30 mars 2008

Pri raportoj kaj eventoj

Okaze de ĉiu evento, la ambaŭ raportisto kaj la ricevanto de infromoj interagas laŭ siaj nekonsciaj prijuĝoj kaj preferoj. Tiel raportoj pri neniu evento kreiĝas en vakuo (kaj absoluta senpartieco). Tie pri ĉiu novaĵinformo ekzistas faktoj kiuj esprimiĝas kaj maniero de tiu esprimo. Malantaŭ ĉiu esprimita momento de iu evento ekzistas iu ne tute esprimebla kunteksto. Mi unuafoje legis pri tio en artikolo kiu studis rolon de informomedioj dum eventoj kiuj en Anglujo okazis en epoko de s-ino Thatcher [pr. Taĉer] kaj rezultigis subpremon de protestoj fare de tieaj minejaj laboristoj. Artikolo priklarigis, ke emocian efikon de televidaj raportoj dependis al vidangulo de kamerao. Se ĝi estis apud policanoj kiuj estis sur ĉevaloj kaj montris protestantojn el ilia vidangulo tiam faroj de tiuj protestantoj ŝajnis violentaj. Kvazaŭ ili estis ribeluloj. Se kamerao rigardis el vidangulo de protestantoj kaj montris policanojn tiam faroj de polico ŝajnis brutalaj kaj ekstremaj.

Multaj pensas, ke kun progreso de teknologio nia rilato kun raportoj estas ŝanĝitaj. Iusence tio ne estas vera; la progreso de teknologio nur estas disponiginta pli grandan nombron da informkanaloj. Sed aliflanke la pli granda nombro da informkanaloj estas ankaŭ ŝanĝinta socian etoson en kiu la informoj cirkulas kaj impresas. Niatempe la ricevanto de informoj ankoraŭ mem elektas inter informkanaloj kiujn li/ŝi deziras ricevi kaj tiun version de eventoj kiun li/ŝi pli inklinas konsideri vera (aŭ pli valida). Malgraŭ tio ĉio, la disvastiĝo de la interreto estas kreinta novajn eblecojn rilate ricevadon kaj percepton de informoj. Kvankam la interreto eble ne kapablos tute forigi distorditan prezenton de la realaĵoj, tamen ĝi eble faras tion pli malfacila.

Unuafoje israelaj blogistoj sukcesis efike uzi tiujn novajn eblecojn por defii iun version da eventoj. Mi mem, kiel multaj aliaj, ricevis grandan impreson kiam vidis foton kiu montris israelajn infanojn dum ili skribas mesaĝojn sur bomboj. Pri tiu foto, kaj kunteksto en kiu ĝi estis kaptita la kanada-israela blogisto Lisa Goldman skribis komentarion. Pliposte iuj israelaj blogistoj montris, ke iu novaĵagentejo estas prilaborinta iujn fotojn por montri fumon kaŭze de iu atako pli granda. Dum la lasta milito en Libano, ili provis montri kelkajn aberaciojn kiuj ekzistis en raportoj venintaj pri eventoj. Lastatempe ili eĉ sukcesis pruvi, ke meze de tago Hamaso estas okazinta kunsidon en mallumo (fermante kurtenojn de fenestroj) por impresi la publikan opinion kontraŭ israelo.

En tiu nova formo de batalo, ĉio temas pri angulo laŭ kiu iu evento prezentiĝas kaj tiun flankon de la okazaĵo kiu devas pli impresi. Ankaŭ sufiĉas montri nur kelketajn aberaciojn, distordiĝojn aŭ malprecizaĵojn por grave difekti kredeblecon de la alia flanko. Ekzemple kiam oni montris, ke malgraŭ ŝia atesto s-ino Clinton fakte neniam estis celo de pafado en Balkano, tiam ŝia kredebleco grave mlpliiĝis.

Kvankam ankoraŭ ĉefe gravas tiun version kiun la persono pli emas kredi, tamen hodiaŭ estas pli facila esploreti kaj trovi aliajn versiojn pri okazaĵoj. Ekzemple kiam nia amiko Luis laŭdis armean operacion kontraŭ la ribeloj Farc, mi interesiĝis kaj sur blogoj iomete pli serĉis ĉi-rilate. Kompreneble nenio ŝanĝas tiun fakton, ke la agoj de Farc estas terorismaj krimoj. Sed ekzemple oni trovas, ke en Kolombio ekzistas aliaj krimuloj nome nigraj agloj (ang. black eagles) kaj dekstremaj murdrotoj (ang. dead squads) kiuj subtenite (aŭ eble ignorite) de la armeo faras krimojn kaj ne puniĝas.

Pri Ĉinio kaj tumultoj en Tibeto ankaŭ iuj blogistoj montras indikojn kiuj atestas pri iuj aberacioj en tiu versio kiun diras la okcidentaj informomedioj. Ekzemple CNN tondas foton por ne montri personojn kiuj ĵetas ŝtonojn al la ĉinaj soldatoj. Aŭ BBC montras foton de ambulanco sed en teksto priskribas tion kiel armea transportilo. Aŭ fotoj kiuj montras nepalajn policanojn dum ili arestas tibetajn protestantojn en tiu lando, sed foto tiel impresas kvazaŭ la evento estas okazita en Ĉinio mem. Malgraŭ tio ĉio, en multaj el tiuj fotoj kaj raportoj neniu mensogas aŭ diras falsaĵojn sed ankoraŭ prezentas eventojn laŭ sia preferata vidangulo (kaj celante krei iun specifan tipon da reago). Pri tiaj distordiĝoj en versio rakontita de la okcidentaj informomedioj oni eĉ raportis en CBC en Kanado. Tamen tiuj novaj eblecoj ankoraŭ funkcias kiel duflanka tranĉilo kaj povas ankaŭ montri malveraĵojn, aberaciojn kaj distordiĝojn de la versio kiun la alia flanko rakontas.

28 mars 2008

Usono en Afganio

Logiko diras, ke des pli rapide la afgana armeo mem kapablos efike trakti la minacon de Al-Kaido (kaj aliajn minacojn), ju pli rapide okcidentaj soldatoj ne plu riskos siajn vivojn en tiu lando. Usono estas la ĉefa potenco en Afganio kaj multaj aferoj tie okazas laŭ zorgo de Usono. Do oni povas naive atendi, ke Usono sufiĉe bone ekipu la afganan armeon, ĉu ne? Nu ne! Entreprenito kiu sub komisio de la usona registaro devis sendi municiojn al Afganio estas sendita malnovajn municiojn (pli ol 40 jaraĝajn) ĉefe konstruitajn en Ĉinio kaj laŭ spertulo tute kadukaj! Stranga? Tute ne!

Horo de la tero

Horo de la teroMultaj opinias, ke ĉar moderna homo pli kaj pli apogas (supozeble devas apogi) sur sia racio, do senracia obeado de religieskaj kredoj trovas malpli gravan lokon en la moderna vivo. Miaopinie tio ne veras. Moderna homo ankaŭ kredas je siaj religioj severe obeitaj. Moderna homo ankaŭ diservas siajn diojn. Iam homoj faras la sciencon (aŭ tion kion ili konsideras la scienco) sia religio. Iam tio estas la naturo, vivmedio kaj la terplanedo. Mi mem neniam estis bona sekvanto de religioj ĉu antikvaj ĉu modernaj. Tamen mi sekvas kelkajn sociajn ritojn de tiuj religioj ĝis tiam kiam ili ne nocas vivon, sanon kaj ĝojon de homoj. Kompreneble tiu sekvado ne estas ia obeado.

Kiam oni parolas pri ritoj, oni ofte pensas pri ritoj de antikvaj religioj. Sed moderna homo ankaŭ havas siajn ritojn. Unu el tiuj ritoj kiujn mi ĉi-jare intencas sekvi estas horo de la tero. Morgaŭ je la 8-a horo posttagmeze, oni malŝaltos elektrajn lumojn kaj dum unu horo agas celante malpliigadon (sed ne nuligadon) de malbonaj efikoj kiujn lia/ŝia vivo havas sur la vivmedio. Nu! Tio estas tre svaga nocio. Kio estas malbona efiko kaj kiam niaj agoj povas preventi ilin? Ĉiuokaze ĉi-rilate mi ne intencas agi tute racie, rigore kalkulante kaj kiel sciencisto. Mi partoprenas tiun socian iniciaton nur ĉar mi sentas, ke ĝi estas utila (eble iomete pro miaj emocioj kaj iomete pro miaj sciencaj lernitaĵoj). Kial ne?

Feliĉe mia loĝurbo, Toronto, estas inter malmultaj grandaj urboj kiuj oficiale apogas la iniciaton. Mi nur pensis, ke se oni volas malŝalti elektran lumon por bruligi kandelon, tio ne estas ege viv-medi-kongrua ĉar la kandelo ankaŭ estas hidrokarbonaĵo kaj ĝia bruligo kaŭzas elsendon de karbondioksido al atmosfero. Tial mi decidis ne bruligi kandelon, sed ankoraŭ ne estas trovinta solvon por ne resti en mallumo.

Ankaŭ rigardu ĉi tien.

27 mars 2008

Pri Tibeto

Iam la eksprezidanto de UEA, s-ro Corsetti provokis grandegan koleron de iuj esperantistoj defendante la t. n. ĉinan okupacion de Tibeto. Mi tamen, ne intencas fari tiun eraron kaj mem havas seriozajn kritikojn pri respekto de homaj rajtoj per la ĉina registaro. Antaŭ nelonge kiam mi rigardis debatojn pri la situacio de Tibeto sur la interretaj forumoj, mi trovis, ke por plejparto de ĉinaj legantoj, la afero kaj argumentoj de okcidentanoj tiurilate estas tute nekompreneblaj. Mi demandas min, ke ĉu vere debato (precipe flanke de la okcidentaj informomedioj) temas pri homaj rajtoj de tibetanoj? Kial ekzemple kurdoj, nordirlandanoj kaj eŭskoj nomiĝas separatistoj kaj tibetanoj subpremitoj? Kial la okcidento tuj rekonas sendependecon de Kosovo sed rifuzas rekoni tiun de Abĥazio? Pro kiu kialo Irano (tute prave) nomiĝas diktatura sed Saud-Arabio ne?

Mi komprenas ĉinojn ĉar multaj persaj irananoj ankaŭ ne deziras, ke Azerbajĝano (nomo de provinco en Irano ĉefe loĝata de turklingvanoj kaj ne tiu sendependa lando kiu havas la saman nomon) iĝu sendependa de Irano aŭ kurdoj konstruu sian propran landon. (samtempe mi komprenas iranajn turklingvanojn kaj kurdoj kiuj deziras sendependiĝon). Nur supozu, ke Ĉinio forlasus Tibeton (kompreneble neimagebla). Ĉu ĝi sub regado de Dalai Lamo iĝus la plej demokrata lando de la regiono? Ĉu ĝi tuj prosperus? (bedaŭrinde EU ne povus akcepti ĝin kiel sia ano). La okcidento bone scias, ke Ĉinio ne facile forlasos Tibeton.

Malgraŭ tio ĉio, por mi mem estas plej grava honesta defendado de homaj rajtoj ĉie, ĉiam kaj antaŭ ĉio alia. Bedaŭrinde Ĉinio pli malbone ol la okcidento malrespektas la homajn rajtojn kaj pro tio, mi ne ŝatas ĝian regadsistemon (kaj tion kion ĝi faras en Tibeto).

25 mars 2008

Problemo por Raporto.info

Kelktempe mi ne povas konektiĝi al la retejo Raporto.info. Ĉu iu scias kio estas okazinta?

Duboj kaj memfido

La problemo de nia mondo estas tio, ke la stultulo estas tute memfida kaj la inteligentulo plena je duboj.

La granda brita filozofo, Bertrand Russell [pr. Bertrand Rasel - 1872 - 1970].

22 mars 2008

Pri la aŭtomobiloj

Nia germana amikino Karulin de tempo al tempo skribas pri ŝiaj aventuroj rilate atingon de stirpermesilon. Jen mia rakonto pri la afero; En la lasta jaro de mezlernejo (antaŭ eniri universitaton) mi atingis la necesan aĝan kondiĉon kaj komencis proceduron por atingi mian stirpermesilon (en Irano oni devis esti 17 jara por fari tion). Post unu teoria ekzameno kaj du ekzamenoj pri praktikaj scipovoj (la unua estis malsukcesa - strange la dua ekzameno estis eĉ pli malfacila ĉar la malantaŭaj radoj de la aŭtomobilo estis sur glacio, sed mi sukcesis kontentige ekmovigi ĝin) mi ricevis stirpermesilon. Bedaŭrinde nia familio ne havis monrimedojn necesajn por aĉeti aŭtomobilon kaj malsimile de multaj el miaj amikoj, mi neniam kondukis aŭtomobilon en Irano (niatempe en Irano oni ofte ne povis lui aŭtomobilojn). Dum mia loĝado en Francio kaj Svedio mi neniam sentis bezonon por havi stirpermesilon kaj konduki aŭtomobilon tie. En Eŭropo kiam vi loĝas en grandaj urboj (mi ĉefe loĝis en Parizo kaj Stokholmo), vi praktike povas atingi ĉiun parton de la urbo eĉ multajn partojn de ĉirkaŭurboj per publika transporto (urba trajno, aŭtobuso, tramoj kaj metroo). Tie mi neniam sentis mankon de persona aŭtomobilo.

Kulturo de aŭtomobilojEn Nordameriko la afero estas alia; ekde la komenco eĉ en Montrealo kiu havas pli efikan publikan transport-sistemo mi sentis bezonon por persona aŭtomobilo. Amiko diris al mi, ke en Usono tiu bezono al persona aŭtomobilo estas eĉ pli sentebla. Tie por iri al laborejo, lernejo kaj eĉ por aĉeti manĝaĵojn oni bezonas aŭtomobilon. En Toronto, dum la unua jaro mi loĝis en parto de la urbo kiu ne estis ege atingebla per la publika transport-sistemo. Tie eĉ por aĉeti ĉiutagaĵojn mi devis plani longtempe antaŭ. Finfine mi decidis akiri mian stirpermesilon (mia irana stirpermesilo jam estis eksvalida kaj eĉ se ĝi estus ankoraŭ valida ĉiuokaze mi devus pasigi proceduron por ricevi kanadan stirpermesilon). En Ontario (en Kanado ĉiu provinco havas sian propran leĝon ĉi rilate) post pasigi teorian ekzamenon oni ricevas stirpermesilon de tipo G1. Per ĝi oni povas komenci praktikon kaj devas esti ĉiam akompanata de sperta kondukanto (aŭ instruisto). Unu jaro post ricevi la stirpermesilon G1 (se oni pasigas oficiale rekonitan stirkurson, post 8 monatoj) oni rajtas pasigi praktikan ekzamenon kaj sukcesante tion ricevi stirpermesilon G2. Per tiu permesilo oni povas plu konduki sen akompano. Mi nun havas mian stirpermesilon G2, kaj planas, se ebla, aĉeti aŭtomobilon. Unu jaro post ricevi la stirpermesilo G2, la posedanto rajtas pasigi alian praktikan ekzamenon kaj ricevi sian stirpermesilon G. Post tio ne plu necesas pasigi alian ekzamenon (krom por vidkapablo kaj sano).

Mi ne volas diri, ke aŭtomobila kulturo estas nur nordamerika fenomeno. En Eŭropo ankaŭ multaj familioj havas plurajn aŭtomobilojn (por ĉiu el la gepatroj kaj plenkreskaj infanoj). Ankaŭ multaj grandaj produktantoj de aŭtomobiloj estas eŭropaj. Tamen sinteno rilate aŭtomobilojn en Eŭropo kaj Nordameriko estas malsamaj. Tion oni trovas en verkoj de usonanoj mem ekzemple la librojn “nacio sur radoj: la aŭtomobila kulturo en Usono depost 1945” [ang. A Nation on Wheels: The Automobile Culture in America Since 1945 - Mark S. Foster - ISBN 978-0155075429] kaj “Nacio de asfaltoj” [ang. Asphalt Nation - Jane Holtz Kay - ISBN 978-0520216204]. Min ege impresas tiu kulturo kiu disvolviĝas ĉirkaŭ aŭtomobilo. Rilato de nordamerika viro kun sia aŭtomobilo ŝajnas (aŭ eble sajniĝas) iel ama (eble iomete erota). Iel vireco, sukceso kaj bonfarto de persono asociiĝas al (posedo de persona) aŭtomobilo. Sed eĉ ideologia radiko de tia sinteno rilate aŭtomobilojn estas interesa. Mi trovis aparte interesa tiun eseon de la svisa dramverkisto Friedrich Dürrenmatt [pr. Fredriŝ Durenmat]. Kvankam tie la verkisto uzas aŭtomobilon kaj komparas ĝin kun fervojo nur kiel alegorio, tamen mi trovis sufiĉe trafa tiun ascoiadon de aŭtomobilo al libereco kaj trajno al justeco. Kvankam hodiaŭ en Nordameriko eĉ malpli riĉaj homoj ankaŭ povas posedi aŭtomobilojn, tamen mi trovas asociadon ankoraŭ valida. En Nordameriko posedi personan aŭtomobilon iel signifas, ke vi estas libera laŭvole iri al aliaj lokoj kaj fari ĉion kion vi deziras, iel transcendi lokajn kaj tempajn limojn (kaj mi naive neniam kapablis kompreni tiun intereson por pli grandaj kaj pli potencaj aŭtomobiloj ĉi tie). Tio estas nordamerika vivmaniero. Ĉi-tie ĉio estas planita por akordi ĝin. Loĝejoj estas malproksimaj de lernejoj, laborejoj kaj vendocentroj. Ŝtatoj ne elspezas sufiĉan monon por la publika transport-sistemo. Kaj finfine la loĝantoj ĝuas liberecon danke al la kulturo de aŭtomobilo.

21 mars 2008

Komputila aventuro (2)

Unua skribaĵo sur mia tabuleta komputilo
Kiel mi skribis antaŭe mi provas funkciigi linukson sur mia tabuleta komputilo. Longtempe libera tempo mankis al mi kaj mi ne kapablis fari multon pri la komputilo kaj linukso sur ĝi. Hodiaŭ ĉi tie en Kanado ni ĝuas ferion (preter tio ĉio, mi deziras ĝojan feston de Pasko al ĉiuj amikoj) kaj mi havis tempon por labori iomete sur la komputilo. Unu el avantaĝoj de tabuletaj komputiloj estas tio, ke la uzanto kapablas skribi sur la ekrano same kiel li aŭ ŝi skribas sur papero. Longtempe tiu ebleco de mia komputilo ne ĝuste funkciis sub linukso. Finfine hodiaŭ mi sukcesis solvi la problemon kaj pliposte mi skribos kiel mi faris tion. Ŝajnas ke nun mi kapablas skribi sur ekrano kiel oni skribas sur papero. Jen mia unua skribaĵo sub linukso (Ubuntu 7.10 Gusty Gibbon). Mi skribis ĝin per la programo Xournal. Bedaŭrinde ankoraŭ kamerao, sendrata retkonekto kaj kelkaj aliaj el eblecoj de mia komputilo sub linukso ne ĝuste funkcias, sed mi scias, ke aliaj estas funkciigintaj tiajn eblecojn. Tial mi daŭrigas mian strebon por solvi tiujn problemojn.

19 mars 2008

Komerco kun la diablo

Iu problemo de la kapitalismo estas tio, ke ĝi ne estas neŭtrala pri moralaĵoj sed nekongrua kun ili. Kiam oni diris, ke atingi (ekonomian kaj materian) profiton je ĉiu kosto devas esti la plej alta celo de la vivo, tiam iuj eĉ kapablos vendi siajn proprajn patrinojn, edzinojn aŭ eĉ filinojn por profiti pli. Interesa estas vidi kapitalistojn kiuj ne nur voras ordinarajn homojn sed iam eĉ batalas inter si mem.

Dum la germana kancelierino, sinjorino Angela Merkel prelegis en Kneset [la israela parlamento] kaj anoncis neceson por pli severaj sankcioj kontraŭ la islama respubliko en Irano, ĉirkaŭ la sama tempo oni lernis, ke germanaj firmaoj estis profitintaj pro eksporto de torturaparatoj al tiu lando. Feliĉe la usona registaro lasis nenian moralan kredeblecon por si kaj kiam ĝi kritikis Svislandon pro ĝia giganta kontrakto kun la islama respubliko por importi gason, la svisa ministro pri la eksterlandaj aferoj respondis, ke "Svislando estas sendependa lando kaj havas siajn strategiajn interesojn". Unuvorte ili ne bezonas permeson de Usono por fari sian komercon!

Por la okcidento ne estas grava, ke la islama respubliko torturas aŭ murdas ĝiajn proprajn amikojn en tiu lando. Por la okcidento estas grava profito eĉ se trovante ĝin per komerco kun la diablo mem.

18 mars 2008

Feliĉan Novruzon

Feliĉan Novruzon 1387
Novruzo ne estas novjarfesto nur por irananoj. Ĝin oni festas ankaŭ en multaj landoj en la centra Azio (kiel Turkmenio, Taĝikio. Uzbekio, Kazaĥio kaj kirgizio) kaj ankaŭ en Azerbajĝano, Turkio, Afganio kaj iuj aliaj landoj. Jen por homoj en tiuj landoj kaj multaj aliaj ĉirkaŭ la mondo alia suna jaro iros baldaŭ finiĝi kaj iu nova jaro komenciĝos (plejparte je la 21-a de marto sed en Ameriko je la 20-a de marto). Mi sincere deziras ĝojan, prosperan kaj sukcesan novan jaron por ĉiuj el tiuj homoj kiuj serĉadas bonecon kaj strebadas laŭeble esti bonaj. Bonan novan jaron! La nova jaro estos 1387-a jaro de la (postislama) irana kalendaro kaj 3733-a jaro laŭ la zoroastra kalendaro.

Pri parto de la ceremonioj por la irana nova jaro Fifio estas skribinta ĉi tie, kaj alian parton Reza priskribas ĉi tie.

16 mars 2008

El Avesto (15)

Zoroastro
Denove estas tempo por prezenti alian tradukon de Avesto. Jen la dua verso el la dua kanto de la unua parto de Gathao:

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Ada taŝa geuŝ peresat aŝem kaca toi ratuŝ hjat him data ĥŝajanto hada vastra gaodajo cvaĥŝo, kem hoi uŝta ahurem je dregvodebiŝ aeŝemem vadajoit.

Kaj ĝia traduko estas:
Tiam la kreinto de la universo demandis Aŝa-on, kiun vi deziras iĝi savanto de la universo, ĝia protektanto kaj subtenanto de la dia ordo? Kiun vi deziras elekti kiel gvidanto por la mondo, kaj kiel persono kiu forpelu perforton, koleron kaj fiecon?

Tio estas la akto 2 el la kosma teatraĵo kies komencon ni vidis en traduko de la antaŭa verso. Tie ni vidis, ke Geuŝ-Urvana kiu estas simbolo de la vivanta parto de la universo plendis al Dio kaj petis por, ke Dio prezentu savanton al ĝi. Ĉi tie, Dio pridemandas opinion de Aŝa. Oni povas konsideri Aŝa-on kiel iu spirita estulo, sed kiel mi antaŭe tradukis en zoroastrismo, Aŝa estas la virtola kosma ordo. Ĉi tie, la kosma ordo ŝajnas pli adekvata. Do Dio konsideras la kosman ordon por elekti savanton por la mondo. En mazdaismo kompreni kaj obei tiun ordon estas grava. Kompreneble Dio mem estas kreinto de la kosma ordo, sed Dio faras siajn diaĵojn laŭ Aŝa (aŭ tio kiun Dio faras iĝas parto de Aŝa) kaj ankaŭ homoj devas strebi kompreni ĝin kaj agi laŭ ĝiaj principoj.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

15 mars 2008

Irananoj kaj ilia sindromo de stokholmo

helpo al sia propra turmentanto
Ne longe antaŭ, iu amikino tiel rivelis siajn observojn al mi; irananoj estas komplikaj kaj nekompreneblaj. Mi ne scias, ĉu tiu observo estas ĝusta aŭ ne. Se ĝusta, ĉu ni estas la nura nekomprenebla nacio en la mondo? Kaj kiom da tiu hereda komplikeco kultura mi kunportas kun mi mem?

Ĉiuokaze nun mi estas ege feliĉa, ke plu ne loĝas sub regno de la islama respubliko kiu establiĝis en Irano. Mi plu ne komprenas homojn vivantajn tie. Rigardu al tiuj du fotoj! La maldekstra foto montras sinjorinon kies vestaĵoj ne kongruas kun normoj diktitaj de la islama registaro. La alia sinjorino kiu estas oficiero de la religia polico provas aresti ŝin. Ĉu vi vidas, kiel la unua sinjorino petas savon? La dekstra foto montras, alian sinjorinon kies vestaĵoj estas same malkongruaj kun la registara normo kiel tiuj de sinjorino en la unua foto.

Sed ŝi hieraŭ voĉdonis en baloto por parlamento en Tehrano. Rezulto de la baloto? Venko de konservativuloj kiuj volas pli subpremi virinojn (kaj ankaŭ malrespekti aliajn homajn rajtojn). Eble tiu sinjorino intencis voĉdoni kontraŭ konsrvativuloj kaj malhelpi ilian sukceson, sed la rezulto de la baloto estis delonge decidita. Preskaŭ ĉiuj sciis, ke la baloto okazos sub kondiĉoj de vasta fraŭdo kaj falsado. Tiu sinjorino kaŭzis, ke nur la grado de la publika partopreno en la baloto montriĝu pli alta al la mondo. Ĉu irananoj suferas sindromon de stokholmo? Ĉu ili mem ne helpas siajn proprajn turmentantojn? Mi estas ege feliĉa, ke plu ne devas elteni tiajn spektaklojn.

14 mars 2008

Alia puĉo de Mikrosofto

Mi antaŭe skribis pri Mikrosofto [ang. Microsoft - pr. Mikrosaft] kaj ĝia plano por aĉeti la firmaon Jahuo [ang. Yahoo]. Ĝis nun, Jahuo estas rezigninta akcepti la proponon. Sed ĉu tio estis la nura plano de Mikrosofto por protekti kaj konservi sian pozicion en la mondo de komputilaj programoj?

SilverlightFakte sinteno de multaj uzantoj de komputiloj estas laŭeble eviti produktojn de Mikrosofto. Sed mikrosofto ne cedas. Ĝi per helpo de sia financa potenco ade produktas sistemojn kies detaloj ĉiam estas nealireblaj. Ĝi malhelpas prilaboron per aliaj pri tiaj sistemoj. Kaj ili ĉiam ne kongruas kun aliaj sistemoj. Kiam la komputila programlingvo Javo [ang. Java de la firmao Sun - pr. San] populariĝis, Mikrosofto kreis C#-on kaj ŝtopis funkciadon de Java-skribitaj programoj sur siaj sistemoj.

Sur la reto, la firmao Adobe kun sia legilo de dosieroj kun formato PDF kiu anglalingve nomiĝas "Adobe Reader" longtempe kaj potence ĉeestas. Krom tiu produkto, la potencan ĉeeston de la menciita firmao sur la reto ankaŭ helpas la teknologio Flash [pr. flaŝ] kiu ebligas krei interaktivajn retelementojn. Nun mi legis, ke Mikrosofto proponas la teknologion Silverlight [pr. silverlajt] por rivali la teknologion Flash. Mi ne estas certa, ke ĉu tiu sistemo ankaŭ estas uzebla sur linukso, tamen tiel ŝajnas, ke post ses monatoj ekde ĝia apero, ankoraŭ ekzistas malgranda intereso por ĝi. Mi demandas min, ke ĉu Mikrosofto pere de sia mono kapablos preterpuŝi maturan teknologio kiel Flash favore al Silverlight?

12 mars 2008

Malfacila elekto

Malfacila elekto
Malgraŭ sufiĉaj informoj kiujn tiuj du karaj sinjorinoj donas, mi ne kapablis elekti unu el ilin. Vi vidu, ke ĉu vi povas?

Sur iliaj T-ĉemizoj estas skribita (dekstre) mi murdas ĉion kiun mi fikas, (maldekstre) mi fikas ĉion kiun mi murdas.

Depost nun mi uzas la etikedon "plenkreskula" por disigi blogerojn kiuj laŭ mi estas maldecaj por malplenkreskuloj disde la aliaj. Mi esperas, ke tio iel aperos en la fluo de RSS kaj, ke mi ne mise prijuĝos maldececon de la blogeroj.

11 mars 2008

Granda paŝo antaŭen

Mi ankoraŭ studas detalojn pri tiu ĉi novaĵo en BBC (ankaŭ tie kaj ĉi tie), kaj devas konfesi, ke ankoraŭ ne estas bone kompreninta ilin. Tamen se mi estas sufiĉe kompreninta ĝis nun, tio kiun estas farintaj sciencistoj en Japanio estas grandega paŝo antaŭen en progreso de la scienco (kaj teknologio). Tiel ŝajnas, ke ili estas sukcesintaj konstrui elementojn de proceziloj el grandaj organikaj molekuloj (tiajn molekulojn kiuj estas same grandaj ekzemple kiel proteinoj sciencistoj kutime nomas makromolekuloj).

8 mars 2008

Ne nome de virinoj sed nome de homoj

Hodiaŭ, la 8-a de marto, estas internacia tago de virinoj. Pasintjare mi skribis blogeron okaze de tiu tago. Mi intencis ĉi-jare ankaŭ fari la samon sed poste mi decidis, ke eble tio estos la lasta fojo kiam mi skribos apartan blogeron por tiu tago. Fakte mi opinias, ke pli indas esperi alvenon de tago kiam oni ne plu bezonos dediĉi unu apartan tagon en la jaro por paroli pri problemoj de virinoj. Alvenon de tago kiam virinoj ne plu sentos sin ĉiam kiel viktimoj kaj viroj ne plu traktu ilin tiel. Mi eĉ lastatempe decidis ne plu doni mian seĝon en la aŭtobuso aŭ metroo al virinoj simple ĉar ili estas virinoj (gravedulinoj, maljunulinoj kaj handikapulinoj estas apartaj ĉar mi ankoraŭ ofertas mian seĝon ankaŭ al maljunuloj kaj handikapaj viroj). Ja nepre virinoj estas malsamaj de viroj sed diferencoj ankaŭ ekzistas inter viroj mem. Iuj viroj estas malpli altaj ol mi, iuj pli altaj. Iuj viroj estas malpli fortaj ol mi, iuj pli fortaj.

Tio ĉio ne signifas, ke mi ne plu sekse allogiĝos al virinoj. Sed tio ne estas kialo por trakti ilin kiel anoj de aparta kategorio de homoj. Ĉu ekzistas stultaj virinoj? Nepre ekzistas. Ĉu ekzistas malbonintencaj virinoj? Nepre ekzistas. Virineco ne aŭtomate faras ĉiujn virinojn preter kulpo, eraro kaj misfaro. Iam ili estas viktimoj kaj iam ne. Nur necesas konscii, ke ili ankaŭ estas homoj.

Mi esperas alvenon de tempo kiam oni ne plu parolu pri internacia tago de virinoj. Ne plu apartigu virinojn disde viroj. Ne plu konsideru ilin, kiel ĉiamaj viktimoj de maljusteco. Tiutempe oni eble nur omaĝu virinojn kiel patrinoj (same kiel oni omaĝu patrojn), kiel amatinoj (kiel eble ili ankaŭ omaĝu siajn amatojn), kiel laboristinoj (kiam oni omaĝas laboristojn), kiel instruistinoj kaj kiel flegistinoj. Mi esperas tagon kiam oni ne plu parolos pri virinoj nur ĉar ili estas virinoj.

Bedaŭrinde ĝis tiu tempo restas longa vojo. Bedaŭrinde ankoraŭ eĉ en progresita lando kiel Kanado ne estas multaj virinoj en la parlamento, kaj oni ne atendas baldaŭ vidi ĉefministrinon ĉi tie. Niatempe bedaŭrinde ankoraŭ estas necesa por ke, ses gajnintinoj de Nobelpremio asertu sian solidarecon kun batalo de iranaj virinoj cele al atingo de siaj plej bazaj rajtoj kiel homoj.

4 mars 2008

Kanada Oscar-o

El premioj kiujn diversaj nacioj dediĉas al la filmindustrio, eble la plej famaj estas la usona akademia premio (ankaŭ konata per la nomo Oscar - pr. Oskar) kaj la franca premio de la filmfestivalo en Cannes [pr. Kan]. Krom tiuj du premiaroj ekzistas aliaj prestiĝaj festivaloj kaj premioj por filmoj (ekzemple filmfestivaloj en Venecio kaj Berlino). Tamen mi suspektas, ke la karaj legantoj eble ne scias, ke en Kanado ankaŭ ekzistas nacia (kaj ne internacia) premiaro por filmoj. Ĝi nomiĝas la premiaro Genie [pr. ĝeni] kaj doniĝas per la akademio pri kanada kinarto kaj televido [ang. The Academy of Canadian Cinema and Television, fr. l’Académie Canadienne du Cinéma et de la Télévision]. Hieraŭ la 3-a de marto estis ceremonio por doni la 28-an serion de premioj Genie al elektitaj filmoj kaj artistoj. Kompreneble kontraŭe al la premioj Oscar aŭ Cannes tiu ceremonio ne faris multon da bruo ekster Kanado mem.

Usona alternativo

Eventoj kaj konfliktoj en latinameriko montras, ke en tiu regiono de la mondo la aferoj estas sufiĉe kompleksaj kaj meritas atenton por kompreniĝi. Lastatempe la kanada tv-korporacio CBC spektigis dokumentan filmon pri Fidel Castro [pr. Fidel Kastro] kaj la revolucio en Kubo. Mi persone trovis ĝin sufiĉe senpartia. Iu afero kiu kaptis mian atenton estis tio; eĉ akceptante tiun prijuĝon, ke Fidel Castro estas despota diktatoro, sed kio estas alternativa propono de Usono por Kubo? Ĉu iu reganto kiel Fulgencio Batista [pr. Fulĥensio Batista]? Lia tiraneco ne estas fikcio kaj li estis fervore subtenata de Usono. Ĉu Usono nuntempe proponas similajn alternativojn por Venezuelo kaj Ekvadoro?

3 mars 2008

E-planedo

Mi trovas tute pravaj, protestojn rilate enhavojn de blogoj kiuj aperas en e-planedo. Ankaŭ mi konsideras mian propran blogon tute maltaŭga por malplenkreskuloj. Cetere tio eblas, ke iuj ne ŝatas miajn blogskribaĵojn. Ĉiuokaze mi ne deziras fordoni mian liberecon por libere trakti aferojn aŭ meti erotajn bildojn sur mia blogo. Tial mi petas, ke oni forigu mian blogon for de e-planedo (mi ne petis aliĝon al ĝi, sed oni metis mian blogon tie).

P.S: La prizorganto de e-planedo sugestis, ke mi rekonsideru mian decidon. Mi konsentas, ke se li volas li konservu mian blogon sur e-planedo sed se iu el vi trovas iujn el miajn blogerojn maldecaj bonvole informu lin por ke li forigu mian blogon for de e-planedo.

2 mars 2008

Pensoj pri kosmo, vivo kaj inteligento

En studo de kompleksaj sistemoj, ĉu en la humanaj sciencoj (kiel la ekonomiko, sociologio aŭ politiko) ĉu en la naturaj sciencoj (kiel la fiziko, kemio aŭ biologio), sciencistoj iam parolas pri elaperantaj kvalitoj (ang. emergent properties, fr. propriétés émergentes – ankaŭ elaperanta fenomeno). Tio estas kvalitoj kiuj elaperas en sistemo sed iliaj kompreno kaj priskribo ne eblas per studo de unuopaj komponantoj de la sistemo kaj iliaj interagoj. Inter filozofoj kaj sciencistoj ankoraŭ ekzistas debatoj pri tio, ke kio vere estas elaperanta kvalito. Ankaŭ tiu demando restas, ke ĉu pro niaj limoj ni ne kapablas kompreni iujn kvalitojn de sistemo studante ĝiajn erojn aŭ tio estas pro iu pli fundamenta kialo. Kiel simpla ekzemplo por elaperantaj kvalitoj, oni povas mencii kolorojn; nocio de koloro por elementaj partikloj estas sensignifa, sed kiam tiuj partikloj formas atomojn kaj molekulojn, tiam ilia interago kun fotonoj kaŭzas aperon de koloroj. En kelkaj skoloj de la moderna fiziko tri gravaj fenomenoj kiuj konsideriĝas kiel elaperantaj fenomenoj estas:

  • La universo: laŭ iuj fizikaj teorioj nia materia universo estas kreita el aleatora fluktuo en la fizika vakuo (t. e. el nenio – bonvole ne demandu kiel kaj ne antaŭmetu metafizikajn demandojn – tio estas la moderna fiziko!). Tiel la universo estas elaperanta fenomeno.
  • La vivo: ĝin ne eblas tute kompreni studante molekulojn kaj aliajn komponantojn de vivaĵo. Neniu el tiuj partoj eĉ DNA-o aparte de la organismo ne montras kvalitojn kiujn ni konas por vivaĵoj.
  • La inteligento: ni ankoraŭ ne kapablas priklarigi kiel neŭroj kaj kemiaj reagoj en cerbo rezultigas inteligenton. Ĝi estas elaperanta kvalito de kompleksega sistemo kiun ni nomas cerbo.

Mi iam pensas pri tiaj aferoj (pli filozofia, nescienca pripensado). Lastatempe mi spekulativis, ke eble povas esti, ke iam elaperanta kvalito mem malhelpu ripetiĝon de similaj elaperoj. Ekzemple pri la universo, povas esti, ke post apero de la kosmo el tiu fizika vakuo, kaj rompiĝo de simetrio en la fortokampoj, la unuaj kondiĉoj tiel ŝanĝiĝis, ke ne plu eblas ripeti la eventon. Tio povas klarigi kialon de nia malkapablo por krei novajn universojn en laboratorio, aŭ ne trovi universojn similaj al tiu en kiu ni loĝas. Pri la vivo ankaŭ tiu hipotezo povas esti ĝusta; unue ĉirkaŭ la tero ne ekzistis ozona tavolo kaj tiel ultravioleta radio povis atingi ĝian surfacon. Tiuj radioj helpis formiĝon de unuaj molekuloj kiuj kreis vivajn organismojn. Sed la unuaj organismoj forĵetis oksigenon kiel malutilaj restaĵoj de sia metabolo. Kiam kvanto de la oksigeno en la atmosfero pliiĝis la organismoj evoluiĝis tiel kiel ili konsumas ĝin. Tamen la pliiĝo de oksigeno ankaŭ ŝanĝis kondiĉojn tiel kiel nun ni ne plu observas elaperon de vivaĵo el nevivaĵoj. Tio ĉio estas mia spekulativa hipotezo pri iuj elaperantaj fenomenoj. Ĉu la sama hipotezo povas esti aplikata al inteligento? Ĉu apero de unu inteligenta specio sur la tero malhelpis aperon de similaj inteligentaj specioj ĉi tie?... Tio al mi ŝajnas interesa demando.