29 janv. 2011

Sanfrancisko

Mi ne scias kialon, sed grandaj urboj pli plaĉas al mi. Mi ŝatas svarmon da homoj sur trotuaroj. Mi ŝatas malgradajn vendejojn ĉe la strata nivelo kun iliaj vitrinoj direkte al preterpasantoj. Kompare al universitata urbo kiel Lawrence, Sanfrancisko estas tia granda urbo. Urbo kun bonaj kaj malbonaj aspektoj de ĉiuj grandaj urboj. Kun trafluanta nokta vivo, pakita aro da konstruaĵoj kaj granda nombro de aŭtomobiloj kiuj iras kaj venas. Urbo kun granda nombro de senhejmuloj, persistaj almozpetantoj kaj malpuraj anguloj sur siaj stratoj. Post kelkaj monatoj da loĝado en Lawrence, vojaĝo al Sanfrancisko estis reviviginta!

Kompare al Kansaso, Sanfrancisko estas liberala urbo kaj tio estis alia fakto kiu ege plaĉis al mi. Post postlasi la neĝokovritan flughavenon de Kansaso, travivi printempan temperaturon de Sanfrancisko eĉ se nur por kelketaj tagoj estis alia ĝojiga afero. La konferenco estis sukcesa kaj mi prezentis rezultojn de laboroj kiujn mi estis farinta en Kanado. Unu afero estis la nombro de partoprenantoj kiuj jam uzis malgrandegajn tabuletajn (ekz. iPad) aŭ ultra-porteblajn komputilojn. Apud ili mi hontis uzi mian (kompare) pezan porteblan komputilon!

Kiel mi antaŭvidis, pro programo de la konferenco mi ne sukcesis viziti vizitindajn lokojn de la urbo. Tamen tie estis nur unu loko kiun mi devis nepre viziti. Bordo de Pacifiko. Kiam mi estis en Eŭropo mi ne trovis fortunon por viziti havenojn ĉe bordo de Atlantiko. Tamen tiutempe unufoje mi partoprenis konferencon en Moroko. Tiel kaj tie ok-naŭ jaroj antaŭ mi staris ĉe bordo de Atlantiko kaj pensis, ĉu iam mi povos transiri tiun ĉi oceanon. Tempo tiom longe pasis kaj nun mi estis staranta ĉe bordo de alia oceano. Ĉi-foje tamen mi estis staranta tie kaj pensis pri mia tre longa vojaĝo de Tehrano ĝis bordo de Pacifiko. Tiumomente dum venteto el la oceano karesis mian vizaĝon mi komencis senti ĝojeton sed samtempe lacecon de tiu longa aventuro.

20 janv. 2011

Al Sanfrancisko

Ĉi-jare por la tria fojo mi prezentis rezultojn de mia laboro al konferenco pri biofotoniko. Sed ĉi-foje finfine por la unua fojo mi mem prelegos pri tiuj rezultoj. Ĉar nun kiel kanada civitano mi jam estas en Usono kaj laboras ĉi-tie, tial mi ne plu bezonas peti usonan vizon. En du antaŭaj fojoj mi petis vizojn uzante mian iranan pasporton kaj ricevis ilin treege malfrue.

Ĉi-foje se neĝo en Kansaso permesos, tiam sabate matene mi flugos al Sanfrancisko. Mi estos tie ĝis ĵaŭdo. Ĉar programo de la konferenco estos ege ŝarĝita kaj ankaŭ por mia estonta kariero mi deziras renkonti influajn homojn tie, do mi ne certas esti kapabla al vizito de esperantistoj tie. Unue mi esperas halton de neĝo!

18 janv. 2011

Responseco

Pri mia antaŭa blogero kaj ankaŭ sub samtema blogero de Reza, iuj amikoj protestis, ke kial mi ĝeneralige skribis pri la okcidentanoj kaj ne apartigis la okcidentan publikon disde regantoj de la okcidentaj ŝtatoj (kiuj estis subtenantoj de diktatoro kiel Bin Ali). Mi komprenas, ke ne ĉiu okcidentano estis favora al regado de Bin Ali en Tunizio, sed mi opinias, ke ĉiuj okcidentanoj devas iugrade (iomete) senti kulpon pro situacio en Tunizio.
Ĉiuokaze en la okcidento oni fanfaronadas pri demokratio kaj rolon kiun la publika opinio ludas en decidoj de la registaroj (oni eĉ estigas militojn por eksporti tiujn valorojn al aliaj landoj - ekzemple en Irako kaj Afganio). Do ĉu tiu demokratio estas vera kaj la okcidentaj registaroj responsadas pri siaj decidoj antaŭ siaj popoloj? Se la respondo estas jes, tiam ordinaraj okcidentanoj devas demandi sin, kiom ili kulpas pri subtenado de t.n. amikaj diktatoroj fare de siaj registaroj. Tie devas esti diferenco inter Francio kaj diktatura reĝimo en Irano. Kaj se ne ĉiam eblas malŝati diablojn sed ankoraŭ komerci kun li.

P.S: Mi scias, ke en la okcidento oni jam faras multe pli ol aliaj landoj por subteni respekton de homaj rajtoj. Ankaŭ mi scias, ke en realo influo de la publika opinio en decidoj de la registaroj estas limigita. Malgraŭ tio ĉio, mi opinias, ke la okcidentanoj ankoraŭ povas fari pli por konvinki siajn registarojn por ĉesi subtenadon de amikaj diktatoroj.

14 janv. 2011

Malĝusta komparo

Pri lastatempaj eventoj en Tunizio, kelkaj komaparas tiujn eventojn kun eventoj de la irana verda movado (protestoj post balotado de prezidenteco en 2009) kaj demandas sin kial protestoj en Tunizio sukcesis renversi reĝimon de Zin Al-Abidin Bin Ali sed en Irano ne rezultigis renversiĝon de la islama respubliko. Mi pensas, ke la ĝusta komparo devas esti inter la eventoj en Tunizio kaj revolucio kiu renversis Ŝahon en Irano en 1979. Eĉ nun okcidentaj amaskomunikiloj laŭdas amikon Bin Ali kaj taksas lian politikan reĝimon kiel unu el la plej stabilaj reĝimoj en la regiono. Bin Ali estis prezidento de la lando dum 23 jaroj kaj bona amiko de la okcidentaj landoj. Francoj adoras lin. Eble ili miras, ke kial tunizianoj ne adoris sian prezidenton kaj nun protestas kontraŭ li. Sed min mirigas stulteco de la okcidentanoj; dum longa tempo ili ignoris malrespekton de la homaj rajtoj kaj forrabadon de riĉecoj per elita tavolo en Tunizio. Nun ili nur devas esperi, ke ekstremismaj islamanoj ne venu anstataŭ la amika reĝimo de Bin Ali.

13 janv. 2011

Artaĵo aŭ ne?

Min ĉiam impresas artaj gustoj de iuj germanoj. Temas pri statuo montranta policaninon kun kompleta uniformo kaj kontraŭ-tumulta ekipaĵo. Tiu statuo montras la policaninon sidanta por pisi! Mi ne metas bildon de tiu statuo ĉi-tie, sed vi povas trovi ĝin sur la interreto. La statuo estas kreinta debatojn en Germanio.

7 janv. 2011

Pri sciencaj novaĵoj

Konfuzo de la publiko pri aferoj kiuj rilatas al scienco ĉagrenigas min, precipe kiam tiu konfuzo nocas homojn. Beadŭrinde kelkfoje laborantoj de la sciencaj fakoj mem kulpas pri tiu konfuzo. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi sekvis du novaĵojn kiuj iel rilatas al tia kulpo de sciencistoj kaj pri-sciencaj raportistoj;

La unua novaĵo estis pri publikiĝo de artikolo kiu fine tute malkonfirmis iun antaŭe kaj vaste publikigitan esplor-raporton kiu havis gravajn nocajn konsekvencojn por la publiko. En 1998 la tre prestiĝa medicina revuo ’Lancet’ publikigis artikolon skribitan de brita kuracisto Andrew Wakefield kaj 12 aliaj kuracistoj. En tiu artikolo la verkintoj post esploroj estis konkludintaj probablan rilaton inter aŭtismo kaj la vakcino (MMR). La artikolo tuj post publikiĝo estis problema. Aliaj esploristoj ne kapablis trovi tian rilaton. Pliposte nefakaj ĵurnaloj malkovris, ke ĉe Wakefield ekzistis miksiĝo inter interesoj rilate al la afero kaj pro tio lia laboro ne povas esti objektiva. Kun paso de tempo oni trovis pli kaj pli da aberacioj rilate al la esploro de Wakefield. Fine la revuo ’Lancet’ retiris la artikolon, sed damaĝo estis jam trudita al la nefakula publiko. Ekzemple la famulino Jenny McCarthy plifortigis sian kampanjon kontraŭ la vakcino. Pli da gepatroj decidis rezigni vakcinadon de siaj infanoj kaj pro tio malsanecoj kiuj per vakcino estis facile preventeblaj reaperis. Rezulte multaj suferis pri tio. Hieraŭ en artikolo publikigita en la revuo ’British Medical Journal’ enketantoj montris kiel datumoj estis falsigitaj/misprezentitaj en la artikolo de Wakefield en 1998. La revuo konkludas, ke artikolo de Wakefield en 1998 estas ’ellaborita friponaĵo’. Bedaŭrinde ankoraŭ granda parto de la nefakula publiko suspektas grandskalan komploton fare de registaroj kaj medikamentaj firmaoj. Tial tiu parto de la socio sekvas malĝustajn rekomendojn de Wakefiled kaj subtenantoj de liaj opinioj.

Pri tiaj danĝeraj konfuzoj oni ne kapablas plendi kiam prisciencaj raportistoj kaj sciencistoj mem ne forte emfazas bezonon al prudento kiam oni traktas sciencajn eltrovaĵojn? Hieraŭ nefakaj revuoj vaste publikigis rezultojn de scienca esploro, kiu aludas al ebleco de tio ke flari larmon de sinjorinoj (larmo estas senodora) sekse malekscitas sinjorojn (ankaŭ tie kaj ĉi-tie). Ĉu pro tio, ĉiu probabla viktimo de seksatencoj saviĝus se plorus (mi pensas, ke multaj el ili fakte dum seksperforto jam ploras)? Kiam tiaj malkovraĵoj publikiĝas, multaj nefakuloj forgesas, ke ili parolas pri nur unu elemento inter multaj komplekse interligitaj elementoj el kiuj ĉiu diversgrade influas homajn kondutojn. Pro tio oni devas prudente interpreti rezultojn de tiaj esploroj, konsideri probablecojn, grandogradojn kaj statistikajn variadojn (kiuj ĉiam estas neraportitaj partoj de novaĵoj tiel prezentitaj al la publiko). Plejofte tiel eblas eviti malpravajn ĝeneraligojn, super(sub)taksadojn kaj miskomprenojn. Tiam sciencaj novaĵoj estos multe pli utilaj por la publiko kaj socio.

3 janv. 2011

Ĉu venko de amo super abomeno?

Tiu ebleco de Guglo por esplori ofton de vortoj en tekstoj de diversaj lingvoj estas interesa. Ĉar esperantistoj ĝenerale estas interesataj pri lingvoj, vortoj kaj tekstoj, tial tiu ĉi ebleco estas kaptinta ilian intereson. Jam kelkaj kiel ĵeromo vaŝe (ĉi-tie), Ken Miner (la 1a januaro 2011) kaj Steven Brewer (ĉi-tie) estas esplorintaj pri iuj aferoj per tiu ebleco de Guglo. Hodiaŭ mi ankaŭ faris mian malgrandegan esploron kaj rigardis uzadon de du vortoj amo [en. love] kaj abomeno [en. hate] en tiuj tekstoj (por la angla lingvo sen distingo inter la usona kaj la brita anglaj tekstoj - mi elektis glatigon 5). Ĉu la rezulto anoncas venkon de amo super abomeno? Mi ne estas certa pri tio. Por mi estis interesa, ke uzo de la vorto ’love’ kreskas ĝis 1840 kaj post tiam komencas malpliiĝi. Mi ankoraŭ ne kapablas meti tiujn ĉi rezultojn en iu adekvata kunteksto. Tial mi rezignas pli teoriumi! Tio estis nur interesa esploreto!

P.S 1: La vorto milito [en. war] estas komparebla kun la vorto amo [en. love]. Ĝi uziĝas iam pli kaj iam malpli sed kompareble.
P.S 2: La vortoj milito [en. war] kaj paco [en. peace] ankaŭ estas kompareblaj. La vorto 'war' pli ofta ol 'peace' uziĝas.