31 oct. 2008

Kutima miskompreno

Lastatempe mi vidis, ke iuj esperantistaj amikoj angoras ĉar ŝajne scienco neniam kapablos disponigi plenan komprenon por ĉio. Nu! Laŭ mi problemo de niaj amikoj estas tio, ke ili ne atentis tiun fakton, ke scienco (aŭ sciencoj) neniam pretendis, ke ĝia (aŭ ilia) tasko estas disponigi tiel plenan komprenon de ĉio.

Eĉ kiam oni en la fiziko parolas pri GUT (en. Grand Unification Theories - eo. teorioj pri granda unuiĝo), oni unue intencas diri teoriojn kiuj priklarigas kiel kvar fortoj (la gravito, la elektromagneta forto, la forte nukleaj kaj malforte nukleaj interagoj) estas diversaj aspektoj de unu sama fenomeno. Cetere eĉ tio estas ia miskompreno ĉar en la fiziko, GUT estas nur pri unueco de tri el tiuj kvar interagoj (elektromagneta, forta nuklea kaj malforta nuklea interagoj). Fakte tiu teorio kiu intencas priklarigi unuecon de tiuj tri fortoj kun la gravito nomiĝas "Teorio pri Ĉio" (en. Theory of Everything - TOE). Fizikistoj per la vorto "ĉio" en la nomo de tiu teorio fakte intencas diri "ĉiuj kvar konataj interagoj en la naturo". Nenio pli ol tio!

En la franclingva vikipedio (ĉi-tie) oni legas, ke nomo de "la Teorio por Ĉio" eĉ ne estas antaŭmetita de proponantoj de tia teorio. Fakte ĝi estis nomo parodia, proponita de aliaj por nomi tiajn teoriojn.

Nun se iuj filozofoj spekulativas pri konsekvencoj de tia scienca teorio kaj pliampleksigas tiun sencon de la vorto "ĉio" intencitan de sciencistoj, tio ne estas problemo de scienco. Tasko de scienco ne estas disponigi plenan komprenon de ĉio.

29 oct. 2008

Joe the Plumber we love you!

Se vi sekvas novaĵojn pri la ĉi-jara prezidenta baloto en Usono, vi plejeble jam konas sinjoron "Joe the plumber" [eo. Joe la tubisto]. Lia nomo antaŭmetiĝis per s-ro McCain en debato kun s-ro Obama. S-ro McCain prezentis s-ron Joe kiel simpla metiisto kiu deziras disvastigi sian laboron sed timas, ke ekonomiaj politikoj de s-ro Obama malhelpos lin. Li argumentis, ke li (s-ro McCain) pli zorgas pri angoroj de simplaj metiistoj kiel Joe la tubisto.

Nu, pliposte kiel oni atendis s-ro Joe subtenis s-ron McCain. Malgraŭ tio, lia rakonto ne finiĝis tie. Nun s-ro Joe aktive kampanjas favore al s-ro McCain [tio tute ne estas malbona afero. Ĉiu civitano rajtas partopreni kampanjojn]. Interese la antaŭa simpla metiisto ne nur havas opiniojn pri ekonomiaj aferoj sed li ankaŭ esprimas ideojn pri la eksterlandaj aferoj [denove ĉiu civitano rajtas havi tiajn opiniojn kaj esprimi ilin]. Ie s-ro Joe estas dirinta, ke elekti s-ron Obama estas kiel voĉdoni por malapero de Israelo. Eble iuj rajtos demandi sin, ke tiu s-ro surbaze de kia studo, sperto aŭ rilata laboro esprimas opiniojn pri la eksterlandaj aferoj [Mi ne diras, ke li eraras. Li povas esti prava aŭ ne. Sed li certe ne estas spertulo pri eksterlandaj aferoj].

28 oct. 2008

Ekzotaj komputilaj proceziloj

Kiel mi skribis antaŭe, min interesas komputiloj kiuj havas ekzotajn (ne Intel-kongruajn) procezilojn. Tial mi perdis mian intereson pri la komputiloj makintoŝaj depost kiam la firmao Apple komencis uzi intelajn procezilojn anstataŭ PowerPC en siaj komputiloj. Precipe pri ultraporteblaj komputiloj (en la angla netbooks kaj Mobile Internet Devices - MIDs) intelaj proceziloj longtempe estis ĉefe uzitaj.

Tio pli severiĝis depost tempo kiam Intel prezentis sian novan ne-tro-energikonsumantan procezilon Atom. Nun multaj produktantoj de la ultraporteblaj komputiloj uzas variantojn de tiu procezilo en siaj produktaĵoj. Tie estas alia rivalo por la procezilo Atom. Ĝi estas la procezilo NANO de la firmao VIA. Ĝi estas same ne-tro-energikonsumanta kiel Intel Atom sed laŭ iuj pritaksoj ĝi estas eĉ pli potenca ol la rivalo, Intel Atom. Bedaŭrinde ĝis nun neniu komputilo kiu uzas tiun procezilon estas aĉetebla. Alia problemo estas tio, ke VIA NANO ankaŭ estas intel-kongrua do ĝi eble ne kontentigos min.

Lastatempe mi legis, ke iuj firmaoj volas produkti ultra-porteblajn komputilojn kiuj havas ARM-kongruajn procezilojn. La proceziloj ARM estas produktitaj de brita firmao kaj ne kongruas kun la proceziloj de la firmao Intel. Niatempe oni uzas ilin ĉefe en multkapablaj telefonoj (en. Smartphones). Onidiroj aludas al tio, ke la firmao Apple eble por sia ultraportebla tabuleta komputilo (ebla rivalo por komputiloj kiel Asus Eee kaj MSI Wind) uzos varianton de la ARM-kongruaj proceziloj.

Por jam gustumi potencon de ARM-kongruaj proceziloj jen tri interesaj projektoj kiuj uzas tiajn procezilojn; BeagleBoard estas eteta cirkvitotabulo sur kiu estas la tre potenca procezilo OMAP3530. Ĝi estas ARM-kongrua procezilo (surbaze de la komputanta elemento Cortex A8) produktita de la firmao Texas Instruments. Vi povas uzi ĝin por konstrui tre malgrandan komputilon kiu konsumas tre malgrandan kvanton da energio. Sur ĝi oni povas uzi diversajn mastrumajn sistemojn i. a. Linukso (ne uzebla per Vindozo).

Alia simila cirkvitotabulo estas Overo Earth de la firmao Gumstix. Ĝi ankaŭ uzas iun ARM-kongruan procezilon de la firmao Texas Instruments (OMAP3503). La du supraj cirkvitotabuloj kostas 149 USD.

La tria projekto estas la portebla ludaparato (en. Handheld Game Console) OpenPandora. Ĝiaj konstrukciantoj pretendas, ke ĝi estos la plej potenca portebla ludaparato. Ĝi uzos la procezilon OMAP3530 kun la cifereca procezilo de signalo TMS320C64x ambaŭ de la firmao Texas Instruments. Ĝi ankaŭ uzos Linukson kaj kapablos disponigi liberajn komputilludojn (en. Open Source Video Games). Oni taksas, ke ĝi kostos 330 USD.

Mi demandas min, ke ĉu oni povas grupigi kelkajn el tiuj ne-tro-energikonsumantaj cirkvitoj kune por konstri grupkomputilon (en. Cluster Computer)?

Ekonomia krizo en Islando

Unu el televidaj programoj kiuj plaĉas al mi estas "Agenda with Steve Paikin" [eo. Tagordo kun Steve Paikin]. En tiu programo s-ro Paikin organizas intervjuojn aŭ debatojn pri diversaj temoj. Lastanokte li intervjuis kun kanada ĵurnalisto pri financa kaj ekonomia krizo en Islando. Tiel ŝajnas ke lastatempa financa krizo estas serioze damaĝinta Islandon. Tiu malgranda lando insula havas tre malgrandan merkaton (preskaŭ 320000 homoj loĝas tie). Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio (EU). Antaŭ la krizo Islando estis la unua plej bonstata lando en la mondo.

La invitita ĵurnalisto tiel priklarigis la kialon de la efiko de la financa krizo sur la islanda ekonomio; Li diris, ke ĉar enlanda merkato de Islando estas malgranda, grandaj bankoj en tiu lando disvastigis siajn agadojn ekster tiu lando kaj pruntedonis grandajn sumojn da mono ekster Islando. La lasta krizo kaŭzis, ke la prunteprenintaj nun ne kapablas plu pagi siajn ŝuldojn al tiuj bankoj kaj do mono mankas al la financaj organizaĵoj de Islando.

Antaŭnelonge la Internacia Monunua Fonduso (IMF) pruntedonis 2.1 mil miliardojn da dolaro (mi vidis tion en B.B.C. do ĝi devas esti en la brita angla, mi supozas) al Islando. Tio ŝajnas ne sufiĉa kaj nun skandinavaj landoj pretiĝas pruntedoni pli grandan monsumon al tiu lando. Pro postuloj de la IMF hodiaŭ Islando plialtigis gradon de la interezo je 18% (antaŭe ĝi estis 12%). Finfine tiu ĵurnalisto opiniis, ke el la tri grandaj islandaj bankoj oni nur eble povas savi unu (ili devas kuniĝi).

24 oct. 2008

Krizo de fido

Ĉi-tie en sia blogo Kalle Kniivilä skribas pri nova teknologio kiu permesas kontroli lokon de aliaj personoj. Li precipe estas interesita pri slogano de tiu nova teknologio "Familia feliĉo kiu valoras la prezon". Mi dubas kiel eblas havi feliĉan familion kontrolante movojn de familianoj. Sed hodiaŭ BBC havas novaĵon pri tio, ke en Usono parentoj uzas flareplorantajn hundojn por kontroli dormoĉambron de siaj junaj infanoj. Tion mi nomas krizo de fido.

Estas interesa legi opinion de patrino kiu diras "mi fidas miajn infanojn, sed vi nur povas fidi ilin je limigita amplekso. Ili estas junaj kaj ili faros eraron". Tio, bone montras signifon de fido ĉe iuj familioj!

Mi memoras, kiam mi estis juna mia patrino post mia frato iris al Svedio. Tiam dum kelkaj jaroj mi restis kun mia patro en Irano. Tiutempe mi faris tion kiel mia devo, ke mi informu mian patron pri miaj movoj (nu ne ĉiuj movoj sed plejparto de ili). Kelkfoje mi drinkis kun amikoj kaj eĉ foje malsaniĝis pro tio. Tiam mia patro amike flegis min kaj rekomendis kion mi manĝu por forigi naŭzon kaj kapdoloron. Du aŭ tri fojoj mi fumis cigaredojn sed post tio neniam plu tentiĝis ripeti tiun sperton. Kvankam kelkaj el miaj amikoj uzis narkotaĵojn sed mi neniam tentiĝis sperti ilin.

Povra mia patro, kiam (de tempo al tempo) mi informis lin, ke religia polico estis arestinta min (ja religia polico en Irano arestis gejunulojn kiuj troviĝis kune sekse miksitaj). Zorgi pri juna viro kiel mi en la islama respubliko devis esti ege angora kaj malfacila por li. Sed li neniam malagnoskis mian rajton kiel juna viro por malkovri la mondon kaj sperti en tiu mondo. Li neniam tiel kiel la supre menciitaj familioj kontrolis min kaj mi lernis neniam perfidi lian fidon. Tiu "neniam" por mi iĝis absoluta.

23 oct. 2008

Ĉu laŭ ili scienco estas valora?

Kiam oni estas kandidato por ricevi gravan postenon en registaro tiu persono devas konvinki diversajn grupojn pri bonestado de siaj ideoj kaj pri siaj kapabloj. Ekzemple kandidato por prezidentiĝo en Usono preskaŭ ĉiam devas certigi judajn grupojn pri siaj bonaj intencoj rilate ilin. Ankaŭ ili devas konvinki laborantojn de diversaj ekonomiaj sektoroj pri tio, ke iliaj politikoj ne estas malutilaj por tiuj sektoroj.

Nu! Kio pri sciencistoj? Grupo da sciencistoj laboras por firmaojn kaj tiel bonfarto de la firmao estos bona por ili. Alia grupo da ili laboras por la universitatoj aŭ ŝtataj esplor-organizaĵoj. Tiam ĝenerala vidpunkto de iu kandidato aŭ politika partio rilate la scienco kaj ĝia rolo en la socio iĝas grava por ili. Bedaŭrinde malmultaj politikistoj vidas sciencistojn kaj esploristojn kiel grupoj influaj pri siaj sortoj. En la lasta numero de la revuo "Physics Today" [eo. hodiaŭa fiziko] estas demandoj kiujn oni estas antaŭmetinta antaŭ ambaŭ kandidatoj por prezidentiĝo en Usono (s-roj John McCain kaj Barak Obama). La demandoj kompreneble rilatis al tiu parto de kandidataj ideoj kiuj rilatas la sciencan esploron kaj la fizikan sciencon en Usono. Al ili nur s-ro Obama estas respondinta kaj s-ro McCain rifuzis respondi al la demandoj (kvankam sur la reto tiel ŝajnas, ke ambaŭ estas respondintaj demandojn tamen sur papera versio kiun mi havas nur s-ro Obama estas respondinta sed ne s-ro McCain).

Hodiaŭ mi ricevis informon de la kanada asocio de fizikistoj. Tiel ŝajnas, ke ili estas antaŭmetintaj similajn demandojn antaŭ politikaj partioj kiuj partoprenis en la lastatempa baloto en Kanado. Ili ankaŭ nur ricevis respondojn de la liberala partio de Kanado kaj la novdemokrata partio. La konservativa kaj verda partioj ankaŭ la kebekia fronto ne estas respondintaj demandojn de la asocio.

Ĉiuokaze tiu demando estas antaŭmetinda, ke laŭ konservativuloj ĉu sciencaj esploroj (krom por armiloj) havas ian ajn valoron por la socio.

22 oct. 2008

Kvazaŭ ili neniam ekzistis!

En sia blogo Ken Miner skribas kiel tio kio ne memoriĝas, kvazaŭ estas ne okazinta (Ken Miner, 22a oktobro 2008). Li skribas "ĉiam mirigas min, ke memormanko funkcias same kiel nesperto, tiel ke eblas forviŝi eĉ dolorojn, kiujn fakte oni sentis" .

Pri doloro memoro apartenas al nur unu persono sed ĉu eblas forgesigi iun memoraĵon kiu apartenas al grupo da homoj?

Tio memorigis al mi la romanon mil naŭcent okdek kvar (1984) de George Orwell. Tie oni diras, ke forviŝante ĉiujn spurojn pri ekzisto de iu persono, la reganta sistemo povas fari kvazaŭ tiu persono neniam ekzistis (en. unperson - nonperson). En Vikipedio oni vidas kiel stalina reĝimo malaperigis personojn eĉ de la bildoj (ĉi-tie).

Nu! Sama afero okazis pri la islama revolucio en Irano. Kiam Ĥomejnio post sukceso de la revolucio reiris al Irano, kun li estis kelkaj el revolucianoj kiuj pliposte konsideriĝis kiel malamikoj de la revolucio! Oni povas vidi ilin sur supra parto de la jena bildo. Pliposte oni nur montris parton de tiu bildo en kiu Ĥomejnio, lia filo kaj franca stevardo (aŭ piloto) estis videblaj. Tiel oni dementis ekziston de personoj kiuj kun Ĥomejnio venis al Irano.

P.S: Tio ankaŭ iel rilatas al la latina Damnatio memoriae (eo. damni memoron de iu persono).

20 oct. 2008

Ĉu feminista aŭ ne feminista?

Mi estas jam kelkloke (ekzemple tie kaj ĉi-tie) skribinta pri monbiletoj. Jen debato pri nova monbileto en Turkio. Temas pri la unua monbileto en tiu lando sur kiu estas bildo de iu virino. Komitato kiu havis kiel taskon dizajni novajn monbiletojn por Turkio decidis meti bildon de s-ino Fatma Alje (serĉebla sur la reto kiel Fatma Alyie) sur novaj 50-liraj monbiletoj. Kvankam la bildo montras s-inon Alje sen kovritaj haroj tamen kelkaj sekularaj turkoj opinias, ke la komitato estas elektinta tiun sinjorinon por plaĉi al islamaj preferoj de la reganta partio (la partio AK kiu havas religiajn tendencojn).

Fatma Alje naskiĝis en 1862 (la otamana erao) kaj oni ne sendis ŝin al lernejo. Ŝi edukis sin mem kaj lernis la francan lingvon. Por komenci sian literaturan karieron ŝi devis atendi 10 jarojn por ricevi permeson de sia edzo al kiu ŝi edziniĝis en la aĝo 17. Ŝi skribis la pseŭdonomon "A lady" [eo. iu sinjorino] sub sia unua traduko el la franca. Post 1891 ŝi verkis romanojn en kiuj ŝi protestis opreson de virinoj. Oni konsideras ŝin kiel la unua romanverkistino en Turkio/Otomana imperio. Kaj kvankam ŝi protestis opreson de virinoj sed ŝi ankaŭ admonis tradiciajn rolojn de la virinoj en familio kiel patrinoj kaj edzinoj.

Bildo de kiom da virinoj estas sur monbiletoj de viaj landoj? Mi pensas, ke bildo de neniu virino estas sur usonaj dolaroj. Sur kanadaj dolaroj estas bildo de la reĝino Elizabeto. Sur la svedaj kronoj mi trovis bildon de unu virino (50 kronoj). Eble iam germanaj monbiletoj havis la plej grandan nombron da virinoj sur si (mi trovis 4 - 500, 100, 20 kaj 5 DM).

P.S: Mi ne trovis bildojn de la japanaj monbiletoj sur la interreto. Kie ili estas?

18 oct. 2008

Ne sufiĉe kompetenta

En antaŭaj blogeroj mi skribis pri politika sistemo en Kanado [1],[2],[3],[4]. Sed krom Kanado mi ankaŭ estas skribinta pri politiko en Francio, Svedio kaj Irano. Havi kaj esprimi opiniojn pri politika sistemo estas natura ĉar ilia funkcio ĉiuokaze influas niajn vivojn.

Okaze de la lastatempa baloto en Kanado mi lernis, ke en tiu lando funkcias la sistemo de Westminster (en. Westminster system). Tio estas iu tipo de majoritata balotsistemo. En la mondo ekzistas kelkaj aliaj balotsistemoj i.a. proporcia reprezentado. Nu, en la pasinta baloto, la verda partio de Kanado relative bone aperis. 6.80% da voĉdonintoj voĉdonis por kandidatoj de tiu partio sed tiu partio ne sukcesis havigi iujn ajn parlamentanojn al si. Samtempe Kebekia fronto kiu nur prezentas kandidatojn en la provinco Kebekio ricevis voĉojn de 9.97% da kanadaj voĉdonintojn. Tiu partio tamen havos 50 parlamentanoj en la parlamento.

Dum diskuto kun amiko (kanada kaj ankaŭ esperantista) mi esprimis tiun opinion mian, ke mi preferas proporcian reprezentadon (tie kelkaj kanadanoj mem deziras tiun sistemon ekzemple ĉi-tie). Responde al mi, li ridetis kaj demandis ĉu iam okazis [libera] baloto en Irano. Mi komprenas, ke tiu amiko ne konsciis, ke mi kiel perceptos tiun demandon lian kaj mi komprenas ke li ne intencis ofendi min. Tamen mi tiel komprenis lian parolon kvazaŭ li diris, ke ĉar vi venas el lando en kiu ne estas demokratio do vi ne rajtas (ne komprenas aŭ ne estas kompetenta) havi opinion pri nia demokrata sistemo. Eble mi ĝis fino de mia vivo restos fremdulo en Kanado kaj eble mi neniam rajtos esprimi opinion pri politika sistemo en tiu lando. Nun mi estas ege ĝoja, ke mi rezignis esti kandidato por estraro de la kanada esperanto asocio.

16 oct. 2008

Kareso de zefiroj

Freneza ludo de koloroj
aminduma kareso de zefiroj
tempo por denove travivi amon
tiu ĉi sezono
aŭtuno

Ĵurnalistoj kaj la scienco

Nia amiko Toño en du blogeroj (tie kaj ĉi-tie) estas skribinta pri percepto de la publiko rilate la sciencon kaj rilatoj inter ĵurnalistoj kaj sciencaj esploroj. En pasinta numero de la revuo "fiziko en Kanado", la revua redaktoro skribas "kion la ĵurnalismo povas instrui al ni pri popularigo de la scienco". En tiu skribaĵo i.a. li citas Peter Calamai, scienca ĵurnalisto por la revuo Toronto Star kaj laŭreato de premio el la kanada asocio de fizikistoj:
Mi ne deziras konsideriĝi kiel servanto. Multaj diras 'vi ludas tre gravan rolon. vi helpas nin por montri niajn laborojn al la publiko'. Povas esti, ke mi parenteze ankaŭ helpas videbligi viajn laborojn por la publiko, sed tio ne estas mia celo. Mi faras tion ĉar rakontoj rilate vin estas interesaj. Mia laboro estas profiti sciencistojn, fari ilin tiel ke la publiko interesiĝu legi niajn revuojn kaj tiel ni kapablos vendi reklamspacojn.
Ĉu sciencistoj same lernos profiti ĵurnalistojn por videbligi siajn laborojn por la publiko?

15 oct. 2008

La pasinta semajnfino

La pasinta semajnfino estis longa semajnfino en Kanado. Ĉi-tie lunde oni festis Danktagon (en. Thanksgiving Day). Tiu festo estas nordamerika tradicio. En Usono ĝi okazas je la kvara ĵaŭdo de novembro dum en Kanado ĝi estas je la dua lundo de oktobro. Mi kaj kelkaj el miaj amikoj profitis tiun longan semajnfinon por vojaĝi al Montrealo. Ni planis post Montrealo iri al Kebeko (urbo) sed nia plano ŝanĝiĝis kaj anstataŭe ni iris al Otavo. Otavo estas la dua plej enloĝata urbo en la provinco Ontario (post Toronto). Ĝi estas politika centro por la kanada federa registaro. La kanada parlamento situas en tiu ĉi urbo apud la rivero Otavo. Alia grava loko en Otavo estas la kanalo Rideau. Ĝi kunligas la riveron Otavo en el la urbo Otavo al la lago Ontario apud la urbo Kingston (longa je 202 kilometroj). Mi trovis Otavon bela.

Eble vi estas jam legintaj tion: "kiel antaŭvidite la konservativa partio de Kanado gajnis la hieraŭan baloton". Malgraŭ tio ĝi ne sukcesis atingi la sufiĉan nombron da parlamentanoj por formi plimultan registaron. Ankaŭ hieraŭ la nombro de voĉdonintoj estis la plej malgranda dum la tuta historio de Kanado; nur 59.1% da personoj kiuj rajtis voĉdoni faris tion.

Kvankam ĵus hieraŭ, la balota tago en Kanado, la indika borso de Kanado TSX (en. Toronto Stock Exchange) gajnis poentojn sed ekde hodiaŭ ĝi denove estas perdanta ilin.

La supran foton mi prenis el la kanada parlamento en Otavo.

10 oct. 2008

El Avesto (20)

Traduko de alia verso de Gathao. Jene estas traduko de la sepa verso de la ĉapitro 29 el ĝia unua parto (Ahnavaiti). Kiel kutime unue ĝia transskribo:

tem azutoiŝ ahuro macrem taŝat aŝa hazaoŝo mazda gavoi ĥŝvidemĉa hvo uruŝaibijo spento sasnaja kaste vohu manangha je-i dajat e-eava maretaibijo.

Kaj la traduko estas:

Ahuro kies volo estas en akordo kun la kosma ordo (Aŝa-o) sendas la sanktan himnon por progreso de la mondo kaj bonfarto de la homoj. Mastro de la saĝeco (Mazdao) pere de la Bona Penso prezentos iun kiu povas savi kaj helpi la mortemulojn.

En tiu ĉi ĉapitro ni legis, ke la kreitaĵaro petis Dion prezenti gvidanton kaj savanton. Ahuro turnis sin al Aŝa-o (la kosma ordo de la universo kaj virto ĉe la homoj) por scii, ke ĉu li konas tian personon. La respondo estis tio, ke Aŝa-o ne konas tian homon. En tiu ĉi verso Dio demandas opinion de la Bona Penso. En Gathao ‘vohu manangho’ estas la Bona Penso. Tiu vorto pliposte transformiĝas al ‘Vohumana’ kaj ‘Bahman’. Kaj Bahman estas ankaŭ nomo de la 11-a monato en la persa kalendaro. La Bona Penso ludas gravan rolon en Mazadaismo, tamen oni ne devas konkludi, ke tiu koncepto nepre aludas al racia aŭ filozofia penso kiel ekzemple Descartes instruas. Malgraŭ tio ĉio, en Mazdaismo tiu grava rolo de penso kaj cerbumo estas grave malsama de multaj aliaj religioj kiuj pli insistas pri obeado.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

8 oct. 2008

Propono por UEA

Maria Sandelin en sia blogo skribis pri UEA kaj tio kion ŝi farus se ŝi estus en la Elekta Komisiono. Unue mi pensis skribi ion ĉi-rilate, sed poste mi trovis, ke fakte ŝi estas bone skribinta ĉion dirindan kaj momente mi ne povas aldoni ion plian al tiu ĉi interŝanĝo. Tamen tio kaŭzis, ke mi pensu pri UEA. Mi pensas, ke por alfrontiĝo al koncernoj de la 21-a jarcento UEA devas (iomete) reformi sian strukturon. Ekzemple ni pli kaj pli legas, ke membrokvanto de UEA ŝrumpas. Nu niatempe multaj lernas kaj uzas Esperanton sur la interreto. Multaj el tiuj homoj ne pretas iĝi tradicia membro de tradiciaj organizaĵoj kiel UEA. Tamen rigardo al interretaj forumoj kiel Ipernity, facebook ,lernu.net k.t.p. montras, ke multaj el tiuj homoj ligas sin al la E-movado tra tiaj forumoj. Nu, mi pensas, ke UEA povas aldoni novan kategorion al kategorioj de siaj membroj (mi estas membro de UEA pere de la Kanada Esperanto Asocio - KEA). Sufiĉas ligi tiujn novajn esperantistojn al vera nevirtuala identeco (konfirmi iliajn ekzistojn, nomojn, loĝlokojn k. t. p.) kaj konsideri ilin kiel membroj de UEA (kategorio de retmembroj). Mi pensas, ke ekzistas ebleco por eĉ disponigi iujn servojn al tiu kategorio de membraro. Kion vi pensas?

7 oct. 2008

Nobelpremio de la fiziko en 2008

Ĉi-jaran Nobelpremion pri la fiziko gajnis tri japandevenaj sciencistoj (du ankoraŭ laboras en Japanio kaj unu estas civitano de Usono). Joiŝiro Nambu (Yoichiro Nambu), Makoto Kobajaŝi (Makoto Kobayashi) kaj Toŝihide Maskava (Toshihide Maskawa) estas studintaj elementajn partiklojn. Iliaj studoj precipe estas rivelintaj novajn sciojn pri kvarkoj, kaj ege rilatas al eksperimentoj kiuj okazos en la Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH).

4 oct. 2008

Minimumo de moralo

Kelkfoje mi demandas min, ke ĉu en Usono tute ekzistas minimuma respekto por moralo (ia ajn formo de moralo religia aŭ nereligia)? Mi devas konfesi, ke mi ne estas kontraŭ pornografio (kvankam persone mi preferas temohavajn erotaĵojn super ĝi). Kaj nepre mi opinias, ke esprimo (eĉ esprimo de la plej naŭzaj aferoj) devas esti libera ĝis sia plej ebla grado (t. e. ĝis ĝi ne estas krima). Malgraŭ tio ĉio, mi trovas tion hontinda kaj kondamnenda, ke oni en Usono (nome de liberesprimo) estas produktinta pornan filmon kun aktorino simila al kandidato por vicprezidentiĝo s-ino Sara Palin.

Por mi estas akceptebla kiam geaktoroj de pornaj filmoj ludas rolojn de neveraj kaj fikciaj personoj (eĉ kiam tiuj personoj estas anoj de rekoneblaj sociaj aŭ metiaj grupoj). Sed eĉ elfore sugesti pornajn kondutojn pri unu specifa kaj rekonebla persono, laŭ mi estas la plej serioza formo de kontraŭmorala fifaro.

Multaj en la publiko (ofte virinoj sed lastatempe multaj viroj kiel mi mem) ĉiam plendas, ke malmultaj virinoj aktivas kaj ambicias politikajn altrangajn postenojn. Nun, kiam sinjorino estas farinta ion por kontraŭi tiun situacion, ŝi nepre ne meritas tiajn hontindajn reagojn. Unue tio estas absolute kontraŭ ĉiu mezuro de moralo. Cetere tiaj sintenoj timigas aliajn virinojn kaj malhelpas, ke ili aspiru al politikaj agadoj. Ja, se oni havas inteligentan oponecon pri politikaj vidpunktoj de s-ino Palin kaj ŝia partio, eblas esprimi tion respektante kaj klere. Eĉ kelkaj parodioj kaj ŝercoj kiel tiuj en la tv-programo de Jon Stewart plaĉas al mi (mi plejofte trovas ilin inteligentaj kaj respektantaj). Sed tiel malrespekti iun virinon sugestante pornajn kondutojn pri ŝi estas profunde bedaŭrinda.

Mi forte dubas, ke la produktinto de tiu filmo estis dezirinta esprimi ion politikan (kontraŭ la respublikana partio aŭ favore al la demokrata partio – miaopinie lia motivo estis pli ekonomia). Kaj ankaŭ nepre li vere ne serĉas plirespektindigi la liberesprimon. Mi opinias, ke la publiko senkonsidere politikajn vidpunktojn de diversaj grupoj devas protesti la fifaron kaj devigi retiradon de la filmo for de merkato. Ĝi ankaŭ devas forte postuli, ke la produktinto pardonpetu s-inon Palin (eĉ se necesa procesi kontraŭ li).

2 oct. 2008

Planlingvo

Ĉu iu konas tiun planlingvon kiu celas kunigi la plej internacian komunumon da gepetolemuloj? Mi deziras lerni ĝin!

Kiel milito komenciĝis

Nacioj ofte forgesas kiel ili entiriĝas en militojn. Kiam konfliktoj pliintensiĝas kaj transformiĝas al tutdimensiaj militoj, ofte mispaŝoj de la antaŭa periodo forgesiĝas. Ofte estas tia, ke la ambaŭ flankoj de tiuj konfliktoj ne kapablas studi siajn proprajn mispaŝojn, kvankam tio por la t. n. venkinta flanko (ofte nomita per la historio la prava flanko) estas eĉ pli malfacila. Ni ofte ne kapablas vidi tion kion nia flanko povus fari por preventi, malpli longigi aŭ malpli severigi militojn.

Ĉi-jare ĉirkaŭ la internacia tago de senperforto (la 21-an de septembro) kiu estis ege proksima al datreveno de la komenco de la okjara milito inter Irano kaj Irako (la 22-an de septembro 1980), okazis vigla interŝanĝo inter perslingvaj blogantoj ĉi-rilate. Kelkfoje la diskuto transformiĝis al disputo kaj kverelo. Memoro de la milito ankoraŭ ĉe multaj estigas emocion, ĉar ĝiaj viktimoj povas esti patro, frato, proksimulo aŭ amiko de tiuj persono (ankoraŭ pasas mallonga tempo post ĝia fino).

Oficiala versio de la milito en flanko de Irano estas versio rakontita per la islamaj regantoj kaj vaste akceptita per irananoj. Tiu versio diras, ke post sukceso de la islama revolucio en 1979, Saddam kiu ĉiam deziris konkeri Iranon (aŭ parton de ĝi) trovis la momenton oportuna; La irana armeo estis taŭzita, kaj la lando sendefenda. Tial li ordonis atakon al Irano. Irananoj malgraŭ sia volo devis defendi sin. La milito estis altrudita al Irano. Rezolucioj de UNo akcpetas respondecon de Saddam pri nepravigebla komenco de la milito kaj relative kongruas tiun version de la eventoj.

Malgraŭ tio ĉio, por irananoj devas esti interesa lerni, ke transformiĝo de jam delonge ekzistaj konfliktoj al la milito ne estis senprovoka. La supra bildo montras unuan paĝon de Kejhan kiu estis unu el la plej gravaj tag-ĵurnaloj de Irano en tiu epoko. Ĝia presdato estas 19-a de aprilo 1980 (5 monatoj antaŭ la tutampleksa atako de Irako al Irano). Sur la paĝo grandlitere estas skribita: Imamo [Ĥomejnio] invitis la irakan armeon al ribelo. Tio ne estas la ununura provoko de tiu tipo flanke de Irano (islama respubliko en sia komenco). Tio estas certa, ke Saddam serĉis pretekstojn por ataki Iranon. Sed tiel ŝajnas, ke regantoj de la islama respubliko ankaŭ ne rezignis disponigi tiajn pretekstojn al li. Se Ĥomejnio estis dirinta tion pri ĉiu alia lando najbara kun Irano (Saud-Arabio, Turkio aŭ Pakistano) lia invito konsideriĝis preskaŭ kiel mokinda neseriozaĵo. Pri Irako kun tiom granda nombro da ŝijaistaj enloĝantoj, invito de Ĥomejnio devas esti pritaksita kiel tre serioza minaco (Ĥomejnio estis religia ĉefgvidanto por multaj ŝijaistoj). La ĉefa provoko estis ideo de eksporto de la islama revolucio al aliaj landoj [mi tute ne kapablas kompreni, ke kial ĉiuj revolucianoj - ankaŭ en LatinAmeriko - tiom deziras tuj kaj antaŭ ĉio alia unue eksporti sian revolucion al aliaj landoj! Vi bone konstruu vian propran landon kaj ne zorgu pri la aliaj!].

Ĉiuokaze dank' al tiaj sintenoj la milito inter Irano kaj Irako komenciĝis. Multaj homoj en ambaŭ landoj mortis, vundiĝis kaj suferis. Por irananoj ĝi iĝis sankta militdefendo. Sed multaj el ili neniam pensis, ke ilia flanko ankaŭ ne estis tute kaj absolute senkulpa.