu konsilo!

Malsanaj nutraĵoj

Antaŭ nelonge Vastalto (skribanto de la blogo Akvosfero) skribis pri sintenoj de japanoj kaj koreoj rilate gravajn aferojn sociajn. En tiu blogero li estis aludinta al manifestacioj kiuj okazas en Sud-Koreio kontraŭ importo de usona bovviando. Ĉu koreoj troigas? Ĉu la usonaj nutraĵoj estas sufiĉe sanaj? Nu! La unua problemo kun Usono estas tio, ke ĝi estas pure kapitalisma lando kaj tie mono povas dikti ĉion. Ĝis tiu grado ke kelkfoje eĉ kompare al sano de homoj, mono (profito de riĉuloj) estas pli grava.

Pri usonaj nutraĵoj jen du aliaj ekzemploj: antaŭ nelonge en Usono (kaj ankaŭ Kanado) aperis malsanaj spinacoj. Pli poste ŝtata enketo trovis, ke la usona organizaĵo pri saneco de nutraĵo (FDA) ne estis sufiĉe efika por rapide zorgi kaj forigi danĝeron. Nun estas malsanaj tomatoj kiuj kaŭzas salmonelon. Ĝis nun la malsaneco estis trovita nur en Usono sed jen la unua kazo de tiu malsaneco en Kanado (vojaĝinto al Usono). Ĝis nun FDA ne estis sukcesa por trovi la kaŭzon kaj forigi la danĝeron.

3 juill. 2008

Anonceto

If you find my weblog by chance and don't know Esperanto yet, there will be a PanAmerican Esperanto Cogress in Montreal, Quebec from 11th to 18th of July. I plan to be there. Meanwhile if during that period you are in Toronto and like cultural events, here will be the Iranian festival for celebrating summer (its name is Tirgan). It is from 17th to 20th of July. During this festival will be peresented musics, movies, dances and many other types of art from Iran and the iranian culture. You may find it interesting!

Si vous venez de trouver mon blog par hasard et ne comprenez pas l’espéranto encore, il`y aura lieu le 7eme congrès d’espéranto de l’Amérique à Montréal, Québec (du 11 jusqu’au 18 du juillet). Je l’attention d’être là-bas. Pourtant si vous êtes ici, à Toronto et vous aimez les programmes culturelles, il`y aura lieu le festival iranien des arts (Tirgan) du 17 jusqu'au 20 du juillet. Ça vous intéresse peut-être.

2 juill. 2008

Ĝoja kaj kontenta lando

Ho ve! Ĝis hodiaŭ mi ne sciis, ke mi nun loĝas en lando tiom ĝoja kaj kontenta (mi tradukis la anglan "happy" per ĝoja kaj kontenta)! Scienca prisondado montras, ke Kanado estas la naŭa plej ĝoja kaj kontenta lando inter aliaj landoj en la mondo. En la plej supra loko en la listo situas Danio. La esploron estas farinta universitato de Ĉikago en Usono. Zimbabvo estas la malplej ĝoja kaj kontenta lando sur la planedo. Sociologoj opinias, ke ekzistas firma indiko pri rilato inter demokratio, libereco kaj ĝojeco de loĝantoj de iu lando. Ĉiuokaze laŭ rezulto de tiu ĉi prisondado ni en Kanado devas esti pli ĝojaj ol Usonanoj! Ilia lando estas la 17-a ĝoja lando en la mondo. Hieraŭ la 1-a de julio estis la tago de Kanado kaj ĉi tie estis nacia festo.