30 sept. 2008

Kulpo de maldekstremuloj!

Kiom blinda mi estis! Lastatempe denove tiel ŝajniĝis (aŭ iuj provis ŝajnigi), ke ĉiu diablaĵo en la mondo ekzistas nur kaŭze de maldekstermuloj! Ĉu vi ankoraŭ rezistas akcepti tion? Jen pruvo:

Eble vi jam estas aŭdintaj pri krizo en usonaj financaj merkatoj kaj borso. Ekde mezo de la jaro 2007 jam estis indikoj pri tiu krizo, sed ĝi pli serioziĝis kelktempe antaŭ en 2008. Kelkaj grandaj bankoj, investfirmaoj kaj asekuraj kompanioj lastatempe disfalis. Unue oni akuzis sovaĝan kapitalismon, mankon de reguloj kaj ignoron de jam ekzistaj reguloj. Sed ne kredu tion ĉio. La ĉiam pravaj konservativuloj trovis, ke la plej granda ekonomia krizo en la plej kapitalisma lando de la mondo estas pro fiagoj de maldekstremuloj! La kialo laŭ ili estas leĝo nome Akto pri Reinvesto en Komunumo (en. Community Reinvestment Act - CRA). Ne gravas se pluraj studoj montras, ke CRA ne estis kialo por la krizo (vi povas legi pri tiuj studoj ĉi tie en Vikipedio en la angla), sed konservativuloj jam estas certaj, ke reguloj estas malbonaj kaj maldekstremuloj kulpas pri ĉiu krizo en la mondo.

Por konservativuloj tute ne gravas, ke tiuj bankoj kiuj forfalis dum la lastatempa krizo neniel estis devigitaj per CRA. Ili nur pruntedonis monon al nepagipovaj kaj vendis ilin al aliaj bankoj kaj financaj organizaĵoj en formo de aktivo. Kompreneble neniun kulpon havas ĉefdirektoroj de la forfalintaj organizaĵoj. Ĝuste pro tio, Alan H. Fishman kiu estis direktoro de Washington Mutual, Inc. (mallongige WaMu) nur dum 17 tagoj antaŭ ĝia disfalo, ricevis kompenson 20 miliondolaran (se li estus laborinta 24 horojn ĉiutage li nun estas kompensita je 50000 dolaroj por ĉiu horo de tiu supozita laboro). Ja ĉiuokaze la publiko devas protekti bonajn kapitalistojn kontraŭ fifaroj de maldekstremuloj. Tial bona usona publiko volonte pagos 700 miliardon da dolaroj por protekti privatajn organizaĵojn kiuj lastatempe fiaskis.

27 sept. 2008

Ŝatata de mia patro

Mia patro ne estis granda ŝatanto de kinfilmoj kaj stelaj aktoroj. Li certe ne estis ege entuziasma pri holivudaj kinfilmoj. Tamen mi lernis, ke li preskaŭ religieske amis Paul Newman. Mi neniam lernis kialon de tiu intereso. Sed kiel infano mi ankoraŭ memoras, ke mia patro prenis nin (min kaj mian fraton) al kinejo por spekti ĉiun filmon de Paul Newman kiu estis spektigita en Irano. Lastafoje tio okazis kiam ni spektis la kinfilmon "Incendio en turo" (en. The Towering Inferno).

Mi estas certa, ke se viva mia patro ege bedaŭrus forpason de sia ŝatata aktoro. Pacon por via animo Paul Newman.

20 sept. 2008

Kial ne Kanado?

Lastatempe tie estas granda bruo pri s-ino Sarah Palin kiu estas kandidato de usonaj respublikanoj por iĝi vicprezidento de tiu lando (kun s-ro McCain kiel prezidento). Grupo kritikas kaj alia grupo defendas ŝin. Unu el kritikoj pri s-ino Palin estas pri ŝia sensperteco rilate eksterlandajn aferojn. Respondo al tiu kritiko estis tio, ke ĉar ŝi estas registarestro de la ŝtato Alasko kaj tiu ŝtato estas la plej proksima parto de Usono al Rusio, do al ŝi ne tute mankas kono pri eksterlandaj aferoj.

Ĉi tie mi ne intencas aldoni ion novan al politika debato kiu ekzistas ĉirkaŭ la afero. Nur mi estas iomete desapontita! Rigardante al mapo oni trovas, ke kvankam Alasko estas ege alproksima al Rusio, tamen ĝi ankaŭ estas najbaro de Kanado. Cetere por atingi Kanadon el Alasko oni ne bezonas transiri maron (tion oni devas fari por atingi Rusion el Alasko). Kial s-ro Palin kaj ŝiaj defendantoj ne menciis najbarecon de Kanado por indiki ŝian sperton rilate eksterlandajn aferojn. Ĉu ĉar en Kanado oni parolas la anglan kaj la lando estas bona amiko de Usono, oni devas ignori ĝin kiel alia lando? Mi demandas min, ke kiom da usonanoj vere scias, ke norde de ilia lando ekzistas alia lando nome Kanado?

19 sept. 2008

Kialo por morala konduto

Morala konduto de homo devas esti efike bazita sur simpatio, eduko kaj sociaj interdependecoj; religiaj kialoj ne estas necesaj. Oni ja faras ion senvaloran, se ŝi/li detenas sin pro timo de puno aŭ espero de rekompenco post sia morto.

A man's ethical behavior should be based effectually on sympathy, education, and social ties; no religious basis is necessary. Man would indeeded be in a poor way if he had to be restrained by fear of punishment and hope of reward after death.

Albert Einstein, fizikisto (1879 - 1955).

17 sept. 2008

Esperantlingvaj eLibroj

Cindy Mckee estas usona esperantistino kiu havas retan spacon en Ipernity. Lastatempe ŝi disponigas elibrojn ĉi-tie. Dankon kara Cindy! Dankon!

P.S: Cindy notigis, ke tiuj elibroj estas nur parto de pli granda elibraro kolektita de s-ro Zhang Xuesong (ĉi-tie). Dankon ambaŭ!

Radioaktiveco kaj Dio

Averto - Tiu ĉi blogero povas esti tro teknika kaj enuigi neinteresantojn.

Antaŭ nelonge dum mi trarigardis prisciencajn blogojn, mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Ĝi temas pri scienca artikolo en arXiv. En tiu artikolo oni provas montri, ke rapido je kiu la izotopoj Si32 (silicio) kaj Ra226 (radiumo) radioaktive diseriĝas dependas de tempo en la jaro dum kiu tiu diseriĝo mezuriĝas. Tio se montriĝas vera, havas interesajn konsekvencojn.

Unue mi devas klarigi, ke pri kio tio temas. En la fiziko ĉiuj konataj interagoj inter materio kaj energio klasifikiĝas en kvar fundamentaj kategorioj; gravito, elektromagnetaj interagoj, fortaj nukleaj interagoj kaj malfortaj nukleaj interagoj. Tiuj lastaj interagoj (malfortaj nukleaj) intervenas dum kelkaj radioaktivaj diseriĝoj (nome betadiseriĝo - en. Beta Decay). Ĝis nun, oni pensis, ke por ordinaraj kvantoj da energio, la nukleaj interagoj ne dependas de eksternaj kialoj kiel temperaturo, premo, elektromagnetaj kampoj k.t.p. (krom tre grandegaj elektromagnetaj kampoj - ankaŭ en akceliloj, partikloj havas grandajn kvantojn da energio - en tiuj du kazoj la supra aserto plu ne estas ĝusta). Tiel radioaktiva diseriĝo de izotopo kiu okazas pro malfortaj nukleaj interagoj ne devas ŝanĝiĝi se tio okazas en temperaturo de ĉambro aŭ dum fandiĝo de tiu izotopo (ekzemple en mil celsiaj gradoj).

Nun la menciita artikolo montras, ke la rapido de radioaktiva diseriĝo povas dependi de distanco inter suno kaj la tero. Tio povas esti pro unu el la du subaj kialoj: (1) aŭ gravito de suno povas efiki sur la malfortaj nukleaj interagoj aŭ (2) dum suno alproksimiĝas al la tero la nombro de neŭtrinoj kiuj atingas la teron ŝanĝiĝas. Neŭtrinoj (malsamaj de neŭtronoj) estas partikloj kiu interagas kun neniu materio kaj aliaj interagoj ne kapablas influi ilin. Ĉiumomente milionoj da neŭtrinoj kiuj venas el suno trapasas tra niaj korpoj kaj tra tuto de la planedo sen ŝanĝi ion ajn. Neŭtrinoj povas efiki sur malfortaj nukleaj interagoj kaj ŝanĝi gradon de radioaktivaj diseriĝoj.

Oni povas esplori, ke ĉu la unua kialo estas ĝusta studante diseriĝon de radioaktiva materialo en spaca sondilo. La duan kialon oni povas kontroli studante radioaktivan diseriĝon proksime al nuklea reaktoro (kiu kiel suno estas fonto de fluo da neŭtrinoj). Ĉu la menciita artikolo povas plifortigi pozicion de religiuloj kiuj dubas pri ĝusteco de aĝotrovado per radioaktivaj izotopoj (ekzemple per C14 - karbono)? Tie estas konflikto inter biblia kaj scienca versioj de la historio (Biblio diras, ke la tero ekzistas depost kelkdek miljaroj dum la scienco taksas miliardjaran aĝon por la tero). Aliflanke ĉi-tie oni antaŭmetas dubojn pri la artikolo. Oni ankoraŭ ne estas certa, ke ĉu la fenomeno estas vera aŭ estas pro eraroj en eksperimentoj aŭ pro ekzisto de iuj ignoritaj kialoj.

Notu ke artikoloj en arXiv ne estas kontrolitaj antaŭ publikiĝo (ili ne estas peer-reviewed).

14 sept. 2008

Elekto en Kanado

En du antaŭaj blogeroj (tie kaj ĉi-tie) mi skribis pri la politika etoso en Kanado. Tie mi skribis, ke plejeble oni etigos novan elekton. Fakte tio okazis kaj la nova elekto okazos la 14-an de oktobro (jam antaŭ la usona elekto). Kiel mi skribis laŭ iu nova leĝo oni devis okazigi novan elekton je fiksa dato kvar jarojn post la antaŭa elekto. Tiel la nova elekto devis okazi en oktobro de la venonta jaro 2009. Kial tiu leĝo estas grava? Ĉar okaze de manko de tiu leĝo, partio kiu formas registaron povas okazigi elekton je tempo kiu estas pli oportuna por ĝi. Fakte la konservativa partio faris ja tion. Kvankam preteksto estis tio, ke la aktuala parlamento ne funkcias, tamen ĉiuj opinisondadoj montras, ke nun estas la plej bona tempo por la konservativa partio. Tiel ŝajnas, ke kun ekonomia krizo kiu alproksimiĝas kaj ebleco de elektiĝo de demokrata prezidento en Usono, konservativuloj en Kanado sentis, ke pliposte ili pli malfacile kapablos gajni elekton. Nun la konservativa partio estas en tre bona situacio. La sola afero kiu iomete malhelpis la partion dum la du lastaj tagoj estis subita kaj konsiderinda plialtiĝo de la kosto de benzino.

La bildo montras la ĉambron de deputitoj en la kanada parlamento. La kanada parlamento estas kiel la brita parlamento kaj konsistas el du ĉambroj; ĉambro de deputitoj kiuj estas elektitaj de civitanoj kaj en kazo de Kanado anstataŭ la angla ĉambro de nobeluloj oni havas senaton kies anojn elektas la reprezentanto de la reĝino kun konsilo de la ĉefministro.

12 sept. 2008

Dont let them make up your mind

En mia cerbo, ĉiu muzikaĵo povas esti samtempe asociita al pluraj memoraĵoj, eventoj, personoj kaj impresoj. Kelkfoje unu el ili superas la aliajn, kaj aŭdante tiun muzikaĵon mi pli ofte rememoras ĝin. Fakte kun mi iafoje iu memoraĵo havas sian asociitan muzikaĵon same kiel tiam kiam iu muzikaĵo havas asociitan memoraĵon. Ĉiuokaze por mi muziko neniam povas ekzisti per si mem.

Unu el tiuj muzikaĵoj kiuj ege plaĉas al mi estas "knabino, vi estos baldaŭ virino" (en. Girl, you'll be a woman soon - ĉi-tie ne en senco de malvirgiĝo sed plenkreskiĝo). Mi ŝatas ĝin kiam en la kinfilmo "Populara fikcio" (en. Pulp Fiction - de Quentin Tarantino) Vincent (rolludita per John Travolta) luktas kun si mem, meze de tento, timo, lojaleco kaj fideleco dum Mia (rolludita per Uma Thurman) kun tiu muzikaĵo dancas. Jen tiu peco de la filmo.

La muzikaĵo estas unuafoje kantita per Neil Diamond. Tiun version kiu estas en la kinfilmo estas kantita per la grupo Urge Overkill. Mi tamen pli ol aliaj ŝatas version kiun estas kantinta Cliff Richard.

Pentraĵo © 2006-2008 ~demonika.

9 sept. 2008

Tio ne kaŭzos finon de la mondo!

Denove la publiko kaj nefakulaj ĵurnalistoj desapontas min. Temas pri murdominacoj kontraŭ sciencistoj kiuj laboras en la eŭropa Granda Koliziigilo de Hadronoj (la GKH - en. Large Hadron Collider - LHC). Kvankam sciencistoj asertadas, ke la eksperimentoj en la koliziigilo estas sendanĝeraj, tamen la publiko kaj kelkaj ĵurnalistoj estas iel konvinkitaj, ke ĝi kaŭzas finon de la mondo. Ĉi-tie la diabla vorto estas nigraj truoj (en. Black Holes). Sciencistoj konfesas, ke eksperimentoj en la GKH povas kaŭzi kreiĝon de nigraj truoj. Pri tio inter aliaj ankaŭ skribas Ken Miner (la 3-an de Septembro 2008). Problemo estas tio, ke pro sciencfikciaj filmoj kaj rakontoj, la publiko perceptas nigrajn truojn kiel kolose fortaj suĉiloj de ĉiu formo de materio.

Tie ekzistas raporto scienca pri riskoj de eksperimentoj en la GKH (retejo por la publiko kaj scienca raporto). Kvankam mia fako ne estas la partikla fiziko, tamen mi (humile kiel fizikisto) legis tiujn raportojn kaj laŭ mia kompreno ili estas sufiĉe konvinkigaj. Mi ne ŝatas tiujn kiuj timigante siajn oponantojn uzante fakajn terminojn aŭ montrante nekompreneblajn formulojn kaj malfacilajn fakajn esprimojn provas silentigi tiujn oponantojn (malpravan elitismon). Malgraŭ tio, se mi estus juĝanto, mi petus por ke tiuj kiuj oponas eksperimentojn de la GKH sed ne kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn (kiel baza matematika metodo por fari la fizikon) ŝtopu siajn buŝojn.

Mi ankaŭ opinias, ke sintenoj kontraŭ tiaj esploroj radikas en religia kaj kontraŭ-scienca fundamentismo. Estas interesa lerni, ke tiuj kiuj kontraŭas la GKH-on estas samaj homoj kiuj opinias, ke allasado de kelkcentmilion tonoj da karbondioksido havas nenian efikon sur nia vivomedio (eĉ se ŝanĝo de klimato estus mito, homoj ankoraŭ allasas karbondioksidon je kvanto 130-oble pli ol vulkanoj - vulkanoj ĉiu-jare allasas 130-230 milion tonojn da karbondioksido en la atmosfero - kaj tio ne estas normala).

Ankaŭ interesa por legi (kontraŭ kaj por la GKH - en la angla lingvo).

8 sept. 2008

Pli bona regadsistemo

... kaj kiu decidis, ke Esperantio devas esti respubliko? Kompreneble tio estas tute hazarda, ke iranano kun sperto 2500 jara pri reĝoj (ĝis la revolucio en 1979) esprimas tion! Mi opinias, ke reĝa sistemo havas avantaĝojn super respubliko; unue ĝi estas pli prestiĝa, pompa kaj grandioza. Due oni ŝparas monon elspezitan por balotoj kaj balot-kampanjoj (ne gravas, se oni elspezas tiun monon por tiu prestiĝo kaj feliĉo de reĝo - tiel almenaŭ tiu mono utilos al unu persono!). Estas bona ŝanco (laŭ miaj kalkuloj iomete malpli ol 50%), ke reĝo estu bonintenca kaj afabla. Ankaŭ kiam fina decido estos kun reĝo tiam kvereloj kaj disputoj ne plu okazos (aŭ subpremiĝos). Do miaopinie Esperantio devas esti reĝa regadsistemo.

Nun restas trovi reĝon kaj kiel vi jam scias tio ne temas pri deziro de subjektoj sed volo de Dio. Do esti reĝo temas pri genoj kaj sango. Mi rekomendas, ke esperantistoj tuj komencu serĉadon por trovi reĝon. Nur kiel helpo mi devas mencii, ke mi havas bonan sangon (kaj genojn)!

Nur zorgu, ke unufoje doninta potencon al reĝo nur pere de sangoplena revolucio eblas retiri tiun potencon for de li kaj liaj filoj (virinoj povas esti reĝinoj sed tio estas malpli ofta)!

5 sept. 2008

Plendo pri uzo de teknikaĵo

Nun kiam mi estas jam iomete plendinta pri la rolo de tekniko en apero de miaopinie kelkaj misaj kutimoj, permesu, ke mi skribu plu ĉi-rilate. Mi ne estas kontraŭ tekniko kaj ankaŭ bone scias, ke la socio ĉiuokaze evoluas. Mi scias, ke de tiu natura evoluo aspektoj kiuj al ni hodiaŭ ŝajnas maltaŭgaj, estonte estos naturaj kaj akceptataj. Ankaŭ al mi ne estas donita religia komisio por trovi pekojn de aliaj aŭ prijuĝi iliajn sintenojn. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ estas observanto en la socio. Esprimi miajn personajn opiniojn ne signifas, ke ili devas nepre esti tute pravaj.

Lastatempe nia amiko estas aĉetinta la poŝtelefonon iPhone. Nun kiam ni renkontas kaj kun amikoj babilas inter ni, li ofte ŝaltas sian aparaton kaj per ĝi retumas. Por ĉiu temo li tuj trovas paĝon de vikipedio aŭ retejon kaj montras ilin al ni. Fakte li plu ne multe parolas sed pli montras retpaĝojn. Al mi pli plaĉas kiam dum sociaj renkontoj homoj simple parolas pri diversaj aferoj sen referenci, sen esti certaj kaj diras siajn opiniojn eĉ se ne apogataj. Tiel ili ŝajnas pli ekscitantaj kaj interesaj al mi.

Antaŭnelonge mi kun grupo da amikoj (tiu posedanto de iPhone ne estas en tiu grupo de miaj amikoj) estis en kafejo. Ni babilis pri diversaj temoj. Iam niaj babiladoj estis pri aktoroj kaj aktorinoj. Tiam mi diris, ke Johnny Depp estas edzo de Monica Bellucci. Amikino protestis tion kaj diris, ke ŝi estas certa, ke mia parolo ne estas ĝusta. Ni vetis vespermanĝon kun amikoj (por alia vespero). Kompreneble mi perdis la veton (Johnny Depp estas edzo de Vanessa Paradis). Tio estis ege plaĉa por ni kaj mi estas kontenta, ke mi ne pravis. Miaopinie homoj kiuj ĉiam pravas kaj faras neniun eraron estas enuigaj. Cetere tiu ekstrema apogo de Vikipedio kaj la interreto ne ŝajnas taŭga. Dum amika babilado ne necesas apogi ĉiun eldiron per atesto. Ĉiuokaze ni estos pli humanaj kaj pli interesaj kiam de tempo al tempo ni faras sendanĝerajn eraretojn.

Aliflanke aliro al la interreto ne garantias, ke la alirinto faras neniun eraron. Informoj sur la interreto povas esti malĝustaj. Do dum amikaj renkontoj malŝaltu vian iPhone krom se uzi ĝin estas nepre necesa.

Bildo estas de ĉi-tie. Klaku sur ĝi por vidi ĝin pli granda.

4 sept. 2008

Pri politikaj partioj en Kanado

Sub mia hieraŭa blogero, Alejandro komentis, ke estas bona skribi pri politikaj tendencoj de la politikaj partioj en Kanado. Mi pensas, ke niatempe multaj fakuloj de la politikaj sciencoj opinias, ke malpli facile eblas klasifiki politikajn partiojn en la jam uzitaj kategorioj dekstraj/maldekstraj. Politikaj pozicioj de diversaj partioj ne estas fiksaj kaj ili laŭ kondiĉoj kaj cirkonstancoj ŝanĝiĝas. Kiel ekzemplo la eksa ĉefministro de Britio, Tony Blair estis el maldekstra partio laborista sed multaj analizistoj opinias, ke liaj pozicioj estis ne kongruaj kun la tradiciaj poziciaj de la laborista partio. Ankaŭ laŭ tradicio la respublikana partio en Usono favoras malpli grandan rolon por la registaro kaj malpli da ŝtata elspezo. Sed dum prezidenteco de George W. Bush elspezoj de la registaro pliiĝis kaj ĝia organizaĵo pligrandiĝis. Miaopinie ambaŭ Blair kaj Bush ne perfidis siajn partiojn sed kongruigis sin kun kondiĉoj kaj cirkonstancoj. En Kanado mem, ekzemple kvankam la liberala partio pli favoras rolon de pacfaranto por armeaj intervenoj de Kanado, tamen tiu mem liberala partio sendis la kanadan armeon al Afganio.
Laŭ tradicia klasifikado la ĉefaj politikaj partioj en Kanado (kvin partioj) estas jenaj: centre dekstra (la konservativa partio), centre maldekstra (la liberala partio), maldekstra (la novdemokrata kaj verda partioj). La kebekia fronto estas iomete escepta ĉar ĝia ĉefa pozicio estas ebligi sendependiĝon de la provinco Kebekio disde Kanado. Tamen oni povas konsideri ĝin centre maldekstra. Oni povas trovi grafikaĵojn kiuj montras tendencojn de tiuj partioj en diagramoj pri politika spektro (ekzemple ĉi tie).

Ekzemploj de politikaj pozicioj de tiuj partioj; la konservativa partio favoras malpermeson de abortigo, malpli da kuraĝigoj por samseksemuloj, malpli da neeŭropaj almigrintoj al Kanado, malpli da subvencioj kaj malpli da imposto. Aliaj partioj pli malpli favoras permeson por abortigo, egalaj rajtoj por samseksemuloj kaj pli da imposto kun sociaj monhelpoj kaj programoj. Nature fervoraj kredantoj de kristanismo en Kanado ĉefe subtenas la konservativan partion.

3 sept. 2008

Pri politiko en Kanado

Dum en la mondo multaj atente sekvas eventojn kaj novaĵojn rilatajn al la usona prezidenta elekto, en Kanado ankaŭ oni pretigas sin por nova publika elekto. Kvankam eble oni povas trovi multajn pli bonajn informojn pri la politika strukturo de Kanado en la angla kaj la franca, tamen ne estas malutila skribi ĉi-rilate ankaŭ en Esperanto. Kanadaj amikoj kiuj legas mian blogon, bonvole korektu miajn erarojn.

Antaŭe en Kanado, la ĉefministro rajtis laŭ sia plaĉo (aŭ cirkonstancoj) postuli novan ĝeneralan elekton (sed tio devis nepre okazi antaŭ kvin jaroj post la lasta elekto). Nun la leĝo estas iom sanĝita; sub ordinaraj kondiĉoj ĝeneralaj elektoj okazu je fiksa dato post kvar jaroj. En Kanado oni elektas anojn de la parlamento. Ĉefministron elektas tiu partio kiu havas la pli grandan nombron da parlamentanoj. Se partio havas pli grandan nombron da parlamentanoj sed ne absolutan plejmulton (pli ol 50% da tuto de la parlamentanoj) tiam oni diras, ke ĝi povas krei malplimultan registaron. Nuntempe s-ro Stephen Harper (el la konservativa partio) estas ĉefministro de malplimulta registaro (al lia partio 30 parlemantanoj mankas por krei plimultan registaron).

Nuntempe en Kanado kvin ĉefaj partioj havas parlamentanojn; la konservativa partio (en. Conservative Party of Canada) kies anoj nun formas la registaron. Ĝia nuna ĉefgvidanto estas la ĉefministro Stephen Harper. La liberala partio (en. Liberal Party of Canada) kaj ĝia ĉefgvidanto estas Stéphane Dion. La kebekia fronto (fr. Bloc Québécois) kaj ĝia ĉefgvidanto estas Gilles Duceppe. Fine la novdemokrata partio (en. New Democratic Party - NDP) kies ĉefgvidanto estas Jack Layton. Krom tiuj kvar gravaj partioj lastatempe unu parlamentano aliĝis al la verda partio (en. Green Party of Canada) kies ĉefgvidanto estas Elizabeth May kaj antaŭe ne havis parlamentanon.

Mi pliposte iom pli skribos pri la politiko en Kanado.

2 sept. 2008

Modernaj komputiloj kaj hodiaŭaj junuloj

Antaŭe mi skribis, ke mia junaĝaj jaroj estis samtempaj kun komenco de informadika scienco kaj komputiloj. Kvankam mia familio ne havis monon kaj mi longtempe ne kapablis havi komputilon por mi mem, tamen mia scio pri komputiloj komenciĝis kun la komputilojn Zilog Z-80 kaj Commodore 64. Mi memoras, ke kiom mi miris kiam mi legis anoncon pri portebla komputilo kun procezilo intel 80286. Kaj tiu komputilo estis portebla en ne tre malgranda valizeto (vidu ekzemple IMC traveller ĉi-tie)!

Teknologio estas ege progresita depost tiuj tempoj. Eble mi devas konsideriĝi eksmoda kaj oldpensanta ĉar ankoraŭ mi estas sub influo de tiuj unuaj spertoj. Kvankam hodiaŭ sur portebla komputilo mi uzas 1 MBajtojn da memorloko kaj ĉe la laboro havas alireblecon al 8 MBajtoj da memorloko (rapidega memorloko por kalkulo - RAM), tamen ankoraŭ kiam mi skribas programojn mi strebas ŝpari memorlokojn. Mi ankoraŭ zorgas pri rapideco de kalkuloj (ekzemple mi senĉese serĉas metodojn similajn al la metodo priklarigita ĉi-tie).

Mi miras, kiam mi vidas tiun reklamon por komputiloj el la firmao Dell (mia portebla komputilo estas de tiu firmao sed alia modelo). Fine de tiu filmo oni vidas sinjorinon kiu uzas komputilon ekipatan de interreta kamerao (en. Webcam) kiel spegulo por ŝminki sin. Mi komprenas, ke hodiaŭ junuloj eble pli serĉas tiajn uzojn de komputiloj (kaj poŝtelefonoj) sed mi ankoraŭ miras.