30 nov. 2010

Psika analizo de irananoj farita de usonanoj

Ha! :-))

Pere de perslingva blogo mi trovis tiun ĉi analizon (ĝi estas parto de dokumentoj publikigitaj per WikiLeaks) farita de usona ambasedejo en Irano (antaŭ okazo de la islama revolucio sed ĝusta eĉ nuntempe). Ĝi estas pri psikaj sintenoj de irananoj kaj estas verkita kiel konsilo por negoci kun ili. Ja! Plejparte trafa analizo kaj kiel iranano mi kapablas facile akcepti ĝian trafecon. (La dokumenta estas en la angla).

P.S 1: Malgraŭ tio kiun mi skribis en la blogero, mi ankoraŭ opinias, ke senprudentaj ĝeneraligoj estas danĝeraj.
P.S 2: Tiel ŝajnas, ke WikiLeaks ankaŭ estas publikiginta duan pli novan dokumenton ĉi-rilate. La dua dokumento estas verkita tri jaroj antaŭ kaj en Bagdado. Kompari tiujn du dokumentojn povas esti interesa!

1 commentaire:

zooplah a dit...

Hm, estas maltrankvilige, ke mia registaro stereotipas eksterlandanojn. Kompreneble oni povus stereotipi usonanojn, kaj tio estus tre malfavora.