31 mars 2009

Ekonomika leciono



Por tiuj kiuj kiel mi estas analfabetoj pri ekonomiko, jen interesa filmo kiu per simpla lingvo (anglalingve) priklarigas kiel la lastatempa financa krizo okazis.

27 mars 2009

Tiu interesa manĝaĵo, pico

En filmoj senzorgaj homoj montriĝas kiel personoj kiuj eksterordinare ordonas aŭ ĉiutage pretigas picon por manĝi. Mi persone ĝuas manĝi de tempo al tempo bonan picon. Bedaŭrinde tiu industria pico kiu ofte aĉeteblas en Toronto (ankaŭ en Montrealo kaj laŭ mia memoro en Parizo) ne estas vera kaj bongusta pico. Tio estas ĉar laŭ mia opinio oni ne devas trakti picon kiel Makburgero kaj pretigi ĝin industri-nivele (en. mass production). Bona pico miaopinie devas konsideriĝi kaj pretiĝi same kiel aliaj hejmfaritaj pladoj. Ĉiuokaze mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke pico estas mistera manĝaĵo.

Sed pli interesa ol tio ĉio estas rilato de diktatoroj kun pico. Tiun rilaton mi trovas stranga. Ĉu vi memoras, ke iam Ahmadineĵad, prezindeto de la islama respubliko en Irano, provis malpermesi uzadon de la vorto Pizza (angla formo de pico - Mi estas jam skribinta pri tio)? Nu! Nun alia diktatoro en Nord-Koreio montras intereson pri pico. Dum miloj da ordinaraj nord-koreanoj suferas malsaton, la diktatoro de Nord-Koreio estas sendinta delegiton da kuiristoj al Napolo (en Italio) por lerni kiel (pli bone!) kuiri picon por li.

Sed eble la plej interesa novaĵo pri la manĝaĵo estas lastatempa plano de italoj por fabriki aŭtomatan vendmaŝinon kiu tujfaras/vendas picon. Ho ve! Ĉiuokaze bongusta pico ankoraŭ mankas al mi.

25 mars 2009

Koncentriteco de solvaĵoj

Hieraŭ en nia grupo oni demandis kiel mezuri koncentritecon de solvaĵo da nanostangoj (materio en formo de stangoj je dimensio de nanometroj)? Ĉar mia laborfako estas la fiziko de optiko, mi tuj respondis, ke per spektroskopio eblas mezuri tiun kvanton. Por fari tion oni devas mezuri kvanton de lumo kiu sorbiĝas en la solvaĵo (en. absorbance). Tiam eblas skribi:

Abs = cεl

En kiu Abs estas lumosorbiĝo por certa ondolongo, c estas la koncentriteco, l estas estas dikeco de la solvaĵo tra kiu la lumo estas trapsinta kaj ε nomiĝas koeficiento de la lumomalpliiĝo (en. extinction coefficient). Respondinte tion, kolego demandis, ke de kie vi scias la valoron de ε? Mi respondis, ke nu tio estas jam mezurita kaj menciita en tabeloj.

Post tio mi pensis, ke kiel eblas mezuri tiun kvanton ε se ĝi ankoraŭ estas nekonata? Nu, unu vojo estas pretigi solvaĵon de la studata materio je certa konata koncentriteco, mezuri la lumosorbiĝon kaj uzi la supran formulon por kalkuli ε. Sed kiel eblas esti certa pri koncentriteco de la solvaĵo? Mi memoras, ke eblas kemie sen uzi optikan spektroskopion mezuri koncentritecon de iuj solvaĵoj. Ĉu krom tio estas aliaj manieroj por mezuri ĝin?

Kien UEA?

Sekve de statistiko rilate membrokvanton de la Universala Esperanto Asocio (UEA), tie estas kelkaj interesaj reagoj. Libera Folio mencias parton de tiuj reagoj en tiu ĉi skribaĵo. Ankaŭ estas interesa interŝanĝo ĉe Esperanto-USA. Miaopinie tiu ĉi temo meritas atenton.

Mia blogero pri novaj membrokategorioj por UEA.

23 mars 2009

Mi kaj televidaj reklamoj

Por mi plejofte televidaj reklamoj estas tiuj enuigaj interrompoj kiujn mi ne laŭkore bonvenigas meze de interesaj kinfilmoj kaj tv-serioj. Mi ofte ne atentas pri ili kaj dum ili spektiĝas mi faras ion alian; pretigas maĝaĵetojn, lavas lavendaĵojn, iras pisi, aŭ trarigardas skribaĵojn de revuoj kiujn mi havas ĉemane. Mi opinias, ke multaj aliaj televidspektantoj ankaŭ faras kiel mi. Se tio estas ĝusta, tiam, mi pensas, ke reklamfaristoj ĉefe esperas pri efiko de tiuj televidaj reklamoj sur nia subkonscio (pere de trudanta efiko de troripetiĝo).

Malgraŭ tio ĉio, de tempo al tempo tie estas reklamoj kiuj instigas mian intereson. Jen du ekzemploj:

La unua estas reklamo pri la aŭtomobilo konstruita de la japana firmao Subaru. La reklamo montras kvar homojn kiuj ĝuas veturadon dum aŭskultas la germanlingvan kanton "Rock me Amadeus" de aŭstra kantisto Falco (aŭskultu la muzikaĵon mem ĉi-tie). Evidentiĝas, ke ili estas germanaj fakuloj kiuj testas la japanan aŭtomobilon (sed ankaŭ ĝuas ĝin). Fine oni diras "Subaru, japana aŭtomobilo kiun ŝatis konstrui germanoj" (germanoj estas famaj pro ege bona kvalito de siaj aŭtomobiloj). Tiu reklamo mem estas farita per kanadaj reklamfaristoj.

La dua estas ege kortuŝa reklamo kiu portas humanan mesaĝon. Mi ne priskribas ĝin. Ĝuu ĝin rigardante ĉi-tie.

20 mars 2009

Bonan Novruzon

Jen denove la unua tago de printempo, komenco de alia jaro en Irano kaj kelkaj aliaj landoj najbaraj al tiu lando. Mi deziras, ĝojon, sukceson kaj prosperon por ĉiuj en tiu nova irana jaro.

Okaze de Novruzo, Mahmud havas belajn muzikaĵojn ĉi-tie.
Mesaĝo de s-ro Obama okaze de Novruzo 1388 (perslingve subtitolita).

13 mars 2009

Malbona scienco el religia kredo

Dum ĉiu scienca esploro ĉefe komenciĝas per hipotezo surbaze de jam faritaj observoj, sed hipotezoj mem povas esti influitaj de diversaj preferoj (ideologiaj aŭ religiaj) de la esploristoj. Ne gravas, de kie venas iu hipotezo, nur gravas ke ĝia ĝusteco aŭ malĝusteco devas esti elmontrita per rigora scienca ekzamenado. Mi antaŭe skribis pri elĉiela scienco kaj tio, ke kiel pro religiaj preferoj oni povas kredi je pseŭdosciencaĵojn kaj subteni ilin. Fakte en tiu antaŭa blogero mi provis montri, kiel religiaj preferoj povas iĝi kiel iu motivo por falsmiksi diversajn sciencajn faktojn kaj konkludi kongruon de religia esprimo kun sciencaj eltrovaĵoj.

En tiu ĉi blogero mi skribas pri alia ekzemplo rilate sciencajn falspretendojn surbaze de religiaj preferoj. Temas pri verso (Aje) 93 de la ĉapitro (Surah) 12 de Korano. Tiu ĉapitro de Korano temas pri rakonto de Jozefo. Tie estas dirita (kongrue kun rakonto de Biblio), ke Jozefo estis forpelita de la hejmo per siaj fratoj. Ĉe foresto de Jozefo, lia patro Jakobo multe ploris kaj pro tio li perdis lian vidkapablon ankaŭ nigreco de liaj okuloj iĝis blanka. Post iom da tempo fratoj de Jozefo renkontis lin denove. Kiam fratoj de Jozefo rakontis pri malsaneco de sia patro al Jozefo, li donis sian vestaĵon al ili kaj ordonis, ke ili metu la vestaĵon sur vizaĵo de la malsana patro (la verso 93). Tiel Jakobo resaniĝis kaj kapablis denove vidi.

Rilate al tiu parto de Korano, la novaĵagentejo YemenTimes rakontas pri egipta kuracisto Abdul Basit Muhammad. Laŭ la novaĵo, tiu kuracisto pensis pri katarakto kaj kiam li legis tiun rakonton de Korano, li pensis, ke Jakobo ankaŭ devis esti malsana je katarakto (blankiĝo de nigerco en okuloj). Tiam li pensis, ke kio en vestaĵo de Jozefo povas esti kuracinta Jakobon. Li konkludas, ke ŝvito kiu estis en la vestaĵo devas esti kuracinta okulojn de la malsanulo. Laŭ la novaĵo, D-ro Basit Muhammad faras eksperimentojn kaj per medikamento farita surbaze de tiu hipotezo en 99% da kazoj sukcesas! Tiam li (laŭ la novaĵo) registras tiun eltrovon en Usono kaj Eŭropo. Eĉ svisa medikamentfirmao interesiĝas fabriki la medikamenton. Post pluaj eksperimentoj li skribas kontrakton kun la svisa firmao kondiĉe, ke ili devas klare afiŝu sur pakaĵo de medikamento "medikamento el Korano". La novaĵo estas sur diversaj islamaj retejoj plurfoje ripetita [1],[2],[3]. Tamen tiel kiel oni en parto de diskutoj en Vikipedio notigas, neniu mencio pri tiu medikamento, la svisa firmao kaj D-ro Basit Muhammad troviĝas sur la interreto. En neniu el tiuj ripetitaj rekopioj de la novaĵo oni trovas mencion pri artikolo rilate la temon el fidinda scienca ĵurnalo.

La nura mencio kiun mi trovis pri nekirurgia kuraco de katarakto temis pri okulguteoj N-Acetyl-Carnosine [4],[5],[6]. Tion estas trovintaj rusaj esploristoj. Tamen pri ĝi ankaŭ oni devas esti prudenta kaj kvankam sciencaj eksperimentoj estas plenumitaj sed oni bezonas pli da pruvoj por akcepti ĝian veran efikecon.

11 mars 2009

Loterio kaj imposto

Ĝis hodiaŭ mi tre malofte estas provinta loterion. Tio tamen ŝanĝiĝis kiam dum la du pasintaj semajnoj kaj ege angora de malbona ekonomia situacio mi du-foje aĉetis loteriajn biletojn (kaj gajnis nenion). Post tio mi pensis, ke kiom estas terura ĉar iuj regule aĉetas loteriajn biletojn kaj cedas al iluzio de tuja riĉiĝo. Precipe estas konata, ke kelkaj el malpli riĉaj homoj elspezas grandajn monsumojn esperante gajni kolosajn kvantojn da monoj. Mi pensas, ke mi mem agis tiel ĉar ekonomia situacio estas ege malbona kaj mi havas malgrandan esperon pri bona ekonomia situacio dum la nuna kaj la venonta jaroj. Ĉiuokaze mi decidis, ke plu ne tiel sinsekve aĉeti loteriajn biletojn kaj ne fari tion kiel kutimo mia (nur rigardi ĝin kiel ludo malofte provinda por amuziĝo).

Cetere de tio ĉio, mi pensis, ke oni povas rigardi loterion kiel iel inversa imposto; imposton homoj pagas por disigi riĉecon de la socio el malmultaj al pli multaj da socianoj [supozeble riĉuloj devas pagi pli kaj tiu mono disiĝas inter ĉiuj kaj precipe utilos por disponigi servojn por malpli riĉaj homoj]. Loterio estas kolekti monon de multaj homoj kaj doni grandan monsumon al malmultaj homoj. Ofte malpli riĉaj cedas al iluzio de loterio kaj regule aĉetas loteriajn biletojn. Tiu riĉeco el multaj malriĉaj homoj iras al unu aŭ du gajnontoj. Ĉu oni ne rajtas dedukti, ke "loterio = mal-imposto"?!

10 mars 2009

El Avesto (23)

Kaj jen traduko de la deka verso de la ĉapitro 29 el la unua parto de Gathao (Ahnaviti). Unue ĝia transskribo per esperantlingvaj literoj:

Juĵem aĉibijo ahura aogo data aŝa ĥŝacremĉa avat vohu managha ja huŝeitiŝ ramamĉa dat azemĉit ahja mazda cvam menĝi paurvim vaedem.

Kaj ĝia traduko estas:

Ho Ahuro, per la Virto kaj la Bona Penso donacu al li (Zoroastro) potencon kaj forton, por ke li povu estigi pacon kaj trankvilecon al la mondo. Mi ankaŭ rekonas lin, ho la plej saĝa, kiel la plej bona gvidanto.

En la antaŭa verso ni vidis, ke la animo de kreitaĵaro plendis ĉar Zoroastro al li ŝajnis senpova kaj nekapabla (li ne estis militisto). Nun [ĉu post iom da interŝanĝoj? Ni ne scias povas esti perditaj versoj inter tiu ĉi verso kaj la antaŭa] la animo de la kreitaĵaro akceptas elektiĝon de Zoroastro kaj el Dio petas potencon kaj kapablon por li.

Arkivo de la tradukoj de Avesto.

8 mars 2009

Ne forgesu suferojn de virinoj en Darfuro

Hodiaŭ la 8-a de marto, estas la internacia tago de virinoj. Kiel kutime oni povas skribi ĉiamajn kliŝojn pri atingoj de la feminisma movado aŭ rememorigi pri tio kiu estas jam farenda rilate rajtojn de virinoj ĉirkaŭ la mondo.

Mi tamen hodiaŭ estis ankoraŭ impresita de novaĵoj pri Sudano. Mi ankoraŭ pensis pri nefiniĝontaj suferoj de homoj en Darfuro. Bedaŭrinde ĉar ĉiam kiam ie estas maljusteco la unuaj viktimoj estas virinoj kaj infanoj, tial ne estis malfacila rilati tiun temon al la rememorokazaĵo. Ne estas malfacila trovi abundon da informoj pri suferoj de virinoj en Sudano kaj Darfuro. En Darfuro virinoj regule senĉese kaj intence sekse perforortiĝas, vudiĝas kaj mortas [1],[2],[3]. Mi ĝenerale estas kontraŭ uzo de forto sed se nuntempe sur nia planedo ekzistas unu loko en kiu milita interveno de potencaj ŝtatoj estas necesa, tiu loko estas Darfuro.

Mi tute subtenas tiun proponon skribitan en la revuo the Washington Post, ke Usono kaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio kreu regionon super Darfuro kie militaj aviadiloj de tiuj ŝtatoj subtenu strebojn de helpodonantaj organizaĵoj kaj malhelpu atakojn al civiluloj. Usono kaj eŭropaj landoj povas fari tion kaj ili eĉ ne bezonas sendi soldaton al la regiono. Nur krimuloj povas malkonsenti tion. Tio estas justa batalo por la liberecemaj homoj.

6 mars 2009

Ne taŭgas defendi krimulon

Prezidento de Sudano, Omar Hasan Al-Baŝir estas akuzita pri krimo kontraŭ la homaro. La Internacia Kriminala Tribunalo (IKT) ordonis lian areston por ke oni juĝu lin. Tio estas la unua fojo, ke oni procesas kontraŭ aktuala ŝtatestro. Mi estas fiera loĝi en lando (Kanado) kiu subtenas agadon de la internacia kriminala tribunalo. Kazo de Darfuro estas kazo kiu meritas pli da atento. Mi opinias, ke eĉ taŭgas perforte (ekzemple per armitaj flug-operacoj) defendi civilulojn tie.

Bedaŭrindas, ke Usono ne estas kontribuinta en streboj de la internacia kriminala tribunalo. Ankaŭ naŭzas min faro de regantoj de la islama respubliko en Irano kaj gvidantoj de terorista grupo Hamas kiuj aprobas fiagojn de Al-Baŝir. Pri ili tio estas komprenebla ĉar ili timas, ke tio servos kiel precedenco kaj estonte oni povas postuli respondon pri iliaj propraj fiagoj.

Bedaŭrinde samaj kialoj kaŭzas, ke arabaj landoj kaj multaj afrikaj landoj (regataj de diktatoroj) ne akceptas funkciadon de la IKT-o.

3 mars 2009

Pri ultraporteblaj komputiloj

Sekve de miaj antaŭaj blogeroj pri la temo (tie, tie kaj ĉi-tie), jen aliaj interesaj novaĵoj pri ultraporteblaj komputiloj kaj miaj opinioj pri tiuj novaĵoj.

1- Finfine la unua portebla komputilo dotita de procezilo Via Nano (rivalo de la procezilo Intel Atom) aperis. La firmao Samsung elektis uzi la procezilon Via Nano en sia portebla komputilo NC20. En la suba tabelo mi komparis la du procezilojn:


2- Mi antaŭe skribis pri la Arm-kongruaj proceziloj OMAP3 (kiel OMAP3530) de la firmao Texas Instruments. Tiu firmao lastatempe prezentis novan familion de proceziloj OMAP4. Ĝi estas konstrukciita ĉirkaŭ dukerna kalkula elemento Cortex A9 kaj estas la unua Arm-kongrua procezilo kiu povas spektigi videajn donitaĵojn en formato alta distingiveco 1080p (ĝis nun ne-tro-energikonsumantaj proceziloj kapablis ĉefe spektigi formatojn HD720p). Ĝi konsumas tre malgrandegan energion kompare al siaj rivaloj, Intel Atom kaj Via Nano.

3- La firmao Always Innovating (ĉiam inventi) estas prezentinta ultraporteblan/tabuletan komputilon dotitan de Arm-kongrua procezilo. Ĝi kostos malpli ol 300 USD kaj kapablos funkcii dum 10 horoj ĝis 15 horoj nur pere de siaj piloj.

P.S: Mi forgesis mencii, ke la procezilo Via Nano en sia elektronika cirkvito estas 64-bita procezilo dum Intel Atom cirkvite estas 32-bita procezilo kaj imitas kapablojn de veraj 64-bitaj proceziloj.

Ĉu kompreni aŭ ne?

La lasta blogero de Ken Miner (la 1-a de marto 2009) kaptis mian atenton. Precipe interesis min tiuj du asertoj:

"... ni simple ne povas kompreni la universon, tout court".
"Estas aliaj manieroj rilati al la universo — nia hejmo — ol havi sciencan komprenon pri ĝi".

Dum tiuj ĉi lastaj tagoj mi serĉas la interreton (kaj ankaŭ Vikipedion) serĉante skribaĵojn rilatajn al la epistemologio. Ĉu ni bezonas koni aferojn (kaj i. a. la universon)? Ĉu havigi al si tian konon de la universo tute eblas? Ĉu tiuj du demandoj interrilatas? Ĉu nur scienca kompreno de la universo ne eblas aŭ ĉu ĉia kompreno de ĝi ne eblas? kio estas tiuj aliaj manieroj por rilati al la universo? La aliaj manieroj kiujn mi trovis por mense (kaj pense) rilati al iu afero krom scienca racia elpensado kaj logika rezonado surbaze de observoj estis intuicio kaj revelacio. Ĉu s-ro Miner konas/intencis aliajn manierojn?

2 mars 2009

Moralo de venko

Por iuj venki signifas esti la plej bona inter aliaj bonuloj, por aliaj tio signifas esti la malplej vundita inter frakasituloj.