29 avr. 2011

Malamiko povas iĝi prezidento

Kvankam miaopinie ne konvenas atribui meritojn (bonajn aŭ malbonajn) al iu nacio surbaze de ĝeneraligoj de sintenoj de grupo da ĝiaj anoj, tamen iam okazas, ke ni ricevu fortan impreson rilate al iu nacio pro konsciaj aŭ nekonsciaj sintenoj de iuj el ĝiaj anoj alfronte al ordinaraj aŭ eksterordinaraj eventoj. Kelkfoje eventoj turnas nian atenton direkte al iu nacio ne kiel aro da diversaj personoj sed kiel unu kolektivo.

Tia evento okazis kiam en Ĉilio savo de ministoj transformiĝis al internacia sensacio. Sukceso de la savoperacio kiu per milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo spektiĝis, alportis laŭdon al registaro de Ĉilio kaj al ĉilianoj.

Simile sintenoj de japanoj post la lastatempa tertremo/cunamo kaŭzis respekton kaj laŭdon por ili. La mondo laŭdis sintenon de japanoj kiuj post tiu natura katastrofo ne lasis sin fali en ian postan ĥaoson, ne ŝtelis, pacience eltenis suferon kaj atendis alvenon de helpoj (ankaŭ ĉi-tie).

Bedaŭrinde nun mi havas malplaĉan impreson rilate al debatoj kiuj en Usono ekzistas (kaj persistas) ĉirkaŭ naskiĝo de s-ro Obama. En Usono ekzistas diversaj organizaĵoj por protekti la landon kontraŭ danĝeroj (CIA, FBI, hejmlanda sekurorganizo, ministrejo por justeco, k.t.p). Esti naskita en Usono kaj esti ĝia civitano ne estas nur ceremonia kondiĉo por iĝi prezidento de tiu lando sed ankaŭ estas ege grava por ĝia sekureco. Ĉu pridubantoj de naskiĝo de s-ro Obama en Usono vere pensas, ke tiom da organizaĵoj ne estas plenumintaj siajn taskojn kaj ne estas detale studintaj vivhistorion de s-ro Obama? Kiom ampleksa devas esti komploto por siletigi ĉiujn el tiuj organizaĵoj?

26 avr. 2011

Sen iuj emocioj

Unu el diversaj temoj de sciencfikciaj verkaĵoj (kiel ĉefa aŭ ne ĉefa temo) estas priskribo de teraj aŭ eksterteraj vivestuloj kiuj pro evoluo pli granda ol tiu de nuntempaj homoj plu ne estas sub influo de emocioj. Ekzemplon de tio oni ekzemple trovas en vulkananoj en la tv-serio ’star trek’. La ideo laŭ kiu emocioj konduktas al misjuĝado ne estas io nova kaj havas originon en la filozofia skolo de ’stoikismo’. Tamen en multaj el sciencfikicaj verkaĵoj aŭtoroj deziras komprenigi, ke ĝuste niaj emocioj faras nin homoj kaj sen emocioj (ofte amo kaj afableco) la humana vivo plu ne eblas.

Mi kiam ne pensas pri problemoj de mia esplora laboro ofte amuziĝas pensi pri plano de fikciaj rakontoj en mia penso. Mi ofte faras fikciajn personaĵojn kaj provas disvolvi planon de rakonto surbaze de impresoj kiujn mi estas ricevinta. Antaŭ nelonge mi pensis, ke kio okazas se iu specio ne perdas t.n. bonajn emociojn kiel amo, simpatio, afableco sed tiujn emociojn kiujn oni povas konsideri malbonaj (kolero, ĵaluzo, abomeno k.s). Fakte estis ege malfacila pensi pri fikcia mondo en kiu loĝantoj ne estas sub influo de tiaj emocioj sed finfine post tiu pensa eksperimento mi opinias, ke tiuj emocioj (konsiderataj malbonaj) ankaŭ estas parto de nia humaneco kaj nia humaneco sen ili ne estas kompleta. Kion vi pensas? Ĉu vi povas pensi pri fikcia mondo en kiu loĝantoj sen influo de tiaj emocioj fartas pli bone?

20 avr. 2011

Projekto Gutenbergo en Kanado

Unu el diversaj utiloj de ĉiu lingvo estas aferoj pri kiuj eblas lerni sciante tiun lingvon. Miaopinie ne tiom gravas se tiuj lerneblaĵoj estas pri gravaj aŭ bagatelaj afero (ĉiuokaze graveco de ĉiu afero estas subjektiva). Ankaŭ mi opinias, ke ne gravas se pere de iu lingvo oni kapablas detale kaj amplekse lerni pri iu afero aŭ nur ricevi unuajn informojn instigantajn pli da priserĉado ĉirkaŭ la afero (eble pere de aliaj lingvoj). Tial mi ofte rigardas vikipedion ne kiel fonto por ĝustaj kaj ekzaktaj informoj sed kiel nur unu el pluraj eblaj lokoj de kiuj oni povas komenci pli da priserĉadon por akiro de informoj. Tial mi estis ege ĝoja kiam mi lernis ion novan per esperanto.

Eble kelkaj el la leganoj de mia blogo jam scias pri la projekto Gutenbergo. Ĝi estas projekto por ciferece dispnigi tekstojn de literaturoj verkoj sur la interreto. Tiuj tekstoj devas ne esti protektitaj per la kopirajto. Feliĉe tie en la projekto Gutenbergo ankaŭ estas tekstoj de ĉirkaŭ 70 verkoj en Esperanto.

Nun danke al tiu ĉi komentario sur Libera Folio mi lernis pri malsamecoj inter leĝoj rilate al kopirajto en diversaj landoj (mi ne sciis tion). En Usono iu verko estas protektita sub kopirajto ĝis 70 jaroj post forpaso de ĝia verkisto(j). En Kanado tiu periodo estas 50 jaroj post forpaso de la verkinto (ankaŭ en Aŭstralio). Tial en Kanado kaj Aŭstralio ekzistas paralelaj projektoj por disponigi tekstojn de verkaĵoj kiuj sub leĝoj de tiuj landoj apartenas al publiko sed en aliaj landoj eble jam estas protektitaj per kopirajto. Eĉ studante pri tiu ĉi temo sur la interreto mi lernis, ke tiu malsameco inter leĝoj de kopirajto en diversaj landoj jam estas kaŭzinta konfliktojn inter Kanado kaj Eŭropa Unio.

18 avr. 2011

Novaj proceziloj

Longtempe mi ne estas skribinta en mia blogo. Tio estas ĉar lastatempe mi estis ege okupata per mia laboro kaj bedaŭrinde aferoj rilataj al mia laboro ne glate iris (kaj ankoraŭ ne glate iras). Depost mia lasta blogskribaĵo pri komputilaj proceziloj, dum longa tempo mi ne skribis ĉi-rilate. Tamen tio ne signifas, ke mi ne sekvis novaĵojn ĉi-teme. Fakte dum tiu periodo multaj eventoj okazis kaj estis interesaj novaĵoj. Hodiaŭ mi skribas pri kelkaj el tiuj novaĵoj kaj esperas, ke iuj legantoj trovos ilin interesaj.

Unue pri porceziloj konstruitaj surbaze de konceptoj disvolvitaj de la brita firmao ARM; lastatempe kiam mi skribis ĉi-rilate ankoraŭ ne ekzistis iu ekzemplo de la komputantaj elementoj ’cortex a9’. Nun tie estas aĉeteblaj produktoj kiuj uzas tiajn elementojn; la tabuletaj komputiloj “xoom“de la firmao motorola (uzas procezilon tegra2 de la firmao nvidia. En ĝi estas du komputantaj elementoj cortex a9 aldone al alia elemento por grafikaj kalkuloj), la tabuleta komputilo ’galaxy’ de la firmao samsung (ankaŭ uzas aŭ tegra2 aŭ la procezilon exynos 4210 de la firmao samsung - en kiu estas du komputantaj elementoj cortex a9). Kaj lastatempe ’blackberry playbook’ de la kanada firmao ’research in motion’ (RIM - esploro en movo). Ĝi estas la unua produkto en kiu oni uzas la procezilon omap4430 de la firmao ’texas instruments’ (enhavante du elementojn cortex a9). Eble mi pliposte skribos pli detale pri teknikaj aspektoj de la elementoj cortex a9. Sukceso de la tabuleta komputilo ipad de la firmao apple montris, ke merkato de la tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj povas esti ege profitdonaj.

Ĉiuj novaĵoj ne estis pri proceziloj surbaze de komputantaj elementoj projektitaj de la firmao ARM (cortex a8, cortex a9 kaj lastatempe cortex a15). La firmao ’amd’ ankaŭ plenpotence envenis en la merkato de ultraporteblaj komputiloj. Ĝi prezentis procezilojn surbaze de la koncepto “Fusion“ (kunfandiĝo). La firmao mem nomas ilin akcelataj procezantaj elementoj (Accelerated Processing Unit - APU). La firmao intel kiu konkuras kun la firmao ’amd’ ankaŭ prezentis similan koncepton kaj nomis ĝin ’sandy bridge’. Tamen en unua paŝo la koncepto fusion de la firmao amd estis pli sukcesa. Unue ĉar ili estis pli rapide aĉeteblaj. Kvankam rilate al potenco la komputantaj elementoj en ’fusion’ estas ofte malpli potencaj ol tiuj de ’sandy bridge’ sed ili estas ankaŭ malpli multekostaj. La koncepto fusion de la firmao amd havas alian avantaĝon kompare al ’sandy bridge’ de la firmao intel. Ambaŭ kombinas ĝeneralajn komputantajn elementojn kun elementoj por grafikaj kalkuloj. Ĝuste flanke al tiu grafika kalkulelemento la produktoj de amd estas ege pli potencaj ol produktoj de intel kaj tio faras ilin pli allogaj.

La lasta novaĵo estis tio, ke la firmao mips ankaŭ prezentis koncepton ’mips64 prodigy’ por merkato de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj. Ĝi estas la unua vere 64-bita elemento kiu prezentiĝas por tiaj produktoj (ĝis nun ĉiuj proceziloj de la firmao arm estas 32-bitaj).

Tio ĉio heroldos baldaŭan alvenon de novaj pli potencaj produktoj en la sektoro de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj.