14 juin 2014

Pri pafiloj en Usono

Mi ĉiam miras, ke kiel debatoj pri rajto de la usonaj civiluloj je posedo kaj kunportado de pafiloj pli ol ofte kondukas al absoluta absurdo. Pro tia absurdeco, oni havas planedan superpotencon kiu kapablas samtempe militkampanji kontraŭ kaj renversi politikajn reĝimojn en du landoj kelkdek mil kilometrojn for de si mem, sed senhelpe konkludas, ke ne kapablos malpliigi (ne tute forigi) preskaŭ ĉiutagajn pafmortigojn en sia propra teritorio.

Ĉu tio ne estas ironia? La komediisto John Oliver prave rememorigas, ke pro nur unu malsukcesa atenco per enŝua eksplodaĵo nun ĉiuj devas forpreni siajn ŝuojn antaŭ flugo al kaj en Usono. Sed malgraŭ multaj pafmortigoj en lernejoj post akcidento en Columbine, nenio estas farita por preventi tiajn eventojn. Armilmaniuloj ĉiam asertas, ke en Usono estas ilia rajto posedi kaj kunporti pafilojn. Laŭ ili, la rajton garantias la dua amendo al la usona konstitucio. Ne gravas kiom foje ripeti, ke en tempo kiam la amendo estis farita la rajto je posedo de pafiloj ĉefe koncernis civiluloj kiuj laŭbezone formis bone reguligitajn milicojn en ŝtatoj. Tiam usono ankoraŭ ne posedis konstantan armeon, nek polico aŭ io apenaŭ simila al iu polica organizaĵo. Tiutempe memdefendi, protekti siajn proksimulojn kaj ankaŭ defendi landon en okazo de ekstera invado dependis de civiluloj kiuj posedis kaj kapablis uzi pafilojn. Okaze de milito la registaro nur devis aldoni kanonojn al milicoj formitaj de tiuj civiluloj. Ne ekzistis tankoj, nek aviadiloj. Por hodiaŭaj armilmaniuloj en Usono ne estas diferenciga scii, ke en tempo kiam la dua amendo estis ratifita, la vorto ‘armilo’ aludis al muskedoj kaj ne nuntempaj duonaŭtomataj fusiloj.

Ankaŭ ŝajne multaj de usonanoj ne deziras akcepti ke la supremenciita amendo estas kompletigo de la sekcio 8 de la unua artikolo de la usona konstitucio, kie estas esprimita rajto de la usona kongreso por alvoko de milicoj por servi la landon (tie oni eĉ skribas rajton de la kongreso rilate disciplinadon de la milicoj). Eĉ se konsideri ke la dua amendo garantias personan rajton de civiluloj je posed de armiloj, ĉu ne eblas ŝanĝi tion se la menciita rajto ne estas kohera kun bonfarto de la socio, niatempe? Preskaŭ religia alkroĉiĝo de usonanoj al iuj partoj de sia konstitucio ŝajnas stranga. La usona konstitucio kvankam valora dokumento sed ne estas sankta neŝanĝenda teksto. Ankaŭ ŝanĝi la konstitucion ne estas senprecedenca. Ĝia lasta ŝanĝo estas okazinta nur 22 jarojn antaŭ (ratifo de la 27-a amendo al la konstitucio en 1992). Ankaŭ tute ne estas stranga, nuligo de unu el amendoj al la konstitucio (la 18-a amendo estas nuligita per ratifo de la 21-a amendo - rilatas al malpermeso de alkoholaĵoj). La problemo de pafiloj en Usono ne temas pri la dua amendo sed volo de la usona publiko kaj politika volo por fari ion. Oni povas vidi, kialojn de problemo jam en rezonoj antaŭmetitaj por pravigado de la rajto de civiluloj al posedo de armiloj.

Unu el tiuj argumentoj estas preventado de tiranaj registaroj. Oni ofte aŭdas, ke Hitlero, Stalino, Mao kaj la ruĝaj kmeroj unue konfiskis armilojn de civiluloj tiam establis siajn regnojn de teroro. Kontraŭ tiu ĉi argumento, multaj historiistoj asertas, ke fakte Hitlero ne faris novan leĝon por konfiski armilojn. Tiam kiam li kaptis le potencon la menciitaj leĝoj estis jam establitaj depost la antaŭhitlera reĝimo en 1928 (ĝuste post perdi la unuan mondomiliton - pliposte la leĝo ankaŭ uziĝis per la vajmara reĝimo ĉefe por preventi armitajn konfliktojn inter naciistoj kaj komunistoj). Kompreneble la leĝoj interpretiĝis por malhelpi kontraŭhitlerajn grupojn je posedo de armiloj. Malgraŭ tio, la nazia reĝimo en 1938 (bone post potencokaptado per nazioj) faris novan leĝon kiu enfakte eĉ plifaciligis posedadon de armiloj per germanaj civiluloj (tamen tiuj leĝoj ne inkluzivis malamikojn de nazioj - ekzemple judojn).

Stalino kaj Mao ambaŭ gajnis potencon ĝuste dank’al armitaj ribeloj per grupoj kiuj certe ne estis parto de la registaraj armeoj aŭ naciaj policoj, do iusence konsideriĝis armitaj civiluloj. Ili post kaptado de la potenco libere armis tiujn civilajn grupojn kiuj estis favoraj al ili same kiel konfiskis armilojn de tiuj civiluloj kiujn konsideris malamikaj. Pri la ruĝaj kmeroj ofte menciiĝas leĝo ŝajne dekretita en 1956 tamen la ruĝaj kmeroj akiris la potencon en 1975. Ne estas evidenta, ke kiel ili kapablis influi leĝon 19 jarojn antaŭ atingo de la ŝtata potenco. Fakte kun granskalaj konstantaj militoj kiu daŭris dum jardekoj en la regiono ĵus antaŭ potencokaptado per la ruĝaj kmeroj oni malfacile povas konkludi, ke manko de armiloj en manoj de civiluloj estis la ĉefa problemo en Hindoĉinio.

Malgraŭ tio ĉio, usonaj armilmaniuloj vidas sin kiel defendantoj de liberecoj kiuj iam kiel en holivudaj flimoj, kompetente uzas siajn pafilojn por haltigi tiranan registaron. Iuj el ili ne povas atendi kaj devas pli rapide pruvi, ke kiel lerte uzas armilojn kaj kiom bravaj ili estas. Tiel armitaj civiluloj kiel David Koresh, Randy Weaver, anoj de grupoj kiel milico de la taksasa respubliko, liberhomoj de Justus urbo uzis siajn armilojn kontraŭ la usona registaro kaj estis kaptitaj kaj punitaj. Ĉu ĝuste pro kontraŭstari tiranan registaron du geedzoj (Jerad kaj Amanda Miller) pasintsemajne en Lasvegaso ne pafmurdis du policanojn kaj kriis, revolucio estas komencita? Nu oni eble diros, ke ili estis frenezuloj. Sed finfine ili havis kaj estis espriminta ekzakte samajn opiniojn kiuj armilmaniuloj diras pri prevento de tiranaj registaroj, ĉu ne? Ankaŭ estas interesa scii, ke la tria viktimo de tiu pafmortigado estis armita civilulo nomita Joseph Wilcox kiu pruvis halti armitan malbonulon sed pafmortis per la armita edzino de la malbonulo. Tio estas pruvo pri stulteco de esprimo de prezidento de la nacia fusila asocio de Usono sinjoro LaPierre kiu estas dirinta, la nura afero kiu haltas armitan malbonulon estas armita bonulo. Fakte ĝis nun neniam armita bonulo estas haltinta armitan malbonulon.