24 janv. 2013

Pri pafiloj

Antaŭ du tagoj alia evento en Usono renovigis ĝeneralan intereson pri la temo de pafiloj en manoj de nearmeaj civitanoj en tiu lando. Ĉi-foje la okazaĵo temis pri uzado de pafiloj dum kverelo en tereno de kolegio. Kvankam la novaĵagentejoj raportas, ke la akcidento estis banala (ja vundi personojn per pafiloj en Usono estas banala), tamen oni ne povas malhelpi komparon kun tragedio kiu okazis unu monato antaŭ kaj dum kiu frenezulo pafmortigis 20 infanojn. Precipe depost tiu korŝira evento mi sekvis opiniojn rilate al pafiloj en Usono. Studante tiujn opiniojn ĉu legante ĉu aŭskultante, mi ĉiam konstatas grandan kvanton de pasio kiu ekzistas ĉe ambaŭ flankoj de la diskuto. Aliflanke mi iam surpriziĝas pro kvalito de argumentoj kiuj prezentiĝas. Eĉ kelkfoje mi demandas min mem, ke ĉu en lernejoj en Usono oni instruas rezonadon kaj formalan logikon? Logikajn metodojn kiel ekzemple "modus ponens" k.t.p? Du el tiajn strangajn argumentojn mi legis rilate al la dua amendo de la usona konstitucio. La dua amendo estas tiu fama frazo kiu diras "...la rajto de la popolo por havi kaj kunporti armilojn devas ne uzurpiĝi". Pri tiu amendi iu estis komentinta: "Tiu amendo estas por preventi estiĝon de la diktatura registaro". Alia komentanto estis prave respondinta, ke "ĉu vi pensas hodiaŭ kun amaso da ege potencaj armiloj kiujn ŝtatoj havas, kelkaj pafiloj en manoj de civitanoj kapablus haltigi diktaturon?" Responde al tiu komentario, la unua persono estis skribinta "sed la policanoj kaj armeanoj ne obeos iun diktaturan registaron [kaj ne subpremos armitajn civitanojn]"! Tiel finfine mi ne komprenis, ke ĉu oni dependas de malobeado de armeanoj kontraŭ diktatura registaro aŭ ĉu pafiloj en manoj de nearmeaj civitanoj savos landon kontraŭ diktatureco? Fakte aldone al Usono nur kelkaj aliaj landoj en siaj konstitucioj mencias pri armitaj civitanoj kaj du el ili Kubo kaj Nord-Koreio certe ne konsideriĝos demokrataj laŭ okcidentaj standardoj. Pafiloj en manoj de civitanoj ne necese garantias forpeladon de diktaturo.

Alia argumento kiu prezentiĝas favore al posedado de pafiloj per civitanoj estas ilia uzado por sin defendi. Mi dubas tion. Ĉar tiam nur la plej lertaj uzantoj de pafiloj gajnos. Neniu povas garantii, ke bonuloj estus pli lertaj ol malbonuloj. Bedaŭrinde le vera vivo ne estas kiel vakera kinfilmo kiu devas havi bonan finon kaj pro tio ĉiam la plej rapida kaj akurata pafisto estas Ŝerifo aŭ alia bonulo. En okazo de Wild West malfortuloj, infanoj kaj virinoj dependas de iuj bonuloj por pluvivo! Jam oni povas legi kiel virinoj estas viktimoj pafiloj en tiu ĉi du bonaj skribaĵoj (anglalingve, tie kaj ĉi-tie).

Finfine ne prezidento Obama nek iu ajn alia en Usono kapablas limigi posedadon de pafiloj per civitanoj. Problemo ne estas pafiloj mem sed tiun fasciniĝon per kaj admiradon de ili flanke de multaj Usonanoj.

16 janv. 2013

Pardonpeto pro malfrua reveno

Nu! Dum la pasintaj kelkaj monatoj mi estis ege pigra rilate al tiu ĉi blogo de mi. Tio ne estis ĉar mi estis ege okupita je farendaj laboroj, tute ne havis liberan tempon aŭ mense kaj psike ne estis komforta por skribi iujn blogeroj. Ne! Tio estis nur pro tio, ke mi estis pigra! Dum tiu relative longa periodo, Mi pasigis mian liberan tempon ĉefe per spektado de animeoj kaj legado de skribaĵoj sur la interreto. Ĉu mi nun deziras kompensi tiun perditan tempon? Certe jes! Sed ĉu mi sukcesos atingi saman skriboritmon kiel la pasinta tempo? Tion mi ne scias.

Dum mi petas pardonon de miaj karaj legantoj pro tiu ĉi negleto mia, tamen la silento de tiu ĉi blogo ne estis grava devio de la ĝenerala tendenco; tiel ŝajnas, ke blogado en sia antaŭa formo malaperas. Tiun fenomenon oni eĉ povas observi ĉe la esperantlingvaj blogoj. Sed tio ne signifas, ke amasoj ne plu kontribuas por enhavoj de la interreto. Fakte nur formo de tiu kontribuo estas ŝanĝita. Ekzemple en tiu ĉi anglalingva blogero, ĝia verkisto priklarigas, ke kiel laŭ li servoj de mikroblogado kiel "Tŭitero" kaj interkonaj retoj kiel "fejsbuko" estas donintaj novan vizaĝon al ĉeesto de amasoj en la interreto.

Ŝanĝoj ĉirkaŭ ni estas grandaj (aŭ/kaj gravaj!) sed ilia amplekso tago post tago tiel akcelante pligrandiĝas, ke oni plu hezitas uzi la epiteton 'drasta' por priskribi ilin. Tiuj rapidaj ŝanĝoj tiel serioze efikos diversajn aspektojn de nia vivo (almenaŭ grandparte en la okcidenta hemisfero), ke nun nia pluvivado dependas je adaptiĝo al ili. Esperantistoj ne estas esceptoj.

Mi aĉetis mian unuan komputilon en la 90-aj jaroj, kiam mi estis en la unuaj jaroj de la universitato. Ĝi estis tiom granda, ke eĉ ne eblis meti ĝin sur la malgranda labortablo de mia ĉambro. Por funkcii, ĝi devis ĉiam esti kontektita al mura elektrokontaktingo. Ĝia procezilo estis intel 80386 kaj se mi memoras ĝuste ĝia ĉefa memoro estis je kvanto de kelkdeko da megabajtoj. Hodiaŭ poŝtelefono kiun mi kunportas en mia poŝo havas pli potencan procezilon ol tiu malnova komputilo (du-kerna Cortex A9 kun aparta grafika procezanta elemento). Ĝi havas pli ol 800 megabajtojn da memoro kaj kun plena ŝargo de sia baterio povas funkcii tutan tagon.

Kelkajn monatojn antaŭ mi aĉetis ciferecan librolegilon (mi aĉetis Kobo kiu estas produkto de kanada firmao). Nun kun ĝi mi povas aĉeti librojn malpli multekoste ol la paperaj libroj kaj tial nun mi legas pli da libroj. Nuntempe eĉ kiam en aŭtobuso aŭ metrotrajno mi estas staranta, mi povas kun unu fingro de sama mano kiu tenas la aparaton foliumi la librojn. Ĝi estas ege malpeza kaj oni povas konservi milojn kaj milojn da grandaj libroj en ĝi.

Tiuj kaj aliaj sanĝoj de la informadika kampo, serioze efikas manierojn laŭ kiuj informoj produktiĝas, prezentiĝas kaj uziĝas. Debatoj de tiu ĉi komenco de la jarcento plu estos pri novaj aspektoj de kopirajto, nacia kaj persona sekurecoj, privateco, plagiato kaj similaj aferoj kiuj ĉiuj estas influitaj/influataj/influotaj de novaj teknologioj. La supremenciitaj ŝanĝoj povas esti ŝanco aŭ minaco por Esperanto kaj E-movado. La rezulto dependas de kompreno de tiu fakto, ke esperantisto devas plu organizi siajn agadojn serĉante novajn agomanierojn kaj modelojn. Se mi devas doni ekzemplon, pensu pri tio, ke kiom da esperantlingvaj retpaĝoj nun estas adaptitaj por spektiĝi sur malgrandaj ekranoj de supertelefonoj kaj tabuletkomputiloj? Kiom da esperantlingvaj libroj prezentiĝas en ciferecaj formatoj? Kiom ili kostas, kaj kiom facile ili estas aĉeteblaj? Kiom da senpagaj servoj pri kaj per Esperanto ekzistas sur la interreto? kaj aliaj similaj demandoj.

Ĉu esperantistoj kapabloas uzi evoluojn de la 21-a jarcento je siaj avantaĝoj aŭ trovos ilin kiel danĝero por pluekzistado de Esperanto?

P.S 1: Mi kontrolis kaj tiel ŝajnas ke dank'al guglo, mia blogo almenaŭ en androidaj superpoŝtelefonoj jam ĝuste montriĝas.
P.S 2: Estas bedaŭrinda, ke retservoj EventEO kaj Kiberio ĉesis funkcii.