30 juin 2009

Tago de Kanado 2009

Morgaŭ, la 1-a de julio estas la nacia festo de Kanado [...1...,...2...], tiu ĉi mirinda lando. Mi estas feliĉa, pro tio ke mia restado en Francio ne eblis kaj mi devigiĝis almigri al Kanado. Precipe Toronto estas kosmopolita urbo kaj toleranta de la plej diversaj homoj el la plej diversaj kulturoj. Mi esperas, ke Kanado restos por ĉiam tiel toleranta kaj malferma.

29 juin 2009

Kiam regantoj ne fidas je politikaj sistemoj

Kiam mi rigardas al la lastatempaj politikaj tumultoj en Irano, mi ne povas deteni min de konstato de du-dimensia malfido. Unu malfido kiu estas pli sentebla kaj pli konata per ĉiuj aliaj homoj tra la mondo estas tiu malfido de la ordinaraj civitanoj je registaro en malpli demokrata reganta sistemo. Tiun malfidon pri Irano oni povas senti ekzemple vidante krion de nia amiko Reza. Tio estas kutima dubo de civitanoj en nedemkrataj landoj pri ĝusteco de pretendoj antaŭmetitaj per tiuj kiuj regas.

Sed aliflanke ankaŭ ekzistas alia malfido kiu helpas konflikton en tiaj socioj; tio estas malfido de la regantoj je la politika sistemo. Permesu min klarigi mian vidpunkton. En demokrata sistemo la reganto fidas je sistemo kaj eĉ kvankam sincere kredas je siaj politikaj vidpunktoj tamen ne konsideras venkon de konkurantaj vidpunktoj kiel fino de la sistemo. En tiaj sistemoj eĉ kiam diversaj politikaj partioj denuncas politikojn de rivaloj kiel seriozaj mispaŝoj tamen ili ne tentiĝas konduki ekster reguloj de la politika ludo. Tiel la politika potenco sen konflikto kaj perforto cirkulas inter ludantoj de la politika ludo. En tiaj sistemoj malvenkintaj partioj esperas revenkon kaj fidas, ke la reganta sistemo povas ripari mispaŝojn kaj supervenki krizojn. Tiel ekzemple kvankam s-roj Bush kaj Cheney serioze estis kontraŭ politikoj de s-ro Obama sed ili allasis regadon de Usono al li.

En malpli stabilaj regantaj sistemoj tia fido ne ekzistas. Mi donas kelkajn ekzemplojn krom Irano kaj ĉar ne konas politikan situacion tie tial supozas, ke la regantoj havas bonajn intencojn kaj deziras prosperon kaj feliĉon por siaj landoj (povas esti ĝusta supozo aŭ ne - ne ĉagreniĝu se vi trovas malsimilajn landojn unu apud la aliaj. Mi scias, ke la situacio en ĉiu el tiuj landoj estas malsame de tiu de la aliaj).

Unue demokrata lando kie nia amiko Luis loĝas (Kolombio). Se tio kion Luis mem en sia blogo skribas estas ĝusta kaj la aktuala prezidento de tiu lando s-ro Uribe eĉ iomete tentiĝas daŭrigi sian prezidentecon, tio miaopinie signifas, ke li trovas neniun alian personon en sia lando sufiĉe kapabla por daŭrigi sian vojon al prospero kaj feliĉo de Kolombio. Tio povas iĝi elirpunkto por apero de diktatoro (eĉ kvankam bonintenca).

En la najbara Venezuelo ekzistas simila situacio (mi scias, ke malsimilecoj ekzistas kaj oni ne devas reduktante kompari tiujn du landojn) pri fido de s-ro Chavez je aliaj politikistoj en sia propra lando. Li agas kvazaŭ li ne fidas demokratan sistemon por ebligo de feliĉon kiun li deziras por Venezuelo. Tial li okazigas referandumon kaj celas resti prezidento pli longe.

Due en Rusio sinteno de s-ro Putin montras lian malfidon je la reganta sistemo. Antaŭ prezidentiĝo de s-ro Medvedev ni ekster Rusio ne konis la rusajn ĉefministrojn. Oni malmulte aŭdis kaj sciis pri ĉefministroj de Rusio. Nun s-ro Putin estas farinta tiun ĉi postenon multe pli konata ĉirkaŭ la mondo. Lia rolo estas tiom sentebla, ke multaj opinias, ke fakte malnataŭ la politika scenejo de Rusio li estas la vera reganto. Denove mi supozas, ke s-ro Putin havas la plej bonajn intencojn kaj deziras prosperon kaj feliĉon de Rusio. Lia deziro por resti reganto tamen montras, ke li ne fidas je politika sistemo de sia lando kaj konsideras neniun alian krom si mem sufiĉe kompetenta por ebligi progreson de Rusio.

Trie estas Nord-Koreio. Multaj politikaj analizistoj opinias, ke lastatempaj manovroj de la reĝimo en Pjongjango (testoj de atombombo kaj misiloj) estas provoj de la aktuala reganto en la lando por pretigi anstataŭiĝon de sia filo anstataŭ si mem (Kim Jong-woon). Tio montras eĉ pli seriozan malfidon de la regantoj je la politikaj sistemoj kiujn ili mem regas. Pri Nord-Koreio la malfido eĉ iras ĝis ekstremo kiam la reganto fidas neniun ekster sia propra familio.

Simila ekstremo ŝajne ekzistas pri la islama respubliko en Irano. Kiel la leganto scias la vera potenco en Irano ne estas inter manoj de la prezidento sed la suprema religia regnestro (Ĥamenei). Post la lastatempaj tumultoj en Irano oni pli kaj pli aŭdas, ke fakte la fraŭdo en la baloto estis la unua paŝo por apartenigi la potencon al filo de la suprema religia regnestro Moĝtaba.

Pri Nord-Koreio kaj islama reĝimo en Irano, la regantoj fidas neniun krom siaj filoj kaj tre limigita nombro de proksimuloj kaj tion mi ŝatas nomi krizo de malfido flanke de regantoj.

P.S: Mi komparis tre malsimilajn landojn ĉi-tie nur por montri unu aspekton de politika regado. Mi koscias pri malsimilecoj kiuj ekzistas inter la supre menciitaj landoj (kvankam ne konas profunde tiujn malsimilecojn).

23 juin 2009

Neda kontraŭ la ombro de Dio sur la tero

Simboloj estas potencaj fortranĉaĵoj de realaj eventoj por esti kaj resti preter la historio. La historio neniam permesos forgeson de kuraĝa protestanto kiu staris antaŭ vico da tankoj dum eventoj kiuj okazis en la placo Tienanmen en Ĉinio. Ĝi ne permesos forgeson de surstrata ekzekuto de vjetnamo per policestro de Sud-Vjetnamio. Kvazaŭ tiuj bildoj kreiĝas por atesti pri la historio. Morto de senkulpa irana junulino Neda Agha-Soltan dum la lastatempaj protestoj en Irano estas iĝinta potenca simbolo kiu longe restos en konscio de multaj homoj. Pri ŝia bedaŭrinda murdo estas jam skribintaj blogistoj en Esperanto (Reza, Fifio kaj skaĉjo). Filmo de ŝia murdo kaj ŝiaj fotoj tra la interreto publikiĝas kaj atestas pri senkulpeco kaj sendefendeco de iranaj protestantoj. Kiel mi skribis pli antaŭe mi antaŭvidis subpremiĝon de la protestoj en Irano, sed tute ne atendis verŝiĝon de tiom da sango. La protestoj estis granda atingo. Por tiuj kiuj ne konas la islaman respublikon mi devas diri, ke post la islama revolucio kaj establiĝo de la politika reĝimo en Irano tie estis neriproĉebla posteno de la suprema religia regnestro (fa. Velajat Fagih). Longtempe eĉ pensi pri riproĉo de la Moŝto Ajatolaho estis granda kaj serioza peko. Kredu min, li konsideriĝis (kaj ankoraŭ per kelkaj konsideriĝas) kiel ombro de Dio sur la tero. Stari kontraŭ lia volo estis kiel stari kontraŭ Dio kaj islamo. Nun mi pli kaj pli trovas irananojn kiuj plu ne tiel pensas kaj malkaŝe deziras renversiĝon de lia regno super la lando. Tio estas granda paŝo antaŭen. Tre granda paŝo antaŭen.

19 juin 2009

Pledo!


Pardonu min, ke mi ne tradukis kortuŝajn eldirojn de tiu kuraĝa junlino. Mi tremas kaj ploras.

An iranian woman weeps. Two Iranian-Americans send over the transcript, posted below. "Had tears in my eye while doing it," one wrote.

Tomorrow is Saturday. Tomorrow is a day of destiny.

Tonight, the cries of Allah-o Akbar are heard louder and louder than the nights before.

Where is this place? Where is this place where every door is closed? Where is this place where people are simply calling God? Where is this place where the sound of Allah-o Akbar gets louder and louder?

I wait every night to see if the sounds will get louder and whether the number increases. It shakes me. I wonder if God is shaken.

Where is this place that where so many innocent people are entrapped? Where is this place where no one comes to our aid? Where is this place that only with our silence we are sending our voices to the world? Where is this place that the young shed blood and then people go and pray -- standing on that same blood and pray. Where is this place where the citizens are called vagrants?

Where is this place? You want me to tell you? This place is Iran. The homeland of you and me. This place is Iran.

18 juin 2009

Protestoj en Irano

Dum protestoj en Irano daŭras kaj la karaj legantoj povas trovi aktualaĵojn sur siaj nacilingvaj amaskomunikiloj kaj esperantlingve sur blogo de Reza, mi deziras respondi al kelkaj demandoj el ekster Irano.

Ĉu eblas pruvi fraŭdon en la elekto?

Tie estas matematikaj metodoj por pruvi iujn fraŭdojn en rezultoj de balotoj ekzemple la leĝo Benford. Ĝis nun estas publikigita kelkaj sciencaj artikoloj kiuj esploras probablecon de fraŭdo en la 2009a baloto de la islama respubliko kvankam ankoraŭ ne tute konkludigaj (mi trovis unu kaj komentarioj pri ĝi tie kaj ĉi-tie). Ĉiuokaze dum la opozacio ne rajtas havi ĵurnalojn kaj alireblecon al komunikiloj paroli pri justa kaj ĝusta baloto en la islama respubliko estas kiel ŝerco.

Kio okazas ekster Irano

Kvankam multaj neirananoj subtenas dezirojn de protestojn sed neiranaj registaroj alfrontiĝis pli prudunte kun la afero. La plej prudenta sinteno estas tiu de la usona administracio de la prezidento Obama. Li pravas opinii, ke lia interveno kaŭzos problemojn por la protestantoj ĉar reĝimo de la islama respubliko tuj akuzas ilin al amikeco kun la malamiko kaj brutale frakasas ilin. Estas interesa scii, ke dum la oficialaj respondeculoj de la reĝimo en la islama respubliko akuzas Usonon kaj Kanadon al enmiksiĝo en internaj aferoj de Irano, ili ne protestas intervenon de Hassan Nasrolah estro de Hizbulaho kiu klare esprimas sian favoron por unu el flankoj de la konflikto (tie estas onidiroj pri tio, ke anoj de Hizbullaho kaj Hamas helpas la islaman respublikon por frakasi la protestojn [1],[2],[3]).

Dum rezultoj de la balotoj estas ankoraŭ disputataj tiuj landoj estas gratulintaj reelektiĝon de Ahmadineĵad:

Skribe:
Taĝikio, Armenio, Omano, Rusio kaj Ĉinio

Telefone:
Azerbajĝano, Kataro, Afganio, Turkio, Pakistano kaj Venezuleo (Chavez estis la unua prezidento kiu gratulis reelektiĝon de Ahmadineĵad).

Denove tie estas onidiroj (ne pruvitaj) pri plano de fraŭdo en baloto (kiun la protestantoj nomas puĉon) kontraŭ la reformistoj de la islama respubliko kun helpo de spertuloj el Rusio. Laŭ tiuj analizoj malmoderuloj de la islama respubliko deziras preventi okazon de kolora revolucio en Irano (la plej fama inter ili estas la oranĝa revolucio en Ukrainio) kaj Rusio kiu grave profitas malamikecon de la islama respubliko kaj la Okcidento ankaŭ estas samopinia kaj simpatia al tiu grupo. Ĝis nun rusaj spertuloj estis iugrade sukcesaj por preventi koloran revolucion en Kirgizio. Irano povas esti ilia dua sukceso.

Ĝisdatigo: Jen alia studo pri ebleco de fraŭdo en la irana baloto per la fizikisto Boudewijn Roukema.

14 juin 2009

Tumultoj en Irano

Kiel mi skribis, mi ne partoprenis en falsa spektaklo de voĉdonado kiu okazis por elekto de prezidento de la islama respubliko. Kiel mi skribis ĉiuj el la kvar kandidatoj estis el reganta klaso de la reĝimo sed la reĝimo eĉ ne akceptis tri el ilin. Estas multaj indikoj kiuj montras vastan fraŭdon en la balotado. Bedaŭrinde tia senprecedenca fraŭdo malesperigis irananojn kaj eĉ kaŭzis malkontentecon de iuj en la reĝimo mem. En Tehrano kaj multaj aliaj urboj en Irano estas tumulto. Mi kvankam ne voĉdonis sed hodiaŭ por subteni irananojn kiuj volas protesti kontraŭ tiu senhonta fraŭdo iris al manifestacio kiu okazis en Toronto. Oni povas legi pli pri la okazaĵoj en Irano en blogoj de Reza kaj fifio.

Mi mem pliposte iom pli detale skribos por esperantistoj pri strukturo de la reĝimo en Irano kaj indikoj kiuj montras vastan fraŭdon okazitan.

Ĝisdatigo: Mi estas preskaŭ certa, ke protestoj baldaŭ aŭ subpremiĝos aŭ mem silentiĝos. Ĉar mi mem ne plu loĝas en Irano kaj ne permesas al mi mem interveni en aferoj kiuj koncernas vivon kaj morton (ja oni jam aŭdas nekonfirmitajn novaĵojn pri mortoj) de homoj tie, do mi post plikvietiĝo de la afero skribos pli kaj nun silentas.

11 juin 2009

Memoro, matematiko kaj basbalo

Kiel mi skribis pli antaŭe mia unua kaj ĝis longa tempo la nura konatiĝo kun japana literaturo okazis pere de perslingva tarduko de novelaro verkita de Jukio Miŝima (en. Yukio Mishima). Post tio, mia plia kontakto kun la japana kulturo ĉefe estis per filmoj, tv-serioj kaj animacioj (ofte cenzuritaj en Irano kaj maloftaj en la okcidento). Post legado de tiu mirinda novelaro de s-ro Miŝima mi naive pensis, ke la japana literaturo plu ne povas surprizi min. Sed mi eraris...

Surprizo venis kiam mi legis koncizan prezenton sur la interreto pri lastatempe furora romano de la japana verkistino Joko Ogava (en. Yoko Ogawa) kaj decidis aĉeti ĝin. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas esperantlingva traduko de tiu romaneto kaj ĉar mi ne scipovas la japanan lingvon do mi devis kontentiĝi per ĝia anglalingva traduko. Temas pri romano "la mastrumistino kaj la profesoro" (en. the housekeeper and the professor - tradukita al la angla per Stephen Snyder, ISBN 0312427808 - fr. la formule préférée du professeur - tradukita al la franca per Rose-Marie Makino-Fayolle, ISBN 2742756515).

La romano estas rakonto de mastrumistino kiu ricevas komision por zorgi pri iam fama profesoro de matematiko. Aŭtomobila akcidento jaroj antaŭ estas difektinta cerbon de la profesoro. Tiel li ne plu povas teni pli ol okdek minutojn da memoraĵoj de la okazintaĵoj. Liaj memoraĵoj estas tiuj de antaŭ la akcidento. Por ne perdi spurojn de la okazintaĵoj la profesoro devas noti la plej gravajn el ilin sur pecoj da paperoj kaj alligi ilin al sia vestaĵo. La plej grava inter ili estas "mi nur kapablas memori okdek minutojn".

Kiel eblas rilati kun aliaj kiam mankas memoraĵoj? La romano de s-ino Ogava estas poezia prozo pri tiu ĉi temo. La nura helpilo de la profesoro estas liaj memoraĵoj de antaŭ la akcidento, lia amo al la matematiko kaj nombroj. Estas mirinda, trovi kiel surbaze de tiu ĉi helplilo, la matematiko, eblas estiĝo kaj disvolviĝo de humanaj rilatoj inter la mastrumistino, ŝia 10-jaraĝa filo kaj la profesoro. En la rakonto humanaj interrilatoj kiuj kreiĝas surbaze de nombroj kaj rilatoj inter ili estas pli gravaj ol nomoj de personoj (kiuj tra la tuta rakonto ne menciiĝas). Tiu ĉi rakonto sen memgloricelaj implikaĵoj kaj kutimaj intrigoj de tri-angulaj amoj, bataloplenaj venĝoj aŭ heroecaj agadoj kaptas kaj tenas sorbitaj ĝis sia fino la legantojn.

Krom la alloga kaj poezia rolo kiun la matematiko ludas en ĝi la rakonto estas ankaŭ instiga al lernado pri aliaj aferoj. Inter sportoj mi neniam interesiĝis pri basbalo, sed leginte la romanon de s-ino Ogava mi devis ankaŭ legi pri Jutaka Enatsu (en. Yutaka Enatsu) por kompreni, ke kial la profesoro kaj filo de la mastrumistino tiom interesiĝas pri li.

Kunestado de tiom da interesaj temoj en la simple dirita rakonto de s-ino Ogava plaĉe surprizis min, Malgraŭ tio ĉio, la centra temo de la romano laŭ mi estas la plej humanaj rilatoj kiuj estiĝas kaj disvolviĝas inter homoj eĉ kiam memoraĵoj ne daŭras pli ol okdek minutoj. Ĝi temas pri amo. Dankon s-ino Ogava. Dankon...

8 juin 2009

Balotoj; Eŭropa kaj Libano

Al ĉiu lando kaj ĉiu geografia regiono ni alligiĝas pro niaj personaj memoraĵoj. Tie estas tri landoj al kiuj mi estas tiel alligita; Irano kiu estas mia naskiĝlando [kaj en ĝi mi kreskis], Francio en kiu mi loĝis dum kvin jaroj kaj Kanado al kiu mi almigris lastatempe.

Hieraŭ kiam mi rigardis la novaĵretejon BBC kaj vidis raportojn pri eŭropaj balotoj mi ridetis. Mi ridetis al mi mem pro tio ke iam mi eĉ pledis kontraŭ prezidentiĝo de s-ro Sarkozy. Tiutempe tamen mi ne pravis. Fakte pliposte evidentiĝis, ke la prezidento Sarkozy ne estis tiom katastrofa por Francio. Nun mi pensas, ke eĉ estus bona okazaĵo, se iam s-ro Jean-Marie Le Pen iĝus prezidento de Francio. Kial ne? Nun kun granda bedaŭro mi trovas tute natura tion ke pro alfrontiĝo al malfacilaĵoj homoj turni sin al ksenofobio. Nun la situacio en Eŭropo estas malbona kaj gajnoj de partioj kiel la partio por libereco [nl. Partij voor de Vrijheid - PVV] en nederlando, la brita nacia partio [en. British National Party - BNP] klare montras tiajn tendencojn. Ankoraŭ mi konfesas, ke eŭropanoj traktas neeŭropanojn neiamgeble pli bone ol irananoj kiuj traktas afganajn kaj irakajn rifuĝintojn en Irano.

Ĉiuokaze estas tiel dirita, ke la eŭropa parlamento ne estas grava afero. Ankaŭ feliĉe ĉi-tie en nordameriko, kie mi nun loĝas, ksenofobio laŭ sia eŭropa maniero ne ekzistas [ĝi alimaniera ja ekzistas]. Estas interesa, ke en Kanado kvankam ege alligita al Britio [en anglalingvaj provincoj] kaj Francio [en Kebekio], tamen la eŭropaj aferoj tute ne interesas la publikon [mi estas certa, ke en Usono tio estas eĉ pli korekta].

Miaopinie por la mondo pli grava ol la eŭropa baloto, estis baloto en Libano. Ankoraŭ ne eblas taksi, konsekvencojn de malvenko de Hizbulaho en Libano. Mi esperas, ke la israela registaro alfrontiĝu al tiu evento kun saĝeco.

4 juin 2009

Malkomfortiga retroiro

Aliloke mi estas jam plendinta pri kinfilmoj kiuj kreiĝas surbaze de jam bone konataj protagonistoj kaj laŭ mi perfidas originajn rakontojn pri ili. Mi ne scias, ke ĉu eblas nomi tion kiel krizo de kreiveco aŭ ne, sed io pri la usona kinindustrio precipe rilate aventurajn bataloplenajn scienc-fikciajn aŭ ne sciencfikciajn kinfilmojn certe ne estas ĝuste situaciata. Problemo ne estas tio, ke oni plu ne kreas filmojn ĉirkaŭ novaj temoj (ĉiuokaze kiel s-ino Sandelin iam skribis, ĉiu rakonto finfine nur povas temi pri morto kaj amo aŭ aparteno kaj ekskluziveco). Problemo estas tio, ke la produktantoj de novaj kinfilmoj ne kapablas rakonti pri tiuj eternaj temoj kreante novajn protagonistojn.

Alia grava problemo de la usona kinindustrio rilate superheroajn aventurajn kinfilmojn estas tiu retroiroj kiuj nuntempe okazas en interrilataj serioj da filmoj. Al mi ege malplaĉas, ke oni unue rakontas historion kaj post kelkaj jaroj mi devas lerni, ke tiu historio mem kiel komenciĝis. Tiun laŭ mi absurdan manieron por rakonti historiojn unue inventis kreintoj de la serio Star Wars (eo. stelaj militoj). Feliĉe pri tiu malplaĉa aspekto de serioj da kinfilmoj ekzistas limo kaj oni ne povas senfine retroiri. Tio, mi esperas, promesos devigiĝon de filmkreantoj al elpensado de novaj rakontoj (kaj espereble novaj protagonistoj). Do mi esperas, ke oni ne plu pensu pri antaŭ la komenco por Star Trek kaj Underworld (komenco de la historio kiu mem unue ekrakontiĝis en 2003 spektiĝis en 2009). Bedaŭrinde pri la serio X-Men ni devas ankoraŭ atendi aliajn retroirojn.

Ĉiuokaze hieraŭ vespere mi spektis la filmon "X-Men origins: Wolverine" (eo. originoj de iksuloj: Lupulo) kaj nur tiu retroiro faris min nekomforta, kvankam la filmo mem estis interesa.

1 juin 2009

Pri justeco

Eblas pensi, ke atingi justecon sur la tero estas iluzio, iu mito. Tial la plejparto de religioj ĉefe agnoskas iun formon de ĉiela justeco. Malgraŭ tio, tiuj religioj mem, ankaŭ uzas diversajn formojn de la teraj punoj por faroj kiujn ili konsideras kiel krimoj, deliktoj kaj/aŭ pekoj. Juraj sistemoj en multaj el niaj socioj nuntempe estas pli evoluitaj ol antaŭe. Plu oni ne agnoskas punon kiel maniero por konsoli viktimojn kaj kiel persona venĝo. Nun jursistemo punas ĉefe por permesi ke malbonfarinto reintegriĝu en la socio (en. rehabilitation), malebligi malbonfarintoj denove damaĝu (protekti socion), malinstigi tiujn kiuj pensas fari misfaron (en. deterrence/prevention), permesi kompenson de damaĝo, eduki kaj komprenigi, ke socio konsideras kiujn agojn kiel ne tolereblaj.

Bedaŭrinde eĉ en la plej efikaj polic-jursistemoj ĉiuokaze eraroj okazas, iuj senkulpanoj erare kondamniĝos kaj iuj kulpantoj neniam troviĝas. Konsiderante tion, miaopinie eblas havi ĝenerale du vidangulojn pri funkcio de jursistemoj. Eblas preferi, ke erare puni la plejeble malmultajn senkulpanojn eĉ se riski, ke iuj el veraj kulpantoj ne puniĝu. Aŭ preferi, ke puni plejeble multajn verajn kulpantojn, eĉ se riski, ke inter ili kelkaj senkulpanoj ankaŭ erare puniĝu. Malgraŭ kredo al ĉiuj el tiuj du vidanguloj tie estas principoj kiujn, mi esperas, ĉiu sana konscienco akceptas. Unu el tiuj principoj estas tio, ke akuzito eĉ se vere estas farinta la plej hororan krimon, ankoraŭ meritas ekvilibran kaj justan proceson. Tiu persono devas havi rajton por kaj kapabli defendi sin.

Tial multaj konsideras procesojn kiuj okazas por malliberuloj de la usona milita malliberejo en Guantanamo ne adekvataj kaj justaj (eĉ se malliberuloj tie vere estas farintaj teroristajn agadojn). Tiuj malliberuloj ne rajtas, scii ĉiujn pruvprovojn kiuj ekzistas kontraŭ ili. Militaj komisioj tie rajtas provi pruvon de kulpecoj pere de onidiroj kaj tiuj atestodiroj de aliaj malliberuloj kiuj estas esprimitaj sub torturoj (ekz. Waterboarding). Eĉ kvankam registaro de la s-ro Obama provas solvi problemon de justeco rilate al tiuj malliberuloj ankoraŭ la afero estas ege komplika (kaj maljusta). Ekzemple juĝisto estas juĝinta, ke Usono rajtas senlime kaj sen jure akuzi personojn teni ilin malliberaj. Malgraŭ tio mi ankoraŭ opinias, ke la jursistemo de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj estas multe pli respektindaj ol tiuj de la islama respubliko en Irano. Almenaŭ Usono estas tenanta la akuzitojn pri terorismo vivaj (kvankam malliberaj)!

Antaŭ nelonge terorista atako al moskeo en la sud-irana urbo Zahedan okazis. Amaskomunikiloj de la islama respubliko anoncis, ke la atako estis plenumita per sinmortigaj atakantoj (do farintoj de la atako estis jam mortaj). Sed du tagoj post la atako la reĝimo ekzekutis tri virojn pretendante, ke ili ankaŭ estis parto de la terorista atako. Nun eblas demandi sin, ke kiel eblas dum du tagoj fari areston, fari sekurec-informajn operacojn (akiri policajn informojn de tiuj tri viroj), okazigi justan proceson, kondamni la akuzitojn (kaj kiam ie estas mortopuno ordinare devas esti aŭtomata restudado de dosieroj per la pli supera tribunalo - sen peto de la kondamnitoj) kaj ekzekuti ilin? Se tie estis milita tribunalo oni neniam lernos, ke ĉu tiuj tri viroj estis vere kulpaj. Mi esperas, ke malgraŭ kolero pro mortoj okaze de la atako, la publika opinio iam demandu tiujn demandojn.