29 avr. 2008

Fuŝa striko

Kiel persono kiu iam loĝis en Francio, mi estas jam vidinta multajn strikojn (en Francio strikoj estis parto de la ĉiutaga vivo. Tie oni plu ne miris pro ilia okazo). Tamen mi neniam estis vidinta fuŝan strikon kiel la lastatempa striko per laboristoj de la publika transporto en Toronto (en la angla the Toronto Transit Comission - TTC). Ĉi tie Sonja estas skribinta pri la afero (anglalingve).

Unue oni promesis, ke se interkonsento ne rezultos, oni avertos la publikon 48 horoj antaŭ komenco de ĉia striko. Finfine kiam laboristoj decidis ĉesigi laboron, ili faris tion post nur 90 minutoj kaj ĵaŭde vespere lasis pasaĝerojn sen adekvata vojaĝorimedo sur stratoj. Pro tio, tuj en la komenco ili perdis la publikan simpation. Post tio, en la provinca parlamento oni (unuvoĉe per ĉiuj politikaj partioj) pasigis ordonon por ke la laboristoj tuj rekomencu siajn laborojn, se ne ili severe puniĝos. La publiko ne nur plu ne simpatiis la laboristojn sed ankaŭ estis (kaj ankoraŭ estas) ege kolera kontraŭ ili. Tiel ili fuŝis allogi publikan simpation kaj fiaskis atingi la deziritan rezulton el sia ago.

Esperantisto kiel la maroka reĝo

Cindio notigas pri reago de la E-civito kontraŭ la retejo Ipernity, post falsa uzo de la nomo Giorgio Silfer en tiu retejo. Mi ne ege entuziasmas pri teoriaj debatoj aŭ praktikaj kvereloj rilate finvenkismon kaj raŭmismon. UEA-on kaj la E-civiton. Tamen leginte skribaĵojn kaj sekvinte sintenojn de s-ro Silfer, tiel al mi ŝajnas, ke li suferas ian formon de megalomanio. Eĉ la maroka reĝa familio komprenas kaj pardonas (post premoj de la civilizita parto de la mondo) personon kiu estis false uzinta nomon de iu el anoj de tiu familio sur la interreto (kaj eĉ ne kuraĝas malkonsili la retejon - ankaŭ la unua kondamno klare estis kontraŭ la homaj rajtoj). Iam oni fraŭdas por damaĝi alian personon. Tiam leĝo protektas la damaĝitan personon. Sed iam oni volas ŝerci, kritiki aŭ eĉ moki alian personon falsuzante nomon de tiu persono. Eble s-ro Silfer mem pli bone scias, ke kiel lia identeco estas fragila tiel ke eble multaj ne kapablos rekoni ĉeeston de li mem disde tiu de iu falspretendinto. Evidente tiu iluzio, ke t. n. konsulo de E-civito iel regas super aliaj esperantistoj estas tiom forta ĉe tiu sinjoro, ke li permesas al si, tiel senhonte konsili aŭ malkonsili pri iu afero al aliaj esperantistoj. Kontraŭ tiu konsilo, mi al amikoj de s-ro Silfer konsilas, ke ili ne plu nomu lin Konsulo kaj traktu lin kiel homo egale ordinara kiel si mem. Tio pli utilos por li.

27 avr. 2008

Nuda sur lito

La foto estas laboro de Michael Helms.

Nomo de la imperiesto arablitere

Tiu skribsistemo kiun ni nomas la araba skribsistemo estas rezulto de longa evoluo tra la historio. Ĝi kaj hebrea estas anoj de unu sama familio da skribsistemoj kiu nomiĝas semida. Ankaŭ oni notu, ke la araba skribsistemo ne estas surbaze de alfabeto. Ĝi estas surbaze de abĝado en kiu ĉiu skriba signo reprezentas konsonanton kaj la legantoj mem devas scii adekvatajn vokalojn necesajn por legi vorton.

En alfabetoj la skribaj signoj reprezentas konsonantojn kaj vokalojn. Tie ankaŭ estas skribsistemoj surbaze de abudigoj en kiuj ĉiu skriba signo reprezentas unu konsonanton kun asociita vokalo. Formo de tiu skriba signo ŝanĝiĝos por montri asociiĝon de la konsonanto kun alia vokalo.

La t. n. araba skribsistemo estas adaptita per diversaj lingvoj ĉefe pro disvastiĝo de islamo en la antaŭaj jarcentoj. Hodiaŭ la persan lingvon oni skribas per unu el ĝiaj variantoj. Antaŭe en multaj el centraziaj landoj oni uzis ĝin. Sed en epoko de Sovetio loĝantoj de tiuj landoj komencis uzi la cirilan skribsistemon. Estas interesa, ke hodiaŭ en Taĝikio oni skribas pli malpli la saman persan lingvon kiu uziĝas en Irano, sed ĉar oni faras tion per la cirila alfabeto, ekzemple mi ne povas legi tiujn skribaĵojn. La araba skribsistemo ankaŭ estis uzita por skribi la turkan lingvon en la otomana epoko. Post kreo de la moderna turkio oni ŝanĝis la skribsistemon kaj adaptis ian formon de la latina alfabeto por la turka lingvo en Turkio.

Unuafoje otomanaj imperiestroj (nome sultanoj) uzis sigelojn sur kiuj iliaj nomoj estis kaligrafitaj en la arabdevena nune turka skribsistemo. Tiujn sigelojn oni nomas "Tugra". Hodiaŭ otomanaj imperiestroj ne plu ekzistas kaj la nura reganto sur la planedo kiu niatempe oficiale havas la titolon imperiestro estas la japana imperiestro Akihito. Estas interesa scii, ke Imperiestro Akihito havas tugraon sur kiu lia nomo arablitere estas kaligrafita. Mi metas bildon de tiu tugrao ĉi tie. Mi povas legi la nomon Akihito sur ĝi ĉar mi povas legi la arab-persan skribon. Laŭ Vikipedio krom Imperiestro Akihito unu alia gravulo nun havas sian propran tugraon kaj li estas Vladimir Putin! Tamen mi ne trovis bildon de lia tugrao sur la interreto.

Ĉi tie Kalle Kniivilä skribas pri iuj aliaj aspektoj de la araba skribo.

23 avr. 2008

Ni ne estas malamikoj de la angla!

... and who told you that esperantists are against English? Perhaps some esperantists may even like it somehow. But please let us remain esperantists! Ni ne agresos anglaparolantojn! Mi promesas!

Irana pentrartisto

Hodiaŭ mi deziras prezenti eksterordinarajn laborojn de pentrartisto irana. Lia nomo estas Iman Maleki. Tiel ŝajnas, ke li estas naskita en 1976 kaj ekde la aĝo 15 jara estas komencinta pentri. Li estas studinta la pentrarton ĉe Majstro Morteza Katuzian (sur la guglo i. a. formoj ankaŭ la formo Morteza Katouzian). Kiel vi vidas pentraĵoj de Iman estas ege realismaj.

Pri tiu pentraĵo; ĝi memorigas al mi, mian propran infanaĝon. Nudpiede ni kuris kaj ludis kaj zorgis pri nenio en la mondo, krom niaj propraj revoj. Kaj ni pentris fenestrojn, sunon, domojn, florojn kaj homojn per peco da kreto sur muroj. Ha infaneco! Ha!

21 avr. 2008

Grandaj iluzioj pri Esperanto

Ĉi tie en la YaleDailyNews hodiaŭ mi trovis tiun trezoran pecon:
... when we finally arrive at each others’ side, I address him in the universal vegan language: Esperanto.
“Saluton,” I always say, “mi vidi tiu vi es a vegan”.

... kiam finfine ni alvenis unu apud la alia, mi parolis al li en la universala lingvo de vegetaranoj: Esperanto.
"Saluton," mi diris, "mi vidi tiu vi es a vegan."
Ha tio faris mian tagon! Kia iluzio pri Esperanto?! Kaj kia klera verkisto!

20 avr. 2008

Detektivo Murdoch

Multaj homoj ĝuas bonajn kaj inteligentajn detektivajn fikciojn. Kial? Eble ĉar ni ĉiuj ŝatas partopreni solvon de enigmoj kaj malkovron de misteraĵoj. Ĉiu bona detektiva rakonto ekscitas scivolemon kaj defias deduktan kapablan de siaj legantoj aŭ spektantoj. Ankaŭ estas grava, ke la leganto aŭ spektanto ne sentu sin perfidita je fino de la rakonto. Enigmo de detektiva fikcio ne necesas ĉiam kreiĝi ĉirkaŭ murdo aŭ aliaj krimoj. Ankaŭ eblas krei allogajn fikciojn pri solvo de enigmoj rilate trezorojn, librojn kaj sekretojn de kodoj. Tiam ĉu ankoraŭ oni rajtas nomi tiajn rakontojn detektivaj fikcioj aŭ oni devas plu nomi ilin misteraj fikcioj? Mi ne scias.

Inter nuntempaj misteraj kaj detektivaj fikcioj (aŭ rakontoj) mi precipe ne ŝatas, novajn holivudajn tv-seriojn kiel Law and Order, Bones, CSINCIS. Mi trovas, ke en tiuj tv-serioj detektivoj kaj policanoj ofte mense estas pli (aŭ almenaŭ same) malsanaj ol (aŭ kiel) krimuloj pri kiuj ili devas enketi. Ankaŭ en tiaj tv-serioj oni ofte ne trovas kredeblan planon kaj seriozan koncentriĝon ĉirkaŭ enigmo. Ili nur volas montri, ke krimuloj fifaras kaj severe puniĝas. Mi preferas tiujn detektivajn rakontojn kiuj ne trude koncentriĝas sur fieco de okazintaj krimoj sed lasas spektanton (aŭ leganton) por ke li aŭ ŝi aprezu inteligenton de detektivoj. Inter holivudaj detektivaj tv-serioj mi precipe ŝatas la novan tv-serion Monk kaj la pli malnovan Columbo.

Mi aliflanke ĉiam estas trovinta grandan plezuron kiam mi estas leginta (aŭ spektinta) klasikajn detektivajn fikciojn; super ĉiuj aliaj tiuj pri Sherlock Holmes (verkita de skotdevena Sir Arthur Conan Doyle). Tiel ŝajnas, ke ĉiu nacio havas unu aŭ kelkajn naciajn fikciajn detektivojn. Por la francoj dank’ al tradukoj al Esperanto, ni esperantistoj jam pli malpli konas la detektivon Jules Maigret (verkita per Georges Simenon). Britoj havas multajn fikciajn detektivojn. Krom Sherlock Holmes, tie estas Miss Marple (verkita de Agatha Christie). Ili estas eĉ ŝteletintaj la belgan Hercule Poirot por si mem (denove verkita de Agatha Christie). En alia blogero mi tre supraĵe estas jam aludinta al la sveda fikcia detektivo Martin Beck. Ĉu li estas ege aprezata per svedoj? Tion mi ne scias. Ankaŭ pri fikciaj detektivoj de aliaj nacioj mi scias nenion. Kara leganto, vi skribu ke kiu estas plej ŝatata fikcia detektivo en literaturo (kaj filmoj) de via nacio. Kiu estas la plej inteligenta fikcia detektivo en Hispanio, Italio, Pollando aŭ via lando? Studante sur la interreto mi lernis, ke eĉ bengaloj havas sian fikcian detektivon (Byomkesh Bakshi – verkita de Sharadindu Bandyopadhyay).

Elpensi fikciajn detektivojn ne estas literatura tradicio en Irano. Ankaŭ ĉi tie mi ne estas jam trovinta tempon por sufiĉe studi la kanadan literaturon ĉi rilate. Sed en Kanado lastatempe aperis tv-serio pri la fikcia detektivo William Murdoch kaj mi provas sekvi ĝin. Li estas protagonisto en libroj verkitaj de Maureen Jennings. La serio prezentas fikciajn okazaĵojn en la erao de la reĝino Viktorio (lastaj jaroj de la 19-a jarcento) en tiutempa Toronto kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj. Por solvi enigmojn rilate murdojn kaj aliajn krimojn, la detektivo Murdoch iam uzas teknikajn metodojn kiujn oni trovas en la tv-serioj CSI. Sed li uzas tiajn metodojn en la historia framo de la fino de la 19-a jarcento. Mi trovas intrigojn de la serio sufiĉe kredeblaj. Ankaŭ miaopinie rakontoj de la detektivo Murdoch ne perfidas la spektantojn. Li estas inteligenta. Nepre ne same kiel Sherlock Holmes aŭ Monk subtila sed inteligenta. Fine bona novaĵo por sinjorinoj estas tio ke la ĉefrolludanto de la serio estas bela aktoro Yannick Bisson. Tial se vi povas spekti programojn de la kanada televido, mi konsilas, ke vi ĵetu rigardeton al tiu serio.

19 avr. 2008

El Avesto (16)

En ĉi tiu blogero mi prezentos tradukon de la tria verso de la dua kanto el la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Unue la transskribo de tiu verso per la esperanta alfabeto:

Ahmai aŝa noit sareĵa advaeŝo gavoi paiti-mravat avaeŝam noit viduje ja ŝavaite adreng ereŝvonĝo, hatam hvo aoĵiŝto jahmai zaveng ĵima kereduŝa.

Ĝia traduko estas:

Aŝa-o responde [al Dio] diris; inter ĉi-tiuj [homoj] mi trovas neniun kiu povas forigi maljustecon for de la universo, kaj helpi bonulojn kontraŭ fiuloj. Se inter ili, persono tiom potenca estus, mi senprokraste estus helpinta tian personon.

En la du antaŭa verso de tiu kanto (tie kaj ĉi tie) ni vidis, kiel la animo de kreitaĵaro (Geuŝ-Urvana) petis de Ahuro-Mazo savanton. Post tio, Dio la kosman ordon (Aŝa) ordonis por trovi tian savanton. En tiu ĉi verso ni vidas, ke Aŝa ne konas tian personon inter homoj. Ankaŭ vidas, ke Aŝa serĉas potencan personon kiel savanto de la universo. Se konsideri Gathaon kiel historia studomaterialo, tiu kanto montras, ke ĉe sia komenco, zoroastrismo planas alporti novan ordon al la socio. Ĝi kompreneble konsideriĝos kiel rivalo por la jam establita ordo. Tial ĝi devas apogi sur ia formo de potenco. Kaj Aŝa serĉas potencan personon kiel savanto de la universo. Pli poste ni vidos pri kia potenco en mazdaismo paroliĝas.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

17 avr. 2008

Neandertalaj homoj kaj Esperanto

Do tiel ŝajnas, ke sciencistoj estas rekreintaj voĉon de la neandertalaj homoj (NPIV: prahomoj vivantaj dum la meza paleolitiko) post pli ol 30000 jaroj ekde ilia silentiĝo. La esploristoj estas studintaj fosiliojn trovitajn de neandertalaj homoj en Francio kaj simulis funkcion de ilia voĉogeneran aparaton. La rezultoj de tiu esploro montras, ke kontraste al la modernaj homoj (posteuloj de saĝaj homoj - ang. homo sapiens) la neandertalaj homoj eble ne kapablis distingeble esprimi proksimajn vokalojn (ekzemple kiel diferenco kiu ekzistas inter la anglaj vortoj "beat" kaj "bit"). Grupo da sciencistoj opinias, ke tiuj subtilaj diferencoj estas esenco de niaj lingvoj kaj ilia manko povas esti indiko pri limitaj lingvaj kapabloj de la neandertalaj homoj. Alia grupo da sciencistoj opinias, ke eĉ se la neandertalaj homoj ne kapablis esprimi ĉiujn vokoidojn, sed ili havis cerbon kiu faris ilin kapablaj por supervenki tiajn limojn kaj regi ian formon de la parola lingvo. Tiun hipotezon subtenas eltrovo de iu formo de la geno FOXP2 ĉe la neandertalaj homoj. Tiu geno ĉe la modernaj homoj asociiĝas al ilia parolkapablo, sed iuj sciencistoj ankoraŭ dubas ĝian ekziston ĉe la neandertalaj homoj. Ili kredas, ke ĝia eltrovo ĉe la fosilioj de la prahomoj povas esti okazinta pro pli lastatempaj malpuriĝoj.

Kiel neandertalaj homoj alfrontiĝus al Esperanto? En Esperanto la nuraj malfacile esprimeblaj vokoidoj por mi estas "aŭ" kaj "eŭ". Krom tio en ĝi ne ekzistas multaj el proksimaj vokoidoj de aliaj lingvoj. Mi ankoraŭ memoras kiel por mi estis malfacila prononci la francan vorton "rue" (eo. strato) tiel ke oni ne konfuzu ĝin kun la vorto "roue" (eo. rado). Ĉu tio veras ke la litero "a" en la angla lingvo povas montri kelkdek diversajn vokoidojn?

Aliflanke mi havas tiun impreson, ke evoluo de la lingvoj estas direkte al ilia pliglatiĝo. Ĉu tio ne signifas malaperon de proksimaj vokoidoj aŭ ĉu mi eraras? Inter la antikvaj lingvoj mi nur konas la avestan lingvon. En ĝi kelkfoje tri konsonantoj devas esprimiĝi sinsekve kaj sen vokalo inter ili (tio ne estas kiel ekzemple la germana lingvo en kiu la kombinaĵo "sch" pronociĝas "ŝ"). En la moderna persa lingvo ni ne plu vidas tiel malfacile esprimeblajn formojn. Vortoj en la nuntempa persa lingvo ŝajnas pli glataj. Eble mi eraras. Ĉiuokaze mi ne estas lingvisto kaj ne rajtas ŝovi mian nazon en ilian vazon!

15 avr. 2008

Esplora ĵurnalismo kaj anonimeco

Mi deziras gratuli niajn esplorantajn ĵurnalistojn kiuj malkaŝis identecon de tiuj krimuloj kiuj deziris anonime prizorgi novaĵoretejon en Esperanto! Kion signifas fari ion anonime?!

12 avr. 2008

Unuaj franclingvaj hajkoj

Ege plaĉas al mi, kiam homoj interesiĝas pri kulturoj fremdaj al si mem. Mi ĝojas kiam vidas, ke homoj el diversaj kulturoj enmiksiĝas kaj ĝuas unu la aliajn ĉeestojn. Tial kosmopolitaj urboj kiel ekzemple Toronto kaj Parizo pli ol unukulturaj urboj kiel Stokholmo aŭ Tehrano plaĉas al mi. Tio veras, ke renkonti homojn el nekonataj kulturoj estas timiga, sed strange inter ili mi sentas min pli sekura.

Vastalto en sia blogo skribis pri la unuaj hajkoj verkitaj en la franca lingvo kiel la unuaj hajkoj en lingvo krom la japana. Ilin estas verkinta la franca filozofo Paul-Louis Couchoud. Mi admiras viron kiu en la komenco de la pasinta jarcento vojaĝis al tre fora lando (lando multe pli nekonata ol afrikaj aŭ eŭropaj landoj al tiutempa franco), interesiĝis pri iu formo de tiulanda poezio kaj revenante hejmen entreprenis konatigi tiun formon de poezio al siaj samlandanoj. Mi interesiĝis provi tradukon de kelkaj el liaj hajkoj al Esperanto. Mi scias, ke multaj pli bone ol mi scipovas la francan kaj multaj pli bone ol mi konas la hajkon. Sed mi provis fari tiun tradukon ĉar mi ŝatas ideon de renkonto inter malsamaj kulturoj. Tiuj hajkoj estas la unuaj sed eble ne la plej elstaraj ekzemploj de la franclingva hajko. Mi estas certa, ke karaj legantoj pardonos mankon de poezia talento ĉe mi.

La nuit est-elle finie?
Je soulève la bâche.
Eblouissement.

Ĉu la nokto estas finita?
Mi levas la ŝirmtukon.
Blindumo.

Sur le rebord du bateau
Je me hasarde à quatre pattes.
Que me veut cette libellule?

Sur la rando de la boato
Mi aventuras kvarpiede.
Kion volas tiu libelo de mi?

Entre deux amis,
Sous la tonnelle fleurie,
Je me suis guéri de l'amour.

Inter du amikoj,
Sub la florumita laŭbo,
Mi kuracis min de l’amo.

Dans un monde de rêve,
Sur un bateau de passage,
Rencontre d'un instant.

En reva mondo,
Sur pasanta boato,
Momenta renkonto.

Une simple fleur de papier
Dans un vase.
Eglise rustique.

Simpla floro papera
En vazo.
Kampara eklezio.

Inter tiuj hajkoj mi trovis tiun ĉi hajkon kiu ŝajnas parte franclingva kaj parte latinlingva. Mi ne scias la latinan sed skribas la hajkon ĉi tie. Eble iu povas kaj interesiĝas traduki ĝin.

TINCTURA IODI
PEDONCULI CERASORUM
Le pharmacien s'est endormi.

11 avr. 2008

Eraro kiu instruis ion novan al mi

Ĝis nun, ĉiufoje kiam mi metis bildon sur mia blogo, tie en ĝia reta kodo apud aliaj aferoj ankaŭ aperis la atribuaĵo ALT (ang. Alternative text - alternativa teksto). Ĉar kiam mi kreis mian blogon, mi uzis la retkrozilon "Internet Explorer" mi pensis, ke tiu teksto kiun mi metas antaŭ la kontribuaĵo ALT ĉiam kaj en ĉiuj retkroziloj aperu en ŝpruchelpilo (ang. tooltip - eta skatolo en kiu aperas teksto). Depost uzo de fajrovulpo (ang. FireFox) mi ĉiam miris, ke kial simila ŝpruchelpiloj ne aperas en tiu programo. Unue mi pensis, ke iu opcio en mia fajrovulpo estas malŝaltita, sed lastatempe mi legis, ke fakte Internet Explorer erare funkcias kaj laŭ rekomendoj de W3C kiu zorgas pri normoj de la interretaj servoj (ankaŭ HTML) ŝpruchelpiloj ne devas montri tekstojn de la atribuaĵoj ALT sed tiujn de la atribuaĵoj TITLE. Tial mi lernis iun novan pri la retpaĝoj kaj HTML.

9 avr. 2008

Ruslingva kaligrafio

Demando de niaj rusaj amikoj: ĉu en la rusa lingvo kaj per la cirila alfabeto ankaŭ eblas krei kaligrafiaĵojn? Se jes, ĉu iu amiko povas montri ekzemplo(j)n sur la interreto al mi?

Pri precizeco de la scienco

Tiuj kiuj serĉas sekurecon de la certigaj respondoj por siaj demandoj ne trovas ĝin per la scienco (almenaŭ tiun parton de ĝi kiu studas la naturajn fenomenojn, t. e. la fiziko kaj kemio). La natura scienco estas serio da ne tute ĝustaj* (komplete espriminta la veron) modeloj kiuj strebas priklarigi fenomenojn. Sed oni devas noti, ke tiu neekzakteco de la sciencaj priskriboj neniel malpliigas ĝian grandan utilecon. Isaac Asimov [pr. Ajzak Asimov] en sia artikolo “la relativeco de malĝusto” (ang. The Relativity of Wrongthe skeptical inquirervol. 14, No. 1, 1989) bone klarigas tion. En la scienco oni ne serĉas, ke ĉu iu modelo estas ĝusta aŭ malĝusta, sed serĉas ke kiom iu modelo estas malĝusta. Mi ŝatas skribi ekzemplon de Asimov ĉi tie en Esperanto (kaj aldoni alian ekzemplon mi mem).

Konsideru la nombron π. La plej unua proksima valoro kiun oni povas por ĝi konsideri estas 3 (Biblio, reĝoj 7:23). Kompreneble tiu valoro estas neekzakta sed kun malpli ol 5% da eraro. Unu pli bona proksima valoro por π estas 3.14. Tio ankaŭ estas neekzakta sed ĉi foje la eraro estas ĉirkaŭ 0.05%. En mia elektronika kalkulilo π konsideriĝas 3.141592654. Tiu valoro ankaŭ ne estas ekzakta valoro de la nombro π, sed ĝi estas multege pli proksima al ĝia ekzakta valoro. Fakte por plejparto de la sciencaj kaj inĝenieraj kalkuloj tute ne necesas uzi voloron pli precizan ol tio. Por doni la ekzaktan valoron de la nombro π, oni devas uzi senfinajn decimalojn. Ĉiuj el la supraj valoroj por la nombro π estas neekzaktaj sed iuj pli neekzaktaj ol la aliaj. Interese ĉiuj el ili estas utilaj en adekvataj kuntekstoj. La valoro menciita en Biblio plejeble estis sufiĉe bona alproksimiĝo por la biblia epoko mem.

La sama logiko aplikeblas pri sciencaj modeloj. Por persono kiu neniam estas vojaĝinta pli malproksime ol 100 km for de sia naskiĝoloko, la modelo de plata tero estas sufiĉe preciza. Por tia persono la kurbeco de la tero estas tro malgranda, tiel ke li/ŝi eĉ ne kapablos rimarki ĝin. Tamen por iu maristo, la modelo de plata tero, kaŭzas demandojn kiel ekzemple: kie estas ĝia rando? Kio okazos se tro alproksimiĝi al tiu rando? Por persono kiu ĉirkaŭ la mondo vojaĝas, la modelo de plata tero ne plu sufiĉas. Por li aŭ ŝi la modelo de sfera tero estas pli utila kaj havas pli grandan potencon por ĝusta prognozado. Tiu modelo ankaŭ kaŭzas aliajn demandojn kiel ekzemple: ĉu la sfera tero rotacias? Ĉu ĝi rivoluas ĉirkaŭ suno aŭ suno rivoluas ĉirkaŭ ĝi?

Ĉiuokaze tiu aserto, ke la tero estas ekzakte sfera ankaŭ estas malĝusta. Kompreneble ne tiom malĝusta kiel diri, ke la tero estas plata, sed ankoraŭ malĝusta. La tero ne estas perfekta sfero. Ĝi estas iomete plata en siaj polusoj (kvarflanka misformiĝo – ang. quadrupole deformation). Kaj ankaŭ malpli senteble ĝi estas iomete okflanke misformita (ang. octapole deformation). La ekzakta formo de la tero eble neniam troviĝos kaj tio ankaŭ ne estas necesa. Fakte nur estas necesa disponigi modelon kiu estas sufiĉe ekzakta por koncerna celo. Kvankam hodiaŭ eblas primokante paroli pri la modelo de plata tero, sed ĝi eĉ hodiaŭ uziĝas. Ekzemple kiam ni rigardas mapon sur surfaco de papero aŭ sur plata ekrano de niaj komputiloj. Studantoj de la scienco sufiĉe rapide lernas ne perdi siajn tempojn serĉante ne necesajn precizecojn.

* En tiu angla lingvo kiun oni uzas por sciencaj komunikoj, ekzistas subtila nuanco inter ‘precise’ (mi dirus preciza) kaj ‘accurate’ (mi dirus ĝusta - ekzakta). Oni povas mezuri iun kvanton tre precize (precise) sed ne ĝuste (accurate). Ankaŭ eblas mezuri ion ne ege precize sed sufiĉe ĝuste. Al mi ankoraŭ ne estas klara kiel traduki tiun nuancon en Esperanto.

7 avr. 2008

OOXML kiel Internacia normo

La firmao Mikrosofto sukcesis fari sian formaton por komputilaj dosieroj nome OOXML (ang. Office Open XML) kiel internacia normo. Tion decidis la internacia organizo por normigado (ang. International Organization for Standardization - ISO). La necesa kondiĉo por tiu decido estis tio, ke la teknikaj detaloj de la formato estu libere atingeblaj por ke aliaj firmaoj kaj grupoj ankaŭ kapablu skribi programojn por uzi ĝin. Kvankam iuj grupoj ankoraŭ dubas pri realiĝo de tiu kondiĉo, tamen tio estas bona okazaĵo ĉar nun Mikrosofto almenaŭ teorie ne plu povas konservi la formaton ekskluzive por si mem. Jam ekzistas alia internacia normo por informodosieroj nome libera dokumenta formato (ang. Open Document Format - ODF). Tiun formaton uzas la programaro Open Office.

Por montri kiel tiaj decidoj efikos komercajn gajnojn de diversaj firmaoj, mi donas ekzemplon. Ĉi lastatempe ni decidis, ke mi skribu teknikan raporton pri unuaj rezultoj de mia laboro por faka revuo. La revuon ni elektas surbaze de pluraj kondiĉoj (ekzemple faka prestiĝo k. t. p). Ni elektis la revuon "IEEE Transactions on Ultrasonics, Ferroelectrics, and Frequency Control". Nu, por proponi teknikan raporton al tiu revuo ekzistas diversaj kondiĉoj i. a. akcepteblaj skribaĵoj devas esti legeblaj per la programoj "Microsoft Word, Microsoft Works Windows, Word for Windows, WordPerfect Windows, Word Perfect MAC, TeX, and LaTeX" (ĉi tie en la paĝo 263 sub "Word Processing Files"). Se mi dezirus uzi Linukson mi povus elekti Tex-on aŭ LaTeX-on. Kompreneble por skribi aliajn formatojn mi preferas uzi programojn de Mikrosofto sub Vindozo ĉar kvankam liberaj programoj ankaŭ kapablas krei tiajn formatojn sed ĉiam ekzistas timo pro nekongruecoj. Tiel esploristoj malpli inkliniĝas uzi Linukson kaj ODF-an formaton (krom se ili estas sufiĉe komfortaj por uzi LaTeX-on).

Almenaŭ plifortigu vin!

la kanada ĉasaviadilo F-18
Kvankam principe mi ofte estas kontraŭ militoj kaj uzo de forto por solvi problemojn, tamen mi ankoraŭ opinias, ke forpeli talibanojn kaj renversi Sadamon estis ĝustaj. Se la nuna registaro de Usono faris tiujn bonajn (eĉ eble noblajn) celojn kiel pretekstoj por atingi siajn proprajn imperiismajn ambiciojn, tio estas alia afero. Post la terorismaj atakoj en la 11-a de septembro, la publika opinio ege favoris Usonon kaj subtenis armean atakon al Afganio kiu tiutempe estis sub regno de talibanoj. Tiutempe Kanado kiu estas membro de NATO kaj havas strategiajn amikajn rilatojn kun Usono, partoprenis armeajn operaciojn kiuj estis ĉefe sankciitaj per UNo. Depost iom da tempo kanadaj trupoj estas establitaj en Kandaharo kiu estas ĉefa kaŝloko de talibanoj kaj pli danĝera ol aliaj partoj de Afganio (ĝenerale talibanoj havas pli grandan kapablecon en suda parto de Afganio ol ĝia norda parto).

Krom la usona armeo, la kanadaj soldatoj pli ol aliaj partoprenintoj en operacioj en Afganio estas celitaj per atakoj de talibanoj (kaj bedaŭrinde pli granda nombro da kanadaj soldatoj estas perdintaj siajn vivojn). Tial la operacio de la kanada armeo en Afganio ne ĝuas grandan popularecon en Kanado mem. Krom tiu negativa opinio de la kanada publiko, la kanada armeo ankaŭ ne havas necesan strukturon por interveni en tiaj bataloj. Ekzemple rigardo al Vikipedio montras, ke la plej moderna ĉasaviadilo kiun la kanada aerarmeo posedas estas ĉasaviadiloj F-18. Oni volas ĉirkaŭ la jaro 2020(!) anstataŭigi tiujn aviadilojn per pli modernaj aviadiloj F-35. Mizereco de la kanada armeo estas tiom, ke ĝi prunteprenas tankojn de Germanio kaj Nederlando. Eĉ la kanada ĉefministro ĝojas, ke poloj disponigas (rusajn) helikopterojn por subteni la kanadajn trupojn en Afganio. Tion mi nomas mizera armita forto. Kanado se deziras helpi Usonon por ĝiaj estontaj imperiismaj militoj almenaŭ devas plifortigi sian propran armeon!

6 avr. 2008

Ne ege malproksime de vi

La 5an de aprilo, Ken Miner prave mencias "la fundamentisman islamon" kiel "nune sen ia dubo la plej granda malamiko de virinaj rajtoj sur la planedo". Kaj post tio, esprimas sian malkontenton pro "mencio de tradiciaj eklezioj de Okcidento en tiu rolo". Evidente tie estas multaj grandaj malamikoj de virinaj rajtoj kaj mi ne kapablas nomi la plej grandan.

... ili estas en edzaj rilatoj kun pluraj virinoj samtempe (oni nomas tion poliginio). Ili devigas virinojn kontraŭvole edziniĝi ofte al multe pli aĝaj viroj. Ili eĉ establas seksajn rilatojn (nome geedziĝo) kun knabinoj kiuj ankoraŭ ne estas plenkreskaj. Kie ili estas? En Irano, Saud-Arabio, Egiptio? Ne! ... Ili estas en Teksaso en koro de Usono; Ĉirkaŭ 10000 sekvantoj de danĝera sekto kiu malamikas ne nur rajtojn de virinoj kiel virinoj sed iliajn rajtojn kiel homoj. Estas ironio s-ro Miner, ĉu ne?

P.S : Tiu ĉi teksto neniel devas konsideriĝi kiel defendo de la fundamentisma islamo kiun mi tute malestimas.

3 avr. 2008

Kontraŭ virusoj

virusoj infektas
Kiom da vojoj vi scias por batalo kontraŭ virusaj infektoj? Nu, tie estas vakcinoj kiuj iel trejnas imunan sistemon de la persono kaj instruas ĝin kiel batali kontraŭ virusoj. Ekzistas medikamentoj kontraŭ virusoj (ang. antiviral drugs), sed ili ofte estas ege venenaj kaj havas pli danĝerajn kromefikojn kompare al medikamentoj uzataj kontraŭ bakterioj (antibiotikoj). Malgraŭ tio ĉio, preventi kaj kuraci virusajn infektoj ankoraŭ estas ege malfacila tasko.

Virusoj estas estaĵoj kiuj kunportas genajn informojn (en formo de DNA-oRNA-o) protektitajn per proteina ŝirmilo. Ekster aliaj vivaj ĉeloj, al ili mankas mekanismoj kiuj permesas iliajn duobliĝojn. Tial oni ne konsideras virusojn kiel vivestuloj. Kiam ili eniras ĉelojn, ili uzas genajn materialojn kiuj en tiuj ĉeloj estas por multobligi sin. Unu vojo por batali virusojn estas ne permesi ilian multobliĝon. Nun, grupo da esploristoj studas vojojn por delogi virusojn al lokoj kie ili ne plu kapablos multobliĝi. Ĉu tiaj lokoj ekzistas? Nu! Unu ekzemplo estas hemoglobinaj ĉeloj. Virusoj en ili ne kapablas multobliĝi ĉar la hemoglobinaj ĉeloj perdas siajn DNA-ojn ĉe sia maturiĝo en medolo. Por delogi virusojn al nombro da hemoglobinoj oni devas unue gene modifi ilin. Ankaŭ eblas delogi virusojn al aliaj gene modifitaj ĉeloj. Virusoj fiksos sin sur tiuj ĉeloj sed ne kapablos injekti siajn genajn informojn en ili. Tiel ili ne kapablos multobliĝi kaj ankaŭ ne povas infekti aliajn ĉelojn.

la ponto Tacoma Narrows kaj detruinta resonancoLongtempe kemiistoj kaj farmaciistoj estis en la unua linio de batalo kontraŭ virsuoj. Sed lastatempe fizikitsoj ankaŭ pli kaj pli entreprenas helpon al fakuloj de aliaj sciencoj en tiu batalo. Unu propono de fizikistoj estas tre forte skui virusojn kaj tiel frakasi ilin. Kiel tio eblas? Nu, ĉiu strukturo granda aŭ malgranda havas unu aŭ kelkajn naturajn oscilfrekvencojn. Aplikante forton al la strukturo je ritmo de tiu natura oscilfrekvenco eblas kaŭzi grandan oscilon. Tiun fenomenon oni nomas resonanco. Oni povas vidi tiun fenomenon ekzemple en balanciloj. Kelkfoje okaze de resonanco eblas aldoni tiom da grandecon al la oscilo, ke ĝi kaŭzu frakasiĝon de la strukturo. Tio okazis por la ponto Tacoma Narrows [pr. Takoma narovz - en Usono] en 1942. Ĉu eblas apliki similan koncepton por disrompi virusojn? Molekuloj ankaŭ havas siajn naturajn vibrofrekvencojn. Tiuj vibrofrekvencoj estas propra al ĉiu molekulo. Fizikistoj de la ŝtata universitato en Arizono volas determini naturajn vibrofrekvencojn de proteina ŝirmilo de iuj virusoj. Ili estas jam trovintaj, ke tiuj frekvencoj situcias inter 60 kaj 90 GHz. Aliaj grupoj studas matematikajn modelojn per kiuj oni kapablas kalkuli tiujn frekvencojn por aliaj (eble multaj diversaj) virusoj.

Ankaŭ rigardu ĉi tien.

2 avr. 2008

Kion ni scios morgaŭ?

Mil kvin cent jaroj antaŭ ĉiu sciis, ke la tero estis centro de la universo. Kvin cent jaroj antaŭ, ĉiu sciis ke la tero estis plata, kaj dek kvin minutoj antaŭ, vi sciis, ke la teruloj estis solaj sur ĉi tiu planedo. Imagu kion vi scios morgaŭ.

La agento K al la agento J, la kinfilmo Nigrkolorvestuloj (ang. Men in black).

1 avr. 2008

Familia problemo de la sinjoro prezidento

Laŭ diversaj aspektoj, ĉi tiu jaro estis relative sukcesa jaro por prezidento de la islama respubliko en Irano; ĉi-jare liaj samideanoj gajnis (aŭ iĝis gajnintoj) parlamentajn balotoj. La suprema gvidanto apogis liajn politikojn. Kaj okaze de pli alta prezo de nafto, li sukcesis kaŝi fiaskon rezultitan de siaj ekonomiaj politikoj. Aliflanke tiel ŝajnas, ke en la nova irana jaro la feliĉeco grade forflugas for de Ahmadineĵad. Hodiaŭ kelkaj fidindaj informofontoj skribis, ke edzino de la prezidento estas petinta divorcon! Tiel post la franca prezidento, s-ro Sarkozi, Ahmadineĵad estos la dua prezidento kies edzino estas petinta divorcon dum li jam estas en prezidenta posteno. Ja estas iomete ironia!