30 nov. 2008

Alta kosto

Lastatempa terorista atako en Mumbajo finiĝis, sed ĝi montris, kiel la centro de la tutmonda konflikto ŝanĝiĝas. La atako estis senprecedenca, bone planita kaj kontraŭe al antaŭaj atakoj kiuj plenumiĝis ĉefe per sinmortigantaj bombistoj aŭ bomboj en aŭtomobiloj, tiu ĉi atako plenumiĝis per pafistoj (ĉu sinmortigemaj?). Perforta konflikto ne estas fremda nocio por baratanoj. Historio de Barato estas plena je tumultoj, sangoplenaj konfliktoj kaj militoj. Baratanoj ankaŭ konas terorismon. Almenaŭ du el iliaj ĉefministroj pereis kaŭze de teroristaj atencoj. Sed miaopinie la lasta terorista atako estas grava signo. Ĝi estas signo de tio, ke por teroristoj nun Barato estas konsiderinda minaco.

Mi antaŭe skribis, kiel pro ekonomia kresko, Barato nun trovas pli konsiderindan situacion en la mondo. Usono iĝas pli kaj pli desapontita pro nekapableco de la registaro en Pakistano, kaj por fini konflikton en Afganio, nun turnas sin flanke al Barato. Tio faras Baraton eĉ pli minaca por ekstremistoj.

Ĉe la komenco de tiu ĉi semajno barata kolego vojaĝis al sia lando. Antaŭ foriro mi al li diris, ke nun Barato estas grava rolludanto en la mondo kaj tio havas koston. Tiutempe mi ne imagis tian dolorigan koston...

La supra bildo montras la baratan parlamenton.

26 nov. 2008

Reagoj en EventEo

Mi antaŭe skribis, kiel mi ŝatus, ke esperantistoj uzu la internacian lingvon por paroli pri aliaj aferoj aldone al temoj rilataj al tiu lingvo mem (aŭ krom lingvaj temoj ĝenerale). Tio nuntempe pli ŝajnas kiel revo. Kvankam E-blogoj kaj interreto estas kaŭzintaj pliiĝon de skribaj interŝanĝoj per esperantistoj, tamen tiuj interŝanĝoj ankoraŭ ĉefe kaŭzas reagojn nur kiam temas pri lingvorilataj temoj. En dissendolistoj kiel SCE ankoraŭ debatoj pri ita/ata, supersignoj, ĉu esperanto estas bona aŭ minaca k.t.p. estas ege pli popularaj ol alitemaj skribaĵoj. Esperantistoj ankoraŭ sentas sin pli komfortaj por skribi pri Esperanto en tiu lingvo kaj konservi siajn interŝanĝojn pri aliaj temoj en aliaj lingvoj. Ĉiuokaze la novaĵretejo EventEo nun ebligas reagon al novaĵoj, kaj ĉar novaĵoj tie ne temas pri Esperanto aŭ la esperanta movado, do tio estas bona okazo por skribi pri kaj reagi al aliaj aferoj. Mi gratulas tiun movon kaj esperas daŭrigon (kaj pliboniĝon) de laboro de EventEo.

25 nov. 2008

UNo kaj respekto por religioj

Pardonu min, se mi tiel atakas al religioj dum du tagoj sinsekvaj, sed tiu ĉi novaĵo meritis atenton. Kvankam ŝajne islamanoj, kristanoj, judoj kaj kredantoj de aliaj religioj estas en senĉesa konflikto unu kontraŭ la aliaj, tamen ĉiuj el tiuj grupoj interkonsentas pri unu afero; tie ekzistas komuna malamiko kaj tio estas homoj kiuj kuraĝas dubi ĝustecon de la religiaj dogmaroj.

Nun por preventi kalumniojn kontraŭ religio, la ĝenerala asembleo de UN-o aprobis rezolucion kontraŭ blasfemado. Kompreneble tio estas alia provo por limigi liberecon de la esprimo. Ne klaras kio estas ekzakte blasfema kaj kiu aŭtoritato rajtas juĝi tion. La rezolucio donas internacian sankcion por leĝoj kiuj en iuj landoj subpremas ĉiun liberan esprimon nome lukti blasfemadon. Ekzemple en la islama respubliko en Irano ĉiu kritiko de la suprema Ajatolaho konsideriĝas kiel atako kontraŭ reprezentanto de Dio sur la tero kaj do estos blasfemo. La rezolucio estis proponita de islamaj landoj sed la ĉefaj okcidentaj landoj (feliĉe inter ili ankaŭ Kanado) kontraŭis ĝin. Ankaŭ la usona komitato por judoj (en. American Jewish Committee) protestis la rezolucion (aliloke legindas tiu ĉi redakcia artikolo en la juda telegrafia agentejo - en. Jewish Telegraphic Agency).

Tio estas daŭrigo de provoj per la islamaj landoj por protekti sin kontraŭ pliiĝanta nombro da kritikoj. Estas ridinda kiam Reĝo Abdullaho (reĝo de Saŭda Arabio) parolas pri religia libereco kaj respekto por religioj dum lia lando estas la plej subpremanta lando sur la tero rilate religiajn liberecojn.

24 nov. 2008

He! Respektu!

Mi ne kapablis min deteni de metado de tiu ĉi desegnaĵo ĉi-tie. Miaopinie la primontrinta evento grandparte estas ĝusta. Dum centoj da jaroj kredantoj de diversaj religioj malrespektis la plej bazajn rajtojn humanajn de la homoj kiuj ne kredis iliajn religiojn (ĉar ili kredis al aliaj religioj aŭ dubis pri ĝusteco de tiuj religioj - religiuloj nomis tiajn homojn aŭ ateistoj aŭ herezuloj). Nun kiam liberpensantaj homoj serĉas siajn rajtojn por dubi pri tiuj subpremintaj religioj kaj libere pensi, religiuloj plendas, kaj postulas, ke oni respektu alies kredojn!

En la unua desegnaĵo - Blinda stultulo! Rato! Subhomaĉulo! Perversiulo! Komunistaĉulo! fiblasfemanto! Malmorala kuriozaĉulo kaj skorio sur la tero!
En la dua desegnaĵo - He! Montru iomete da respekto ĉi-tie!

Desegnaĵo estas laboro de Don Addis. Trovita per blogoj Sandwalk, friendly atheist kaj la retejo Freethought Today (kliku sur la bildo por vidi ĝin pli grande).

19 nov. 2008

Rondvojo de impresoj

Ahmad Ŝamlu estis elstara irana poeto kies poemoj situas en kategorio de neklasika persa poezio. Liaj laboroj grave influis evoluon de la persa poezio en la moderna tempo. Ekzemplojn de liaj laboroj tradukitaj al Esperanto oni povas trovi inter blogeroj de iranaj esperantistoj kiel Reza kaj Lumina [1], [2], [3], [4].

Interesa fakto pri Ahmad Ŝamlu estas tio, ke li estis inter malmultaj perslingvaj poetoj kiuj ankaŭ serioze sin okupis je ne perslingvaj poemoj. Inter tradukoj de Ŝamlu i. a. ankaŭ estas laboroj de la granda hispana poeto Federico Garcia Lorca.

Mi sentis agrablan plezuron kiam mi lernis, ke alia hispana poetino, Clara Janés Nadal estas tradukinta poemojn de Ahmad Ŝamlu al la hispana. Kiom da ĝuo kiam oni trovas, ke kulture influoj kaj impresoj tiel interŝanĝiĝas. Tio eble povas indiki, ke ankoraŭ ekzistas espereto por la homaro.

Alia Irana verkisto, Reza Alame-Zade estas farinta filmeton en kiu li miksas parton el poemo de Lorca tradukita al la persa kaj deklamita per Ŝamlu kun poemo de Clara Janés Nadal kiun ŝi estas verkinta omaĝe al Ŝamlu kaj la nederlanda poeto Martin Mooij. Trovu tiun filmeton ĉi-tie.

17 nov. 2008

Plivastiĝanta ekonomia krizo

La angla vorto "recession" signifas malkreskon de la ekonomia aktiveco en iu regiono aŭ lando (mi ne ŝatas la esperantan vorton 'recesio' anstataŭ tiu koncepto). En la ekonomiko tamen tiu ekonomia malkresko havas difinon; se dum du sinsekvaj jarkvaronoj la malneta enlanda produkto (MEP - en. Gross domestic product - GDP) malkreskas, tiam la studata lando/regiono laŭdifine havas ekonomian malkreskon (ĝi travivas 'recession').

Post la lastatempa ekonomia krizo, aro da landoj kiuj uzas Eŭron oficiale travivas ekonomian malkreskon. Tio estas ĉefe pro ekonomiaj malfacilaĵoj en Germanio, Britio kaj Hispanio. Kvankam Francio havas similajn malfacilaĵojn tamen ĝi ankoraŭ ne havas laŭdifine malkreskantan ekonomion.

Nun ekonomio de Japanio ankaŭ laŭ la supra defino malkreskas. Oni ne forgesu, ke Japanio estas grava aganto en ekonomia prospero de sud-aziaj landoj kiel Malajzio, Indonezio kaj Sud-Koreio. Mi estas certa, ke la ekonomia krizo en Japanio eĉ efikos Ĉinion.

Jerusalem Post en la franca

Kiel homo naskita en Mezoriento, novaĵoj de tiu parto de la mondo interesas min kaj retumante mi sekvas ilin. Ĉar la plej longdaŭra kaj kompleksa konflikto en Mezoriento estas konflikto inter Israelo kaj araboj, mi por scii vidpunktojn de ambaŭ flankoj de la konflikto, ankaŭ legas israelajn novaĵretejojn. Bedaŭrinde mi ne povas kompreni la hebrean lingvon kaj tial mi devas ofte esti nur kontenta pro anglalingvaj tardukoj de tiuj novaĵretejoj. Tie estas du gravaj novaĵretejoj israelaj kiujn mi regule rigardas: Jerusalem Post kaj Ha'aretz. La unua estas dekstra kaj la dua maldekstra (se oni povas uzi tiajn vortojn pri la israela politiko). Hodiaŭ kiam mi rigardis la retejon de Jeruslam Post, tie mi vidis, ke ili havas franclingvan parton. Tio estas ege bona. Mi supozas, ke tio estas nova ĉar ĝis nun mi ne vidis ĝin. Pri Ha'aretz mi ne trovis similan franclingvan retpaĝaron.

14 nov. 2008

Aparatoj kun ne Intel-kongruaj proceziloj

Kiom mi ŝatas, se oni dungus kaj pagus min por testi tre diversajn komputilajn sistemojn. Bedaŭrinde mia profesia travivo ne favorigas min por tia laboro. Ĉiuokaze sekve de miaj antaŭaj blogeroj pri ekzotaj proceziloj por ultra-porteblaj komputiloj jen kelkaj novaĵoj:

Unue la firmaoj ARM kaj Canonical (kiu zorgas pri evoluo de linukso Ubuntu) konsentis kunlabori por adapti linukson Unbunto por ke ĝi pli efike funkciu en aparatoj kiuj uzas ARM-kongruajn procezilojn (tiaj aparatoj krom linukso ofte nur kapablas uzi version CE de Vindozo). Tio estas grava novaĵo ĉar oni planas pli vaste ol nun uzi ARM-kongruajn procezilojn en ultraporteblaj komputiloj ekde mezo de 2009.

Se vi ne povas atendi tiun tempon eĉ nun ekzistas kelkaj produkoj kiuj uzas ARM-kongruajn procezilojn kaj vi povas provi ilin. Kelkajn el tiajn aparatojn mi prezentis en la antaŭa blogero. Krom ili tie estas ankaŭ du aparatoj ARCHOS 5g kaj ARCHOS 7. Ambaŭ aparatoj kapablas ludi videon kaj muzikon. Ankaŭ ili uzas sendratan konekton por alirebligi la interreton. ARCHOS 7 havas 7-colan ekranon kaj ARCHOS 5g ekranon 5-colan (je distingivo 800x480 rastrumeroj). Ili uzas procezilojn surbaze la komputanta elemento ARM Cortex A8 kaj havas 128 MBajtojn da memoro. Mi ne estas certa, ke ĉu eblas skribi programon sur aparatoj ARCHOS mem.

Krom ARM tie estas ankaŭ aliaj proceziloj ne Intel-kongruaj. Inter ili la plej fama estas PowerPC kiun la firmao Apple uzis en siaj komputiloj. Post forlaso de tiu procezilo per la firmao Apple malmultaj malpli sukcesaj komputilaj uzis ilin kaj oni neniam uzis ilin en tekokomputiloj aŭ ultraporteblaj komputiloj. Nun tiel ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝas. Iu firmao en Ĉinio nun prezentas ultraporteblan malmultekostan komputilon surbaze PowerPC-kongrua procezilo. Ĝi nomiĝas LimeBook kaj havas la procezilon Freescale MPC5121e (je kadenco 800 MHz) kiu estas kongrua kun PowerPC. Ĝi ankoraŭ ne estas aĉetebla krom en Ĉinio mem (kaj eble eĉ ne tie).

12 nov. 2008

Koro kaj cerbo

Kancero estas serioza kaj ofte mortiga malsano. Tie en la korpo estas unu organo pri kies kancero oni ne aŭdas ofte. Ĝi estas koro. Fakte tre malofte koro mem malsaniĝas je kancero.

Ekzistas kredo kiu diras tiuj organoj kies ĉeloj aktive dividiĝas (haŭto, intesto kaj medolo) pli eble malsaniĝas je kancero ol tiuj organoj kiel koro kies ĉeloj ne aktive dividiĝas. Tio ŝajnas al mi iomete stranga ĉar mi pensis, ke en la cerbo ĉeloj ne plu dividiĝas sed ni havas cerbajn tumorojn. Ĉu iu konas la fiziologion kaj povas diri kie mi eraras?

10 nov. 2008

Esperanto-Tago 2008

En 2006 usonaj esperantistoj proponis, ke oni invitu blogistojn (ĉefe neesperantlingvajn sed ankaŭ esperantlingvajn) por ke okaze de 15a de decembro ili skribu blogerojn en siajn naciaj lingvoj kaj Esperanto pri lingvorilataj temoj. Oni nomis tiun projekton Esperanto-Tago. En tiu mem jaro 2006, la evento allogis multajn esperantistojn kaj neesperantistojn. Kontribuis pli ol 50 blogistoj. En 2007 tamen la programo allogis malpli da kontribuoj (nur 7). Ĉi-jare denove en la retpaĝoj de Esperanto-USA oni proponas okazigi la tagon de Esperanto por blogistoj. Bedaŭrinde ĝis nun ne multaj respondis favore. Mi supozas, ke malmultaj scias pri la programo. Oni povas signali sian pretecon per subskribi tiun promeson ĉe la promesbanko.

9 nov. 2008

Elĉiela scienco

Kontraŭe al tio kiun alialoke iu esperantisto skribis, mi ne deziras senĉese agresi religion kaj esti orgojla pri scienco. Samtempe kiel studento de scienco mi ne povas silente rigardi senraciecon kaj ignoradon. Tial mi kelkfoje skribas ion ĉi-rilate kaj avertas. Se tio faras min malrespektanta aŭ ŝajnigas min kiel orgojla persono, mi ne povas fari ion kun tiaj impresoj de iuj homoj.

Unu problemo kun religiaj kredoj estas tio, ke en religio la vero estas monolita. Tie ne eblas trovi eron kiu povas esti malĝusta, senracia kaj sensenca sen fari la tutan religion neĝusta (kvankam ĉiam eblas adapti interpretojn kiuj pli bone kongruas kun spirito de la epoko). En scienco (ekzemple en la fiziko) malĝusteco (pli bone diri neprecizeco) de ĉiu ero povas montriĝi sen difekti relativan ĝustecon de aliaj eroj de la scienco. Tiu monolita vero religia kelkfoje kaŭzas, ke religiuloj ĝis sojlo de absurdeco defendas ĝustecon de ĉiuj esprimoj asociitaj al siaj religioj. Jen ekzemplo kiu lastatempe kaptis mian atenton:

En Islamo krom Korano (kiu konsideriĝas kiel parolo de Dio) ekzistas aliaj fontoj por kompreni la religion. Unu el tiuj fontoj (kiu estas tre grava) estas “aro da hadisoj”. Hadiso estas raporto pri diro aŭ ago de la profeto Mohamedo, aŭ pri lia subkomprenita aprobo de io dirita aŭ farita en lia ĉeesto. Hadisoj konsideriĝas kiel gravaj fontoj (post Korano) por trovi tion, ke islamano kiel devas vivi. Ne ĉiuj hadisoj estas samgrade fidindaj. Kaj tie ekzistas, metodoj por determini fidindecon de ĉiu hadiso.

La 19an de sptembro 2008, la televida statcio Al-Agsa (en. Al-Aqsa, aosciita al la palestina grupo Hamas) elsendis programon en kiu D-ro Ahmad Al-Muzen kiel spertulo pri scienco en Korano informis, ke la firmao Bayer estas trovinta kuracilon por aidoso surbaze de islama scienco menciita en iu hadiso. Laŭ tiu hadiso Al-Buĥari rakontas, ke la profeto Mohamedo diris, “se muŝo falis en via trinkaĵo, estas bona plenmergi ĝin antaŭ forpreni ĝin ĉar sub unu flugilo de la muŝo estas malsaneco kaj sub ĝia alia flugilo estas kuracilo de tiuj malsanecoj”.

Kompreneble la firmao Bayer dementas ĉian uzon de tiu hadiso, sed ne estas malfacila trovi retpaĝojn kiuj strebas montri sciencajn bazojn por ĝusteco de la hadiso. Islamanoj mencias jam delonge uzitajn larvojn de kelkaj tipoj de muŝoj por rapidigi kuracon de vundoj. Iuj tipoj da muŝoj metas siajn ovojn sur korpo de aliaj animaloj (ĉu vivaj ĉu mortaj). Tiel grupo da muŝaj larvoj adaptiĝas por manĝi nur mortan histon, dum aliaj manĝas vivan kaj mortan histojn. Depost longa tempo homoj trovis, ke oni povas uzi tiujn larvojn kiuj formanĝas nur mortan histon por kuraci vundojn.

Tio ĉio tamen temas nur pri specifa tipo da muŝaj larvoj kaj oni certe ne konsilos mergi ilin en trinkaĵoj. Sed retpaĝoj de islamistoj ankaŭ mencias sciencajn esplorojn kiuj fariĝas sur bakteriofagocitoj kaj aliaj kontraŭinfektaj substancoj kiujn oni povas trovi en korpo de muŝoj. Tiuj retpaĝoj referencas al universitataj studoj okazintaj en la Okcidento kaj la orienta Eŭropo. Tie estas eĉ referenco al esploroj faritaj per rusaj sciencistoj menciita en la informoretejo Pravda. Islamistoj tamen miskomprenas kelkajn sciencajn faktojn; unue muŝoj uzas tiajn substancojn por protekti sin kontraŭ infektoj propraj al si mem. Infektoj kiuj minacas muŝojn ne estas same kiel infektoj kiujn ili kunportas kaj tiuj infektoj kapablas malsanigi homojn. Esploristoj volas imiti (kaj ne direkte uzi) la imunan sistemon de muŝoj por kuraci infektojn kiuj minacas homojn. En la natura stato ekzistas malgranda kvanto da tiaj substancoj en korpo de muŝo (ilia kvanto ne estas komparebla kun kvanto da mikroboj kiujn ili kunportas). En la moderna medicino oni ekstraktas utilan parton de tiaj substancoj (kaj eĉ artefarite produktas ilin pli grand-kvante) kaj uzas ilin en konsidereblaj dozoj. Tiu kvanto da kontraŭmikrobaj substancoj kiuj el korpo de muŝo eniras trinkaĵon ne havas efikon. Trie bakteriofagocitoj (kiel oni povas kompreni el ilia nomo) nur efikas sur bakterioj. Ajdoso estas malsaneco pro virusoj kaj oni devas serĉi kontraŭvirusajn medikamentojn por kuraci ĝin.

Do por lerni kiel eblas batali malsanecojn studante muŝojn, sciencistoj devas modifi mekanismojn de ilia imuna sistemo (uzi gene modifitajn ĉelojn por produkti substancojn kiuj povas efiki sur malsanecoj kiuj minacas homojn), uzi ilin por produkti grand-kvante tiajn novajn substancojn, purigi ilin kaj uzi ilin en konsidereblaj dozoj. Ĉiuokaze mi konsilas, ke se muŝo falis en via trinkaĵo, vi simple forĵetu tiun trinkaĵon kaj ne uzu ĝin. Mi opinias, ke Dio ne kolreiĝos se homoj uzos siajn cerbojn kiuj ĉiuokaze estas kreitaj de tiu Dio mem!

6 nov. 2008

Pli pri demokratio

Pli antaŭe mi estis jam promesinta skribi pli detale miajn opiniojn rilate al diversaj regadaj sistemoj, liberaj kaj justaj balotoj kaj diferencoj inter diktaturoj kaj demokratioj. Tiel ŝajnas, ke mia antaŭa blogero ankaŭ kaŭzis miskomprenon kaj mi finfine decidis skribi tiun antaŭe promesitan tekston. Kompreneble eblas konsenti, ke demokratio ne estas la perfekta ragada sistemo. Ĝi ankaŭ povas rezulti problemojn kaj erarojn sed denove facile eblas konsenti, ke la tipo de tiuj eraroj kaj maniero laŭ kiu en iu demokratio ili traktiĝas estas malsamaj de tio en iu diktaturo. Miaopinie demokratio ne estas nur iu sistemo sed pli ol tio, ĝi estas ĝenerala sinteno de homgrupoj. Ankaŭ demokratio ne estas jam plenumita projekto sed evoluanta eksperimento pri pli bona vojo de regado supoer socioj. Demokratio ne estas unuforma fenomeno sed povas teni al si diversajn formojn.

Demokratio

Do kio estas demokratio? Ĉu nur okazigi regulajn voĉdonojn por elekti regantojn en iu socio signifas ekziston de demokratio en tiu socio? Mi pliposte skribas pri kondiĉoj por ekzisto de demokratio. Antaŭ tio tamen, en komento sub mia antaŭa blogero amiko skribis, "ekzistas ja tute demokratiaj landoj, kie prezidento servas 6-7 jarojn kaj havas do tempon labori, ne nur umi pri la elektoj kaj lerni uzi sian postenon". Do mi unue provas priklarigi mian opinion pri tio.

Ĉu kvar jaroj da prezidenteco estas pli bona aŭ ses-sep jaroj? Tio miaopinie tute ne gravas sed gravas, ke kiu rezonado estas malantaŭ argumentoj favore al ĉiu el tiuj elektoj. Mi ĉiam opinias, ke se baloto rezultas elektiĝon de bona reganto ĉiam eblas permesi, ke li/ŝi finu sian laboron elektante lin/ŝin por dua fojo. Male se baloto rezultas elektiĝon de reganto kiu fuŝe regas, tiam 6-7 jaroj da lia/ŝia regado devas esti tro longa. Estas grava memori, ke tiu periodo ne devas esti tro mallonga sed ankaŭ ne tro longa. La prezidento ne estas la sola decidanto en demokrata sistemo (li havas konsilantojn kaj helpantojn kaj ankaŭ parlamento ludas gravan rolon en estiĝo de decidoj). Ankaŭ en demokrataj sistemoj oni ofte elektas personojn kiuj jam havas spertojn pri la politika sistemo (ĉefoj de partioj, anoj de parlemanto, guberniestroj k.s.) kaj ili ja ne bezonas tute lerni kiel uzi sian postenon.

Voĉdone elekti regantojn

Ĉu nur voĉdone elekti regantojn estas demokratio? Post la islama revolucio en Irano en 1979, en tiu lando regule organiziĝas voĉdonadoj por elekti prezidenton, parlamentanojn, k.t.p. Malgraŭ tio ĉio, oni malfacile povas konsideri la islaman respublikon en Irano, kiel demokratio. Kial? Ĉar tie ekzistas ne-elekteblaj instancoj kiuj grave influas rezultojn de balotoj. Eble oni povas ankaŭ nombri tiajn instancojn en aliaj landoj sed en Irano kaj multaj aliaj nedemokrataj landoj, reguloj de decido en tiaj instancoj ne estas klaraj. En multaj demokrataj sistemoj, se vi estas en juste okazinta proceso jam kondamnita pro unu el specifaj krimoj, vi plu ne rajtas kandidatiĝi por registaraj postenoj (tamen tie oni ne senigas vin je viaj aliaj rajtoj). En Irano se vi ne estas obeema pri decidoj de suprema religiestro (Vali Fagih) tiam vi ne rajtas iĝi kandidato por tiaj postenoj. Juĝi tiun obeemon estas tute arbitra (signifo de 'obeemo' estas vaste interpretebla dum signifo de 'krimo' estas sufiĉe precize determinita).

Libera esprimo

Eblas havi ĉiujn aspektojn de demokrata sistemo, parlamento, juĝsistemo en iu lando, sed ankoraŭ ne esti demokratio. Tiuokaze regantoj ofte formas klason kaj neniigas sendependecon de la diversaj instancoj de la regada sistemo. Kvankam en demokrataj landoj ankaŭ iam registaro misuzas juĝsistemon aŭ malprave influas parlamenton, tamen tio malofte okazas. Eĉ se tio okazas, en tiaj landoj liberaj informomedioj rapide malkaŝas ĝin. Demokratio estas rezulto de sendependeco por diversaj instancoj de la reganta sistemo, ebleco de libera esprimo, elektebleco de regantoj kaj sinteno de la socianoj. Tiel ekzemple nur okazo de evento kiel persekuto de Miĥail Ĥodorkovskij per si mem ne povas pruvi ke Rusio estas maldemokrata lando. Sed kiam oni metas ĝin apud suspekta murdo de Anna Politkovskaja kaj pluraj aliaj okazaĵoj tiam ne estas malfacila konkludi, ke io tiulande ne iras glate.

Indiko

Pri unu el miaj antaŭaj blogeroj amiko demandis, "vi ŝajne renkontis samesencan rezulton el balotado. Laŭ vi, 50% elcento da voĉoj por Bush pli validas ol 90% elcentoj da voĉoj por Ahmadineĵad. Ĉu vi ankaŭ malfidas la aparaton aŭ kondiĉojn?". Por mi tiaj altaj popularecoj nur montras problemon (en sistemoj kiuj kaŭzas kondiĉojn). Homoj ne estas perfektaj. Ĉiuj eĉ la plej bonintencaj homoj eraras. Eĉ la plej bonaj homoj tentiĝas teni siajn proksimecojn al la potenco kaj profiti ilin. Ankaŭ ne eblas, ke sub normalaj kondiĉoj ĉiuj homoj kunkonsentu pri iu afero. En politiko ĉiam ekzistas diversaj opinioj. Kiam reganto gajnas 90% da voĉoj de voĉdonantoj, tio signifas, ke kondiĉoj ne estas normalaj (tie estas milito, krizo aŭ subpremo).

Mi denove ripetas, laŭ mia opinio, demokratio estas regada sistemo en kiu la socianoj ne bezonas fari sangoplenajn revoluciojn por okazigi grandajn ŝanĝojn (kiujn ili deziras). Kaj denove miaopinie demokratio pli temas pri sinteno ol sistemo.

P.S 1: La supra mapo montras situacion de demokratio en la mondo en 2007 laŭ indekso de la revuo Economist.

P.S 2: Kelkfoje eblas ricevi tiun impreson, ke demokratio malpli efike ol diktaturo funkcias. Tial en iuj landoj kelkaj povas preferi bonintencajn diktatorojn super ne efika prezidento. La historio tamen instruas nin, ke post longa tempo demokratio estas pli efika ol diktaturo (eĉ malgraŭ laboro de bonintencaj diktatoroj).

5 nov. 2008

Du malsimilaj sintenoj

Miaopinie demokratio estas tiu regada sistemo en kiu la popolo ne bezonas fari sangoplenajn revoluciojn por okazigi gravajn ŝanĝojn. Ĉi-foje mi ne deziras aplaŭdi sukceson de s-ro Obama. Mi volas nur notigi pri sistemo kiu ofte pli bone ol siaj rivaloj funkcias.

Kiam la lastatempa baloto en Usono okazis, armeo de tiu lando batalis en almenaŭ du aliaj landoj. Tiutempe Usono alfrontis (kaj ankoraŭ alfrontas) tre gravan ekonomian krizon. Sub tiaj kondiĉoj ĉiu nacio povas pensi, ke kial ni devas sperti nespertatan. Iuj eble tentiĝos konsideri la aktualan sistemon kiel kaŭzo de stabileco. Ĉiu registaro povas revi pri situacio kiam ĝi povas pravigi daŭrigadon de sia regno.

En Usono tamen neniu tiel pensis. Administracio de s-ro Bush okazigis la baloton kaj usonanoj voĉdonis por elekti novan prezidenton (ne gravas ĉu ili voĉdonis por s-ro McCain aŭ por s-ro Obama). Nun mi komparas tian sintenon en Usono kun sintenoj de iuj en Rusio (kaj sintenoj similaj al tiuj en Rusio aliloke). Hodiaŭ mi legis, ke s-ro Medvdedev estas proponinta, ke en Rusio prezidento (nun li) restu en sia posteno dum ses jaroj anstataŭ la nuna daŭro de kvar jaroj. Ŝajne Rusio ankoraŭ devas iri tre longan vojon por iomete alproksimiĝi al nuna stato de Usono (kaj en Irano sub regno de la islama respubliko tio estas eĉ pli malatigebla).

4 nov. 2008

Pri la retejo Eventeo

Mi estas jam skribinta pri la retejo eventeo kaj komparis ĝin kun la rivala retejo raporto.info. Tie mi skribis, ke miaopinie la retejo eventeo pro zorgita uzo de la lingvaĵoj kaj pli objektiva sinteno rilate novaĵojn iĝos pli sukcesa.

Hodiaŭ mi malkovris, ke la retejo eĉ havas novan videblan aspekton. Por diri la veron, tiu nova fasado plaĉas al mi. Se mi havus monon kaj volus elspezi ĝin por subteni nur unu esperantlingvan projekton, mi donacus ĝin al prizorgantoj de la retejo eventeo. Bedaŭrinde ĝis nun multaj similaj projektoj en la interreto estas kreitaj sed multaj el ili pliposte malaperis. Mi esperas, ke tio ne okazos por Evento.

Mi ne scias kiom da homoj laboras por la retejo eventeo, sed ĝis nun ili estas prezentintaj bonan laboron. Mi pensas, ke se ili daŭrigos sian laboron kaj plibonigos ĝin, la retejo eventeo povas iĝi kialo por fiero de esperantistoj. Gratulon al prizorgantoj de Evento.

3 nov. 2008

Kial nur kontraŭ scienco?

Mi miras, ke kiel homoj kiuj tiom forte uzas ĉiajn pecojn de siaj racioj por argumenti kontraŭ scienco kaj riproĉi ĝin, malofte ĝenas sin por skribi aŭ riproĉi pri stultaĵoj kiuj okazas en alia flanko de la afero kiam religi(esk)aj kredoj neniigas racion. Mi miras, ke por tiaj homoj scienco estas origino de ĉio malbona sed fifarojn kiuj okazas nome de religioj, ili pli facile pardonas (kaj pravigas nome de pardoneblaj eraroj de la plebo). Jen ekzemplo pri tipaj okazaĵoj kiujn tiaj homoj indulge ignoras:

Pri lernado de lingvoj, en Irano ekzistas grandega prefero rilate eŭropajn lingvojn (ĉefe la angla, sed ankaŭ la franca, hispana, itala, k.a.). Pro tio malmultaj irananoj lernas kaj scipovas aliajn lingvojn de la mondo. Eble la nombro de irananoj kiuj scipovas la japanan, la ĉinan aŭ la korean lingvojn ne superas kelkmilojn. Sciante tiun fakton, iu perslingva bloganto planas mistifikaĵon por pruvi, kiel religiaj kredoj povas forigi racian rezonadon.

Li kreas blogon kaj en ĝi prezentas sin kiel iranano kiu depost ok jaroj loĝas en Japanio (lastatempe multaj irananoj por ĝui altajn salajrojn iris labori en Japanio sed ili ofte revenas al Irano kaj ne restos tie). La blogisto en tiu blogo skribas, ke li estas trovinta japanan sinjoron kiu estas interesita pri ŝijaismo. Li prezentas tiun japanan sinjoron kiel s-ro Matsuma (tute fikcia persono) kaj tiel skribas lian rakonton:

S-ro Matusma kaj lia edzino ne povis havi infanon. Ili estas senesperaj sed iun nokton edzino de s-ro Matsuma vidas sonĝon en kiu iu viro diras al ŝi, ke ŝi devas viziti tiun viron por havi infanon. Ankaŭ s-ro Matsuma lernas, ke la sonĝita viro loĝas en Irano. Ili vojaĝas al Irano kaj tie lernas, ke tiu persono kiun ili devas viziti ŝajne estas Imamo Reza (unu el ŝijaistaj imamoj kiu estas forpasinta preskaŭ mil jaroj antaŭ kaj lia maŭzoleo situas en la urbo Maŝado en Irano - En Irano multaj islamanoj pilgrimas tiun maŭzoleon kaj preĝas - petas helpon de tiu imamo - por solvo de siaj diversaj problemoj). Nia fikcia japana paro ankaŭ pilgrimas la maŭzoleon kaj revenas al sia lando. Nia perslingva blogisto tiel daŭrigas sian fikcian rakonton, ke edzino de s-ro Matusmo post reveno el Irano gravediĝas kaj naskas bebon. Post tio, s-ro Matsumo kaj lia edzino reiras al Irano kaj pli studas pri Imamo Reza kaj ŝijaismo. Por subteni sian pretendon la menciita irana blogisto kreas ligon al ĉinlingva (aŭ japanlingva - ĉiuokaze por irananoj ili estas similaj!) retpaĝo kaj eĉ kopias pecon de teksto el tiu retejo en sia trompa blogo.

Post tio li faras nenion plu. Li atendas kaj post iom da tempo tri novaĵ-retejoj el la islama respubliko en Irano ripetas tiun fikcion kiel pruvo por praveco de ŝijaismo kaj vera novaĵo. Neniu el tiuj novaĵ-retejoj ĝenas sin por kontroli la ĉinlingvan tekston celante lerni, ke ĉu ĝi iel rilatas al la rakonto de s-ro Matsuma. Eĉ kiam nia blogisto en sia vera blogo malkaŝigas la aferon kaj rivelas sian mistifikaĵon, ankoraŭ iuj islamanoj pretendas, ke ili ja konas s-ron Matsuma, kaj ke nia blogisto ne volas akcepti miraklon de la imamo.

Jen ligo al tiu mistifika blogo.

P.S: Eble iuj diros, ke tio nur montras, ke oni ne devas fidi informojn nekontrolitajn (precipe sur la interreto). Laŭ ili tio tute ne rilatas al religia kredo kaj povas okazi pri ĉiu tipo de informoj. Mi tamen opinias, ke tiu fervora religia kredo ĉefe kaŭzas, ke iuj senkontrole akceptos ĉiun novaĵon kiu iel favoros iliajn vidpunktojn.