26 oct. 2010

Rakontoj pri araneoj

Se kreantoj de antikvaj rakontoj vivus kaj laborus hodiaŭ oni nepre persekutus ilin pro plagiato. Multaj el antikvaj rakontoj, legendoj kaj mitoj de diversaj nacioj, etnoj kaj kredantoj de religioj estas similaj. En ili nur la nomo de lokoj kaj ĉefrolludantoj ŝanĝiĝas. Tio iam okazas ne pro iu malica intenco sed por adapti iun specifan rakonton por aŭdantaro de alia geografia loko kaj malsama kulturo. Eble por komprenebligi ĝin. Iam geografiaj distancoj estas tiom foraj, ke simileco inter rakontoj ĉe du diversaj homgrupoj eĉ ne povas esti okazinta pro elprenado kaj adaptado de rakonto per unu el tiuj du homgrupoj. Tiam nur komunaj interesoj kaj travivaĵoj de homoj en diversaj lokoj de la mondo povas priklarigi tiajn similecojn. Unu interesa ekzemplo de tiaj similecoj estas rakonto de miraklo de araneo.

Kiam mi estis infano oni rakontis pri eskapo de la islama profeto for de malamikoj. Laŭ legendo Mohamedo por eskapi malamikojn kaŝis sin en kaverno. Por protekti lin, Dio ordonis por ke araneo teksu reton ĉe enirejo de la kaverno. Kiam la malamikoj alvenis al tiu loko, ili vidante la reton de araneo certiĝis ke neniu povas esti en la kaverno kaj tiel ili ne serĉis ĝin. Unuavide tiu rakonto ŝajnis aŭtentike kreita de islamanoj mem. Eĉ tiu kaverno nome Ĝebal-al-Cur en Mekao ankoraŭ estas vizitata de islamaj pilgrimantoj. Sed la rakonto de la islama profeto kaj araneo ne estas ununura.

Simila rakonto ekzistas pri biblia persono, Reĝo David, kiam li eskapis el Reĝo Saul. Kaj ankaŭ oni diras similan legendon pri miraklo de araneo kiu helpis Sanktan Felix de Nola por kaŝi sin for de romiaj soldatoj. Kompreneble oni povas argumenti, ke ĉiuj el tiuj tri rakontoj devas havi unu saman originon kaj la kreantoj de la origina legendo devas esti vivintaj antaŭ tempo de Biblio. Tio povas esti ĝusta. Ĉiuokaze islamanoj kaj kristanoj povas esti adaptintaj la pli malnovan rakonton de Biblio pri Reĝo David kaj araneo.

Sed kiel oni povas priklarigi similecon de tiu rakonto al legendo kiu ekzistas pri japana militestro Joritomo [en. Yoritomo]? Japanio estas ege malproksima de Mez-Oriento kaj ne eblas, ke japanoj estas adaptintaj biblian rakonton por sia mito. Almenaŭ tiel mi opinias!

P.S 1: Mi opinias, ke tiu simileco de rakontoj kvankam ofte povas priklariĝi surbaze de komuna origino sed kelkfoje devas ankaŭ priklariĝi pro komuna observo. Ekzemple observo de tiu fakto, ke araneoj teksas retojn ĉe enirejo de lokoj kiuj estas relative longtempe ne uzataj devas esti instiginta kelkajn diversajn naciojn sendepende por pensi pri rakontoj (kompreneble fikciaj kaj legendaj) en kiuj tia konduto de araneoj povas esti savinta personojn. Estus interesa se oni vidus similan rakonton pri araneoj ĉe unuaj loĝantoj de Ameriko aŭ Aŭstralio.

P.S 2: Tiel ŝajnas, ke ekzistas alia rakonto pri araneo kaj skotlanda reĝo, Robert the Bruce. Kvankam ĉi-foje araneo ne helpas eskapon de la reĝo sed instruas persiston al li.

22 oct. 2010

Klaŭno

Hodiaŭ mi trovis tiun ĉi interesan rakonton en perslingva blogo kaj decidis traduki ĝin al Esperanto.

Iu viro iris al psikoterapiitso kaj rakontis pri granda malĝojo kiun li sentis. La psikoterapiisto diris: "iru al cirko. Tie estas klaŭno kiu tiom ridigas vin, ke vi forgesos malĝojon". La paciento amare ridetis kaj respondis: "Mi estas tiu mem klaŭno"!

21 oct. 2010

Dankon Google!

Inter diversaj specoj de muziko mi ege ŝatas ĵazon. Kaj en ĵazo mem mi precipe ŝatas blovinstrumentojn kiel trumpeto kaj saksofono. Pro tio kiam hodiaŭ mi trovis, ke Google estas dediĉinta ilustraĵon de sia serĉopaĝo al ĵaz-trumpetisto mi ege ĝojiĝis. Kompreneble mi ne scias pri teknikaj detaloj de ĵazo kaj nur ĝuas ĝin kiel simpla needukita aŭskultanto. Nome mi iomete konas pli famajn ĵazistojn kiel Louis Armstrong, Charlie Parker kaj Ella Fitzgerald. Bedaŭrinde mi ne konis Dizzy Gillespie pere de lia nomo. La faro de Google okaze de lia naskiĝdato kaŭzis, ke mi legis pri li kaj aŭskultis kelkajn pecojn de liaj laboroj sur Youtube. Tial mi devas diri, "dankon google!".

20 oct. 2010

Pri emocioj

En la blogo 'cosmic variance' mi trovis tiun ĉi blogeron pri prezentado de laboroj kiuj temas pri interagoj inter scienco kaj arto. Ĉi-jara laboro temas pri mapoj kaj ilustritaj prezentaĵoj. Skribanto de la blogero mem estas elektinta parton de mapo (aŭ ilustraĵo) pri emocioj. Li precipe estas koncentrinta sin je tiu parto de la prezentaĵo kiu temas pri malkomforto. Mi trovis tiun ĉi elekton interesa kaj tradukis ĝin al Esperanto. Ĉiuokaze ĉiuj homoj unue kaj antaŭ ĉio provas eviti aferojn kiuj malkomfortigas ilin. Pardonu mian malprecizan tradukon. Por pli grande vidi ĝin klaku sur la bildo. Por la anglalingva originalo kaj ankaŭ pli kompleta mapo (inkluzive de bonaj emocioj) rigardu tiun blogon mem.

* Mi ne trovis tradukon de la vorto 'Schadenfreude' en Esperanto. Ĝi ne signifas ’sadismon’ ĉar temas pri pasiva ĝuo pro alies sufero (sadismo temas pri ĝui doloron de alia kiam la doloro estas iniciatita aŭ helpita de la ĝuanto - mi pensas).

10 oct. 2010

Tri televidserioj

Antaŭ nelonge mi hazrde trovis filemton sur Jutubo. Ĝi estis detranĉaĵo de televidserio spektigita en Irano antaŭ okazo de la islama revolucio en 1979. Mi estas jam skribinta kiel libro kiun mi estis leginta infanaĝe grave influis mian elekton de studofako. Nu! Same kelkaj el televidserioj kiujn mi spektis infanaĝe ege impresis min. Precipe tri el ili kaŭzis mian grandan intereson al la sciencfikciaĵoj. Mi malsame ol multaj tiam junaj okcidentanoj ne kreskis spektante la klasikan 'Stra Trek'. Kiel mi skribis antaŭe, kiam mi estis infano nia kaduka televidilo ne kapablis ricevi programojn de unu el la du tiam nuraj televid-stacioj en Irano. Ĝuste tiu kanalo spektigis la televidserion 'Star trek'. Malgraŭ tio ĉio, dum mia infanaĝo spektiĝis tri aliaj televidserioj kiuj grave impresis min kaj kaŭzis mian intereson al la sciencfikciaĵoj kaj scienco. Trovante tiun filemton sur Jutubo mi rememoris pri ili. Ne nostalgie aŭ bedaŭrante sed nur rememorante. Pli junaj legantoj de mia blogo eble scias nenion aŭ almenaŭ malmulton pri tiuj ĉi tri televidserioj. Tial mi decidis skribi pri ili.

La televidserio 'Sesmiliondolarulo' [viro je valoro de ses milion dolaroj] estis unu el tiuj tri. Ĝi rakontis aventurojn de Kolonelo Steve Austin (lian rolon ludis bonaspekta kaj ege alloga aktoro Lee Majors). Kolonelo Austin estis astronaŭto kiu grave vundiĝis dum akcidento. Tiam iu ŝtata organizaĵo decidis kuraci lin uzante superprotezojn anstatŭ liajn damaĝitajn korpopartojn (ambaŭ piedoj, unu mano kaj unu okulo). Tiuj artefaritaj korpopartoj faras s-ron Austin pli forta kaj kapabla al farado de superhomaj agadoj. La nombro 'ses milion' en titolo de la televidserio ŝajne aludas al kosto de tiuj protezoj kaj kirurgia operacio. Mi ne kapablas kompreni, ke surbaze kio oni estis trovinta tiun koston, sed mi mem persone opinias, ke se tiaj superprotezoj vere ekzistus, tiam nur unu el ili kostus multe pli ol 6 milion dolaroj (eĉ konsiderante valoron de dolaro en 1970-aj jaroj). Oni konstatas grandan kuraĝon de verkistoj kaj elpensintoj de tiu ĉi televidserio, kiam rememoras, ke en la 1970-aj jaroj ankoraŭ nuntempaj malgrandegaj superpotencaj mikroproceziloj ne ekzistis. Tiutempe oni devis pensi pri artefaritaj okuloj sen scii pri kameraoj funkciante surbaze de ŝargokuplado [en. Charge Couple Device - CCD]. Fakte tia kuraĝo faras iun sciencfikciaĵon pli valora. La sesmiliondolarulo ege impresis min. Mi ankoraŭ memoras, ke kiel dum mi ludis mi imitis lian kuradon kun malrapidigitaj movoj kaj faris bruon 'ne ne ne ne' kiel aŭdiĝis en la televidserio [en la televidserio tiel spektiĝis kiam s-ro Austin kuris ege rapide].

La dua televidserio estis la brita 'Spaco:1999'. Kiel mi skribis pli antaŭe, ĝiaj eventoj okazis post akcidento en 1999 (en 1970-aj jaroj 1999 estis la estonteco) pro kiu la luno estis forigita de sia orbito ĉirkaŭ la tero kaj kun si kunportis loĝantojn de bazo konstruita per homoj tie. Ideo de la televidserio estis interesa; uzi la lunon anstataŭ spac-ŝipo. Dum siaj vagadoj tra la spaco ĉiuepizode ili alfrontiĝis al nova aventuro. Tiutempe trukaĵoj de tiu ĉi televidserio ankaŭ ŝajnis ege impresaj kvankam kompare al hodiaŭaj sciencfikciaj filmoj oni plejeble taksos ilin lamaj. Unu el memorindaj inventaĵoj de la televidserio estis spacaj transportiloj 'aglo' [en. eagle]. Ili uziĝis por iri al aliaj lokoj kaj transporti aĵojn kaj homojn. En vikipedio oni dediĉas apartan artikolon al tiuj ĉi transportiloj. Mi ege timis kaj ĝuis kiam loĝantoj de la luna bazo renkontis eksertterulojn.

La tria televidserio estis germana. Ni en Irano spektis ĝin kun titolo 'Orion 5' sed ĝia germana titolo estas 'Raumpatrouille – Die phantastischen Abenteuer des Raumschiffes Orion' [eo. spaca patrolo - la nekredeblaj aventuroj de la spac-ŝipo Orion]. Ĝi temis pri personaro de la diskforma spac-ŝipo Orion. Trukaĵoj de tiu ĉi televidserio estis la plej primitivaj sed ankoraŭ impresis min. Precipe lanĉo de spac-ŝipo el akvokirlo en oceano plaĉis al mi. Tiel ŝajnas, por ŝpari monon produktantoj de la televidserio estis uzintaj la plej bagatelaj objektojn (ekzemple elektrajn glidilojn) en ĝi. Unu el memorindaj aspektoj de la serio estis ĝia muzikaĵo.

Estas interesa, ke tiutempe en la 1970-aj jaroj nacioj krom usonanoj ankoraŭ produktis sciencfikciajn televidseriojn. Hodiaŭ tio ne plu okazas kaj sciencfikciaj televidserioj produktiĝas ĉefe per usonaj produktantoj. Tio estas bedaŭrinda. Mi ricevis grandajn impresojn de tiuj ĉi tri televidserioj. Ili plantis semon de intereso al sciencfikcio kaj scienco mem en mia animo.

Jen komencigaj partoj de sesmiliondolarulo, spaco:1999 kaj Orion 5 sur Jutubo.

4 oct. 2010

Patentoj kaj la informadiko

Tiel ŝajnas, ke proceso de la firmao Microsoft kontraŭ la firmao Motorola pro malrespekto de patentoj surprizis neniun. La leĝa proceso temas pri uzo de informadikaj teknologioj kiujn Microsoft konsideras kiel sia posedaĵo. Pluraj observantoj konsideras la proceson kiel taktiko de Microsoft por malhelpi la mastruman sistemon Android disvolvita per la firmao Google. La progreso de Android en la merkato de poŝtelefonoj kaj porteblaj informadikaj aparatoj grave maltrankviligas Microsoft. Tio estas ĉar oni taksas, ke la merkato de porteblaj informadikaj teknikaĵoj kaj poŝtelefonoj rapide kreskos. Ĝis nun Microsoft ne estas sukcesa en tiu merkato kaj ĝiaj rivaloj rapide gajnas parton de tiu ĉi merkato. La lasta provo de Microsoft en la merkato de poŝtelefonoj estis Kin kaj grandioze fiaskis. Nun, ĵus antaŭ prezento de sia mastruma sistemo 'Windows Phone 7' ĝi ankaŭ sendas signalojn al konstruantoj de telefonoj por sciigi al ili, ke la firmao estas preta por trudi leĝajn procesojn kaj aliajn malfacilaĵon al ili se ili ne uzos ĝiajn softvarojn. La firmao estas jam farinta alian proceson kontraŭ HTC kaj la du firmaoj estas atingintaj ian interkonsenton laŭ kiu la firmao HTC pro ĉiu aparato kiu uzas la mastruman sistemon Android pagas monon al Microsoft. Multaj observantoj miras pro tio ke Microsoft ne faras proceson kontraŭ Google (kiu estas kreanto de Android) sed Motorola (kiu nur uzas ĝin en siaj aparatoj).

Mi antaŭe iomete skribis miajn opiniojn pri kopirajtoj kaj patentoj. Mi komprenas, ke kopirajtoj kaj patentoj estas kreitaj por protekti rajtojn de kreantoj kaj inventantoj. Sed mi opinias, ke usona sistemo de patentoj almenaŭ rilate softvarojn estas nefunkcianta favore al la socio. Fakte la sistemo, laŭ mia opinio, ne nur ne protektas inventantojn sed eĉ malhelpas ilin! Rigardo al detaloj de naŭ patentoj kiujn laŭ Microsoft la firmao Motorola estas malrespektinta montras ke kiom la proceso estas senbaza. Oni ne inventas formaton de komputilaj dosieroj sed nur kreas formaton (ekzemple pri grafikaĵoj jpeg, png, pcx, ktp). Do kial se iu skribas programon kiu uzas tiajn formatojn devas pagi monon al la kreanto (kaj ne inventanto) de la formatoj. Tiu mono estos por kompensi kiun penan laboron?

Supozu, ke mi trovus metodon por solvi matematikan problemon kiu estis necesa en inĝenieraj kalkuloj. Ĉu mi rajtus postuli, ke ĉiu inĝeniero kiu uzus mian matematikan metodon por konstrui ekzemple ponton devus pagi iom da mono de la ponto al mi? Ja! Se mi skribus programon kaj uzus tiun metodon en ĝi, tiam vendante tiun programon mi rajtus peti monon (fakte diversaj firmaoj faras tion). Kompreneble aliaj ankaŭ rajtus uzi tiun metodon, se ili trovus ĝin. Mi povus kaŝi la metodon - fakte multaj firmaoj jam faras tion - kaj preĝi ke almenaŭ dum kelkaj jaroj aliaj ne trovu ĝin. Ĉiuokaze mi opinias, ke la patenta sistemo pri softvaroj, en ĝia formo, ne estas funkcianta sistemo.