29 sept. 2009

Malpeza linukso

Pro iuj kialoj mi kelktempe antaŭ fordonis mian tabuletan komputilon kaj aĉetis alian netabuletan sed porteblan komputilon. Ĉi tiu komputilo estas Toshiba Satellite L300 kun procezilo Intel dukerna T6400 kaj havas 4 gigabajtojn da ĉefmemoro. Je la tempo de aĉeto ĝi havis la mastruman sistemon Vindozo Vista, kaj kiel estas mia kutimo lastatempe, mi instalis ankaŭ linukson sur ĝi. Interese mi lernis, ke taskon de la elekto inter mastrumaj sistemoj oni povas lasi al Vindozo Vista. Tiel oni ne ŝanĝos ĉefan parton de durdisko kiu zorgas pri la praŝarĝo de la sistemo (en. Master Boot Record, MBR - ankoraŭ oni devas instali la linuksan elektantan programon GRUB sed ne sur la ĉefa praŝarĝoparto de durdisko).

Dum iom da tempo mi uzis la oficialan version de Ubuntu, kun ĉiuj ĝiaj programoj sed antaŭnelonge mi decidis uzi iun kapablon de linukso kiu povas esti ege utila. Tiu kapablo estas tio, ke linukson oni povas tute laŭ sia plaĉo agordi. Kaj mi deziris agordi linukson sur mia komputilo. Kvankam hodiaŭ en komputiloj proceziloj estas multe pli potencaj (dukerna Intel T6400 je kadenco 2 GHz) kaj granda kvanto de ĉefmemoro estas en ili (4 gigabajtoj), sed granda parto de tiaj rimedoj estas jam foruzitaj per pufigitaj mastrumaj sistemoj. Mi deziris malpli pezan mastruman sistemon kiu lasu komputilajn rimedojn al kalkulaj programoj. Per linukso jam ekzistas pluraj minimumismaj distribuoj sed mi konstruis mian propran version surbaze de Ubuntu (tiel mi ankoraŭ kapablos uzi ĝian grandan aron da programoj kaj ĝian instaligprogramojn aptitude kaj synaptic). Por fari tion oni devas instali la minimuam necesan parton de linukso Ubuntu (tio eblas nur per Ubuntu Server, Ubuntu Alternativa instaliga KD kaj/aŭ Ubuntu minimumisma). Kiam oni faras tion (ekzemple per alternativa instaliga KD, selektu instaligon de komandlinia sistemo - en. Command Line Installation - CLI), oni atingas nur komandlinian sistemon (oni devas tajpi instrukciojn). Post tio oni devas elekti iksvindozan sistemon kaj aliajn programojn. Oni povas elekti XfceLXDE sed mi trovis eĉ pli malpezan iksvindozon! Ĝi estas openbox. Do mi instalis la minumumon de Ubuntu kaj post tio:

$sudo aptitude install xorg slim openbox obconf obmenu

Tio estas la minimuma bezono por havi malpezan linukson. Ĝi okupos malpli ol gigabajtoj sur la durdisko kaj kiam funkcias bezonas malpli ol 600 megabajtojn da ĉefmemoro. Mi instalis kelkajn aliajn programojn kiuj ĉiuj estas tre malpezaj. Jen listo de ili:

EvilVte - tre malpeza konzolo.
SciTE - senornama tekstoredaktilo.
pcmanfm - malpeza prizorganto de dosieroj.
Kazehakase - retkrozilo surbaze de fajrovulpo sed ege malpli peza ol ĝi.
xcompmgr - programo por vidaj efikoj sur iksvindoz - ege malpli peza ol la konvenciaj metacity compiz.
conky - malpeza programo kiu montras diversajn informojn pri komputilo.
wicd - programo kiu prizorgas pri konekto al retoj (drataj aŭ sendrataj).
ivman
- programo kiu zorgas pri konektiĝo de aparatoj al komputilo.
geany - tre bona programo por skribi aliajn programojn (per programlingvoj Java, C/C++, pyton, k.t.p).

Kun ĉiuj tiuj programoj mi apenaŭ uzis unu gigabajton da spaco sur mia durdisko kaj kiam sistemo funkcias ĝi ne bezonas pli ol kelkcent-megabajtoj da ĉefmemoro. Tial mi trankvile instalis kalkulajn programojn kiel scilab, octave k.s. kaj uzos ilin por pezaj kalkuloj (ankoraŭ 3 gigabajtoj da ĉefmemoro kaj granda kvanto da potenco en procezilo restas por tiaj programoj).

P.S: Por tajpi esperantlingvajn ĉapelitajn literojn mi instalis la programon SCIM kaj ĝi bone funkcias.

25 sept. 2009

Mallongaj mesaĝoj ne ĝenas ortografion

Por pli mallonge tajpi tekston sur poŝtelefonoj homoj inventis mallongigojn kiuj ŝajnas esti adaptitaj kaj akceptitaj per la publiko. Ekzemple K7 en la france anstataŭ kasedo (fr. casette), OMG en la angla anstataŭ Ho mia Dio (en. Oh my God) k.s. Unue povas ŝajni ke tia skribaĵo malbonigas lingvan lertecon de pli junaj uzantoj (ĉar ili ne lernos la kompletan kaj ĝustan ortografion de la vortoj). Nu esploristoj estas trovintaj, ke tio ne okazas kaj mallongaj tekstoj ne ĝenas lernadon de la ortografio.

24 sept. 2009

Utila aŭ neutila?

Kompreneble kiam la kompleta bildo ne estas videbla, oni povas distorde prezenti parton de ĝi kaj poste riproĉi tiun distorditan prezentaĵon (kiu ne kongruas la fakton). Kompreneble tute eblas plendi, ke kial sciencistoj elspezas monon kaj tempon por studi ekzemple kial flamengoj staras sur unu kruro. Tamen tion oni povas fari kaŝante tiun fakton, ke ĉiuj vivestaĵoj havas komunajn trajtojn kaj lerni pri trajtoj de iu specio povas helpi komprenon de similaj trajtoj en aliaj specioj. Kiel ekzemplo oni povas demandi, ke kial oni devas stdui kiel vespertoj en mallumo trovas siajn vojojn. Sed fakte lerni tion, estas granda atingo por kompreni multajn aliajn aferojn (kaj eĉ plibonigi eĥolokalizilajn aparatojn - en. Sonar).

Per stduo de sintenoj de flamengoj oni lernas, kiel ilia cerbo funkcias, kiel ili evoluiĝis kaj kiel ili konsumas aŭ konservas energion. Tio povas helpi elpensadon de novaj kuracometodoj, helpoj por malsanuloj aŭ invento de novaj aparatoj. Do, ja estas utila lerni, ke kial flamengoj staras sur unu kruro!

Mi ofte miras, ke homoj konsiderante sin kleraj kaj edukitaj tiom senĉese atakas al entrepreno de scienco. Mi vetas, ke iuj el tiaj homoj kiuj tiom arde riproĉas prioritatojn de la scienca esploraro rilate priklarigon de kialoj por iu natura fenomeno, pretas donaci samajn monsumojn por ke iuj pastroj trovu mistikajn kialojn por la sama fenomeno en iliaj sanktaj libroj [rigardu grandiozajn konstruaĵojn de la religiaj organizaĵoj]! Mi ankoraŭ ne estas aŭdinta, ke iu mortigis aliajn pro ekzemple kredo al tiu hipotezo, ke materio konsistas el atomoj. Ĉu vi estas aŭdintaj ion similan al tio? Sed ni ĉiutage vidas, ke homoj mortigas aliajn pro kredo al tio, ke ekzemple Alaho estas pli granda ol Dio aŭ Jesuo estas la nura savanto, k.t.p. Sciencaj esploroj konsistigas interligitan kaj koheran aron. Ni estas feliĉaj, ke la riproĉantoj ne determinas prioritatojn de la scienco.

14 sept. 2009

Ekvacioj da partaj derivaĵoj

Mi antaŭe skribis pri ekvacio kiun mi devas solvi por modeli rezultojn de miaj eksperimentoj. Pruviĝis, ke pro geometria kaj tempa karakterziaĵoj de problemoj kiujn mi studas, solvi tiun ekvacion ne estas simpla. Mi devas uzi la metodon finiaj elementoj [en. finite element modeling] por solvi sistemon da ekvacioj enhavantaj partajn derivaĵojn (en. partial differential equations). En la universitato mi uzas la programaron Comsol kiu estas aĉetebla kaj multekosta (uzas programojn Matlab). Hejme mi intencas uzi senpagan programaron sur Linukso. Mi instalis la programaron Scilab sed tiel ŝajnas ke solvi ekvaciojn da partaj derivaĵoj en ĝi ne estas simpla. Nun mi deziras provi aŭ FreeFem++OpenFOAM. Ĉar tempo mankas al mi, mi deziras koncentri miajn strebojn sur nur unu el ili (dum mi daŭrigos miajn provojn per Comsol). Ĉu iu el vi havas ideon por mi (aŭ sugeston)?

11 sept. 2009

Skribomaniero kiu ne helpas!

Lastetmpe mi trovis, ke skribi datojn laŭ usona maniero estas utila! En la persa lingvo oni skribas tekstojn de la dekstra flanko de la paĝo al ĝia maldekstra flanko. Tio kompreneble estas inverse de la skribodirekto por multaj aliaj lingvoj. Kiam oni kombinas en linioj de teksto ambaŭ la persan kaj latinidan lingvon, cerbo senpene sekvas vortojn en du malsamaj direktoj. Nu! Tio estas kapablo kiun kiel kapablo je biciklado oni senkonscie kaj nur pro praktiko akiras. La skribodirekto en la persa respektiĝas ĉie krom tiam kiam oni skribas numerojn kaj matematikaĵojn. Matematikaj formuloj skribiĝas de la maldekstra flanko de la papero al ĝia dekstra flanko (kiel ĉiuj okcidentaj lingvoj). Tiel ekzemple kiam oni skribas 4508 en la persa (۴۵۰۸) ĝi ne estas 8054.

La skribodirekto por numeroj ankaŭ havas escepton; kiam oni skribas datojn. La skribomanieroj de datoj en la persa lingvo estas JJ/MM/TT (JJ jaro, MM Monato kaj TT tago) tiel 08/05/12 estas la 12a tago de la 5a monato de la jaro 2008 sed oni skribas ĝin de la dekstra flanko al la maldekstra (unue pensas pri la tago, post tio pri la monato kaj fine la jaro). Mia cerbo estas alkutimita procezi datojn en tiu ordo (unue la tago poste la monato kaj fine la jaro). Feliĉe kiam mi iris la Francio la supre menciita ordo ne ŝanĝiĝis (en Francio ankaŭ oni uzas la saman ordon TT/MM/JJ sed de la maldekstra flanko al la dekstra). Nu! En Usono la skribordo por datoj estas MM/TT/JJ. Tiel 9/11 estas la 11a tago de la 9a monato (septembro) kaj ne la 9a tago de la 11a monato (la 9a de novembro)! Mi pensas ke por skribi daton tiel oni devas unue pensi pri la monato kaj post tio la tago.

Tiu ordo (unue pensi pri la monato kaj poste pri la tago) ne kongruas kun miaj cerbaj kutimoj. Mi ofte nomas komputilajn dosierojn kiuj enhavas datenojn de miaj eksperimentoj tiel ke la dato de eksperimentoj vidiĝu en ili. Ekzemple por eksperimento plenumita je la 5a de aŭgusto 2009 mi elektas nomon kiel E050809 (la litero E estas por Eksperimento. Kiam mi analizos la datenojn mi kreos novan dosieron kaj nomos ĝin A050809 por la grafikaĵoj G050809 k. t. p). Bedaŭrinde kiam en komputilo la nomoj de tiuj dosieroj ordiĝas eksperimento kiu estas plenumita je komenco de la 9a monato situas antaŭ eksperimento plenumita iam en finaj tagoj de la 8a monato (E030909 antaŭ E250809). Se mi kapablus unue pensi pri monato kaj skribi E090309 por eksperimento plenumita je la 3a de septembro kaj simile E082509 por eksperimento plenumita je la 25a de aŭgusto, tiam miaj dosieroj ĝuste enordiĝus (E082509 antaŭ E090309). Ŝanĝi tiun kutimon mian estas malfacila...

8 sept. 2009

Sciencaj kaj ne sciencaj fikcioj

Inter scienfikciaj filmoj estas kelkaj kiuj trans siaj teknikaj supraĵoj pli profunde ol la aliaj ekzamenas kernajn demandojn pri la homaro kaj la universo. Plejparto de tiaj filmoj strebas pristudi interhomajn rilatojn aŭ filozofiajn aspektojn de la ekzisto. Miaopinie el tiaj sciencfikciaj filmoj oni devas mencii, "Mi Roboto" [en. I Robot, surbaze de libro verkita de Issac Asimov], Solaris [filmo produktita de Andrej Tarkovski surbaze de romano verkita de Stanisław Lem], Gattaca, 2001 Spaca Odiseado [en. 2001: Space Odyssey surbaze de libro verkita de Arthur C. Clarke] kaj la kvina elemento [en. The Fifth Element]. Ĉi-jare oni povas aldoni al la listo ankaŭ la kinfilmon "Kvartalo 9" [en. District 9]. Ĝi estas fenomeno. La filmo kvankam supraĵe ŝajnas sciencfikcia sed malpli insistas esti tia kaj pli strebas studi tensiojn inter homgrupoj, ksenofobion, racismon kaj alfrontiĝon al la aliulojn. Mi estas certa, ke ĝi trovos sian lokon inter klasikaj profundaj filmoj sciencfikciaj.

Ĉar niatempe estas modo bildigi islamon kontraŭ ĉia feliĉeco kiun la okcidento deziras disponigi al la homaro, do en sciecfikciaj rakontoj ankaŭ lastatempe oni povas trovi tian alfrontiĝon. Unuafoje mi trovis, ke en la ne tre fama romano "la vekiĝo de Katal" [fr. l'éveil de Katal verkita de Luc Verdier] religio (kvankam ne islamo) estas unu el la ĉefaj intrigoj de la romano. Post tio, lastatempe mi ĵus finis legadon de la romano profetoj: Diiĝo: libro unu [en. Prophets: Apotheosis: Book One, verkita de S. Andrew Swann]. Ĝi estas interesa sciencfikcia romano en kiu Romkatolika kaj islama kalifujo kiel ĉefaj rivaloj kiuj ambaŭ regnas super granda nombro da planedoj kaj galaksioj alfrontiĝas. Kvankam la rakonto estas intrigoplena sed ĝis la fino mi ne komprenis kial la verkisto elektis islamon kontraŭ la bonuloj de la rakonto. Krom balbuti iomete da arabaj vortoj aliel ili agas same kiel ĉiu laika rivalo. En tiu rakonto la fakto, ke anoj de unu el la interrivalaj grupoj estas islamanoj per si mem aldonas nenian novan dimension al la intrigoj.

Ni, esperantistoj ankaŭ sekvas la modon kaj deziras prilabori okazaĵojn kiuj okazas ĉirkaŭ ni kaj ĉefe ricevas influon el alfrontiĝo de la islama mondo kun la okcidento. Romano de István Nemere, serpentoj en la puto estas unu el tiaj entreprenoj. Mi nur legis partojn de la romano en la revuo La Ondo de Esperanto. Mi ne scias, ke s-ro Nemere kiom konas islamon kaj islamanojn, sed kiel persono kiu naskiĝis, kreskis kaj pasigis pli ol 25 jaroj de sia vivo inter islamanoj (kaj moderaj kaj fundamentistaj) al mi tiel ŝajnis, ke la agoj de islamanoj en la romano pli ŝajnas kiel tiuj en holivudaj filmoj kaj malpli kongrua kun la realo. Oni povas argumenti, ke mi estis naskita en ŝijaisma lando do eble sunaistoj kongruas kun tiuj islamanoj kiuj s-ro Nemere en sia romano prezentas. Mi ne estas certa pri tio, sed opinias, ke estas grava rekoni la veron eĉ pri malamikoj kaj ne fali en kaptilo de redukti aferojn al simplaj kliŝoj.

6 sept. 2009

Rakonto sur sabloj

Arto temas pri impresi kaj emocii. Jen mirinda (kaj emocieganta) artverko en ukraina versio de serio ikso-lando (ĉi tie ukrainio) havas telentulojn. Mirinda!

La pentristino estas Kseniya Simonova. Alia laboro de ŝi estas ĉi-tie.

3 sept. 2009

Esti allogata al dogmoj

Ju pli granda malscio, des pli granda dogmemo.
En: The greater the ignorance the greater the dogmatism.

La kanada kuracisto, Sir William Osler (1849 - 1919).

2 sept. 2009

Ultraportebla komputilo de Sharp

Kiam mi studis en la mezlernejo kaj pliposte en universitato, ni studentoj konis la japanan firmaon Sharp pro ĝiaj elektronikaj kalkuliloj. Tie estis ĉefe du gravaj firmaoj kies produktaĵojn ni povis aĉeti; CASIO kaj SHARP (mi ne vidis elektronikajn kalkulilojn de la firmao Texas Instruments ĝis kiam mi venis ekster Irano). Ili ambaŭ havis diversajn modelojn de kalkuliloj ekde tre simplaj porkomercistaj ĝis sciencaj kaj inĝenieraj kalkuliloj. Eĉ kiam aperis programeblaj kalkuliloj (unue kun 32 kilobajtoj da kapacito), la du firmaoj ambaŭ prezentis siajn produktaĵojn ĉi-rilate.

Post alveno de poŝformataj komputiloj (ekzemple ipaq de la firmao HP kaj ankaŭ PalmPC) la firmao Sharp trovis aliajn konkurantojn. Mi pensas, ke lasta sukcesa provo de la firmao estis poŝformata komputilo, kalkulilo Zaurus. Interese kelkaj el tiuj poŝkomputiloj eĉ kapablis funkcii per mastruma sistemo Linukso. Kiel mi skribis antaŭe (tie, tie, tie kaj ĉi-tie) nuntempe estas granda konkurenco en la merkato de ultraporteblaj komputiloj (Asus Eee, HP Mini, MSI Wind k.s.).

Longtempe ne estis nova produkto de la firmao Sharp por tiu merkato. Nun la firmao revenas al ĝi per Sharp PC-Z1. Ĝi unue nur vendiĝos en Japanio. La malgrandegan komputilon funkciigas procezilo i.mx515 kun la komputanta kerno ARM-Cortex A8 fabrikata per la firmao Freescale (heredanto de la firmao Motorala). La procezilo havas kadencon je 800 MHz kaj la komputileto 512 MB da memorkapacito (oni povas konservi 4GB da datenoj sur ĝia memordepenejo flash). La produkaĵo funkcias sub la mastruma sistemo Ubuntu (tipo de Linukso) kaj havas sendratan konekteblecon 802.11b/g WiFi. Ĝia 5-cola ekrano estas tuŝosentiva kaj ĝia distingiveco estas 1024x600. Konante la procezilon i.mx515 oni povas atendi, ke la komputileto estu kapabla por montri altdistingivajn filmojn en formato 720p (sed ne tiujn kun la formato 1080p). Pro ĝia procezilo la komputileto kapablos funkcii 10 horojn nur per siaj piloj. En Japanio ĝi kostos ĉirkaŭ 44800¥ (japanaj enoj proksimume 450 USD) sed oni ankoraŭ ne parolas pri ĝia vendado ekster Japanio.