25 févr. 2011

Kial la franca sed ne la hispana?

Hodiaŭ dum mi atendis aŭtobuson por veni al laboro, mi pensis pri la sekva demando kaj vane provis trovi respondon al ĝi. Lastatempe mi konstatis, ke en kelkaj japanaj animeoj kiam oni volas montri inteligenton kaj genion tiam koncernata persono parolas la francan. Kiam la angla lingvo paroliĝas tio kelkfoje estas aŭ por aldoni ŝercojn aŭ emfazi miskomprenon. Mi memoras, ke ankaŭ en Irano kvankam la oficiala eduka dua lingvo estis la angla tamen la franca lingvo pere de ordinaraj homoj sur strato konsideriĝis kiel lingvo de intelektularo. Kiel mi skribis antaŭe (tie kaj ĉi-tie) la franca lingvo estis ĉefa lingvo de diplomatio kaj havis prestiĝan statuson. Tio estas almenaŭ imago kiun multaj nacioj havas pri la franca lingvo.

Nu! Hodiaŭ ĉi-tie mi ne intencas kompari la francan lingvon kun la angla. Mi pensis, ke la hispana regno ankaŭ ne estis malpli ol la franca. Kial la franca lingvo atingis tian statuson sed ne la hispana? La nura diferenco kiun mi kapablis trovi estas tio, ke Francio havis multajn koloniojn en Afriko dum kolonioj de Hispanio estis ĉefe en la Ameriko kaj ne tiom en Afriko (rigardu tiujn ĉi mapojn - la hispana kaj la franca regnoj). Ĉu vi povas trovi aliajn diferencojn inter la franca kaj hispana lingvoj?

23 févr. 2011

Pri revolucioj

Revolucioj plu ne ekscitas mian intereson. Nun al mi plu estas evidenta, ke foreskapo de despotoj aŭ/kaj forfalo de diktaturoj ne necese heroldos pliboniĝon de situacio. Kialo de tiu pesimismo mia estas eventoj kiujn mi mem senpere travivis kiel dek jara knabo ĉe la islama revolucio en Irano en 1979. Mi ankoraŭ klare memoras, ke tiutempe kiel multaj tutkore esperis pli bonajn tagojn kaj pli liberan landon. Rezulto de tiu revolucio estis establiĝo de teokratio pli terura ol regno de la despota Ŝaho. Nun pli ol 30 jaroj de tiu revolucio pasas kaj mi ankoraŭ ne vidas pretecon por ŝanĝo en plejmulto de irananoj. Ankoraŭ se oni renversus la islaman respublikon mi ne estas certa, ke oni ne anstataŭigus ĝin per alia horora politika reĝimo. Mi persone preferas gradajn ŝanĝojn en socio tra longdaŭra edukado.

Estas eraro taksi ĉiujn de la lastatempaj eventoj en la mezoriento kaj norda afriko similaj, samaj aŭ klasifiki ilin sub nur unu kategorio. En Tunizio tumultoj okazis ĉefe celante al protesti kontraŭ korupteco de la reganta aparato (kaj malbona ekonomia situacio). En Egiptio oni deziris ŝanĝon kaj korupteco ankaŭ ludis rolon. En Libio tamen tumultoj estas konflikto inter diversaj triboj. En Barejno konflikto estas inter sunaista registaro kaj ŝjaistoj (du malsamaj branĉoj de islamo).

Konsekvenco de tiuj tumultoj ankaŭ estos malsamaj. En Tunizio, Egiptio kaj Barejno regantoj amikaj al la okcidento forfalis aŭ alfrontiĝas al defioj. Ankoraŭ oni ne certe scias, ke kiuj fortoj formas estontajn potencojn en tiuj ĉi landoj. En Libio registaro ne tiom ŝatata de la okcidento alfrontiĝas al problemoj. Bedaŭrinde en neniu el tiuj landoj edukado kaj kulturo, formas gravajn partojn de kialoj por protestoj. Sed religio (islamo) ludas kaj ludos gravan rolon en disvolviĝo de eventoj.

11 févr. 2011

Pri komputika lingvistiko

Ekzistas mistera manuskripto kies enhavojn ĝis nun neniu kapablis malĉifri. Ĝi nomiĝas la manuskripto Voynich. Mi legis pri ĝi kelktempe antaŭ sed pli lastatempe kiam mi serĉis por artikolo rilata al mia laboro mi hazarde trovis tiun alian artikolon (ĝi estas senpage elŝutebla) kiu priskribas kiel oni uzas iujn fizikrilatajn matematikajn metodojn (nome hazardpaŝa evoluo - en. random walk) por studi la manuskripton Voynich kaj kompari ĝin kun tekstoj de aliaj lingvoj. Tiaj studoj de iu teksto aŭ tekstaro de iu lingvo apartenas al komputika lingvistiko.

Feliĉe pri la manuskripto Voynich en Vikipedio ekzistas sufiĉe bona esperantlingva artikolo. Mi ne deziras ripeti ĝian enhavon. Ĉi tie mi mencias kelkajn aferojn pri tiu ĉi manuskripto. Datumi per la radioaktiva izotopo karbono-14 estas montrinta, ke la folioj de la manuskripto estas faritaj inter 1404 kaj 1438 p.k. Alia studo estas elmontrinta, ke inko estas uzita sur la paperoj ne longtempe post tiu tempo. Tiel oni estas certa, ke la manuskripto vere estas skribita dum la mezepoko. Malgraŭ tio ĉio, oni ankoraŭ ne scias pri skribinto (aŭ skribintoj), lingvo kaj temo (aŭ temoj) de la manuskripto. Por mi estis interesa lerni, ke kiel komputika lingvistiko (kiu estas forte ligita al la informadika scienco) helpas kompari la tekston de la manuskripto Voynich kun tiuj de ordinaraj lingvoj. Tiu branĉo de la lingvistiko komenciĝas per simplaj statistikoj pri lingvo. Ekzemplo estas ofto de literoj en tekstoj en iu lingvo. La plej oftaj literoj de la anglaj tekstoj estas “etaoin shrdlu“ kun oftecoj inter (13% por la litero e ĝis 2.76% por la litero u). Feliĉe ofteco de literoj en Esperanto ankaŭ estas menciita en Vikipedio. Ĝi estas “aieon lsrtk“. Ankaŭ eblas trovi ofton de literparoj de iu lingvo aŭ ofton de vortoj (tamen mi ne trovis tiajn statistikojn pri Esperanto).

Post simplaj statistikaj studoj mian atenton precipe kaptis la nocio de entropio por iu lingvo. En fiziko la nocio entropio aludas al grado de malordo kiu estas inter komponantoj de iu sistemo. Tiel ekzemple kristalo en kiu atomoj estas situaciitaj en orda latiso havas pli malgrandan entropion kompare al gaso en kiu loko de molekuloj (en ĉiu donita momento) estas senorda. La nocio entropio ankaŭ estas indiko pri kvanto da informo kiun oni povas atingi rilate al iu sistemo. Ekzemple pri iu kristalo sufiĉas scii lokon de unu aŭ tre malgranda nombro de atomoj por diveni lokojn de aliaj atomoj. En gaso eĉ sciante lokojn de multaj atomoj aŭ molekuloj ankoraŭ ne eblas precize konkludi lokojn de aliaj atomoj. Tiu koncepto ankaŭ eniras la informadikon kaj lingvistikon. En iu lingvo literoj ne povas situacii tute hazarde. Gramatikaj kaj aliaj reguloj de lingvo diktas, ke kiuj ordoj de literoj estas permesataj. Imagu lingvon en kiu ĉenoj de nur unu litero (ekzemple ’a’) estas permesataj. Kompreneble oni povas facile antaŭdiri la venontan literon en tiu lingvo (ĝi estas ’a’). Entropio de tiu imagita lingvo estas nul (0). Kompreneble pere de tiu lingvo ne eblas komuniki multajn informojn. Nun imagu lingvon en kiu ĉenoj formitaj de ĉiaj kombinaĵoj de literoj estas permesataj. En tiu lingvo oni ne povas diveni kaŝitan literon eĉ sciante ĉiujn aliaj literojn de vortoj en iu frazo. Tia lingvo havas maksimuman entropion. Kompreneble tiuj du ekstremaj ekzemploj ne estas uzeblaj lingvoj. La nombro de permesataj ĉenoj da literoj (kiuj formas sencohavajn vortojn) en veraj lingvoj estas limigita. Tial eblas ekzemple diveni kaj kompreni enhavojn de komunikaĵoj kiuj uzas verajn lingvojn eĉ kiam parto de informoj estas forprenita.

La usona matematikisto Claude E. Shannon proponis metodon por kalkuli entropion de literoj en iu lingvo. Ankaŭ eblas kalkuli entropion de vortoj en iu lingvo. Shannon mem kalkulis entropion de la angla lingvo (lia artikolo estas ĉi-tie). Rilate al la entropio de lingvoj por vortoj (kiu estas malsame de ilia entropio por literoj) en tiu ĉi artikolo oni donas valorojn 1.65 por la angla, 3.02 por la franca, 1.08 por la germana kaj 1.97 por la hispana. Por entropio de la lingvo Esperanto mi trovis nur tiun ĉi artikolon en kiu oni donas entropion de Esperanto sed ne ĝian entropion por vortoj.

P.S: Eblas uzi entropion de ĉiu aro da signoj por klasifiki tiun aron. Ekzemple en tiu ĉi artikolo oni komparas trovitajn signojn kun lingvoj kiel la angla, tamilia kaj ankaŭ ne lingvoj sed konsekvencoj de informeroj kiel DNA-o. Oni konkludas, ke la pristudita aro da signoj estas komponantoj de lingvo.

3 févr. 2011

Pri verdikto de stratoj

Post Tunizio nun en Egiptio homamasoj surstrate verdiktas pri diktatoro. Ĝis nun tumultoj kaj protestoj en la mezoriento estas kaŭzintaj ŝanĝojn en tri landoj; Tunizio, Egiptio kaj Jordanio. Miaopinie tie ankaŭ ekzistas granda ebleco por pli da protestoj kaj fina cedo de registaroj en Jemeno kaj Barejno. Nun observanto povas demandi sin, ke kial arabaj revolucioj unue okazis en landoj kies registaroj estas bonaj amikoj de la okcidento kaj Israelo. Kial en landoj kiel Sirio, Libio aŭ Irano tiaj tumultoj ne okazas (aŭ se okazas ne sukcesas)? Ĉu tio ne signifas finan venkon de la politika islamo en la regiono? Miaopinie tio parte estas klarigebla pro tro longtempa humiligado de araboj/islamanoj fare de la okcidento kaj Israelo. Sed ankaŭ mi opinias, ke dinamikeco de la eventoj estas ege kompleksa. Ekzemple kvankam la lastatempaj eventoj en Egiptio ege ŝajnas kiel islama revolucio en Irano en 1979, sed tie estas kelkaj malsamecoj; unue en 1979 tie estis komunismo kaj Sovetunio, hodiaŭ komunismo plu ne estas grava potenco kontraŭ la okcidento. En 1979 la mondo sciis malmulton pri la politika islamo sed hodiaŭ oni estas jam alfrontita al diversaj formoj de la politika islamo (islama respubliko en Irano, radikala islamo en Pakistano, islama regado en Turkio, k.t.p). En Irano la islama revolucio estis nutrita de la ŝiajista ideologio dum en Egiptio kaj ĉe palestinanoj en Hamaso tio estas suniista ideologio de la islamo (estas granda diferenco inter la du). Ekzistas aliaj diferencoj kiujn oni povas legi en analizaj artikoloj kiel ĉi-tie. Ankoraŭ oni ne povas esti certa pri lastaj konsekvencoj de ŝanĝoj en la mezoriento sed tiuj ŝanĝoj ĉiuokaze okazos kaj formos nian mondon.

P.S: Interesa artikolo de Slavoj Žižek en la revuo ’The Guardian’.