30 juin 2011

Nelingvaj debatoj pri lingvaj aferoj

Per du blogeroj (tie kaj ĉi-tie) en tiu ĉi mem blogo mi skribis pri ekzemploj kiuj montras kiel nelingvaj kialoj povas influi lingvajn decidojn. La unua ekzemplo estis kiam prezidento de Irano dekretis malpermeson de uzado de la vorto ’Pizza’. Alia estis pri nomo de la gripo H1N1 kiu iĝis epidemio pasintjare. Ĉi-rilate nenio estas pli polemika kaj politike motivita ol nomoj de landoj? Esperantistoj jam bone konas konfliktojn tiu-rilatajn [mi pensas, ke ankoraŭ iuj esperantistoj disputas pri du nomoj Rusio kaj Ruslando].

Jen alia ekzemplo de tiaj influoj kaj intervenoj; lastatempe la registaro de kartvelio estas petinta, ke aliaj ŝtatoj uzu la anglan formon ’Georgia’ anstataŭ la rusa versio ’Gruziya’ por nomo de tiu lando. Ĝis nun Sud-Koreio estas akceptinta tiun ĉi peton sed ekzemple Litovio estas espriminta, ke ĝi ne vidas neceson por tia ŝanĝo. Kompreneble la plej kolera reago al tiu decido venas el Rusio (mi diras kompreneble ĉar la rusa reago estas motivita de politika malamikeco same kiel decido de Kartvelio estas tia).

Mi mem pensas, ke tiu decido de Kartvelio ne estas lingvistike ĝusta kaj farebla. La nomo de landoj en diversaj lingvoj dependas je evoluoj de tiuj lingvoj mem. Por neniu estas surprizo, ke ni perslingvanoj nomas Germanion ’Almajn’, Hungario estas ’Maĝarestan’ kaj Polando nomiĝas ’Lehestan’ [la afiksoj ’estan’ aŭ ’istan’ en la persa estas kiel la afiksoj ’ujo’ kaj ’io’ por nomoj de landoj en Esperanto. Tiel ekzemple ’Golestan’ estas florĝardeno ĉar ’gol’ en la persa estas floro]. Se en aliaj slavaj lingvoj oni uzas variantojn de nomo kiu proksimas al la rusa formo ’Gruziya’, tio ne devas esti surpriza. En la persa lingvo, ni nomas Kartvelion ’Gorĝestan’. Estas interesa lerni, ke kartveloj nomas sian landon ’Sakartvelo’. Tiel la esperantlingva formo de nomo por tiu lando estas proksima al nomo kiun ĝia loĝantaro mem uzas por nomi sian landon.

27 juin 2011

Partio kontraŭ karna ĝuo

Malsame de Winston, ŝi [Julia] estis kaptinta la esencan signifon de seksa puritanismo flanke de la partio. Ĝi ne estis nur pro tio, ke la seksa instinkto kreis mondon propran al si kaj ĉar tiu mondo estis ekster regado de la partio kaj pro tio laŭeble devis esti detruota. Pli grava estis tio, ke seksa abstinado kreis histerion kiu estis dezirata ĉar ĝi povus transformiĝi al militemeco kaj reganto-adorado. Tiel ŝi esprimis tion:

'Kiam vi amoras vi eluzas energion; kaj poste vi ĝuas kaj zorgas pri nenio alia. Ili ne kapablas akcepti se vi tiel sentas. Ili deziras, ke vi ĉiam krevadu de energio. Tuto de tiuj marŝadoj supren kaj suben kaj aplaŭdoj kaj svingado de standardoj simple estas pro seksa abstinado. Se vi ene de vi mem estas kontenta, kial vi devas ekscitiĝi pri Granda Frato kaj la trijaraj planoj kaj la du minutoj da malaprobo kaj pro ĉio alia de iliaj fidekadencaĵoj.

El 1984 verkita de George Orwell.

22 juin 2011

Pri ŝanĝoj

Aliloke mi estas skribinta pri ĝenerala sinteno pro kiu ŝanĝoj estas rezistataj kaj oni prefereas reteni nunan situacion de iu afero laŭeble neŝanĝota. Tio estas ĉar kutimoj ofte konsideriĝas kiel alportantoj de komforto dum novaj aferoj kunportas necertecojn. Saĝeco postulas, ke oni ne forlasu jam funkciantan elementon por anstataŭigi ĝin per nova elemento kies bona funkcio ne estas jam elmontrita. Neniu saĝa homo iras elpensi kaj inventi ion anstataŭ rado (ĝis kiam inventado de tio estas tute necesa). Drastaj ŝanĝoj iĝas eĉ pli malfacilaj kiam iu produkto konsistas el granda nombro da komplekse interkonektitaj elementoj. Ĉi-tie mi ŝatas skribi pri du ekzemploj.

En ambaŭ miaj laborlokoj (la antaŭa kaj la nuna) ni uzas softvaron Matlab por kalkulaj bezonoj. Ĝi estas multekosta softvaro kiun universitatoj kaj esplorcentroj aĉetas, sed ekzemple mi persone ne povas facile aĉeti ĝin (ekzistas malmultekosta varianto por studentoj sed al ĝi mankas multaj eblecoj de la kompleta versio). Diversaj senpagaj softvaroj estas disvolvitaj por fari samajn taskojn kiel Matlab. Du el la plej bone konataj de tiaj softvaroj estas GNU Octave kaj Scilab. Bedaŭrinde je nivelo de kalkul-rapido ambaŭ perdas je Matlab. Mi ne scias kialon de tio pri GNU Octave sed pri Scilab tiel ŝajnas, ke kelkaj eroj de tiu softvaro uzas rimedojn realigitaj per la programlingvo FORTRAN. Programistoj scias, ke kodoj rezultataj de FORTRAN estas malpli rapidaj ol kodoj de samaj algoritmoj rezultataj de la programlingvo C. Nuntempe la softvaro Scilab estas tiom disvolvita, ke ŝanĝi tiujn erojn estas ege malfacila tasko. Malgraŭ tio la prizorgantoj de la projekto promesas ŝanĝi tiujn erojn en la versio 6.

Alia ekzemplo estas aŭtomobiloj. Lastatempe unu pneŭo de mia aŭtomobilo rompis, kaj ĉar depost aĉeto mi estis uzinta tiujn samajn pneŭoj, mi finfine decidis ŝanĝi ĉiujn pneŭojn. Mi aldonis ŝanĝon de motoroleo kaj ankaŭ petis, ke riparisto faru regulan kontrolon de la aŭtomobilo. Kiam mi forlasis la aŭtomobilon oni taksis koston je 500 USD. Tamen mi sciis, ke la fina kosto por prizorgo de la aŭtomobilo plejeble estas pli alta. La posta tago riparisto telefonis kaj sugestis, ke mi aldonu iujn aferojn al listo de prizorgoj. Unu el la aldonaĵoj estis taktakordiga rimeno (kiun oni devas ŝanĝi post veturo je certa distanco). Tio estis la plej multekosta aldonaĵo al la listo de prizorgoj kaj fine mi devis pagi ĉirkaŭ 1600 USD por la listo (nuna valoro de mia aŭtomobilo probable ne estas pli ol 2000 USD)!

Hodiaŭaj aŭtomobiloj bezonas multekostajn kaj regulajn prizorgojn. Granda nombro da homoj laboras por tiaj riparoj kaj prizorgoj. Pensu pri motoro de via aŭtomoblo! En ĝi okazas etaj eksplodoj je grandega kadenco. Forpuŝaj kaj entiraj frapegoj devas transformiĝi al rotacio (iam la firmao Mazda produktis aŭtomobilojn en kiuj estis rotaciaj Wankel-motoroj). Ne estas mirinda, ke motoro bezonas regulan prizorgadon. Mezume maksimuma rendimento de eksplodmotoroj estas ĉirkaŭ 20% (t.e. nur 20% da kemia energio transformiĝas al mekanika movo). Nun pensu pri elektraj motoroj! Iliaj rendimentoj estas pli ol 80% (t.e. pli ol 80% da elektra energio transformiĝas al mekanika movo). Ili ne bezonas oleon. Ne okazas eksplodetoj en ili kaj dekomence la movo estas rotacia. Ili ankaŭ ne bezonas taktakordigan rimenon! Se aŭtomobiloj kun elektraj motoroj estus pli uzataj, kiom da homoj perdus siajn laborojn? Eble multaj aŭtomobil-riparistoj.

20 juin 2011

Cele al atento

Ne preterpasu muzikfilmetojn en la dekstra flanko de tiu ĉi blogo. Ili ofte estas komencigintaj partoj de animeoj sed ankaŭ aliaj filmetoj kiuj plaĉas al mi. Povas esti, ke ili ankaŭ plaĉu al vi. Mi provas de tempo al temp (kiam mi trovos interesan filemton) aldoni, ŝanĝi kaj ĝisdatigi ĝian enhavon.

16 juin 2011

Unu ideo

چقدر خوب میشد اگر اسپرانتو دانان فارسی زبان یک فرهنگ لغات فارسی-اسپرانتو روی اینترنت که لغات در آن قابل جستجو هم باشد درست میکردند. نمونه چنین فرهنگ‌هایی‌ برای دیگر زبان‌ها وجود دارد.

15 juin 2011

Regata de frenezuloj

Mirinda! Stulta kaj mirinda!...
Kiel mi skribis antaŭe, mi nur surmetas kolĉenon de kiu pendas, kiel ornamaĵo, la religia simbolo Fravahar. Krom ĝi, mi surmetas neniun alian ornamaĵon kaj ne havas fingroringon. Hodiaŭ mi legis, ke morala polico en Irano devas malpermesi uzon de kolĉenoj por viroj! Kiel mi sentas min feliĉa por plu ne loĝi en tiu povra lando, kiu nun estas regata de frenezuloj.

P.S: Ĉi-supra foto montras kolĉenon kun Fravahar-pendantaĵo. Pendantaĵo de mia kolĉeno estas iomete malsimila de tiu foto kaj ĝi havas arĝente blankan koloron.

13 juin 2011

Lasero en la viva ĉelo

Eble kelkaj el miaj karaj legantoj jam estas legintaj novaĵon pri la unua funkcio de lasero en biologia ĉelo (ekzemple ĉi-tie ĉe la retejo de BBC). Kompreneble tio unue ŝajnas iomete stranga, ĉar la nefakula publiko ofte pensas pri laseroj kiel aparatoj bone ellaboritaj. Bedaŭrinde eĉ en mia laborloko en la universitato mi ne havas alireblecon al la originala artikolo (kiu aperis en la revuo Nature Photonics). Ankaŭ la eldonita novaĵo ĉe la retejo de BBC ne estas bone klara. Feliĉe mi trovis iomete pli bonan priklarigon ĉi-tie en la retejo de ĉiutaga scienco (en. science daily). Ĉiu lasero ĉefe bezonas tri komponantojn por fukcio. Ili estas materia medio en kiu lumo povas amplifikiĝi pro stimulata elradiado, mekanismo por pretigi tiun medion (pumpi ĝin) kaj retrokuplado kiu revenigas parton de la amplifikita lumo ree en la medio. En la laserokapabla biologia ĉelo la verda fluoreska proteino (artefarite enkondukita en ĝi) ludas rolon de la amplifikanta medio. La pumpa mekanismo kaj retrokuplado devas esti krome provizitaj. Tial ekzemple oni ne revu pri inĝenierado de animaloj kiuj elsendas laserajn radiojn el siaj okuloj!

La foto montras laseran funkcion en la viva ĉelo.

8 juin 2011

Laŭde de penso

Homoj tiom timas penson, ke ili timas nenion alian sur la tero - pli ol ruino - eĉ pli ol morto... Penso estas renversiga and revolucia, detruanta kaj terura, penso estas senindulga pri privilegio, establitaj institucioj kaj komfortaj kutimoj. Penso rigardas je profundo de infero kaj ne timas tion. Penso estas granda kaj neŝancelebla kaj libera, la lumo de la mondo, kaj la ĉefa gloro de homo.

La brita filizofo, Bertrand Russell (1872 - 1970).

Men fear thought as they fear nothing else on earth -- more than ruin -- more even than death.... Thought is subversive and revolutionary, destructive and terrible, thought is merciless to privilege, established institutions, and comfortable habit. Thought looks into the pit of hell and is not afraid. Thought is great and swift and free, the light of the world, and the chief glory of man.