30 janv. 2008

El Avesto (14)

En tiu ĉi blogero, mi skribas tradukon de la unua verso el la dua kanto (la ĉapitro 29) de la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Kiel kutime unue mi skribas ĝian transskribon per la esperanta alfabeto:

Ĥŝmaibija geuŝ urva gereĵda, kahmai ma cvaroĵdum ke ma taŝat, a ma aeŝemo hazasĉa remo ahiŝaja dereŝĉa teviŝĉa, noit moi vasta ĥŝmat anjo aca moi sasta vohu vastrja.

Traduko de tiu verso estas:
Al vi [Dio] animo de la kreitaĵaro lamentis; kial vi kreis min? Kiu ĉi tiel fasonis min? Kolero, malamikeco, perforto kaj maljusteco estas invadantaj min. Krom vi neniu alia zorgas pri mi. [Tial] al mi rivelu savanton kiu povas konduki min al paco.

En tiu ĉi verso, ni alfrontiĝas al kvazaŭ sceno de iu (kosma) teatraĵo. Tie animo de la kreitaĵaro lamentas al Dio, plendas pri sia malbona situacio kaj petas savanton. La ŝlosila vorto de la verso estas Geuŝ-Urvana kiu laŭvorte signifas animo de bovo. Kelkaj esploristoj pro proksimeco de la iranaj religioj al tiuj en Hindujo kaj ĉar en iuj hindaj religioj bovoj estas adorataj, tiel konkludis, ke en Gathao ankaŭ oni parolas pri bovoj, kaj Zoroastro estas veninta por plibonigi ilian situacion. Aliaj esploristoj opinias, ke bovo estas nur simbola kaj reprezentas vivan parton de la universo kaj pli ĝenerale povas ankaŭ konsideriĝi kiel tuto de la universo mem. Laŭ ili Geuŝ-Urvana estas animo de la universo aŭ animo de ĝia viva parto (kiel la helena diino de la tero, Gaeo – ang. Gaïa). Ĉiuokaze konsideri animon por ĉiuj estaĵoj en religioj de tiu parto de la mondo ne estas tute senprecedenca.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

Malfacilaj horloĝoj!

Horloĝoj el Japanio
Ĉu vi ŝatas torturi vin mem, kiam oni demandas vin pri horo? Se vi estas tiel modere masoĥista, jen interesaj horloĝoj el Japanio por vi. Ili estas ege belaj sed por kompreni horon legante ilin, vi devas forgesi viajn kutimojn kun la ordinaraj horloĝoj. Interese ili ne estas multekostaj sed tio plejeble estas ĝusta antaŭ ilia transporto al aliaj landoj krom Japanio mem. Firmao kiu disponigas tiujn horloĝojn nomiĝas Tokyo Flash [pr. Tokijoflaŝ].

28 janv. 2008

Tiuj gigantanimaj homoj!

Damne! Ĉi tiuj lastaj tagoj Esperanto perdas gigantanimajn homojn. Ho ve! Mi ne povas kredi, ke Don Harlow ankaŭ forpasis. Li estis tre influa aktivulo pri Esperanto. Kion alian mi povas diri? Krom bedaŭro kaj ĉagreno kio restas por ni? Miaj plej sinceraj kondolencoj al liaj familio, amikoj kaj usonaj esperantistoj.

la Novaĵo en:
la retejo de Esperanto-USA
kaj Libera Folio.

25 janv. 2008

Tro da verda koloro!

Mi scias ke la verda koloro estas tre grava por esperantistoj. Mi mem, nekonscie elektis blogofasadon kiu estas ĉefe verdkolora. Sed eble ni devas aldoni ankaŭ aliajn kolorojn al nia vivo. Blua, ruĝa kaj violeta koloroj. Rigardu! La retpaĝoj de USA-esperanto, klaku.net kaj Esperanto-Kanado estas verdaj! Ĉu vi scias aliajn retpaĝojn esperantlingvajn kiuj uzas la verdan koloron? Nepre vi konas...

P.S: Tio estas bona, ke almenaŭ Libera Folio estas pli blukolora!

24 janv. 2008

Tio kio estas!

Dum interŝanĝo de opinioj ĉi tie, Ken Miner tiel priskribas situacion de la angla lingvo en la mondo:
Laŭ MacNeil-Lehrer-Report, 19an de januaro 2008: 1.000.000.000 homoj uzas la brit- aŭ la uson-anglan ĉiutage. Tutmonde 75% el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj poŝtkartoj; ĉiom el la aviadila trafiko; duono el la ĉirkaŭ 10.000 gazetoj; kaj 80% el la komputilaj datenoj estas en la angla. La angla estas neŭtrala lingvo (lingua franca) en pluraj regionoj, aparte Barato kaj Afriko. Ĝi estas la indiĝena lingvo de 8 landoj, ĉiuj progresintaj, kaj havas monde signifan literaturon. Ŝajnas al mi, ke malpli ol "pasivema akcepto" (se uzi la esprimon de Jens Larsen) sufiĉus por serioze konsideri projektojn por egaligo de aliro.
Legante tion, unue kaptis mian atenton tiu nombro 1.000.000.000. Mi tuj pensis, kiel bela nombro! Kial ne ekzemple 1.128.354.012 aŭ io alia? Post tio, mi pensis, ĉu mi ankaŭ estas elnombrita inter tiu 1.000.000.000 da homoj? Kiun kvaliton de la angla scipovo estis postulita por esti inter ili? Ĉu sukcesi ekzamenojn de TOFEL? Ĉar almenaŭ ĉi tie en Kanado por eniri lernejojn nekanadanoj devas pasigi ekzamenojn de TOFEL.

Sed permesu min, akcepti tiujn pretendojn kiel faktoj. En nia mondo ekzistas multaj faktoj kiujn homoj pro diversaj kialoj ne akceptas kaj strebas ŝanĝi ilin (eĉ kvankam fari tion iam ŝajnas tute neebla - ekzemple forigi malriĉecon, perforton aŭ malsaton for de la mondo). Ĉu tiuj streboj ĉiuj estas malnoblaj?

Jes! Hodiaŭ la angla estas tre vaste uzata. Sed mi demandas min, ĉu se la skribinto de tiu alineo mem ne estus usona anglaparolanto (denaska), li tiel fiere parolus pri gloro de la angla? Ĉu li kapablas supozi kio okazus se li estus naskita, kreskita kaj edukita en lando kiel ekzemple Tajvano, Sud-Koreo aŭ Malajzio? Ĉu li same kiel nun ĝuus se li devus strebi tuton de sia vivo por apenaŭ atingi nivelon de la lingva scipovo necesa por internacie publikigi siajn laborojn?

Tiuj kiuj havas okulvitrojn scias, kiel facile iam oni forgesas ilian ekziston. Por mi plurfoje okazas, ke mi perdas miajn okulvitrojn dum ili estas sur mi! La (denaska) lingvo estas same kiel okulvitroj. Ĝi estas tiom proksima al ni, ke ni iam forgesas, kiel ĝia ellernado povas esti malfacila por aliaj. Ĝis kelkaj semajnoj antaŭ mi ne sciis, ke la angla vorto "long - eo. longa" povas esti verbo (to long - eo. sopiri)! Kiel adjektivo mi lernis ĝin je la komenco de miaj studoj pri la angla lingvo. En tiu rolo, ĝia signifo estas tiom baza kaj vaste uzata, ke depost tiam, mi neniam iris rigardi vortaron por vidi aliajn signifojn de la vorto. Mia nescio pri ĉiuj signifoj de la vorto "long" al iu anglalingvano nepre ŝajnas stulta. Sed mia ekzemplo povas esti kazo de multaj aliaj neanglalingvanoj.

Miaopinie kvankam tio veras, ke hodiaŭ la angla lingvo ĝuas grandan popularecon en la mondo, tamen kiel esperantistoj, ni povas almenaŭ strebi por plejeble malpliigi maljustecon kiu pro tio estas kreiĝinta en internaciaj interkomunikadoj (dum laŭnecese ni - almenaŭ mi - ankaŭ bone lernu la anglan).

23 janv. 2008

Alia malĝojiga forpaso

La verkisto de pluraj laboroj pri Esperanto, Claude Piron forpasis.

Pri lia morto en:
Libera Folio
La Ondo de Esperanto
Oni povas legi liajn laborojn en liaj retpaĝoj (tie kaj ĉi tie).

Mi kondolencas liajn familianojn kaj amikojn pro tiu perdo.

22 janv. 2008

Barato

TaĝMahal en Barato
Iam tiu germana esperantisto Felicx skribis pri samtempa kunokazo de du (aŭ pluraj) eventoj [li tradukis tion al sinkronigeco]. Kompreneble mi ne ege kredas metafizikajn aspektojn de tiu afero, tamen ĉu estas pure hazarda, ke ĵus kiam iu baratano (prof-o Probal Dasgupta) iĝas prezidento de nia universala organizaĵo, tiam mi aŭdas tiom da gravaj novaĵoj pri pligrandiĝa rolo de Barato en politiko de Azio? Ja tio veras, ke Barato ĉiam estis grava lando en Azio sed tradicie la ĉefaj rolludintoj en la scenejo de la azia politiko estis Ĉinio, Japanio kaj Rusio. Antaŭe Barato estis iel limigita por efike influi eventojn. Nun la angla ĉefministro s-ro Brawn subtenas aliĝon de Barato al la sekureca konsilio de UNo. Samtempe kiel mi skribis antaŭe, la islama respubliko en Irano provas allogi favoron de Barato promesante la nuklean elektron kaj donacante iujn ekonomiajn avantaĝojn. Tio estas interesa ĉar Barato ankaŭ konservas bonajn rilatojn kun Israelo. Lastatempe ni aŭdas, ke eĉ israela satelito por spioni ĉefe Iranon estas lanĉita de Barato. Eĉ iuj israelaj novaĵretejoj diras, ke Irano provis prokrasti lanĉon de tiu satelito premante la baratan registaron kaj uzante politikajn partiojn kiuj estas oponantoj de la kongresa partio kiu formas la nunan registaron. Mi ne miras pro tiu pligrandiĝo de la rolo de Barato en politiko de Azio. Geopolitike ĝi estas pli proksima al krizospertantaj lokoj kiel Afganio, la mezoriento kaj la centra Azio. Japanio ne havas geopolitikan atingeblecon pri tiuj regionoj (kvankam ĝi ankoraŭ havas grandan ekonomian influon tie).

Pluvmastrino

Pluvmastrino
Ĝis nun mi prezentis kelkajn laborojn de Luis Royo (tie, tie, kaj ĉi tie) kaj unu laboron de Boris Vallejo (ĉi tie). Nun estas tempo por prezenti alian pentraĵon de tiu skolo. Ĝin estas pentrinta Boris Vallejo kaj ĝia titolo estas pluvmastrino [ang. Lady Rain].

20 janv. 2008

Guglo kaj Vikipedio for!

S-ino Tara Brabazon kiu estas profesoro en la universitato Brighton [pr. Brajton - en Anglujo] malpermesis uzon de Guglo kaj Vikipedio per siaj studentoj. Tio montras kiel ŝi estis maltrankvila, kiam ŝi vidis, kiel vaste kaj senbride studentoj uzas interretajn fontojn por siaj laboroj. La interreto laŭ sia naturo havas informojn kiuj kvalite estas tute malsamaj de informoj uzeblaj por scienca laboro. Ili ne estas per se fidindaj, estas koncizaj kaj ankaŭ unudimensiaj. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ opinias, ke anstataŭ malpermesi la interreton oni devas instrui kiel kombinante ĝin kun la referencaj libroj, esploraj artikoloj kaj aliaj fontoj fari sciencan esploron. Miaopinie oni devas instrui kiel serĉi diversajn informofontojn, kiel ĝuste taksi iliajn fidindecojn kaj kiel eviti trompiĝon. Mi ne scias, sed mi mem plejofte kontrolas informojn serĉante Vikipedion kaj uzante Guglon. Eble mi eraras...

Malbonaj revoj

La nuklea instalaĵo en Buŝehro, Irano
Nun, leginte tiun ĉi novaĵon, mi pli bone komprenas kial regantoj de la islama respubliko en Irano akceptas tiom da malfacilaĵoj (politikaj kaj ekonomiaj) pro sia nuklea programo. Ne! Iam ne pensu, ke mulaoj en Tehrano, deziras konstrui nuklean armilon aŭ/kaj pere de armea forto pligrandigi sian influon en la regiono. Ne! Tiuj bonintencaj homoj nur volas produkti elektron kaj eksporti ĝin al Barato. Nun, se vi kaj mi demandus kial ili ne allasas al Barato por ke ĝi mem produktu sian bezonatan nuklean elektron, mi dubas, ke ekzistus konvinkanta respondo por nia demando.

Interese en tiu novaĵo oni malkaŝas, ke Irano planas produkti 20000 megaŭatojn (MW) da nuklea elektro. Tio signifas, ke la celo estas produkti nuklean elektron je kvanto pli granda ol Barato mem (17.8 TWh), Brazilo (13.8 TWh) kaj preskaŭ duono de Ĉinio (51.8 TWh). Por iomete pliklarigi la sencon de tiu kvanto da produktota elektro, mi devas notigi, ke la nuklea instalaĵo en Buŝehro estas relative granda instalaĵo kaj unue estis konstrukciita (per germanaj firmaoj) por produkti 2400 MW da elektro (enhavonte 2 blokojn, ĉiu el ili produktonte 1200 MW). Nun rusoj finkonstruas unu el tiujn blokojn kaj ĝi produktos 1000 MW. Resume tio ĉio signifas, ke por atingi la antaŭmenciitan celon, oni devas konstrui kelkajn pluajn instalaĵojn similajn al tiu en Buŝehro!

Se la registaro en Irano estus kompetenta, mi kredus tiujn planojn kaj eĉ eble fierus pri probablaj atingoj de la lando. Bedaŭrinde la islama respubliko ne estas tia. Ĉi-vintre vetero en Azio eksterordinare malvarmiĝis. Samtempe pro politikaj kaj komercaj kialoj Turkmenio ĉesis liveri naturan gason al Irano. Kial Turkmenio eksportis naturan gason al Irano? Nu, Turkmenio ne havas alireblecon al maro. Sed ĝi estas proksima al Irano (kiu mem estas la grava eksportanto de gaso). Tial Irano ricevis gason el Turkmenio por uzi ĝin en nordaj partoj de la lando (kiuj estas malproksimaj el gasoputoj de Irano mem) anstataŭe eksportis iranan gason el sudo de la lando kiu estas proksima al la persa golfo. Ĉi-vintre kun halto de gasofluo el Turkmenio, la islama registaro ne kapablis disponigi necesan gason por multaj partoj de la lando. Okaze de tio dum multaj semajnoj irananoj ege suferis.

Tiu evento klare montris nekompetentecon de la registaro en la islama respubliko. Nun, kiu povas kredi, ke ĝi estas sufiĉe kompetanta por sendanĝere zorgi pri nukleaj instalaĵoj? Ne mi.

P.S: Pli bonajn statistikojn vi trovas ĉi tie. En 2007 kun 17 reaktoroj, Barato havas 3800 MW da nuklea kapablo. Brazilo kun 2 reaktoroj 1800. Germanio kun 17 reaktoroj 20000 MW. Mi ne estis ege malĝusta kiam skribis, ke tiu kvanto estas granda.

17 janv. 2008

Procezilo el Ĉinio

Eble karaj legantoj de tiu ĉi blogo jam komprenas, ke kvankam tio ne senpere rilatas al mia laboro sed mi estas iomete pasia pri elektronikaj aparatoj kaj precipe mikroproceziloj. Pro pasintaj spertoj, mi neniam sukcesis ŝati mikroprocezilojn kies strukturo estis surbaze de strukturo x86 de la firmao Intel. Mi precipe havis grandan kapdoloron por kompreni la koncepton "segmento:kompenso" (ang. segment:offset - estas maniero por krei adreson de loko en komputila memoro). Ankaŭ al mi multe malplaĉis tiu limo de 640 kilobajtoj de memorlokoj atingeblaj per la proceziloj x86 (unuaj tipoj). Tiuj malfacilaĵoj en postaj tipoj da x86-aj proceziloj kompreneble malaperis, sed por mi la vundo estis tro profunda kaj mi neniam plu interesiĝis pri ili. Mi aparte ŝatis distre programskribi por proceziloj de la familio MC68xxx (68000 mem, 68020 kaj 68030) kiuj estis tre bonaj produktoj de la firmao Motorola. En la unuaj tagoj de la komputilo la ambaŭ firmaoj Amiga kaj Apple uzis tiajn procezilojn en siaj komputiloj kaj precipe la komputiloj Amiga estis sufiĉe malmultekostaj. Bedaŭrinde iom post iom Intel supervenkis siajn rivalojn (i. a. Motorola), kaj eĉ apero de proceziloj PowerPC kiuj iam uziĝis en la komputiloj Apple ne sukcesis rompi regnon de x86-aj proceziloj. Hodiaŭ tre malfacilas trovi komputilon kiu ne uzas procezilon surbaze de x86-a strukturo. La proceziloj produktitaj de la firmaoj AMD kaj Transmeta ankaŭ uzas samajn konceptojn kiel intelaj proceziloj. Komputiloj kiuj uzas procezilojn surbaze de aliaj strukturoj krom tiu de x86 (ekzemple procezilojn Sparc de la firmao Sun, DecAlpha de Digital, k. s.) estas ege multekostaj kaj ne atingeblaj per la publiko.

Kiam mi aŭdis, ke Ĉinio produktas procezilojn kies strukturo ne similas al tiu de x86, mi ege ĝojiĝis. Tiuj proceziloj nomiĝas Lungson (ankaŭ Godson) kaj la klaso Godson 2F el ili estas aparte tre potenca. Lastatempe en Ĉinio oni sukcesis konstrui superkomputilon per tiuj proceziloj (enhavante 330 procezilojn). Tiuj proceziloj ankaŭ uziĝas por malpli kostaj personaj komputiloj kaj ankaŭ tekokomputiloj. Kompreneble ĉar ili ne similas al la x86-aj proceziloj, do ili ne kapablas uzi la vindozan mastruman sistemon. Anstataŭe ili uzas linukson. Mi tre ŝatas iam sperti programskribadon sur tiuj proceziloj.

P.S: Per diri "programskribadon sur procezilo", mi intencis diri skribi programojn per simbola maŝinkodo (ang. Assembly language) se ne, pere de programlingvoj kiel C, Fortran, Pascal, Delphi aŭ Java oni ne trovas diferencon inter proceziloj.

14 janv. 2008

Trovi informojn tie kie ili estas malpli atenditaj

Dum la ferioj, precipe ĉirkaŭ la kristnasko, ĉi tie en Kanado mi havis fortunon spekti kelkajn fikciajn kaj nefikciajn filmojn pri Kristo kaj la religio kristanismo. Unu el ili estis dokumenta filmo pri historio de kristanismo ĉe la plej fruaj tempoj post ĝia apero. Filmo sekvis arkeologiajn kaj historiajn indikojn por lerni pri Kristo kaj lia familio (kiel homo kaj ekster religie sankta kunteksto sen esti malrespektanta aŭ ofenda). Ĝi precipe studis du ĉefajn movadojn en kristanismo kiuj influis ĝin dum la unuaj jardekoj post ĝia estiĝo. Unu estas kristanismo komprenita kaj instruita de Sankta Paŭlo kiel unue oficiala religio de Romio kaj de tie la Okcidento (kiu pliposte disvastiĝis tra la mondo). Due estis kristanismo pli proksima al juda tradicio de la epoko kaj instruita de Jakobo la Justa. La filmo precipe pridemandis hodiaŭajn dogmojn de la okcidenta kristanismo (instruita de Sankta Paŭlo) laŭ kiuj Maria estis virga, Jesuo ne havis gefratojn, okazo de la senmakula koncipiĝo, k. s. Ĉu Jakobo ne estis vera frato de Jesuo? Ĉu Jesuo ne apartenis al normala juda familio? Ĉu liaj instruoj ne estis pli movado ene de Judismo mem ol esti tute nova religio? Nu, iu fakto estas senduba; en kristanismo instruoj de Sankta Paŭlo grade superkovris influon de Jakobo.

Dum mi spektis tiun filmon, mi memoris pri mia nura vojaĝo al Urmio (urbo en nord-okcidento de Irano). Tiutempe mi vojaĝis al tiu urbo por partopreni kongreson pri la fiziko. Inter programoj de la kongreso mi trovis tempon por iri al la urbo mem kaj iomete viziti ĝin. En la urbo Urmio ekzistas kelkaj historiaj eklezioj kaj mi ege deziris viziti ilin (ĉar krom tiu fakto, ke kristanoj en Irano estis religiaj minoritatoj kiel ni zoroastranoj sed ankaŭ mi ŝatis vidi tiujn ekleziojn kiel historiaj monumentoj). En Irano kristanoj ĉefe apartenas al du branĉoj (armenoj kiuj iam almigris al Irano kaj la alia branĉo estas asirianoj). Tiu eklezio kiun mi vizitis estis asiria. Juna pastoro kiu estis tie tre afable akceptis min kaj mian amikinon (precipe post lernis, ke mi estas zoroastrano). La eklezio mem estis tre antikva kaj plejeble konstruita sur restaĵoj de zoroastra fajrotemplo (en Irano multaj moskeoj kaj eklezioj estas konstruitaj sur restaĵoj de fajrotemploj kaj zoroastraj preĝejoj - la pastoro mem diris, ke sur loko de la eklezio ekzistis konstruaĵoj depost 2000 jaroj antaŭ). Kiam mi demandis pri kredoj de kristanoj (kaj mi antaŭ tiu vojaĝo ĉefe pro informoj el libroj nur konis la okcidentan kristanismon), la pastoro klarigis, ke asiria eklezio en Irano tute havas aliajn instruojn preter tiuj de la pli konata kristanismo. Fakte mi lernis, ke ĝi estas malpli influita de instruoj de Sankta Paŭlo sed pli proksima al rabanaj tradicioj de Judismo (kaj instruoj de Jakobo). Ili mem nomas sin la Orienta Eklezio. Bedaŭrinde malmultaj historiaj studoj estas faritaj sur libroj kaj monumentoj de tiu branĉo de kristanismo. Mi estas certa, ke historiistoj lernus multajn interesajn informojn se ili povus studi tekstojn kaj rakontojn de kristanoj en Irako, Irano kaj novaj landoj en la Mez-Azio post disfalo de Sovetio.

Mi ĉiam ŝatis lerni pli pri zoroastrismo kaj trovi novajn fontojn de informoj ĉi-rilate. En Irano mem post alveno de Islamo multaj tekstoj kaj rakontoj grade malaperis kaj hodiaŭ ni ne havas alireblecon al ili. Kiam mi demandis unu el miajn instruistojn, ke por trovi novajn informofontojn pri zoroastrismo kiu lingvo estas pli bona por lerni, li diris la armena. Kaj dum mi mirinte rigardis, li aldonis la malnova armena lingvo. Li estis certa, ke ni trovos multajn interesajn tekstojn pri zoroastrismo kaj Irano antaŭ la islamo en Armenio. Bedaŭrinde mi neniam lernis tiun lingvon.

11 janv. 2008

Origino de mia antaŭa blogero

Kiel mi informiĝis pri tiu rakonto rilate la nombron de kromosomoj? Ĉiusemajne unufoje invititaj fakuloj venas al nia fakultato kaj prelegas pri siaj esploroj temante pri aferoj kiuj povas interesi nin. Kelkaj semajnoj antaŭ profesoro el la universitato McMaster [pr. Mak Master, en la urbo Hamiltono en Ontario] venis kaj prezentis siajn laborojn kiuj estis pri efikoj de radioj sur la vivaĵoj. Li montris, ke inter sciencistoj ĉi-rilate ekzistas apogantoj de du malsamaj opinioj; grupo da sciencistoj opinias, ke eĉ la plej malgranda kvanto de radioj (jonigaj radioj ekzemple iks-radioj) estas nocaj por la vivaĵoj. Ili ankaŭ opinias, ke se oni ricevas radiojn dum pluraj fojoj ĉiufoje je malgranda kvanto, efiko sur organismo de tiu persono estas same kiel li/ŝi estus ricevinta la suman kvanton de tiuj radioj unufoje. La alia grupo opinias, ke malgranda kvanto de jonigaj radioj ne estas danĝera por vivaĵoj kaj eĉ povas esti utila. Debatoj rilate tiujn du opiniojn niatempe daŭras kaj ankoraŭ multaj faritaj eksperimentoj ne estas sukcesintaj certe pruvi ĝustecon de unu el ili. Dum sia prelego, tiu profesoro menciis la debaton pri nombro de kromosomoj kaj eraro kiu tiurilate estis okazinta. Post la prelego mi serĉis pri la afero kaj pensis eble ĝi ankaŭ interesos vin.

El historio de la scienco (3)

En du antaŭaj blogeroj (tie kaj ĉi tie) mi iomete skribis pri historio de la scienco kaj provis montri, kiel nesciencaj preferoj, kredoj kaj inklinoj de sciencistoj influas sciencajn esplorojn. La scienca aventuro estas agado de homoj, do influata de ilia naturo. Sciencistoj ankaŭ povas tentiĝi, koruptiĝi, erari kaj strebi por kovrado de siaj eraroj. Priskribo de diablaj geniuloj kiuj pro malfavora respondo de siaj amatinoj entreprenas detruon de la mondo kaj provas venĝon, estas bone konata en la literaturo. En la scienco eraroj ankaŭ povas okazi malgraŭ ĉiuj honestecoj kaj bonaj intencoj. En tiu ĉi blogero mi deziras skribi pri unu el tiaj eraroj kiu okazis en la biologio kaj relative longtempe daŭris.

Temo por pristudo

Theophilus Shickel PainterEstas konata, ke la aŭstra monaĥo, Gregor Mandel, unufoje formulis leĝojn de la biologia heredeco. Li eĉ hipotezis ekziston de partiklo kiu transportas heredecajn trajtojn kaj observante nombron de fojoj kiam iu karakterizaĵo aperis aŭ ne aperis en postaj generacioj deduktis, ke tiuj partikloj devas pare funkcii. Lia malkovro tamen langvoris dum kelkdek jaroj, ĝis kiam biologistoj nun lernintaj pli efikajn statistikajn metodojn kaj ekipitaj per pli modernaj observaparatoj denove malkovris kaj pli rigore ekzamenis tiujn leĝojn. Eĉ antaŭ tio sciencistoj dum siaj observoj sur dividiĝo de ĉeloj estis vidintaj, ke en la ĉelaj nukleoj, fadensimilaj strukturoj aperas, multobliĝas, disiĝas kaj post la dividiĝo denove malaperas. Tiujn strukturojn ili nomis kromosomo (ang. Chromosome – ĝia signifo estas kolora objekto ĉar ĝi facile per uzado de iuj substancoj koloriĝis). Sciencistoj trovis, ke kromosomoj sekvas regulojn kiuj la heredecaj leĝoj postulas. Du biologisoj, Boveri en Germanio kaj Sutton en Usono skribis artikolojn kaj en ili proponis koromosomojn kiel transportantoj de la heredecaj informoj. Tuj la nombro de kromosomoj en ĉeloj de diversaj vivestuloj iĝis grava temo pri kiu sciencistoj ŝatis esplori. Jam en 1896 E. B. Wilson en artikolo estis skribinta; ĉiu specio de planto aŭ animalo havas neŝanĝeblan kaj karakterizan nombron da kromosomoj en siaj ĉeloj. Tiu nombro regule aperas dum dividiĝo en ĉiuj el ĝiaj ĉeloj. Sed eĉ antaŭ tio, oni estis jam provinta trovi nombron de kromosomoj en ĉeloj de vivestuloj. En 1882, Flemming publikigis pentraĵon de homaj kromosomoj en la epitelaj ĉeloj tiel kiel ilin li estis vidinta sub mikroskopo. Li nombris inter 20 kaj 28 kromosomojn en tiuj observoj. Sed tiu nombro ne estis konsentita de ĉiuj esploristoj. Wilson mem skribas; en homo la nombro de kromosomoj estas 16, kaj la cepo ankaŭ havas saman nombron de kromosomoj.

Nombri, nombri kaj nombri

En la lasta parto de la 19-a jarcento kaj la komencaj jaroj de la 20-a jarcento, sciencistoj pli interesiĝis trovi nombron de kromosomoj en plej granda nombro de specioj. Tiel botanikistoj kaj zoologoj kiuj konis citologiajn metodojn komencis krei grandajn listojn de nombroj de kromosomoj en tre diversaj animaloj kaj plantoj. La kulmino de tiu projekto estis kiam en 1949, Saĝiro Makino en Japanio publikigis grandegan liston en kiu aperis la nombroj de kromosomoj en 3317 specioj. Sed en tiu tempo por multaj specioj oni fidis observajn rezultojn de nur unu laboratorio aŭ nur unu teamo da esploristoj. Tiel multaj sciencistoj provadis krei pli grandajn listojn da nombroj anstataŭ trovi pli ĝustajn rezultojn. Malgraŭ tio ĉio, homo estis specio pri kiu interkonsento ne tuj okazis. Ekde 1882 ĝis 1912, diversaj esploristoj trovis diversajn nombrojn por kromosomoj en homaj ĉeloj. Jam ekde ĉirkaŭ 1910, la rezultoj de observoj komencis konverĝi al 24. Tamen en 1912, la belga citologo, Hans de Winiwarter prezentis strangan rezulton en kiu li estis trovinta 47 kromosomojn en viroj kaj 48 kromosomojn en virinoj. Unue oni provis pravigi diferencon inter tiuj kaj la antaŭaj rezultoj. Eĉ esploristoj proponis, ke ĉar la eŭropa citologo estis uzinta histojn de blankuloj kaj usonaj esploristoj uzis histojn de nigruloj, la diferenco estas pro diferenco inter tiuj du rasoj, sed pliaj eksperimentoj pruvis, ke tio ne estis ĝusta. Evidentiĝis, ke de Winiwarter estis uzinta pli konvenan metodon por pretigi siajn provpecojn. Malgraŭ tio, kun optikaj mikroskopoj de la epoko ankoraŭ estis malfacila trovi nombroj de kromosomoj en ĉeloj.

Ĉu neniu kapablas nombri?

Theophilus Shickel Painter, estis profesoro de citologio en la universitato de Teksaso. Li ripetis eksperimentojn de De Winiwarter kaj studis la nombron de kromosomoj en homaj ĉeloj. En sia unua artikolo en la revuo Science en 1921, li menciis la nombron 46 (viroj kaj virinoj same). Sed strange post du jaroj, en 1923, li deklaris, ke liaj studoj montras la plejeblan ĝustecon de la nombro 48. Scienca debato okazis inter De Winiwarter kaj Painter. De Winiwarter opiniis, ke homo havas XO seksan sistemon, laŭ kiu virinoj havas iun pluan kromosomon X kaj viroj ne havas tiun kromosomon (diferenco inter nombro de kromosomoj en viroj kaj virinoj). Aliflanke Painter opiniis, ke homo havas XY seksan sistemon; virinoj havas du samajn X kromosomojn dum viroj havas unu X kaj unu Y kromosomojn (tiel la nombroj de kromosomoj en la ambaŭ seksoj devas esti samaj kaj paraj). Kelkaj historiistoj opinias, dum De Winiwarter proponis la nombrojn 47/48, Painter por koncentri sin sur tiu debato rilate la seksan sistemon nekonscie elektis la nombron 48 (kiu almenaŭ kongruis kun unu el nombroj proponitaj de De Winiwarter) anstataŭ 46. Tiu debato inter la du esploristoj daŭris ĝis 1930. En 1930, Painter kolektis rezultojn de studoj faritaj de diversaj esploristoj krom si mem, kaj konkludis, ke ili konfirmas liajn rezultojn. Kvankam De Winiwarter rezistis tiun konkludon, sed la komunumo de sciencistoj pli kaj pli akceptis rezultojn de Painter.© Nature, Kromosomoj en homo

Kvardek ses

Depost 1930 ĝis 1950-aj jaroj malmultaj citologoj revenis studi homajn kromosomojn. Tamen post la dua mondmilito la situacio de la scienca esploro draste ŝanĝiĝis. Se unuaj citologoj estis botanikistoj kaj zoologoj, kiuj interesiĝis determini diferencojn inter specioj, nun pli kaj pli da mediciniitsoj interesiĝis studi heredecon kaj ĝian rolon en okazo de malsanoj. Kombinaĵo de malnovaj metodoj kun nove trovitaj metodoj ebligis pli facile kaj pli distinge observi kromosomojn. Nun oni ne plu studis kolektivan ensemblon de kromosomoj kaj iliajn nombrojn sed pro medicinaj aplikoj interesiĝis studi ilin individue kaj aparte. En 1952 artikolo de T. C. Hsu estis unu el unuaj artikoloj en kiuj oni estis studinta longecon kaj formon de unuopaj kromosomoj. En 1956, Joe Hin Tjio kaj Albert Levan, en la universitato de Lundo en Svedio uzis la plej modernajn teknikojn de la epoko kaj trovis 46 kromosomojn en homaj ĉeloj. Post ili en la sama jaro (1956) Ford kaj Hamerton ripetis la eksperimenton kaj ili ankaŭ trovis 46 kromosomojn en homaj ĉeloj. Post tio, pli kaj pli studoj montris, ke la nombro 46 estas ĝusta. Distingiveco de novaj metodoj estis tiom alta, ke neniu eĉ provis refuti iliajn rezultojn. Tiel post preskaŭ 30 jaroj, eraro pri la nombro de kromosomoj en homo korektiĝis.

Kvankam la nombro trovita per Painter hodiaŭ konsideriĝas malĝusta, sed en sia epoko kaj konsiderante la celon pro kiu oni serĉis ĝin ne estis katastrofa. Hodiaŭ ni scias, ke se en ĉelo de iu homo la nombro de kromosomoj ne estas 46, tiam la persono suferas malsanon. Hodiaŭ por ni eĉ la strukturo de kromosomoj estas studebla kaj ni plu studas la nombron de genoj sur ili (33,800,000 kemiajn literojn kiuj konsistigas parton de nia heredeca informlibro nur sur la kromosomo numero 21). Sed ni devas scii, ke ĉiam eblas erari en la scienco.

Interesa artikolo pri la temo.

10 janv. 2008

Arkivo de la maldekstraĵoj (4)

  • Novembro 2008

Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.

  • Oktobro 2008

Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.

  • Septembro 2008

Italoj estas kuraĝitaj por uzi malpli da anglaj vortoj
Kultura organizaĵo petas por ke italoj malpli uzu la anglajn vortojn.
La plej konfuzaj trafiksignoj
Kiel konfuzi stirantojn?

  • Aŭgusto 2008

20 Plej belaj universitat-terenoj en Usono
Kelkaj el universitat-terenoj en Usono pli ol aliaj ravas. Jen 20 el ili.
Kanto por pli bone lerni la anglan alfabeton!
Lerni la anglan alfabeton per bildoj kaj kanto.

  • Julio 2008

La plej senvaloraj valutoj en la mondo
Monoj de kiuj landoj estas la plej senvaloraj?
Ĉu liberiĝo de ostaĝoj en Kolombio estis aĉetita?
Detaloj pri liberiĝo de ostaĝoj en Kolombio

  • Junio 2008

Maljuneco de herooj?
Kiel aspektos maljunaj superman, spiderman k.t.p.

  • Majo 2008
Kontraŭ ne anglaparolantoj en Usono "Faru la anglan oficiala lingvo"!
La vorto "Official" estas skribita "Offical".
Loĝantoj de insulo en Grekio kontraŭas uzon de la vorto Lesbo.
Lesbosanoj plendis kontraŭ uzo de la vorto Lesbian por nomi samseksemulinojn.

  • Aprilo 2008

Disfalo de la plej bazaj reguloj de la moralo en la okcidento.
Por gajni monon ĝis kie ŝi konfesos?
Intereso pri vestaĵo de la germana Kancelierino
Tiel ŝajnas, ke dekoltita vestaĵo de s-ino Merkel ŝokis iujn!
Virinoj subskribu siajn konsentojn por seksumi en kontrakto
Bona ideo por preventi falsajn akuzojn kontraŭ viroj pri seksperforto.

  • Marto 2008

"Pardonnez-moi, monsieur", Marie Antoinette al sia ekzekutonto!
La plej lastaj eldiraĵoj de famaj homoj.
En la BlankaDomo oni omaĝis Novruzon
HaftSin-tablo en la usona prezidenta loĝejo.
30 mirindaj eklezioj en la mondo
30 eklezioj ĉirkaŭ la mondo kun interesaj arkitekturaj aspektoj.
Kreinto de Spaco 2001 forpasis
Verkisto de sciencfikciaĵoj, Arthur C Clarke [pr. Artur C. Klark] forpasis.
Belvstitaj francaj politikistinoj
Tio estas spektaklo de modo!
Kiom da tempo por seksumado?
Esploristoj opinias, ke estas pli bona se seksuamdo daŭras inter 7 ĝis 13 minutoj!
Grandaj mamoj kaj pruvo de senkulpeco!
Japana sinjorino pro siaj grandaj mamoj gajnis proceduron.

  • Februaro 2008

Itala sinjorino kiu kantas perslingve.
Tiu itala sinjorino kantas amkantaĵon perslingvan.
5 malsukcesaj edziniĝopetoj!
Kial ĉiam viroj devas peti? Tio ne estas justa!
Ekzemplo de familio tra 25 jaroj
Kiel dum 25 jaroj iu familio evoluas?
Frizstilo de sinjorinoj kaj ekonomio!
Frizstilo de japanaj sinjorinoj indikas pri situacio de tiulanda ekonomio.
Ĉarlio mordas min!
La plej aminda formo de la britangla akĉento.
Teleaĉeti picon en la jaro 2010
Kiel ege facila alirebleco al informoj estonte minacas niajn vivojn?

  • Januaro 2008
Kiromancio pri Mahmud Ahmadineĵad
Provo por kompreni la iranan prezidenton per okultaĵoj!
Surrete trovi integralojn de funkcioj
Tre interesa interreta servo por studentoj kaj kalkulfarantoj
Bibliaj rakontoj tra okulo de guglotero
Retservo Google Earth montras bibliajn rakontojn.
Disertaĵo de Luis Pasteur
Doktoriĝa disertaĵo de la franca fama sciencisto.
Gramatika eraro de la prezidento
Kiel la usona prezidento faras tian gramatikan eraron?
Testo de inteligento!
Amuza

9 janv. 2008

Demandoj

Simboloj de du partioj en Usono
Mi trovis alian aferon en la mondo pri kiu ju pli mi legas, ĝin mi des malpli komprenas. Tio estas elekto de prezidento en Usono. Unue ĉu iu povas klarigi kial la fondintoj de Usono konsideris tian politikan povon por prezidento (miaopinie tro granda)? Ĉu ekde la komenco la afero estis la sama? Ankaŭ mi tre ŝatas scii, tiam kiam Usono kreiĝis (kiel sendependa ŝtato), ĉu ĝiaj fondintoj havis ian modelon en siaj mensoj por la registaro? Mi scias, ke tiuj unuaj politikistoj en Usono profunde admiris Francion pro ĝia granda revolucio(*). Sed la regadsistemo en Usono tute ne similas al tiu en Francio (en Francio prezidento kaj ĉefministro dividas la povon). Ĉu la antikvaj Romio aŭ Grekujo povas esti modelo de fondintoj de Usono? Ĉu iu scias respondojn de tiuj demandoj?

Pri bildo: En Usono ekzistas du ĉefaj partioj; la demokrata kaj respublikana. Simbolo por la respublikana partio estas elefanto kaj tiu de la demokrata partio estas azeno.

Korektigo (*): Skatĉjo skribis, ke la granda revolucio en Francio okazis post sendependiĝo de Usono.

5 janv. 2008

Pigreco kaj hipoteko

Muzeo ĉirkaŭ la temo de pigreco! Tiu muzeo estas en la ĉefurbo de Kolombio, Bogoto. Mi ne scias, ĉu nia amiko Luis Guillermo iros viziti ĝin aŭ ne. Ĉiuokaze kara amiko, se vi iros kaj ne tentiĝos per la temo de tiu ĉi muzeo(!), ni atendos vian raporton.

La societo de la amerika dialekto (ang. American Dialect Society) elektis la vorton "subprime" kiel la angla-amerika vorto de la jaro 2007. La organizaĵo kiu estas fondita en 1889, havas komision por studi la anglan lingvon en la nordameriko (kvankam ofte kiam usonanoj parolas pri la nordameriko ili fakte nur intencas diri Usono). La vorto subprime [pr. sabprajm] kiu laŭvorte signifas "malpli ol ideala situacio aŭ valoro" estas termino kiu uziĝis por mencii hipotekojn kiujn financaj firmaoj precipe donis al personoj kun malbona kredito. Tiu vorto precipe populariĝis kiam tia faro rezultigis financan krizon en Usono. La societo priklarigas, ke ili nur rekonas vortojn kiuj en iu jaro trovas popularecon, sed tio ne signifas, ke ili rekomendas tiujn vortojn.

4 janv. 2008

Virtuala ne reala

Tiu dua vivo [ang. Second Life] estas interesa afero. Jam esperantistoj havas sian lokon en tiu virtuala mondo. Ili okazigas kursojn, kongresojn kaj interŝanĝojn. Lastatempe eĉ usonaj esperantistoj proponis, ke oni establu E-USA-an Centran Oficejon tie (kiel la reala mondo por establi oficejojn en la dua vivo oni devas elspezi monon kaj virtuala mono en la dua vivo kostas realan monon - kvankam ne tro). Kompreneble esperantistaro ne estis la unua grupo kiu konsciiĝis pri potencoj de la dua vivo kaj la interreta virtuala mondo. Svedio estas la unua lando jam establinta sian ambasadejon tie. Lastatempe mi legis, ke iuj estas kreintaj virtualan Mekkon (sankta pilgrimejo de islamanoj) tie. La kreintoj per tiu rimedo instruas ritojn de la islama pilgrimado. Interese la virtuala Mekko tre rapide tuj post sia establiĝo estas atakita per iuj.

P.S: Jen raporto pri juda templo en la dua vivo. Mi estas certa, ke oni ankaŭ trovos sanktajn lokojn de aliaj religioj en tiu virtuala mondo.

2 janv. 2008

Pri scienco kaj sciencistoj

Iu biofizikisto parolas pri la fiziko por biologoj kaj pri la biologio por fizikistoj, tamen kiam li renkontas alian biofizikiston, ili nur parolas pri belulinoj!
Nekonata aŭtoro,

ang. A biophysicist talks physics to the biologists and biology to the physicists, but then he meets another biophysicist, they just discuss women.

Scienca esploro estas tio, kiun mi faras kiam mi ne scias kion mi faras.
Esploristo pri la raketa teknologio, Wernher Von Braun [pr. Verner fon Braŭn, 1912 - 1977).

ang. Research is what I'm doing when I don't know what I'm doing.

1 janv. 2008

Nova jaro kaj propono por ludo

Ĉi tie en Kanado ni havas plurajn hordaŭbojn. Tie kie mi loĝas (en Toronto) jam komenciĝis la jaro 2008. Mi esperas jaron plene de paco, amo kaj sukceso por vi, karaj legantoj, kaj ĉiuj bonaj homoj ĉie ĉirkaŭ la mondo. Mi ankaŭ deziras inviti tiujn el vi, kiuj havas siajn proprajn blogojn al iu interreta ludo. La ludo estas simpla; elektu kvin eventojn (aŭ temojn) kiuj okazis dum la pasinta jaro 2007 kaj laŭ via opinio estas tre gravaj. Nun skribu ilin. Mi mem komencas la ludon. Miaopinie la jenaj eventoj en la jaro 2007 estis tre gravaj:

1 - Naturaj katastrofoj kaj sciencaj raportoj pli konsciigis la publikon pri danĝeroj kiuj minacas nian vivomedion kaj la planedon. Pli ol ĉio, plivarmiĝo de la tero trovis novan gravecon. Laŭ lastatempaj opinisondadoj por kanadanoj ĝi estas la plej grava afero kaj ili deziras ke la kanada registaro faru ion pli ĉi rilate. La venonta jaro 2008 estos la internacia jaro de la planedo tero kaj oni esperas, ke helpe de scienco ni lernu eĉ pli pri nia loĝplanedo.

2 - Malgraŭ iuj ekonomiaj problemetoj en Usono, tamen Kanado ĝuis relative bonan ekonomian situacion. Por la unua fojo dum jaroj la kanado dolaro valoris pli ol la usona dolaro. Ekonomio de la lando estas tiom bona, ke eĉ ĉe la fino de la jaro la registaro malpliigis la aĉetimposton kaj faris ĝin 5%.

3 - Laŭ mia opinio, la konferenco en Annapolis (en Usono) por fini la konflikton en la mezoriento estis grava okazaĵo. Kvankam la vojo al paco estas longa kaj malfacila, tamen mi esperas, ke baldaŭ ni vidos pacon inter Israelo kaj ĝiaj najbaroj.

4 - Mi alte taksas aperon de la komputila ludo Halo 3 (sur la ludaparatoj XBOX-360 - pr. Iksbaks 360). Ĝi montris altnivelecon atingintan pri teknologio de la komputilaj ludoj. La venontaj jaroj ni vidos pli realsimilajn komputilajn ludojn kaj ili okupos pli grandan parton en nia ĉiutaga vivo. Nur mi ne estas certa, ke ĉu tio estos bona aŭ malbona (mi esperas, ke tio estu bona).

5 - Ni devas vidi kio okazos en Irako, Afganio kaj la regionoj de mezoriento kaj Sud-Azio (post murdo de s-ino Bhutto - pr. Butoŭ). Ĉiuokaze Usono nun estas tie kaj mi opinias, ke granda parto de la estonteco de la homaro determiniĝos pere de eventoj kiuj okazis kaj okazos en tiu parto de la mondo. Ni esperu, ke ili estu direkte al pliboniĝo.

La jaro 2008 estos 100 jariĝo de UEA kaj grava por esperantistoj.