22 mars 2013

De ekzisto de Dio ĝis organizaĵo de religio

Kiam mi studis, religiaj kursoj estis parto de la eduka programo en lernejoj. Tio ne estis afero komencinta post okazo de la islama revolucio. Eĉ antaŭ ĝi kaj en epoko de Ŝaho, religiaj kursoj instruiĝis en lernejoj. Se me ne eraras, tiuj kursoj komenciĝis je tre fruaj jaroj de la lernado (eĉ eble en la antaŭlernejaj jaroj de infanĝardeno). La religiaj kursoj ĉefe konsistis el studo de Korano kaj instruoj de la religio islamo. Mi tamen kiel neislamano estis forpermesata de tiuj kursoj, krom dum la lasta jaro de la mezlernejo. Por tiu grado de lernejo, ministrio de edukado estis kreinta, ke kvankam dum ĝi oni ne nomis islamon kaj pretendis esti ĝenerala kaj studebla por kredantoj de ĉiuj religioj sed fakte estis pretigita por pruvi, ke la nura prava religio estas islamo kaj ni, neislamano estas perdintaj ion!

Granda parto de la kurso estis dediĉita al refutado de t.n. materialismaj ideoj kaj pruvo de tio, ke Dio ekzistas. Unu post aliaj, argumentoj favore al ekzisto de Dio prezentiĝis; ontologiaj argumentoj, empiriaj pruvoj kaj induktaj rezonadoj. Dum tiu kurso, studentoj senĉese bomdardiĝis per pruvoj kiuj ofte eĉ ne estis esprimitaj en klara kaj komprenebla lingvo. Kaj ankaŭ certe ili havis nenian ŝanĉon por pensi kontraŭ direkto de la argumentoj. Se oni prezentis kontraŭajn argumentoj, kaj studentoj iam aŭdis nomojn kiel David Hume aŭ Immanuel Kant, tio estis en formo de citaĵoj elprenitaj ekster ilia originala kunteksto por poste esti refutitaj (per planintoj de la kurso). Studentoj ne havis alireblecon de verkoj de tiuj personoj por ekzameni iliajn originalajn rezonadojn en kunteksto de tiuj verkoj. Tiel mi pensas, ke fine de tiu parto ĉiu studento mense laca kaj psike streĉita cedis, ke ja pruvoj estas trafaj kaj Dio ekzistas. Kiam ni atingis tiun punkton, tri kvarono de klasoj estis jam pasintaj kaj nur malgranda parto de la klasoj restis.

Cetero de la kurso devis instrui, ke aliaj aspektoj de la religio (legu islamo) estas kongrua kun logiko kaj racio. Tamen mi persone neniam komprenis, ke kiel akcepto de ekzisto de Dio iel rezultigas, ke organizitaj religioj, ilia aparato k.t.p. estas pravaj. Mi neniam komprenis, ke kiel se mi akceptas ekziston de Dio, tiam mi ankaŭ devas akcepti, ke s-ro ikso (Muhamado, Jesuo, Moseo, k.s.) estas lia mesaĝliveranto kaj mi devas obei instruojn de tiu persono (kaj neniu alia).

Kompreneble dum la kurso estis iu argumento pri tio, ke Dio estas la plej bonkora kaj ĉar li estas bonkora tial li ne forlasos homon por, ke ili subenfalu en la abismon. Pro tio, Dio sendis gvidantojn do ili gvidu nekomprenokapablajn homojn, kiel ni ĉiuj ordinaruloj, al lia volo. Malgraŭ tio argumento, mi neniam konvinkiĝis, ke kial s-ro ikso estas la gvidanto kaj ne s-ro ipsilono. Ĉiuokaze la nura indiko pri praveco de tiuj homoj estas pretendoj kaj rakontoj. Neniu firma indiko ekzistas, ke iu el tiuj homoj estas super aliaj pretendantoj. Jam mia necerteco estis pli granda pri racia kialo pri malpermeso de iu manĝaĵo aŭ iu vestaĵo ĉar Dio estas ordoninta tion.

Ĝuste pro tiu necesteco mi ne komprenas, ke kiel kelkaj homoj estimas iun super racio kaj logiko nur ĉar tiu persono estas ĉefulo de religia organizaĵo. Malgraŭ tio ĉio, mi estas nur observanto kaj tiel mi atendas vidi, ke kiel la nova papo planas fari eklezion aparato favore al malriĉuloj. Riĉeco, grandiozeco kaj lukseco en Vatikano kaj eklezio precipe ne inspiras grandan esperon.